Fiaskego ege humiliga por la UTEK-anoj, krom ege
malkomforta kaj malkuraĝiga por CER-ES, estis la
iniciato nomata :“Ciber-kafejo ESPERO” en
Lomé, la ĉefurbo de Togolando. Ni raportos pri
tiu hontaĵo inter la malsukcesoj de CER-ES.
Jam pli frue ol nia vizitito en tiu Lando (2006) ni
korespondis kun diversaj katolikaj gesamideanoj kaj,
kompreneble, ne mankis monhelpoj al pluraj personoj okaze,
ekzemple, de kor-operaciooo,
evitkrur-tranĉaĵoĵoĵo pro infekto, sumeto
al Episkopo por konstrui paroĥan preĝejon, financa
subteno al “Dia Vorto”, bulteneto de UTEK
(Unuiĝo Togolanda Esperantista Katolika).
Ĝia prezidanto estis Louis Basile Agbolo,
seminariano, kiu poste eniris la lokan Kongregacion
“
Misiistoj de Jesuo kaj Maria”, fonditan
de kongolanda Patro Emmanuelo Amouzou.
Okaze de nia vizito Junio 2006, kompreneble, preskaŭ
ĉiuj UTEK-anoj kunvenis por la unua Meso en Esperanto en
la klostro de la religiula Kongregacio en Notse. Granda
entuziasmo, grandaj promesoj kaj eĉ grandaj petoj. La
intencoj estis bonegaj kaj la celoj plie.
La prezidanto Fra’ Louis Basile, novico, diris:
“
Ni bezonas laboron kaj havi monon por funkciigi
UTEK-n”. “
Do, vi petas havi hokon por
fiŝkapti”, p. Magnani respondis. Rezulte,
oni projektis starigi modernan Ciber-kafejon ESPERO en
Lomè mem. Post la ricevo de la buĝeto, la solena
promeso de la repago kaj la garantia kontrolo de la
religiulauperulo, Patro Emmanuelo, ĉiuj konitaj persone
fare de ĉiuj riminanoj inkluzive de la kvar estontaj
funkciuloj: Do, ni fidis je ili. Vere ĉiuj fidindaj kaj
fidendaj, ekde la Patro, la novico kaj ĝis la aliaj
UTEK-anoj. Bedaŭrinde, la fiaskon okazintan vi legos en
la paĝo pri Rimini:
"Hoko por
fiŝkapti/Lomé" , ni tuj amare konfesas ke ili
eĉ detruis propramane sian UTEK-on.
(pastro Duilio Magnani)