Enhavo





2010 Januaro:
Enkonduko pri KAMERUNIO


En tiu ĉi Lando loĝas Mons-ro Gabriel ANDA, Ĝenerala Vikario de la Diocezo ENDE, frato de nia IKUE-landa reprezentanto Pastro Louis MBELLA (B.P. 3856 MESSA-YAOUNDE-CAMEROUN. -Tel.00.237. 79 62 59 30).
Pastro Louis naskiĝis en vilaĝo MARIENBERG, Komunumo de MESSA, kvartalo de YAOUNDE, sed Diocezo de EDEA. Pastro Louis studis en la urbo YAOUNDE kaj sacerdotiĝis la 1-an de septembro 2007. Nuntempe li animzorgas en apuda Diocezo de BAFIA kaj tie paroĥestras. Li klopodas agadi por IKUE-movado.



2009 Oktobro:
Raporto de pastro Louis Mbella


Kara kunpastro, jen eta raporto pri nia grupo.
     Nia esperanta grupo estas ankoraŭ eta kaj juna. La membroj estas nur studentoj. Niaj kunvenoj okazas sabate je la 16a. Nun ni studas Esperanton, kio estas ege malfacila por ni. Lastjare, ni partoprenis la “Kulturaj aktualaĵoj”-n organizitan de la dioceza oficejo por la junularo. Nia grupo prezentis muzikaĵojn, dancojn, teatraĵojn kaj etajn esperantajn poeziojn. La personoj ne komprenas ankoraŭ tio kio ni estas farantaj. Ili malkovris kaj aŭdis Esperanton unuafoje.
Religi-nivele, krom la kateĥismaj ekzamenoj, okazis tagnaŭo, du pilgrimoj kaj tri prelegoj. Ankaŭ, ni partoprenis en la monato de julio, je la diocezaj tagoj pri junularo. Dum tiu monato okazis ankaŭ, okaze de lalerneja novjaro, la solena Meso celebrita de la Episkopo la 5-an de oktobro je la ĉeesto de ege multnombraj gejunuloj.
Dum la kuranta jaro ni intencas aranĝi lokalojn por niaj kunvenoj. Ni deziras ankaŭ plibone kaj profunde studi Esperanton kaj diskonigi ĝin en la paroĥo kaj varbi multajn membrojn. Ni vin multe antaŭ-dankas pro via necesega helpo.

PROJEKTO:
Ordigo kaj ekipo de centrejo por gejunuloj kaj helpo por la studoj

Ni dezirus ordigi kaj aĉeti meblaron por la gejunula centrejo kaj helpi al la georfoj pagi iliajn studadojn. La centrejo estas granda domo, kie loĝis iam religiuloj. Post ilia foriro, ni ĝin uzas por la junularo. Pri tio, necesas masonistojn, lignaĵistojn, meblaron, farbadon, ferladojn.

La regiono estas vasta kaj kampara. Oni renkontiĝas multe da triboj kaj da religioj. Ni havas dek gejunulajn movadojn. Nun, mi estas fondante E-Grupon. Mi deziras havi agrablajn lokalojn kaj studsalonon por iliaj renkontiĝoj, por ilia formado. La centrejo estas por ĉiuj gejunuloj sen religiaj kaj tribaj diferencoj. Do, ĉiuj gejunuloj rajtas uzi la lokalojn kaj sekvi la formadon kaj la edukadon.

I) CELOJ DE FORMADO:
  1. Pri la sano: Instrui kiel eviti endemiajn malsanojn ( malario, tif-febro, tuberkulozo, ĥolero, VIH/SIDA, MST ktp)
  2. Respekti la ĉirkaŭaĵon aŭ la Naturon: Ne malpurigi la medion, ne bruligi la herbaron, ne disrabi la arbaron, bone uzi la akvon, ktp.
  3. Ni aĉetos ankaŭ librojn por la kulturo. La gejunuloj povos studi en la studsalono, ĉar iliaj hejmoj estas malbonegaj.
  4. Ni povos tie akcepti, aŭskulti, konsoli, gvidi aŭ akompani gejunulojn, kiuj evidente havas problemojn.
  5. Ni mobilizos kaj konsciigos gejunulojn akiri homajn valorojn: la honesteco, la amo, la karitato, la bonkoreco, la kompatemo, la pardono, la justeco, la riparigo, la paco, la respekto, la prirespondeco ktp.
  6. Eviti la malvalorojn: la koruptiĝo, la mallaboremo, la ŝtelado ktp.
II) NIAJ BONFARAJ KLOPODOJ:

Samtempe ni helpadas pri ĉio la gejunulojn plej bezonantaj laŭ nia financa ebleco, sed precipe ni helpas la georfojn pagi iliajn studojn. Iliaj gepatroj mortis pro malsanoj kaj la parencoj ne sukcesas zorgi pri ili. Krome, ili ne havas rimedojn eĉ por aĉeti simplan kaj ordinaran medikamenton. Bedaŭrinde, ankaŭ al ni mankas kelkfoje eĉ nur 50 Eŭrojn por la studado de unu orfo.

Do, ni esperas ke pere de via monhelpo, malgraŭ la financa krizo, tiuj gejunuloj kaj orfoj sukcesos ekrideti.

Por via monhelpo vi povos kontakti, en RIMINI-Italio,
Pastron DUILIO MAGNANI , Viale Zavagli 73 , 47037 RIMINI( RN).
Tel. (0544) 26447
Banka Conto ĉe Popolare Valconca 47900 Rimini -
titolita al Duilio Magnani- CER-ES :
IBAN: IT19 M057 9224 204C C078 0001079 –
SWIFT: BPVMIT2R



2007 Oktobro:
Sacedotiĝo de Pastro Louis Mbella


Jen kion Pastro Louis Mbella skribis pri sia sacerdotiĝo okazinta la 1an de Oktobro 2007.
Estimata,
     Mi scias ke ekde longe vi atendas mian leteron. Miaflanke, mi estas feliĉa sendi al vi tiun mesaĝon. Unue mi esperas ke vi bonfartas. Kiel bonfartas viaj familianoj? Kie nun vi estas? Kara mia, mi bonfartas kaj tio donas al mi forton por labori.
     Antaŭ mia sacerdotiĝo, mi restadis dum du semajnoj en monaĥejo por preĝi kaj aŭskulti la dian parolon.
     La 1.an de Septembro alvenis la tago atendita. Ni estis du kandidatoj. Alvenis de mia vilaĝo mia patrino, miaj gefratoj, gekuzoj, geonkloj, ktp. ( mia vilaĝo estas Marienberg, la unua romkatolika paroĥo fondita de germanaj misiistoj en 1890)
     La kapelo estis plena de personoj. La meso daŭris pli ol du horoj. La ĉeestantoj aplaŭdis kaj kriis dum la ceremonio. Tiu ceremonio estis prezidita de la apostola nuncio M-sro Eliseo Antonio Ariotti. Dum la ceremonio mi sentis ke vi estis apud mi, mi sentis vian ĉeeston.
     Post la meso, ni unue benis multajn personojn kaj sanktajn objektojn, poste ni paŭzis dum kelka tempo.
     Posttagmeze komenciĝis la festo. La festantoj dancis, agrable kaj afable, klasikajn kaj tradiciajn dancojn. Nokte, mi iris dormi, ĉar la postan tagon, dimanĉon, mi devis diri mian unuan meson.
     Kiam alvenis dimanĉo, je la 11a, antaŭ multaj kristanoj, amikoj kaj familianoj, mi diris mian unuan meson. La koruso kantis la plej belajn kantojn dum la meso kaj oni vere dancis. Aliaj sacerdotoj venis por kuncelebri.
     Tiu paroĥo estas eta kaj ne havas financajn rimedojn. Surprize en la eliro de la meso ili pretigis manĝaĵon por kelkaj invititoj.
     Mi ripozis apenaŭ dum du semajnoj. Sed, estis nur por aranĝi miajn aferojn. La 16an de Septembro, mi komencis la pastrecon. Nun, mi estas kapelpastro pri la infanaj kaj junaj katolikaj movadoj, kaj pri la lernejoj. Mi estas ankaŭ dua vikario en la katedralo.
     La tasko estas granda kaj malfacila. Mi ne havas veturilon por viziti la diocezon. La diocezo mezuras 32800 kvadrataj kilometroj; ĝi havas 23 paroĥojn, multajn katolikajn movadojn kaj lernejojn. En mia laborejo aŭ oficejo ne ekzistas necesajn ilojn por labori. Pleje, la diocezo ne havas financajn rimedojn. Ĝis nun, mi ricevis nur 23 eŭrojn por mesajn donacojn aŭ mesajn intencojn. Mi devas organizi mian ordinaran aŭ tagan vivon per tiu mono.
     Ĉiu tago, multaj gejunuloj kaj gemaljunuloj venas al mi por peti helpon. Sed, mi havas nenion kaj evidente mi ne povas helpi ilin. Tia estas la realojn de mia pastreco.
     La 30an Septembro, mi organizis la solenan kaj pontifikan meson por la studentoj okaze la lerneja jarreveno. Multaj el ili venis por partopreni en la meson. Ankaŭ la episkopo kun aliaj sacerdotoj venis.
Mi salutas vin karega, ĝis la venontan fojon.
Via Louis Mbella, sacerdoto.