Enhavo
2010 Januaro:
Enkonduko pri Madagaskaro
La granda insulo de la suda hemisfero, natura muzeo kaj
trezorejo de la tuta kreitaro, kiam CER-ES-anoj vizitis ĝin
septembre 2007, jam filo de tiu alloga tero estis al pastro
Magnani tre konata. Esperantigita de pola misiisto patro Jan
Sadowski, pastro Pierre Bruno Efaday, ekdelonge (1992)
korespondis kun la tiama prezidanto de IKUE. La frata amikeco
daŭris kaj intensiĝis post la hejmreveno de la
misiisto.
Laŭlonge tiun ĉi periodon maturiĝis la plej
nobla verda floro en la parfumata ĝardeno de la katolika
medio: MUKE (Malagaŝa Unuiĝo Katolika Esperantista).
Pri ĝi ni cedas la vorton al Pastro Pier Bruno mem.
2010 Januaro:
Raporto de MUKE 2009
MUKE estas la nomo de nacia katolika esperantistaro en
Madagaskaro (Malgaŝa Unuiĝo Katolika
Esperantista). Ekde longe ekzistis katolika esperantisto
en nia lando, kiu eĉ verkis statuton pri estonta MUKE jam en
la jaro 2006, sed nur dum nia pasintjara E-kongreso en atomandry
, ke ni sukcesis fondi MUKE-n kaj elekti ĝian estraron.
En Madagaskaro nuntempe estas 4 sekcioj de MUKE: en Vatomandry,
Antananarivo, Mahajanga kaj en Antsiranana. La MUKE-membroj sumas
entute 56.
Por iomete financi la MUKE-agadon, pastro Magnani pagis la
presadon de 500 ekzempleroj de “NY TSARA HO FANTATRA MOMBA
NY TENY ESPERANTO “, kiu estas E-lernolibro en malgaŝa
lingvo. Ĝi estis financita per la premio Deguchi (2007)
asignita al P.Duilio Magnani kaj la verkaĵo fariĝis
historie unua signo de nia lingva sendependiĝo, ĉar
ĝis nun ni devis uzi E-lernolibrojn en la franca koloniisma
lingvo. Duono de la stoko disvendos MUKE kaj la alian duonon UME
(Unuiĝo Madagaskara Esperantista) por financi siajn
E-agadojn.
Mi pensas instrui la Internacian E-lingvon ĉi tie, en
Toamasina, ĉi-jare kaj fondi lokan e-klubon ankaŭ en
mia dioceza urbo. Fakte mi animzorgas tie ĉi ekde la
pasintjara oktobro. Pli frue mi deĵoris kiel Rektoro ĉe
la porpastra propedeŭtika seminario en Mahajanga. Mi nun
paroĥestras en unu el la urbaj paroĥoj, kies patrono
estas Sankta Luko el Montfort.
Dum tiu ĉi jaro mi sukcesis viziti 3 klubojn (Vatomandry,
Antananarivo, Mahajanga). Dum mia vizito, mi profitis paroli pri
la estonteco de MUKE ĉefe pri la sidejo de MUKE proponinta
de Sac. DuilioDuilio Magnani en la ĉefurbo
(Antananarivo).arivo).
Nia grava problemo estas kunvenigi en la ĉefurbo la
estraranojn de MUKE , ĉar ili loĝas dise en la Lando
kaj malproksime unu de la alia. Efektive, la transporto postulas
multe da mono. Tamen, ni iamaniere eĉ klopodas venki la
malfacilaĵon per virtuala diskuto pri niaj problemoj,
kvankam ne ĉiuj havas monrimedon por uzi la retejon.
La grava kaj bona novaĵo por la katolika esperantistaro en
Madagaskaro estas ke CER-ES fare de sac. Duilio Magnani el Rimini
donis al niaj gestudentoj stipendiojn por helpi la gejunuloj en
iliaj studoj. Espereble, ankaŭ en la venonta studjaro
2009-2010, spite al la grava malsaniĝo, bedaŭrinde,
trafinta lin.
Sac. Bruno Efadahy
2010 Januaro:
Diakoniĝo de Richard Fenomenana
LASTA GRAVA NOVAĴO EL MADAGASKARO
La 10-an de januaro k. j. diakoniĝis la teologia studento
Richard Fenomenana, unu el la helpitaj seminarianoj per etaj
Stipendioj de CER-ES, al kiu per la jena revuo la membroj de
CER-ES kaj de UECI, sendas kunajn gratulojn kaj fratajn
bondezirojn valorigitajn perpreĝe. Jen lia raportita diakona
ceremonio.
Sekve, li fariĝos baldaŭ la dua E-pastro en tiu
aminda kaj admirinda insulo. Certe, tiuokaze ni donacos al li,
samkiel ni faris al ĉiuj afrikaj novaj Kunpastroj, la
Meslibron.
Do, dank’ al la ada kaj sindonemo de pastro Pierre Bruno,
MUKE akiras pli altan nivelon inter la afrikaj BUKE, KUKE, kiuj
plimulte pli da monhelpoj ricevis. Neniu komparo oni povas fari
kun UTEK kaj IKUE-grupo en Benino, ĉi tiu la plej malnova
nia amo en la afrika tero.
2009 Februaro:
Antaŭparolo al E-lernolibro en la Malgaŝa
Karaj gelegantoj, saluton el Italio.
Vi havas ĉe mane valoran lingvan trezoron. Eble ankoraŭ
vi ne tute konsciiĝas pri tia valora iniciato. Baldaŭ,
je la fino de la lernado de tiuj ĉi malmultaj paĝoj
verkitaj en via amata malagasa lingvo, vi estos certaj pri tio.
Ne nur, sed vi surprize malkovros ke Esperanto, pli bone lernita
per via lingvo, plivastigos senlime vian horizonton laŭ la
ĉies profunda aspiro.
La homaro ekde jarcentoj esploris la eblecon trovi validan kaj
sendiskriminacian rimedon al la Babelo de la lingvoj. Unu el la
multaj lingvaj projektoj por solvi la problemon de la
interkompreniĝon de la homaro nun marŝas tra la mondo
ekde 120 jaroj.
Ĝia iniciatinto, D-ro L. L. Zamenhof, nomis sian lingvan
projekton “D-ro Esperanto” ĉar ĝia
vort-radiko signifas “esperi”. Tia lingvo, ĝuste
ĉar planita, posedas la bazajn postulojn de neŭtraleco
kaj internacieco. Do, ĝi esperigas la popolojn kaj ebenigas
la vojon al dialogo kaj al la paco. Du reloj per kiuj Esperanto
glate kuras sur lipoj de multaj enloĝantoj el ĉiuj
kontinentoj, sendepende de la razo, de la kulturo kaj de la
kleriĝo.
Atestas pri tio scienculoj kaj laboristoj, institucioj kaj fakaj
asocioj, verkoj originalaj kaj tradukitaj, krom la sennombraj
bultenoj kaj revuoj en tia lingvo presitaj. Mi supozas kaj
esperas ke vi baldaŭ, post diligenta lernado, tion ĝoje
kaj entuziasme atestos. Certe, vi mem spertos kaj esploros per
Esperanto la tutmondan horizonton, per ĝi vi transpasos
facile ĉiujn lingvajn barojn kaj kulturojn, samrange
dialogante sen ajna diskriminacio kun proksimaj kaj malproksimaj
E-parolantoj.
Ĉi-eta verko en viaj manoj estas vera juvelo. Temas pri la
unua E-lernolibro en via nacia lingvo, spite al tiu koloniisma
ĝis nun uzita. Tiel ĝi fariĝas mejloŝtono en
la historia malgaŝa literaturo. Tio honorigas la
aŭtorojn kaj la tutan samideanaron organizitan en UME, en
MUKE kaj en AME.
La surkovrila Baobab-foto volas esti konkreta bondeziro, nome de
la jam granda tutmonda E-familio, por ke tiu ĉi lingvo
Esperanto, jam plantita en madagaskara grundo, ade kaj rapide
kresku.
Tion sincere bondeziras ankaŭ la italaj turistoj, starantaj
piede de la monumenta Baobabo de Mahajanga, kiuj gape vizitis
pasintjare vian noblan kaj allogan Landon. Ili formulas la
inviton viziti Italion kaj konatiĝi persone kaj Kulture per
la komuna kaj neŭtrala lingvo Esperanto.
p. Duilio Magnani
Prezidanto de CER-ES
Eksa prezidanto de IKUE
Honora prezidanto de IKUE
2009 Januaro:
RAPORTO PRI MUKE 2008
Mi deziras paroli pri MUKE, kies unua grupo situas en Vatomandry.
Sed antaŭe, mi deziras paroli pri Esperanto kaj poste pri la
klubo.
Ekde la jaro 1990, mi komencis lerni tiun lingvon pere de Pastro
Jan Sadowski. Post mia sacerdotiĝo (1996), mi instruis la
Esperanton, kie mi animzorgis. Do mi komencis en 1997 instrui
ĝin en Mahanoro. Komence, la gelernantoj estis 28 sed nur
restas junulino.
En Vatomandry, mi komencis instrui Esperanton ekde 2003, unufoje
semajne. Kun tiuj ĉi gelernantoj, mi sukcesis fondi (2006)
la IKUE-asocion, kiu nomiĝas M.U.K.E (Malagasa Unuiĝo
Katolika Esperantista). Komence la membroj estis 24. La pli multo
el ili estas gestudentoj, sed inter ili estas ankaŭ
geinstruistoj.
En tiu jaro 2006, mi ricevis novan taskon, do mi devis
ŝanĝi lokon. Malgraŭ tio, la klubo ankoraŭ
vivas.
Kun la helpo de Sac. Duilio MAGNANI, Honora Prezidanto de IKUE,
ni povis aranĝi nian statuton.
La klubo en Vatomandry kutimas renkontiĝi ĉiusemajne.
Dum tiuj renkontiĝoj, ili parolas pri la problemoj de la
klubo, sed ĉefe ili klopodas paroli E-lingve. Ili
preĝas kune en esperanto kaj legas la Biblion. De tempo al
tempo, ili ludas, ekskursas kaj distriĝas. La klubo elektis
la 31an de Majo kiel ilian jartagon kaj faras specialan
preĝon por la esperantistoj.
Malgraŭ tiu aranĝo, estas ĉiam da problemoj. Iuj
gestudentoj ŝanĝis lokon por studi, aliaj estas en la
ekzamena klaso. La plej grava problemo estas la manko de
vortaroj.
Dum nia lasta Nacia Kongreso, nur 7 esperantistoj de Vatomandry
ĉeestis en ĝi, ĉar la plej parto libertempis. Por
fini pri la klubo de Vatomandry, ili deziras prezenti ilian
sinceran dankon al Sac. Duilio Magnani kaj al Sro. Giovanni
Daminelli pri la monhelpo ke ili sendis al tiu klubo.
Estas ankaŭ katolikaj esperantistoj en aliaj lokoj. Kiam mi
animzorgis en Mahajanga, norde de la insulo, mi instruis
esperanton al du grupoj. La unua estas miaj seminarianoj kiuj
sekvis iliajn studojn tie dum jaro (2006 – 2007). La dua
estas grupo de gejunuloj en kvartalo en la urbo Mahajanga.
Tiuj seminarianoj sekvas iliajn studojn nun en Antsiranana (plej
norde de Madagaskaro). Dum la lasta studjaro ili ne sukcesis
ankoraŭ fondi klubon, sed ili promesis al mi fondi ĝin
en la proksima akademia jaro. Ili estas 12 seminarianoj el ili 4
el mia diocezoj (Toamasina, Fénérive-Est, Mahajanga
kaj Antsiranana). Kelkaj el ili ĉeestis en nia nacia
kongreso en Vatomandry (2008) kaj atestis sian Kredon , krom
vigligi la Diservojn.
Pri la alia grupo, mi komencis instrui Esperanton ekde la monato
de Marto de tiu jaro. Tiu grupo estas tre vigla kaj unu el ili
jam partoprenis en nia nacia kongreso en Vatomandry. Ĉu vi
povas imagi ke, li kuraĝis eĉ partopreni en la nivela
internacia ekzameno? Bedaŭrinde, li ne sukcesis, sed tio ne
gravas. La membroj de tiu grupo estas 28.
Dum nia nacia kongreso, mi renkontis aliajn katolikajn
gesamideanojn. La plej parto el ili venis el Antananarivo, ili
estis 8, kaj unu el Ambatondrazaka, la filino de S.ro Roger
ANDRIANEKENA, la tiama Landa reprezentanto de IKUE. MUKE sukcesis
rikolti fruktojn kaj arigi novajn membrojn kadre de la nacia
UME-kongreso.
La katolikaj esperantistoj havis propran tempon por aranĝi
ilian asocion. Do, ni profitis fondi la nacian klubon de la
katolikaj esperantistoj, kiu, espereble, fariĝos la nacia
IKUE-sekcio. Ni jam elektis la estraranojn:
Prezidanto: | RANDRIANARISON Julien (Antananarivo) |
Sekretario: | RAZANAMAZO Claire (Antananarivo) |
Vic-sekretario: | BAOTODY Justine (Vatomandry) |
Kasistino: | RANIVOARIMANANA Antoinette (Antananarivo) |
Konsilantoj: | - JAONARISONE (Vatomandry)
- RAMANAMANDIMBIMARO Pierrot (Antananarivo)
- RAZAFIARISOA Marie Josée Dolphina (Mahanoro)
- RAZAFINDRAVELO Wenceslas Dénis (Antsiranana) |
Toamasina, la 19-an de Aŭgusto 2008
Sac. Bruno EFADAHY