Enhavo




2010 Februaro:
Il Padrenostro bilingue nella E-Katedralo



L'undici febbraio è stato il 18.mo anniversario dell' oficialigo de IKUE (11.02.1992) e nella nostra E-katedralo l'abbiamo festeggiato con due pannelli bilingue del PATRO NIA, in dialetto romagnolo ed in esperanto, come potete vedere dall'immagine globale e da quelle particolari che mi mando.
Sono posti all'uscita della chiesa per ricordare a i fedeli il dovere della preghiera che continua la liturgia Eucaristica e la Parola di Dio in modo personale e famigliare. Non ci sarà in italiano, perché, almeno si spera, sia già nella testa del Credente e praticante. Ed è i romagnolo perché si sta rivalutando, giustamente come prima lingua materna presso tutti i gruppi etnici italiani, ed in esperanto la lingua del domani verso la quale la storia è incamminata.
Don Duilio Magnani



2010: Februaro:
HOKO POR FIŜKAPTI - L’ AMO PER PESCARE

Ĉu nuraj malsukcesoj aŭ eĉ trompaĵoj?



Jesuo diris al Pilipo: “Kie ni povos aĉeti panon por satigi ĉi tiun amason?”
Pilipo: “ Ducent denaroj ne sufiĉus por ke ĉiu ricevu eĉ nur pecon da pano”.
Andreo: ” Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du rostitajn fiŝojn. Sed tio estas nenio por tiom da homoj.”
Jesuo: “ Diru al ĉiuj, ke ili sidiĝu surtere…prenis la panon, levis dankan preĝon kaj ekdisdonis laŭplaĉe panon kaj fiŝojn al ĉiuj”.(Joh 6,1-15).
      La nombro de la malsatuloj, tiamaj kaj nunaj, estiĝis problemo al Filipo kaj Andreo, sed nuntempe precipe al la OK-Granduloj de la Mondo. Efektive, pretendi solvi la problemon (se oni tion vere kaj sincere intencas kaj klopodas solvi!), nur per homaj rimedoj, tio neeblas. Nepre necesas la interveno de la Dia Providenco., kiu “pretendas” ke ni donu senegoisme niajn “fiŝon” kaj “panon”. Tiam, senbrue kaj tute ordinare ĉiuj satiĝis kaj satiĝos.
      Jen, riminanoj kaj IKUE-anoj, kune klopodis senambicie orfedoni monerojn por iom da akvo kaj da manioko, por alfabetigo kaj klerigo de kelkaj junuloj, por laborigi malmultajn gefratojn ktp. Certe , la Beno de Jesuo multobligis senbrue en niaj manoj la kolektitajn monerojn por starigi orfejon, preĝejon, flegejon, lernejojn, putojn , pontojn kaj diversajn aliajn iniciatojn kaj projektojn, kiuj malpezigas nun la ĉiutagan vivon de multaj afrikaj gefratoj.
      Per la jena artikolo mi ne intencas fanfaroni pri la malavaraj donacintoj de la malmultaj fiŝoj kaj panoj. Ni konscias pri la eta monkontribuaĵo fronte al la afrikaj problemoj. Nek mi rajtas priparoli la silentan miraklon de la kontentiga rezulto ĉe la afrikanoj, kiuj humile kaj dankeme akceptis la fratan monhelpon profite ankaŭ por la frata ĉirkaŭa komunumo.
      Mi min turnas al la katolika esperantistaro, precipe al tiu afrika, kiu plejofte uzas Esperanton por peti monon ol interŝanĝi kulturon kaj kredatestojn, kiu celas atingi sian profiton pli ol tiun de la E-klubo.
      Mi scias, ke kelkaj afrikaj gesamideanoj ofendiĝas pro tia nia impreso kaj opinio, sed la menciotaj faktoj pruvas la veron. Ĉiuj gesamideanoj, precipe katolikaj, deziras koni la veron. Ne eblas silenti pri ĝi. Des pli ke, eĉ kelkaj seriozaj aktivuloj de Afriko plurfoje priplendis, private kaj pergazetare, tiun malbonan kutimon precipe fare de la E-komencantoj, sed ne nur kiel ni ĝin dokumentos.
      Al kiu celo rakonti la fiaskojn ol la malsukcesojn? Evidente, la eraroj de Petro, la malkredo de Tomaso, kaj eĉ la perfido de Judaso pliatentigas la homojn.
      Miaopinie oni devas koni la faktojn por kunteni tiun hontindan kutimon, t.e. melki monon, kiel ni spertis en Afriko. En neniu alia kontinento tio okazis kadre de nia E-movado. La eŭropaj samideanoj devos esti pli singardaj kaj organizitaj ĉi-teme kaj lerni el nia tro-fidemo al la E-gefratoj. Ne malofte oni profitas je ni nur por privataj kaj personaj celoj.
      Multaj el vi, eĉ se ne rekte interesitaj, eksciis pri la iniciatoj de CER-ES sub la devizo: doni al la afrikaj gesamideanoj “hokon por fiŝkapti”. Ne malmultaj el vi demandas min pri la rezultoj. Aliaj gape rigardas al niaj financitaj projektoj kiel imitindaj, laŭdindaj, subtenindaj modeloj, facile realigeblaj, ĉar ili tre honorigas la E-katolikan movadon.
      Nur per la kono de la faktoj oni sukcesos esprimi ĝustan opinion pri ĉiuj ludantoj la projektojn. Eble oni malkovros ke kelkaj ludantoj ne bone plenumis sian rolon aŭ eble ili sukcesos plikonsciiĝi. Ni kuraĝos citi la respondeculojn propranome, ĉar ili konfesis, eĉ se ne ĉiuj komplete, kaj eventuale estontaj malbonaj intenculoj ekscios ke oni ne kovras per silento ion ajn kontraŭ la amo al la proksimulo.
      Estas certe ke la lasta “fiasko”, se temas pri lasta!, lumigas ankaŭ la antaŭajn kaj ĝi plikomprenigas la konduton de tiu kontinento resumitan iamaniere de USA-prezidento Barak Obama (11.07.09) per la slogano: “ Ĉesu ĉia koruptado ĉiunivele!”.
      Por havi ĝeneralan kadron de la fiaskoj sukcesintaj en Afriko pri kolektivaj projektoj oni telegrame mencias la pli fruajn, antaŭ rakonti tiun duonfiaskon de Kinŝaso. Dum pri la trompaĵoj fare de unuopuloj, certe ili estas plimultaj ol tiuj kolektivaj, ni eventuale priparolos estonte.
      Por havi ideo dee la monperdo flanke de CER-ES, oni eksciu ke ĝi atingis pli ol 100.000,00 €n!. Ĉar CER-ES, post la repago de la monpruntaĵoj, intencis investi ilin en aliajn projektojn, imagu la damaĝon kaŭzitan al la tuta afrika esperantistaro, kiu esperis kaj ade plendas por havi la “ hokon por fiŝkapti”, sed certe CER-ES ne plu riskos bankroti. Restos nur la jarajn kotizojn por la georfoj ĝis kiam la riminaj adoptantoj sukcesos resti fidelaj al sia promeso. Malgraŭ ĉio, oni eksciu ke CER-ES, nur en la pasinta jaro 2008, disdonis bonfare 82.000,00 Eŭrojn kaj en la nuna 2009 preskaŭ la samon.

BUKAVU / R.D.Kongo (1993-1995):

      S-ro Yogolelo Lutombo el Bukavu, tiama IKUE-landa Reprezentanto, kiam oni starigis kooperativon « ESPERO » por konstrumaterialoj (brikoj, betonaĵoj, kaheloj ktp). Tio por laborigi la lokan samideanaron kaj, post la repago de la pruntita kapitalo (preskaŭ nunaj 50.000 €), financi la lokan E-agadon. Post unu jaro de pozitiva funkciado kun dudek salajritaj E-laboristoj, kiam oni promesis komenci la repagon de la kapitalo, ĉio perdiĝis. Ĝi fiaskis post unu jaro, ĝuste kiam li devis komenci la repagon. Stranga koincido, kiel alifoje okazis.
      Multe kaŭzis tion la Tutsi-Hutu genocido en tiu regiono, sed multe pro trompo kaj perfido. Kiam oni sukcesis (post plurmonata serĉado, ĉar “strange” neniu E-laboristo “sciis” kie kaŝiĝis la ĉefulo!) trovi S-ron Yogolelo, li konfesis siajn kulpojn kaj promesis repagi almenaŭ parton de la perdita kapitalo, eĉ per helpo al la lokaj bezonantoj. Nuntempe S-ro Yogolelo fariĝis altrangulo ĉe la norda KIVU-regiono. Li promesis plurfoje, al kongaj samideanoj kontaktintaj lin mianome, telefoni rekte al pastro Magnani, sed vane. Li eĉ ne helpas al la nunaj gesamideanoj, kiujn mi invitas turni al li. Tamen, se li kulpas pri la trompaĵo ne estas senkulpaj la dudeko da eksaj E-laboristoj ĉe la kooperativo, kiuj kovris per silento la maljustaĵon de ilia tiama estro. Tio malhonorigas la tutan regionan esperantistaron, kiu ade monpetas, sed oni ne kuraĝas sin turni al ilia tiama E-ĉefulo, nun tre pova, por havi helpon. Fakte, la pruntedonita sumo restis sur la ŝultro de p. Magnani. Temis pri la tiamaj 49.000 $!

GOMA/ R.D. Kongo (2007):

S-ro Alexis Asumani el Goma ricevinte senpagan FIAT-buseton (2007), ne bone kalkulis siajn elspezojn (transportoj malpermesitaĵoj t ttrinkmonlaŭtegaj) asertis ke FIAT ne taŭgis por Gomaj stratoj, ĉar krudaj kaj akraj pro la lafo de la apuda vulkano.
Fakte la monprunto por pagi la elspezojn atingis 9.703,50 €-n. Ankaŭ ĝi devis financi la georfojn prizorgitajn de la loka IKUE-grupo. La samideanoj estis antaŭinformitaj pri la fabrikmarko de la FIAT-buseto; ili estis eĉ antaŭe demanditaj pri la ebla kvanto de la sendokostoj kaj pri ilia repago. Ili certigis min kaj prikonsentis plurfoje. Sed la buseto, bonege funkciintaofte difektiĝis en Goma aŭ pro la strataĉoj, aŭ pro la mallertŝoforojroj, aŭ pro la akcidentoj, aŭ, laste, pro la ne aĉeteblaj surloke ŝanĝendaj buspartoj. Sed kiu kulpas pri tiaj neantŭviditaj kaŭzoj? Certe ne la riminanoj. Konklude, post nur kelkaj monatoj la buseto haltis rustiĝante ĉestrate.
      La promesoj de la gomaj gesamideanoj por ĝin repagi vaporiĝis. La ŝuldo restis sur niaj ŝultroj kaj la bonfarantoj, kiuj entuziasme partoprenis en la buset-aventuro, nun ili rifuzas plue bonfaradi al Goma-anoj. Tia la rezulto de ilia naiva sperto en komercaĵoj. Kiu nun fidas pruntedoni al ili ion por komerca entrepreno (butiko, laborejo, vendejo ktp.? “ Ili hakis siajn krurojn”, oni diras en romanja regiono.

LOMÉ/Togolando (2007-2009):

      Starigo de moderna ciberkafejo en la ĉefurbo Lomé por laborigi kvar gejunulojn de UTEK (UnuiĝoTogolanda Esperantista Katolika) kaj, post la repago de la pruntita monsumo (20.905,00 €), financi la UTEK-agadon. La Superulo de togolanda Religiula Ordeno, Patro Emmanuele, konsentis kaj akceptis kontroli la stabon kaj doni la garantiaĵon pri la pruntita monsumo. Sed, post tri semestroj da aktiva kaj profita laboro, kiam jam oni promesis komenci la repagon de la pruntita kapitalo, jen du ĉefaj deĵorantoj, Apélété Didier AGBOLO, frato de fra’ Louis Basile, kaj Moise K. SEDJRO (ambaŭ konfesis sian kulpon!) forprenis la tutan gajnitan monon kaj eĉ la monrezervon ĉe Patro Emmanuele. La aliaj du kundeĵorantoj eble tion eksciis, sed ili silentis. La kontrolanto kaj garantianto, Patro Emmanuelo persone konata de pluraj riminanoj, do, ne plenumis siajn devojn “pro tro da fido” li diris, des pli ke la prezidanto de UTEK, Fra’ Louis Agbolo Basile, lia novico, eliris el la religiula komunumo kaj neniu priinformis nin. Kompreneble , oni ne pagis la ankaŭ la fakturojn, la kurantajn elspezojn, riparojn ktp.
      Oni konsilis relanĉi la Ciber-kafejon aliloke de la urbo, pere ankaŭ de Instituto Tietti, sed vane. Dank’ al la ĉefa kaj sindonema peranto, S-ro Doumegnon KOFFI, ni sukcesis disvendi ion el la ekipaĵaro kaj rehavi pli malpli 4.500,00 €! Malgraŭ tio, la ŝuldo kreskis ĝis atingi, kun la jaraj bankaj interesoj, je 23.038,27 €.
      La Sinjoro konas iliajn moralajn respondecojn, sed oni ne povas ne taksi ilin naivaj kaj eble eĉ stultaj pro la fakto ke ili perdis la “ hokon por fiŝkapti” por si mem kaj por la kunlaborantoj, krom ili propramane detruis sian UTEK-asocion. Granda honto por la lokaj kaj eksterlandaj gesamideanoj, ĝusta indignego de la riminaj bonfarantoj, kiuj ĵuris fermi definitive la pordon al afrikanoj. Oni plikonvinkiĝis ke afrikano ŝatas monon pli ol ricevi «hokon por fiŝkapti ». Ili preferas manĝi senpage ol labori por manĝi.
      Al CER-ES restis la amarega kaj brula seniluziiĝo pro la perfido de la UTEK-gefratoj, kaj al pastro Magnani la devo repagi la grandan bankan ŝuldon. Tamen, pro ilia kulturo, eble en Afriko oni preferas malsati ol labori…

KONKLUDE:

  1. Aliaj du afrikaj kolektivaj projektoj, sub la devizo « Hoko por fiŝkapti », ankoraŭ aktivas en Afriko. Oni esperas ke ili, unu je 6.000,00 € (KUKE-Kinŝaso) kaj la alia je 15.414,50 € (PIEAC-Kalima), bone sukcesos. Ĉu la legantoj sukcesos esperi kun ni kaj kun la interesitoj?. mi citas la vortojn de spertulo kaj granda mecenato de afrikaj gesamideanoj, S-ro Hans Bakker el Nederlando, kiu skribis en ACE , informilo de Tietto Instituto-Lomé: Eŭropanoj, ne sendu al afrikanoj monon, sed librojn…”.
  2. Ni fermas la pordon de nia longa informado por atentigi la gelegantojn ankaŭ pri la dornoj kaj ne nur pri la rozoj. Neniu volas akuzi aŭ juĝi iun ajn, sed ĉiuj devas esti informitaj pri la negativaj rezultoj, ĉar ni ĉiuj traveturas la ĉi-oceanon per la sama ŝipo. Multaj helpas kaj zorgas, sed aliaj preferas profiti la ŝancon, aliaj provas roli fiagojn. Komprenemo kaj pardonemo ĉiam, toleremo neniam koncerne ĉi-lastajn miskondutojn. Honesteco plivaloras ol la mono. Tio postulo validas eĉ por la maliriĉuloj. Ĉu naive,tamen, CER-ES fidis je la gefratoj? Pritaksu vi.
  3. Aliaj trompaĵoj evidente okazis je individua nivelo. Sed, kiu pagos tiun pruntitan bankmonon? Temas entute pri preskaŭ 100.000,00 €! Tutsimpla kaj drasta respondo:
    1. Per la alvenontaj monoferaĵoj sen difinita celo. Do, ni transdonos al la koncernaj ŝuldantaj fratoj nur la mondonacitaĵojn kiel ekzemple la georfajn adoptajn kotizojn kaj similajn. La ceteraĵo kovros iom post iom la ŝuldon.
    2. Ekde la dato de la ŝuldo la ŝuldantoj ricevos neniun helpon por novaj projektoj.
    3. Ankaŭ la samideanoj de la regiono, precipe tiuj kiuj rilatis kun la fiaskintoj, ne plu ricevos iun ajn monhelpon. Mi kutime respondas : «  Karega , mi devos pagi la ŝuldon de viaj samlandanoj ».
    4. Ekde nun...
DDM



2009 Decembro:
BONFARA KATEDRALO



     IKUE internacinivele kaj UECI nacie pli kaj pli kunordigu la fortojn por konstrui la E-katedralon de la Karitato. Jes. Ni jam ornamis la elbrikan krudan E-katedralon per belaj kaj valoraj mozaikaĵoj. Venis la tempo por doni niajn energiojn, eble la lastajn por mi, al la bonfara E-Templo.
     La Templo de la Amo konstruata per Esperanto el “vivantaj ŝtonoj”, kiuj estas niaj personoj kaj tiuj de la povruloj, ni ĉiuj membroj de la Mistika Korpo de Kristo. La plej ŝatata Templo de Dio. La gloro de la Sinjoro. Jesuo planis kaj konstruas ĝin per la Sankta Spirito kaj ĝin Li rekomendis per la ordono “evangelizu kaj ne forgesu la povrulojn”.
     Jen, mi cedas la vorton al sanktulo el la «ora buŝo», Johano Krizostomo, ĉefepiskopo de Kostantinopolo (+407). Li majstre instruas nin pri la neceso ornami la vivantan Templon de la Sinjoro.
     “Ornamu la templon, sed ne forgesu la povrulojn. Ĉu vi deziras honori la Korpon de la Sinjoro? Ne permesu ke ĝi estu malhonorita objekto en Liaj membroj, t.e. la povruloj, sen la vestaĵoj por sin kovri. Ne honorigu Lin en la preĝejoj per silkaj ŝtofoj, dum ekstere oni Lin malatentas, kiam Li suferas la malvarmon kaj la nudecon. Tiu, kiu diris:” Ĉi-tiu estas mia korpo”, konfirmante la fakton per la vorto, diris eĉ: “Min vi vidis malsata kaj ne satigis min” (Mat. 25, 35) kaj “Ĉiufoje kiam vi ne faris tion al unu el la plej etuloj inter ili, vi ne faris ĝin al mi” (Mat. 25, 45).
     La Korpo de Kristo sur la altaro ne bezonas mantelojn, sed purajn animojn, dum tiu situanta ekstere bezonas multajn zorgojn. Ni lernu, do, pensi kaj honori Kriston, kiel Li deziras. Efektive, la honoron plej ŝatatan, kiun mi povas doni al tiu, kiun ni deziras honori estas tiu, kiun li mem preferas, kaj ne tiun de ni elpensitan. Eĉ Petro opiniis honori Kriston malhelpante al Li lavi liajn piedojn. Tiu ĉi ne estis honoro, sed vera malĝentileco. Tiel ankaŭ vi, donu tiun honoron de Li mem rekomenditan, kaj faru, ke la povruloj havu komforton per viaj riĉaĵoj. Dio ne bezonas orajn vazojn, sed orajn animojn. Per ĉio ĉi, certe, ni ne intencas malpermesi al vi donaci ion al la preĝejo. Ne. Sed mi petegas vin disdoni malavare, kun tiuj ĉi kaj antaŭ ol tiuj ĉi, la almozon. Dio, efektive, akceptas donacojn al sia surtera domo, sed Li multe pli preferas la helpon al la mizeruloj. Unuakaze ĝuas avantaĝon nur la oferanto, en la dua ankaŭ la ricevanto. Tie la donaco povus fariĝi okazo de vantemo; tie ĉi, male, ĝi estas almozaĵo kaj amo. Kiun avantaĝon povas ricevi Kristo, se la manĝotablo de la Eŭkaristio estas plena de oraj vazoj, dum Li mortas pro malsato en la persono de la povrulo?
     Antaŭ ĉio satigu la malsatulon kaj nur poste ornamu la altaron per la restaĵo. Ĉu vi oferas oran kalikon kaj ne donacas glason da akvo? Kia neceso estas ornami per oraj vualoj lian altaron, se poste, vi ne oferas al Li la necesan vestaĵon? Diru al mi, se vi vidus iun sen la necesa manĝaĵo kaj, sen atenti al tio, vi nur ornamos ore lian manĝotablon, ĉu vi opinias ke li dankos vin aŭ, male, li ne koleriĝos kontraŭ vi? Kaj se vi vidus iun ajn kovritan per ŝiritaj vestaĵoj kaj frostiĝintan, forlasante lin vesti, vi starigus orajn kolonojn dirante, ke tion vi plenumas je lia honoro, ĉu vi opinias, ke tiu mizerulo ne sentas sin mokita kaj kruele insultfrapita?
     Pripensu la samon pri Kristo bezonanta tegmenton, kiam li estas vaganta kaj pilgrimanta. Vi rifuzas Lin renkonti en la pilgrimanto kaj anstataŭe vi ornamas la pavimon, la vandojn, la kolonojn, la murojn de la sanktaj konstruaĵoj. Vi alligas arĝentajn ĉenojn al la lampoj, sed ne vizitas Lin enkatenita en karcero.
     Mi diras tion ne por malebligi al vi havigi tiujn ornamaĵojn kaj preĝejan ilaron, sed por instigi vin oferdoni, kune kun tiuj ĉi, eĉ la necesan helpon al la povruloj, aŭ, pli bone, por ke tiu ĉi helpo estu plenumita pli frue ol tiu. Neniu estis kondamnita pro manko de preĝejaj ornamaĵoj, sed la malzorganto de la povruloj estas destinita al la Geheno, al la neestingebla fajro kaj al la torturo de la diabloj. Tial, kiam vi ornamas la kultlokojn, ne fermu vian koron al la suferanta frato. Tiu ĉi estas la VIVANTA TEMPLO pli valora al tiu.” (el la Homilioj de J. Krizostomo, Om.50,3-4; PG 58,508-500).
     Verdire, dum nia E-vivo oni klopodis fari ion, sed sporade kaj individue. Venis la tempo por aranĝi movade la bonfaradon. “Dio estas Amo” kaj volas ke la kredantoj vivu kaj vivigu la mondon nur per la Dia Amo disdonata al ĉiuj baptitoj kaj konfirmaciitoj. La kruda materialo bezonata estas am-agadoj plenumitaj en la Nomo de Jesuo. Unuvorte: Bonfarado. Ĝi tre multe diferencas de la nuraj sociaj kaj homsociaj agadoj, la tiel nomata “Solidareco”. Kutime la solidareco engaĝigas aŭ rilatas prefere bonaĵojn; la Bonfarado engaĝigas precipe la personojn.
don Duilio Magnani



2009: Decembro:
BONFARADO de CER-ES ONLUS

Aldatigita situacio, 31.12.2009



      La mapo de la afrikaj Landoj pligrandiĝis. Nia CER-ES aktivas en ses Landoj: Benino, Burundo, Kamerunio, Kongo, Madagaskaro, Togolando. Ni iomete skizas ion pri nia multfaceta agado PER kaj POR Esperanto, sed , ne miskomprenu nin, ĉar oni celas rekte al malriĉuloj, kiuj estas kaj restas niaj preferataj, kaj nur nerekte al Esperanto kiel lingva perilo por la Bonfarado.
      Kial? Mi respondas per la vortoj de la fama poetino Alda Merini (Milano, + 01.11.09) : “ La povruloj mankas ĉion, sed ili posedas Dion”. Do, ni klopodas bonfaradi ne por la homa danko, ne por Esperanto, sed por la Dia Ĉeesto en la malriĉuloj. Efektive, “ Eĉ glaso da akvo donita al ili mianome estas donita al Mi”.
      Ni ne realigis grandaĵojn, sed per etaj helpoj ni sukcesis konsoli kaj helpi plurajn gefratojn. Jes, temas pri la “ monero de la vidvino” kaj de la “ du panoj kaj kvin fiŝojn” , kiuj , benataj de Jesuo kaj disigataj per Lia ordono de la nuntempaj liaj disĉiploj, satigasla malsatulojn, mildigas la suferojn, rridegas infanojn, esperigas la vidvinojn, altigas la memfidon de la analfabetuloj kaj eĉ liberigas lingve kaj kulture la popolojn subsubmetitajn la pasintjarcenta kaj de la nova koloniismoj. Ne nur, sed la amo riĉigas eĉ la distribuantojn de “ tiuj panoj kaj fiŝoj”, kiel la Apostolojn, kiuj ege miris kaj estis plenplenaj je ĝojo.
      Permesu ke mi donu voĉon al la povruloj mem pri la internaciaj aŭ eĉ naciaj grandaj helpaj organizaĵoj. Certe, iliaj celoj kaj ĉeesto estas necesaj, sed pluraj el ili estas subprocese, ne nur en Italio, sed eĉ en Francio. Ĉiuj el ni imagas kiom da mono atingas la povrulojn kaj kiom da mono oni elspezas por la varbado kaj por la organizaĵo mem. Strukturoj kaj la bone salajrataj oficistoj kostas pli ol la duonon, oni diras, de ĝia enspezoj. Neniu civitano povas kalkuli kiom da mono vere atingas povrulojn, kaj kiom da ĝi la profitemulojn kaj salajrulojn? Eble tion scias la ĵurnalistoj , sed verdire ili mensogas kaj fanfaronas nur pri la eta parto per kiu oni realigas la strukturojn kaj la projektojn okaze de iliaj inaŭguroj kaj poste komplica silento kovras la laŭleĝajn ŝtelistojn.
      Male, la malgrandaj helpasocioj, kiel CER-ES por havi komparon, ĉiam aŭ plej ofte aktivas per nuraj volontuloj kaj senstrukturaj kostoj aŭ ili estas preskaŭ nulaj. Ne nur mankas la salajritoj, sed la volontulo ofte pagas ne nur per propra tempo sed eĉ per propra poŝo. La bonfaraj etaj helpasocioj estas multnombraj en ĉiu nacio, ili estas disaj, ili ĉeestas ĉie, ili kapilare disvastiĝintaj kapilare atingas ĉiun civitanon sen multekostaj propagandiloj, ili ne bezonas multekostan televidreklamon. La civitanoj persone kontrolas la seriozecon de la loka asocio kaj eĉ povas viziti la realigaĵojn ĉie ajn starigitajn. .
      La ŝtatestroj bone konas siajn etajn helpasociojn kaj prave kontrolas ilin pli bone kaj akurate ol la grandajn. Do, honeste kaj kuraĝe parolante, limigu la povon de tiaj megaj bonfaraj entreprenoj, oni malaperigu tiajn “vampirojn”; oni disdividu al la mini-helpaj asocioj pli multon el la disponebla bonfara sumo. Tutcerte, la povruloj ricevos enmane la helpsumon kaj ne perdiĝos eĉ ne “unu guto da akvo”.
      Do, nun CER-ES klopodas prezenti la lastjarajn bonfaradojn realigitajn ankaŭ de vi mem, karegaj legatoj de EK kaj de KS , realigitajn per pli da 80.000,00 € nur en la jaro 2008 en la menciitaj Landoj de Afriko. De kiu venas tiom da mono? Tutsimpla kaj facila la respondo. Oni listigas konkrete la iniciatojn, kiuj certe estos realigeblaj de iu ajn, ĉu E-Pastro ĉu gesamideano, ĉe siaj paroĥejoj.
  1. Libervolaj monorefaĵoj de la fidelularo vizitanta la Rektorejon de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, la tiel nomata “E-katedralo”, do ne ĉiuj eksaj paroĥanoj, kaj de ĉiu samcivitano kiu eksciis, per vort-interŝanĝo ( “passa parola” ) aŭ per la ĵurnaloj, la bonfaran agadon de CER-ES en Afriko. Pluraj konas la volontulojn de CER-ES ; aliaj eĉ deziras vidi propraokule la realigitajn projektojn. Ili emocias, komprenas la seriozecon de la volontula agado kaj malfermas la koron, krom sugesti la geamikojn imiti ilin. Ĝuste antaŭ Kristnasko, rimaninoj vizitis Beninon kaj estis tiel kortuŝitaj de la realigaĵoj en Tozounmé, ke tuj monoferis enmane al la Direktoro 300,00 €urojn por kompletigi kelkajn necsajn laborojn ĉe la mezgrada lernejo.
  2. Monoferoj okaze de funebraj cerceremonioj: en Romanja la parencoj kaj la geamikoj de la forpasinto kutimas liveri mondonacojn propete al la paca animo de la mortinto. Se ili scias ke tiu mono ne restos en la poŝo de la Pastro kaj nek en la preĝeja kaso, vere la monoferaĵoj abundas.
  3. Kromaj oferdonacoj al la celebranto pro la Mesoj celebritaj intence de al la forpasintoj. Fakte onidiras liverante pli randa sumon ol tiun fiksitan de la Episkoparo: “Mi scias al kiuj vi sendos ilin”.
  4. Advente kaj Karesme oni disdonas ŜPARSKATOLOJN de la POVRULO: ĉiu familio prenas ĝin libervole ĉe la preĝeja enirejo kaj, ĉiuvendrede enŝovas en la familian ŝparskatolon ĉu la personajn monŝparaĵojn, ĉu, precipe, la diferencon inter la kosto de riĉa plato kun tiu de la povruloj. Efektive, la kristanoj estas invitataj vendrede ne manĝi viandon aŭ plikostajn fiŝojn. Tio ne por egoisma monŝparado aǔ por ambicia maldikiĝo, sed kiel signo de pentofaro kaj profite de la povruloj.
  5. La somera BROKANTAĴO de la eluzitaĵoj, kaj ne nur, kaj vintre, la dimanĉaj TOMBOLOJ por la pli geaĝuloj. Ili frate kunestas, amuziĝas kaj... bonfaras.
  6. Kvindeko da ADOPTANTOJ je distanco subtenas la orfaron per 360,00 € jare ( 1 € tage).
  7. Multaj BONFARANTOJ mondonacas laŭeble por konstrui putojn, pontojn, lernejojn, flegejon, kapeletojn, aĉeti kaprinojn, lernilojn ktp. Kaj ili rajtas ricevi la Bankan atestilon por la impostdeklaro.
  8. Kontribuas eĉ gesamideanoj , aŭ unuope aŭ per UECI.
  9. La impostdeklaro “CINQUE per MILLE” : pli kaj pli kreskas la subskribantoj la formularon. Fakte por la jaro 2005 CER-ES ricevis 2.183,53 €; por la j. 2006 oni ricevos 2.904,90€-n.
Ni profitas la okazon por rememori al italaj IKUE-anoj ne forgesi la kodon de CER-ES: C.F. 91090440404.


2009: Oktobro:
ETAJ STIPENDIOJ – MINI BORSE DI STUDIO

PROGETTO PILOTA



      Guardando le opere realizzate in poco tempo e con limitatissime forze, tutto appare un sogno. In otto anni di opere di carità abbiamo investito nella BONFARA-KATEDRALO oltre 100.000 €.
      L’orizzonte s’allaga. Si sta prendendo contatti con esperantisti tanzaniani, brasiliani e cubani. Ma c’è in vista anche la Colombia. Il nostro mondo è ecumenico quindi non conosce confini. Ci siamo aperti prima di tutto all’Africa perché il continente più bisognoso e perché le circostanze ci hanno avviato da quelle parti. Ma sogniamo il Medio Oriente, l’Asia, l’Oceania, l’America latina.
      Potessimo unire le forze e magari ognuno di noi o meglio anche ciascuna landa IKUE-sekcio, dove esistono, sceglierci un continente al quale stringere la mano e allungare qualche aiuto, forse anche i risultati sarebbero migliori.
      In tutto questo lavoro, dove con le rose ci sono anche tante spine, abbiamo notato che si può meglio unire la bonfarado alla diffusione dell’Esperanto e quindi anche favorire l'associazionismo cattolico mediante delle mini-borse di studio a chi è già avviato allo studio dell’Esperanto, ma anche come sprone, dietro invito degli amici, a farsi E-komencanto a determinate condizioni.
Riportiamo qui al riguardo l’ultimo “bollettino” sullo stato dell’iniziativa pilota.



      Post la unua sperto 2008-2009, jen ni al la dua jara propono de etaj STIPENDOJ 2009-2010 por filozofiaj kaj teologiaj seminarianoj el malriĉaj Landoj kaj por E-universitataj gestundentoj jam ligitaj al lokaj E-katolikaj kluboj.
      La unua lanĉo okazis pasintjare eble malfrue, sendante al niaj E-kunlaborantoj de Benino, Burundo, kamerunio, Madagaskaro, Ruandolando kaj Tanzanio formular-enketilon. Oni nun ĝin perfektigis por la studjaro 2009-2010.
      La iniciato celas, krom kuraĝigi la E-komencantojn kaj la progresintojn, subteni finance la malriĉajn gefratojn kaj pluligi ilin al la loka E-katolika grupo. Tio celas al la starigo de la naciaj katolikaj E-asocioj, kiuj iom post iom, espereble, fariĝos IKUE-filioj.
Efektive, la unua sperto okazis en Kongo per aranĝo de KUKE ( Kongolanda Unuiĝoerantista) prezidata de Prof-ro Jean Bosco MALANDA; la dua per la starigo de BUKE (BuruBurunda Unuiĝo Katolika Esperantista), kies prezidanto estas -ro Liberé MUDENDE; en Madagaskaro per la starigo de MUKE (Madagaskara Unuiĝo Katolika Esperantista) prezidata de S-ro Julien RANDRIANARISON.
      Bedaŭrinde, tio ne okazis en Kamerunio, en Ruando en Benino kaj Togolando, kvankam ege monhelpitaj kaj prizorgitaj de CER-ES. Por honorigi la aliajn Landojn, malgraŭ ke ĉi-du lastaj Landoj ricevis plimulte da helpoj ol la aliaj, sincere kaj amare ni devas konfesi grandan malsukceson, por ne diri perfidon kaj trompon.
Efektive, en Togolando, ekzemple, kie ni investis pruntedone 24.000,00 Eŭrojn por starigo de Ciber-kafejo kaj tiel laborigi niajn UTEK-anojn (Unuiĝo Togolanda Esperantista Katolika), du respondeculoj forŝtelis la kapitalon, sekve ili mem perdis la laboron kaj ĝin perdigis al la aliaj kunlaboristoj , krom malfondi UTEK-on mem.
      En Benino, post ok jaraj zorgoj da bonfaraj sociprojektoj fare de CER-ES, malgraŭ la senfinaj promesoj de la IKUE-reprezentanto S-ro Gaston HOUSSOU, pligrandigi kaj firmigi la IKUE-grupon da komencantoj, neniu rezulto aperis. Verdire, nur unu E-komencantino ŝajnas bonintenca.
      Kompreneble, la tri menciitaj asocioj KUKE, BUKE, MUKE estas ankoraŭ suĉinfanoj bezonantaj tempon kaj rimedojn por adoltiĝi. Tamen, la semo burĝonis kaj eĉ vigle, precipe en Burundo kaj Madagaskaro. Mi jam petis la koncernajn prezidantojn raporti pri siaj asocioj kaj kelkaj el ili jam sendis jaran raportetojn, dum la aliaj promesis ĝin verki.
      Tamen, kial vi mem, IKUE-prezidanto, IKUE-ĝenerala Sekretario, UECI-prezidanto, ktp. NE kontaktas almenaŭ unufoje jare la koncernantajn respondeculojn? Jen iliaj retadresojezidanto Jean Bosco MALANDA (jbmalandal[heliko]yahoo.fr), BUKE- prezidanto Prof. Liberé MUDENDE (libere.eumi[heliko]osa.bi), MUKE-prezidanto RANDRIANARISON Julien (randrianarisonjulien[heliko]yahoo.fr) kaj Eklezia Asistanto Pastro Pierre Bruno EFADAY (efadahy[heliko]mel.moov.mg). Viaj retkontaktoj certe kuraĝigos ilin.
      Mi opinias ke estus bone ĉi-jare informi pri la STIPENDIOJ eĉ la latinajn amerikajn Landojn (ekzemple Kubo, Argentino, Ĉilio, Brazilo…..). Ni ne disponigas grandajn sumojn, tamen de la malriĉuloj ili estas dezirindaj kaj dezirendaj. La monkvanto dependas eĉ de la alvenontaj monoferaĵoj.
      La stipendiojn 2008-2009 ricevis KVAR seminarianoj de Burundo (350 €); SES universitataj gestudentoj de R.D.Kongo (450 €); SES gestudentoj kaj Seminarianoj de Madagaskaro (825 €). Entute ni investis 1.625 €.
      Mi instigis la stipendiulojn korespondi inter ili kaj eĉ kun eksterlandaj IKUE-anoj ĉu tio por sperti la E-lingvon, ĉu por interŝanĝi kulturon kaj plivastigi ilian horizonton. Mi jam proponis al la E-seminarianoj de Burundo, ekzemple, kiuj estas la pli multo kaj eĉ la pliretumantaj , kontakti perrete tiujn de Madagaskaro.
      Espereble, tio okazos nun, komence de la nova studjaro. Tamen, estus bone sugesti al la IKUE-anoj sin disponigi por retumi kun tiuj malnovaj kaj novaj stipendiuloj. Por tiuj ĉi ekde la venonta jaro, estas DEVIGE retumi al kelkaj eksterlandanoj. Ĉe-okaze NENIU stipendiulo devas retumi al sia eventuala korespondanto, ĉar tre ofte la afrikanoj tion faras ĝenante ilin. Tial E-eŭropanoj rezignas korespondi kun afrikanoj.
Fratan saluton al ĉiuj. DDM

JEN mallonge la ĉi-jaraj gestipendiuloj 2009-2010

      Bedaŭrinde nur DU respondeculoj niaj afrikaj Landoj, Pastro Pierre Bruno Efadahy el Madagaskaro kaj Prof. Libéré MUDENDE el Burundo, konfirmis la petojn de siaj kandidatiĝoj al etaj Stipendioj de CER-ES. Ĉiuj aliaj (Benino, Kamerunio, Kongo,Togolando) silentis.
      El Madagaskaro alvenis 13 formularoj, el kiuj 5 de Seminarianoj pri filozofio kaj pri teologio, kaj 8 de universitataj gestudentoj (1 viro kaj 7 virinoj). Al MUKE, do al la eklezia Asistanto Pastro Pierre Bruno, ni sendis 1.220,00 € por ĝiaj stipendiuloj. Kompreneble, kun apartaj indikoj po ĉiuj stipendiulo laŭ la poentoj ricevitaj.
      Al Burundo, do al BUKE-prezidanto, oni sendis 1.350,00 €, malgraŭ ke la kandidatoj estis pli multnombraj, t.e. 26 (5 teologiaj seminarianoj plus 6 pri filozofio) kaj 15 universitataj studentoj, jes ĉiuj viroj!
      Kial tiel malmulte da mono al BUKE kompare kun MUKE? Sincere mi devas publike konfesi ke pluraj studentoj mensogis pri “eksterlanda korespondanto”, unu el la demandoj necesa por pruvi ke la Kandidato sufiĉe bone regas la E-lingvon. Do, manko da lojaleco estas grava, malgraŭ la malriĉeco.
      Prof-ro Libere MUDENDE, prezidanto de BUKE, mia afrika E-kunlaboranto ekde pluraj jaroj (de 2004), mirege kaj plensukcese varbis kaj laboris por starigi E-klubojn ĉe DU Porpastraj Seminarioj , kaj DU diocezaj E-kluboj (BUBANZA kaj en BUJUMBURA). Ĝuste pro tia abunda rikolto kaj por kuraĝigi Prof-ron Libere, la itala filio de IKUE, UECI, decidis premii lin, modelon por la aliaj afrikaj kunlaborantoj de CER-ES, malgraŭ ke li ricevis malpli monhelpojn ol la aliaj. La UECI-estraro gastigos lin en Parizo, kondiĉe ke Prof-ro Liberé mem zorgu pri la ricevo de la vizo kaj li sukcesos pagi ĉiujn aliajn kostojn ( flugbileto, asekuro, ktp.) , certe per alies monhelpo.



2009: Oktobro:
Dal Corriere della Romagna - Cronaca di Rimini



DOMENICA 25 OTTOBRE 2009
L'intervista della domenica.
Enzo Scatassa e la beneficenza in Africa
L'angelo custode dei bimbi Anna Paolizzi da viva ha fatto nascere migliaia di neonati In sua memoria il marito ha costruito una scuola in Congo
di Pietro Caricato

LE OPERE DEGLI ESPERANTISTI

      La scuola realizzata col contributo di Enzo Scatassa sorge a Selembao, un comune della cintura metropolitana di Kinshasa, in Congo. La gestione è stata affidata ai Salesiani italiani. Il direttore è padre Alexander Kbwa. Al suo interno sarà insegnata, tra le altre materie, anche la lingua esperanto. Il progetto rientra infatti nei tanti lavori effettuati grazie al Cer-es, l'associazione degli esperantisti riminesi (centro esperantista riminese ecumenico solidale), che da tanti anni
operano nei paesi del Terzo Mondo, da un lato attraverso la solidarietà e le opere, dall'altra attraverso la divulgazione di quella che viene definita la lingua universale per eccellenza perché attinge i suoi vocaboli da tute le tradizioni linguistiche della Terra. Il Cer-es opera anche in Madagascar, Benin, Togo, . Camerun e Burundi. Anima e motore del Cer-es è don Duilio Magnani, sacerdote di San Giuliano mare, 81 anni. Per informazioni: 0541-26447, magnani2005[heliko] libero.it.

RIMIMI. Una vita passata uno accanto all'altra sostenendosi nei momenti difficili e gioendo delle cose belle: la nascita di due bimbe, il lavoro che ti da soddisfazioni, la vita che comincia a farsi meno difficile e dura. Poi, all'improvviso, dopo 53 anni di matrimonio, la tua donna se ne va e ti lascia solo. All'improvviso, un vuoto opprimente si impossessa di te quasi a soffocarti. Non sai come uscirne e poi alla fine trovi il modo di pensare che tua moglie in fondo è ancora viva e trovi il modo di farla vivere in eterno sui sorrisi di tanti bambini bisognosi che grazie a lei adesso possono cambiare vita.
      La storia di Enzo Scatassa, 85 anni, ex dipendente del Ministero della Difesa, è di quelle che dimostrano che entusiasmo e voglia di fare non dipendono dall'anno di nascita segnato sulla carta di identità.
      A settembre ha intrapreso un impegnativo viaggio in Congo, a Kinshasa, dove ha inaugurato una grande scuola dedicata a sua moglie Anna. Non molto tempo prima ha dato un significativo contribuito per la nascita di un ambulatorio in Madagascar. Sempre in memoria di sua moglie

      Signor Scatassa, che lavoro faceva sua moglie?
      «Era ostetrica. Ha lavorato per oltre 40 anni facendo nascere migliaia di bambini».

      I bambini erano il lavoro di sua moglie e a-desso in sua memoria continua ad aiutare i bambini. Come le è venuta in mente l'idea di costruire un'intera scuola?
      «Volevo fare un'opera buona in nome di mia moglie e allora sono andato da un mio amico, il commercialista Renato Berti che so essere molto impegnato in queste cose. Lui mi ha presentato don Duilio Magnani di San Giuliano e assieme abbiamo deciso quale progetto sviluppare in .base alle mie disponibilità».

      Una scuola.
      «Sì una scuola per bambini dai 3 agli 11 anni, dalla materna alle elementari. In tutto la scuola ospita 150 bambini e le richieste sono tante. Così vogliamo ampliarla fino a contenere anche i tre anni delle medie. Sa, durante la costruzione i prezzi erano saliti molto e tutto il complesso sarebbe venuto a costare molto più del previsto. Ma adesso che i prezzi sono tornati a scendere siamo pronti per completare il lavoro. In questi giorni stia-. mo aspettando il preventivo per dare il via ai lavori di completamento; le fondamenta sono già pronte»!

      Quanto tempo è stato necessario per costruire la scuola?
      «La scuola è stata inaugurata il 9 settembre. Noi siamo partiti con l'acquisto del terreno e tutte le pratiche all'inizio del 2008».

      Siete stati rapidi.
      «Il merito è di don Duilio, del dottor Berti e del Cer-es, l'associazione degli esperantisti riminesi. Solo grazie alle loro conoscenze siamo riusciti a fare questi lavori. Altrimenti non ce l'avremmo fatta! Il primo terreno che avevamo individuato per la costruzione ce lo hanno soffiato. Sul secondo siamo stati più fortunati ed alla fine è andata bene così».

      Le autorità come accolto questa vostra iniziativa?
      «Bene. Hanno partecipato all'inaugurazione vestiti elegantissimi e hanno sottolineato che la nostra è una scuola di lusso».

      Lusso?
      «Sì, ai loro occhi le mattonelle sul pavimento, i bagni, le ,sale dei professori, l'ufficio del preside, sedie e banchi di legno massello corrispondono al lusso. Ma io ci tenevo a realizzare un'opera solida. Il complesso è grande, ha un | cortile circondato da un : muro per la sicurezza : dei bambini».

      Quanto ha speso in tutto?
      «Oltre centomila euro».

      Quante volte è andato laggiù?
      «Don Duilio e il dottor Berti più di una volta. Io sono andato solo per l'inaugurazione».

      Cosa ha provato?
      «Soddisfazione... E tanta commozione. Vedere tutti quei bambini con i loro grembiuli, cantare così contenti... ! Sono molto orgoglioso ; ; di quel che abbiamo fatto. Mia moglie in fondo ha fatto nascere così tanti bambini. Si è fatto qualcosa che resterà e faremo una fondazione dedicata a lei. Nella sua vita ha fatto così tanti sacrifici».

      Quando è morta sua moglie?
      «Il 10 febbraio del 2007».

      Ha già realizzato altre opere in sua memoria?
      «Sì. Ho partecipato con un contributo alla realizzazione di un ambulatorio in Mozambico».

      Perché lo fa?
      «Mia moglie è stata bravissima. Ha sempre lavorato tanto. Non faceva le ferie. Quando c'era qualche famiglia in difficoltà l'aiutava: faceva partorire gratis, dava loro gli scatoloni di latte. Io da bambino ho perso mio padre. Mia madre ci ha tirati su facendo tanti sacrifici. Quando ho cominciato a lavorare in caserma no cominciato a stare un po' bene. Perciò, so cosa vuoi dire trovarsi nel bisogno. Con mia moglie siamo stati assieme tantissimi anni. Quando se n'è andata ho sentito di colpo un grosso vuoto. Ci ho messo un anno per riprendermi dall'ansia. La sera torni a casa e sai che sei solo. Di lei mi manca tutto. Anche le piccole cose, come quando la sera, quando guardavo "Porta a porta", mi diceva di spegnere la televisione e di andare da lei a letto perché aveva freddo..,».

      Ha superato questo momento difficile aiutando gli altri?
      «Sì, proprio così. Quello che facciamo per lei resterà per sempre. Il vuoto dopo il lutto l'ho superato con la fede e la possibilità di aiutare gli altri. Il Signore e la Madonna, se si può dire, dovrebbero aiutare di più la gente a vincere l'egoismo. Io quando ho visto la scuola e i suoi bambini sono ringiovanito di 10 anni. E adesso non mi fermo, ho dei conoscenti ai quali voglio proporre di fare qualcosa in Africa».

      Le sue figlie come hanno preso questa sua iniziativa?
      «Ho detto loro le cose poco alla volta. Ma avrei tanto piacere che venissero giù in Africa a vedere che opera bella abbiamo fatto».