TaKUE estas nova akronimo en nia afrika katolika E-panoramo. Ĝi vere bebas. Tuthazarde, malgraŭ la multegaj korespondintojn el Tanzanio, verŝajne pro la multnombraj rifuĝintoj en la koncernaj kampadejoj de UN, kie oni instruis Esperanton, mi neniam sukcesis ekarigi katolikajn gesamideanojn e asocio. La fidela kaj unika korespondanto restinta ĝis nun, S-arlo Hiza, eĉ li ne sciis ke en Mwanza, belega urbo ĉe lago Vittoria, ekestis TaKUE.
     La unua informo alvenis de S-ro David Mapengo, kiu prezentis al mi, tra Romo, Pastron Georgo Nima Nzungu, diocezan pastron. Kompreneble, mi tuj retumis al la Kunpastro kaj mi sendis pakaĵon da libroj, inter ili la Meslibro kaj Dekreto de la Kongregacio por la Laikoj pri IKUE (1992), krom specimenoj de EK, KS. Mi atendas raporteton pri TaKUE kaj pri ĝia konsisto.
     Ĉar baldaŭ enoficiĝos nova dioceza Episkopo, mi petis pastron Georgo prezenti TaKUE-n al Lia Moŝta Episkopo kaj esplori lian sintenon al Esperanto. Kompreneble, se Lia Ekscelenco favoros, ni CER-ES estos preta tuj subteni E- iniciatojn.
     Tamen, estas jam bona okazo por kuraĝigi kaj entuziasmigi pastron Georgo: helpi al li atingi Parizon. Li havas la eblecon, fare de la Diocezo, kaj senprobleme atingi la francan ĉefurbon por partopreni la IKUE-jubilean Kongreson. Bonvolu ni ĉiuj longigi niajn manojn al li.
(pastro Duilio Magnani)