Katolika Esperanto-Centro (KEC) pastro Ferdinando Longoni - (Milano)
KEC (Katolika Esperanto-Centro) de Milano arigas la esperantistojn milanajn kaj lombardajn kiuj sin rekonas en la katolikismo (la koncerna areo entenas la tutan regionon Lombardion). Nune ĝi ne havas sidejon en kiu kunveni, pro tio ĝiaj anoj sin sentas engaĝitaj en la kristana atesto per sia ĉeesto en la plej vasta esperantista mondo. Ilia agado strebas la celojn proprajn de UECI kaj inkluzivas, laŭ la ebloj, la monatan Sanktan Meson en Esperanto, komunajn preĝojn en Esperanto, kunvenojn kaj prelegojn, bonfaradon, kursojn, kontaktojn kun aliaj asocioj esperantistaj aŭ katolikaj, ktp. Lasta ĝisdatigo: 11 marto 2023
|
Lokaj grupoj:(ne ĝisdatigitaj!)
Ligiloj: |