Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI)

Kio ni estas

La Itala Katolika Esperantista Unuiĝo (UECI) estas la itala sekcio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), internacia privata asocio de fedeluloj laŭ pontifika juro rekonata de la Papa Konsilio de la Laikoj

UECI estis fondita en Bologna en Oktobro 1920 kun la celo antaŭenigi:

  1. la homa kaj kristana formado de siaj anoj laŭ la principoj de la Katolika Eklezio;
  2. la apostola agado kaj la atestado de la Evangelio, precipe en la kadro de la esperantista movado nacia kaj internacia, plenumante la mizerikordajn farojn, precipe tiu de la gastigado;
  3. la partopreno en la ekumena dialogo laŭ la oficialaj indikoj de la Katolika Eklezio;
  4. la utiligo de la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ subtenante ĝian adopton, kiel simpla, sendependa kaj ekumena interkomunikilo, taŭga por la homara antaŭenigo.