*** ĜISDATIGENDA PAĜO ***
La Biblioteko Glauco Corrado estis precipe kolekto
de esperantaj libroj kaj revuoj arigitaj dum la pasintaj
jardekoj ĉe KEC (Katolika Esperanto Centro) en Milano.
Post la fermo de sia sidejo, KEC transdonis sian
bibliotekon al UECI, kiu provizore lokis ĝin en magazeno
ĉe la loĝejo de Gianni Conti en Cormano (MI).
(...)
La subaj katalogoj ne estas perfekte detaligitaj, ĉar
mankas al ni tempaj kaj homaj rimedoj, tamen ili estas utilaj
por ekscii, kio estas en la biblioteko.
Temas pri kvin katalogoj:
-
Libroj: Listo de preskaŭ
dumilo da libroj ordigitaj laŭ katalog-numero
-
Binditaj Revuoj: Pli ol ducento da binditaj aroj de jarkolektoj de E-revuoj lokalizeblaj per katalog-numero
-
Skatoloj: Revuo-kolektoj aŭ aliaj Esperantaĵoj ne binditaj, stokitaj en unu cento da skatoloj kaj lokalizeblaj per skatol-numero
-
Dosierujoj: Disaj
revuoj, arigitaj en pli ol ducento da numeritaj paperujoj
enŝovitaj en trideko da dosierujoj kaj lokalizeblaj per
dosieruj-litero
-
Diskoj: Kelkaj
malnovaj sonkasedoj aŭ diskoj arigitaj en ununura
skatolo.