ERO STRANIERO E MI AVETE ACCOLTO (Mt 25,35)
Conferenza di fra Pierluigi Svaldi
MI ESTIS FREMDA, KAJ VI GASTIGIS MIN (Mt 25,35)
Prelego de frato Pierluigi Svaldi

 Papa Francesco nel suo Messaggio per la giornata mondiale del Migrante e del Rifugiato (14 gennaio 2018) così scrive: «Ogni forestiero che bussa alla nostra porta è un’occasione di incontro con Gesù Cristo, il quale si identifica con lo straniero accolto o rifiutato di ogni epoca» (cfr Mt 25,35.43).  Papo Francisko en sia Mesaĝo por la monda tago de la Migranto kaj de la Rifuĝinto (14an de januaro 2018) tiele skribis: «Ĉiu fremdulo, kiu frapas ĉe nia pordo estas favora ŝanco por rekontiĝo kun Jesuo Kristo, kiu en ĉiu epoko identiĝas kun la fremdulo akceptata aŭ rifuzata» (cfr Mt 25,35.43).
 Gesù stesso disse: «Vigilate; perché non sapete in quale giorno il Signore verrà. Siate pronti; perché, nell’ora che non pensate, il Figlio dell’uomo verrà» (Mt 24, 42. 44). Il Figlio dell’uomo è il Signore in forma umana.  Jesuo mem diris: «Viglu, ĉar vi ne scias en kiu tago via Sinjoro venos. Estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.» (Mt 24, 42. 44). La Filo de homo estas la Sinjoro en homa formo.
 Accogliere Dio sembra facilissimo. Molti si domandano come mai i contemporanei di Gesù di Nazareth hanno fatto fatica ad accoglierlo quale Figlio di Dio fatto uomo. Anche davanti a un miracolo evidente non fu facile credere in Gesù. Accogliere Dio come Dio non è una cosa scontata neanche dopo una forte esperienza spirituale, perché Dio rimane sempre un Altro, diverso da noi, estraneo ai nostri vissuti, di un altro mondo. Egli ci porta fuori da noi con discorsi talmente nuovi e avvincenti che non assomigliano per niente ai nostri discorsi, ragionati, interessati, ordinati ad affermare noi e la nostra vita quotidiana. Infatti il nostro pensiero è continuamente condizionato dalla paura della morte, vista e sentita come un alieno col compito di portarci fuori dal nostro mondo.  Akcepti Dion tre facile ŝajnas. Multaj el ni demandas kiel do la samtempuloj de Jesuo el Nazareto penis lin akcepti kiel Filo de Dio homo farita. Ankaŭ sekve de evidenta miraklo ne estis facile kredi je Jesuo. Akcepti Lin kiel Dion ne estas antaŭvidebla afero, ankaŭ ne post forta spirita sperto, ĉar Dio restas ĉiam Aliulo, malsama ol ni, fremda al niaj travivadoj, el alia mondo. Li forigas nin malproksimen per tielaj novaj kaj fascinaj konversacioj, kiuj tute ne similas niajn paroladojn, pripensitajn, profitcelajn, orientatajn al nia sukceso kaj al nia ĉiutaga vivo. Fakte nia penso estas senĉese sub kondiĉanta timo de la morto, vidata kaj sentata kiel eksterterana devigata forporti nin de nia mondo.
 Quando non accogliamo lo straniero e rinunciamo al diverso, separandoci, noi esprimiamo disfatta, incapacità di uscire da noi e di stare con l’Altro. Quando invece cerchiamo l’unione nella differenza, sopportando sofferenza e fatica, noi esprimiamo voglia di vita e di relazione. Una delle due preghiere, che il sacerdote recita sottovoce prima di comunicarsi all’altare, termina così: “Che io non sia mai separato da te”. C’è sempre il rischio di non accogliere Dio, quello vero, e di fermarci al nostro dio pensato su misura.  Kiam ni, disiĝante, ne akceptas la fremdulon kaj rezignas la malsamulon, ni esprimas malsukceson, malkapablon eliri el ni mem kaj resti kun iu alia. Male kiam ni celas la unuecon en la malsamecon, eltenante penon kaj lacon, ni esprimas sopiron al vivo kaj al rilato. Unu el la du preĝoj, kiun la sacerdoto mallaŭte recitas antaŭ ol komuniiĝi ĉe la altaro, tiele finiĝas: “Ke mi neniam estu for de Vi”. Ĉiam estas la risko ne akcepti Dion, tiun veran, kaj halti ĉe nia dio, laŭmezure pripensita.
 I due discepoli di Emmaus tornano a casa sconsolati dopo la delusione del Gesù di Nazareth finito su una croce, ma fanno l’esperienza di essere accompagnati, nel cammino e nella lettura degli avvenimenti, da un estraneo, visto come uno straniero, e riconosciuto solo quando fu accolto in casa per la cena e il riposo, quando spezzò il pane dell’accoglienza (cf. Luca 24, 13-35).  La du disĉiploj el Emauso rehejmiĝas ĉagrenitaj post la elreviĝo de Jesuo el Nazareto mortinta sur kruco, sed ili spertiĝas ĉar, akompanataj dum la irado kaj laŭ la legado de la okazintaĵoj, de fremdulo, kiu, antaŭe estas rigardata kiel esterlandano, kaj poste rekconata nur kiam li, akceptata hejme por vespermanĝi kaj ripozi, rompas la panon de la akcepto (konsultu Lucan 24, 13-35).
 Cinquant’anni fa così scrisse Michel de Certeau:
«È dall’inconosciuto e come sconosciuto che il Signore arriva sempre nella propria casa e dai suoi: “Ecco, io vengo come un ladro” (Ap. 16, 15). Coloro che credono in lui sono chiamati incessantemente a riconoscerlo così, abitante lontano o venuto da altrove, vicino irriconoscibile o fratello separato: accostato per via, rinchiuso nelle prigioni, alloggiato presso i derelitti, o ignorato, quasi mitico, in una regione al di là delle nostre frontiere. Anche il “mistico” irrompe sempre nella chiesa come un guastafeste, un importuno, un estraneo. E’ stato così per tutti i grandi movimenti spirituali o apostolici. Per contro, ogni cristiano è tentato di diventare un inquisitore, come quello di Dostoevskij, e di eliminare l’estraneo.
 Antaŭ kvindek jaroj Michel de Certeau tiele skribis:
«Estas el nekonata loko kaj kiel nekonato ke la Sinjoro alvenas ĉiam siahejmen kaj ĉe siajn: “Jen, mi venas kvazaŭ ŝtelisto” (Ap. 16, 15). Tiuj kiuj kredas je li estas senĉese alvokataj rekoni Lin tiele, kiel fore loĝanton, aŭ el aliloke alveninton, nerekoneblan najbaron aŭ disiĝintan fraton: dumvoje apudiĝintan, en malliberejoj enŝlositan, loĝigitan ĉe la senhelpulojn, aŭ ignoratan, kvazaŭ mitan, en regiono trans niaj landlimoj. Ankaŭ la “mistikulo” ĉiam enrompas en la eklezion kvazaŭ ĝenulo, tedulo, fremdulo. Tio okazis ĉe ĉiuj grandaj spiritaj aŭ apostolaj movadoj. Male, ĉiu kristano preskaŭ intencas iĝi inkvizitoro, kiel tiu de Dostoevskij, kaj elimini la fremdulon.
 Questo ci rimanda a qualcosa di più sconcertante ancora, ma di fondamentale per la fede cristiana. Dio resta lo sconosciuto, colui che non conosciamo, pur credendo in lui; egli rimane l’estraneo per noi, nello spessore dell’esperienza umana e delle nostre relazioni. Ma egli è altresì misconosciuto, colui che non vogliamo riconoscere e che non è “accolto” in casa propria, dai suoi (cf. Gv 1,11). Ed è su questo che alla fine saremo giudicati: abbiamo accolto l’estraneo, frequentato il prigioniero, dato ospitalità all’altro? (cf Matteo 25, 35-36)».  Tio nin resendas al eĉ pli konsterna afero, sed nepre grava por la kristana fido. Dio restas la nekonato, tiu kiun ni ne konas, kvankam ni kredas je li, li restas fremda por ni, en la dimensio de la homa sperto kaj de niaj rilatoj. Sed li estas krome neagnoskata, tiu kiun ni ne volas rekoni kaj kiu ne estas “akceptata” en propra hejmo, de siaj familianoj (konsultu Gv 1,11). Kaj estas pri tio ke ni finfine estos juĝataj: ĉu ni akceptis la fremdulon, vizitadis la malliberulon, gastigis la aliulon? (konsultu Mt 25, 35-36)».
 Quando ci si organizza in società o si forma un gruppo, subito nasce la distinzione fra chi è dentro e chi è fuori, chi è dei nostri e chi è estraneo. Grazie a questo si sviluppa il principio di eliminazione e di intolleranza. Per difendersi dall’estraneo, si cerca di assorbirlo oppure lo si isola. Anche noi, con la motivazione di comprendere gli altri e di accettarli con ciò che sappiamo di loro, facciamo proprio così. La storia dimostra che questa tentazione è reale anche fra i credenti. Domandiamoci: è possibile una società che testimoni Dio e non si limiti a fare di Dio il proprio possesso?  Kiam ni organiziĝas en societo aŭ oni kunmetas grupon, tuj naskiĝas la distingon inter tiu, kiu estas ene, kaj tiu, kiu estas fore, kiu estas el niaj kaj kiu estas ekstera. Pro tio ĉi estiĝas la principo de forigo kaj netolero. Por sin defendi kontraŭ la fremdulo, oni klopodas aŭ lin ensorbi aŭ lin izoli. Ankaŭ ni, por kompreni la aliulojn kaj ilin akcepti laŭ tio, kion ni pri ili jam konas, ni ĝuste kondutas tiamaniere. La historio pruvas ke tiu ĉi tento estas reala ankaŭ inter la kredantoj. Ni demandu nin: ĉu eblas societo, kiu atestas Dion, ne sin limigante zorgi por ke Dio estu sia propraĵo?
 L’esperienza cristiana rifiuta questa riduzione alla legge del gruppo, e preferisce essere attirata fuori di sé da quegli “estranei” che le tolgono i suoi beni e che mettono in discussione le elaborazioni e le istituzioni acquisite.  La kristana sperto rifuzas tiun ĉi adaptiĝon al la leĝo de la grupo, kaj preferas esti altirata ekster sin de tiuj “eksteruloj”, kiuj forprenas de ĝi ĝiajn posedaĵojn kaj metas en la diskuton la akiritajn prilaborojn kaj istituciojn.
 In un altro articolo Michel de Certeau spiega che Dio è quel Altro senza il quale vivere non è più vivere. Quando Gesù fa il discorso sul pane di vita, molti se ne vanno, affermando che egli è pazzo. Alla domanda di Gesù, rivolta ai discepoli: “Volete andarvene anche voi?”, Pietro risponde: “Da chi andremo, Signore? Tu hai parole di vita eterna” (Gv 6, 67-68). Pietro non vuole perdere quello che ha capito di sé stando con Gesù. Scrive Michel: «Gesù non è ciò che egli possiede, ma ciò senza il quale vivere non sarebbe più vivere. Egli è già l’essenziale, e resta differente; necessario, e imprendibile.  En alia artikolo Michel de Certeau klarigas ke Dio estas tiu Aliulo sen kiu vivi ne estas plu vivi. Kiam Jesuo eldiras la paroladon pri la pano de vivo, multaj foriras, asertante ke li estas freneza. Al la demando de Jesuo, direktita al la disĉiploj: “Ĉu vi ankaŭ volas foriri?”, Petro respondas: “Al kiu ni iru, Sinjoro? Vi havas la vortojn de eterna vivo” (Gv 6, 67-68). Petro ne volas perdi tion, kion li komprenis pri si mem, starante kun Jesuo. Skribas Michel: «Jesuo ne estas tio, kion li posedas, sed tio sen kio vivi ne estus plu vivi. Li jam estas la esenco, kaj restas malsama, necesa, kaj nekaptebla.
 Sia da un punto di vista collettivo che da quello personale, l’itinerario cristiano è di questo tipo. Questo lo si vede nel movimento apostolico e missionario. Pur volendo convertire, il movimento ha lo scopo di riconoscere Dio là dove, finora, non era percepito. Il partire per il deserto, o verso terre straniere era un fuggire dalle città cristiane dove la fede rischiava di rinchiudersi su se stessa, comodamente seduta su certi poteri e certi sistemi; è l’inizio di un viaggio verso paesi, linguaggi e culture in cui Dio parla una lingua non ancora decodificata e non registrata. Il partire destina il pellegrino alla sorpresa. Traduce la certezza che Dio è l’incomprensibile senza il quale è impossibile essere cristiani e uomini. Una solidarietà della fede lega a questo sconosciuto. Questo estraneo non cessa di essere (nel senso amoroso del termine) colui che manca ai cristiani. Nell’esperienza personale, l’Estraneo è a un tempo l’irriducibile e colui senza il quale vivere non è più vivere».  De vidpunkto kaj kolektiva kaj persona, la kristana itinero estas el tiu ĉi tipo. Tiun ĉi oni vidas en la apostola kaj misia movado. Ankaŭ volante konverti, la movado havas la celon rekoni Dion tie, kie, ĝis nun, li ne estis perceptata. Ekiri al la dezerto, aŭ al fremdaj landoj estis kvazaŭ fuĝi el la kristanaj urboj, kie la fido riskis enfermiĝi en si mem, komforte sidiĝanta sur iaj regadoj kaj sistemoj; estas la komenco de vojaĝo direkte al landoj, lingvaĵoj kaj kulturoj en kiuj Dio parolas lingvon ankoraŭ ne elkodigita kaj ne registrita. La ekiro adresas la pilgrimanton al la surprizo. Gi tradukas la certecon ke Dio estas la nekompreneblulo sen kiu neeblas esti kristanoj kaj homoj. Solidareco de la fido ligiĝas al tiu ĉi nekonato. Tiu eksterulo ne ĉesas esti (en la ama senso de la termino) tiu, kiu mankas al la kristanoj. En la persona sperto, la Eksterulo estas samtempe la ĝisostulo kaj tiu sen kiu vivi ne estas plu vivi».
 Accogliere Dio è un’esperienza che può essere letta dopo, non durante. Non ci è dato di possedere Dio: Egli è più grande, è l’Altissimo davanti al quale appare più evidente la nostra fragilità e precarietà, perché egli è il diverso da noi.  Akcepti Dion estas sperto, kiu povas esti poste legata, ne dume. Oni malpermesas al ni posedi Dion: Li estas pli granda, estas la Plejaltulo antaŭ kiu aperas pli evidenta niaj fragileco kaj malfirmeco, ĉar li estas Iu malsama ol ni.
 Dio è quel Padre misericordioso che permette all’uomo di andare lontano in libertà; è quella Realtà che attende ogni giorno il ritorno dell’uomo per fargli dono della vita piena promessa da sempre e che alberga dentro tutti; è la Meta di ogni esistenza umana, raggiungibile solo passando per quella benedetta morte che obbliga tutti noi a uscire dalle nostre certezze effimere per affidarci a Lui, scoperto come il vero Estraneo e Veniente da fuori (forestiero).  Dio estas tiu Patro mizerikorda, kiu permesas al la homo libere foriri; estas tia Realo kiu atendas ĉiutage la revenon de la homo por doni al li la plenplenan vivon, de ĉiam promesitan kaj gastigantan en ĉiuj; Li estas la Celo de ĉia homa ekzistado, de ni atingebla nur se ni transpasos tiun benatan morton, kiu devigas nin ĉiujn eliri el niaj efemeraj certecoj por nin konfidi al Li, malkovrata kiel la vera Fremdulo kaj de ekstere Alvenanta (eksterulo).