Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj la Paco Prelego de Giovanni Daminelli |
Lazaro Ludoviko Zamenhof e la Pace Conferenza di Giovanni Daminelli |
La letero de Zamenhof al Borovko, kiun ĉiu esperantisto devus legi, donas sciigojn pri la originoj de liaj streboj al la paco kaj kiamaniere li poste praktike efektivigis ĝin per sia aparta karismo: lia doto de lingvisto. | La lettera di Zamenhof al Borovko, che ogni esperantista dovrebbe leggere, ci dà indicazioni sulle origini della sua aspirazione alla pace e di come poi l'abbia espressa praticamente con il particolare carisma di cui era dotato: la dote di linguista. |
En tiu letero li skribis: “Mi naskiĝis en Bjalistoko, gubernio de Grozno. ... En Bjalistoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paso, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj”. Pro tio ekde la infanaĝo en lia sentema animo naskiĝis la ideo, ke ia komuna lingvo pavus pacigi la homojn. Pli poste, en sia letero li deklaras: “... unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti”. Tiel li ekstarigas tiun longan laboron, kiu portos lin al la eldono en 1887 de la Unua libro el kiu disvastigos Esperanto kun sia Interna Ideo de paco kaj frateco. (Li difinas la koncepton de Interna Ideo tiamaniere: “sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”). Ni memorigu la plej ĉefajn momentojn: |
In quella lettera scrive: “Sono nato a Bialistok, governatorato di Grondo. ... In Bjalistok gli abitanti sono appartenerti a quattro diversi elementi: russi, polacchi, tedeschi ed ebrei; ognuno di questi elementi parla una sua propria lingua e ha relazioni di inimicizia con gli altri elementi. In una tale città, più che altrove una natura impressionabile sente la pesante infelicità della diversità e si convince ad ogni passo che la differenza delle lingue è la sola, o almeno la principale causa di divisione della famiglia umana e la divide in parti nemiche”. Per questo fin dall'infanzia, nel suo animo sensibile sorge l'idea che una lingua comune potesse riappacificare gli uomini. Più avanti nella sua lettera dichiara: “... una dopo l'altra io lasciai da parte diverse utopie infantili e solo il sogno di un'unica lingua umana non potei mai abbandonare”. Dà così inizio a quel lungo lavoro che lo porterà alla pubblicazione nel 1887 del Unua libro da cui si diffonderà l'esperanto con la sua interna Ideo di pace e fratellanza. (Egli definisce il concetto di interna Ideo così: “su un fondamento di lingua neutrale eliminare le barriere tra i popoli e abituare gli uomini a vedere nel proprio prossimo solamente un uomo e un fratello”). Ricordiamone i momenti principali: |
– 1905: Inaŭgura parolado de la Unua Universala Kongreso en Boulogne sur Mer, kiu estus legenda de ĉiu esperantisto: “Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn ... ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. ... Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu ĉi tiu tago, ...”. |
– 1905: Discorso di apertura del primo Congresso Universale in Boulogne sur Mer, che andrebbe letto da ogni esperantista. “Io vi saluto, cari samideani, fratelli e sorelle da tutta la grande famiglia umana mondiale, convenuti da paesi vicini e lontani, dai più diversi stati del mondo, per stringervi fraternamente la mano … non ipocritamente, come forestiero a forestiero, ma sinceramente, da uomo a uomo. ... Oggi tra le mura ospitali di Boulogne sur Mar sono convenuti, non Francesi con Inglesi, non Russi con Polacchi, ma uomini con uomini. Sia benedetto questo giorno, ...”. |
– 1906: “Dogmoj de Homaranismo”. Post la tragikaj eventoj de Bjalistoko en 1906, kiuj vidis buĉadon de hebreoj fare de fanatikaj religiuloj, plifortiĝas en li la ideo, ke inter la kaŭzoj de malamikeco, ne estas nur diferencoj lingvaj, sed ankaŭ tiuj religiaj. Pro tio li decidis plivastigi sian iniciaton jam proponitan de li en hebrea etoso en 1901 kun la nomo de Hilelismo, ĉar ĝi estis inspirita de la ideoj de Hillel (fama rabeno vivinta en la epoko de Kristo). Tiel li proponas la Homaranismo, religia formo, kiu implicis, ke ĉiu daŭre tenu sian religion, tamen akceptante moralajn universalajn principojn eldonitajn en 1906 kiel “Dogmoj de Homaranismo”. Jen ili (rimarku kiel, inter ili, oni povas travidi koncepton, kiun hodiaŭ ni nomus jus soli): |
– 1906: “Dogmi dell'Omaranismo”. Dopo i tragici fatti di Bjalistok del 1906 che videro un massacro di ebrei da parte di fanatici religiosi, si rafforza in lui l'idea che tra le cause delle inimicizie non ci fossero solo le differenze linguistiche, ma anche quelle religiose. Decise quindi di estendere una sua iniziativa proposta in ambito ebraico nel 1901 con il nome di Hillelismo perché si ispirava al pensiero di Hillel (un famoso rabbino vissuto ai tempi di Cristo). Propone così l'Omanarismo, una forma religiosa che implicava, che ognuno si tenesse la propria religione, ma accettasse dei principi morali universali editi nel 1906 come “Dogmi dell’Omaranismo”. Eccoli (si noti che in questi, si può intravedere un concetto che oggi chiameremmo jus soli): |
|
|
– 1906: Dua Universala Kongreso en Ĝenevo. Li raportas pri la terura pogromo kontraŭ la hebreoj en Bjalistoko kaj la neceson valorigi la Internan Ideon de Esperanto kontraŭ tiuj, kiuj taksas Esperanton simple lingvo sen moralaj nuancoj. Jen iliaj pasiaj vortoj: | – 1906: Secondo Congresso Universale a Ginevra. Rende note le terribili vicende dei pogrom contro gli ebrei in Bjalistok e la necessità di valorizzare la Interna Ideo dell'esperanto contro coloro che considerano l'esperanto semplicemente una lingua senza connotazioni morali. Ecco le sue appassionate parole: |
“... en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas”. | “... nelle strade della mia infelice città natale uomini selvaggi con accette e barre di ferro si sono scagliati come le più crudeli bestie contro tranquilli abitanti, la cui sola colpa era solo nel fatto che parlavano un'altra lingua e avevano una religione diversa di quella di questi selvaggi. Per questo hanno fracassato il cranio e hanno cavato gli occhi a uomini e donne, vecchi caduchi e bambini indifesi! Non vi voglio raccontare i dettagli del massacro bestiale di Bjalistok; voglio dire a voi come esperantisti che sono ancora terribilmente alti e spessi i muri tra i popoli contro i quali noi combattiamo”. |
“El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elsiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne dissiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”. | “Nel timore che noi forse non siamo graditi a quelle persone che vogliono usare l'esperanto solo per cose per loro pratiche, noi tutti dovremmo strappare dal nostro cuore quella parte dell'esperantismo che è la più importante e la più santa, quell'idea che è la cosa principale dell'esperanto, che è la stella che guida sempre tutti i combattenti per l'esperanto!. Oh, no, no, mai! Con un'energica protesta noi rigettiamo questa richiesta. Se noi, i primi combattenti per l'esperanto, saremo obbligati ad evitare nella nostra azione ogni ideale, noi sdegnosamente lacereremo e bruceremo tutto quanto abbiamo scritto per l'esperanto, noi annienteremo con dolore il lavoro e l'offerta di tutta la nostra vita, getteremo lontano la stella verde che è appuntata sul nostro petto e grideremo con esecrazione: Con un tale esperanto, che deve servire esclusivamente a scopi commerciali e di pratica utilità, non vogliamo avere nulla in comune!”. |
– 1911: “Gentoj kaj lingvo Internacia” memuaro por la Kongreso de la Rasoj en Londono. En ĉi tiu longa memuaro li resubstrekas la konceptojn pri la graveco de internacia lingvo kaj de la dogmoj de homaranismo por la paco: “... la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la malsameco de la lingvoj kaj religioj”. “Estas necese, ke la homaro aranĝu sian vivon tiamaniere, ke: konservante sian lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj”. |
– 1911: “Genti e Lingua Internazionale” memoria per il Congresso sulle Razze di Londra. In questa lunga memoria ribadisce i concetti sull'importanza di una lingua internazionale e dei dogmi dell'omaranismo per la pace: “... i veri muri tra le genti, la vera causa di ogni inimicizia tra le genti sta solo nella diversità delle lingue e delle religioni”. “È necessario che l'umanità organizzi la propria vita in modo tale che, conservando la propria lingua e la propria religione etnica nella vita interna al proprio gruppo linguistico o religioso, gli uomini, per ogni relazione con tra genti diverse usino una lingua umana neutrale e vivano secondo un'etica, costumi e norme di vita neutralmente umani”. |
– 1912: Dum la oka Universala Kongreso de Krakovo li anoncas sian intencon rezigni pri sia oficiala ĉeesto en la estontaj kongresoj. Esperanto tiam povis antaŭeniri per siaj fortoj kaj li decidas sin tute dediĉi al homaranismo. | – 1912: Nell'ottavo Congresso Universale di Cracovia annuncia la sua intenzione di rinunciare a una sua presenza ufficiale nei futuri congressi. L'esperanto ormai poteva procedere con le proprie forze e lui decide di dedicarsi totalmente all'omaranismo. |
– 1915: “Post la Granda Milito – Alvoko al la Diplomatoj”. Antaŭ la senutila buĉado de la Granda Milito, li sendas alvokon al la diplomatoj, kiuj estos kunvenintaj je la fino de la milito por pritrakti la pacon, cele eviti duan militon eĉ pli teruran. En ĝi li proponas la principon, ke ĉiu regno estu aparteno de siaj loĝantoj: | – 1915: “Dopo la grande Guerra – Proclama ai diplomatici”. Di fronte all'inutile strage della Grande Guerra lancia un proclama ai diplomatici che si sarebbero riuniti a fine guerra per i trattati di pace onde evitare una seconda guerra ancora più terribile. In esso pone il principio che ogni stato debba appartenere ai suoi abitanti: |
“Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon: Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj”. | “Trasferendo qualche parte di territorio da un popolo all'altro, compirete sempre un'ingiustizia contro altri uomini che hanno gli stessi diritti naturali su quel territorio. La sola decisione effettivamente giusta che potete prendere è: proclamare ad alta voce con una pronuncia ufficiale, fermamente concordata e pienamente garantita da ogni stato europeo il seguente principio del tutto naturale, ma finora purtroppo mai osservato: Ogni nazione appartiene moralmente e materialmente e con pieno diritto a tutti i sui figli”. |
Li proponas interalie, la estigo de Komunumo de Eŭropaj Ŝtatoj: “Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo. Sed, se nun estas ankoraŭ tro frue por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento”. |
Propone tra l'altro la costituzione di una Comunità Europea di Stati: “Sarebbe bene se invece dei diversi stati europei grandi e piccoli, avessimo infine degli Stati Uniti d'Europa geograficamente e proporzionalmente combinati. Ma se ora è ancora troppo presto per parlare di ciò, si deve almeno con patti ufficiali presi in accordo accettare il suddetto principio di allontanare quel grandissimo male, quella infinita fonte di costanti battaglie che presenta l'identificazione di un paese con una stirpe”. |
Kaj eĉ li proponas la starigon de Internacia Tribunalo: “Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj”. |
E propone persino la costituzione di un Tribunale Internazionale: “Per tutte le ingiustizie compiute da un qualche stato, il governo di quello stato deve risponderne davanti a un Permanente Tribunale Europeo, istituito con un concordato tra tutti gli stati europei”. |
Tamen li bone konscias pri la malfacileco de ĉi tiu plano, sed li sin monstras fidema: “Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari”. |
Tuttavia egli è ben consapevole della difficoltà di questo progetto, ma si mostra fiducioso: “So molto bene, che l'inimicizia tra i popoli non sparirà improvvisamente, in un giorno, qualunque sia il piano stabilito dai diplomatici. Ma per questo poi lavoreranno persone private, con la predicazione, l'educazione, le consuetudini etc.; da voi diplomatici, attendiamo solo che ci diate la possibilità di farlo”. |