La Ĉiela Patronino de ĉiuj Elmigrantoj
Prelego de Norma Cescotti

La Patrona Celeste di tutti gli Emigranti
Conferenza di Norma Cescotti
 Tiel Papo Pio la XIIa, en la jaro 1950a, proklamis Patrinon Cabrini, de li kanonigitan en la jaro 1946a. Ŝi estis jam beatigata en la jaro 1938a de la Papo Pio la XIa  Così Papa Pio XII, nell’anno 1950, proclamò Madre Cabrini, da lui canonizzata nell’anno 1946. Ella fu già beatificata nel 1938 da Papa Pio XI
 Francesca Cabrini naskiĝis en Sant' Angelo Lodigiano (Lombardio) la 15a de julio 1850a, deka filino de Agostino kaj Stella Oldini. El humilaj originoj ŝi havis en sia fratino Rosa sian unuan edukantinon kaj instruistinon, kiu kuraĝigis ŝin entrepreni la saman ciklon de studado.  Francesca Cabrini nacque en Sant’Angelo Lodigiano (Lombardia) il 15 liglio 1850, decima figlia di Agostino e Stella Oldini. Di umili origini, aveva nella sua sorella Rosa la sua prima educatrice e insegnante che la incoraggiò a intraprendere lo stesso ciclo di studi.
 Francesca diplomiĝis kiel instruistino por elementa lernejo, en la jaro 1868a, en Sant'Angelo kaj komencis sian unuan instruan sperton en Castiraga Vidardo, kie ŝi havis eblecon esti de ĉiuj amata kaj kie ŝi ekkonis pastron Antono Serrati, estontan preposton de Codogno. Li donis decidan vojturnon al ŝia vivo.  Francesca si diplomò come insegnante elementare, nell’anno 1868, in Sant’Angelo e cominciò la sua prima esperienza in Castiraga Vidardo, dove ebbe la possibilità di essere amata da tutti e dove conobbe don Antonio Serrati, il futuro parroco di Codogno. Egli dette una decisiva svolta alla sua vita.
 La familio Cabrini estis tre pia: ĉiuvespere paĉjo Agostino legadis al siaj nombraj familianoj la “Analoj de la Propagando de la Kredo” kaj ĉi-vespera legado arde interesadis Francesca-n al la historio de la misiistoj tiel ke, iom post iom, tio breĉis ties projektojn pri estonta misiista agado en la mistera Ĉinio.  La famiglia Cabrini era molto pia: ogni sera papà Agostino leggeva ai suoi numerosi famigliari gli “Annali della Propagazione della Fede” e questa lettura serale interessò ardentemente Francesca alla storia dei missionari cosicché, poco a poco sorse in lei un progetto di una sua futura opera missionaria nella Cina misteriosa.
 Inter la 1870a kaj la 1872a Francesca konis siajn plej malfacilajn jarojn: forpasis ambaŭ gepatroj kaj epidemio pri variolo intense trafis ŝin. Post la resaniĝo ŝi decidiĝis foroferi sian tutan vivon al la misiista apostolado.  Tra il 1870 e il 1872 Francesca conobbe i sui anni più difficili: morirono ambedue i genitori e un’epidemia di vaiolo la colpì intensamente. Dopo la guarigione decise di offrire tutta la sua vita all’apostolato missionario.
 En la jaro 1874a ŝi revenis al Codogno, post peto de ties parokestro, por praktiki instruadon en la loka orfejo, kiu sekve fariĝis nova kolegia instituto, eĉ de ŝi fondita kune kun sep kunfratinoj, kaj nomumita “Instituto de la Sankta Koro”.  Nell’anno 1874 tornò a Codogno su richiesta di quel parroco per occuparsi dell’insegnamento nel locale orfanotrofio, che successivamente divenne un nuovo collegio da lei fondato insieme a sette consorelle e denominato “Istituto del Sacro Cuore”.
 Francesca havis tridek jarojn kaj firmegan volon realigi iutage sian infanan sonĝon: Ĉinion. Sed la Papo Leono la XIIIa ŝanĝigis al ŝi opinion tiel ke, sekvante lian kosilon, en la jaro 1889a ŝi forveturis al Ameriko, celpunkto la urbo New Jork, akompanata de iuj misiistaj fratinoj, kun firma certeco pri la Dia Volo kaj sia estonta pormisia agado.Tie ŝi renkontis la unuajn malfacilaĵojn. Ŝi ekkonis la ĉefepiskopon Michael Corrigan, unu el la plej obstinaj kontestantoj al ŝia projekto, kiu klopodis senkuraĝigi tiun roton da fratinoj temeraraj kaj … italaj. Estis lia opinio ke ili, kvankam laŭŝajne, havantaj multe da kredo, kunportis tre malmulte da mono, elemento nepre esenca kaj abunde necesa eĉ al la agado por nia Sinjoro. Li penegis por konvinki ilin ke estus pli saĝa afero reveni al Italio. Tiutempe la amerika katolika Eklezio sin tenis nur sur la financa kontribuo de la fideluloj. Tamen Fratino Francesca kontraŭstaris al lia invito proponante du argumentojn: unu spiritan, la benon de la Papo, kaj la alian materian, la amikecon kun riĉa katolika amerikanino, edzino de la famkonata itala elmigrinto Luigi Palma de Cesnola, direktoro de Metropolitan Museum  Francesca aveva trent’anni e una fermissima volontà di realizzare un giorno il suo sogno infantile: la Cina. Ma il Papa Leone XIII le fece combiare idea, cosicché, seguendo il suo consiglio, nell’anno 1889 ella partì verso l’America, obiettivo New Jork, accompagnata da alcune consorelle missionarie, con la ferma certezza nella volontà di Dio sulla sua futura azione missionaria. Qui incontrò le prime difficoltà. Fece conoscenza dell’arcivescovo Michael Corrigan, uno dei più ostinati contestatori del suo progetto, che cercò di scoraggiare quel drappello di suore temerarie e … italiane. Era dell’opinione che quelle, benché apparissero piene di fede, avessero pocissimo denaro, elemento essenziale e più che necessario anche nelle opere di Nostro Signore. Si dette molta pena per convincerle che sarebbe stato più saggio tornare in Italia. A quei tempi la Chiesa Cattolica si sosteneva solo con il contributo finanziario dei fedeli. Tuttavia suor Francesca contestò il suo invito opponendo due argomenti: uno spirituale, la benedizione del Papa, l’altro materiale, l’amicizia con una ricca americana, moglie del famoso emigrante italiano Luigi Pama di Censola, direttore del Metropolitan Muzeum.
 Oni ne scias ĉu la argumentoj konvinkis la prelaton. Estas fakto, ke fratino Francesca Cabrini daŭrigis laŭ siaj vojo kaj projekto. Ŝi malfermis la unuan virinan lernejon en modesta loĝejo, metita je dispono de la grafino de Cesnola, sed la kunfratinoj engaĝiĝis ankaŭ por asisti kaj instrui en la plej malboniĝintaj kvartaloj de la urbo, plenumante ĉiutage kilometrojn da piedirado kaj enirante sentime en terurajn ejoin pro mizero kaj perforto.  Non si sa se gli argomenti convinsero il prelato. Sta di fatto che suor Francesca Cabrini continuò per la sua strada al progetto. Aprì la prima scuola femminile in un modesto appartamento messo a disposizione dalla contessa Cesnola, ma le consorelle si impegnarono anche per assistere e insegnare nei più malfamati quartieri della città percorrendo ogni giorno a piedi molti chilometri ed entrando senza timore in ambienti terribili per la miseria e la violenza.
 La ĉefepiskopo, fine, permesis al fratino Francesca la malfermon de orfejo por italaj infanoj elmigrintaj (hodiaŭ konata “Domo de Sankta Cabrini”). De tiam ŝi traveturis la maron preskaŭ ĉiujare kunportante novajn grupojn al Ameriko. En la jaro 1890a ŝi fondis, apud New Jork, novicejon traslokante tien ankaŭ la orfejon kaj en la jaro 1892a ŝi starigis en la urbo la “Columbus Hospital”. En la jaro 1902a la episkopo de Denver invitis ŝin al Colorado, kien ŝi fondis mision inter niaj elmigrintoj. La sperto de Colorado prezentis alian nepre fundamentan etapon de ŝia vivo.  L’arcivescovo, alla fine, permise a suor Francesca l’apertura di un orfanotrofio per gli orfani italiani immigrati (oggi conosciuto come “Casa di Sankta Cabrini”). Da allora ella attraversò il mare quasi ogni anno portando in America nuovi gruppi. Nell’anno 1890 fondò vicino a New York un noviziato trasferendovi anche l’orfanotrofio e nell’anno 1892 eresse nella città il “Columbus Hospital”. Nell’anno 1902 il vescovo di Denver la invitò in Colorado dove fondò una missione tra i nostri emigranti. L’esperienza in Colorado presentò un’altra fondamentale tappa della sua vita.
 Ĉe la fino de la XIXa jarcento kaj la komenco de la XXa Itallando estis tero de elmigrado. El la italaj marbordoj, sed ankaŭ el niaj teraj limoj, la elmigrantoj atakis la “ŝipaĉojn de la maro” tiel nomataj ĉar ili estis trafikiloj tutmonde de niaj samlandanoj, forfuĝantaj el la mizero maj la malsato por trovi eksterlande plibonan estonton. Ameriko estis la plej ŝatata celo, tamen, alveninte ĉi-tien, niaj elmigrintoj estis englutataj de la karbonejoj, de la petrolputoj, de la ferindustriaj laborejoj, de la pontkonstruaĵoj, de la kotona aŭ tabaka plantejoj kaj tiamaniere ili kontribuadis al la konstruado de la potenca amerika ekonomio. Sed ili konsistigis anoniman popolon el blankaj sklavoj, homa materialo marĉandigita ofte de suspektindaj sintruduloj, kiuj ekspluatis iliajn nesciadon kaj bezonon. Ili travivis en homaj svarmejoj, estis konsiderataj duon-sovaĝuloj pretaj al la interbatiĝo kaj perforto, eble ilia nura agmaniero por elmontri sin homaj estaĵoj. Ili estis disponeblaj al ĉio ajn, vokataj “blankaj negruloj” kaj, kiel tiuj afrikaj, ili ne rajtis eniri la startrinkejojn. Ili travivis sen protektado, aŭ lernejoj, aŭ malsanulejoj, aŭ preĝejoj. Ili konis ununuran lingvon, sian familian dialekton kaj, ĉar ili devenis de malsamaj regionoj, ofte estiĝis regionismoj malinklinaj unu kontraŭ la alia, kvankam ili loĝus kune en siaj “etaj Italioj”. Amerikaj patrinoj kaj avinoj por kvietigi maltrankvilajn infanojn, tiujn timigis kriante: “Jen, nun alvenas italo!”. La knaboj kreskis sur kaj en la stratoj, destinataj al estontaj kriulaĉoj aŭ ŝuciristoj, kiam ili ne falis en manojn de friponaj ekspluatistoj. Malplibona destino atendis la knabinojn. L'analfabeteco kaj izoliĝo malfaciligis ian ajn klopodon pri solidareco.  Alla fine del XIX secolo e l’inizio del XX l’Italia era terra di emigrazione. Dalle rive italiane, ma anche dai nostri confini terrestri, gli emigranti assaltavano le ldquo;carrette del mare” così chiamate perché trasportavano in tutto il mondo i nostri compatrioti che fuggivano dalla miseria e dalla fame per trovare all’estero un futuro migliore. L’America era la meta preferita, tuttavia giungendo qui, i nostri emigranti erano inghiottiti dalle miniere di carbone, dai pozzi di petrolio, dalle industrie siderurgiche, dalle costruzione dei ponti, , dalle piantagioni di cotone e tabacco e così contribuirono alla costruzione della potente economia americana. Ma essi costituivano un popolo anonimo di schiavi bianchi, materiale umano mercanteggiato spesso da procacciatori sospetti che sfruttavano la loro ignoranza e bisogno. Vivevano in alveari umani, erano considerati semiselvaggi pronti alla rissa e alla violenza, forse il sola loro maniera di mostrarsi come esseri umani. Erano disponibili per qualsiasi cosa, denominati “negri bianchi” e, come quelli africani, non avevano diritto ad entrare nei bar. Essi vivevano senza protezione o scuole o ospedali o chiese. Conoscevano una sola lingua, il proprio dialetto e, poichè provenivano da regioni diverse, si creavano spesso regionalismi, ostili uno all’altro, sebbene abitassero insieme nelle loro “piccole Italie”. Le madri e le nonne americane per quietare i bambini irrequieti, li impaurivano gridando: “Ecco, adesso viene l’italiano!”. I ragazzi crescevano sulla strada, destinati ad essere futuri strilloni o lustrascarpe, quando non cadevano nelle mani di malintenzionati sfruttatori. Peggiore destino attendeva la bambine. L’analfabetismo e l’isolamento rendeva difficile ogni tentativo di solidarietà.
 Francesca komencis sian apostolan agadon inter la ministoj, malsuprenirante en la putojn, alportante kuraĝon kaj subtenon al homoj, kiuj en nehoma vivmaniero riskis ĉiutage esti entombigitaj en tiujn tombojn en kiujn ili laboradas.  Francesca iniziò la sua azione apostolica tra i minatori, scendendo nei pozzi, portando incoraggiamento e sostegno a uomini che in condizioni disumane rischiavano ogni giorno di rimanere sepolti in quelle tombe in cui lavoravano.
 Sekve ŝi delokiĝis al Panama, Buenos Aires, Chicago, Pensylvania, New Jersey, Rosario, kaj en Eŭropo, al Barcellona, Parigi, Bilbao, Madrid, Liverpool, ĉie malfermante novajn lernejojn kaj institutojn.  In seguito lei si spostò a Panama, Buenos Aires, Chicago, Pensylvania, New Jersey, Rosario, e in Ruropa a Barcellona, Parigi, Bilbao, Madrid, Liverpool, ovunque aprendo nuove scuole e istituti.
 En Italio nur Papo Leone la XIIIa avertis la gravan problemon de la elmigrintoj en sia famekonata encikliko “Rerum Novarum” kaj la episkopo de Piacenza fondis kongregacion por la prizorgado de la elmigrintoj.  In Italia solamente il Papa Leone XIII avvertì il grave problema degli emigranti nella sua famosa enciclica “Rerum Novarum” e il vescovo di Piacenza fondò una congregazione per la cura degli emigranti.
 En la jaro 1909a Patrino Cabrini alvenis al Rio de Janeiro kie ŝi batalis duafoje kontraŭ la variolon, savante multajn lernantinojn kaj kunfratinojn de la terura kontaĝo.  Nell’anno 1909 Madre Cabrini raggiunse Rio de Janeiro dove combattè una seconda volta contro il vaiolo, salvando molte studentesse e molte consorelle dal terribile contagio.
 Jam en malbona farto, Patrino Francesca revenis lastan fojon al Italio en la jaro 1912a. Ŝi alvenis kiel amerika civitanino, obteninte en la jaro 1909a tiun civitan rajton. La lasta etapo de ŝia apostola pilgrimado estis la Columbus Hospital de Chicago, kie ŝi laboris ĝis la morto, okazinta la 22a de decembro de la jaro 1917a. Ŝi havis 67 jarojn. Ŝi lasis herede 67 fondaĵojn, (lernejojn, orfejojn, malsanulejojn) en Eŭropo kaj Ameriko, kaj ĉirkaŭ 1300 misiistajn fratinojn.  Già in cattive condizioni di salute, Madre Francesca ritornò per l’ultima volta in Italia nell’anno 1912. Ci venne come cittadina americana, avendo ottenuto nel 1909 quiella cittadinanza. L’ulktima tappa del suo apostolico pellegrinaggio fu il Columbus Hospital de Chicago dove lavorò fino alla morte avvenuta il 22 dicembre 1917. Aveva 67 anni. Lasciava in eredità 67 fondazioni (scuole, orfanotrofi, ospedali) in Europa e America e circa 1300 suore missionarie.
 En la jaro 1926a iuj Kabrinanaj kunfratinoj atingis Ĉinion fondante tien unuan mision, ĝuste por realigi la sonĝon de Patrino Cabrini. Ŝia korpo, eltombigita en la jaro 1931a estas gardita en vitra ĉerko en la altaro de “Saint Francesca Cabrini Reliquario”, norde de Manhattan. La strato por ĝin atingi, la “Cabrini Boulevard” estas atestanto pri ĉiutagaj procesioj de fideluloj tien irantaj por preĝi “la Sanktulinon de la Italoj”.  Nell’anno 1926 alcune suore Calabriniane raggiunsero la Cina fondandovi una prima missione, proprio per realizzare il sogno di Madre Cabrini. Il suo corpo traslatovi nell’anno 1931 è custodito in un’urna di vetro nell’altare di “Saint Francesca Cabrini Reliquario”, a nord di Manhattan. La via per raggiungerlo, la “Cabrini Boulevard” è testimone di quotidiane processioni di fedeli che vi si recano per pregare “la Santa degli Italiani”.
 Ni memoros Patrinon Cabrini ne pro teologiaj verkoj aŭ mirakloj, sed pro la simpla humila sankteco, kiun ŝi atingis ne post longtempaj preĝadoj, sed post multaj horoj pasigitaj laborante, ŝvitante, penante por ke Dio estu konata kaj amata. Sankteco ne plenumita pro ekstazoj aŭ mistikaj riveladoj, sed pro granda socia devigo. Tio kion ni ĉiuj povus fari ĉar tio estas ankaŭ nia devo. Aldone al ŝia nomo estas eĉ tiu de Saverio laŭ la memoro de sankteca programo, kiun don Bosco proponis al Domenico Savio, dezirema sanktiĝi post longaj pentofaroj: “Sufiĉas la ekzakta plenumiĝo de propraj ĉiutagaj devigoj!”. Ek de la monato de novembro de la jaro 2010a la Centra Stacidomo de Milano portas la nomon de “Sankta Francesca Saverio Cabrini”.  Ricordiamo Madre Cabrini non per opere teologiche o miracoli, ma per la semplice umile santità raggiunta non dopo lunge preghiere, ma dopo molte ore passate lavorando, sudando, penando perchè Dio fosse conosciuto ed amato. Una santità non raggiunta con estasi o rivelazioni divine, ma con un grande impegno sociale. Ciò che noi tutti dovremmo fare perché é anche nostro dovere. Aggiunto al suo nome c’é anche quello di Saverio quale memoria di un programma di santitá che don Bosco propose a Domenico Savio, desideroso di santificarsi dopo lunghe penitenze: “È sufficiente l’esatto adempimento dei propri doveri quatidiani”. Dal mese di novembre dell’anno 2010 la Stazione Centrale di Milano porta il nome di “Sankta Francesca Saverio Cabrini”.
 Fratino Francesca laboradis por Dio kun ĝojo. Ofte ŝi rekomandis al la kunfratinoj “ŝiaj filinoj”: «Ĉu ni fartas malbone? Ni, same ekridetu!».  Suor Francesca lavorò continuamente per Dio con gioia. Spesso raccomandava alle consorelle “sue figlie”: «Stiamo male? Sorridiamo ugualmente!».