Historio de la Jubileo
Prelego de frato Pierluigi Svaldi

La storia del Giubileo
Conferenza di fra Pierluigi Svaldi
  Per sia devizo:“Miserando atque eligendo” (kompatita kaj elektita) papo Francisko kunportas en la Eklezion venton de novaĵo, kiu mirigas ĉiujn.   Con il suo motto “Miserando atque eligendo” (compatito ed eletto) papa Francesco porta nella Chiesa un vento di novità, che sorprende tutti.
  El la devizo oni deduktas ke la papo, junaĝe, sentis sin konsiderata kun senfina mizerikordo kaj eĉ elektita ankaŭ krom ĉia atendo. Pro tio li daŭre reproponas la mizerikordon kiel la konstantan atenton de Dio al la konfuzita homaraneco. Li estis ankaŭ instruita de la papo Johano la 23-a , kiu en “Gaudet Mater Ecclesia” skribis: “La edzino de Kristo preferas uzi la kuracilon de la mizerikordo anstataŭ enbrakigi la armilojn de rigoreco”. Tiel li sukcesas diri novaĵojn kaj antikvaĵojn plurestante en la historia kontinueco de la Eklezio. “Tiu-ĉi estas la tempo de la mizerikordo. Estas grave ke la laikaj fideluloj ĝin vivu kaj ĝin kunportu en la plurajn sociajn mediojn”. La nuntempa Jubileo de la Mizerikordo, komencita la 8an de decembro 2015, kaj kiu daŭros ĝis la 20a de novembro 2016, bonege enmetiĝas en la historion de Dio, kiu mizerikorde rigardas kaj senpage elektas.   Dal motto si deduce che il papa, in gioventù, si sentiva considerato con misericordia infinita e persino essere eletto anchè al di là di ogni aspettativa. Per quesro egli ripropone continuamente la misericordia come l’attenzione costante di Dio all’umanità confusa. Egli è anche istruito da papa Giovanni XXIII, che nella “Gaudet Mater Ecclesia” scrisse “La sposa di Cristo preferisce usare la medicina della misericordia invece che imbracciare le armi del rigore”. Così egli riesce a dire cose nuove e cose antiche rimanendo nella continuità storica della Ciesa. “Questo è il tempo della misericordia. È importante che i fedeli laici la vivano e la portino nei diversi ambienti sociali!”. L’attuale Giubileo della Misericordia, iniziato l’8 dicembre 2015, e che durerà fino al 20 novembre 2016, ben si inserisce nella storia di Dio che guarda con misericordia e sceglie gratuitamente.
  La Eklezio de la lastaj sep jarcentoj (de la 1200 ĝis la 2000) serĉadis evidentigi la mizerikordan bonecon de Dio tra serio de ordinaraj Sanktaj Jaroj proklamitaj okaze de apartaj okazintaĵoj, tio estas por obteni apartan helpon dum malfacilaj momentoj de la Eklezio aŭ por celebri specialajn eventojn. El ĉi-tiuj oni kalkulas pli ol 90, je variabla daŭrigo. Memorindaj tiuj de la Redemptiĝo en la jaroj 1933a kaj 1983a, kiuj havis universalan valoron, ili daŭris tutan jaron kaj estis akompanataj de la malfermoj de Sanktaj Pordoj.   La Chiesa degli ultimi sette secoli (dal 1200 al 2000) ha cercato di evidenziare la bontà misericordiosa di Dio attraverso una serie di Anni Santi ordinari o proclamati in occasione di particolari circostanze, cioè per ottenere un’aiuto particolare in momenti difficili della Chiesa o per celebrare occasioni solenni. Ne sono stati celebrati più di novanta, di durata variabile, come quelli della Redenzione del 1933 e del 1983, che hanno avuto valore universale, sono durati un intero anno e sono stati accompagnati dall’apertura delle Porte Sante.
  La Jubileo anoncita de papo Francisko estas la unua “telematika” Jubileo de la historio. Dediĉita al la Mizerikordo, ĝi estas eksterordinara Jubileo, tio estas ne ligita al la fluado de tempo.   Il Giubileo indetto da Papa Francesco è il primo Giubileo “tematico” della storia, dedicato alla Misericordia, ed è un Giubileo straordinario, cioè non legato allo scorrere del tempo.
  La Jubileo prenas sia nomon de la instrumento (aŭ korno – jobel), kiu ĉiun 49an jaron estis ludata laŭ la kulturoj de la apuda Oriento, precipe en la juda mondo, por alvoki (jobil) la homojn kaj por deklari sanktan la 50an jaron, proklamante la tutan pardonon (jobal). Tiam ĉiuj rajtis rehavi ĉion de ili perditan dum la daŭro de la lastaj 49 jaroj. La homoj, ofte devigintaj alfronti fortunojn kaj malbonŝancojn, bezonis esperon por kapti oportunecon reeniri en siaj startajn propraĵojn kaj reakiri originajn liberecojn (venditajn siatempe por urĝaj necesoj). Eĉ la lupagoj estis kalkulitaj laŭ la disponeblaj jaroj antaŭ la sekvanta Jubileo.   Il giubileo prende il nome dallo strumento (o corno – jobel) che ogni 49 anni veniva suonato nelle culture del vicino Oriente e nel mondo ebraico per richiamare (jobil) la gente e per dichiarare santo il cinquantesimo anno, proclamando la remissione (jobal) totale. Allora cui ognuno poteva riavere quanto perduto nel corso degli ultimi 49 anni. Gli uomini,spesso costretti ad affrontare fortune e sfortune, bisognavano di una speranza di cogliere l’opportunità di rientrare nelle proprietà di partenza e per ricuperare le libertà originali (vendute a suo tempo per urgenti necessità). Anche gli affitti venivano calcolati sugli anni disponibili fino al successivo giubileo.
  En la katolika mondo la tradicio de la Sankta Jaro ekis en la jaro 1300a kun la papo Bonifaco la 8-a, kiu proponis ĝin kiel duan jubileon, kunportinte dokumentojn ne poste rekonatajn de la historio. Oni devas diri ke la sperto de la plena pardono estis jam disvastigita en Sankta Maria de la Anĝeloj pro iniciato de Sankta Francisko el Asizo, kiu jam ĝin petis en la jaro 1216a kaj ĝin akiris por la dua de aŭgusto de ĉiu jaro.   Nel mondo cattolico la tradizione dell’Anno Santo è iniziata nel 1300 con papa Bonifacio VIII ch elo propose come secondo giubileo, portando dei documenti successivamente non riconosciuti dala storia. Si deve dire che l’esperienza del completo perdono era già diffuso in Santa Maria deli Angeli per iniziativa di San Francesco di Assisi, che già lo aveva richiesto nell’anno 1216 e lo ottenne per il due di agosto di ogni anno.
  La okazo de la unua Sankta Jaro estis la ondego de spiritualeco, de pardono, de frateco, kiu estis disvastiĝanta tra la tuta kristanaro en kontraŭstaro al la malamoj kaj al la perfortoj, kiuj superregis je la fino de la jaro 1200a. En decembro de la jaro 1299a ekis rondiranta voĉo, laŭ kiu en la centa jar-reveno la vizitantoj de la Baziliko de Sankta Petro ricevintus “plenplenan pardonon de la pekoj”. Tiu-ĉi voĉo alvenigis al Romo amason da pilgrimoj, tiom ke papo Bonifaco la 8-a konvinkiĝis koncedi indulgencon por la tuta jaro 1300a, reproponeblan poste ĉiun centon da jaroj. Dum ĉi-tiu unua Jubileo alvenis al Romo Dante, Cimabue, Giotto, Charles de Valois, frato de la franca reĝo, kun sia edzino Chaterine.   L’evento del primo Anno Santo fu un’ondata di spiritualità, di perdono, di fratellanza che si stava diffondendo in tutta la cristianità in contrapposizione agli odi e alle violenze che dominavano alla fine del 1200. Nel dicembre del 1299 è iniziata a circolare una voce, secondo la quale nell'anno centenario i visitatori della basilica di San Pietro avrebbero ricevuto una "pienissima remissione dei peccati". Questo ha fatto affluire a Roma tantissimi pellegrini per cui papa Bonifacio VIII pensò di concedere l'indulgenza per tutto l'anno 1300, riproponibile in seguito ogni cento anni. In questo primo Giubileo arrivarono a Roma Dante, Cimabue, Giotto, Carlo di Valois, fratello del re di Francia, con sua moglie Caterina.
  Post kelkaj jaroj la papo transloĝiĝis al Avignone (1305 – 77). Tio pliigis la peton, por ke la dua Jubileo estu anoncata en la jaro 1350a kaj ne en la 1400a. Klemento la 6-a akceptis, difinis la limdaton je ĉiu 50a jaro, aldonante al la Bazilikoj de Sankta Petro kaj de Sankta Paŭlo ekster la Muroj, ankaŭ tiun de Sankta Johano en Laterano. Post mallonga tempo la papo Urbano la 6-a decidis kadenzigi la Jubileon je ĉiu 33a jaro (surtera vivo de Jesuo), dispozicio neniam observata. La nova papo Bonifaco la 9-a celebris la Sanktan Jaron en la jaro 1390a, sed li devis anonci iun novan en la jaro 1400a, kaŭze de forta alfluo de pilgrimoj ĉe la jarcenta fino.   Alcuni anni dopo il papa si trasferì ad Avignone (1305-77). Questo fece aumentare le richieste, affinché il secondo Giubileo venisse indetto già nel 1350 e non nel 1400. Papa Clemente VI accettò, fissò la scadenza ogni 50 anni, oltre alle basiliche di san Pietro e di san Paolo fuori le mura aggiunse quella di san Giovanni in Laterano. Di lì a poco, papa Urbano VI decise di fissare la cadenza ogni 33 anni (vita terrena di Gesù). Il nuovo papa, Bonifacio IX, celebrò l'Anno Santo nel 1390, ma dovette indirne uno nuovo nel 1400 a causa del forte afflusso di pellegrini verso la fine del secolo.
  La sekvanta Sankta Jaro estas anoncita en la jaro 1425a de Martino la 5-a, kiu stampis unuafoje memorigan medalon kaj malfermis la Sanktan Pordon en Sankta Johano en Laterano. En la jaro 1433a neniu Jubileo estis anoncita. Anstataŭ tio oni celebris ĝin en la jaro 1450a. Paŭlo la II a, kun buleo de la jaro 1470a decidis ke la estontaj Jubileoj disvolviĝu ĉiun 25a jaron. Tiel Sisto la 4-a anoncis la Jubileon en la jaro 1475 beliginte Romon per novaj artverkoj, kiel la Sistina kapelo kaj la ponto Sisto sur la rivero Tibero, kaj alvokante la plej grandajn samepokajn artistojn: Verrocchio, Signorelli, Ghirlandaio, Botticelli, Perugino, Pinturicchio, Melozzo el Forlì.   L'Anno Santo successivo fu indetto da Martino V nel 1425, coniando per la prima volta la medaglia commemorativa e aprendo la Porta Santa a San Giovanni in Laterano. Nel 1433 non fu indetto nessun giubileo, celebrato invece nel 1450. Paolo II, con una Bolla del 1470, stabilì che in futuro il Giubileo si svolgesse ogni 25 anni. Così Sisto IV indisse il giubileo nel 1475, abbellendo Roma con nuove opere, come la Cappella Sistina e il ponte Sisto sul Tevere chiamando i più grandi artisti dell'epoca: Verrocchio, Signorelli, Ghirlandaio, Botticelli, Perugino, Pinturicchio, Melozzo da Forlì.
  En la jaro 1500a Aleksandro la 6-a volis ke la Sanktaj Pordoj de la kvar Bazilikoj estu samtempe malfermataj, rezervante por si mem la malfermon de la Sankta Pordo de Sankta Petro. Klemento la 7-a, la 29an decembro de la jaro 1524a, solene malfermis la naŭan Jubileon, en kiu oni komencis percepti la grandan krizon kiu, post mallonga tempo, sturme atakintus Eŭropon kun la protestanta reformo. Paŭlo la 3-a anoncis la Jubileon en la jaro 1550a sed malfermis ĝin Julio la 3-a. La rimarkinda alfluo de pilgrimoj kaŭzis plurajn problemojn pri asistado, kiujn tute specife prizorgis Sankta Filippo Neri kun la “Pia Societo de la Sankta Triunuo”. En la jaro 1575a, sub la papregado de Gregorio la 13-a, kunfluis al Romo pli ol 300.000 homoj el la tuta Eŭropo. La sekvantaj Sanktaj Jaroj de la 17-a jarcento estis anoncitaj de Klemento la 8-a (1600 ), Urbano la 8-a (1625), Innocenzo la 10-a (1650), Klemento la 10-a (1675).   Nel 1500 Alessandro VI volle che le porte Sante delle quattro basiliche venissero aperte contemporaneamente, riservando a sé l'apertura della Porta Santa di San Pietro. Clemente VII aprì solennemente, il 24 dicembre 1524, il nono Giubileo, nel quale si cominciava ad avvertire la grande crisi che di lì a poco avrebbe investito l'Europa con la riforma protestante. Ad indire il Giubileo per il 1550 fu Paolo III ma ad aprirlo fu Giulio III. Il notevole afflusso di pellegrini provocò non pochi problemi di assistenza, cui provvide in modo particolare San Filippo Neri con la “Confraternita della Santa Trinità”. Nel 1575, sotto il pontificato di Gregorio XIII, confluirono a Roma oltre 300.000 persone da tutta l'Europa. I successivi Anni Santi del XVII secolo furono indetti da Clemente VIII (1600), Urbano VIII (1625), Innocenzo X (1650), Clemente X (1675).
  La Jubileo de la jaro 1700a estas anoncita de papo Innocenzo la 10-a, kiu riĉigis Romon per la hospico de Sankta Mikelo en Ripa, granda karitatoplena agado. Novaj bonfaremaj iniciatoj favore de la pilgrimoj estis realigitaj en la jaro 1725a kun papo Benedikto la !!br0ken!! Dum la 1750a Sankta Jaro, anoncita de Benedikto la 14-a, granda franciskana predikisto, sankta Leonardo el Porto Maŭricio, starigis en la Koloseon 14 klostrojn por la monumenta krucvojo kaj gradan krucon meze de la areno. La Jubileo de la jaro 1775a estis publikigita de Klemento la 14-a sed starigita de la nova papo Pio la 6-a.   Il Giubileo nel 1700 fu indetto da papa Innocenzo X, che arricchi Roma con l'ospizio di san Michele a Ripa, una grande opera caritativa. Intanto, crescevano le iniziative per venire incontro alle esigenze dei pellegrini, come accadde anche nel 1725, sotto il pontificato di Benedetto XIII. Predicatore instancabile nell'Anno Santo del 1750 (indetto da Benedetto XIV) fu San Leonardo da Porto Maurizio, che eresse nel Colosseo 14 edicole per il pio esercizio della Via Crucis e una grande croce in mezzo all'arena. Clemente XIV promulgò il Giubileo per il 1775 ma fu attuato dal nuovo pontefice Pio V).
  Kaŭze de la malfacila situacio de la Eklezio sub Napoleono, la papo Pio la 7-a ne povis anonci la Jubileon de la jaro 1800a. Dum la Jubileo de la jaro 1825a alvenis al Romo pli ol duonmiliono da pilgrimoj eble sekve de la disfalo de la Baziliko de Sankta Paŭlo ekster la Muroj, detruita de brulo en la jaro 1823a. Dum tiu Jubileo la papo Leono la 12-a delokis la Sanktan Pordon al la pli malgranda Baziliko de Sankta Maria en Transtevere. La eventoj de la Romana Respubliko kaj de la portempa ekzilo de Pio la 9-a senrajtigis la anoncon de la 1850a Sankta Jaro. La papo mem, kies papregado estis la plej longa de la historio, preskaŭ 32 jaroj, anoncis, anstataŭe, tiun de la jaro 1875a, sed sen ceremonioj pri malfermo kaj fermo de la Sankta Pordo kaŭze de la okupado de Romo.   La difficile situazione della Chiesa al tempo dell'egemonia napoleonica non permise a Pio VII di indire un Giubileo per il 1800. Oltre mezzo milione di pellegrini giunse a Roma nel giubileo del 1825 forse in seguito al crollo della Basilica di San Paolo fuori le Mura, distrutta da un incendio nell’anno 1823. Durante quel giubileo Leone XII spostò la Porta Santa nella la basilica minore di Santa Maria in Trastevere. Le vicende della Repubblica Romana e del temporaneo esilio di Pio IX. impedirono la proclamazione dell’Anno Santo del 1850. Lo stesso pontefice, il cui papato fu il più lungo della storia, circa 32 anni, indisse al suo posto quello del 1875, ma privato delle cerimonie di apertura e di chiusura della Porta Santa a causa dell'occupazione di Roma.
  Papo Leono la 13-a anoncis la dudek duan Jubileon de la 20-a jarcento kun ses beatigaj kaj du kanonigaj proklamoj (tiu de Sankta Johano la Baptisto kaj de Sankta Rita da Cascia). En la jaro 1925a papo Pio la 9-a, por gajni la indulgencon proponis celebri la Sanktan Jaron kun la atento al la valoro de la misioj kaj favore de la interpopola paco. En la sekvanta Jubileo de la jaro 1950a papo Pio la 12-a indikis la jenajn atentojn pri: Sanktigo de la animoj pere de preĝado kaj pentofaro kaj neskuebla fideleco al Kristo kaj al la Eklezio; porpaca agado kaj gardado de la Sanktaj Lokoj; defendo de la Eklezio kontraŭ la renovigita atakoj de ĝiaj malamikoj kaj elpeto de vera kredo por la vagantoj, la nekredantoj kaj la senreligiuloj; realigo de la socia justeco kaj bonfaraj agadoj favore de la humiluloj kaj bezonuloj.   Papa Leone XIII indisse il ventiduesimo Giubileo per l'inizio del XX secolo con da sei beatificazioni e due canonizzazioni (quelle di San Giovanni Battista de La Salle e di Santa Rita da Cascia). Nel 1925, Pio XI per guadagnare l’indulgenza propose di celebrare l’Anno Santo ponendi l'attenzione sul valore delle missioni e in favore della pace tra i popoli. Nel successivo giubileo del 1950, Pio XII indicò le seguente finalità: santificazione delle anime mediante la preghiera e la penitenza e l'incrollabile fedeltà a Cristo e alla Chiesa; azione per la pace e tutela dei Luoghi Santi; difesa della Chiesa contro i rinnovati attacchi dei suoi nemici e impetrazione della vera fede per gli erranti, gli infedeli e i senza Dio; attuazione della giustizia sociale e opere di assistenza a favore degli umili e dei bisognosi.
  La lasta ordinara Jubileo okazis en la jaro 1975a kaj ĝi estis anoncita de Paŭlo la 6-a, kiu sinteze prezentis la koncernantajn objektivojn pere de la terminoj “Renovigo kaj Repaciĝo.” La granda Jubileo de la 2000a jaro estas konsiderata eksterordinara pro la valoro de la dato kaj pro la sindevigo elverŝita en la celebrado, kvankam ĝi estis celebrita je konvenaj templimoj.   L'ultimo Giubileo ordinario risale al 1975 e fu indetto da Paolo VI, che ne presentò sinteticamente gli obiettivi con i termini "Rinnovamento" e "Riconciliazione". Il Grande Giubileo del 2000 è considerato straordinario per il valore della data e per l’impegno profuso per la sua celebrazione, benchè celebrato nei limiti di tempo convenzionali.
  Ni ne scias kial dum la unua jarmilo oni ne celebris Sanktajn Jarojn. Ni, tamen, scias ke ĉe la fino de la jaro 1000a estas multaj atendoj nomataj “Jarmilismaj atendoj” kun la onidiro “Mil kaj ne plu Mil” kaj la sekvanta reveno de Kristo por la fina juĝo. La sinturno al la Sanktaj Jaroj estis kaj estas postulemo por ĉiu sindeviga vivo en la historio. La nehaltigebla fluo de la tempo, fakte, devigas nin fiksi templimojn je homa mezuro, por travivi kun ambaŭ piedoj sur la tero sed kun la rigardo al la senlimo de Dio. Kiam oni diras “Estas pli da tempo ol vivo” ni ĝuste celas tion.   Non sappiamo perché durante in primo millennio non si celebrarono Anni Santi. Tuttavia sappiamo che alla fine dell’anno 1000 c’erano molte attese dette “attese del millenaristiche” con il detto “Mille e non più Mille” e la conseguente venuta di Cristo per il giudizio finale. Il rivolgersi agli Anni Santi era ed è una richiesta per ogni vita impegnata nella storia. L’inarrestabile flusso del tempo, infatti, ci obbliga a fisare dei limiti di tempo a misura d’uomo, per vivere con i due piedi sulla terra, ma con uno sguardo alla immensità di Dio. Quando si dice: “C’è più tempo che vita” ci riferiamo proprio a questo.