La indulgenco de la “Porziuncola” Prelego de Norma Cescotti |
L’indulgenza della Porziuncola Conferenza di Norma Cescotti |
Plentaŭga koincido tiu pri la jubileo de la Mizerikordo kun la 800 jaroj de la Asiza Pardono. La tempo pravigis Sanktan Francisko-n kiu ŝatis ripeti al la kunvenintaj en Sankta Maria de la Anĝeloj: “Mi volas sendi vin ĉiujn al Paradizo”. | Provvidenziale coincidenza quella del Giubileo della Misericordia con gli 800 anni del Perdon d’Assisi. Il tempo ha dato ragione a san Francesco che amava ripetere alla gente convenuta a Santa Maria degli Angeli: “Voglio mandarvi tutti in paradiso”. |
Jam en la jaro 1300a, okdek kvar jaroj post la anonco de la Asiza Pardono, la Papo Bonifaco la oka anoncis la unuan historian jubileon . Nuntempe tiu-ĉi graco de la plena pardono multobligis la sanktajn pordojn: oni malfermis ilin en la tuta mondo, kaj ne nur en la preĝejoj sed ankaŭ en la mondo de la malkonforto, kaj ili restas malfermitaj dum pli da tempo, eĉ dum plena jaro. | Già nel 1300, ottantaquattro anni dopo l’annuncio del Perdon d’Assisi, papa Bonifacio VIII indiceva il primo giubileo della storia. Oggi questa grazia del perdono pieno ha moltiplicato le porte sante: ne sono state aperte in tutto il mondo, e non solo nelle chiese ma anche nel mondo del disagio, e rimangono aperte per più tempo, anche un anno intero. |
Ĉu ĉio startis de la Porziuncola en la Ebenaĵo de Asizo? Interesa demando, pripensinda. | Che tutto sia partito dalla Porziuncola nella Piana di Assisi? Una domanda interessante che fa riflettere. |
La Porziuncola estis iu el marĉoplenaj kaj malariaj parceloj, kiun la benediktanaj monaĥoj senmarĉigis en la ebenaĵo de Asizo, konstruante sur ĝin, eĉ antaŭ la jarmilo, preĝejeton nomatan Porziuncola, dediĉitan al la Sankta Maria de la Anĝeloj, Dum la unuaj jaroj de la dek-tria jarcento Francisko el Asizo vagadas tra la ebenaĵo por flegi la leprulojn, vidas la preĝejeton, estas ravita de ĝi, restaŭras ĝin kaj ĝin luprenas de la benediktanoj; ĉi-tien li akceptas la unuajn monaĥojn, de tie li sendas la monaĥojn tra la mondo por anonci la Evangelion; en ĉi-tiu preĝejo ankaŭ Klara el Asizo komencas sian spiritan aventuron. La alkuro de la amaso ravita de la ĝojo de la Evangelio sugestas al Francisko la indulgencon de la Asiza Pardono. | La Porziuncola era uno degli appezzamenti paludosi e malarici che i monaci benedettini hanno bonificato nella piana di Assisi, costruendovi ancora prima dell’anno mille una chiesina, detta La Porziuncola, dedicata a Santa Maria degli Angeli. Nei primi anni del 1200 Francesco d’Assisi gira per la piana a curare i lebbrosi, vede la chiesina, ne resta affascinato, la restaura e la chiede in affitto ai benedettini; qui accoglie i primi frati, da qui manda i frati per il mondo ad annunciare il Vangelo; in questa chiesa anche Chiara d’Assisi inizia la sua avventura spirituale. L’accorrere della gente affascinata dalla gioia del vangelo suggerisce a Francesco l’indulgenza del Perdon d’Assisi. |
En la Franciskanaj Fontoj oni ne parolas pri ĉi-indulgenco. La ununura mencio sufiĉe aluda estas la jena : “Iu sankta monaĥo, antaŭ sia konvertiĝo, havis, koncerne la sanktan Marian de la Anĝeloj raportindan vizion. Li estis rimarkanta sennombrajn homojn kiuj, kun la okuloj dolorplene estingitaj kaj kun la vizaĝo adresita al la ĉielo, estas genufleksintaj ĉirkaŭ la dirita preĝejo. Ĉiuj, per ploranta voĉo kaj kun la suprenetenditaj manoj, kriis al Dio, petante lumon kaj mizerikordon. Kaj jen, malsupreniris de la ĉielo iu brilo kiu, surradiante ĉiujn, donis al ĉiu la lumon kaj la deziritan savecon” ( Tommaso da Celano, dua vivo de Sankta Francisko, FF 606) | Nelle Fonti Francescane non si parla di questa indulgenza. L’unico accenno, abbastanza allusivo, è il seguente: “Un santo frate, prima della sua conversione, aveva avuto, a proposito di Santa Maria degli Angeli, una visione degna di essere riferita. Stava osservando innumerevoli uomini che, con gli occhi dolorosamente spenti e la faccia rivolta al cielo, erano inginocchiati attorno alla detta chiesa. Tutti, con voce di pianto e le mani protese in alto, gridavano a Dio, chiedendo luce e misericordia. Ed ecco, scese dal cielo uno splendore che, irradiandosi su tutti, donò a ciascuno la luce e la salvezza desiderata” (Tommaso da Celano, Vita Seconda di S. Francesco, FF 606). |
Aliaj fontoj rakontas pri la vizio, kiun havis Francisko kiam li estis preĝanta, dumnokte, en la jaro 1216a, en Sankta Maria de la Anĝeloj: en intensa lumo li kontemplas sur la altaro la bildon de Kristo kaj de lia Sanktega Patrino ĉirkaŭataj de multego da Anĝeloj. Oni demandis al li kion li dezirus por la savo de la animoj. Francisko tuj respondas: “Mi petas de vi ke ĉiuj, kiuj pentitaj kaj konfesitaj alvenos por viziti ĉi-preĝejon, atingu larĝan kaj malavaran pardonon kun plena nuligo de ĉiuj kulpoj” La Sinjoro respondas al li: “Tio kion vi petas, ho frato Francisko, estas granda, sed vi estas inda je pli ol tio kaj pli multon vi havos. Mi, tial akceptas vian peton, sed kondiĉe ke vi demandu, mia flanke, al mia vikario surtere, ĉiindulgencon” | Altre fonti narrano la visione che Francesco ha avuto mentre era in preghiera in una notte del 1216 a S. Maria degli Angeli: in una luce vivissima contempla sopra l’altare il Cristo e la sua Madre Santissima, circondati da una moltitudine di Angeli. Gli vien chiesto che cosa desiderasse per la salvezza delle anime. Francesco risponde con prontezza: “Ti chiedo che tutti coloro che, pentiti e confessati, verranno a visitare questa chiesa, ottengano ampio e generoso perdono, con una completa remissione di tutte le colpe”. Il Signore gli risponde: “Quello che tu chiedi, o frate Francesco, è grande, ma di maggiori cose sei degno e di maggiori ne avrai. Accolgo quindi la tua preghiera, ma a patto che tu domandi al mio vicario in terra, da parte mia, questa indulgenza” |
La notico pri la nekutima koncedo farita al sankta Francisko estas diskonigita kun timoplena singardemo, tial ke tuj manifestiĝis kontrastadoj kaj enviemaj ĵaluzoj. Kvankam oni konsideris tion kvazaŭ ĝi estus sekreto inter piuloj, en la daŭro de 60 jaroj, ĝi rapide diskoniĝis altirante al la Porziuncola amasojn ĉiam pli nombrajn. La roma Kurio faris nenion por bridi aŭ haltigi ĉi-tiun homan alfluon, ankaŭ ĉar ĝi estis konvinkita, ke sanktulo kiel Francisko neniam farintus aŭ predikintus ion publike, ne havante certan kaj firman fundamenton. Laŭ la jarcentoj la Eklezio plivastigis la Asizan Pardonon al ĉiuj franciskanaj preĝejoj, poste al ĉiuj katedraloj, sekve al ĉiuj paroĥaj preĝejoj, kaj tie, ĉe la Porziuncola, ĉiujn tagojn dumjare. Post 800 jaroj, la graco, kiu ekis en la preĝejeto de Sankta Maria de la Anĝeloj, atingis ĉiujn diocezojn de la mondo dum la Jubileo de la Mizerikordo. | La notizia della inusuale concessione fatta a san Francesco è stata divulgata con prudente cautela in quanto si manifestarono da subito accese opposizioni e invidiose gelosie. Pur tenuta quasi come un segreto tra devoti, nel giro di 60 anni questa indulgenza si diffuse rapidamente, attirando alla Porziuncola folle sempre più numerose. La Curia romana non fece niente per arginare o sospendere questo accorrere della gente anche perché era convinta che un santo come Francesco non avrebbe mai fatto o predicato qualcosa in pubblico senza avere un sicuro e stabile fondamento. Lungo i secoli la Chiesa ha esteso il Perdon d’Assisi a tutte le chiese francescane, poi a tutte le cattedrali, poi a tutte le chiese parrocchiali, e, lì alla Porziuncola, tutti i giorni dell’anno. Dopo 800 anni la grazia iniziata nella chiesetta di S. Maria degli Angeli ha raggiunto tutte le diocesi del mondo nel Giubileo della Misericordia. |
Sed la komencoj ne estis facilaj. Multaj estis la malhelpantoj kontraŭ ĉi-tiu “etkosta graco”, kiel dirus D. Bonhoffer. Post dek jaroj de la unua Sankta Jaro, la dekan de aŭgusto de la jaro 1310a, Teobaldo, kiel episkopo de Asizo, skribas dokumenton, hodiaŭ nomatan “Diplomo de Teobaldo”, kun la intenco resumi la alvenintajn atestojn favore de la aŭtentikeco de la indulgenco de la Asiza Pardono. | Ma gli inizi non sono stati facili. Erano tanti i contrari a questa “grazia a buon mercato”, come direbbe D. Bonhoffer. Dieci anni dopo il primo Anno Santo, il 10 agosto 1310, Teobaldo, in qualità di vescovo di Assisi, scrive un documento, oggi denominato “Diploma di Teobaldo”, con l’intento di riassumere le testimonianze pervenute a favore della autenticità dell’indulgenza del Perdon d’Assisi. |
Jen la atesto ĝis ni alveninta: | Questo il testo giunto fino a noi. |
Frato Teobaldo, pro Dia graco episkopo de Asizo, al la fidelaj kristanoj, kiuj legos ĉi-leteron, saluton en la Savanto de ĉiuj. Kaŭze de iuj klaĉemuloj, kiuj puŝitaj de envio aŭ eble de nescio, senhonte kontestas la indulgencon de Sankta Maria de la Anĝeloj, ĉe Asizo, ni estas devigataj per la jena letero, komuniki al ĉiuj fidelaj kristanoj ties manieron kaj formon, kaj kiel la beata Francisko, dum sia vivdo, ĝin elpetis de sinjoro papo Onorio. | Frate Teobaldo, per grazia di Dio vescovo di Assisi, ai fedeli cristiani che leggeranno questa lettera salute nel Salvatore di tutti. A causa di alcuni linguacciuti che, spinti dall’invidia o forse dall’ignoranza, impugnano sfacciatamente l’indulgenza di Santa Maria degli Angeli, presso Assisi, siamo costretti con la presente lettera a comunicare a tutti i fedeli cristiani il modo e la forma di essa, e come il beato Francesco, mentre era in vita, la impetrò dal signor papa Onorio. |
Dum la beata Francisko estis ĉe Sankta Maria de la Porziuncola, la Sinjoro, dumnokte, al li rivelis ke li iru viziti la ĉefpontifikon, sinjoron Onorio, kiu dumtempe troviĝis en Peruĝo, por elpeti la indulgencon por la preĝejo mem de Sankta Maria de la Porziuncola, ĵus de li restaŭrita. Li,leviĝinte matene, alvokis fraton Masseon el Marignano, sian kamaradon, kun kiu li kunestis, kaj sin prezentis antaŭ la dirita sinjoro Onorio kaj diris:“Sankta Patro, mi ĵus plenumis por vi la restaŭradon de la preĝejo honore al la Virgulino Maria, patrino de Kristo. Mi preĝpetas vian Sanktecon riĉigi ĝin per ĉi-tiu sen monofera indulgenco.” Li respondis: “Ne konvenas fari tion ĉar por tiu, kiu petegas indulgencon, necesas ke li ĝin meritu donante helpon. Tamen, diru al mi pri kiom da jaroj vi ĝin volas kaj kiom da indulgenco mi devus disdoni al ĝi.” Kaj sankta Francisko repetis: “Sankta Patro, Via Sankteco bonvolu doni ne jarojn sed animojn.” Kaj sinjoro Papo rekomencis: “Kiamaniere vi volas animojn?” La beata Francisko deklaris: “Sankta Patro, mi volas, se plaĉas al via Sankteco, ke ĉiuj alvenontoj al ĉi tiupreĝejo, konfesitaj kaj pripentitaj kaj, kiel oni konvenas, absolvitaj de la sacerdoto, estu liberigataj de la peno kaj de la kulpo en la ĉielo kaj sur la tero, ekde la bapto ĝis la tago kaj la horo de sia eniro en la diritan preĝejon.” | Stando il beato Francesco presso Santa Maria della Porziuncola, il Signore durante la notte gli rivelò che si portasse dal sommo pontefice, il signor Onorio, che temporaneamente si trovava a Perugia, per impetrare l’indulgenza per la stessa chiesa di Santa Maria della Porziuncola, appena da lui restaurata. Egli, alzatosi di mattino, chiamò frate Masseo da Marignano suo compagno, con il quale stava insieme, e si presentò davanti al detto signor Onorio e disse: “Padre santo, ho appena finito di restaurare per voi una chiesa a onore della Vergine madre di Cristo. Supplico vostra santità che l’arricchiate di un’indulgenza senza offerte di denaro”. Egli rispose: “Non è conveniente fare questo perché chi richiede un’indulgenza, bisogna che la meriti dando una mano. Ma dimmi di quanti anni la vuoi e quanta indulgenza vi debba concedere”. E santo Francesco replicò: “Santo Padre, la sua santità voglia dare non anni, ma anime”. E il signor papa riprese: “In che modo vuoi anime?” . Il beato Francesco dichiarò: “Santo Padre, voglio, se piace a sua santità, che quanti verranno in questa chiesa confessati e pentiti e, come è conveniente, assolti dal sacerdote, vengano liberati dalla pena e dalla colpa in cielo e in terra dal giorno del battesimo fino al giorno e all’ora della loro entrata nella suddetta chiesa.”. |
La sinjoro Papo aldonis: “Estas multe tio, kion vi petas, Francisko, kaj ne estas kutimo de la roma Kurio disdoni tian indulgencon.” Tiam la beata Francisko respondis: “Sinjoro, mi ne petas ĉi tion koncerne min mem sed plenumante komision de Tiu, kiu min sendis, la Sinjoro Jesuo Kristo”. Je ĉi-tiu punkto sinjoro Papo tuj konkludis dirante trifoje: “Mi ŝatas ke vi havu ĉi tiun indulgencon.” | Il signor papa aggiunse: “È molto ciò che chiedi, Francesco e non è consuetudine della Curia romana concedere simile indulgenza.” Allora il beato Francesco rispose: “Signore, non chiedo questo da parte mia, ma da parte di colui che mi ha mandato, il signore Gesù Cristo”. A questo punto il signor papa all’istante concluse dicendo tre volte: “Mi piace che tu abbia questa indulgenza.” |
La ĉeestantaj sinjoroj kardinaloj replikis: “Priatentu, sinjoro, ke se vi donas tiamaniere tian indulgencon vi detruos tiun ultramaran, kaj estos konsiderata nuligita la indulgenco de la apostoloj Petro kaj Paŭlo”. Respondis sinjoro Papo: “Ni havas ĝin donita kaj konsentita; mi ne povas kaj ne konvenas detrui tion jam faritan; sed ni modifos ĝin tiel ke ĝi estu limigata al ununura tago.” | I signori cardinali presenti replicarono: “Badate, signore, che se date costì tale indulgenza, distruggerete quella oltremarina e verrà distrutta e considerata nulla l’indulgenza degli apostoli Pietro e Paolo”. Rispose il signor papa: “L’abbiamo data e concessa; non possiamo e non è conveniente distruggere ciò che è stato fatto; ma la modificheremo in modo che sia limitata a un solo giorno.” |
Tiam li revokis sanktan Franciskon kaj diris al li: “Jen, ekde nun ni koncedas ke ĉiu, kiu alvenos kaj eniros en la antaŭdiritan preĝejon, zorgeme konfesita kaj pentita, estu absolvata de la kulpo, kaj ni volas ke tio ĉi valoru, ĉiujare, dum ununura tago, de la unuaj vesproj inkluzive la nokto ĝis la vesproj de la sekvanta tago” La beata Francisko, kliniĝinte la kapon, estis eliranta de la palaco, sed sinjoro Papo, vidante lin forirantan, revokis lin kaj diris al li: “Ho, simplulo, kien vi iras? Kian dokumenton vi kunportas pri ĉi tiu indulgo?” Respondis Francisko: “Sufiĉas al mi via vorto. Se tio estas verko de Dio, Dio mem devas manifesti sian faron. Mi volas neniun ajn dokumenton pri ĝi, sed la papero estu nur la beata Virgulino Maria, la notario estu Jesuo Kristo kaj la Anĝeloj estus la atestantoj.” Kaj li, forirante el Peruĝo kaj reveninte al Asizo, dumvoje iom ripozis kune kun sia kunulo en la loko nomata “Colle”, kie estis malsanulejo por lepruloj, kaj poste li endormiĝis. Sekve li, vekiĝinte kaj farinte preĝon vokis la kunulon kaj diris al li: “Frato Masseo mi, pere de Dio, diras al vi ke la indulgenco al mi donita per la ĉefpontifiko estas konfirmita en la ĉieloj.” | Allora richiamò santo Francesco e gli disse: “Ecco che d’ora in poi concediamo che ognuno che verrà ed entrerà nella predetta chiesa confessato per bene e contrito, venga assolto dalla pena e dalla colpa, e vogliamo che questo valga ogni anno per un giorno solo, dai primi vespri inclusa la notte fino ai vespri del giorno successivo” . Il beato Francesco, chinato il capo, stava uscendo dal palazzo, ma il signor papa, vedendolo uscire, lo richiamò e gli disse: “Oh sempliciotto, dove vai? Che documento porti di questa indulgenza?”. Rispose Francesco: “Mi basta la vostra parola. Se è opera di Dio, Dio stesso deve manifestare la sua opera. Non voglio nessun altro documento di essa, ma la carta sia solo la beata Vergine Maria, il notaio sia Gesù Cristo e gli angeli siano testimoni” . E allontanandosi da Perugia e facendo ritorno ad Assisi, lungo la via si riposò un poco assieme al suo compagno nel luogo chiamato Colle, dove c’era un ospedale di lebbrosi, e s’addormentò. Poi risvegliato, fatta orazione, chiamò il compagno e gli disse: “Frate Masseo, ti dico da parte di Dio che l’indulgenza concessami per mezzo del sommo pontefice è confermata nei cieli.” |
Tio estas reportita de frato Marino, nevo de la dirita frato Masseo, kiu ofte aŭdis ĉi tion de la buŝo de la onklo. | E questo viene riferito da frate Marino, nipote del detto frate Masseo, che frequentemente lo sentì dalla bocca dello zio. |
Ĉi tiu frato Marino, lastatempe, ĉirkaŭ la jaro de la Sinjoro 1307a, plena je tagoj kaj je sankteco, ripozis en la Sinjoro. Post la morto de la sankta Francisko, frato Leone, unu el siaj kunuloj, viro je nekoruptebla vivo, rakontis ĉi tiun okazintaĵon, tiel kiel li estis ĝin ricevinta de la buŝo de sankta Francisko; kaj tiel ankaŭ frato Benedikto el Arezzo, unu el la kunuloj de Sankta Francisko kaj frato Rainerio el Arezzo raportis kaj al la fratoj kaj al la sekulara klerikaro multajn aferojn pri la indulgenco, kiel ili estis ĝin aŭdintaj el la dirita frato Masseo. Multaj el ĉi-uloj estas ankoraŭ vivantaj kaj konfirmas ĉi ĉiujn noticojn. | Questo frate Marino ultimamente, verso l’anno del Signore 1307, pieno di giorni e di santità riposò nel Signore. Dopo la morte del beato Francesco, frate Leone, uno dei suoi compagni, uomo di vita integerrima, raccontò questo fatto come l’aveva ricevuto dalla bocca di santo Francesco; e così anche frate Benedetto di Arezzo, uno dei compagni di san Francesco e frate Rainerio di Arezzo riferirono sia ai frati che ai secolari molte cose di questa indulgenza, come l’avevano sentite dal detto frate Masseo. Molti di costoro sono ancora in vita e confermano tutte queste notizie. |
Kun kiom da soleneco, poste, ĉi tiu indulgenco estis publikigita dum la konsekrado de la preĝejo mem pere de sep episkopoj, ni ne intencas skribi. Ni nur raportas tion, kion Petro Zalfani, ĉeestanta la ceremonion, diris antaŭ la ministro frato Anĝelo, antaŭ frato Bonifaco, frato Guido, frato Bartolo el Peruĝo kaj aliaj fratoj en la loko de la Porziuncola. Li raportis ke li ĉeestis la konsekradon de la supredirintan preĝejon, kiu okazis la duan de aŭgusto kaj li aŭskultis la beatan Franciskon, kiu predikis vidalvide al tiuj episkopoj kaj tenis enmane dokumenton kaj diris: “Mi volas sendi vin ĉiujn en Paradizon kaj mi anoncas al vi la indulgencon, kiun mi havis el la buŝo de la Papo, kaj vi ĉiuj alvenantaj hodiaŭ kaj ĉiuj alvenontaj ĉiujare, ĉi tiun tagon, kun bona kaj pentita koro atingu la indulgencon de ĉiuj siaj pekoj”. | Con quanta solennità, poi, questa indulgenza sia stata resa pubblica durante la consacrazione della stessa chiesa ad opera di sette vescovi, non intendiamo scrivere. Solo riferiamo ciò che Pietro Zalfani, presente alla cerimonia, disse davanti al ministro frate Angelo, davanti a frate Bonifacio, frate Guido, frate Bartolo di Perugia e altri frati nel luogo della Porziuncola. Riferì che fu presente alla consacrazione della suddetta chiesa, che ebbe luogo il 2 agosto, e ascoltò il beato Francesco che predicava di fronte a quei vescovi e teneva in mano un documento e diceva: “Voglio mandarvi tutti in paradiso e vi annuncio l’indulgenza che ho dalla bocca del sommo pontefice e tutti voi che oggi venite e tutti quelli che verranno ogni anno in questo giorno con cuore buono e contrito ottengano l’indulgenza di tutti i loro peccati”. |
Ni antaŭdiris tion pri la indulgenco por tiuj nesciantaj, por ke ili ne plu ekskuzos pro nesciado, kaj precipe por la enviuloj kaj kveremuloj, kiuj klopodas, en iuj lokoj, detrui, nuligi kaj kondamni tion, kio la tutaj Italio, Francio, Hispanio kaj la aliaj provincoj, ĉu cismontaj, ĉu transmontaj, eĉ Dio mem por respekto al sia sanktega Patrino (ŝia estas la indulgo, kiel tion oni scias), per oftaj kaj malkaŝaj mirakloj preskaŭ ĉiutage, grandigas, laŭkantas kaj vastigas. Kiel ili aŭdacos senvalorigi per siaj pestaj persvadoj tion, kio jam de longe, antaŭ la roma Kurio, plurestis en tuta ĝia valideco? Fakte sinjoro Papo mem, Bonifaco la oka, ankaŭ nuntempe sendis al ĝi siajn imponajn ambasadorojn kiuj, anstataŭante lin, dum la indulgenca tago, tien prediku kun soleneco. Krome eĉ iuj kardinaloj, alvenintaj persone por celebri la indulgencon kun la espero ricevi la pardonon, pere de sia persona ĉeesto, aprobis ĝin kian veran kaj certan. | Abbiamo premesso questo sull’indulgenza per coloro che non sanno, perché non si scusino più per ignoranza, e soprattutto per gli invidiosi e attaccabrighe che cercano in alcuni luoghi di distruggere, sopprimere e condannare ciò che tutta l’Italia, la Francia, la Spagna e le altre province, sia cismontane che oltramontane, anzi lo stesso Dio per riverenza alla sua santissima Madre, (sua è l’indulgenza, come si sa), con frequenti e manifesti miracoli quasi ogni giorno magnifica, glorifica e dilata. Come oseranno infirmare con le loro pestifere persuasioni ciò che già da tanto tempo davanti alla Curia romana è rimasto in tutta la sua validità? Infatti lo stesso signor papa Bonifacio VIII anche nei nostri tempi inviò ad essa i suoi solenni ambasciatori che in sua vece nel giorno dell’indulgenza vi predicassero con solennità. Inoltre anche alcuni cardinali, venendo di persona a celebrare l’indulgenza nella speranza di ricevere il perdono, con la loro personale presenza l’hanno approvata come vera e certa. |
Je atesto de ĉiuj ĉi aferoj kaj kun tute certa bonfido ni markintis la jenan leteron. | A testimonianza di tutte queste cose e in fede più certa abbiamo contrassegnato la presente lettera con il nostro sigillo. |
Donita en Asizo dum la festo de Sankta Laŭrenco, en la 1310a jaro de la Sinjoro. | Dato ad Assisi nella festa di san Lorenzo, nell’anno del Signore 1310. |
La sinjoroj kardinaloj manifestis la timon, ke ĉi tiu indulgenco, akirebla senmono, nuligintus tiun de la Sankta Lando, oferitan precipe al la krucmilitistoj, kaj tiun de la bazilikoj de Sankta Petro kaj de Sankta Paŭlo en Romo. Estas evidente ke temas pri historia eraro. La dokumento estas skribita dek jarojn post la unua jubileo de la jaro 1300a, dume la indulgenco de la Asiza Pardono estis jam koncedita en la jaro 1216a. Kiel, ĝi povis “detrui” tiun de la bazilikoj de Romo? Tio eblis ĉar oni kolektis atestojn pri kiuj, la unua vera jubileo estis celebrata en la jaro 1200a. | Il signori cardinali manifestarono il timore che questa indulgenza ottenibile senza denaro avrebbe annullato quella della Terra Santa, offerta soprattutto ai crociati, e quella delle basiliche di san Pietro e di san Paolo a Roma. È evidente che si tratta di un errore storico. Il documento è stato scritto dieci anni dopo il primo giubileo del 1300, mentre l’indulgenza del Perdon d’Assisi fu concessa già nel 1216: come poteva “distruggere” quella delle basiliche di Roma? Lo poteva in quanto erano state raccolte delle testimonianze che il primo vero giubileo era stato celebrato nel 1200. |
Ĉi tiu feliĉa intuicio de Sankta Francisko, fontanta el eta preĝejo, kiu estas gardata kiel juvelo interne de la granda baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj, konkeris la tutan mondon, kaj ĝi intencas transformi la homan koron antaŭvide al nova humanismo. La itala Eklezio jam engaĝiĝis, en novembro de la jaro 2015a, per marŝado dum la tuta jardeko kun ĉi-tiu slogano: “EN KRISTO NOVA HUMANISMO!”. |
Questa felice intuizione di san Francesco, sgorgata da una piccola chiesa che viene conservata come un gioiello all’interno della grande basilica di Santa Maria degli Angeli, ha conquistato il mondo intero e intende trasformare il cuore dell’uomo in vista di un nuovo umanesimo. La chiesa italiana si è già impegnata nel novembre 2015 a camminare per un decennio intero con questo slogan: “IN CRISTO, UN NUOVO UMANESIMO”. |