La
premisoj: Sanktaj papoj Johano 23a kaj Johano Paulo la 2a de Carlo Sarandrea |
Estus granda pretendo voli realigi prelegon duonhoran, kiu diru ĉion pri du elstaraj sanktuloj: nur ilia surtera agado koncernis 30 jarojn de la historio de la Eklezio, kaj... kiujn jarojn! Plie, estus preskaŭ teda faro prezenti iliajn biografiojn ĉar ili aperis en ĉiuj amaskomunikiloj - ankaŭ filmo-forme - okaze de ilia sanktproklamo kaj ni ĉiuj, pli malpli profunde, konas ilin, ĉar temas pri du Papoj de nia generacio. Do, mi limiĝos proponi kelkajn anedoktojn, ligitajn al malpli konataj eventoj, kiuj povas fariĝi instigo por plua pristudo kaj ĉefe por medito pri la homa aspekto de Johano la 23a kaj Johano Paŭlo la 2a. Por ke ĉi tiuj 30 minutoj ne estu “leciono” sed momento, kiu povas estigi agrablajn sentojn, por des pli kreskigi nian agrablan rememoron pri la du sanktuloj. Ni komencu de Papo Roncalli. Ekzistas difino pri Sankta Johano la 23a kontraŭ kiu, de pli ol duona jarcento, luktas lia pli deproksima kunlaborinto, kardinalo Loris Capovilla. Dum la pluraj intervjuoj al li faritaj okaze de la sanktproklamo, li rediradis: “Bonvolu, ne plu nomu lin ‘la papo bona’”. Jes, la simplaj fideluloj vokis lin tiel, sed - rimarkigis kardinalo Capovilla - en la realo la ĵurnaloj uzis tiun adjektivon por humiligi lian papadon, kiu, male, estis tre grava por la Eklezio kaj la mondo, por la Koncilio, por la paco”. Efektive, diri, ke iu difinita Posteulo de Petro estas la “papo bona” povus signifi, ke ĉiuj aliaj estis “papoj malbonaj”. Kaj plie, oni riskus limigi la rememoron pri li nur al kelkaj specifaj gestoj kaj frazoj pli “amaskomunikilaj” - ekzemple, la kareso al la infanoj - forgesante la kernan parton de lia paŝtista instruado. Kiu scias, kiam naskiĝis tiu difino. Iuj diras, ke ĝi estis la frazo, kiu anstataŭigis balotajn propagandilojn ĉirkaŭ la lasta paroĥo de li vizitita. Iuj aliaj diras, ke la bonecon de Johano oni konstatis el la komparo kun la stilo de lia antaŭulo, Pio la 12a. Sed ĉi tiu tezo tutcerte volas ne omaĝi al Johano, sed ankoraŭfoje malbone paroli pri Pio. Krome ekzistas la opinio, ke la popola difino kunligiĝas kun la nomo de li elektita: “Johano” sonis por la oreloj “pli popolana” ol nomoj kiel “Pio”, “Benedikto”, “Leono”, “Gregoro”. Li mem klarigis la motivon de sia nomelekto en sia unua parolado al la kardinaloj: Johano estis por li dolĉa nomo, ĉar ĝin havis lia patro, kaj ĝin havas la paroĥo en kiu li estis baptita, kun multaj Katedraloj, plejmulto el ĉiuj Papoj: “preskaŭ ĉiuj havis mallongan papadon”, li aldonis profetece. Papo Johano volis antaŭ ĉio esti paŝtisto. Kiam li prezentiĝis al la mondo, la 4an de novembro 1958, li diris, ke oni ne devas serĉi en li ŝtatiston aŭ diplomaton, nek scienciston aŭ organizanton de la socia vivo, sed paŝtiston. Samkiel lia vivo, ankaŭ liaj vortoj estis la apliko, preta kaj forta, de la evangelia instruo. Simpleco, kiu konkeris la mondon, sed kiun li lernis el la polvoplenaj stratoj de la vilaĝeto en kiu li naskiĝis. Por esti precizaj: la nomo de lia naskiĝloko estas Brusicco, por kelkaj kvartalo de Sotto il Monte, por aliaj, strato en kiu staras la preĝejo en kiu li estis baptita. El sia tero li portis al la sojlo de Petro “du okulojn kaj rideton”. Hodiaŭ estas Papo Francisko, kies deziro havi “havi Eklezion malriĉan kaj por la malriĉuloj” kaj tuja empatio kun la homoj, memorigas Roncalli’n. Ankoraŭ kardinalo Capovilla konfidis: “Bergoglio pensis elekti la nomon Johano, li volis esti posteulo de Johano la 23a. Poste li parolis kun la brazila kardinalo Damasceno, kiu konsilis al li alpreni nomon, kiu parolu al la malriĉuloj, kiu parolu pri malriĉeco. Tial Bergoglio elektis Francisko’n. Sed Papo Johano estis en liaj pensoj, kaj verŝajne, dum kelka tempo, li pensis nomi sin Johano la 24a. Roncalli estas en la pensoj de Bergoglio ankaŭ koncerne la simplecon de rilatoj kun la renkontatoj. La matenon de la 27a de marto 2013 en la vatikana Baziliko, kardinalo Angelo Comastri, ĉefpastro de la Baziliko, ĵus finis la celebron de la Meso por la vatikanaj laborantoj, kiam Papo Francisko aperis el unu el la flankaj pordoj por bondeziri bonan Paskon al la ĉeestantoj. Li komencis sian alparolon per humuraĵo de Johano la 23a pri la laborantoj de Vatikano. Iun tagon oni demandis Papon Angelo Roncalli: “Via Sankteco, kiom da personoj laboras en Vatikano?”. Kaj li, ridetante, respondis: “Pli malpli... la duono”. Papo Bergoglio, rememorante tiun spritaĵon, komencis sian saluton dirante: “Kaj do, ĉu vi estus tiu duono?”. Johano la 23a ĉiam havis en sia koro la destinon de la vatikanaj laborantoj kaj plaĉe interrilatis kun ili. En tiuj jaroj, kiam Papo promenis en la vatikanaj ĝardenoj, neniu povis renkonti lin, eĉ ne rigardi al li: la Papon oni ne devas ĝeni. La laborantoj, do, aŭ devis foriri aŭ kaŝiĝi. Sed iun tagon la Papo estis en la ĝardenoj kun la direktoro de la vatikanaj Muzeoj. Ĉi-lasta ekvidis fine de la aleo la ĉefĝardeniston, toskana komunisto. La direktoro rigidiĝis pro la timo: “Ho ve, tiu ulo ne foriras”. La ĝardenisto kaj Johano la 23a renkontiĝis: la unua ne kisis la manon de la Papo, sed nur manpremis lin kaj diris: “Plezuron, mi nomiĝas...” kaj li diris sian nomon. La Papo respondis: “Plezuron, mi estas 23a Johano”. Kun Papo Roncalli la vatikanaj laborantoj estis liberaj labori ankaŭ kiam Lia Sankteco estis en la ĝardenoj. Tio ĉi okazis post kiam oni respondis al lia simpla demando: “Kial en la ĝardenoj mi neniam vidas iun, kiu laboras?”. Kiam estis okazo por danki iun laboriston, kiu faris por li ian prilaboron, li ĉiam diris al sia sekretario: “Mi rekomendas tion: donu al li sanktulbildeton, sed el tiuj, kiuj utilas por aĉeti florbukedon por la edzino”. Kaj tio signifis, ke la “sanktulbildeto de la Papo” devis esti monbileto de 5.000 aŭ 10.000 liroj. Johano la 23a, efektive, ŝatis amuze uzi la difinojn. Iun vesperon li eliris el Vatikano (onidire, private kaj sola) por atingi la apudan hospitalon Sankta Spirito kaj viziti sen krei sensaciaĵon, iun pastron, lian amikon, kiu estis tie kuracata. Lia neanoncita alveno estigis iom da agitiĝo, ĉefe ĉe la monaĥinoj, kiuj tiam konstante deĵoris en la hospitaloj (ho, kiom mankas ilia laboro hodiaŭ!). Informita pri la grava vizito, la superulino de la monaĥinoj alkuris al la Papo kaj, senspira kaj emociplena, ŝi salutis lin jene: “Via Sankteco... mi estas la superulino de la Sankta Spirito”. Kaj la Papo: “Feliĉa Vi... Mi estas nur la servisto de la servistoj de Dio”. (Aliaj fontoj citas la frazon jene: Mi estas nur la Vikario de Kristo). Kiam li estis Nuncio en Francio, dum publika regalado, oni prezentis al li la ĉefrabenon de Parizo, kun kiu monsinjoro Rocalli komencis plaĉan interparolon. Je iu punkto ĉiuj ekiris al apuda salono. La Ĉefrabeno ĝentile invitis la Nuncion iri antaŭ li, dum Roncalli, senaplombe, respondis: “Bonvolu: unue, la Malnova Testamento...”. Dum alia regalado en Parizo li sidis apud sinjorino, kiu estis eleganta, sed kun tro vasta dekoltaĵo. Kiam oni havigis la deserton, li proponis al ŝi pomon, invitante ŝin jene: “Prenu ĝin, sinjorino. Eva, post manĝo de pomo, konsciis, ke ŝi estas nuda kaj vestis sin”. Je ĉi tiu punkto, parolante pri la restado de Roncalli en Parizo, ni iom menciu la lingvajn problemojn kiel decas ĉe esperantistoj. Tiu ĉi estas verŝajne plia komuna karakterizo de Johano kaj Francisko. Papo Roncalli maloftege uzis aliajn lingvojn krom la itala. La samon faras Francisko, kies alparoloj estas ĝis nun grandparte faritaj en la itala (por ne paroli pri la ne plu okazantaj plurlingvaj bondeziroj Urbi et Orbi..., ĉu ne Gianni Conti?). Angelo Roncalli jes klopodis lerni lingvojn jam kiam li estis seminariano. Iu instruisto pri la angla pretis ŝanĝi la horaron de siaj lecionoj, por ebligi al li plenumi - dum la kutimaj lecionhoroj - sian servadon kiel kelnero dum la manĝoj en la porpastra seminario. “Je la fino mi rezignis”, konfesis Roncalli pro ne kapablo lerni. La nekono de aliaj lingvoj influis. Komence de sia servado kiel Nuncio en Parizo, finante paroladon, li diris: “Je vous fais mes meilleurs veaux!” anstataŭ “Je vous fais mes meilleurs voeux!”. Tradukite: “mi deziras prezenti al Vi miajn plej bonajn ŝafidojn”, anstataŭ “dezirojn”. Daŭrigante kiel esperantisto, mi aldonu, ke Johano la 23a jes salutis la esperantistojn. Tio ĉi okazis kiam la kongresanoj de IKUE en 1962 iris aŭskulti lin en Kastelgandolfo. Bedaŭrinde ilia fortega aplaŭdado, tuj post lia mencio pri esperantistoj, “kovris” liajn vortojn. Por eviti similan efikon, kiam la IKUE-kongresanoj en 1975 iris aŭdience ĉe Paŭlo la 6a, ili ricevis la ordonon ne aplaŭdi... Sekve longa silento akceptis la vortojn de la Papo al la esperantistoj. Permesu, ke mi - daŭre parolante kiel ĝisosta esperantisto, kia mi ne deziras finfine esti - esprimu ĉi tiun mian tezon. Angelo Roncalli estis ordinita pastro la 10an de aŭgusto 1904 en la Preĝejo Sankta Maria de Monte Santo en placo del Popolo (sed atentu: Popolo signifas ĉi tie en la itala: de la Poplo, ne de la Popolo). Verŝajne oni tuj rememoras ĝin, se oni mencias ĝian kromnomon: la preĝejo de la artistoj. Nu, en tiu preĝejo aktivis komence de la 20a jarcento esperantista pastro, monsinjoro Luigi Giambene, la unua roma esperantisto de Romo. Eble li ĉeestis dum la pastraj ordinoj. Ne eblas scii tion, ĉar tiu preĝejo ne plu estas paroĥo, kaj ĝiajn registrojn oni portis aliloken. Ni revenu al la komenco de la papado de Johano la 23a. Tuj post la elekto oni kondukis lin al la “ĉambro de la larmoj”, tio estas, al la sakristio de la Siksta Kapelo. Tiu ĉambro tiel nomiĝas, ĉar en ĝi la novelektita Papo surmetas la papajn vestaĵojn kaj oni supozas, ke li ekploregas pro la kortuŝiĝo kaj pro la pezo de la nova respondeco. Neniu el la tri vestaĵoj - kiujn oni kutime pretigas antaŭe laŭ tri dimensioj (malgranda, meza kaj granda) - perfekte adaptiĝis al Roncalli. La ceremoniestroj, per pingloj kaj kudriloj, zorgeme laboris por alĝustigi veston sur lia korpo, tiom ke Papo Johano ekkriis: “Mi bone konstatas, ke la kudristoj ne volis, ke mi estu Papo”. Lian humilan kaj liberan spiriton oni perceptas ankaŭ el konfidenco, kiun li foje faris al siaj kunlaborantoj: “Ofte okazas, ke mi vekiĝas nokte kaj komencas pensi al serio da gravaj problemoj kaj mi decidas paroli pri ili kun la Papo. Poste mi komplete vekiĝas, kaj mi rememoras, ke estas mi la Papo”. Ofte li diris: “Ĉiuj povas fariĝi Papo. Tion pruvas la fakto, ke mi fariĝis Papo”. Ankoraŭ pri lia humileco. Franca episkopo parolis kun li pri lia parolado, kiu inaŭguris la 2-an vatikanan Koncilion kaj la Papo diris al li: “Vero estas, ke en la inaŭgura parolado mi ne rimarkis tiom da aferoj, kiom poste, studante ĝin, trovis la episkopoj. Oni vidas, ke la Sankta Spirito estas pli preparita ol mi”. Humileco kaj homa kompato estis en li ununura afero. Kiam oni lanĉis la unuan raketon al la Luno, la ĵurnaloj publikigis la informon grandtitole. Li limiĝis komenti kun siaj pli intimaj kunlaborantoj, dum li skuis malrapide sian kapon: “Sed sur la tero estas multo por fari, multo por fari!”. Al Johano la 23a, samkiel al liaj posteuloj, plaĉis eliri el la vatikanaj muregoj por viziti malsanulojn, enkarcerigitojn, la romajn paroĥojn: sed li estis la unua Papo de la 20a jarcento, kiu faris tion. Foje, kaŝe, kun la kompliceco de lia privata domhelpanto, kiu disponigis porokaze sian aŭtomobilon. Kaj la romanoj nomis Roncalli’n ameme: “(Sankta) Johano ekster la muregoj”. Kaj iun tagon, ĝuste reveninte el privata vizito al maljunulejo, lia aŭtomobilo veturis fronte al domo “en kiu, diris al li monsinjoro Capovilla, loĝas profesoro Lolli, redaktoro de L’Osservatore Romano. Lia edzino estas tre malsana. Ĉu vi ne povus havigi al ŝi vian benon?”, demandis monsinjoro Loris. La Papo respondis: “Estas malfacile havigi benon tra la aero. Ĉu ne estas pli bone alporti ĝin persone?”. Kaj sen antaŭa informo, kiel li faris ofte, li frapis al la pordo de la domo por persone beni la malsanulinon. Alian benon - kiun kortuŝe memorigis la iama Ĉefrabeno de Romo Elio Toaff - li donis al grupo de hebreoj, elirantaj el la sinagogo, dum lia aŭtomobilo transpasis ĝin. Ni konsciu pri la signifo de ĉi tiu faro, en epoko, kiam ankoraŭ validis la “oremus pro perfidis judeis” (kaj ni ne komencu debati pri la signifo de “perfidis”, bonvolu). La lasta beno de Papo Johano la 23a estis tiu, kiun li donis mortante. “Ut unum sint”. Ke ĉiuj estu unu. La rilato de la katolika Eklezio kun la hebreaj fratoj tuj portas nian penson al Johano Paŭlo la 2a, la unua Papo post Petro (kaj ni ne komencu debati ĉu Petro estis Papo, bonvolu), kiu eniris Sinagogon. La viziton inspiris la antaŭa renkonto, kiun Johano Paŭlo la 2a havis kun delegacio de la romaj hebreoj en la paroĥo de Sankta Karlo ĉe Catinari (kuvofaristoj). Porokaze roma romdialekta poeto, Antonello Trombadori, grava komunista parlamentano tiutempe, verkis romdialektan soneton, kiun mi ne kuraĝas traduki: «Annate ar ghetto dar Rabbino, Ĉi tie mi enkondukas plian esperantistan mencion: tiutempe en la paroĥo de Sankta Karlo ĉe Catinari paŝtiste agadis la esperantista, lombardia pastro Carlo Musazzi redaktoro de la E-lingvaj elsendoj de Radio Vatikana. La historio ripetiĝas. Ploris Ĉefrabeno Toaff, kiam li eksciis, ke li estas unu el la nur tri personoj menciitaj en la testamento de Johano Paŭlo la 2a. Pri Johano Paŭlo la 2a certe oni ĉefe rememoras la jarojn de lia malsaneco, kiuj plej profunde impresis onin. Pro tio mi finas mian tekston menciante liajn frazojn rilate al sanstato. Jam en 1993, kiam li falis, kaŭzante al si luksacion de la dekstra parto de la ŝultro kun la sekva devo porti gipsaĵon, li ŝercis jene: “Vin salutas la Papo, kiu estas iom handikapita, sed kiu estas ankoraŭ kompleta kaj ankoraŭ ne mortis”. Dum la postaj jaroj li komencis uzi bastonon por paŝi, kaj ĝi fariĝis “eduka rimedo”, kiam li turnosvingis ĝin por substreki kelkajn proprajn dirojn aŭ kiam li klare diris al ĵurnalistoj: “Mi devus uzi ĝin kontraŭ iuj el vi”. Iun vesperon, Episkopo Álvaro del Portillo, de Opus Dei, atendis esti ricevita aŭdience de Papo Johano Paŭlo la 2a. Kiam li vidis lin, li rimarkis, ke la Papo trenis siajn piedojn; pro tio, komencante sian saluton, li diris: “Kiom laca Vi estas, Via Sankteco!" sed Johano Paŭlo la 2a respondis tuj: “Se en ĉi tiu vespera horo la Papo ne estus laca, tio signifus, ke hodiaŭ li ne plenumis sian devon”. Post ĥirurgia operacio ĉe la kokso Johano Paŭlo la 2a loĝis en Kastelgandolfo por la konvalesko. Li ricevis viziton de usona episkopo, kiu rediradis al li, kiom sanstata li aspektas. Eĉ li diris: “Sankta Patro, mi konstatas Vin pli bonfarta ol tia, kia vi estis antaŭ la operacio”. Kaj la Papo rebatis: “Nu, Ekscelenco, diru al mi: kial, entute, ankaŭ vi ne submetiĝas je la sama operacio?”. Sed pri sia efektiva sanstato li fine konfesis: “Se mi deziras scii ion pri mia sano, mi devas legi la ĵurnalojn”. Kiu scias, ĉu li amuze aludis la troigojn de ĵurnalistoj, aŭ ian silentemon de liaj kunlaborantoj...? “Oni multe priekzamenas min ĉi tie (en Polikliniko Gemelli): oni esploras ankaŭ organojn, kies ekziston mi ne konis”. Ni scias, ke, okaze de la lasta enhospitaligo en Gemelli, oni decidis fari al li trakeotomion, por ke li povu pli facile spiri. Johanon Paŭlon la 2an tre ĉagrenigis la ideo, ke li ne povos plu paroli dum kelka tempo. Tial la papa kuracisto, doktoro Buzzonetti, diris al li: “Via Sankteco, vi vidos: ĝi estas simpla operacio”. Kaj Wojtyła, kiu ne perdis sian humuran stilon, rebatis: “Ĉu simpla? Por kiu?”. Humuro uzata ankaŭ por precizigi detalojn. Kiam ili iris aŭdience ĉe Johano Paŭlo la 2a, episkopoj de Proksima Oriento alportis al li brikon, kiu, laŭ la tradicio, apartenis al la hejmo de Abrahamo. La Papo fiksis la rigardon al ĝi kaj ridetante ekkriis: “Kaj, imagu: se oni demandus tion de mi, mi respondus, ke Abrahamo vivis en tendo”. Uzi humuraĵon ankaŭ por komprenigi flankajn aferojn. Kiam iu kardinalo demandis sian tiaman kolegon kardinalo Wojtyła, ĉu estas vere, ke li skias, iras al montaro, biciklas, naĝas, la estonta Papo konfirmis, ke tio estas vere. Tiam la maljuna kardinalo rebatis: “Mi ne taksas tion agado kongrua kun Princo de la Eklezio”. Kaj Karol respondis: “Nu, en Pollando 50 procentoj de la kardinaloj praktikas ĉi tiujn agadojn”. Kaj tiutempe en Pollando estis nur 2 kardinaloj: li kaj la Ĉefepiskopo de Varsovio. Dum sia lasta celebro de la festo de la Korpo de la Sinjoro, kiun li prezidis en 2004, Johano Paŭlo la 2a ne plu povis paŝi nek stari, tiel ke estis necesaj specifaj aranĝoj por ke li povu resti en la veturilo uzata por la procesio. Fronte al li, supre, estis la hostiujo kun la Sanktega Sakramento. Post la ekveturo li demandis la ceremoniestron, ĉu li povas surgenuiĝi, ricevante la respondon, ke tio estus tro riska, ĉar la pado ne estas glata, kaj tio reduktis la stabilecon de la veturilo. Post kelkaj minutoj, la Papo ripetis: “Mi deziras surgenuiĝi”, kaj la ceremoniestro diris al li: “Bonvolu atendi, ĝis kiam la strato fariĝas glata”. Sed tuj la Papo humile insistis: “Tie estas Jesuo ... bonvolu, mi petas....”. Jes: indiki la vojon al Jesuo. Ĝi estas la ĉefa tasko de ĉiuj paŝtistoj. Kaj por fari tion ĉiuj el ili ne evitis aŭ evitas uzi metaforojn, allogajn kaj amuzajn frazojn, por ke la mesaĝo estu pli facile akceptata ĉe multaj. Ni sincere agnosku, ke ni bezonas ankaŭ tion. Mi finas memorigante, ke, samkiel Sanktaj Johano la 23a kaj Johano Paŭlo la 2a, multaj aliaj Papoj (kaj ekleziuloj) estis humuristoj. Tio ĉi povus esti temo de alia prelegeto. Kaj ĝis la realigo de tia ĉi prelego, mi salutas vin per lasta anedokto pri la ŝercemo de Papo, lige kun - kiel plaĉas al esperantistoj - lingvaj miskomprenoj. Ŝajnas, ke Papo Leono la 13a, dum sia lasta vivoperiodo, travivis problemojn kiam li vizitis... necesejon. Iun tagon pilgrimuloj el la itala diocezo Pescia iris al li. Oni scias, ke tiutempe la formalaj interparoloj de kurianoj kun la Papo okazis en la latina. Tial, lia sekretario anoncis al Papo Leono la alvenon de tiu grupo da pilgrimuloj dirante latinlingve: Piscia, Beatissime Pater. Kaj li, tre trankvile, respondis: Utinam... Se oni ne rememoras, kion signifas la latinan vorton Utinam, sciu, ke ĝi en la itala signifas: MAGARI! |