«JOHANO LA 23a KAJ LA 2a VATIKANA KONCILIO»
Prelego de Norma Cescotti

«GIOVANNI XXIII E IL CONCILIO VATICANO II»
Conferenza di Norma Cescotti
 Ĉi-jaron 2013 okazas la 50a datreveno de la morto de papo Johano, la 23a difinita “bona papo”, la papo kiu konceptis kaj komencis la duan Vatikanan koncilion.  Quest’anno 2013 ricorre il 50° anniversario della morte di papa Giovanni XXIII°, Angelo Roncalli definito il “papa buono”, il papa che ebbe l’idea e diede inizio al Concilio Vaticano II°
 Angelo Roncalli naskiĝas la 25an de novembro 1881 en Sotto il Monte, provinco de Bergamo, en granda kamparana familio, kiu enkalkulas pli ol tridek personojn inter gepatroj, gefiloj kaj duonfarmuloj, kies travivo ne estas kampara idilio sed kruta, konstanta laboro ofte malhelpata de naturaj neantaŭvideblaj faktoroj. Simpla vivo, malriĉa sed inda.  Angelo Roncalli nasce il 25 novembre 1881 a Sotto il Monte, in provincia di Bergamo in una grande famiglia contadina che comprende più di trenta persone tra genitori, fratelli, mezzadri, la cui vita non è un idillio campestre ma un duro,costante lavoro spesso ostacolato da fattori naturali imprevedibili. Una vita semplice, povera ma decorosa.
 La etulo Angelo vizitinte la trian elementan klason ricevas lecionojn pri latina kaj itala lingoj, nekonstante kaj sendetale, de parokestro de apuda vilaĝo kaj, poste oni registras lin ĉe la tria gimnazia klaso en la prestiĝa kolegio Celana, kiu nin gastigas. Dekunujara, li eniras en Seminarion kaj ne ankoraŭ dekvaraĝa, li fariĝas kleriko kaj ekverkas sian taglibron, kiu, sekve konsistigos la unuan parton de la fama “Ĵurnalo de la animo”, kies verkado li daŭrigas ĝis la morto. Temas pri tagnotoj celantaj memorigi proponojn, registri spiritajn spertojn kaj ekzameni propran konsciencon En tiu seminario, regata laŭ la stilo de tiuj tridentanaj, postulantaj rigoran vivon, studadon kaj preĝadon, ne cirkulas ĵurnaloj, ne trapenetras noticoj kaj oni ne permesas pluteni eksterajn kontaktojn. Ĉio-ĉi utilas al forĝado de lia religia vivo. Inter la studobjektoj li preferas alpreni konon pri la teologio de la Ekleziaj Patroj, la historio de la dogmoj, tiu de la Eklezio kaj la historio paŝtista, kiuj multe utilos al li, dum lia estonta papregado.  Il piccolo Angelo, dopo aver frequentato la terza elementare ,riceve lezioni di latino e italiano,in modo discontinuo e sommario,dal parroco di un vicino villaggio e, in seguito, viene iscritto alla terza ginnasiale nel prestigioso Collegio Celana che ci ospita. A 11 anni entra in Seminario , non ancora quattordicenne, diventa chierico e comincia a scrivere un suo diario che in seguito diventa la prima parte del famoso “Giornale dell’anima” che compone, con cura ,fino alla morte. Sono annotazioni quotidiane che hanno lo scopo di ricordare i propositi,registrare le esperienze spirituali ed esaminare la propria coscienza, In quel seminario, retto nello stile di quelli tridentini che richiedono una rigorosa vita di studio e preghiera, non circolano giornali ,non trapelano notizie all’interno e si esige l’astensione dai contatti col mondo esteriore. Tutto ciò serve a formare la sua vita religiosa .Fra le materie di studio egli predilige la conoscenza della teologia dei Padri della Chiesa,la storia dei dogmi., quella ecclesiale e pastorale che saranno destinate a diventare per lui di enorme utilità durante il suo futuro pontificato.
 En la monato de januaro 1900 Roncalli transloĝiĝas al Romo por studadi ĉe la roma seminario Apollinare, kie ekzistis iuj stipendoj favore al bergamaj klerikoj.  Nel gennaio 1900 si trasferisce a Roma per studiare presso il seminario romano dell'Apollinare, dove esistevano alcune borse di studio a favore dei chierici bergamaschi.
 En la jaro 1901 Angelo Roncalli devas interrompi la studadon por plenumi la soldatan servon, kiu li konsideras “Babilona kaptiteco” Li skribas en sian taglibron : Mi estas ŝokita pro la maniero per kiu miaj soldatkamaradoj parolas kaj vivas, kaj mi indignas ĉar pli ol la duono de homoj fariĝas hontindaj bestoj. Amarigas min, precipe, la fakto ke iuj sacerdotoj turpigas sian sanktan karakteron”. Tiu estas, bedaŭrinde, la unua, fia kolizio kun la ekstera medio sed, tamen, tiuj spertoj multe sukcesas plifirmigi liajn idealojn, krome, incitas lin plue sindediĉi, ĝis la ofero al la Dia Volo.  Nel 1901, Angelo Roncalli deve sospendere gli studi per compiere il servizio militare,periodo che egli chiama “cattività babilonese”. Scrive nel suo diario: “Sono scandalizzato dal modo con cui i miei commilitoni parlano e vivono e indignato perché più della metà degli uomini diventano animali vergognosi. Mi amareggia soprattutto il fatto che alcuni sacerdoti deturpino il loro sacro carattere. .E’ il suo primo e purtroppo squallido impatto con il mondo esteriore ma, tuttavia, tali esperienze riescono a rinsaldare ancor più i suoi ideali e lo incitano ulteriormente a dedicarsi fino al sacrificio alla Divina Volontà.
 En la jaro 1904, en Romo, li pastriĝas. Li raportas la memoron de tiu tago en sian “Ĵurnalon de la animo”: “Eldirinte la ĵuron, mi vidis la imagon de la Madono, rideti al mi de la altaro, inspirante al mi senson de milda trankvileco kaj komunikante al mia spirito mildegan ondon de paco kiun mi neniam povos forgesi” Poste li estas nomumata sekretario de Radini Tedeschi, episkopo de Bergamo, kiun li sekvas ĉien, dum liaj episkopaj vizitoj el kiuj li eklernas la nelacigeblan sindevigon de la episkopa vivo. Li fariĝas profesoro pri historio de la Eklezio, pri Patrologio kaj Apologetiko. La kontakto kun la laborista mondo konvinkas lin konsideri ke la laboristoj rajtas kuniĝi per sindikatoj kaj ke la Eklezio devas defendi la malfortulojn, la bezonulojn kaj la subprematojn. El ĉi-tiu pripensado fontas la radikoj de la estonta encikliko “Mater et magistra  Nel 1904,a Roma ,egli riceve l’ordine sacerdotale. Ricorda quel giorno nel suo “Giornale dell’anima:” “Dopo aver pronunciato il giuramento vidi l’immagine della Madonna sorridermi dall’altare infondendomi un senso di dolce tranquillità e comunicando al mio spirito un’onda dolcissima di pace che non potrò mai più dimenticare”” .In seguito viene nominato segretario di Radini Tedeschi,vescovo di Bergamo,lo segue nelle sue visite pastorali e impara a conoscere l’instancabile impegno della vita di un vescovo. Diventa professore di Storia della Chiesa ,di Patrologia e Apologetica.. Il contatto col mondo operaio lo convince a considerare il diritto dei lavoratori ad unirsi in sindacati e il dovere della Chiesa a difendere i deboli , i diseredati. e gli oppressi. Da tali osservazioni nascono le radici per la futura enciclica : “Mater et Magistra
 Post la morto de la episkopo de Bergamo komenciĝas nova periodo de lia vivo. Eksplodas la unua mondmilito kaj li estas reklutata kiel sanitara suboficiro. Li organizas regule la Diservojn por la soldatoj kaj deĵoras helpante vunditojn kaj mortantojn . Sub la efiko de tiuj spertoj li ŝanĝas la pasintan opinion pri la armeo “marĉo de malvirto” kaj konvinkiĝas ke la milito estas la plej granda malbono. Iu ajn, kiu komprenas la mesaĝon de Kristo pri la homa, kristana frateco, povas nur abomeni ĝin.  Alla morte del vescovo di Bergamo comincia una nuova fase della sua vita. Scoppia la prima guerra mondiale e don Angelo è arruolato come sott’ufficiale sanitario. Organizza regolarmente le Messe per i soldati e presta servizio a feriti e moribondi. Sotto l’effetto di quelle esperienze si ammorbidisce il giudizio, che aveva in passato sull’esercito: “una palude del vizio” ed è portato a considerare la guerra come il più grande dei mali che, chiunque abbia compreso il messaggio di Cristo sulla fraternità umana e cristiana, può solo detestare.
 Dum la postmilito Roncalli estas nomumata, de la episkopo de Bergamo, Spirita direktoro de la seminario, li fondas studenta domon kaj prizorgas la Asocion de patrinoj kaj vidvinoj de batalintoj. Por li la spirita misio kaj la socia sindevigo interligiĝas unu kun la alia.  Nel dopoguerra Roncalli è nominato dal vescovo di Bergamo direttore spirituale del seminario, fonda una casa per studenti e si prende cura dell’Associazione delle madri e vedove dei combattenti Per lui la missione spirituale e l’impegno sociale sono strettamente legati l’una all’altro.
 En la jaro 1920 Roncalli estas alvokata al Romo por kunlabori kun la kongregacio por disvastigo de la kredo, “Propaganda Fide”. Tia aktiveco engaĝas lin al multenombraj vojaĝoj por subteni la pormisiajn agadojn, tasko kiu bezonas majstrecon kaj kapablecon penetriĝi en la interesojn de pluraj landoj kaj internaciigi la naciajn organismojn. La vojaĝoj kondukas lin al Francio, Belgio, Nederlando, Svislando kaj Germanio. En la jaro 1925 oni nomumas lin apostola Vizitanto en Bulgario kaj en la tago de Sankta Jozefo li ricevas episkopan ordinon. Pro tio li decidas aldoni al sia nomo Angelo, la duan baptnomon Giuseppe. En Sofio, ĉefurbo de Bulgario, li trovas politikan malfacilan situacion, sed, ne cedante, li decidas tuj alfronti ĝin. Li volas ekkoni tiujn landanojn, kaj tial li atingas la plej forajn lokojn, aŭ rajdante, aŭ sur ĉaretoj trenataj de azenoj. Sekve li komprenas ke la kredantoj volas nepre esti katolikoj, sed Bulgaroj, ne submetitaj al francaj koloniantoj. Ili suferas ĉar la misiistoj kaj religiuloj estas sendataj el Francio. Roncalli ordinas episkopo, iun pastron laŭ bizanca rito, realigas seminarion, kiu akceptas kandidatojn al sacerdoteco ĉu el la latina, ĉu el la orienta ritoj. Li disponas ke la preĝoj, post la Meso, estu recitataj bulgarlingve. Pro tio la fideluloj nomas lin “bona patro “. Male, sekve de tio, alvenas al li de Romo multenombraj protestoj kiuj tre suferigas lin, ĉar ili limigas la emon de lia spirito al agadoj de Ministerio, direktitaj al la animoj.  Nel 1920 Roncalli è chiamato a Roma per collaborare con l’Opera pontificia per la propaganda della fede e le missioni, la “Propaganda Fide”. Tale attività lo impegna in numerosi viaggi per sostenere le opere missionarie, un compito che richiede abilità e capacità di compenetrarsi negli interessi dei vari Paesi e di internazionalizzare gli organismi nazionali. I viaggi lo portano in Francia ,Belgio,Olanda,Svizzera e Germania. Nel 1925 è nominato Visitatore apostolico in Bulgaria e, nel giorno di S:Giuseppe riceve l’ordinazione episcopale. Per questo decide di unire al suo nome Angelo anche il secondo nome ricevuto in battesimo,:Giuseppe. A Sofia, capitale della Bulgaria, egli trova una difficile situazione politica. ma decide subito di affrontarla senza arrendersi . Vuole conoscere la gente di quel Paese e lo attraversa in lungo e in largo fino a giungere nei luoghi più lontani,su carretti trainati da asini o a cavallo. In tal modo comprende che i credenti vogliono essere cattolici ma Bulgari, non sudditi di una colonia francese. Essi soffrono perché i missionari e i religiosi sono inviati dalla Francia. Roncalli propone di consacrare vescovo un sacerdote di rito bizantino, realizza un seminario che accoglie candidati al sacerdozio sia di rito latino che orientale. Dispone che le preghiere dopo la Messa siano recitate in bulgaro e riceve dai fedeli l’appellativo di “Buon padre ”. Di conseguenza gli giungono da Roma numerose proteste che lo fanno molto soffrire perché limitano l’inclinazione del suo spirito verso le opere di Ministero diretto alle anime.
 En la jaro 1934 Roncalli fariĝas apostola delegito en Turkio kaj Grekio. En Turkio, jam de dek jaroj, estas forigita islamismo kiel ŝtata religio kaj regas rigora apartigo inter religiaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj. La pljmulto el la loĝantoj estas muzulmanoj, malmultnombraj estas grekortodoksaj kaj la katolikoj konstituas etan komunumon, kiu ofte sekvas diversajn ritojn.. La leĝo devigas ĉiujn religiulojn surmeti publike civilajn vestojn, tial eĉ Roncalli devas konformiĝi vestante sin per jako, pantalono kaj kravato. En Grekio la politika situacio estas tre konfuza pro proceso de revolucio kiu kuntrenas ankaŭ la katolikojn. En ambaŭ landoj Roncalli tute sin devigas por elimini la nefidemon kaj reporti ĉiujn al reciproka fido. En Turkio li invitas la fidelulojn preĝi por la bono de ilia lando, eligas dokumentojn nur turklingve. Li legas la Evangelion kaj la homiliojn utiligante la lokan lingvon kaj pro tio, zorgeme, sin dediĉas perfektigi la studadon de la turka lingvo. Sed ne ĉiuj katolikoj ŝatas ĉi-novaĵojn kaj iuj el ili, naŭziitaj, forlasas la preĝejon dum la Meso. Li, tamen persistas en sia celo ĉar li opinias ke tiu estas la ĝusta sekvenda vojo. Li sentas sin episkopo de ĉiuj, li honoras la Evangelion kaj ne akceptas naciajn egemoniojn. Li klopodas, eĉ plibonigi la rilatojn kun la kristanoj de ortodoksaj eklezioj, invitante la Patriarkon, ilian plejsupran ĉefon, al la ceremonio pri la elektado de papo Pio la 12a. Tiu estas la unua paŝo al la transiro de la muro disiganta la roman Eklezion de tiu de Konstantinopolo, jam de la jaro 1054.  Nel 1934 Roncalli è nominato delegato apostolico in Turchia e Grecia In Turchia. già da 10 anni è stato abolito l’islamismo come religione di Stato e regna una rigorosa separazione fra autorità religiose e governative. La maggior parte dei Turchi è mussulmana , una parte minore è greco-ortodossa e i cattolici costituiscono una piccola comunità però con riti spesso contrastanti fra di loro. La legge obbliga tutti i religiosi ad indossare in pubblico abiti civili e anche Roncalli deve adattasi a vestire giacca, pantaloni e cravatta. Anche in Grecia la situazione politica è molto confusa e un processo di rivoluzione coinvolge anche i cattolici. In entrambi i Paesi Roncalli si impegna a fondo per eliminare la diffidenza e riportare tutti alla reciproca fiducia. In Turchia egli invita i fedeli a pregare per il bene del loro Paese ed emana documenti solo in lingua turca. Legge il Vangelo e le omelie nella lingua locale e perciò si applica con zelo a perfezionare lo studio della lingua turca. Ma non tutti i cattolici approvano queste sue innovazioni e alcuni di loro abbandonano disgustati la chiesa durante le Messe .Egli tuttavia persiste nel suo scopo perché ritiene che quella sia la via giusta da seguire poiché sente di essere il vescovo di tutti ,che onora il Vangelo e non ammette egemonie nazionali. Egli si preoccupa pure di migliorare i rapporti con i cristiani delle chiese ortodosse invitando il patriarca, loro capo supremo, alla cerimonia per l’elezione di papa Pio XII°.È un primo passo per il superamento del muro che separa le chiese di Roma e Costantinopoli dall’anno 1054.
 Eksplodas la dua mondmilito kaj Roncalli koncentras sian agadon sur programojn, kiuj celas helpi la suferantojn pro malsato en Grekio. kaj sur la savadon de Hebreoj . La fama “Bapto-operacio” estas elturniĝo, ia formo de enmigra dokumento celanta atingi la saviĝon de centoj da Hebreoj kaj iliaj familianoj el la morto en amasbuĉejoj. Li ne interesiĝas koni la kialon de tia persekutado ĉar li sentas sin nur ema de la amo helpi la persekutitojn kaj la bezonulojn.  Allo scoppio della seconda guerra mondiale l’attività di Roncalli si concentra sui programmi di soccorso per coloro che soffrono la fame in Grecia e in azioni di salvataggio degli Ebrei .La famosa “Operazione Battesimo” è una scappatoia, una forma di documento di immigrazione che contribuisce a salvare migliaia di ebrei con le loro famiglie dalla morte nei campi di sterminio. Egli non si preoccupa di conoscere le ragioni di quella persecuzione ma si sente spinto ad aiutarli dall’amore per i perseguitati e bisognosi.
 En la jaro 1945 Roncalli estas alvokata al Parizo kiel apostola nuncio, anstataŭante nuncion Valeri, eksigitan de De Gaŭlle, ĉar jŭgitan kunlaboremulo, tiel kiel, pro la sama suspekto, estas forigitaj aliaj tridek episkopoj. Per multa lerteco, li sukcesas malpliigi la nombron de la eksigitaj. Je la militfino Roncalli obtenas ke 250.000 militkaptitoj en Francio, estu liberigitaj, li havigas tekstolibrojn al 200 germanaj seminaristoj, enŝlositaj en koncentrejo kaj en tiu sama loko li ordinas la unuajn sacerdotojn. Li vizitas ĉiujn francajn diocezojn, atingante eĉ Algerion.  Nel 1945 Roncalli è chiamato a Parigi come nunzio apostolico in sostituzione del nunzio Valeri, destituito da De Gaulle perché giudicato collaborazionista, come pure, per lo stesso motivo vengono allontanati altri trenta vescovi. Con molta abilità Roncalli riesce a far ridurre il numero dei destituiti. A fine guerra Roncalli ottiene che 250.000 prigionieri di guerra in Francia siano liberati e procura dei libri di testo a 200 seminaristi tedeschi, rinchiusi in un campo di prigionia, ordinando in quello stesso luogo i primi sacerdoti. Visita tutte le diocesi francesi recandosi perfino in Algeria.
 En 1951 li fariĝas Vatikana Observanto ĉe Unesko en Parizo. En la jaro1953 li estas ordinata kardinalo kaj ricevas la nomumon kiel Patriarko de Venecio. En tiu diocezo li fondas 33 novajn parokojn kaj starigas seminarion.  Nel 1951 è nominato osservatore del Vaticano presso l’Unesco a Parigi. Nel 1953 diventa cardinale e riceve la nomina a patriarca di Venezia. In quella diocesi fonda 33 nuove parrocchie e fa costruire un seminario.
 La 28an de oktobro 1858 Angelo Giuseppe Roncalli estas elektita papo kaj li alprenas la nomon Johano la 23a. Nur post kelkaj monatoj la nova papo anoncas ekumenan koncilion, sinodon por la diocezo de Romo kaj la reformon de la Kodo de Eklezia Juro. La koncilio, tamen, estas la ĉefa temo de lia programo. Post multe da malfacilaĵoj kaj fortaj rezistoj li sukcesas malfermi la duan Vatikanan Koncilion en la jaro 1962. Bedaŭrinde, jam dum la unua sesio oni ekscias ke la papo suferas pro malsano. Malgraŭ tio, la koncilio progresas ĝis la pliakriĝo de lia malbonfarto kaj portempe ĝi interrompiĝas. Ĝi restartos sub la gvidado de la posteŭlo de papo Roncalli.  Il 28 ottobre 1958 Angelo Giuseppe Roncalli viene eletto papa e sceglie il nome di Giovani XXIII°. Dopo pochi mesi il nuovo papa annuncia un concilio ecumenico, un sinodo per la diocesi di Roma e una Riforma del Codice di Diritto Canonico. Tuttavia il Concilio è il tema dominante del suo pontificato. Fra molte difficoltà e forti resistenze egli riesce ad aprire il Concilio Vaticano II° nel 1962. Già nel corso della prima sessione si viene a conoscenza della malattia del pontefice, ma il concilio prosegue fino ad una sospensione a causa dell’aggravarsi del suo male. Il concilio riprenderà sotto la guida del successore di papa Roncalli.
 La ideo pri koncilio estis jam entenata en la parolado de Johano, la 23a, la tagon de lia elektado, kiam li anoncis sian intencon doni impulson al vasta renovigo por ke la ekzemplo de Kristo fariĝu pli efika en la vivo de la homoj, en ilia agado kaj en iliaj institucioj. La koncilio ne nur devus utili al renovigo de la Eklezio, sed ankaŭ esti invito al la fideluloj de la disigitaj komunumoj por ke ili intense serĉu la unuecon kaj gracion, al kiuj multaj animoj sopiras de ĉiuj punktoj de la tero. Ĝi devos esti kunrilato inter la tuta kristanaro. “Ut unu sint” estis la preĝo de Jesuo.  L’idea del Concilio era già contenuta nel discorso che fece Giovanni XXIII° il giorno della sua elezione, nel quale annunciava l’intenzione di dare impulso ad un ampio rinnovamento affinché l’esempio di Cristo diventasse più efficace nella vita degli uomini, nel loro agire e nelle loro istituzioni. Il Concilio non doveva solo servire ad un rinnovamento della Chiesa ma anche ad invitare i fedeli delle comunità separate ad una ricerca di unità e di grazia a cui tante anime anelano da tutti i punti della terra. Doveva essere un rapporto con l’intera cristianità. “UT unu sint” era stata la preghiera di Gesù.
 La fakto ke tia entrepreno startis de la papo mem revekis atenton trans la kristanaro kaj pretigis la vojon al nova etoso en la ekumeneco.  Il fatto che tale iniziativa partisse dallo stesso papa risvegliò un’attenzione al di là della Cristianità e preparò la strada per un nuovo clima nell’ecumene.
 Kiel estas skribite en la Dogmeca Konstitucio de la Eklezio: “Lumen gentium Christus”, Kristo estas la lumo de la gentoj, la Eklezio estas en Kristo la instrumento de la intima unuiĝo kun Dio kaj de la unueco de la tuta homaro. La Eklezio, kiel popolo de Dio estas ekvojiranta al Dio kaj al la homoj, kun kiuj ĝi kune pluiras al la komuna Patro. Estis konvinko de papo Roncalli ke eĉ la Sankta Spirito kune kun aliaj spiritoj estas aganta al tiu celo. La ĝisdatigo estas pormisia elano, tio estas la evangelizado. Ĝi estas invito al la dialogo kaj al la aŭskultado de la homo vivanta dum modernaj tempoj, ĝi ne estas izoliĝo aŭ kondamno pro pasintaj eraroj aŭ trouzoj, sed konformiĝo de la liturgio per la enigo de tekstoj en patrina lingvo por igi komprenebla al ĉiuj la vorto de Dio, ne pere de interpretistoj, kaj rezervante al la latina lingvo de la liturgio, rekonsignon de la katolikeco.  Come è scritto nella Costituzione Dogmatica della Chiesa: “Lumen gentium Christus” Cristo è la luce delle genti, la Chiesa è in Cristo lo strumento dell’intima unione con Dio e dell’unità di tutto il genere umano. La Chiesa, come popolo di Dio è in cammino verso Dio e verso gli uomini, insieme ai quali essa procede verso il Padre comune. Giovanni XXIII° è convinto che anche lo Spirito Santo, accanto a tutti gli altri spiriti, stia operando a questo scopo. L’aggiornamento è uno slancio missionario, ossia l’evangelizzazione. È un invito al dialogo e all’ascolto dell’uomo che vive nei tempi moderni, non un isolamento e condanna degli errori od abusi del passato ma adeguamento nella liturgia con l’introduzione dei testi in lingua materna per rendere comprensibile a tutti la parola di Dio, senza ricorrere a interpreti, e riservare al latino della liturgia il segno di riconoscimento della Cattolicità.
 Antaŭ kelkaj semajnoj de sia forpaso, la Sanktan Ĵaŭdon, la papo subskribis sian lastan encicklikon: “Pacem in terris” adresitan ne nur al la katolika Eklezio kaj al la Kristanaro, sed, unuafoje en la historio, al ĉiuj homoj de bona volo. Ĝi estas konsiderata la spirita testamento de Johano la 23a, ĝi estas invito al la Ŝtatestroj por ke ili streĉu siajn fortojn por paco ne nur ekstera kaj politika, sed paco de la koro, dia paco, laŭ la vortoj de la Evangelio de Luko: “Gloro al Dio en la altoj kaj sur la tero paco al la homoj, kiujn Li amas”, kaj laŭ la vortoj de Jesuo mem: “Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi”. Ne povas ekzisti “justa milito” por obteni la pacon sed devas ekesti ordo fondita sur la Vero, starigita sur la justeco, vivigita kaj integrita de la Karitato, rafinita en la libereco.  Qualche settimana prima di morire, il Giovedì Santo, Giovanni XXIII° firmò la sua ultima enciclica: “Pacem in Terris”, indirizzata non solo alla Chiesa Cattolica e alla Cristianità ma, per la prima volta nella storia, a tutti gli uomini di buona volontà. È considerata il testamento spirituale di Giovanni XXIII°. È un invito ai Capi di Stato a prodigarsi per la pace non solo esteriore, politica ma pace del cuore, pace divina, secondo le parole del Vangelo di Luca: “Gloria a Dio nell’alto dei Cieli e pace in terra agli uomini che Egli ama”, e le parole di Gesù stesso: “vi lascio la pace,vi do la mia pace”. Non ci può essere una “guerra giusta” per ottenere la pace ma deve nascere un ordine fondato sulla verità, costruito sulla giustizia, vivificato e integrato dalla carità, perfezionato nella libertà.
 La 23an de majo 1963 la papo aperas, lastafoje, ĉe la fenestro de la apostola palaco, li recitas la preĝon “Regina coeli” kaj disdonas la benon dirante: “Ni postkuras la Sinjoron kiu supreniras al la Ĉielo”. Li forpasos la trian de junio 1963.  Il 23 maggio 1963 il papa si mostra per l’ultima volta alla finestra del palazzo apostolico, recita il Regina Coeli, elargisce la benedizione dicendo: “Noi corriamo dietro al Signore che ascende al Cielo”. Morirà il 3 giugno 1963.
 Post dudek jaroj Johano Paŭlo la dua, ĉe la fino de celebrado en Placo S-kta Petro, diris: “Papo Johano la 23a endormiĝis en la Sinjoro kun la majesto kaj la paco de biblia patriarko”.  Vent’anni dopo Giovanni Paolo II°, a conclusione di una celebrazione in piazza S.Pietro disse: “Papa Giovanni XXIII° si è addormentato nel Signore con la maestà e la pace di un patriarca biblico”.
 La 23an de septembro 2000, papo Angelo Giuseppe Roncalli estis beatproklamita.  Il 23 settembre 2000 papa Angelo Giuseppe Roncalli venne beatificato.