«L.L. Zamenhof pri la paco:
Homaranismo - Alvoko al la Diplomatoj»

Prelego de Giovanni Daminelli

 Oni diras, ke Esperanto estas la “Lingvo de la Paco”. Ĉu vere?
La lingvoj estas iloj por estigi rilatojn inter la homoj. Sed la rilatoj inter la homoj, ne estas nur pacaj, ankaŭ por kvereli, moki, insulti oni usas lingvon. Kial do, Esperanto estas nomata lingvo de paco?
Por tion klarigi, ni devas reveni al la intencoj de Zamenhof. Jen kion li skribas en la famkonata letero al Borovko:

... Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano.

Pli sube li daŭrigas:
... Unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. ... Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.

 Oni vidas, ke jam en sia infanaĝo li spertis la malamikecon naskiĝinta de la malsameco de la lingvoj kaj li pensis proponi unu komunan lingvon, neŭtralan, ĉies kaj nenies, por la interkompreno kaj la pacigo.
 Pro tio li kreis Esperanton kune kun ĝia interna ideo. En sia kongresa parolado en Krakovo en 1912 (okaze de la dudek-kvina datreveno de E-o) li difinas tiamaniere la internan ideon de E-o: “sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”.
 Ĉi tiu estis lia lasta kongresa parolado. Li ankoraŭ partoprenos en aliaj kongresoj, sed ne plu en oficiala formo sed nur kiel simpla E-isto. Kial? Ĉar li volis sindediĉi al sia nova idealo la “Homaranismo” kaj ne volis, ke tiuj esperantistoj, kiuj kontraŭas ĉi tiun ideon, pro tio formetu Esperanton.
Pri kio temas? Praktike temas pri ia “Religio por la Homaro”. Kiel pri Esperanto oni povas diri “Ĉiu havu sian lingvon, Esperanto estas la lingvo por ĉiuj”, same oni povas diri “Ĉiu havu sian religion, Homaranismo estas morala doktrino por ĉiuj”. Ĝi baziĝas sur dek principoj, kiuj oni povas resumi tiele:

  1. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion.
  2. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj.
  3. Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj loĝantoj, kiajn ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas.
  4. Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio.
  5. Mi konscias, ke en privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon kaj dialekton, kiu estas al li pli agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plejmulte lin kontentigas, sed en la komunikado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj.
  6. Mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon “homo” pli alte, ol la nomon de gento.
  7. Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta fikshejma loĝanto.
  8. Patriotismo, mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo.
  9. Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter homoj, mi nenian gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon.
  10. Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas.

 La unua eldonaĵo pri ĉi tiuj tezoj aperis en 1901 en rusa broŝuro sub la nomo Hilelismo kun la intenco revivigi en la rusaj hebreoj le ideojn de Hilelo. Hilelo estis rabeno en Jerusalemo samtempulo de Jesuo. Li estis el la idaro de Davido, sed naskiĝis en Babilono, eble pro tio li estis malpli tradiciista kompare kun aliaj rabenoj kaj estis modelo de mildeco kaj trankvileco. Multaj liaj diroj estis trasdonataj ĝis nun, kaj Zamenhof bone konis ilin; eble plej fama diro de Hilelo estas: “Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili. Ĉi tio estas la tuta Toraho, la cetero estas komentario”. Multaj rusaj hebreoj ŝatis ĉi tiun ideon de Z., sed neniu kuraĝis fondi hilelistan hebrean secton. Pro tio en 1906, li ŝangis la nomon de sia doktrino en Homaranismo por disvastigi ĝin ankaŭ ekster la hebrea gento.

 Kio okazis, post 1901 por konvinki Z. reproponi sian ideon? En novembro 1905 en Pollando, la vivo de la Judoj fariĝis malbona, oni estigis terurajn progromojn kontraŭ ili. Z. komprenis, ke la interna ideo de Esperanto ne sufiĉis (interalie li jam rimarkis ke en la esperantistaro, ne ĉiuj estis pacemaj), pro tio li proponis prezenti la Homaranismon en septembro 1906 dum la dua U.K. en Ĝenevo. Lia propono ne estis akceptita de la organizantoj, kiuj celis garantii la neŭtralecon de la lingvo. Pro tio li, en sia inaŭgura parolado, sin limigis paroli pri la situacio en la Rusa imperio, precipe en Pollando kaj en sia naskiĝurbo Bialistoko:

“... en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.”

 En al sama parolado kontraŭ la ideo de tiuj, kiuj volas, ke Espernto estu nur lingvo, kaj pro tio rifuzas la internan ideon, li pronocas ĉi tiujn vortojn:

El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!

 Por eviti ĉi tiujn kontrastojn en la esperantistaro, ses jarojn poste, dum la oka U.K. en Krakovo (1912) li rezignis ian ajn oficialan rolon en la esperanto movado.

 La verkaro de Zamenhof estas plenplena je alvokoj al la paco. Mi citos ĉi tie du.

 La unua estas “Gentoj kaj Lingvo Internacia”, memuaro verkita por la Kongreso de la Rasoj (Julio 1911) en Londono. En tiu Menuaro li skribas:

La reciproca batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro.

Poste li en deko da paĝoj ekzamenas la kaŭzojn de tiu batalado. Li montras ke la kaŭzo de tio:

  • ne povas esti la konkurado inter du regnoj;
  • ne povas esti la ekonomia konkurado;
  • ne povas esti la malsameco de la geografiaj kaj klimataj cirkostancoj;
  • ne povas esti la ecoj de la korpo;
  • ne por la malsameco de la mensoj;
  • ne povas esti la malsameco de la deveno;

 Li konkludas dirante ke: “la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la malsameco de la lingvoj kaj religioj.” Kaj li aldonas kaj substrekas:

 “Estas necese, ke la homaro aranĝu sian vivon tiamaniere, ke: konservante sian lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj”.

Kiel vi vidas, ankaŭ en ĉi tiu memuaro, li fine revenas al la ideoj de Esperantismo kaj de Homaranismo.

 La alia grava verko pri la paco estas “Post la granda milito” - Alvoko al Diplomatoj (1915).
 Li skribis tiun ĉi verko dum la “Granda Milito” (1914-1918). Ĝi estas alvoko al la diplomatoj, kiuj kunvenos je la fino de la milito por reordigi la rilatojn inter la popoloj.
 Li antaŭvidis, ke povus okazi tio, kio poste okazis, t.e. alia Granda Milito en Eŭropo. Pro tio li donas konsilojn al diplomatoj, por ke tio ne okazu. Kompreneble ili devos refari la karton de Eŭropo, sed, li skribas:

Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:
Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj.

Kaj aldonas:
Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.

Kaj pli sube:
Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari.

Je la fino, konklude li resumas:
Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la sekvantajn leĝojn (kiujn mi plue resumas):

  1. Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas. ...
  2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. ...
  3. Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.
  4. Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.
Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

 Ni scias, ke Z. mortis en 1917, do li ne atingis la finon de la Granda Milito, kaj ni ja scias, ke la diplomatoj ne sekvis liajn konsilojn, eĉ ili faris la malon, pro tio alian grandan militon okazis eĉ pli terura ol la unua.

 Nur post la dua mondmilito, oni komencis apliki iom post iom la konsilojn de Z.
 Oni stariĝis la “Eŭropan Komunumon”, ankaŭ se ĝi ankoraŭ ne estas vera konfederacio de “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo” laŭ la esprimo de Z.
 Oni starigis “Eŭropan kortumon por la homaj rajtoj” similan al “Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo” proponita de Zamenhof.
 La dua Vatikana koncilio antaŭenigis ekumenajn rilatojn inter kristanoj kaj dialogon kaj interkomprenon kun aliaj religioj.
 Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj estis proklamita la “Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj”, kaj en ĉiuj eŭropaj istitucioj jam disvastigis la kulturo de la Homaj Rajtoj, laŭ la revoj de Z.

 Eble Zamenhof estis iom naiva en lia kredo, ke komuna lingvo kaj komuna religio povus repacigi la homaron. Fakte Povas naskiĝi kontrastoj ankaŭ inter samlingvanoj kaj samreligianoj, tamen liaj ideoj estis gravaj kaj profetaj kaj kontribuis al la nasko kaj disvastigo de la kulturo de paco.