« GANDHI. ETA, GRANDA HOMO »
Prelego de Norma Cescotti

 La pensoj de Gandhi sin bazas sur tri fundamentaj punktoj:
La ne-perforto, celanta al “Pura amo” devigata de la Sanktaj tekstoj de Hinduismo, de Evangelio kaj Korano. Jen lia penso pri tio:

 La ne- perforto ne estas limiĝi ami tiun ,kiu nin amas , sed estas ami tiun , kiu nin malamas. Tio estas la plej malfacila afero el ĉiuj , sed per la Dia graco, ĝi iĝas eĉ facile plenumebla se vere ni nepre tion volas.

 La religia toleremo : porpaca kaj respektoplena kunvivado inter la multaj etniaj grupoj kaj la diversaj religiaj konfesoj ĉeestantaj en Hindio. Tiel li ĝin konsideras:

 La preĝo ne estas postulo. Ĝi estas nostalgio de la animo. Ĝi estas la ĉiutaga agnosko de propra malforteco. La homo kiu sin konfidas al Dio ĉesas timi la homon…Ne tute maltrankviliĝu pro vi mem, lasu ĉiun zorgon al Dio. Tiu-ĉi ordono aperas en ĉiuj religioj.

 La memdecido de la popoloj: por ke la Hindoj povu releviĝi de sia mizero kaŭzita de la espluatado de naturaj rimedoj fare de la britaj kolonianoj. Por obteni tion li proponas la pacon

 Se oni volas konduki veran militon kontraŭ la milito ni ne devas batali sed ni iros de amo al amo,de paco al paco ĝis kiam la mondo estos surŝutata de tiu amo kai de tiu paco pri kiuj la tuta mondo malsatas.

 La mesaĝo de Gandhi estas tre aktuala kaj tamen la historio estas senĉese makulita de militoj kaj perfortoj.

 Gandhi: eta, granda homo, kiu, per siaj nuraj fortoj sukcesas venki la potencan britan imperion kaj realigi la revon pri sendependeco de sia lando ,pruvante ke la forto de ĉiu unuopulo povas fariĝi forto de tuta popolo.

 Konata precipe per la nomo “ Mahatma”, granda animo, li estas pioniro de la rezistado al la subpremo, per amase civila malobeo. Per sia agado li inspiris multegajn movadojn por la defendo de civilrajtoj kaj famajn eminentulojn kiel Martin Luther King, Nelson Mandela, Ann San Suu Kyi, Nobel – premiita .por paco

 Gandhi naskiĝis en Portbandar ( Hindio) en la jaro 1869. Lia familio apartenas al grupo tradicie dediĉanta al komerco. Fakte ,la familia nomo, Gandhi, signifas “drogvendisto”

 Dum la unuaj lernojaroj li estas mezkvalita lernanto,plivere timida kaj embarasita. Li daŭrigas la superan studadon en Rajkot, kie la patro estas ĉefministro de la loka Princolando. Apenaŭ dekdujara li edziĝas ,per antaŭaranĝita geedziĝo, laŭ la hinduisma tradicio kaj la geedzoj havos kvar filojn. En posta tempo, plurfoje, Gandhi kondamnos la kruelan moron de la “infanaj geedziĝoj”

 Je deksepjaroj, post la morto de la patro, li ekveturas al Londono por daŭrigi la studadon ĉe la universitata fakultato pri juro. .Tie, iom post iom, li konformiĝas al angla vivmaniero , eĉ sin vestante laŭ tia modo.. Post la sukceso ĉe juraj ekzamenoj,li revenas al Hindio kie ekscias ke intertempe sia patrino mortis. Per la helpo de sia frato, advokato, li ekpraktikas la advokatadon kaj , du jarojn poste, hinda firmo, komercante en Natal, komisias al li procesan defendon en Sudafriko. En tiu kontinento li tuj kontaktiĝas kun la rasa segregacio (apartheid) sed , precipe, kun la rasa antaŭjuĝo kaj la preskaŭ sklava stato en kiu vivas siaj 150.000 samlandanoj.

 Tiuj kaj aliaj situacioj emigas lin al forta interna evoluo kaj li ekkonsideras la vivkondiĉojn de sia popolo kaj sian rangon en tiu societo. Tial li fondas la “Natal Indian Congress” , organizon
kiu transformos la hindan komunumon en politikan homogenan forton..

 Ja fine gvidanto de la Hindoj en Sudafriko, li fondas ĵurnalon “ Indian opinion” kaj , kun granda intereso, legas la sanktajn librojn pri Hinduismo ,kiuj lin konvinkas aktivigi profundajn ŝanĝiĝojn .

 Li aĉetas terpecon en Phoenix , apud Durban, kie estos presita la ĵurnalo kaj tien li enlokiĝas kun la familio kaj la kulaborantoj. Li malfermas bienon kie ĉiuj membroj de la komunumo , sendistinge pri rango aŭ haŭtkoloro , partoprenas en terkultura laboro kaj ricevas saman salajron. La bieno de Phoenix fariĝas la unua modelo en kiu oni aplikas propravolan malriĉecon , manlaboron kaj preĝadon.

 En la jaro 1906 Gandhi votas sin al ĉasteco kaj , en tiu centro, komencas la praktikadon de fasto, purigas la latrinojn , labora aktiveco rezervita en Hindio al la senkastaj ( paria) aŭ “netuŝebluloj” tiel nomataj ĉar al ili estas nepre malpermesite ekkontakti aliajn kastojn.

 En la jaro 1915 Gandhi ,sekve de grava pleŭrito, revenas al Hindio, kie oni trude ordonas al li “la politikan silenton” . Dum ties tuta daŭro li trairas la landon, de vilaĝo al vilaĝo por ekkoni la vivkondiĉojn de hindoj kaj ilian animon.

 Liaj unuaj sukcesoj realiĝas en la jaroj 1917/18, kiam li organizas la “civilan malobeon”. de dekmiloj da senteraj kamparanoj , devigitaj kultivi la kampojn per indigarboj anstataŭ tiuj produktantaj nutraĵrimedoj necesaj al ilia vivtenado. Gandhi arigas volontulojn kaj, kun ili ,ekpurigas vilaĝojn, konstruas lernejojn kaj malsanulejojn. Sekve de tio li estas arestata pro “malkvietigo de la publika ordo” sed centmiloj da manifestaciantoj klopodas por ke la akuzo estu retirata.

 La loka aŭtoritato , kontraŭ tia problemo , nomas komisionon kiu sin deklaras favora al la kamparanoj. Partoprenas en tiu eĉ Gandhi kiun la popolo elektas “ bapu”, tio estas –patro- kaj lia famo plivastiĝas tra la tuta Hindio.

 En la jaro 1919 la brita regado aprobas dokumenton per kiu oni plilongigas , eĉ dum la pactempo, la restriktadon de libereco validigitan dum la milito. Gandhi organizas imponan ĝeneralan strikon kun , samtempe, preĝado kaj fasto. Li estas tuj arestata , eksplodas tumultoj tra la tuta Hindio kun konsekvencaj reprezalioj kiel la historia masakro de Amritsar kiu kaŭzas centojn da civilaj murditoj kaj milojn da vunditoj , provokante la koleron de la tuta loĝantaro.

 La saman jaron Gandhi eniras la partion “ Nacia Hinda Kongreso” , organizon kiu enhavas la plej elitan, politike moderan parton de la societo. Li, dum mallonga tempo , iĝas estro de la hinda kontraŭkolonia movado kaj , du jarojn poste , prezidanto de Partio de Kongreso. Sub lia gvido estas aprobata nova konstitucio kaj la partio transformiĝas de klasisma al amasa organizo kun nacia representa grupo.

 Gandhi pliampleksigas sian ne-perfortan principon , strebante al la aŭtonomio kaj al la memsufiĉo de la lando, precipe al la interna produktado de nepraj vivrimedoj por la loĝantaro. Por bojkoti la fremdajn produktojn, precipe la anglajn ŝtofojn,. li invitas ĉiujn Hindojn, riĉajn kaj malriĉajn , surmeti khadi- veston , mane ŝpinteksaĵon, pere de rotacia bobenilo , Pro tiu aktiveco eĉ la virinoj rajtas partopreni en la movado por sendependeco. Gandhi mem ŝpinas ĉiutage kaj surmetas la blankan veston de la kamplaboristoj , kiu fariĝos la uniformo de la Hinda Kongresa Partio. La teksaĵo, aŭ khadi , estos simbolo de la hinda porsendependeca lukto kaj la rotacia bobenilo estos enmetita en la flagon de la sendependa Hindio.

 En la jaro 1930 Gandhi entreprenas kampanjon kontraŭ la saloimposto Komencas pro tio la fama marŝo de la salo je 380 kilometroj : defilado de marŝantoj , pliigita laŭlonge la vojo de miloj da sekvantoj kiuj, alveninte ĉe la bordoj de la hinda Oceano, ekstraktas salon malobservante la reĝan monopolon. La Kampanjo estas senkompate subpremata kun la aresto de pli ol 60.000 hindoj, inkluzive de Gandhi kaj de multaj kongresanoj.

 Kiam ,la sekvantan jaron ,li eliras el la malliberejo, la brita regado decidas intertrakti kun li, subskribante kune, la “ Pakton de Delhi”, per kiu la Britoj sin devigas liberigi ĉiujn politikajn kaptitojn, rajtigi la ekstraktadon de salo kaj pravigi la bojkoton de anglaj teksaĵoj. Gandhi, siaflanke, sindevigas ĉesigi la movadon pri civila malobeo. Li estas invitata al Londono ,okaze de ronda tablo, kie li restadas tri monatojn . Vizitante Eŭropon , li alvenas ankaŭ al Romo, kie li dezirus renkontiĝi kun la papo Pio la XIa , sed la peto estas rifuzata ĉar oni opinias ke li estas “persono nekongrue vestita”. Tamen , vere, la kialo estas diplomatia: la papo timas altiri sur sin la anglajn kritikojn, aŭ tiujn religiajn sekve de malkaŝa simpatio por la mahatma, fare de protekstantaj prelatoj

 Je la eksplodo de la dua mondmilito , Gandhi decidas ne subteni Anglion ĝis kiam ne estas garantiita al sia lando tuja kaj plena sendependeco La brita regado rezistas al tiuj premoj kaj aktiviĝas favore al dividiĝo inter hinduisma kaj muzulmana fluoj , interne de la politika sendependa movado. Gandhi intensigas siajn porsendependajn postulojn invitante ĉiujn al kompleta ne-perforta ekribelo pere de grandaj protestaj manifestacioj. La Angloj reagas per amase arestoj , senprecedentaj subpremoj kaj enkarcerigo de Gandhi kaj de la tuta kongresa estraro.

 Dum la dujara kaptiteco lia edzino mortas pro korkolapso kaj li mem , iom poste estas liberigita ĉar suferante pro malario.

 En la jaro 1947,post la mondmilita fino ,la Unuiĝinta Regno konsentas plenan sendependecon al Hindio , tamen post kiam ĝi ekkonscias ke la muzulmana ligo estigontas hindan izlaman nacion- Pakistano-n..kiu celas politike disigi la du ĉefajn religiajn komunumojn. Fakte, iom poste, naskiĝas fortaj tensioj inter Pakistano kaj Hindio kaŭze de teritoria kontrolo.

 La 13an de januaro 1948, Gandhi, jam sepdekokjara , komencas sian lastan faston, kun la espero ke oni ĉesigu ĉiun perforton kaj ke Pakistano kaj Hindio certigu la egalecon inter ĉiuj religioj. Deksep tagojn poste ,en Nova Delhi, dum Gandhi eniras en la ĝardenon por la kutima ekumena preĝado, estas murdita per tri pistolpafoj de radikala hindua fanatikulo, kiu taksas lin kulpa pri cedo al nova pakistana regado. La mordinto estas kaptita kaj ekzekutita malgraŭ la kontraŭstaro de subtenantoj de Gandhi.

 Laŭ lia deziro, liaj cindroj estas disŝutitaj sur la ĉefajn mondriverojn : Nilon, Tamizon, Volgon, Gangon, laŭ kies bordoj ,dum la funebro, amasiĝas du milionoj da Hindoj por omaĝi al li.

 Gandhi travivis ekstreme simplan vivon, ĉiujn respektante, ek de la –netuŝeblulojn- konstituantajn grandan parton de la loĝantaro. Malŝatataj de ĉiuj ,ili vivis ĉe la rando de la socio sed, por Gandhi ili estis filoj de Hari, tio estas de Dio, laŭ la evangelia koncepto kiu vidas la lastajn surtere, la unuajn en la Dia regno. Li vivis preskaŭ kiel ermito , inklina al filozofia penso, laŭ kiu la animo estas la vera fonto de la homa forto. Sekve de sia disiĝo de la materiaj bezonoj, la homo estas gvidata laŭ la vojo de la vero, al Dio.

 La penso de Gandhi estis, parte kondiĉita de la evangelia legado:
Mi estas nur humila serĉanto de vero ,mi havas firman intencon trovi ĝin. Mi ne konsideras tro granda neniun sinoferon por vidi ,vidalvide, Dion. Kaj li pensas ke la vojeto kondukanta al Dio estas interne de ĉiu homo. Ju pli la homo konas sin mem, des pli li progresas. Krome, sekvante la kristanan instruon “ amu vian najbaron kiel vin mem” li predikas fratan amikecon inter ĉiuj homaj estaĵoj , muzulmanoj kaj Hindoj, viroj kaj virinoj, parioj kaj bramanoj en la nomo de la amo kaj de la egaleco. Mi kaj vi estas la ununura aĵo: mi ne povas fari malbonon al vi ne min mem vundante.

 La ne-perforto kontraŭstaras la praktikatan justecon kiu dum centjaroj regis la historion ek de la “egalrepuno” , okulon pro okulo kaj denton pro dento. Okulon pro okulo….kaj la mondo iĝas blinda.- Ne estas vojo kondŭkanta al la paco se ne la paco, la inteligento, la vero. Necesas konverti la kontraŭlon malfermi la orelojn al la voĉo de la prudento.

 Oni povas resumi vivon kaj farojn de Gandhi per ĉi-tiu lia poezio:

Malkovru la amon
Prenu rideton / donu ĝin al tiu , kiu neniam ĝin havis
Prenu sunradion / flugigu ĝin tien, kie regas la nokto
Malkovru fonton / malsekigu tiun kiu vivas en la koto
Prenu larmon / apogu ĝin sul la vizaĝon de tiu, kiu neniam ploris
Prenu kuraĝon / metu ĝin en la animon de tiu, kiu ne kapablas lukti.
Malkovru la vivon / rakontu ĝin al tiu , kiu ne kapablas ĝin kompreni:
Prenu la esperon / kaj vivu en ĝia lumo.
Prenu la bonecon / donu ĝin al tiu, kiu ne kapablas doni
Malkovru la amon / kaj konigi ĝin al la mondo