«EDUCARE ALLA PACE. EDUCARE ALL'AMORE.» Conferenza di Filippo Zanoneri |
« EDUKI AL LA PACO. EDUKI AL LA AMO. » Prelego de Filippo Zanoner |
Antaŭ ĉio, ne atendu de mi ion novan aŭ eksterordinaran; mi deziras nur komuniki al vi iujn miajn konsiderojn, espereble iomete atentindajn. | Prima di tutto non aspettatevi da me qualcosa di nuovo o di straordinario: desidero solo comunicarvi alcune mie considerazioni, che spero meritino un po' di attenzione. |
Paco kaj amo: du vortoj kiuj, kompreneble, ne kontrastas inter si; eĉ mi dirus, ke ili povas esti samsignifaj, se per “amo” ni aludas ne pri vaga bonkoreca sento, pri nekontrolebla sentimento, sed pri la fundamenta principo, kiu devas reguligi la homajn rilatojn, principo laŭ kiu oni devas voli kaj fari tion kio estas bono, por la aliaj kiel por si mem. | Pace e amore: due termini che, ovviamente non sono in contrapposizione: direi, anzi, che possono essere sinonimi se per amore s'intende non un vago sentimento di buon cuore, un sentimento incontrollabile, ma il principio fondamentale che deve regolare i rapporti umani: il principio secondo il quale si deve volere e fare ciò che è bene, per gli altri come per sé stessi. |
Kiam Jesuo estis pridemandita pri la ĉefa Dia ordono, Li, citante la Sanktan Skribon (Readmono, 6,5), respondis: “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso”; sed tuj poste aldiris: “Kaj dua estas simila al la unua: amu vian proksimulon kiel vin mem” (Mt 22, 34-40). | Quando a Gesù fu chiesto quale fosse il principale comandamento, Egli rispose, citando le Sacre Scritture (Deuteronomio 6,5): “ Ama l'Eterno, tuo Dio, con tutto il tuo cuore, con tutta la tua anima e con tutta la tua mente”; ma subito dopo soggiunse: “ e il secondo è simile al primo: ama il tuo prossimo come te stesso” (Mt 22, 34-40). |
Amu vian proksimulon. Kiu estas mia proksimulo? Jesuo respondis per la fama parabolo pri la bona Samariano. Ni povus respondi, se ni bone komprenis la signifon de tiu evangelia rakonto: “ĉiu homo”. Samariano, kiel konate, ne estis samreligiano nek apartenis al la juda popolo: li estis nur malŝatata fremdulo. Do Jesuo, intencis evidentigi la universalecon de tiu ordono, senrilate kun religio. | Ama il tuo prossimo. E chi è il mio prossimo? Gesù rispose con la famosa parabola del buon Samaritano. Noi potremmo rispondere, se abbiamo ben capito il significato di quel racconto evangelico: “ogni uomo”. Un Samaritano, come sappiamo, era di un'altra religione e non apparteneva al popolo giudeo: era solo uno straniero disprezzato. Dunque Gesù ha voluto evidenziare l'universalità di questo comandamento, la sua indipendenza dalla religione. |
Amo estas la unua devo de homo. Ĝi naskas kaj
resumas ĉian alian devon. “Tio estas la leĝo kaj
la profetoj”, klarigas Jesuo mem. Tion ripetas la Papo, ekleziuloj, religiuloj. Kia respondo? “Pastraj babiladoj”; “tio koncernas nur religion, ne realan vivon”. Kompreneble. Ĉu vi iam aŭdis ŝtatestron, ministron, urbestron paroli pri “amo”? Estas vere, ke ne ĉiuj povas konsenti pri la ordono ami Dion, ne nur ĉar estas multego da nekredantoj, sed, precipe, ĉar ĝenerale la homaro ne posedas ununuran ideon pri Dio. Sed pri la dua ordono (kiel ĝin nomas Jesuo) ĉiuj devus konsenti. Kaj ŝajnas al mi ege strange, ke nur malofte kaj tute incidente oni deklaras tion. Male ĝi devus esti, se tiel diri, la unua artikolo de la ŝtataj konstitucioj, de ĉia leĝaro kaj regularo. Ĉi tiu fundamenta devo, miaopinie, ne estas sufiĉe priatentata, precipe en la kampoj de edukado, socia vivo kaj justeco. Male, ni devus konstante memori ĝin kaj deklari ĝin malkaŝe kaj eksplicite. |
L'amore è il primo dovere dell'uomo. Esso origina e riassume ogni altro dovere. “Questa è la legge e i profeti”, chiarisce Gesù stesso. Lo ripetono il Papa, gli ecclesiastici, i religiosi. Quale la risposta? “Discorsi da preti!”, “questo riguarda soltanto la religione, non la vita reale”. Si capisce. Avete mai sentito un capo di stato, un ministro, un sindaco parlare di “amore”? E' vero che non tutti possono essere d'accordo sul dovere di amare Dio non solo perché ci sono moltitudini di non credenti, ma soprattutto perché in generale l'umanità non ha un'idea unitaria di Dio. Ma sul secondo comandamento (come lo chiama Gesù) tutti dovrebbero essere d'accordo. E mi sembra oltremodo strano che solo raramente e incidentalmente lo si dichiari. Invece dovrebbe essere, per così dire, l'articolo uno delle costituzioni degli stati, di ogni legge e regolamento. Tale dovere fondamentale, a mio avviso, non è abbastanza tenuto in considerazione, in particolare per quanto riguarda l'educazione, la vita sociale e la giustizia, mentre lo si dovrebbe ricordare costantemente e dichiarare apertamente ed esplicitamente. |
Ĉi tiu devo, cetere, respondas al profunda postulo de la homa konscienco, kaj, kvankam kelkfoje ĝi postulas rezignojn kaj eĉ heroismon, kutime ne superas niajn fortojn: ĝenerale ĝi konsistas simple en plifaciligo, pliagrabligo de alies vivo; kaj tion oni plejofte faras spontanee, volonte. Ni spertas ankaŭ, ke ama ago, al kiu ajn direktita, ĉiam estas por ni mem fonto de kontento kaj ĝojo, kaj ke al malgranda signo de zorgemo ofte sekvas neimagebla bono. | Tale dovere, peraltro, risponde ad una profonda esigenza della coscienza umana, e, pur se talvolta richiede sacrifici e persino eroismo, solitamente non è superiore alle nostre forze, potendo consistere semplicemente nel facilitare, nel rendere più gradevole la vita del prossimo: e questo, il più delle volte, lo si fa spontaneamente, di buon grado. E sperimentiamo anche che un atto d'amore è sempre per noi stessi fonte di gratificazione e di gioia, a chiunque esso sia rivolto, e che a un piccolo segno di attenzione spesso consegue un bene inimmaginabile. |
El la fundamenta devo fontas la specifaj devoj nutri, vesti, helpi kaj protekti. La t.n. “mizerikordaj faroj” ne estas libervolaj esprimoj de bonkoreco, sed veraj devoj, kaj al ili respondas veraj rajtoj de la bezonuloj. | Dal dovere fondamentale hanno origine i doveri specifici di nutrire, vestire, soccorrere e proteggere. Le cosiddette “opere di misericordia” non sono libere manifestazioni di buon cuore, ma veri e propri doveri, e ai quali corrispondono veri e propri diritti dei bisognosi. |
Specifa devo estas ankaŭ edukado. | Un dovere specifico è anche quello di educare. |
Eduki: etimologie “elkonduki”,
“elirigi”, “supren konduki”. Kiucele?
Cele al korekta, plena disvolviĝo de la edukato. La verbo
“eduki” havas en si mem pozitivan signifon. Ni
italoj, samkiel aliaj popoloj, diras “bone edukita”,
aŭ simple “edukita” personon, kiu bone kondutas,
ĝentila, respektema. Tiel ke “maleducato” estas
ĉe ni sinonimo de malĝentila, malrespektema. Ofte mi pensas, ke eĉ al Hitler oni instruis: “salutu, petu permeson, danku, pardonpetu”. Do, fakte, edukado havas pozitivan signifon kondiĉe, ke ĝi celu substancan, ne nur formalan bonon. |
Educare. Etimologicamente “portar fuori”, “far uscire”, “condurre in alto”. A quale scopo? Allo uno scopo di realizzare il pieno e corretto sviluppo di chi viene educato. Il verbo “educare” sembra avere in sé una valenza positiva. Noi italiani, come altri popoli, diciamo “beneducato” o semplicemente “educato” chi si comporta bene, chi è gentile, rispettoso: Tanto che “maleducato” è sinonimo di sgarbato, irrispettoso. Spesso mi viene di pensare che anche a Hitler è stato insegnato: “saluta”, “chiedi permesso”, “ringrazia”, “chiedi scusa”. Dunque, in realtà, l'educazione ha valenza positiva, ma a condizione che il suo scopo sia un bene sostanziale, non puramente formale. |
Ĉiuj, ne necese la pliaĝuloj, rajtas, kaj
kelkfoje devas, komuniki sian konon kaj sperton, sed edukado
estas precipa tasko de gepatroj kaj instruistoj, tasko ne facila,
plenumenda kun atento al la kvalitoj, kapabloj, aspiroj de la
edukato, kaj cele al la transdono de spiritaj valoraĵoj. Ĝuste pri ili aludis la Papo en sia ĉi-jara mesaĝo pri la edukado de junularo, indikante, kiel temojn kaj celojn de la eduka agado, veron kaj liberon, justecon kaj pacon: ja ne povas esti paco sen justeco, nek justeco sen libero kaj respekto de vero. Kaj edukado al paco montriĝas necesa en la nuntempa socio, kiu ĝenerale konsideras normale kaj neeviteble, ke rimedoj por solvi konfliktojn estas milito kaj violento. |
Tutti, non necessariamente i più anziani, possono e talvolta devono comunicare nozioni ed esperienze, ma l'educazione è compito specifico dei genitori e degli insegnanti: un compito non facile, da compiere con attenzione alle qualità, capacità, aspirazioni del soggetto da educare, al fine di trasmettere valori spirituali. A tali valori ha fatto riferimento il Papa nel suo messaggio di quest'anno sull'educazione della gioventù, indicando, quali temi e fini dell'azione educativa, la verità, la libertà, la giustizia, la pace. Infatti non può esserci pace senza giustizia, né giustizia senza libertà e rispetto della verità. E l'educazione alla pace si rivela necessaria nella società contemporanea, che considera normale e inevitabile che mezzi di risoluzione dei conflitti siano la guerra e la violenza. |
Paco. Kio estas paco? La etimologio de ĉi tiu
vorto estas malsama ĉe la diversaj lingvoj. La latina vorto pax havas la saman radikon de pactum: akordo, interkonsento. En aliaj lingvoj ĝia signifo ligiĝas al kvieto, libero, amikeco, ĝojo. Ĉiukaze ĝi signifas ion pozitivan: ne simple malĉeeston de milito aŭ malamo. Ĉiuj konsentas ke paco estas situacio kiu permesas libere agadi, evoluigi ideojn, iniciatojn, entreprenojn. Kaj, ĉar ĉiu homa agado erfektiviĝas en rilato kun aliaj, paco signifias reciprokajn respekton, komprenon, helpemon kaj solidarecon. |
La pace. Che cos'è la pace? L'etimologia di questo nome è diversa nelle varie lingue. La parola latina pax ha la stessa radice di pactum: accordo, consenso. In altre lingue il suo significato si ricollega ai concetti di quiete, libertà, amicizia, gioia: in ogni caso a qualcosa di positivo, non semplicemente alla mancanza di guerre o di odio. Per “pace” s'intende, comunemente, quella situazione che permette di agire liberamente, di sviluppare idee, iniziative, imprese; e siccome ogni attività umana si realizza in relazione con gli altri, pace significa non solo reciproco rispetto, ma anche comprensione, amicizia, solidarietà. |
Ĉio ĉi resumeblas en unu vorton: amo. Tial amo konturiĝas kiel fundamento kaj samtempe objekto kaj celo de edukado, samkiel de ĉia alia devo, de ĉia alia agado, de ĉia alia bono. | Tutto questo si può riassumere in una sola parola: amore. L'amore, dunque, si configura come fondamento e, al tempo stesso, oggetto e scopo dell'educazione, come di ogni altro dovere, di ogni altro agire, di ogni altro bene. |
Ĉi tiuj konceptoj pri amo kaj edukado rilatas ne nur al unuopuloj, sed ankaŭ al organizoj, privataj kaj publikaj. Sekve, komunumo, provinco, ŝtata ministerio, juĝisto, policano devus “ami” siajn “subulojn”. kaj, kiel aŭtoritatoj, plenumi edukan agadon. | Tali concetti sull'educazione e l'amore riguardano non solo i singoli, ma anche le organizzazioni umane, private e pubbliche. Perciò il comune, la provincia, il ministero, il giudice, il poliziotto devono “amare” i loro “sottoposti”, e , in quanto autorità, svolgere azione educativa. |
Bedaŭrinde niaj politikistoj kaj administrantoj ne donas al ni edifan ekzemplon. Tute alie. Ŝajne regas la kontraŭa principo, egoismo, individua profito. Kaj ni sentas nin senpovaj kontraŭ la evidentaj maljustaĵoj, kiujn ni ĉiuj konas kaj la amaskomunikiloj prezentas al ni ĉiutage. Ni, tamen, scias ke, bonŝance, en nia socio estas ankaŭ multe da bono, kaj ke bono ne faras bruon. Ni, do, ne timigite daŭrigu nian agadon cele al komuna bono kaj kontraŭ ĉia maljustaĵo. | Purtroppo i nostri politici e amministratori non ci danno un esempio edificante. Tutt'altro. Sembra dominare il principio opposto, quello dell'egoismo, dell'interesse individuale. E ci sentiamo impotenti di fronte alle palesi ingiustizie che tutti conosciamo e che i mezzi di informazione ci presentano ogni giorno. Ma sappiamo che, fortunatamente, nella nostra società esiste anche tanto bene, e che il bene non fa rumore. E allora continuiamo imperterriti ad operare per il bene comune e contro ogni ingiustizia. |
Revene al edukado, kiel la gepatroj ne rajtas limigi sin al nura puno de siaj idoj pro malobeoj, sed ili havas la devon eduki ilin (ankaŭ per punkorekto, se necesas), la ŝtato ne rajtas limigi sin al puno de krimuloj, sed havas la devon kiom eble eduki ilin, kaj protekti la civitanojn kontraŭ krimaj agoj. | Tornando all'educazione, come i genitori non possono limitarsi a punire i loro figli per le loro mancanze, ma hanno il dovere di educarli (anche mediante il castigo, se necessario), lo stato non può limitarsi a punire i delinquenti, ma ha il dovere, per quanto possibile, di educarli, pur segregandoli per proteggere i cittadini da azioni criminose. |
Nuntempe la eduka kaj protekta ŝtata sistemo, ne tro zorgerme pri la invadaj instigoj al malbonfaro kaj violento, limiĝas al la puno de kelkaj difinitaj kondutoj, puno kiu, tamen, povas trudiĝi nur post longa procedo plenplena de formalaĵoj. | Attualmente il sistema educativo e protettivo dello stato, senza curarsi troppo delle dilaganti istigazioni al male e alla violenza, si limita alla punizione di determinati comportamenti, la quale peraltro può avvenire soltanto dopo un lungo procedimento pieno di formalità. |
Do, nun mi devas iomete paroli pri justeco. Ni imagu familion en kiu ne ekzistas ia eduka metodo, sed nur estas antaŭviditaj punoj pro malobeo al iuj ordonoj. Ni imagu ke en la dirita familio la puno estu fiksita nur du, tri, kvin, dek jarojn post la malobeo. Imagu la procedon: unu familiano rolas kiel akuzanto, kaj alia familiano havas la taskon pruvi, ke la malobeinto, eĉ se ties kulpo estas evidenta, ne povas esti kondamnita ĉar tute senkulpa. Ni imagu, fine, ke tia sistemo, celanta bonordon en la familio, kostu grandan parton de la familia enspezo. Tiel vi havas imagon pri tio, kio okazas en la kampo de justeco en Italio kaj en la mondo. Kaj mi ne parolu pri la homa kaj jura etanimeco kaj pri vera barbareco, kiu regas en multegaj ŝtatoj, inkluzive de tiuj, kiuj pozas kiel defendantoj de demokratio kaj de homaj rajtoj. | E qui dobbiamo parlare un po' di giustizia. Immaginiamo una famiglia nella quale non si segua alcun metodo educativo, ma siano solo previste punizioni per determinate mancanze. Immaginiamo che in quella famiglia la punizione sia stabilita solo uno, due, tre, cinque, dieci anni dopo la disobbedienza. Immaginiamo che un membro della famiglia abbia il compito di sostenere l'accusa e un altro membro abbia il compito di dimostrare l'estraneità al fatto o la piena innocenza dell'accusato, anche contro ogni evidenza. Immaginiamo, infine, che tale sistema costi alla famiglia gran parte del suo reddito. Così abbiamo un'idea di quello che succede nel campo della giustizia in Italia e nel mondo. Non parliamo nemmeno, poi, della grettezza umana e giuridica e della vera barbarie dominante in moltissimi stati, compresi quelli che si atteggiano a paladini della democrazia e dei diritti umani. |
Certe, danĝera krimulo devas esti arestita. Tio estas plenumo de nepra devo, la devo protekti, kiu apartenas al la devoj de aŭtoritato; kaj aŭtoritato devas ankaŭ kompreni la kialon de la krimo kaj klopodi trovi taŭgan rimedon por eviti ke ĝi ripetiĝu. Sed kia aŭtoritato povus fari tion? Certe ne la juĝistoj, la “doktoroj pri leĝo”, kiuj per mezurilo dozas la aljuĝendan punon, des malpli la t.n. “popolaj juĝantoj”: male, saĝaj spertuloj pri psikologio kaj sociologio. La juĝistoj devus nur zorgi pri la korekta konduto de la enketantoj. Samtempe, plejeble rapide, la vero devus esti certigita. Ĉu eblas, ke la enketoj, malgraŭ la moderna aparataro nuntempe utiligebla, daŭras dekojn da jaroj, ofte senrezulte? Ĉu eblas, ke nur fiktivaj detektivoj kapablas rapide malkovri la veron pri krimo? | Certo, un pericoloso criminale deve essere arrestato. Ciò, come già detto, in conseguenza del dovere di protezione dei cittadini, che rientra fra i doveri dell'autorità, la quale deve anche capire il motivo del delitto e cercare i rimedi per evitare la sua reiterazione. Ma quale autorità è in grado di svolgere questo compito? Certamente non i giudici, i “dottori della legge”, che dosano col misurino la pena da infliggere, né tanto meno i cosiddetti “giudici popolari”. Dovrebbero invece occuparsene esperti di psicologia e sociologia, di comprovata esperienza e saggezza. I giudici dovrebbero soltanto vigilare sul corretto comportamento degli inquirenti. Nel contempo, il più rapidamente possibile, dovrebbe essere fatta piena luce sul delitto ed accertata la verità. Possibile che, pur con le moderne apparecchiature di cui oggi disponiamo, le indagini durino decine di anni, spesso inutilmente? Possibile che solo i detective immaginari riescano in brevissimo tempo a scoprire la verità su un delitto? |
Kaj senrilate al la plena certigo de vero, la implikitoj en krima ago devus esti objekto de atento kaj reedukado, se ili evidente bezonas tion. Malsanulon oni devas ĉiam klopodi resanigi, eĉ se la malsano ne estas pruvita per dokumentoj. | A prescindere da tale accertamento, la rieducazione dei soggetti coinvolti nel fatto delittuoso dovrebbe attuarsi, se risulta di tutta evidenza che tali soggetti ne hanno bisogno. Un malato deve essere curato, anche se la sua malattia non è comprovata da un certificato. |
Kompreneble, ĉi tie mi aludas pri gravaj,
atentaltiraj krimoj. Ni pensu pri la multnombraj juĝaj aferoj, pri kiuj okupiĝis televido kaj gazetaro en la lastaj jaroj. Ni ne povas ne konscii pri la absurdeco de la jura sistemo, kaj, krom ĉio, malaprobi tion, ke homaj dramoj aliformiĝas en spektaklon kaj temon de salonaj babiladoj. |
Naturalmente sto parlando di gravi delitti, quelli che “fanno notizia”. Pensiamo ai numerosi casi giudiziari di cui si è occupata la cronaca in questi ultimi anni. Non possiamo non renderci conto dell'assurdità del sistema e, oltre tutto, non deprecare come drammi umani siano trasformati in spettacolo e tema di discussioni salottiere. |
La juĝa sistemo ne faris rimarkindan progreson de kiam, en 1764, Cesare Beccaria publikigis la faman traktaton “Pri krimoj kaj punoj”, elirigante el mezepoka barbareco la tiutempan senton. Kaj surprizas min la nesentebleco de juristoj kaj leĝfarantoj, ilia nekapablo trafi la fundamentan principon, kiu devas reguli ankaŭ justecon. | Il sistema giudiziario non ha fatto significativi progressi da quando, nel 1764, Cesare Beccaria pubblicò il famoso trattato “Dei delitti e delle pene”, facendo uscire le coscienze dalla barbarie medioevale. E mi stupisce l'insensibilità dei giuristi e dei legislatori, la loro incapacità di cogliere il principio fondamentale, l'amore, che deve regolare anche la giustizia. |
La juĝa sistemo similas al malnova maŝino, kies funkciado (se tiel diri) estas ege multekosta, kaj kiun necesas anstataŭigi per nova kaj bone funkcianta aparato; aŭ al kaduka domo tute disfaligenda, por doni lokon al nova kaj diversa konstruaĵo. “Se via justeco ne superos la justecon de la Skribistoj kaj Fariseoj, vi tute ne eniros en la Regnon de la Ĉielo” (Mt 5,20). Do, nia justeco estu konkreta, trafa, ne supraĵa, ne formala. Senutilaj kaj eĉ damaĝaj estas la tribunaloj, kie oni nur juĝas kaj kondamnas. Se Jesuo diris “ne juĝu, ne kondamnu” (Lk 6,37), estas motivo! Kaj ni ne miskomprenu: ĉi tiu ordono tute ne kontraŭstaras la devon esti kritikaj – eĉ forte kritikaj – kaj ĉiam serĉadi la veron. | Il sistema giudiziario è come una vecchia macchina, il cui funzionamento (si fa per dire) comporta spese considerevoli, che deve essere sostituita da una nuova ed efficiente; è come un vecchio edificio fatiscente, che deve essere demolito per lasciare spazio ad una costruzione completamente nuova e diversa. “Se la vostra giustizia non supererà quella degli Scribi e dei Farisei, non entrerete affatto nel Regno di Cieli” (Mt 5,20). Dunque, la nostra giustizia sia più vera, concreta, non superficiale, non formale. Sono inutili e addirittura dannosi i tribunali, se la loro funzione si limita a quella di giudicare e condannare le persone ritenute colpevoli. Se Gesù ha detto “non giudicate, non condannate” (Lc 6,37) ci sarà un motivo! E notiamo bene che questo comandamento non contrasta con il dovere di essere critici, e fortemente critici, e di ricercare la verità. |
Konklude. Unua, fundamenta devo estas ami: voli kaj
fari tion kio estas bono por la aliaj kiel por si mem. Ni kredu
firme en ĉi tiu principo, ĝin malkaŝe deklaru kaj
transdonu al la junuloj ekde la frua infanaĝo. Tiel ili, iom
post iom, konscios pri siaj devoj kaj rajtoj, kaj, iĝinte
plenkreskaj, komprenos la veran sencon de libero, respektos
veron, praktikos justecon, starigos amikecajn kaj solidarecajn
rilatojn, ankaŭ je internacia nivelo, agante kiel unuopuloj
aŭ kiel apartenantoj al publikaj organizoj. Nur sur fundamento de amo estos daŭra interhoma kaj interpopola paco. |
In conclusione. Primo e fondamentale dovere: amare, cioè fare ciò che è bene per gli altri come per sé stessi. Crediamo fermamente in questo principio, dichiariamolo apertamente e trasmettiamolo ai giovani fin dalla più tenera età. Essi, gradatamente, diverranno consapevoli dei loro doveri e diritti, e, raggiunta la maturità, comprenderanno il reale senso della libertà, rispetteranno la verità, praticheranno la giustizia, rinnoveranno e miglioreranno le istituzioni, stabiliranno rapporti di amicizia e solidarietà anche a livello internazionale, agendo quali singoli o quali appartenenti a una pubblica organizzazione. Solo sul fondamento dell'amore ci potrà essere pace durevole tra gli uomini e tra i popoli. |