«La Sinjoro donu al vi la pacon!»
Prelego de frato Pierluigi Svaldi
«Il Signore ti dia la pace!»>
Conferenza di fra Pierluigi Svaldi

 Kutime la monaĥo salutis per “Pacon kaj Bonon!” Franciskana saluto sufiĉe disvastiĝinta, sed kun malmulta kunpusiĝo sur la komunumo. Paroli pri paco, fakte, estas kiel paroli pri amo, pri espero, rapide glitante al: “Kia vetero estos”. La paco estas persona kaj socia deziro, flirtigita de ĉiuj, postulata en ĉiu medio, sed ĝi lasas ĉion neŝanĝebla. Termino tiel nespecifa riskas diri vere malmulte. Historie oni scias ke Francisko el Asizo, komence de ĉiu sia parolado, «salutis la popolon anoncante la pacon. Antaŭ sia konvertiĝo, anoncante la pac-saluton, li havis pioniron, kiu ofte trairante Asizon salutadis per la dirmaniero: “Pacon kaj bonon! Pacon kaj bonon!”» (Legendo de la tri Kamaradoj, FF. 1432). Sed per la alveno de Francisko tiu ĉi sinjoro tute malaperis.  Di solito i frati salutavano con: “Pace e Bene!” Un saluto francescano abbastanza diffuso, con poco impatto sulla società. Parlare di pace, infatti, è come parlare di amore, di speranza, scivolando presto su: “Che tempo fa”. La pace è un desiderio personale e sociale, sventolato da tutti, preteso in ogni ambiente, ma che lascia il “tempo che trova”. Un termine così generico rischia di dire veramente poco. Storicamente si sa che Francesco d’Assisi, all’inizio di ogni suo discorso, «salutava il popolo annunciando la pace. Prima della sua conversione, nell’annunzio del saluto di pace egli aveva avuto un precursore, il quale percorreva di frequente Assisi salutando con il motto: “Pace e bene! Pace e bene!”» (Leggenda dei tre Compagni, FF. 1432). Ma con l’arrivo di Francesco questo signore sparì nel nulla.
 En la komenco de la franciskana vivo la popolo multe surpriziĝis kiam ĝi aŭdis la unuajn manaĥojn bondezirantajn la pacon al ĉiuj kaj ĝi petis kiun sencon havas tiu saluto. Unu el la monaĥoj sin sentis multe embarasita kaj petis de Francisko ĉu li povus ŝanĝi tiun ĉi saluton. Francisko respondis: «Lasu ke ili diras, ĉar ili ne komprenas la aferojn de Dio. Sed vi ne hontu pri tio, ĉar mi diras al vi, frato, ke eĉ la nobeloj kaj princoj de tiu ĉi mondo manifestos respekton al vi kaj aliaj monaĥoj dank’ al tiu ĉi saluto» (Kompilaĵo de Asizo, FF. 1642).  All’inizio della vita francescana la gente si stupiva molto quando udiva i primi frati augurare la pace a tutti e domandava che senso aveva quel saluto. Uno dei frati si sentì molto imbarazzato e chiedeva a Francesco di poter cambiare questo saluto. Francesco rispose: «Lasciali dire, poiché non comprendono le cose di Dio. Ma tu non te ne vergognare, poiché ti dico, fratello, che perfino nobili e principi di questo mondo mostreranno riverenza a te e agli altri frati in grazia di questo saluto» (Compilazione di Assisi, FF. 1642).
 Oni povas ĉiam konversacii pri variaj tipoj de saluto proponebla al la popolo, hejme aŭ survoje, sed ni scias, laŭ sperto, ke ĉiuj atendas saluton, eĉ se sensignifa aŭ bagatela, precipe de la gekonatoj aŭ laborkolegoj. La saluto, fakte, rompas tiun “timon de iu alia”, kiu iel loĝas en ni ĉiuj. Saluti estas jam trankviligi la alian. Se ni ne limiĝas al la kutimaj salutoj, kvankam devigaj, ni povas oferti bondeziron de paco, kiu minimume signifas ke ni konfliktas kun neniu. Se ni, poste, deziras oferti ion pli gravan ol la neĉeeston de kolflikto, tiam prefere ni studu pli profunde la interesan signifon de paco ĝis peti Dion ke Li donu ĝin al ni. Fakte, sankta Francisko forte asertas ke li per revelacio havis tiun ĉi saluton: «La Sinjoro donu al vi la pacon!» (FF. 121).  Si può sempre discutere sui vari tipi di saluto da offrire alla gente, in casa o per strada, ma sappiamo per esperienza che tutti aspettano un saluto, anche se insignificante o banale, specialmente dai conoscenti o dai colleghi di lavoro. Il saluto, infatti, rompe quella “paura dell’altro” che in qualche modo alberga dentro ciascuno di noi. Salutare è già tranquillizzare l’altro. Se non ci accontentiamo dei soliti saluti, anche impegnativi, possiamo offrire un augurio di pace, che nella misura minima significa non avere conflitti con nessuno. Se, poi, desideriamo qualcosa di più carico dell’assenza di conflitto, allora conviene approfondire l’interessante significato di pace da chiedere addirittura a Dio di farcene dono. Infatti san Francesco afferma con forza di aver avuto per rivelazione questo saluto: «Il Signore ti dia la pace!» (FF. 121).
 En la hebrea mondo, por bondeziri la pacon estas utiligata aparta vorto, eĉ “altira”. La vorto shalôm. Vorto riĉa je signifoj, kiel: farti bone, feliĉo, sekureco, totaleco, kondiĉoj de trankvileco kaj ordo, pleneco, perfekteco, harmonio, integreco, kompleteco. Per tiu ĉi vorto oni referencas «al ĉiuj elementoj de la psika kaj fizika harmonio de la homo en si mem, en la kontaktoj kun siaj similuloj kaj en lia rilato al Dio» (Maria Guarini). Tiu ĉi vorto, shalôm, nuntempe estas uzata kiel saluto. Kiel bondezira formulo ĝi ĉeestas en ĉiu beno aŭ grava liturgio. La paco, fakte, estas la plejalta idealo de la hebreaj saĝuloj, estas la donaco kiun Dio senĉese faras al sia popolo kiam ĝi, deturniĝinta, revenas al Li, repaciĝante en la amo. Ankaŭ Jesuo, post sia lasta vespermanĝo, per sia konversacio diris: «Pacon Mi lasas al vi, mian pacon Mi donas al vi. Mia paco ne estas kiel tiu, kiun la mondo donas» (Jo. 14,27). Temas pri paco kiu estas vivpleneco laŭ ĉiuj rilatoj, paco kiun la mondo ne povas doni, ĉar ĝi ne entenas ĝin. La kristanoj interŝanĝas “la pacsignon”, aŭ, pli bone, “la pacdonon” dum la eŭkaristia liturgio, kiam la ĉeesto de la Sinjoro estas pli intensa, tujtuje antaŭ la komunio. «Ankaŭ la adiaŭa formulo: “Iru en pacon”, al kiu la Asembleo respondas: “Ni danku al la Sinjoro”, markas klaran komparon kun la konkludo de la hebreaj preĝoj, kaj el la dirmaniero Shalôm ĝi retenas la tutan signifoplenan semantikon, sed ankaŭ la dinamikan realecon kiu konkrete prezentiĝas en la fideluloj» (M. Guarini).  Nel mondo ebraico, per augurare la pace viene usata una parola speciale, addirittura “attraente”. La parola shalôm. Una parola densa di significati, come: star-bene, felicità, sicurezza, totalità, condizione di tranquillità e di ordine, pienezza, perfezione, armonia, integrità, compiutezza. Con questa parola si fa riferimento «a tutti gli elementi dell’armonia psico-fisica dell’uomo in sé, nei contatti con i suoi simili e nel suo rapporto con Dio» (Maria Guarini). Questa parola, shalôm, oggi viene usata come saluto. Come formula di augurio è presente in ogni benedizione o liturgia importante. La pace infatti è l’ideale supremo dei sapienti ebrei, è il dono che Dio fa continuamente al suo popolo quando, dopo essersi allontanato, ritorna a Lui, riconciliandosi nell’amore. Anche Gesù, dopo la sua ultima cena, in un suo discorso disse: «Vi lascio la pace, vi do la mia pace. Non come la dà il mondo, io la do a voi» (Gv, 14,27). Si tratta di una pace che è pienezza di vita sotto tutti gli aspetti, pace che il mondo non può dare perché non ce l’ha. I cristiani si scambiano "il segno della pace", o, meglio, “il dono della pace” durante la liturgia eucaristica, nel momento in cui la presenza del Signore è più forte, quello immediatamente prima della comunione. «Anche la formula di congedo: "Andate in pace", alla quale l'Assemblea risponde: "Rendiamo grazie a Dio", denota una chiara similitudine con la conclusione delle preghiere ebraiche, e dell'espressione Shalôm conserva tutta la pregnanza semantica, ma anche di realtà dinamica che si fa concretamente presente nei fedeli» (M. Guarini).
 La kristanoj entenas tiun ĉi dinamikan realecon ne kiel frukton de persona streĉo, de doktrina konvinko, aŭ per la religiaj praktikadoj, sed nur pere de la persono de Kristo. En Li ni povas trovi la veran ripozon de la spirito, la veran pacon. La Sinjoro Jesuo, fakte, estas la “princo de la paco”. Je la fino de Sia lasta vespermanĝo kun siaj disĉiploj li diris: «Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj. Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari» (Jo. 15,5). La pacon, kiu estas la dono de Dio, la shalôm, ni povas havi rekte de la Sinjoro, kiu deziras ke ni produktos multajn fruktojn. Kiel la branĉoj estas la kondukantaj de la viva limfo fontanta de la vinberarbo, tiel ni estas alvokataj iĝi iloj de paco por la mondo en kiu ni vivas  Una realtà dinamica che i cristiani hanno non come frutto di uno sforzo personale, di una convinzione dottrinale o per via delle pratiche religiose, ma solo attraverso la persona del Cristo. In lui possiamo trovare il vero riposo dello spirito, la vera pace. Il Signore Gesù, infatti, è il “principe della pace”. Al termine dell’ultima cena con i suoi discepoli egli disse: «Io sono la vite, voi i tralci. Chi rimane in me, e io in lui, porta molto frutto; perché senza di me non potete far nulla» (Gv. 15,5). La pace che è dono di Dio, lo shalôm, la possiamo avere direttamente dal Signore, il quale desidera che noi portiamo molto frutto. Come i tralci sono i conduttori della linfa vitale proveniente dalla vite, così noi siamo chiamati a divenire strumenti di pace per il mondo in cui viviamo.
 Ni, vivantaj en mondo en senĉesa estiĝo, ne povas supozi ke ni havas proponontan pacon se ni ne estas kunigitaj kun la “princo de la paco”. Nur tiu, kiu travivis nedireblajn suferadojn, povas doni al ni kredeblan pacon. Fakte la temo de la ĉi-jara kongreso prezentas Jesuo’n aperantan meze de la disĉiploj post Sia glora pasiono kaj morto, kaj kiel unuan donon Li alportas tiun pacon kun kiu li travivis kaj mortis. Tiu, kiu kapablas suferi kiel Jesuo el Nazareto, jam estas libera homo: li ne timas plu ion kaj iun. En la pasiono Jesuo spertis la am-forton. Forton kiu estis pli granda ol la malamo, la timo, la morto, la malbono. Pro tiu Li kapablas porti la pacon. Al la timigitaj disĉiploj Jesuo diras: «Pacon Mi lasas al vi, mian pacon Mi donas al vi. Ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu» (Jo. 14,27). La paco donata de Jesuo al ni estas tiu, pro kiu ni estas kune kun Li filoj de la Patro, ni vivas en frata rilato inter ni, ĉiu el ni repaciĝinta kun sia vivo. Ni povas ankaŭ diri ke la paco fontas el sperto de sekureco.  Noi che viviamo in un mondo in continuo divenire non possiamo presumere di avere una pace da offrire se non siamo uniti al “principe della pace”. Solo chi è passato tra indicibili sofferenze può darci una pace credibile. Infatti il tema del congresso di quest’anno presenta Gesù che si fa vedere in mezzo ai discepoli dopo la sua gloriosa passione e morte, e che come primo dono porta quella pace con la quale visse e morì. Chi è in grado di soffrire come Gesù di Nazareth è già un uomo libero: non ha più paura di niente e di nessuno. Nella sofferenza Gesù ha sperimentato la forza dell’amore. Una forza che è stata più grande dell’odio, della paura, della morte, del male. Per questo è in grado di portare la pace. Ai discepoli impauriti Gesù dice: «Vi lascio la pace, vi do la mia pace. Non come la dà il mondo, io la do a voi. Non sia turbato il vostro cuore e non abbia timore» (Gv. 14,27). La pace che Gesù dona è quella di essere con lui figli del Padre, di vivere in una relazione fraterna tra noi, riconciliati ciascuno con la propria vita. Possiamo anche dire che la pace deriva da un’esperienza di sicurezza.
 Iun tagon du franciskanaj monaĥoj, devenintaj el Kroatio, kiu estis ĵus liberigita de la Jugoslavia Respubliko, petis gastigon ĉe mia manaĥejo. Parolinte kun ili pri iuj aferoj, mi petis la kialon pro ilia alveno en la zonon. Ili diris al mi ke ili estas petantaj almozon, kies enspezota mono necesus por aĉeti armilojn pro la rearanĝonta armeo. Mirigita pro tiu ĉi motivaĵo, mi petis klarigon, ĉar la franciskanoj agis ĉiam favore al la paco. La respondo estis laŭ mi eĉ pli surpriza. Ili diris al mi: «Kiu patrino povas naski filojn kaj kreskigi ilin ne havinte minimume garantion pri ilia estonteco? Antaŭ ol kreskigi la filojn ĉiu virino petas sekurecon. Rearanĝi la armeon estas ebleco por proponi sekurecon».  Un giorno due frati francescani, provenienti dalla Croazia che si era appena liberata dalla Repubblica Iugoslava, chiesero ospitalità al mio convento. Dopo aver parlato con loro di alcune cose, chiesi il motivo del loro arrivo in zona. Mi dissero che stavano chiedendo del denaro, necessario per acquistare armi e per rifare l’esercito. Sorpreso da questa motivazione, chiesi una spiegazione, in quanto i francescani sono sempre stati in favore della pace. La risposta fu per me ancora più sorprendente. Mi dissero: «Quale madre riesce ad avere figli e a crescerli senza un minimo di garanzia sul loro futuro? Prima di allevare dei figli ogni donna chiede sicurezza. Ricostruire l’esercito è un modo di dare sicurezza».
 Grava latina dirmaniero konstatas: «Si vis pacem, para bellum!». Se vi deziras la pacon, pretigu la militon, tiel ke vi tenu sub kontrolo la negativajn fortojn, kapablajn ĝeni la sekurecon. Ankaŭ en nia persona vivo ne ĉeestas paco sen interna forto kiu superu la fortojn de la malbono, de la malamo, de la morto. En la Evangelio la disĉiploj spertiĝas pri la plej granda malsekureco kiam ili boatas sur ŝtormaj maro aŭ lago, eĉ se Jesuo, ilia Sinjoro, estas dormanta tie, kune kun ili, en la barko. La plej granda sekureco, male, estas spertigita de ĉiuj sur la monto de la prediko. La altaj montoj, fakte, inspiras grandan sekurecon al tiuj kiuj sin sentas de ili brakumataj, dume la ondoj de la maro, ofte altaj kiel montoj, estas tute nefidindaj, neniam antaŭvideblaj, ĉiam malsamaj, en senhalta movado. En la domo firme gardata de ondumita montara horizonto, ni povas ĝui pacon, kiun ni neniam povas sperti meze de la malstabilaj ondoj de la agitita maro. Ni bezonas pacon kaj sekurecon protektatajn de la firmeco de la montoj: ĉiam tie, firmaj kaj senmovaj, altaj ĝis la ĉielo, fidelaj atestantoj de la pludaŭranta vivo, malgraŭ la fluktuado de gajaj aŭ tristaj okazontaĵoj.  Una forte espressione latina dice: «Si vis pacem, para bellum!». Se desideri la pace, organizza la guerra, in modo da tenere sotto controllo le forze negative che potrebbero disturbare la sicurezza. Anche nella nostra vita personale non c’è pace senza una forza interiore che superi le forze del male, dell’odio, della morte. Nel Vangelo i discepoli fanno l’esperienza della massima insicurezza quando sono sul mare/lago in tempesta, anche se Gesù, il loro Signore, è lì nella barca, che dorme. La massima sicurezza viene invece sperimentata sul monte delle beatitudini. Le alte montagne, infatti, ispirano molta sicurezza a quanti si sentono da esse abbracciati, mentre le onde del mare, spesso alte come montagne, sono del tutto inaffidabili, mai prevedibili, sempre diseguali, in continuo movimento. Nella casa protetta dall’orizzonte ondulato e stabile delle montagne possiamo godere di una pace che non possiamo mai sperimentare in mezzo alle mobili onde del mare agitato. Abbiamo bisogno di pace e sicurezza garantite dalla stabilità delle montagne: sempre lì, ferme e immobili, alte fino al cielo, testimoni fedeli del perdurare della vita pur nel fluttuare degli avvenimenti lieti o tristi.
 Ĉi-jare, la 14an de februaro, franciskana monaĥo, Sebastian Francis Shah, estis ordinata helpepiskopo de Lahore en Pakistano, kie la kristanoj konsistigas apenaŭ la tri procenton el la loĝantaro. La supreniro de la milita islamo dum la lastaj jaroj estas fonto de maltrankvilo: la kristanoj sentas sin malsekuraj, fojfoje timigitaj. Tiele neskiĝis vilaĝoj surbaze de la religia adeptiĝo. Por konfesi la fidon kaj preĝi libere la misiistoj arigis la homojn en vilaĝoj, aĉetante la terenojn por iliaj vendejoj, lernejoj kaj sanktejoj. Tiu episkopo elektis kiel dirmaniero dum sia ofico: “Sinjoro, faru el mi kanalon por paco”, sin devigante pasigi la pacon, devenantan el Dio, en mondon kie la homoj estas multe timigitaj, ĉu dum ili troviĝas hejme, ĉu en la foirejo, ĉu en la laborejo aŭ sanktejo. Preĝo tre konata kaj populara, eĉ alskribita al sankta Francisko el Asizo, ĝuste komenciĝas per la vortoj: «Ho Sinjoro, faru el mi ilon por via paco» kaj pludaŭras:  Il 14 febbraio di quest’anno un frate francescano, Sebastian Francis Shah, è stato ordinato vescovo ausiliare di Lahore in Pakistan, dove i cristiani rappresentano appena il 3% della popolazione. L’ascesa dell’islam militare nel corso degli ultimi anni è fonte di preoccupazione: i cristiani si sentono insicuri, a volte impauriti. Così sono nati dei villaggi in base all’affiliazione religiosa. Per professare la fede e pregare in libertà, i missionari hanno radunato la gente in villaggi, acquistando i terreni per i loro negozi, per le loro scuole e per il luogo del culto. Questo vescovo ha scelto come motto del suo ministero: “Signore, fammi un canale di pace”, impegnandosi a far passare la pace che viene da Dio in un mondo dove la gente è molto intimorita, sia che si trovi in casa o nella piazza del mercato, al lavoro o nel luogo di culto. Una preghiera molto nota e popolare, attribuita addirittura a san Francesco d’Assisi, inizia appunto con le parole: «O Signore, fa’ di me uno strumento della tua pace» e continua:
 «Kie estas malamo, zorgu ke mi alportu la Amon
 Kie estas ofendo, ke mi alportu la Pardonon
 Kie estas malkonkordo, ke mi alportu la Unuecon
 Kie estas dubo, ke mi alportu la Kredon
 Kie estas eraro, ke mi alportu la Veron
 Kie estas malespero, ke mi alportu la Esperon
 Kie estas malĝojo, ke mi alportu la Ĝojon
 Kie estas mallumo, ke mi alportu la Lumon.
 Ho Majstro, zorgu ke mi ne tiom klopodu:
 Por esti konsolata, kiom por konsoli
 Por esti komprenata, kiom por kompreni
 Por esti amata, kiom por ami.
 Ĉar nur donante, oni ricevas;
 nur pardonante, oni estas pardonata;
 nur mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo».
 «Dove è odio ch’io porti l’Amore
 Dove è offesa ch’io porti il Perdono
 Dove è discordia ch’io porti l’Unione
 Dove è dubbio ch’io porti la Fede
 Dove è errore ch’io porti la Verità
 Dove è disperazione ch’io porti la Speranza
 Dove è tristezza ch’io porti la Gioia
 Dove è tenebre ch’io porti la Luce.
 O Maestro, fa’ ch’io non cerchi tanto:
 di essere consolato quanto di consolare
 di essere compreso quanto di comprendere
 di essere amato quanto di amare.
 Perché è dando che si riceve
 Perdonando che si è perdonati
 morendo che si risuscita a Vita Eterna».
 La preĝo, kiam kondukas nin al la renoviĝo de nia kontakto kun Dio, ebligas nin senti kaj iĝi konkrete iloj de tiu paco kiun nur Dio entenas kaj kapablas oferti. La preĝo, ne nur tiu ĵus legita, helpas nin agnoski ke la fonto de la paco malĉeestas en ni, ĝi eltenas nin en la situacioj en kiuj ni ne kapablas proponi konforman kaj sufiĉan pacon, ĝi poste, restarigas tiun internan energion jam konsumitan dum konfliktaj situacioj. En la preĝo oni ĝojas esti «branĉoj kunigitaj kun la vinberarbo», kiu estas Kristo, “princo de la paco”.  La preghiera, quando ci porta a rinnovare il nostro contatto con Dio, ci permette di sentirci e diventare concretamente strumenti di quella pace che solo Dio ha e può dare. La preghiera, non solo quella appena letta, ci aiuta a riconoscere che non sta in noi la fonte della pace, ci sostiene nelle situazioni nelle quali non siamo in grado di portare una pace adeguata e sufficiente, ripristina, poi, quella energia interiore che è stata consumata nelle situazioni di conflitto. Nella preghiera si gioisce di essere «tralci uniti alla vite», che è Cristo, “principe della pace”.
 Ni diris ke la “simpla preĝo” ĉi-supre legita estas alskribita al sankta Francisko. Tio, ĉar Francisko el Asizo travivis dum tre eventoplenaj tempoj similaj al la niaj. Li travivis la tumultan preteriron de la stabileco de feŭda mondo al la vigleco de komercoj kaj komunumaj liberecoj. Liatempe ne ĉeestis io firma kaj sekura: la nobeloj kaj riĉuloj devis defendi siajn privilegiojn, la klerikaro toleris la naskiĝon de la novaj movadoj, ofte herezaj, la komercistoj postulis pli agnoskitan rajton, la malriĉuloj, multegaj tiutempe, bezonis la vivpovan minimumon. Francisko volis legi sian tumultan tempon, ekirante de la absoluto, de Dio, de la plej firma punko de la mondo. Lia obstineco, per kiu li antaŭenportis tiun ĉi sindevigon, konvinkis multajn homojn, kaj ne nur tiutempe, ĉar eĉ nun lia propono akiras multe da atento.  Abbiamo detto che la “preghiera semplice” letta sopra è stata attribuita a san Francesco. Questo perché Francesco d’Assisi visse in tempi molto movimentati simili ai nostri. Egli visse il passaggio turbolento dalla stabilità del mondo feudale alla vivacità dei commerci e delle libertà comunali. Al suo tempo non c’era niente di stabile e sicuro: i nobili e i ricchi dovevano difendere i loro privilegi, il clero soffriva la nascita dei nuovi movimenti, spesso ereticali, i commercianti pretendevano un posto più riconosciuto, i poveri, moltissimi in quel tempo, richiedevano il minimo vitale. Francesco volle leggere il suo tempo turbolento partendo dall’assoluto, da Dio, dal punto più fermo del mondo. La sua caparbietà nel portare avanti questo impegno ha convinto molta gente, e non solo del suo tempo perché ancora oggi la sua proposta riscuote molta attenzione.
 Je la fino de sia vivo Francisko diktas la spiritan testamenton per kiu, per malmultaj paĝoj, li resumas sian proponon de evangelia vivo. Kiam li priskribas la alproksimiĝon de la monaĥoj al la renkontitaj homoj, li skribas: «La Sinjoro revelaciis al mi ke ni diru tiun ĉi saluton: “La Sinjoro donu al vi la pacon!”» (FF. 121). Ne temas kompreneble pri paco devenanta de propra homeco, facile rompebla kaj malforta por firmigi pacon kaj sekurecon al la homoj. Por Francisko la monaĥoj ne iris al la homoj por oferti prosperon kaj posedaĵojn de ĉi tiu mondo, nek promesis interligojn kun la riĉuloj aŭ la potenculoj. Ili sin sentis simplaj iloj en la manoj de Dio, kiu daŭre ofertas sian pacon al ĉiuj serĉantaj ĝin. Pacon kiu ne estas frukto de homa aŭ socia streĉo, sed dono simple akceptata, sen tensio aŭ troigoj. Por Francisko la homoj bezonis la internan pacon kiun Jesuo portis al siaj disĉiploj post sia pasiono kaj morto.  Alla fine della sua vita Francesco detta il testamento spirituale dove in poche pagine riassume la sua forma di vita evangelica. Quando narra l’approccio che i frati avevano verso le persone che incontravano, scrive: «Il Signore mi rivelò che dicessimo questo saluto: “Il Signore ti dia la pace!”» (FF. 121). Non si parla certo di una pace derivante dalla propria umanità, troppo fragile e debole per garantire pace e sicurezza alla gente. Per Francesco i frati non andavano verso la gente per offrire benessere e beni di questo mondo, non auguravano alleanze con i ricchi o i potenti. Essi si sentivano semplici strumenti nelle mani di Dio che continuamente offre la sua pace a tutti quelli che la cercano. Una pace che non è frutto di sforzo umano o sociale, ma dono accolto in semplicità, senza tensioni o forzature. Per Francesco la gente aveva bisogno della pace interiore che Gesù ha portato ai suoi discepoli dopo la sua passione e morte.
 La biografoj de sankta Francisko rimarkis ankaŭ la stilon kaj la manierojn de la pacanonco. Ne estis simple kaj facile porti pacon en tiutempo de senpaŭsaj fluktuadoj, kiam ĉiu serĉis profiti por certigi sociajn aŭ familiajn sekurecojn. Ili rakontas pri Francisko alvokanta siajn monaĥojn per tiu ĉi vortoj: «La pacon, kiun vi anoncas per buŝo, entenu eĉ pli abunda en viaj koroj. Ne provoku iun al kolero aŭ skandalo, sed ĉiuj estu allogataj al la paco, al la boneco kaj al la konkordo de via mildeco. Tiu ĉi estas nia vokiĝo: kuraci la vundojn, bandaĝi la frakturojn kaj revenigi la perditojn. Multoj, fakte, kiuj al ni ŝajnas diablanoj, iun tagon estus disĉiploj de Kristo» (Legendo de la tri Kamaradoj, FF. 1469).  I biografi di san Francesco annotarono anche lo stile e le modalità dell’annuncio di pace. Non era semplice né facile portare la pace in un tempo di fluttuazioni continue, dove ognuno cercava di approfittare per garantire sicurezze sociali o familiari. Narrano di un Francesco che esorta i suoi frati con queste parole: «La pace che annunziate con la bocca, abbiatela ancor più copiosa nei vostri cuori. Non provocate nessuno all’ira o allo scandalo, ma tutti siano attirati alla pace, alla bontà e alla concordia dalla vostra mitezza. Questa è la nostra vocazione: curare le ferite, fasciare le fratture e richiamare gli smarriti. Molti, infatti, che ci sembrano membra del diavolo, un giorno saranno discepoli del Cristo» (Leggenda dei tre Compagni, FF. 1469).
 Alia biografo skribas pri Francisko: «En ĉiu sia prediko, antaŭ anonci la vorton de Dio al la kinigita popolo, li bondeziris la pacon, dirante: “La Sinjoro donu al vi la pacon!”. Tiun ĉi pacon li anoncis ĉiam sincere al la viroj kaj virinoj, al ĉiuj kiujn li renkontis aŭ al tiuj alvenintaj al li. Ĉimaniere multaj, kiuj kune malamis la pacon kaj sian savon, per la helpo de la Sinjoro brakumis tutkore la pacon, iĝante ili mem filoj de ĉi tiu paco deziremaj la eternan savon» (Unua Vivo de Tomaso de Celano, FF. 359).  Un altro biografo scrive di Francesco: «In ogni suo sermone, prima di comunicare la parola di Dio al popolo radunato, augurava la pace dicendo: “Il Signore vi dia la pace!”. Questa pace egli annunciava sempre sinceramente a uomini e donne, a tutti quanti incontrava o venivano a lui. In questo modo molti che odiavano insieme la pace e la propria salvezza, con l’aiuto del Signore abbracciavano la pace con tutto il cuore, diventando essi stessi figli di questa pace e desiderosi della salvezza eterna» (Da Vita Prima di Tommaso da Celano, FF. 359).
 La pacsaluto, komprenita tiamaniere, kunportas aranĝitan programmo pri evangelia vivo antaŭvide al mondo de justeco kaj amo. Fakte Francisko indikas la vojon de la evangelia libereco, de la reciproka repaciĝo, kun Dio kaj kun la Eklezio al komunuma societo, turmentata de tre gravaj ekonomiaj malegalecoj, kruelaj partianecaj malamoj kaj maltrankviligantaj malfidemoj al la ofico de savo de la Eklezio. En senesperaj situacioj gravas povi referenzi al ne negoceblaj valoroj, kiuj fontu el Dio kaj estu kunpartigitaj de ĉiuj homoj de bona volo.  Il saluto di pace, inteso così, porta a un articolato programma di vita evangelica in vista di un mondo di giustizia e di amore. Infatti Francesco indica la via della libertà evangelica, della riconciliazione vicendevole, con Dio e con la Chiesa ad una società comunale, afflitta da gravissime disparità economiche, da feroci odi di parte e da preoccupanti diffidenze verso il ministero di salvezza della Chiesa. In situazioni disperate è importante poter far riferimento a valori non negoziabili, che abbiano la fonte in Dio e che vengano condivisi da tutti gli uomini di buona volontà.
 La sindevigo por la paco estas tre bone vortigita en la freŝdata Regulo de evangelia vivo pretigita por la laikaj franciskanoj: «Kiel alportantoj de paco kaj memorantaj ke ĝi estu senĉese konstruata, ili esploru la vojojn de la unueco kaj frataj interkonsentoj, per la dialogo, fidemaj je la ĉeesto de la dia ĝermo kiu estas en la homo kaj je la transformantaj potencoj de amo kaj de pardono» (Reg. OFS, 19). Temas pri valoro ĉiam dezirita kaj neniam plenumita, pri ebla kaj ĉiama riska realeco, sed neniam verŝajne neĉeestanta en la penso kaj vivo de vera homo de ĉi tiu mondo.  L’impegno in favore della pace viene espresso molto bene nella recente Regola di vita evangelica preparata per i francescani laici. «Quali portatori di pace e memori che essa va costruita continuamente, ricerchino le vie dell’unità e delle fraterne intese, attraverso il dialogo, fiduciosi nella presenza del germe divino che è nell’uomo e nella potenza trasformatrice dell’amore e del perdono» (Reg. OFS, 19). Si tratta di un valore sempre desiderato e mai compiuto, di una realtà possibile e sempre a rischio, ma che mai potrà mancare nel pensiero e nella vita di un vero uomo di questo mondo.
 Kara leganto, aŭ aŭskultanto: la bondeziro de paco rompu ĉiun heziton je la sindevigo de «frataj interkonsentoj» kaj progresu tiu «dia ĝermo» enmetita en ĉiu el ni favore al la homaneco dum la atendo de paco kaj sereneco. «La Sinjoro donu al vi la pacon!» (FF. 121).  Caro lettore, o ascoltatore: l’augurio della pace rompa ogni indugio sull’impegno delle «fraterne intese» e si sviluppi quel «germe divino» depositato dentro ciascuno di noi a favore dell’umanità in attesa di pace e serenità. «Il Signore ti dia la pace!» (FF. 121).