GARIBALDI: UNA VITA AVVENTUROSA Conferenza di Norma Covelli |
GARIBALDI: AVENTURA VIVO prelego de Norma Covelli |
Giuseppe Garibaldi è considerato, con Mazzini, Cavour e Vittorio Emanuele II°, uno dei promotori del risorgimento italiano e un padre della Patria. È uno dei pochi italiani che, con Dante, Cristoforo Colombo e Leonardo da Vinci sia non solo conosciuto e ammirato in tutto il mondo ma anche amato. | Giuseppe Garibaldi, kun Mazzini, Cavour kaj Vittorio Emanuele la dua, estas konsiderata iniciatinto de la itala Releviĝo kaj Patro de la Patrujo. Li estas ne nur tre konata kaj admirata tra la tuta mondo, sed ankaŭ amata kune kun malmultaj Italoj kiel Dante, Cristoforo Colombo kaj Leonardo da Vinci. |
La vita di Garibaldi è ricca di imprese eccezionali compiute in America ed Europa. La sua abilità nell’affrontare avversari sempre più forti per numero e mezzi, lo fa paragonare ad un eroe dei poemi epici e gli attribuisce ammirazione e simpatia. | La vivo de Garibaldi estas riĉa je ekceptaj heroaĵoj plenumitaj en Ameriko kaj Eŭropo. Lia lerteco, kiam li alfrontas kontraŭulojn pli fortaj ol li pro nombro da homoj kaj da rimedoj, igas lin komparebla kun la herooj de epopeaj poemoj kaj atribuas al li admiron kaj simpation. |
È coraggioso, ostinato e affida le sue imprese all’audacia e alla fortuna. Ama il mare, la vita libera da conformismi, l’avventura e per questo, ancor giovanissimo parte da Nizza, sua città natale, al tempo facente parte del Regno di Sardegna, per fare il marinaio, girovagando attraverso il Mediterraneo e il mar Nero. Per sostentarsi si cimenta in diversi lavori: pastore, commerciante, insegnante. | Li estas kuraĝa, obstina kaj konfidas siajn entreprenojn al la aŭdaco kaj al la sorto. Li ŝatas la maron, la vivon sen konformismoj, la aventuron. Pro tio, li, ankoraŭ junaĝa forlasas Nizza-n, sian naskiĝurbon, tiutempe parto de la Sardinia Regno, por entrepreni maristan vivon, vagante tra Mediteraneo kaj Nigra Maro. Por sinteni li adaptiĝas al pluraj laboroj: paŝtisto, komercisto, instruisto. |
In seguito, ottenuto il diploma di capitano mercantile, salpa per il Sudamerica e alterna la vita del corsaro, navigando lungo i grandi fiumi sudamericani, a quella del soldato, cavalcando negli spazi sterminati del Brasile, dell’Uruguay, dell’Argentina e partecipando, all’occasione, a guerriglie per la liberazione di popolazioni dominate da governi oppressori. | Sekve, atinginte diplomon pri komerca ŝipestro, li eknavigas al Sudameriko, kie alternigas korsaran vivon, navigante laŭ la tieaj riveregoj, kun la soldata vivo, rajdante tra senlimaj spacoj de Brazilo, Urugvajo kaj Argentino kaj partoprenante, ĉe okazo, gerilojn por liberigi tiujn popolojn de subpremantaj regadoj. |
Conosce Anita Riberio da Silva, brasiliana, coraggiosa amazzone e audace battagliera, come lui. Costei, abbandonando il marito, lo seguirà ovunque e si batterà al suo fianco per rivendicare l’indipendenza e i diritti dei popoli sudamericani. Sostenendo con lei diverse guerriglie, Garibaldi ne apprende la tecnica e impara l’arte di comandare gli uomini nel condurre la rivolta. Ciò gli sarà utile per eludere gli eserciti d’Italia, Austria, Germania e Francia quando tornerà in Europa per promuovere campagne militari, utilizzando sempre meno uomini e mezzi degli avversari . Egli non segue una particolare strategia ma si affida all’istinto e all’inventiva. Per esempio, in Brasile, trasporta via terra delle navi dalla laguna al mare, in Italia sfugge alla caccia di tre eserciti o beffa i Borboni piombando su Palermo, contro i Prussiani, sorprende il nemico con l’astuzia. | Tie li konatiĝas kun Anita Riberio da Silva, brazilanino, kuraĝa amazono kaj maltima batalantino kiel li. Ŝi, forlasinte sian edzon, sekvos lin ĉien ajn batalante flanke de li por havigi plenrajte memstarecon al la sudamerikaj popoloj. Eltenante kun ŝi plurajn gerilojn, Garibaldi lernas ties teknikon kaj la arton kiel estri la homojn dum la armitaj insurekcioj. Tion li utiligos, reveninte al Eŭropo, por eviti danĝeron fare de la armeoj de Italio, Aŭstrio, Germanio, Francio kaj kiam li proponas militajn kampanjojn kun malpli da homoj kaj rimedoj ol la kontraŭuloj. Li ne sekvas apartan strategion, male li sin konfidas nur al la instinko kaj al la inventemo. Ekzemple: en Brazilo transigante laŭ tera vojo, ŝipojn de la laguno ĝis la maro, en Italio, evitante la kapton fare de tri postkurantaj armeoj, aŭ en Sicilio, kiam li mokas la Borbonojn sin ĵetante neatendite en Palermo-n, kaj en Prusio, kiam li surprizas la malamikon per ruzo. |
Egli guida un esercito eterogeneo composto da volontari reclutati di volta in volta tra gli abitanti di diverse nazioni: in America, brasiliani uruguayani, emigrati italiani e profughi argentini; in Europa: francesi, tedeschi, esuli polacchi, ungheresi, russi, slavi nonché italiani di ogni regione e condizione sociale. Vi partecipano anche vagabondi che non hanno mai combattuto in eserciti regolari, ma sono pronti ad arruolarsi per qualsiasi causa. I quotidiani europei e le riviste a diffusione internazionale illustrano le sue imprese, fotografi lo seguono sui campi di battaglia e si moltiplicano le sue biografie. | Li gvidas heterogenan armeon kunmetitan per volontuloj rekrutitaj iom post iom inter la loĝantoj de diversaj nacioj. En Ameriko: Brazilanoj, Urugvajanoj, elmigrantaj Italoj kaj rifuĝintaj Argentinanoj; en Eŭropo: Francoj, Germanoj, polaj ekziluloj, Hungaroj, Rusoj, Slavoj kaj Italoj el ĉiu regiono kaj socia kondiĉo. Partoprenas eĉ vagabondoj neniam batalintaj en regulaj armeoj, sed ĉiam pretaj rekrutiĝi pro ia ajn afero. Eŭropaj ĵurnaloj kaj internacie disvastiĝantaj revuoj priskribas iliajn heroaĵojn, fotistoj sekvas lin sur batalkampoj kaj ĉie multobliĝas liaj biografioj. |
Durante la permanenza a Costantinopoli Garibaldi ha imparato un po’ di greco e latino, approssimativamente conosce l’italiano, pur evitando l’uso di grammatica e sintassi. Con importanti personaggi quali il Re e Cavour, usa il francese che parla discretamente. Conosce pure lo spagnolo e il portoghese ma con i suoi soldati ama esprimersi in dialetto ligure, specialmente quando bestemmia e insulta. Ciò nonostante, in età avanzata, nell’esilio di Caprera, scrive in italiano racconti, poesie e memorie della sua vita avventurosa, rivedute e corrette da Giosuè Carducci, prima di essere pubblicate. | Dum sia restado en Kostantinopolo, Garibaldi lernis iomete la grekan kaj latinan lingvojn. Proksimume li konas la italan kvankam evitante la utiligon de ĝiaj gramatiko kaj sintakso. Kun la altranguloj, kiaj la reĝo kaj Cavour li parolas sufiĉe bone franclingve, sed li konas ankaŭ la hispanan kaj la portugalan. Tamen, kun siaj soldatoj li uzas la ligurian dialekton, precipe kiam li sakras aŭ insultas. Malgraŭ tio li, jam antaŭe kun la aĝo, dum la ekzilo en Caprera verkas itallingve rakontojn, poeziaĵojn, memoraĵojn pri sia aventurema travivaĵo, kiujn Giosuè Carducci revizias kaj korektas antaŭ ilia eldonado. |
Sono però, soprattutto gli aspetti di avventuriero e combattente che creano il mito di Garibaldi. | Sed tio, kio precipe kreas la miton de Garibaldi, estas lia aventurema kaj batalema aspekto. |
Per tutta la vita egli rimane un soldato e conserva qualcosa del pirata, del bracconiere o del corsaro. È uomo d’azione e come tale, sente l’impulso e il dovere di intervenire contro governi imperialistici e sempre riesce ad ottenere una risposta entusiastica e generosa dai suoi uomini, che lo seguono con ammirazione, perché sa rispettare la loro indipendenza. | Dum sia tuta vivo li restas soldato plutenanta ion similan al pirato, al ŝtelĉasisto aŭ al korsaro. Li estas agemulo kaj pro tio li sentas impulson kaj devon interveni kontraŭ imperiismajn regadojn. Li ĉiam obtenas entuziasman kaj sindediĉan respondon de siaj homoj, lin sekvantaj kun admiro, ĉar li kapablas respekti ilian sendependecon. |
In Italia si dedica alla liberazione di diversi piccoli stati, governati per lo più da stranieri, per realizzare un bellissimo sogno: una nazione unita come tutte le altre in Europa. Per questo egli diventa simbolo del Risorgimento Italiano. La prospettiva di questo suo sogno si estende a tutta l’Europa poichè egli ritiene che l’unità nazionale sia una fase transitoria verso una comunità internazionale. Garibaldi è uno dei primi sostenitori di un’Europa unita. | En Italio li klopodas por liberigi plurajn ŝtatetojn regatajn ĉefe de eksterlandanoj, kun la celo realigi grandegan sonĝon: unuigitan nacion samkiel estas la aliaj en Eŭropo. Pro tio oni konsideras lin simbolo de la itala Releviĝo. Tiu-ĉi sonĝo, perspektive, etendiĝas al la tuta Eŭropo ĉar li opinias ke nacia unuigo estas dumtempa stadio al la internacia komunumo. Garibaldi estas unu el la ĉefaj subtenantoj de la unuigenda Eŭropo. |
In campo religioso egli è un libero pensatore e un convinto anticlericale. Perciò egli esige, nel suo testamento, che il suo corpo, dopo la morte, sia cremato. | Pri religia kampo li estas liberpensulo kaj konvinkita kontraŭklerikalulo. Tial li postulas, per sia testamento, ke lia korpo, mortokaze, estu kremaciita. |
In campo civile è un difensore dell’emancipazione femminile, dell’eguaglianza degli uomini, della parità razziale e dei diritti dei lavoratori. Approva pure l’abolizione della pena capitale. A conferma delle sue opinioni rifiuta di incassare il suo salario di generale, continua a vivere nella più grande semplicità e fa uso molto limitato della sua autorità. Si dichiara vegetariano e rinuncia alle comodità della vita evoluta. Lava lui stesso i suoi indumenti, munge le capre e lavora la terra quando, di tanto in tanto si ritira nell’isola di Caprera, remota e impervia, dove, lontano dal frastuono delle battaglie e della società umana, riesce a meditare in solitudine sulla politica, la storia e la religione. | Pri civila kampo li estas defendanto de virina emancipiĝo, de la interhoma kaj rasa egalecoj, de la laboristaj rajtoj. Li eĉ aprobas la aboligon de la mortopuno. Kiel konfirmo de siaj opinioj li rifuzas enkasigi sian salajron de generalo, daŭre li vivas en la plej granda simpleco kaj utiligas malmulte sian aŭtoritaton. Li sin deklaras vegetarano kaj rezignas la komfortan evoluintan vivmanieron. Li mem lavas siajn vestaĵojn, melkas kaprinojn, prilaboras la grundon, kiam de tempo al tempo li retiriĝas en la insulo Caprera, malproksima kaj malkomforta, kie for de la bruego de batalkampoj kaj de la homa societo, li sukcesas mediti, en plena soleco, pri politiko, historio kaj religio. |
Quando, tuttavia, viene chiamato a guerreggiare, egli ricompare d’improvviso, raduna i suoi volontari e parte per una nuova missione. | Tamen, ĉiam kiam oni alvokas lin por militi, li subite reaperas, arigas siajn volontulojn kaj ekiras al nova misio. |
Il suo modo di agire è spontaneo, rispecchia un atteggiamento creativo ed originale che contribuisce a distinguerlo dalle altre personalità e affascina la gente del popolo. Egli disprezza le convenzioni e per questo è giudicato rozzo quando si presenta, senza cambiarsi d’abito, davanti al re, ai ministri, a dignitari o nelle rare apparizioni in parlamento. In ogni situazione egli ha un suo strano modo di vestire: indossa una camicia rossa, pantaloni blu spesso infilati negli stivali da gaucho, un foulard vistosamente colorato al collo e l’immancabile poncho grigio o a righe. | Lia agmaniero estas memvola, ĝi spegulas krean kaj originalan sintenon, kiu kontribuas distingi lin de la aliaj eminentuloj kaj ravas la popolamason. Li malŝatas la konvenciojn kaj pro tio li estas konsiderata maldelikata kiam li, ne ŝanĝinte la veston, prezentiĝas antaŭ la reĝo, la ministroj, la altranguloj, aŭ dum la maloftaj aperoj en parlamento. En ĉiu situacio li sin vestas sammaniere. Li surmetas ruĝan ĉemizon, bluan pantalonon ofte enmetitan en la gaŭĉo-botojn, farbitan fulardon ĉirkaŭ la kolo kaj nepran grizan aŭ striitan ponĉon. |
Non è un intellettuale come Mazzini, tanto meno un politico come Cavour, tuttavia è il solo in grado di rivolgersi a contadini e monarchi con l’identico rispetto e cortesia. È un risoluto repubblicano ma, malgrado ciò, è disposto a donare il Meridione d’Italia, conquistato anche con il sacrificio di tanti suoi uomini, a Vittorio Emanuele II° perché si metta a capo del regno d’Italia. Verso il re non usa mai parole irrispettose o volgari nemmeno quando viene tradito da lui e messo in pericolo di vita. Durante l’incontro di Teano, passando con lui tra la folla dei contadini che lo acclamano: Viva Caribaldo! Egli li corregge invitandoli a gridare: “Viva Vittorio Emanuele re d’Italia!”. | Li ne estas intelektulo kiel Mazzini, des malpli, politikisto kiel Cavour, tamen nur li estas povas sin turni al la kamparanoj kaj al la monarkoj kun la sama respekto kaj afableco. Li estas firme respublikano sed, malgraŭ tio, li estas preta donaci Suditalion, konkerita ankaŭ per sinofero de siaj volontuloj, al la reĝo Vittorio Emanuele, por ke li fariĝu ŝtatestro de la itala nacio. Kontraŭ la reĝo li neniam uzas senrespektajn aŭ fiajn vortojn, eĉ post kiam li estas de li trompita kaj metita en vivdanĝeron, male, ĉe la renkontiĝo de Teano, dum li kun Vittorio Emanuele defilas antaŭ la popolamaso, kiu lin aklamas: “ vivu Caribaldo”, li korektas kaj invitas krii: “Vivu Vittorio Emanuele, reĝo de Italio!”. |
In Italia Cavour e altri patrioti conservatori giudicano Garibaldi un “pericoloso rivoluzionario da eliminare” e gli aristocratici lo definiscono un “rozzo ignorante”, mentre all’estero molti ne ammirano la perizia militare, la dirittura morale e il buon senso. Nella conquista del Meridione è stato decisivo, per lui, l’appoggio militare, navale e finanziario degli stranieri. Abraham Lincoln, nauseato dalle falsità di Cavour, si entusiasma per la causa italiana quando si rende conto che Garibaldi combatte una guerra di liberazione, non di espansione e che i suoi volontari si battono per la propria causa e non per ambizioni imperialistiche di altri. Garibaldi gode dell’appoggio entusiastico delle popolazioni meridionali e ciò meraviglia i politici italiani che avevano giudicato come “ridicola utopia” il sogno di un’Italia unita, da lui vagheggiata. Infatti, come avrebbero potuto immaginare che dei contadini che non avevano mai sentito parlare né dell’Italia, né di Vittorio Emanuele lo accettassero come re e permettessero che il loro territorio diventasse parte del regno d‘Italia? | En Italio, dum Cavour kaj la aliaj konservemaj patriotoj taksas Garibaldi-n: “timinda, eliminota ribelulo”, kaj la aristokratoj karakterizas lin “maldelikata sensciulo”, eksterlande multaj fremduloj admiras lian militan lertecon, lian moralan rektecon kaj lian sanan prudenton. Pri la konkero de Suditalio estis decida por li la milita, ŝipa kaj financa apogoj de la eksterlandanoj. Abraham Lincoln naŭziita pro la mensogoj de Cavour, entuziasmiĝas pri la itala idealo kiam li ekkonscias ke Garibaldi kontraŭbatalas liberigan, ne ekspansiigan militon kaj ke liaj volontuloj batalas pro propra idealo, ne por alies imperiismaj ambicioj. Garibaldi ĝuas la entuziasman apogon de la suda loĝantaro, kaj tio mirigas la italajn politikistojn, kiuj antaŭjuĝis kiel “ridinda utopio” lian revitan unuiĝon de Italio.Fakte, kiel do ili povintus imagi ke sudaj kamparanoj, kiuj neniam aŭdis iafoje paroli pri Italio kaj Vittorio Emanuele, nun akceptus tiun-ĉi kiel reĝon kaj permesus, ke ilia teritorio fariĝu parto de itala regno? |
Dopo l’occupazione di Roma nel 1870 Garibaldi, avendo realizzato l’unità d’Italia che è stata la sua principale missione, si ritira nell’isola delle capre (Caprera), con pochi fedelissimi. Là scrive le sue memorie, ripercorrendo tutto il suo passato. Rivede le gloriose vittorie, le amare sconfitte, le folle acclamanti, le delusioni, le critiche, le calunnie. Davanti ai suoi occhi passa anche la lunga schiera di garibaldini, caduti sui campi di battaglia, disseminati di camice rosse, che sembrano voler nascondere pietosamente il colore del loro sangue. Si rende conto dell’inutilità delle guerre e della necessità di trovare metodi più onesti. per realizzare un sogno. Da uomo di guerra diventa un pacifista convinto. | Post la okupado de Romo en la jaro 1870, Garibaldi, realiginte la italan unuigon, kiu estis lia ĉefa misio, retiriĝas en la insulo de kaprinoj (Caprera) kun malmultaj fideluloj. Tie li, skribante siajn memoraĵojn, denove laŭiras la pasintajn jarojn. Li revidas la glorajn venkojn, la amarajn malvenkojn, la aplaŭdantajn amasojn, la disreviĝojn, la kritikojn, la kalumniojn. Antaŭ liaj okuloj reaperas la longa vico de garibaldanoj, falintaj sur la batalkampojn, dissemitajn de ruĝaj ĉemizoj, kiuj ŝajnas, kompateme, kaŝi la koloron de ilia sango. Li ekkomprenas la neŭtilecon de militoj kaj la neceson eltrovi pli honestajn metodojn por realigi sonĝon. De batalema viro li fariĝas pacifisto. |
Ancor oggi ci si domanda quanto sia stato importante Garibaldi nella formazione dell’Italia unita. Alcuni opinionisti, suoi contemporanei, ritengono la sua missione “pittoresca ma priva di valore intrinseco”, Richard Wagner paragona Garibaldi ad una “mosca invischiata nella ragnatela europea”. Altri associano la sua figura a quella di Giovanna d’Arco, Robin Hood, Guglielmo Tell e perfino a Martin Lutero e Maometto. Vittorio Emanuele II°, in una lettera a Cavour del 25 novembre 1860, descrive Garibaldi “non docile nè gentiluomo come lo si vuole far credere. Circondato da un gruppo di canaglie, ne ha ascoltato i consigli e ha gettato il paese in una situazione spaventosa”. | Eĉ nuntempe ankoraŭ oni sin demandas kiom da graveco Garibaldi havis pro la itala unuigo. Iuj komentariistoj, liaj samtempuloj, konsideras lian mision “pitoreska sed sen intrinseka valoro”,Richard Wagner komparas lin kun “muŝo glukaptita en eŭropa araneo”, aliaj asocias lian figuron kun tiu de Giovanna d’Arco, Robin Hood, Guglielmo Tell kaj eĉ de Martin Lutero kaj Maometto. Vittorio Emanuele la dua, en sia letero al Cavour de la 25a de novembro 1860, skribas ke: “Garibaldi estas nek cedema, nek ĝentilulo, kiel oni volas lin ŝajnigi. Male li, ĉirkaŭata de kanajlaro, kaj auskultinte ties konsilojn, ĵetis la regionon en teruran situacion”. |
Giuseppe Mazzini lo paragona ad una“canna al vento”, lo storico Mack Smith lo definisce “rozzo e maleducato” Indro Montanelli: “un onesto pasticcione”. Tuttavia, durante il ventennio fascista, Mussolini e D’Annunzio lo additano alle giovani generazioni come esempio di coraggio e temerarietà. | Giuseppe Mazzini komparas lin kun “kano en vento”, la historiisto Mack Smith karakterizas lin “krudulo kaj misedukita”, Indro Montanelli: “honesta fuŝulo”.Tamen, dum la faŝisma jardudeko, Mussolini kaj D’Annunzio montras lin al la juna generacio kiel ekzemplo de kuraĝo kaj temerareco. |
Ma chi è in realtà Giuseppe Garibaldi? Certamente un ingenuo, incapace di autocritica, che mette nelle sue dichiarazioni poca saggezza e molta declamazione. Infatti gli piacciono le frasi ad effetto : ”Qui si fa l’Italia o si muore! ”, oppure “O Roma o morte! ”e ancora “Obbedisco! ” | Do, finfine, kiu vere estas Giuseppe Garibaldi? Certe li estas naivulo, ne kapabla je memkritiko, kiu metas en siajn deklaraciojn malmulte da saĝeco kaj multe da deklamado. Fakte li tre ŝatas frazojn laŭ efekto: “Tie-ĉi oni faras Italion aŭ oni mortas”,kaj “Aŭ Romo aŭ morto”, aŭ ankaŭ: “mi obeas”. |
In una lettera del 21 giugno 1849, dal colle Gianicolo alla moglie Anita, egli scrive: | En sia letero de la 21a de junio 1849 sendita al la edzino Anita de la monteto Gianicolo, li skribas: |
“Qui si vive, si muore, si sopportano le amputazioni al grido di “Viva la repubblica!”. Felice mia madre di avermi partorito in un’epoca così bella per l’Italia!”. | “Ĉi-tie oni vivas, oni mortas, oni eltenas amputadojn kriante “vivu la respubliko!”. Feliĉa mia patrino, ĉar ŝi naskis min en ĉi bela epoko por Italio!”. |
Garibaldi non ha il senso dell’umorismo e non ama gli aneddoti. Odia il lusso e i salotti, con il prossimo è scontroso e introverso, è dotato di una buona intelligenza ma non è particolarmente colto. Ama gli animali, specialmente i suoi cavalli e nel 1871 fonda la Società per la protezione degli animali. | Garibaldi ne havas humursenton kaj ne ŝatas anekdoktojn. Li malamas la lukson kaj la salonojn, kun la aliuloj li estas malafabla kaj nesociema. Li estas dotita de bona inteligento sed ne estas aparte klera. Li amas la bestojn, precipe siajn ĉevalojn kaj en la jaro 1871 li fondis la Societo por besto-protektado. |
La sua vita sentimentale è un insuccesso, forse perché, da buon marinaio, ha una donna in ogni porto. Non gli interessa la loro condizione sociale, né l’aspetto fisico, né l’età. Con le donne è un autentico maschilista, spesso le trascura o le dimentica facilmente. Si sposa quattro volte e fra le mogli, la prima, Anita, riesce a strappargli un sentimento di sincero affetto. Forse, perché entrambi avevano un comune obbiettivo. A Ravenna, per sfuggire alla cattura da parte degli Austriaci, che li stanno inseguendo, Anita, incinta, si ammala gravemente e muore Garibaldi assiste commosso alla sua agonia ma poi ne affida il corpo, per la sepoltura, ai suoi uomini e riprende la fuga senza interessarsene oltre. | Lia sentimentala vivo estas nesukceso, eble ĉar, kiel bona maristo, li havas virinon en ĉiu haveno. Li ne interesiĝas pri ilia socia kondiĉo aŭ fizika aspekto aŭ aĝo. Kun la virinoj li kondutas kiel vera masklo, ilin ofte preterlasas aŭ facile forgesas. Li edziĝis kvarfoje sed nur la unua edzino, Anita eble sukcesis elirigi de li sinceran amsenton. Eble ĉar ili ambaŭ celis la saman projekton. En Ravenna, dum hasta forkuro por eviti la kapto fare de la Aŭstrianoj, Anita, graveda, malsaniĝas kaj mortas. Garibaldi flegas ŝin ĉe agonio, sed poste li konfidas ŝian korpon por la enterigo al siaj homoj kaj tuj reprenas senzorge la forkuron. |
Garibaldi ha numerosi figli: alcuni legittimi, altri riconosciuti, di altri ancora c’è notizia ma non certezza. Ad essi egli impone nomi stranissimi: Menotti, Ricciotti, Teresita, Rosita ecc. ma se ne cura poco perché è occupato in altre faccende. I figli, dal canto loro, non solo lo ricambiano con uguale disinteresse, ma gli procurano continui grattacapi. I due maggiori partecipano alle sue imprese di eroe ma preferiscono gli affari alle guerre sperperando grosse quantità di denaro in operazioni economiche avventate. | Garibaldi havas multenombrajn gefilojn, iujn laŭleĝajn, aliajn de li rekonitajn, pri la ceteraj estas notico sed ne certeco. Al ili li donis strangajn nomojn: Menotti, Ricciotti, Teresita, Rosita k.t.p., sed li prizorgas ilin tre malmulte ĉar okupita en aliaj aferoj. La gefiloj, siaflanke, reciprokas lin per sama malzorgemo sed krome ili kaŭzas al li senĉesajn ĝenojn. La du plejaĝaj rolas kiel herooj kun li, sed preferante pli la financajn aferojn ol la milito, kaj disipante amason da mono pro senpripensaj ekonomiaj operacioj. |
Ormai vecchissimo e sofferente per i postumi delle numerose ferite di guerra e per l’artrite che quasi lo paralizza, trova conforto nelle cure dell’ultima moglie, una domestica che amorevolmente gli è vicina fino alla morte. | Je la fino de sia vivo, jam ege maljuna kaj suferanta pro postsekvoj de militvundoj kaj pro artrito kiu preskaŭ lin paralizas, li havas la komforton de sia lasta edzino, domhelpantino, kiu ameme flegas lin ĝis lia morto. |
Sebbene, secondo alcuni, ci sia qualcosa di negativo in Garibaldi, noi dobbiamo tuttavia riconoscergli il merito di aver conquistato metà dell’Italia, di aver affrettato il crollo del potere temporale dei papi, di aver trasformato dei conservatori in patrioti rivoluzionari, di avere creato una nuova situazione politica che diede agli italiani quella fiducia in sé stessi che altrimenti non sarebbero riusciti a conquistare. | Kvankam, laŭ iuj, estas io negativa pri Garibaldi, tamen oni devas rekoni al li la meriton pri la konkero de duona Italio, pri la akcelo al la disfalo de tera potenco de la papoj, pri la transformiĝo de konservatuloj en revoluciajn patriotojn, pri la kreado de nova politika situacio, kiu donis tian memfidon al la Italoj, kian, alimaniere ili ne povintus akiri. |
Attorno alla sua figura si è costruita parte della messinscena risorgimentale. Egli continua ad essere utile anche dopo la morte. La sua identificazione con l’unità d’Italia è stata rispolverata sempre, nel momento in cui si è presentata la necessità. È l’icona dell’unità d’Italia riportata sui tabelloni elettorali, utilizzata in parti che forse lo stesso Garibaldi non avrebbe accettato. | Ĉirkaŭ la figuro de Garibaldi oni kreis parton de la releviĝa enscenigo. Li daŭre utilis eĉ post la morto. Lia identigo kun la unuigo de Italio estis ĉiufoje ree senpolverigita, kiam prezentiĝis la neceso. Li estas la ikono de la unuigita Italio bildigita sur la voĉdonajn panelojn, utiligita en roloj certe ne akcepteblaj de Garibaldi mem. |
Forse sarebbe tempo di cominciare a conoscerlo e giudicare per ciò che veramente è stato ed ha fatto. | Eble nun estas la momento en kiu ni ekkonu kaj juĝu lin pro tiu kiu li vere estis kaj pro tio kion li faris. |
Quando ascolteremo il nostro inno nazionale, ricordiamo pure che esso è il testamento morale di un garibaldino morto poco più che ventenne, per aver creduto fermamente in un ideale. | Kiam ni aŭdos nian nacian himnon, ni memoru ke ĝi estas la morala testamento de Garibaldano, mortinta iom pli ol dudekjara, ĉar li firme kredis je idealo. |