«Ni atendas novan ĉielon kaj novan teron» (2Pt 3,13). Conferenza di fra Pierluigi Svaldi |
«Attendiamo cieli nuovi e nuova terra» (2Pet 3,13). Prelego de frato Pierluigi Svaldi |
Ni konsideru la infanojn: ili ne kapablas resti senmovaj; senĉese ili faras novajn eltrovojn; personojn kaj aĵojn ili esploras; ili havas inventan spiriton; sonĝas la plej grandajn heroaĵojn; vivas el esperoj, kaj dum ili estas dormantaj, ili tute sin fordonas al dormado. Kiam la infanoj deziras ion, ili neniam cedas; ĉiam kaj ĉie ili estas ĉampionoj. Pro tio Jesuo proponis al ni la infanojn kiel emblemoj de Dio mem, asertante: «Lasu ke la infanoj venu al mi kaj ne malhelpu ilin, ĉar al tiuj kiuj ilin similas apartenas la regno de Dio!» (Marko 10, 14). | Consideriamo i bambini: non sono capaci di stare fermi; fanno continuamente nuove scoperte; scrutano persone e cose; sono pieni di inventive; sognano le imprese più grandi; vivono di speranze, e quando dormono si abbandonano completamen-te al sonno. Quando i bambini vogliono una cosa non mollano mai. Sono sempre e dovunque dei campioni. Per questo Gesù ce li propose quali immagini di Dio stesso, affermando: «Lasciate che i bambini vengano a me e non glielo impedite, per-ché a chi è come loro appartiene il regno di Dio» (Mc. 10,14). |
Kiam Lazar Ludvik Zamenhof estis infano, edukita al la idealismo, ne kapablis akcepti la disiĝojn inter siaj samurbanoj. Al sia amiko li konfidis ke «multaj uloj ridetos pri tiu ĉi sufero pro la mundo fare de infano», sed li proponis al si ke, plenkreskinte, li certe «forigintus ĉi tiun malbonon» (letero al Borovko 1895). Al alia amiko li skribis: «Se mi ne estus geta judo, certe mi nek encerbigus la ideon pri la homara unuigo, nek ĝi obsedintus min tiom obstine dum tuta vivo. Neniu povas senti tiel forte la malfeliĉon pri la homa disiĝo kiel geta judo» (letero al Michaux, 1905). Kiam la Papo Johano Paŭlo la dua iris unuafoje al Auschwitz, li diris: «ke la venkoj kontraŭ la malamo en la nomo de la amo ne apartenas nur al la “kredantoj” kaj ke ĉiu venko de la homaro sur kontraŭhoma sistemo devas esti signo por ni». | Da bambino Ludvik Zamenhof, educato all’idealismo, non riusciva ad accettare le divisioni fra la gente della sua città. Ad un suo amico confidò che «molti sorrideranno su questo dolore per il mondo da parte di un bambino», ma si ripromise che da grande avrebbe certamente «eliminato questo male» (lettera a Borovko 1895). Ad un altro amico scrisse: «Se io non fossi un ebreo del ghetto, l’idea sull’unione dell’umanità non mi sarebbe affatto venuta in mente, né mi avrebbe ossessionato tanto ostinatamente per tutta la vita. Nessuno può sentire così fortemente l’infelicità della divisione umana come un ebreo del ghetto» (lettera a Michaux, 1905). Quando Giovanni Paolo II andò ad Auschwitz per la prima volta affermò «che le vittorie sull’odio in nome dell’amore non appartengono solo ai “credenti” e che ogni vittoria dell’umanità su un sistema anti-umano deve essere un segnale per noi». |
Dum la lasta milito Karol Wojtila, enirante en la kaŝseminarion, elektis sacerdotiĝi por energie reagi kontraŭ la teruraj suferoj, travivitaj de aliaj kiuj anstataŭis ankaŭ lin. Oni povas diri ke la engaĝigo de Wojtila por la homaj digno kaj rajtoj fontas el sperto de Auschwitz: la dialoga esplorado inter kristanoj kaj judoj, la rekontiĝo en Asizo inter la religiaj ĉefoj (25 jaroj antaŭe), lia tensio por la unuiĝo de la homa speco estas fruktoj de la profunda sperto pri la sufero kaj morto. La ekzemplo de Wojtila elmontras al ni kiel Auschwitz evidentigas la veran homan grandecon, ĉion kio la homo povas esti kiam li venkas la morton en la nomo de la amo. Tiel precize faris Kristo. La tutmondaj homoj admiris kaj eĉ nun admiras tiun ĉi Papon, ĉar ili sin sentas de li komprenataj ĉe siaj dramoj kaj esperoj. | Durante l’ultima guerra Karol Wojtyla, entrando nel seminario clandestino decise di farsi sacerdote per reagire energicamente alle immani sofferenze che altri avevano vissuto anche al suo posto. Si può dire che l’impegno di Wojtyla a favore della dignità e dei diritti dell’uomo nasca dall’esperienza di Auschwitz: la ricerca del dialogo tra cristiani ed ebrei, l’incontro di Assisi tra i responsabili delle religioni (25 anni fa), la sua tensione per l’unità del genere umano sono frutto della forte esperienza del dolore e della morte. L’esempio di Wojtyla ci mostra come Auschwitz metti in evidenza la vera grandezza dell’uomo, tutto ciò che l’uomo può essere, quando vince la morte in nome dell’amore. Così appunto ha fatto Cristo. La gente di tutto il mondo ha ammirato questo Papa e lo ammira tutt’ora, perché si sente capita nei suoi drammi e nelle sue speranze. |
Ĉe la “Sacra” de sankta Mikaelo, apud Torino, sur sprono de roko, je 900 metroj super la mara nivelo, estas luma pordo ĉe la supro de ŝtuparo, la ŝtuparego de la mortintoj. Tiu ĉi komenciĝas kiam oni postlasis la loĝeblecajn konstruaĵojn. La monaĥoj, kiuj pene kaj plore sukcesis supreniri la ŝtuparegon, povis fine sperti la vivon faritan el suno kaj varmo, el novaĵoj kaj paco, el fido kaj espero, postlasante porĉiam la tutan pasintecon. Liberigita de la mondaj ligoj, la pentofara homo, reagante al siaj kaj alies malbonoj, sukcesas vivi eĉ tuj kun la rigardo malfermita sur tero kaj ĉielo plenplenaj de miserikordo kaj superplenaj de esperoj. | Alla Sacra di san Michele, vicino a Torino, su uno sperone di roccia, a 900 metri sul livello del mare, c’è una porta luminosa in cima a una scala, lo scalone dei morti. Questa inizia dopo aver lasciato alle spalle gli edifici dell’ospitalità. I monaci, che con fatica e pianto riuscivano a salire lo scalone, potevano finalmente entrare nella vita fatta di sole e calore, di novità e pace, di fede e speranza, lasciando indietro, per sempre, tutto il passato. Libero dai legami del mondo, l’uomo penitente che reagisce ai mali propri e degli altri può vivere da subito con lo sguardo aperto su una terra e un cielo ricchi di misericordia e colmi di speranze. |
Vivatesto travivita en senesperaj situacioj. «Ofte okazis ke personoj blokitaj al sia lito de morto skribis al mi ke la Esperanto restas la nura konsolo dum ilia estinĝiganta vivo. Ĉu ĉi tiuj eble zorgas pri ia praktika utileco? Ne, certe ne, ĉiuj memorigas ke Esperanto ne nur proksimigas reciproke la homojn fizike kaj eĉ ne ĉar ĝi proksimigas ties cerbojn, sed nur per iliaj koroj» (Originala Verkaro, p. 373). | Una testimonianza di vita vissuta in situazioni disperate. «Spesso è accaduto che persone inchiodate al loro letto di morte mi hanno scritto che l’Esperanto restava l’unica loro consolazione nella vita che stava spegnendosi. Forse che questi stavano pensando a qualche utilità pratica? No, certamente no, tutti ricordavano l’Esperanto non perché esso avvicini reciprocamente gli uomini fisicamente e neppure perché esso avvicini i loro cervelli, ma soltanto perché esso avvicina i loro cuori» (Originala Verkaro, p. 373). |
Iom komentante, oni povas konkludi: sen la espero de atingebla celo neniu ekvojas; sen teruro pro dramo kapablas nuligi ĉiun esperon, neniu eltiras ĉiujn siajn plifortigojn; en la prospero kaj senideala trankvileco oni manĝas kaj trinkas ne alfrontante la problemojn estiĝantajn senĉese en la mondo. | Commentando un po’ si può concludere: senza la speranza di una meta raggiungibile, nessuno si mette in cammino; senza lo spavento per un dramma che poteva annullare ogni speranza, nessuno tira fuori tutte le sue potenzialità; nel benessere e nella tranquillità priva di ideali, si mangia e si beve senza affrontare i problemi che si formano continuamente nel mondo. |
Ankaŭ en la epoko de la unuaj kristanoj estis necese reflamigi la esperojn, instigante per rememorigo «por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto, transdonitan de viaj apostoloj. Sciu tion, antaŭ ĉio, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj, kaj dirante: “Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo”. Ĉar ili volonte forgesas, ke antaŭe ... Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco» (2 Petro, 3, 2-5a.13). | Anche ai tempi dei primi cristiani fu necessario riaccendere le speranze, facendo appello alla memoria, «perché vi ricordiate le parole già dette dai santi profeti, e il comandamento del Signore e Salvatore trasmessovi dai vostri apostoli. Sappiate questo, prima di tutto: che negli ultimi giorni verranno schernitori beffardi, i quali si comporte-ranno secondo i propri desideri peccaminosi e diranno: “Dov'è la promessa della sua venuta? Perché dal giorno in cui i padri si sono addormentati, tutte le cose continuano come dal principio della creazione”. Costoro dimenticano volontariamente che nel passato, … Ma, secondo la sua promessa, noi aspettiamo nuovi cieli e nuova terra, nei quali abiti la giustizia» (2 Ptr, 3, 2-5a.13). |
Kian teron ni atendas kaj kia ĉielo loĝas en ni. | Quale terra aspettiamo e quale cielo ci abita. |
Demando obsedas nin nuntempe. Ĉu ni povas trankvile diri ke ni laboras atendante «novajn ĉielojn kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco»? Normale ni opinias ke la aĵoj okazas ĉar ili okazas. Nur en iaj momentoj kaj laciĝe ni konsideras ke Dio agas en la historio. Kutime ni estas konvinkitaj ke en la mondo plu neniu agas krom ni kaj, pro tio, ni atendas nenion de neniu, escepte de ni mem. Tamen ni sentas nin tute dependaj de la naturaj kaj historiaj leĝoj. | Una domanda ci perseguita in questi tempi. Possiamo dire con tranquillità di lavorare in attesa di «nuovi cieli e nuova terra, nei quali abiti la giustizia»? Normalmente riteniamo che le cose accadono perché accadono. Solo in certi momenti e con fatica pensiamo che Dio agisca nella storia. Di solito siamo convinti che nel mondo non agisce più nessuno al di fuori di noi e, per questo, non ci aspettiamo nulla da nessuno, tranne che da noi stessi. Tuttavia ci sentiamo del tutto dipendenti dalle leggi della natura e della storia. |
Se Dio ne ĉeestas la mundan historion, ĉio iĝas sensignifa. Se ni atendas nenion, malaperas ankaŭ nia bildo de Dio. Oni aŭdas ofte eminentajn estimojn pri la estonta vivo, ruze evitata per la aldono, kiel humuraĵo: «sed ne tuj». La eterna vivo estas io ne tro certa, io kion oni ne povas demonstri, kio momente ne servas al ni, kio eĉ timigas. Oni aŭdas diri: «Io ajn devas ankaŭ ĉeesti, sed intertempe mi vivas ĉi tie kaj serĉas dece pasigi mian vivon». Tiamaniere al nia vivo mankas flugilo. Pro tio ni ne plu povas flugi. Kiel do ni povas kuri ĝis nia lasta celo se ni ne tenas eĉ fikse la rigardon al la vivpleneco, kiun ni alvokas eterna? Sen tiu ĉi aparta altiro, al ni senĉese donata de Dio, ni restas fermitaj ĉe startofosto. Per niaj nuraj fortoj kaj konvinkoj ni ne povas travivi vivon kiu estu alia, diversa, je la plej spirita nivelo. «La homo bezonas “grandan Esperon” por povi travivi propran estantecon, la grandan esperon kiu estas “tiu Dio posedanta homan vizaĝon kiu amis nin ĝis la fino”» (Apostola Alvoko Verbum Domini, n. 91). Se mi ne kredas je Dio vivanta en la ĉieloj, aganta en la historio, do mi ne povas kredi je la eterna vivo, kiun mi parte sukcesas travivi jam ĉi-sube, kaj kiu transfiguras al mi la bildon de la surtera vivo. | Se Dio è assente dalla storia del mondo, tutto diventa insignificante. Se non ci aspettiamo niente, sparisce anche la nostra immagine di Dio. Si sentono spesso eccellenti apprezzamenti della vita futura, furbescamen-te evitata con l’aggiunta, a mo’ di battuta: «ma non subito». Per la gente la vita eterna è qualcosa di poco sicuro, qualcosa che non si può dimostrare, che non serve adesso, che fa anche paura. Si sente dire: «Ci deve pur essere qualcosa, ma intanto vivo qui e cerco di passarmela decentemente». In questo modo alla nostra vita manca un’ala, per cui non sappiamo più volare. Infatti come possiamo correre verso il nostro fine ultimo se non teniamo ben fisso lo sguardo verso la pienezza della vita, che chiamiamo eterna? Senza questa attrazione speciale, offertaci da Dio continuamente, rimaniamo fermi al palo. Con le sole nostre forze e convinzioni non possiamo vivere una vita che sia altra, diversa, su un piano più spirituale. «L’uomo ha bisogno della “grande Speranza” per poter vivere il proprio presente, la grande speranza che è “quel Dio che possiede un volto umano e che ci ha amati sino alla fine”» (Esortazione Apostolica Verbum Domini, n. 91). Se non credo nel Dio vivente nei cieli, operante nella storia, allora non posso credere nella vita eterna che, anticipandola in parte già quaggiù, mi trasfiguri l’immagine della vita sulla terra. |
Estas ja vere ke, sekve de la pluraj sciencaj eltrovoj, de atingitaj socia bonstato kaj kultura progreso, estas tro malfacile por ni bildigi la eternan vivon, kaj do deziri ĝin. La ĉielo ŝajnas vere vakua, senbeleco, senĝojo kaj senpaco. Deziri vivi en la ĉielo, tial ke estas jam laciga travivi sur la tero, vere ne plaĉas al ni. Travivi eterne sonas al ni kiel kondamno, aŭ netolerebla enuo. Tamen kiel ni povas dece vivi kiam ni atendas plu nenion? La homa ekzisto ĉiam atentas ion pli grandan, alie mankas al ĝi la viviganta stimulo. | È ben vero che, in seguito alle varie scoperte scientifiche e al benessere sociale e culturale raggiunto, ci è troppo difficile immaginare la vita eterna, e quindi desiderarla. Il cielo sembra proprio vuoto, privo di bellezza, senza gioia e pace. Desiderare di vivere in cielo, dal momento che è già faticoso vivere sulla terra, non ci va a genio. Vivere in eterno ci risulta come una maledizione, oppure una noia insopportabile. Tuttavia come possiamo vivere decentemente quando non aspettiamo più nulla? L’esistenza umana guarda sempre a qualcosa di più grande, altrimenti gli manca l’incentivo che la fa vivere. |
Tamen la atendo de la justeco estas multe profunda en ni kaj ĝi estas de ĉiuj kukpartigita: ni ne ŝatas akcepti ke la plej fortaj ĉiam pravas, ke la senkulpuloj suferas kaj la kulpuloj beate vivas. Kaj tial la mensogo ŝajnas inundi ĉie, dum ni ne kapablas haltigi ĝin, tiam ni alpreĝas ankaŭ la veron. Skribis J. Ratzinger: «Ni postulas, krome, ke finiĝu la malutilaj babilaĵoj, la brutalaĵo, la mizero; ni postulas, ankoraŭ, ke cedu la malhelo de la miskomprenoj, kiuj disigas nin, ke ekmanku la malkapablo por ami, kaj ke ekebliĝu la vera amo, kapabla liberigi nian tutan ekzistadon de la karcero de ĝia soleco, malfermi ĝin al la aliaj, direkte al infinito, ne nin detruante. Ni povus ankaŭ diri: ni postulu la veran feliĉon» (Prelego ĉe Kristana Akademio en Prago, 30an de marto 1992). | L’aspettativa della giustizia, però, è molto profonda in noi e condivisa da tutti: non ci va di accettare che i più forti abbiano sempre ragione, che gli innocenti soffrano e che i colpevoli vivano beatamente. E dal momento che la menzogna sembra dilaghi ovunque, senza che possiamo fermarla, allora invochiamo anche la verità. Scrive J. Ratzinger: «Esigiamo, poi, che finiscano le chiacchiere inutili, la brutalità, la miseria; esigiamo, ancora, che cessi l’oscurità degli equivoci che ci dividono, che venga meno l’incapacità ad amare e che diventi possibile il vero amore, capace di liberare tutta la nostra esistenza dal carcere della sua solitudine, di aprirla agli altri, verso l’infinito, senza distruggerci. Potremmo anche dire: esigiamo la vera felicità» (Conferenza all’Accade-mia Cristiana di Praga, 30 marzo 1992). |
Deziri la eternan vivon, preĝe ĝin alvokante, signifas precipe voli kaj travivi la altan kvaliton de la surtera ekzisto, tio estas la vivplenecon, tiom ke eĉ oni ne pensu pri ĝia daŭro: kiam oni vivas bone, oni ne pensas pri la pasantan tempon. Skribis J. Ratzinger: «La eterna vivo ne estas senlima sinsekvo de momentoj, en kiuj oni devas venki la enuon kaj la timon pri tio, kio ne povas finiĝi. La eterna vivo estas tiu nova kvalito de la ekzisto, en kiu ĉio kunfluas en ĉi tie kaj nun de la amo, en la nova kvalito de la ĉeesto, liberigita de la fragmentigo de ekzistado, dum la forfluo de la momentetoj ... Ĉar temas pri kvalito de la ekzistado, ĝi povas jam ĉeesti meze de la surtera vivo kaj de ĝia fluga portempeco, kiel io nova, io alia, io plia, kvankam nur en fragmenta kaj nekompleta formoj ... La eterna vivo ĉeestas centre de la ekzistado, tie kie al ni okazas resti vidal-vide kun Dio; en la kontemplo de la vivanta Dio ĝi povas iĝi solida fundamento de nia animo. Kiel granda amo, ĝi ne povas plu esti forprenata el ni de iu cirkonstanco aŭ situacio, sed ĝi estas nedetruebla centro, el kiu fontas la kuraĝo kaj ĝojo por antaŭeniri, kvankam tio kio ĉirkaŭas nin estas dolorplena, aŭ malfacila» (Prelego ĉe Kristana Akademio en Prago, 30an de marto 1992). | Desiderare la vita eterna, invocandola nella preghiera, significa soprattutto volere e vivere la qualità alta dell’esistenza quaggiù, cioè la pienezza della vita, tanto da non pensare neanche alla sua durata: quando si vive bene non si pensa al tempo che passa. Scrive J. Ratzinger: «La vita eterna non è un’infinita sequenza di istanti, nei quali si dovrebbe cercare di superare la noia e la paura di ciò che non può aver fine. La vita eterna è quella qualità nuova dell’esistenza, in cui tutto confluisce nel qui e ora dell’amore, nella nuova qualità dell’essere, che è liberata dalla frammen-tazione dell’esistenza nello scorrere via degli istanti…. Poiché si tratta di una qualità dell’esistenza, essa può già essere presente nel mezzo della vita terrena e della sua fuggevole temporalità, come il nuovo, l’altro e il di più, sia pure anche solo in forma frammentaria e incompleta… La vita eterna è presente al centro dell’esistenza, là, dove ci riesce di stare faccia a faccia con Dio; nella contemplazione del Dio vivo essa può diventare il solido fondamento della nostra anima. Come un grande amore, essa non ci può più essere tolta da alcuna circostanza o situazione, ma è un centro indistruttibile, da cui provengono il coraggio e la gioia per andare avanti, anche se le cose che ci stanno attorno sono dolorose o difficili» (Conferenza all’Accade-mia Cristiana di Praga, 30 marzo 1992). |
Kredi je la resurekto estas jam komencigi, dumvive, tion kion oni deziras plenplene kaj porĉiame. La preĝkrio estas la krio de la preĝanto, kiu fiksas la rigardon sur Dio kaj senĉese petas, senmezure postulas eliri el la karcero de sia mio, kie ofte li terure suferas. Por la kredanto, kiu deziras vivi laŭ la Dia volo, la ekzisto ne estas travivata per plendoj kaj kritikoj, kiel ofte okazas, sed per akcepto kaj spirĝemo. Fakte, necesas kuraĝo, multe da preĝoj, plena fido je Dio por vivi en la konkreteco kaj vereco, eĉ ĉar la mondo ĉiutage proponas forkurvojojn, ĉiajn distrojn, iluziojn kiajn la sukceson kaj la povon. | Credere nella risurrezione è aver già iniziato nella vita quello che si desidera in pienezza e per sempre. Il grido della preghiera è il grido dell’orante che fissa lo sguardo su Dio e chiede senza posa, grida senza misura di uscire dalla prigione del proprio io, dove spesso soffre terribilmente. Per il credente che vuole vivere secondo la volontà di Dio, l’esistenza non viene vissuta tra lamentazioni e critiche, come succede spesso, ma con accettazione e sospiro. Ci vuole coraggio, infatti, tanta preghiera, piena fiducia in Dio, per vivere nella concretezza e verità, anche perché il mondo ogni giorno offre vie di fuga, distrazioni di ogni tipo, illusioni come il successo e il potere. |
La homa vivo bone kuras kiam ĝi estas suprenlevata de frugiloj de la espero. Fakte ni estas deziro. Kiam ni preĝas: «Venu via regno», ni esprimas nian soifon per deziro, kiu ne haltas ĉe la trinka ago, sed ebriiĝas per akvo, enen plonĝante. Kaj tio senprokraste. Travivi jam hodiaŭ tion, kio eblos nur morgaŭ. La sonĝo pri ideala komunumo, neniam realiĝonta, ĉar la homo restas ĉiam libera, estas nur mito. Deziri la eternan vivon, per ĝemoj kaj preĝpetoj, signifas pretiĝi por labori kun nia tuta sindediĉo cele havi sanktajn energiojn, kiuj nuntempe, surtere, kontraŭstaras la malbonon, kaj kiuj povas proponi unuan garantion por plibona estonto. Fakte la batalo baranta la vojon al la malbono devas esti ĉiam subtenata de ĉiu generacio; la espero por eterna komunio kun Dio satigas la deziron loĝantan en ni kaj ĝi nin tranformas ekde la interno. Ĉi tie estas nenio egoisma, neniu retiriĝo en privata aŭ utopia aferoj. Ĉi tie oni travivas tiun liberigon de la mio kiu, sola, plene senciigas la eternecon. Plue, vivi sub la nura rigardo de Dio permesas al vi esti en komuneco kun ĉiuj fascinitaj de tiu sama amo. | La vita dell’uomo corre bene quando è sollevata dalle ali della speranza. Infatti noi siamo desiderio. Quando preghiamo: «Venga il tuo regno» esprimiamo la nostra sete con un desiderio che non si ferma all’atto del bere, ma che si inebria dell’acqua, tuffandosi dentro. E questo da subito. Vivere già oggi quello che sarà possibile solo domani. Sognare una società ideale, che non si realizzerà mai, in quanto l’uomo resta sempre libero, rimane solo un mito. Desiderare la vita eterna, con gemiti e suppliche, significa disporsi a lavorare con tutto il nostro impegno per avere sante energie che, nel presente, sulla terra, si oppongono al male e che possono offrire una prima garanzia per un futuro migliore. Infatti la battaglia per sbarrare la strada al male deve essere sempre sostenuta da ogni generazione; la speranza della comunione eterna con Dio sazia il desiderio che ci abita e ci trasforma dal di dentro. Qui non c’è niente di egoistico, non c’è alcun ritirarsi nel privato o nell’utopico. Qui si vive quella liberazione dall’io che sola rende pienamente sensata l’eternità. In più, vivere sotto l’unico sguardo di Dio permette di essere in comunione con tutti coloro che sono stati affascinati da quello stesso amore. |
La preĝkrio, profunda deziro, kiu estas bazo de ĉiu vera preĝo, necesas ĉar oni ne konsentas al ni malsuprenirigi la ĉielon sur la teron. Fakte neeblas porti la sunon en la fojnejon. Tamen necesas ke la eterna vivo havu ion konsistan meze de ni. Petante ke la Dia volo plenumiĝu tiel en la ĉielo kiel sur la tero, ni postulas kaj deziras ke la regno de Dio, Lia regado, etendiĝu ankaŭ sur la tero kaj transfiguru nian vivon. Kaj tio metas nin en solidan komunecon kun ĉiuj kunpartigantaj la belecon de la «novaj ĉieloj» kapablaj naski «novan teron, en kiu loĝas la justeco». | Il grido della preghiera, desiderio profondo che sta alla base di ogni vera preghiera, è necessario in quanto non ci è consentito di far scendere il cielo sulla terra. Infatti non si porta il sole nel fienile. Tuttavia è necessario che la vita eterna abbia una certa consistenza in mezzo a noi. Chiedendo che la volontà di Dio si compia così in cielo come in terra, noi chiediamo e desideriamo che il regno di Dio, la sua signoria, si estenda anche sulla terra e trasfiguri la nostra vita. E questo ci mette in comunione solidale con tutti quelli che condividono la bellezza dei «nuovi cieli» in grado di generare una «nuova terra, in cui abiti la giustizia». |
Sonĝi kaj nenion fari signifas alienado. Kredi je neeblaĵoj kaj fari ĉion por ke tio okasu signifas plenplenvivi. | Sognare e non fare niente è alienazione. Credere all’impossibile e fare di tutto perché succeda è vivere nella pienezza. |
Kvazaŭ kiel konkludo, sed nur por teni malfermita la paroladon, jen freŝa interveno de la Papo Benedikto XVI. | A mo’ di conclusione, ma solo per tenere aperto il discorso, ecco un recente intervento di papa Benedetto XVI. |
«Karaj amikoj, jes, Kristo estas vere resurektinta! Ni ne povas teni nur por ni la vivon kaj la ĝojon, de Li donatajn al ni en Lia Pasko, sed ni devas doni ĝin al tiuj, kiujn ni proksimigas. Tiuj estas nia tasko kaj nia misio: ree naski en la koro de la proksimuloj la esperon kie ĉeestas malespero, la ĝojon kie ĉeestas malgajeco, la vivon kie ĉeestas la morto. Atesti ĉiutage la ĝojon de la Sinjoro resurektinta signifas ĉiam vivi en “paska maniero” kaj resonigi la feliĉan anoncon ke Kristo ne estas ideo aŭ pasinta memoro, sed Persono, kiu vivas kun ni, por ni kaj en ni, kaj kun Li, por kaj en Li ni sukcesas igi nova ĉion (kp Ap. 21,5)» (Papo Benedikto XVI, paskan merkredon). | «Cari amici, sì, Cristo è veramente risorto! Non possiamo tenere solo per noi la vita e la gioia che Egli ci ha donato nella sua Pasqua, ma dobbiamo donarla a quanti avviciniamo. E’ il nostro compito e la nostra missione: far risorgere nel cuore del prossimo la speranza dove c’è disperazione, la gioia dove c’è tristezza, la vita dove c’è morte. Testimoniare ogni giorno la gioia del Signore risorto significa vivere sempre in "modo pasquale" e far risuonare il lieto annuncio che Cristo non è un’idea o un ricordo del passato, ma una Persona che vive con noi, per noi e in noi, e con Lui, per e in Lui possiamo fare nuove tutte le cose (cfr Ap 21,5)» (Papa Benedetto XVI, mercoledì di Pasqua). |