ESPERANTIDOJ
Dopo l'IDO

prelego de Giovanni Daminelli

Per commentare gli eventi occorsi dopo l'Ido,
userò delle brevi letture tratte da la "El la Verda Biblio" di I. Lejzerowicz.
Chi era costui?
Un ebreo polacco che ha raccontato in modo giocoso la storia dell'esperanto
come se fosse ricavata dal libro della Genesi di una supposta "Bibbia Verde".
La storia si ferma verso la fine degli anni 30
anche perchè nel 1942 questo signore è stato catturato dai tedeschi
e deportato con la moglie e la figlia nel lager di Treblinka e non se ne è saputo più nulla.

Per dare un'idea della sua opera leggerò i primi 12 versetti del primo capitolo.

Ĉapitro I.

  1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis volapukon.
  2. Kaj Volapuk estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi.
  3. Kaj la Senkorpa Mistero diris:
    "Estu lumo"; kaj fariĝis Esperanto.
  4. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona:
    kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuk.
  5. Kaj la Spirito nomis Esperanton "Eterna Tago",
    kaj Volapukon nomis "Nokto".
    Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unua tago.
  6. Kaj la Spirito diris: "Estu firmaĵo en la lingvo".
  7. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon.
  8. Kaj Li nomis la firmaĵon "regula akcento".
    Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
  9. Kaj la Spirito diris:
    "Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon,
    kaj aperu la firma grundo"; kaj fariĝis tiel.
    Kaj la Spirito nomis la firman grundon "Fundamento".
    Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.
  10. Kaj la Spirito diris:
    "La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon,
    vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn,
    kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento".
    Kaj fariĝis tiel.
  11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon laŭ sia speco:
    verdan lingvon kaj verdan movadon,
    vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn,
    kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento.
    Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona.
  12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Dicevamo che lo scisma dell'Ido fu grave
sia perchè ha provocato divisioni all'interno dell'esperantismo
e risentimenti contro (il traditore) Beaufront,
ma anche perchè, una volta superato il tabù dell'intoccabilità del Fundamento,
dall'Ido nacquero numerose altre varianti, i cosiddetti "ididoj".
 Infatti, l'Ido comparve nel 1907,
e già l'anno seguente apparve il primo idido
ad opera dell'idista francese Alphonse Duthil,
che chiamò la nuova lingua "Dutalingue".
Nello stesso anno Joseph Jamin, un'architetto belga, esperantista passato all'Ido,
ha creato una lingua via di mezzo tra l'Ido e l'E-o
e la chiamata Mez-vojo.
Sempre nel medesimo anno l'inglese Evacustes A. Phipson
creò la "Linguo internationala".
A questo punto c'è stato tutto un rifiorire di nuovi progetti,
io stesso ne ho contate in internet più di un centinajo
che ho elencato in parte nel Kongresa Kajero.

 Ci sono le soluzioni più strane:
quasi tutti gli esperantidoj vogliono eliminare i supersignoj,
molti l'accusativo,
alcuni attingono il lessico dal latino come il Latin-Esperanto o il Vikto,
ci sono quelli che prendono dallo spagnolo come l'Unitario o l'Esperando,
quelli più vicini all'inglese come l'Anglido e il Mondlango,
quello che vuole un E-o più estetico
 come il Sen:espera (che ha solo 14 consonati) o l'Esperan,
quello che vuole radici più brevi come l'Eo,
quello che ha un suffisso anche per il soggetto come il Poliespo,
quello che rinincia all'accusativo ma introduce il genitivo come l'Intero,
quelli che sono compromesso tra l'E-o e diverse lingue pianificate
 come l'Espido (E-o + Ido), il Neo, il Basa,
quelli che prendono da lingue meno legate all'Europa
 come il Carmeni (dal giapponese, ebraico e finlandese)
 o il Fasile (dal greco, russo, inglese, francese, tedesco, portoghese e spagnolo,
 oltre che dalle lingue pianificate esperanto, ido, interlingua, lojban e vorlin).

Ci sono poi soluzioni per problemi specifici
 come l'Eperanto del DLT che è modificato per facilitare la traduzione automatica
 o il Normlingua Esperanto specializzato per il linguaggio scientifico.

È curioso l'ultimo nato, lo Xomese ( in internet ne trovate la grammatica ufficiale in italiano)
che si dichiara Esperantido, anche se è parecchio diverso,
ed ha come alfabeto ufficiale quello latino di 25 lettere,
ma lascia liberi di usare qualsiasi altro alfabeto, ad esempio il Cirillico o il Greco.

Acceniamo al lavoro di un altro matematico (svizzero questa volta): Renè de Saussure,
famoso tra gli esperantisti per aver enunciato il principio del sufiĉo kaj neceso.
Era fratello di Ferdinad de Saussure,
l'iniziatore della linguistica moderna,
era esperantista ed è rimasto tale,
ma si sentiva anche lui un linguista quindi all'apparire dell'Ido,
già nel 1907, ha inventato un linguaggio anti-ido chiamato Antido
(o meglio "Lingwo Internaciona di Antido" perchè Antido era lo pseudonimo dell'autore).
Dopo di che, ha pubblicato numerosi progetti di esperantidoj:
 nel 1910 "Esperanto de Antido",
 nel 1912 "Universal Eo",
 nel 1919 "Esperantido",
 nel 1920 "Antido I" e "Esperantida",
 nel 1924 "Antido II",
 1925 "Nov Esperanto",
 1928 "Nu-Esperanto",
 1937 "Esperanto II".
Non si sa bene perchè l'abbia fatto.
Probabilmente, essendo apprezzato redattore della rivista "Internacia Scienca Revuo"
ne ha approfittato per le sue pubblicazioni di linguistica.
Io penso che l'abbia fatto anche per creare confusione nel mondo dei riformisti.
Sta di fatto che a causa di ciò il suo rapporto con gli esperantisti si è un po' raffreddato.

Come si vede non tutti gli esperantidoj sono nati per sostituire l'esperanto,
alcuni, detti esperantidoj fantastici, hanno altre funzioni.
Al esempio l'"Arcaicam Esperantom" fu inventato da Koloman Kalocsay,
per sopperire alla necessità letteraria di possedere un "esperanto antico",
così come avviene per le altre lingue.

Nel Kongresa Kajero è stato riportato un lungo elenco di esperantidoj
per testimoniare l'entità del fenomeno.
L'elenco non è ovviamente completo,
sia perchè una catalogazione completa non c'è,
sia perchè non è facile definire che cos'è un esperantido
e distinguere tra esperantidoj
(gli ididoj sono da considerarsi esperantidoj)
e altre soluzioni, che, seppur dichiarate esperantidoj dai loro autori,
sono così lontane dall'esperanto che difficilmente si possono riconoscere come tali.

L'inizio del capitolo II de "El la Verda Biblio",
narra l'apparire dell'Ido
sulla traccia dei racconti biblici del Peccato Originale e della torre di Babele:

Ĉapitro II.

  1. Kaj okazis post multaj jaroj, kaj sur la franca tero, aperis mago,
  2. Kiu venis adorkliniĝi antaŭ la verda stelo
    kaj disvastigi la lingvon de paco.
  3. Kaj lia nomo estis Bofrunt.
  4. Kaj li estis unu el la multaj fervoraj apostoloj de la verda afero
    kaj ĝuis seriozan fidon en la verda popolo.
  5. Kaj okazis, ke la satano tentis lin, igante lian koron fiera kaj ĵaluza.
  6. Kaj Bofrunt ekpensis en sia koro:
  7. "Mi konstruos Iingvon, kiu disvastiĝos tra la tuta mondo,
    kaj mi akiros al mi gloron kaj potencon.
  8. Kaj mi atingos la supron de 1' ĉielo,
    superos la saĝon de 1' Sinjoro".
  9. Kaj li laŭfaris idiomon, kiun li nomis Ido.
  10. Ĉar ido de la verda lingvo li volis fari ĝin.
  11. Kaj la Sinjoro malleviĝis por vidi la faron,
    kiun faris Bofrunt.
    Kaj la Sinjoro diris:
    "Jen estas unu popolo
    kaj unu lingvon ili ĉiuj havis:
    kaj jen, kion tiu (kies nomo estis Bofrunt) komencis fari.
  12. Ni malleviĝu do kaj konfuzu lian lingvon.
  13. Kaj fariĝis granda konfuzo inter tiuj kiuj faris Idon.
  14. En mallonga tempo fariĝis el ĝi multaj, multaj idiomoj
    kaj unu homo ne komprenis la alian.
    Ĉiuj ekbatalis inter si dirante:
    "Mia lingvo estas la vera lingvo".
  15. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel,
    ĉar tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de Bofrunt.
  16. Sed la verdan popolon
    la Sinjoro elkondukis el la lando Babela
    kaj kondukis ĝin en la landon Babilan,
    ĉar ili havis unu kaj klaran lingvon.
  17. Jen estas la generaciaro de Ido:
    Ido havis la aĝon de kelkaj jaroj
    kaj naskiĝis al ĝi Esperantido.
  18. Kaj Esperantido naskis Occidentalon,
    Idiom Neutral kaj Interlingua.
  19. Kaj al ili naskiĝis Neo-Latin kaj Anglic
    por eterna malhonoro.
  20. Kaj multaj aliaj ĝis la nuna tago
    kaj ĝis la fino de ĉiuj tagoj.
  21. Ili ĉiuj vivas efemeran vivon,
    ĉar ili estis polvo kaj refariĝos polvo.

In quegli anni entre in scena la figura di Téophile Cart,
francese, insegnante di lingue e molto attivo nella comunità esperantista.
Negli anni dello scisma egli prese una posizione molto decisa contro i cambiamenti, stimolando gli esperantisti a rimanere fedeli all'ortodossia della lingua
anche ricorrendo a slogan rimasti famosi tipo:
"Ni laboru restante fidelaj al nia senŝanĝa Fundamento"
oppure "Anstataŭ lingvaj reformoj kaj kvereloj ni fosu nian sulkon".
E proprio da questa espressione "ni fosu nian sulkon"
viene ripresa dalla Verda Biblio
che nel capitolo 3 ci presenta questo personaggio nelle vesti di Noè.

Ĉapitro III.

  1. Kaj kiam Ido komencis multjĝi sur la tero
    kaj al li naskiĝis filoj kaj filinoj:
  2. Esperantido, Occidental, Idiom Neutral kaj aliaj.
  3. Tiam la filoj de la verda popolo
    ekrigardis en iliajn vortarojn kaj gramatikojn
    kaj multaj novaĵoj plaĉis al ili.
  4. Kaj la Sinjoro vidis,
    ke granda estas la malboneco de la homoj,
  5. kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj
    estas nur malbono.
  6. Kaj la Sinjoro diris:
    Mi ekstermos tiun malbonon kaj la herbaĉojn,
    kiujn tiuj homoj plantis en la vortaron de la verda lingvo.
  7. Sed Diofilo Kara trovis plaĉon en la okuloj de la Sinjoro.
  8. Jen estas la historio de Diofilo Kara:
    Diofilo Kara estis homo virta kaj senmakula en sia generacio;
    kun la Fundamento Diofilo Kara iradis.
  9. Kaj la Sinjoro diris al Diofilo Kara:
    "Fosu al vi sulkon el fideleco kaj obstino.
  10. Fenestreton faru en la flanko
    por enlasi aeron kaj iom da necesaj novaj radikoj.
  11. Mi venigos diluvon sur la teron
    por ekstermi ĉiun superfluan novaĵon.
    Ĉia reformemo, kiu estas en la verda popolo, pereos.
  12. Kaj mi starigos mian interligon kun vi;
    kaj vi eniros en la sulkon, vi kaj viaj disĉiploj.
    Kaj la Fundamento gardos vin.
  13. Kaj el ĉiu regulo, el ĉiu afikso, el ĉiu fundamenta radiko
    enkonduku po unu ekzemplero, ĉiu laŭ sia speco.
  14. Kaj Diofilo Kara tion faris.
    Ĉion, kiel la Sinjoro ordonis, tiel li faris.
  15. Kaj Diofilo Kara kaj aliaj liaj disĉiploj,
    kaj la amikoj de liaj disĉiploj eniris en la sulkon.
  16. El la reguloj, el la afiksoj kaj el ĉiuj fundamentaj radikoj
    po unu ekzemplero venis en la sulkon,
    kiel la Sinjoro ordonis al Diofilo Kara.
  17. Kaj la Diluvo venis sur la teron kaj daŭris longan tempon.
  18. Kaj ĝi forbalais el la lingvo la pestaĵojn de Ido, Esperantido kaj aliaj.
  19. Ankaŭ la grandan vortaron de Ĵuan Miopoe la diluvo pereigis.
  20. Kaj post paso de ventego la diluvo ĉesis
    kaj la fundamento elsekiĝis.
  21. Kaj la Sinjoro diris al Diofilo Kara jene:
  22. "Eliru el la sulko, vi kaj viaj disĉiploj
    kaj la amikoj de viaj disĉiploj kune kun vi.
  23. Ĉiujn regulojn, kiuj estas kun vi,
    la afiksojn kaj radikojn elirigu kun vi".
  24. Kaj eliris Diofilo Kara el la sulko,
    kaj liaj disĉiploj kaj la amikoj de liaj disĉiploj kune kun li.
  25. Ĉiuj reguloj, ĉiuj afiksoj kaj ĉiuj radikoj,
    laŭ sia speco, eliris el la sulko.
  26. Sole la vorteto "po" restis en la sulko,
    ĉar Diofilo Kara, elirante ne rimarkis ĝin.
  27. Kaj tial la piaj verduloj ĝis nun ne scias precize,
    ĉu post "po" oni povas uzi la akuzativon aŭ ne.
  28. Kaj Diofilo Kara kaj liaj disĉiploj
    ekkantis kanton al la Sinjoro:
  29. Se longa diluvo kaj ventoj subitaj
    velkantajn foliojn deŝiras,
    ni dankas la ventojn
    kaj repurigitaj
    ni fortojn pli freŝajn akiras.
  30. Kaj Diofilo Kara konstruis altaron al la Sinjoro sur tiu loko
    kaj nomis tiun altaron "Lingva Komitato".

Anche grazie a lui l'Esperanto è uscito indenne,
ciononostante la voglia di inventare nuove lingue
o di migliorare l'esperanto dura fino ai nostri giorni;
persino, come si è visto, anche negli ultimi anni:
Fatiche inutili: noi, per dirla con Téophile Cart,
continuiamo a lavorare fedeli al nostro inemendabile "Fundamento de Esperanto".