LA PAROĤESTRO DE ARS
prelego de Norma Cescotti Covelli

IL CURATO D’ARS.
relazione di Norma Cescotti Covelli
       
Lastjare, la 19an de junio, tago tradicie dediĉita al la preĝado por la sanktigo de sacerdotoj, Papo Benedikto la deksesa, inaŭguris la sacerdotan jaron memorante la 150an datrevenon de la morto de Sankta Jean Baptiste Marie Vianney, pli bone konata kiel “paroĥestro de Ars” Lo scorso anno, il 19 giugno, giorno dedicato tradizionalmente alla preghiera per la santificazione dei Sacerdoti, papa Benedetto XVI° ha inaugurato l’anno sacerdotale ricordando il 150° anniversario della morte di San Jean Baptiste MarieVianney, meglio conosciuto come curato d’Ars.
Alproksimiĝante la fermo de la Paŭla jaro, la Papo, dum sia inaŭgura prelego, volis kunigi la vivojn de la du Sanktuloj, tre malsamaj unu de la alia pro la diversaj travivaĵoj, sed ambaŭ modeloj pri Evangelizado. Era prossima la chiusura dell’anno Paolino e ,nel suo discorso, il Papa ha voluto accomunare la vita dei due santi,ben diversa l’una dall’altra nei percorsi ma entrambe modello di Evangelizzazione.
Jean Marie Vianney naskiĝas la okan de majo 1786 en Dardilly, vilaĝo distanca je malmultaj kilometroj de Lion. La patro, terkulturisto, prizorgas sian bienon, persone, helpata de sia edzino, kaj pli malfrue de siaj sep gefiloj. Estis tempo de franca revolucio, ĝuste de la Teroro, kiam en Parizo la gilotino funkcias preskaŭ ĉiutage senĉese. La pastroj devas submetiĝi al la nova reĝimo kaj la membroj de Konvencio subpremas ian ajn ribelon. La rifuzantaj pastroj estas mortkondamnataj kaj tiuj, kiuj sukcesas eviti la kapton, vivas kaŝe ĉe la loĝantoj, kiuj riskas ĉiutage sian vivon kaj tiun de siaj familianoj. En Dardilly la preĝejo estas ŝlosita, tamen, hejme, la familio Vianney, riskante, preĝadas kiel sia kutimo, kaj ankaŭ la eta Jean Marie, kiu ĉiutage paŝtas gregon, pasigas la tutan tempon preĝante senĝene kaj libere. Jean Marie Vianney nasce l’8 maggio 1786 a Dardilly, un villaggio a pochi chilometri da Lione. Il padre, agricoltore ,coltiva personalmente i suoi terreni ,aiutato dalla moglie e, più tardi,dai suoi sette figli. E’ il periodo del Terrore e, a Parigi, la ghigliottina lavora ogni giorno senza sosta.. I Sacerdoti devono prestare giuramento di sottomissione al nuovo regime e i membri della Convenzione reprimono ogni tentativo di ribellione. I preti renitenti vengono perciò giustiziati e i più fortunati, che riescono ad evitare la cattura, vivono da clandestini,ospitati nelle case dei parrocchiani che rischiano ogni giorno la loro vita e quella dei familiari. A Dardilly la chiesa viene chiusa , ma in casa Vianney si continua a pregare,come di consuetudine, seppure di nascosto, e il piccolo Jean Marie,che giornalmente porta al pascolo le pecore, si sente più libero di dedicare molto tempo alla preghiera.
En la jaro 1795 oni malfermas la preĝejon kaj la maljuna paroĥestro, siatempe submetiĝinta al la reĝimo, reprenas sia oficon. La rifuzintaj sacerdotoj taksas lin “skismulo” kaj la klerikaro disiĝas. La familio Vianney rifuzas sekvi la celebradojn de la paroĥestro, male, ĝi preferas gastigi siahejme kaŝitajn pastrojn. Jean Marie faras la unuan konfeson kun iu el ĉi-lastaj, kiu, sekve, konsilas la geedzojn Vianney sendi la filon al la najbara vilaĝo, Ecully, ĉe la onklon, kie li povas ricevi la unuan instruadon pri katekismo, skribado kaj legado ĉar, jam dektrijara, la knabo estas tute analfabeta kaj konas nur la lokan dialekton. Tie Jean Marie aliĝas al grupeto da knaboj, kiujn kuraĝa misiisto kaŝe pretigas al la unua komunio. La knabo restas tuj forte impresita de la fervorego de tiu sacerdoto kiu, de tago al tago, endanĝerigas sian vivon pro la plenumo de sia pastra ofico. Iom post iom li sentas naskiĝi en si mem la deziro pastriĝi. Li ricevas sian unuan komunion en ĉambro, kies fenestro estas kaŝita je la vido per fojnoĉaro tien tiucele metita kaj kies pordo estas gardata de iuj kamparanoj. Nel 1795 la chiesa viene riaperta e il vecchio parroco,che ha prestato giuramento, torna ad officiare. Ma i clandestini lo denunciano come “Scismatico” e il Clero si divide. La famiglia Vianney si rifiuta di seguire le sue celebrazioni e accoglie, piuttosto ,in casa sacerdoti clandestini, ricercati dalla Gendarmeria. Jean Marie fa la sua prima confessione con uno di questi che, in seguito, consiglia i genitori di mandare il ragazzo in un vicino villaggio,a Ecully,presso uno zio, dove può ricevere i primi insegnamenti di catechismo,scrittura e lettura poiché, a tredici anni, è completamente analfabeta e conosce solo il dialetto locale. Là Jean Marie può unirsi ad un gruppo di ragazzi che un coraggioso missionario sta preparando,di nascosto, alla prima Comunione. Egli rimane profondamente impressionato dal coraggio e dalla passione di quel sacerdote nel compiere il suo ministero ,mettendo a repentaglio,giorno dopo giorno la sua vita e sente nascere dentro di sé il desiderio di farsi prete . Riceve da lui la prima Comunione in una stanza ,la cui finestra è nascosta alla vista da un carro di fieno messo lì appositamente e la porta è sorvegliata da alcuni contadini.
Kiam la oktobra revolucio ĉesas la pastra situacio normaliĝas. Alvenas al Dardilly nova paroĥestro Jacques Fourner, inteligenta, klera, dinamika, kiu tuj prizorgas la instruadon de knabaro kaj sukcesas malfermigi lernejon funkciantan po kvar monatoj jare, dum la tempo kiam necesas haltigi la kamparan laboron. Jean Marie povas, fine, jam deksepjara, eniri lernoĉambron por daŭrigi sian lernadon kaj ekparoli franclingve. Li estas ravita eĉ de ĉi-tiu paroĥestro kaj ju pli li sentas kreski la deziron pastriĝi. Li petas de la patro la permeson eniri la seminarion sed tiu- ĉi ne konsentas ĉar la kamparo nepre bezonas la firmajn brakojn de la filo kaj la pagenda kotizo estas al li tro peza. Tamen, antaŭ la persisto de la knabo, la patro akceptas ke li iru, ne en seminarion, sed ĉe la paroĥestro de Ecully, la abato Balley, ĉar tie la elspezoj estas pli elteneblaj. Quando la rivoluzione d’ottobre ha termine la situazione del clero si normalizza. Arriva a Dardilly un nuovo parroco,Jacques Fourner, intelligente, colto, dinamico che subito si preoccupa dell’istruzione dei ragazzi e riesce a far aprire una scuola, che funziona per i quattro mesi dell’anno in cui non si può lavorare nei campi. Così,finalmente,il diciasettenne Jean Marie può entrare in un’aula scolastica dove può continuare i suoi studi e imparare il francese. Rimane affascinato,pure, da questo parroco e sente crescere ancor più dentro di sé il desiderio di diventare prete. Chiede al padre di entrare in seminario ma costui si rifiuta perché la campagna ha bisogno della braccia salde del ragazzo e la retta è troppo gravosa. Alle insistenze del figlio,però , gli consente di andare a studiare, non in seminario,ma dal parroco di Ecully, l’abate Balley perché le spese sono meno pesanti.
Tamen Jean Marie ne havas sufiĉan memorkapablon, li lernas malrapide kaj la rezultoj estas preskaŭ ĉiam malabundaj. Aliflanke, en la jaro 1809 li estas rekrutata kaj devas interrompi la studadon. La armeoj de Napoleono estas okupitaj kontraŭ Hispanio, Prusio, Aŭstrio, krome ili invadis la Papajn Ŝtatojn kaj arestis Papon Pio la sepa. Kaŭze de tio la imperiestro estas ekskomunikata. Tuttavia Jean Marie ha poca memoria ,impara con lentezza e i risultati sono piuttosto scarsi. D’altra parte,nel 1809 il ragazzo viene chiamato alle armi e deve lasciare gli studi. L’esercito di Napoleone è impegnato su tre fronti: Spagna, Prussia e Austria, in più ha invaso gli Stati Pontifici e fatto arrestare il Papa Pio VII°. Per conseguenza l’imperatore è stato scomunicato.
Multenombraj katolikaj junuloj, pli kaj pli rifuzas la rekrutadon aŭ dizertas de la armeo ĉar ili sentas neniun devon servi sakrilegian reĝon. Jean Marie, je milda karaktero, ne kontraŭas la rekrutadon sed, tuj kiam li komencas la militservon, malsaniĝas kaj estas enhospitaligita. Kiam, tute resanigita forlasas la hospitalon kun alia kuŝinta kamarado, devas kiel eble plej frue atingi sian taĉmenton jam alveturintan al Hispanio. La kamarado, tamen, konvinkas lin eskapi el la armeo por rifuĝi en sendanĝera loko, de li bone konata. Jean Marie tiel alvenas al montara farmo-bieno, kie vidvino kun pluraj gefiloj gastigas lin. Post ne longe li fariĝas por ŝi la pli aĝa filo, kiu prizorgas la etulojn, ilin instruante legi kaj skribi. Aliaj knaboj el la ĉirkaŭaĵoj aliĝas al ili tiel ke Jean Marie vintre instruas kaj somere helpas la vidvinon en la farma laboro. Numerosi giovani cattolici rifiutano il reclutamento o disertano ,per un caso di coscienza,perché non si sentono di servire un imperatore sacrilego. Jean Marie ha un carattere mite e non si oppone al reclutamento ma, all’inizio del servizio militare, si ammala gravemente e viene ricoverato in ospedale. Quando, appena guarito lascia l’ospedale con un altro compagno ,pure lui degente, deve al più presto raggiungere il suo reggimento già partito per la Spagna. L’amico, però, lo convince a disertare e a rifugiarsi in un luogo sicuro che egli ben conosce. Jean Marie viene così ospitato in una cascina di montagna,presso una vedova carica di figli ,diventando per lei ,di lì a poco, come un figlio maggiore. Si occupa dei piccoli e insegna loro a leggere e scrivere , altri bambini e ragazzi dei dintorni via via si uniscono a loro ed egli ,in inverno,diventa un maestro e d’estate aiuta la vedova nei lavori della cascina.
Ĉiam pli ofte la ĝendarmoj enrompas en la teritorion de Vianney. Cele elnestigi la dizertinton ili eltordas noticojn el la vilaĝanoj, kiuj, tamen, tute silentas ĉar patro Vianney daŭre elpoŝigas sumojn da mono por eviti domaĝon al la filo. Por ĉesigi la danĝeron, la malpli aĝa frato de Jean Marie decidas rekrutiĝi anstataŭante lin. Li estas tuj sendata al Germanio kie, post ne longe mortas pro nekonitaj cirkonstancoj. Dum sia vivodaŭro Sempre più spesso i gendarmi irrompono nella zona dei Vianney . Allo scopo di snidare il disertore cercano di estorcere notizie dai paesani, i quali se ne stanno assolutamente zitti perché il padre continua a sborsare grosse somme di denaro per evitare guai al figlio. Per far cessare il pericolo, il fratello minore di Jean Marie decide di arruolarsi al posto suo e parte per la Germania dove,poco dopo muore in circostanze sconosciute.
Jean Marie priploros tiun sinoferantan fraton. Nun, dudeksepjara, li povas fine eniri la seminarion en Lion kie tuj devas cerbumi pro malfacilaj studobjektoj pri filozofio kaj teologio eĉ komplikigitaj de latinlingve skribitaj tekstoj el kiuj li komprenas nenion. Kaŭze de tiu malbonega rezulto li revenas al la paroĥestro de Ecully kaj, konsternite ekkonscias ke neniel li povos pastriĝi. Jean Marie piangerà per tutta la vita quel fratello morto in sua vece. Ora,a 27 anni egli può finalmente entrare in seminario a Lione dove deve subito scervellarsi a causa dei difficili studi di filosofia e teologia resi ancora più complicati dai testi scritti in latino per cui egli non capisce proprio nulla. A causa di questo pessimo risultato egli ritorna dal parroco di Ecully e, turbato , incomincia a rendersi conto che non potrà in nessun modo diventare prete.
Tamen la pasinta revolucio draste malpliigis la pastraron kaj la nova naskiĝanta societo nepre bezonas pastrojn. Tiu solvo helpas la paroĥestron Balley, kiu, konvinkita pri la bonega vokiĝo de la junulo opinias, ke firma religia kredo anstataŭas mankon de kulturo. Li, do, klopodas ĉiamaniere por ke Jean Marie superu ĉiujn obstaklojn. Li obtenas la anstataŭigon de la latinaj tekstoj kun tiuj franclingvaj, obtenas ke la ekzamenoj, gvidataj de ununura ekzamenanto, okazu en la pastrejo de Ecully. Li sekvas konstante la junulon ĝis la fina rezulto kaj, post lia pastriĝo obtenas lian nomumon kiel vikarion de sia paroĥo. Tuttavia la passata rivoluzione ha decimato il clero e la nuova società che sta per nascere ha bisogno di sacerdoti. Questa soluzione aiuta il parroco Balley ,che, convinto dell’ottima vocazione del ragazzo , ritiene che una particolare intelligenza di fede sostituisca la mancanza di cultura. Egli dunque si impegna in ogni modo perché Jean Marie superi tutti gli ostacoli. Riesce a far sostituire i testi latini con quelli francesi, ottiene che agli esami sia interrogato da un unico esaminatore nella canonica di Ecully Lo segue costantemente fino al completamento degli studi e,dopo l ‘ordinazione sacerdotale ottiene che gli venga affidato come vicario nella sua parrocchia.
La abato Balley jam de longe estras ĝin uzante antikvajn metodojn. Jan Marie konformiĝas al tiu situacio persistante kun li en longdaŭraj preĝadoj, en oftaj fastoj, en krudaj pentofaroj kaj korpaj humiliĝoj, laŭ la tiama adoptita vivsistemo de la religiuloj. Da parecchi anni egli la guida con metodi antichi e Jean Marie ne segue l’esempio perseverando con lui nelle lunghe preghiere,nei frequenti digiuni ,nelle dure penitenze e mortificazioni corporali, secondo un’abitudine attuata nelle comunità religiose.
Granda malfacilaĵo dum la dimanĉa predikado devigas lin eltondi selektitajn pecojn de diversaj aŭtoroj kaj, ĉar li ne kapablas bone legi, lernas ĉion parkere kun grandega streĉo kaj nesufiĉa rezulto. Una grande difficoltà nella predicazione domenicale lo obbliga a ritagliare testi di autori diversi e,siccome riesce a leggere piuttosto male, studia tutto a memoria, con grandissimo sforzo e scarso successo.
En la jaro 1817 la abato Balley forpasas kaj oni atribuas al pastro Jean Marie la paroĥon de Ars-en-Dombe. Nel 1817 il parroco Balley muore e a Jean Marie viene affidata la parrocchia di Ars-en Dombe.
En ĉi tiu vilaĝo la preĝejo estas en malbona kondiĉo. La sonoriloj estas konfiskitaj kaj la preĝejturo detruita. Vizitas la preĝejon nur foj-foje kelka maljunulino. La paroĥanoj vivas kiel bestoj, nur la bapto taksas ilin kristanoj. Ili laboras intense, eĉ la dimanĉon, pasigas la malmultan disponeblan libertempon en la multenombraj tavernaĉoj, ebriiĝante, ludante, vetante la malmultajn monerojn utiligotajn por la familia bezono. Ofte, post pluraj trinkadoj ili interdisputas, interbatiĝas, iafoje ĝis la mortigo. In questo villaggio la chiesa è ridotta male,le campane sono state confiscate e il campanile è stato distrutto. E’ visitata solo a volte da qualche vecchietta . I parrocchiani vivono come bestie,solo il Battesimo li reputa cristiani. Lavorano sodo ,anche la domenica e trascorrono il poco tempo libero nelle numerose bettole dove si ubriacano, giocano scommettendo i pochi soldi destinati ai bisogni della famiglia. Spesso, dopo parecchie libagioni ,discutono, litigano, talvolta perfino uccidono.
La gejunuloj frekventas la vilaĝajn festojn, kie oni dancas ĝis profunda nokto, kie la malĉastecoj, la geedziĝaj perfidoj, la tipaj dancoj sekson mimantaj ne invitas al kristanaj virtoj. Knabaro kaj plenkreskuloj estas analfabetoj ĉar en la vilaĝo ne ekzistas lernejo. I giovani frequentano assiduamente le feste di paese dove si balla fino a notte fonda e le impurità, le infedeltà coniugali , il tipo di balli mimanti il sesso non inducono certo alle virtù cristiane. Ragazzi e adulti sono analfabeti perché nel villaggio non esiste una scuola.
Antaŭ tiu malgaja situacio la paroĥestro ne kondamnas, ne eliras el la paroĥejo surstrate por skui la indiferentecon de la paroĥanoj aŭ por revekigi iliajn konsciencojn kiel, ekzemple, farintus Sankta Paŭlo. Li ne havas tian kapablon. Li restas daŭre genuanta antaŭ la tabernaklo, profundiĝanta en la preĝado, krome li fastas kaj dormas tre malmulte sur la nuda pavimo de la preĝejo. Di fronte a questa situazione il curato d’Ars non condanna,non esce dalla canonica per scuotere l’indifferenza dei suoi parrocchiani o per risvegliare le loro coscienze, come, per esempio,avrebbe fatto San Paolo. Egli non ne ha la capacità. Rimane a lungo in preghiera,inginocchiato davanti al tabernacolo, digiuna frequentemente,dorme pochissime ore sul nudo pavimento della chiesa .
De tago al tago la loĝantoj, kvankam senatentaj kaj sensentemaj, ekinformiĝas pri la vivmaniero de sia paroĥestro. La malmultaj vizitantinoj de la preĝejo alproksimiĝas al la pastro, eniras en lian loĝejon, gvatas la kuirejon kaj ekkonscias ke tiu maldika, soleca viro, kun ordonvesto tro larĝa kaj senkolora, travivas tre mizere. Ili disigas la noticojn tra la loĝantaro vekante la atenton de la paroĥanoj. La plej scivolemaj el ili, diskrete, ekeniras la preĝejon, vidas la paroĥestron genuantan kaj ankaŭ ili respekte, ekgenuas kaj preĝas kun li. Iuj eĉ prenas kuraĝon por peti de li konsilon, sekvataj, poste de aliaj ĉar la sugestoj de la pastro estas tiom persvadaj ke ili sentas sin ŝovitaj al plena konfeso. Temas pri liberiga, edifa konfeso, kiu levas la spiriton ĝis la plej altaj suproj, jam de longe forgesitaj. Dopo alcuni giorni gli abitanti ,per quanto distratti e indifferenti ,cominciano a chiedersi come viva il loro parroco. Le rare visitatrici della chiesa gli si avvicinano, entrano in canonica,spiano in cucina e si rendono conto che quell’uomo tanto magro, solitario, con quella tonaca troppo larga e stinta, vive proprio miseramente. Ne parlano in paese risvegliando l’attenzione dei parrocchiani. I più curiosi entrano con discrezione in chiesa,vedono il parroco inginocchiato a pregare e anch’essi, rispettosamente si inginocchiano a pregare insieme a lui. Alcuni prendono addirittura il coraggio per chiedergli qualche consiglio,seguiti da altri perché i suggerimenti del parroco sono tanto convincenti ,al punto che essi si sentono spinti ad una piena confessione. E’ una confessione liberatoria, edificante che solleva lo spirito ad altezze supreme da troppo tempo dimenticate.
La paroĥestro ekkonscias, ke la vilaĝo iom post iom ŝanĝas aspekton kaj komprenas, ke siaj paroĥanoj estas nur perdiĝintaj ŝafoj bezonantaj bonan paŝtiston, ke pli ol la fastoj, la pentofaroj, la korpaj humiliĝoj necesas, ke li elverŝu sur ilin tutan sian fratan amon. Li nun volas koni ilin unuope, retenas ilin en preĝejo per longdaŭraj predikoj. Iafoje li konfuziĝas, kortuŝiĝas, interrompiĝas sed parolas uzante ilian dialekton, utiligas iliajn komparojn, malkaŝas vervon kaj strukturon de lingvaĵo vekante miregon. Li ne prunteprenas konvenciajn vortojn, male li parolas per tiuj elfluantaj el profundo de sia animo. Tio frapas la aŭskultantojn, tiel ke ili, elirante el la preĝejo komentas “Neniu pastro parolis pri Dio kiel faras nia paroĥestro.” Il parroco si accorge che il villaggio un po’ alla volta sta cambiando volto e comprende che i suoi parrocchiani sono solo pecore smarrite bisognose di un buon pastore , che più dei digiuni,delle penitenze, delle mortificazioni corporali è necessario riversare su di loro tutto il suo amore fraterno. Li vuole ora conoscere ad uno ad uno,li trattiene in chiesa con lunghe prediche .A volte si confonde,si commuove,si interrompe ma parla il loro dialetto, usa i loro paragoni e rivela una vivacità e impostazione di linguaggio da destare stupore. Non prende a prestito parole convenzionali ma parla con quelle che gli sgorgano dal profondo dell’anima. La cosa colpisce i fedeli i quali,uscendo dalla chiesa commentano : “Nessun prete ci ha mai parlato di Dio come fa il nostro parroco .”
Nun, akirinte ilian fidon, li klopodas ordigi la vivsistemon en la vilaĝo. Li petas kaj obtenas de la bienuloj la ĉesigon de la dimanĉa laboro, obtenas de la komunumaj aŭtoritatuloj la fermon de kelkaj tavernaĉoj, la nuligon de noktaj dancoj dum la vilaĝaj festoj. Ora, ottenuta la loro fiducia,egli si preoccupa di mettere ordine nel villaggio. Chiede ed ottiene dai proprietari terrieri la sospensione del lavoro domenicale , dalle autorità comunali la chiusura di parecchie bettole e la sospensione delle danze durante le feste di paese.
Inter la paroĥanoj estas iuj vivantaj en la plej nigra mizero. Li dividas kun ili sian malmultan nutraĵon, gastigas la senhejmulojn, kiuj frapas ĉe lia pordo, li iras de farmo al farmo almozpetante panon, tritikon, monon por ilia vivtenado. Iuj paroĥanoj alflankiĝas al li en tia solidareca agado. Li interesiĝas precipe pri la infana instruado. Li obtenas de la Komunuma Konsilio la ĉeeston en la vilaĝo de preteriranta instruisto, kiu lernigu la unuajn rudimentojn de legado, skribado kaj kalkulo al knaboj kaj plenkreskuloj. La urbestro metas je lia dispono remizon somere utiligitan kiel proviantan magazenon kaj vintre uzeblan kiel lernoĉambron. La paroĥestro, mense havas grandan planon: malfermi porvirinan lernejon ĉar la knabinoj, iom pli ol dekjaraj, estas sendataj je servo de familioj al aliaj vilaĝoj aŭ urboj, kie plurfoje ili riskas fali en danĝeron ĉar ilia naiveco ne estas de ĉiuj respektata. Li opinias ke la virino ege influas sur la bona disvolviĝo de familio. Tra i parrocchiani c’è chi vive nella miseria più nera .Egli divide con loro il poco cibo,accoglie i senzatetto che bussano alla sua porta,va di cascina in cascina a chiedere in elemosina pane,frumento,denaro per il loro sostentamento. Alcuni parrocchiani si affiancano a lui in quest’opera di solidarietà. Egli si preoccupa principalmente dell’istruzione dei bambini e ragazzi ed ottiene dal consiglio comunale la presenza di un maestro di passaggio che insegni a loro i rudimenti della lettura,della scrittura,del calcolo. Il sindaco gli mette a disposizione un capannone ,d’estate adibito a magazzino per le provviste alimentari che ,d’inverno ,viene arredato ad aula scolastica. Il parroco ha in mente un grande progetto : aprire una scuola femminile perché le ragazze , ancora decenni vengono mandate a servizio nelle famiglie ,spesso in altri villaggi o città dove più volte rischiano di cadere in inganno perché la loro innocenza non da tutti viene rispettata. Egli ritiene che la donna abbia una grande influenza sull’andamento familiare.
Kvin jarojn post lia alveno en Ars, lia revo realiĝas. Li elektas la plej promesplenajn kaj aktivajn knabinojn, sendante ilin ĉe instruantajn monaĥinojn por ellernado. Dank’ al helpo de iuj bonhavuloj li aĉetas duetaĝan dometon kaj inaŭguras virinan lernejon sub la titolo “La providence” La novaĵo disvastiĝas kaj, baldaŭ, alvenas junulinoj de apudaj vilaĝoj tiel ke necesas estigi dormejon. Kelkajn jarojn poste la Providence iĝas virina orfejo. Nel giro di cinque anni dal suo arrivo in paese il suo sogno si avvera. Egli sceglie le ragazze più promettenti e attive e le manda a studiare presso delle suore insegnanti. Con l’aiuto dei parrocchiani benestanti acquista una modesta casetta a due piani e inaugura la scuola femminile intitolata :”La Providence”. La notizia si diffonde e arrivano in breve ragazze anche dai villaggi vicini tanto che si rende necessario costruire anche un dormitorio. Dopo pochi anni La Providence diventa un orfanotrofio.
Tamen la eduka agado de la paroĥestro de Ars manifestiĝas per la konfesprenoj. Tiu agado markas la komencon de lia spirita dramo, kiu instigas lin al tia konsidero: “Kiom multe malfeliĉa estas pastro kiu, mankante je interneco, prenas sian oficon kiel ordinaran metion”. Tuttavia l’azione educativa del curato d’Ars si rivela principalmente nelle confessioni. Esse sono l’inizio del suo dramma spirituale che gli farà dire : “Com’è sventurato un prete senza interiorità che scambia il suo ministero per un comune mestiere”.
Samtempe li juĝas sin mem “hipokritulo”, ĉar li akceptis gravegan taskon ne sin oponante kaj sen merito je malavantaĝo de aliaj ĝuste pli indaj. Li eĉ ne kuraĝis kontraŭparoli, kiam la episkopo supertaksis lin. Allo stesso tempo egli si ritiene un ipocrita perché ha accettato ,senza opporsi e senza merito un incarico troppo importante ,a svantaggio di altri più degni .Egli perfino non ha avuto il coraggio di contraddire il vescovo che lo ha sopravalutato.
Aliaj paroĥestroj malkaŝe, ne perdas okazon por rimarkigi tion al li, aliaj eĉ predikas kontraŭ li Sed li ne ofendiĝas, male li sentas, ke li pli multe amas ilin, ĉar ili memorigas al li lian hipokritecon. Altri parroci ,con franchezza,non perdono l’occasione per farglielo notare, altri ancora predicano contro di lui. Ma egli non si offende anzi pensa di amarli ancora di più perché mettono in luce la sua ipocrisia.
Intertempe la famo pri lia sankteco disvastiĝas de regiono al regiono. Alvenas pilgrimuloj de apudaj vilaĝoj, por konfesi: komence po dudeko tage, sed poste ili pliiĝas je po tridekmil jare, alvenintaj de ĉiu franca loko ĝis, en la lastaj tempoj, la atingo de centmil vizitantoj dumjare. Necesas starigi ĉiutagan veturilservon de Lion al Ars kaj malfermi apartan giĉeton ĉe la starto-stacio por la vendo de irrevenaj biletoj longdaŭraj ok tagojn ĉar oni devas atendi tutan semajnon por konfesi. Nel frattempo la sua fama di santità va diffondendosi di regione in regione. Arrivano pellegrini,in principio solo una ventina al giorno dai vicini villaggi,per confessarsi, ma poi diventano 30.000 all’anno, da ogni parte della Francia fino ad arrivare ultimamente alle 100.000 presenze annue. Si rende necessario un servizio giornaliero di trasporto da Lione ad Ars e viene aperto uno speciale sportello alla stazione di partenza per la vendita di biglietti andata e ritorno della durata di 8 giorni perché occorre in media una settimana per ottenere una confessione.
Nun komencas la intensa misio de la paroĥestro de Ars, la de li konsiderata “Martiriĝo de konfesejo”. Dum la lastaj dudekjaroj de sia vivo, li pasigas en konfesejo po deksep horojn tage, blokita de senĉesa homamaso petanta esti aŭskultata. Somere premega, sufoka varmego kaŭzas ŝvelaĵojn laŭ lia tuta korpo, vintre kruda malvarmo frostigas liajn krurojn kaj piedojn. Ĉi tio tamen, estas por li tolerebla sufero. Des pli peniga estas la ondego da pekoj, da malbono, kiuj elverŝiĝas sur lin kvazaŭ subprema maro de koto. Qui comincia la vera missione del curato d’Ars,da lui considerata “il martirio del confessionale”. Nei suoi ultimi 20 anni di vita egli vi trascorre 17 ore giornaliere ,inchiodato da una folla incessante che chiede ininterrottamente di essere ascoltata. D’estate l’afa opprimente gli provoca un gonfiore in tutto il corpo,d’inverno il freddo rigido gli fa gelare gambe e piedi. Tuttavia questa per lui è solo una sofferenza sopportabile. Ben più penosa è l’ondata di peccati,di male che gli si riversa addosso come un mare di fango opprimente.
Li aŭskultas la pentantojn, legas ĝis la profundo de iliaj animoj kiel en malfermitaj libroj. La tempo por interbabili estas mallonga, malmultaj estas la vortoj, lia voĉo, lastatempe ĉiam pli mallaŭtiĝas, tamen la pekulo eliras taŭzita el la konfesejo. Iafoje, iuj pekuloj ne konscias pri la graveco de siaj pekoj, kaj tiam la pastro ekploras, ĉar li sentas sin nekapabla konvinki ilin pripenti. Okazas nu io eksterordinara. La pekulo, konsternita travidas en tiuj larmoj la suferon de Dio mem enkarnigitan en la vizaĝo de la pastro pro siaj kulpoj. Egli ascolta i penitenti, legge nelle loro anime come in libri aperti.. Il tempo per le conversazioni è breve,sono poche le parole e la sua voce ultimamente è flebile. Eppure il penitente esce sconvolto dal confessionale. Talvolta, alcuni peccatori non sono consapevoli della gravità delle loro colpe e allora ,il confessore scoppia a piangere perché si sente incapace di indurli al pentimento. Avviene ,allora, una cosa straordinaria. Il penitente,sbalordito, intravede in quelle lacrime la sofferenza di Dio stesso ,incarnata nel volto del sacerdote,a causa delle sue colpe.
Aliflanke la paroĥestro de Ars, pli kaj pli konstatas ke Dio utiligas lin, humilan pastron senkulturan por plenumi grandegan planon: obteni la konvertiĝon de kiom eble plej multaj pekuloj. Dio transigas iliajn kulpojn sur la konfesprenanton, de kiu Li petas tutan sinoferon por la savo de siaj “gefiloj”. La paroĥestro konvinkiĝas ke, laŭ tiu celo, devas, li mem, punpagi iliajn kulpojn kaj pro tio proponi al Dio sian tutan humanecon: dormi malmulte kaj malbone, treege fasti, sin skurĝi ĝis la sveno. Al li ne pezas la fizika sufero, se tamen Dio helpas lin esti bona paŝtisto, kiu sukcesas konverti amason da pekuloj. D’altra parte il curato d’Ars constata che Dio si serve di lui,umile prete incolto,per compiere un grandissimo progetto: ottenere la conversione del più grande numero di peccatori. Dio trasferisce le loro colpe sul confessore al quale chiede il sacrificio di se stesso per la salvezza dei Suoi figli.. Il curato si convince che per quello scopo deve egli stesso scontare la pene per le loro colpe e perciò offrire a Dio la sua intera umanità : dormire pochissimo e male,digiunare moltissimo, flagellarsi fino allo svenimento. Non gli pesa la sofferenza fisica se tuttavia Dio lo aiuta ad essere un buon pastore che riesca a convertire folle di peccatori.
Tiu vivkonduto, tamen minas lian jam malfirman sanon. Ĉiam pli ofte dolorigaj kolikoj lin ŝancelas ĉe la eliro el la konfesejo. Pulmaj kongestoj trafas lin, kiu, kontraŭvole nepre bezonas trankvilecon kaj ripozon. Tial li devas translokiĝi ĉe sia frato, al apuda vilaĝo, sed eĉ tio neniel utilas ĉar amaso da pilgrimuloj ŝoviĝas antaŭ lia nova loĝejo. Un tale comportamento di vita,tuttavia mina la sua già malferma salute. Sempre più spesso delle dolorosissime coliche lo fanno vacillare all’uscita dal confessionale. Viene colto anche da congestioni polmonari che,contro la sua volontà, lo obbligano a un periodo di riposo e tranquillità. Perciò deve trasferirsi presso un suo fratello ,in un vicino villaggio. ma tutto è inutile perché la folla di pellegrini si accalca davanti alla sua nuova dimora.
La Episkopo ordonas lian revenon al Ars sendante tien helpantan vikarion kaj iujn diocezajn misiistojn. Malgraŭ tio lia farto ne pliboniĝas, tiel ke li prenas decidon forlasi la paroĥon provante kaŝe foriri dumnokte. La vilaĝanoj, ĝustatempe, informitaj pri tio amase baras al li la vojon preĝpetegante lin ne esti forlasitaj. Por ne perfidi siajn fidelulojn la paroĥestro revenas al sia paroĥejo, kie li restas ĝis la morto kiu okazas la kvaran de aŭgusto 1859. Il vescovo ordina il suo ritorno ad Ars e gli manda in aiuto un vicario e alcuni missionari diocesani. Malgrado ciò il suo stato di salute non migliora così che egli prende la decisione di abbandonare la parrocchia tentando di nascosto una fuga notturna. I parrocchiani,saputo ciò per tempo, gli sbarrano la strada e lo supplicano di non abbandonarli. Per non tradire i suoi fedeli, il curato ritorna alla sua parrocchia dove rimane fino alla morte che avviene il 4 agosto 1859.
Papo Pio la dekunua kanonigas lin la 31an de majo 1925. Papa Pio XI° lo canonizza il 31 maggio 1925.
Lastjare, okaze de la inaŭguro de la sacerdota jaro, la nuna papo Benedikto la deksesa finas sian paroladon parafrazante la titolon de itala romano, sed laŭ kontraŭ senco: L’anno scorso ,in occasione dell’inaugurazione dell’anno sacerdotale, l’attuale papa Benedetto XVI° ha concluso il suo discorso parafrasando ,in senso opposto,il titolo d’un romanzo italiano:
“Kristo haltis en Ars en la tempo kiam estis paroĥestro Jean Marie Vianney. Tien Li vidis amasojn da homoj elĉerpitaj kiel perdiĝintaj ŝafoj sen paŝtisto. Bona paŝtisto estas la plej granda trezoro, kiun Dio povas konfidi al paroĥo. Ĝi estas unu el la plej multvaloraj donacoj de la Dia Mizerikordo!” “Cristo s’è fermato ad Ars all’epoca in cui vi era curato Jean Marie Vianney. Ha visto folle di uomini e donne stremate,come pecore smarrite senza pastore. Un buon pastore è il più grande tesoro che Dio possa accordare ad una parrocchia, è uno dei doni più preziosi della Misericordia Divina.”

PREĜO POR LA SACERDOTA. JARO PREGHIERA PER L’ANNO SACERDOTALE.
Sinjoro Jesuo, kiu, per Sankta Johano Marie Vianney,
volis donaci al via Eklezio
tuŝantan imagon de via porpastra karitato,
Faru tiel, ke kune kun li kaj helpataj de lia
Ekzemplo, ni plene vivu ĉi-tiun
sacerdotan Jaron.
Signore Gesù,che in S:Giovanni Maria Vianney
Hai voluto donare alla tua chiesa
una toccante immagine della tua carità pastorale,
fa’ che in sua compagnia e sorretti dal suo
esempio,viviamo in pienezza quest’anno
sacerdotale.
Faru tiel ke, haltante kiel li antaŭ la Eŭkaristio,
ni povu lerni kiom estas simpla kaj
ĉiutaga via parolo, kiu nin instruas, milda
la amo, per kiu vi akceptas la pentintajn pekulojn,
konsola la fidoplena sinfordono al via Patrino
Senmakula.
Fa’ che sostando come lui davanti all’Eucarestia
possiamo imparare quanto sia semplice e
quotidiana la tua parola che ci ammaestra,tenero
l’amore con cui accogli i peccatori pentiti,
consolante l’abbandono confidente alla tua Madre
Immacolata.
Faru, ho Sinjoro Jesuo, tiel ke per la propetado de la
sankta Paroĥestro de Ars, la kristanaj familioj
fariĝu malgrandaj eklezioj en kiuj ĉiuj vokiĝoj
kaj ĉiuj karismoj, donitaj de via Sankta Spirito
povu esti akceptataj kaj valorigataj.
Permesu, ho Sinjoro Jesuo, ke ni povu ripeti kun
la sama ardo de la Sankta Paroĥestro de Ars la vortojn per kiuj
Li kutimis turniĝi al vi:
Fa’.o Signore Gesù,che per l’intercessione del
Santo Curato d’Ars, le famiglie cristiane
divengano piccole chiese in cui tutte le vocazioni
e tutti i carismi,donati dal tuo Spirito Santo,
possano essere accolti e valorizzati.
Concedici ,o Signore Gesù ,di poter ripetere con
lo stesso ardore del S. Curato le parole con cui
egli soleva rivolgersi a te.
“Mi amas vin, mia Dio, kaj mia ununura deziro estas
ami vin ĝis mia lasta spiro,
mi amas vin, mia Dio, senfine aminda, kaj
mi pli preferas morti ol travivi
ununuran momenton sen vin ami.
“Ti amo,o mio Dio, e il mio desiderio è di
amarti fino all’ultimo respiro della mia vita,
ti amo,o mio Dio infinitamente amabile e
preferisco morire amandoti, piuttosto che vivere
un solo istante senza amarti.
Mi vin amas, Sinjoro, kaj la ununura graco, kiun mi petas de vi estas
ami vin poreterne.
Ti amo,Signore e l’unica grazia che ti chiedo è
di amarti eternamente.
Mia Dio, se mia lango ne povas diri al vi ĉiun
momenton, ke mi amas vin, mi volas ke mia koro al vi ĝin
ripetu tiom da fojoj kiom da fojoj mi spiras.
Mi vin amas, ho dia savanto, ĉar vi estis
krucumita pro mi kaj vi tenas min ĉi-sube krucumitan
kun vi.
Mio Dio,se la mia lingua non può dirti ad ogni
istante che ti amo,voglio che il mio cuore te lo
ripeta tante volte quante volte respiro.
Ti amo ,o mio divino salvatore,perché sei stato
crocifisso per me,e mi tieni quaggiù crocifisso
con te.
Mia Dio, indulgu por ke mi mortu amante vin kaj
sciante ke mi vin amas.
Mio Dio,fammi la grazia di morire amandoti
e sapendo che ti amo”. Amen
Papo Benedikto la XVIa Papa Benedetto XVI°