ANNO SACERDOTALE
«Signore, da chi andremo?
Tu solo hai parole di vita eterna»
(Gv. 6,68)
relazione di fra Pierluigi Svaldi
PASTRA JARO
«Sinjoro, al kiu ni iru?
Nur Vi havas vortojn de eterna vivo»
(Joh. 6,68)
prelego de fra Pierluigi Svaldi
     
Quando i bambini si svegliano alla vita pongono tante domande. E gli adulti si divertono a offrire, quasi d’istinto, semplici e sagge risposte. Fare domande a qualcuno è segno di attenzione alla vita che di continuo si apre davanti a noi, è disponibilità a dare il proprio contributo, è ancora credere e accettare di esserne coinvolti. Kiam la infanoj vekiĝas je la vivo, ili faras multajn demandojn al la malpli infanoj. Kaj ĉi tiuj amuziĝas proponante, kvazaŭ instinkte, simplajn kaj saĝajn respondojn. Proponi demandojn al iu estas zorgema signo pri la vivo, kiu senĉese malfermiĝas antaŭ ni; estas ĝoje doni sian kontribuaĵon; estas ankaŭ kredi kaj konsenti al la kuntreniĝo.
Quando vogliamo esprimere tutto questo in immagini e figure, ci appelliamo al fatto religioso, sempre orientato alla ricerca di senso e di continuità nel tempo. Gesù Cristo è venuto apposta sulla terra per essere la risposta sempre attuale alle domande dell’uomo e per dare compimento a tutte le promesse fatte da Dio all’umanità. Il breve brano evangelico, qui sotto trascritto, riguarda l’uomo di ieri, di oggi, di sempre. Kiam ni volas esprimi tute ĉi tion per imagoj kaj figuroj, ni apelacias al la religia fakto, ĉiam orientata al la esploro de la dumtempe daŭriganta senco. Jesuo Kristo intence venis sur la teron por esti la ĉiama aktuala respondo al la homaj demandoj kaj por plenumi ĉiujn promesojn faritajn de Dio al la homaro. La mallonga evangelia peco, ĉi sube transskribita, koncernas la hieraŭan, la hodiaŭan, la ĉiaman homon.
Gesù diceva: «Per questo vi ho detto che nessuno può venire a me, se non gli è dato dal Padre».Da allora molti dei suoi discepoli si tirarono indietro e non andavano più con lui.Perciò Gesù disse ai dodici: «Forse anche voi volete andarvene?» Simon Pietro gli rispose: «Signore, da chi andremo? Tu hai parole di vita eterna; e noi abbiamo creduto e abbiamo conosciuto che tu sei il Santo di Dio». (Gv. 6, 65-69).
Jesuo admonis: «Pro ĉi tio Mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se mia Patro ne donas al li la gracon». De tiu momento multaj el liaj disĉiploj forlasis Lin. Tiam Jesuo diris al siaj dek du disĉiploj: «Ĉu vi ankaŭ volas foriri?» Simon Petro respondis al Li: «Sinjoro, al kiu ni iru? Nur Vi havas vortojn de eterna vivo. Kaj ni ekkredis kaj scias, ke Vi estas Sanktulo de Dio».
Davanti alla proposta di Gesù, che non scende mai a compromessi, scatta subito la tentazione di andarsene e di preferire proposte più suadenti e meno impegnative. Pietro ci offre la risposta che non può mai mancare: «Signore, da chi andremo? Tu hai parole di vita eterna». Antaŭ la propono de Jesuo, neniam akceptanta kompromisajn solvojn, tuj eksaltas la tento foriri kaj preferi pli persvadajn kaj malpli gravajn proponojn. Petro prezentas al ni la respondon, kiu neniam rajtas foresti: «Sinjoro, al kiu ni iru? Nur Vi havas vortojn de eterna vivo».
Capire e accogliere la proposta di Gesù comporta prima di tutto credere e accettare che Dio è Padre e, di conseguenza, che noi tutti siamo chiamati a esprimere una vita da figli di Dio e fratelli fra di noi. Per questo Gesù sottolineava: «Nessuno può venire a me, se non gli è dato dal Padre». Kompreni kaj akcepti la proponon de Jesuo kuntrenas antaŭ ĉio kredi kaj konsenti ke Dio estas Patro kaj ni ĉiuj estas petataj esprimi interfratan vivon kiel filoj de Dio. Pro ĉi tio, Jesuo rimarkis: «Neniu povas veni al mi, se mia Patro ne donas al li la gracon».
Quando Gesù giunge al culmine del suo messaggio, invita l’uomo creatura ad accettare fino in fondo la sua precarietà al fine di entrare, libero, nella vita. Gesù chiede questo con l’espressione “mangiare la sua carne” (= fragilità) e “bere il suo sangue” (= consegnare la vita). Gesù non cerca semplici spettatori, ma discepoli, non rivolge lo sguardo verso i “giusti”, ma verso quelli che guardano a lui. Kiam Jesuo atingas la kulminon de sia mesaĝo, li invitas la kreitan homon akcepti ĝis la fundo sian malfirmecon por eniri libere en la vivon. Jesuo petas ĉi tion per la esprimo “manĝi lian karnon”, tio estas lian fragilecon kaj “trinki lian sangon”, tio estas transdoni la vivon. Jesuo serĉas ne simplajn spektantojn sed disĉiplojn; li atentas ne “justulojn” sed tiujn, kiuj Lin atentas.
Nell’anno sacerdotale che stiamo celebrando è giusto domandarsi il motivo del crollo delle vocazioni e del calo di guide spirituali. Ce lo domandiamo ad alta voce, perché risuona ancora forte quella parola di Gesù: «Forse anche voi volete andarvene?». En la pastra jaro, kiun ni estas celebrantaj, juste estas demandi sin mem pri la kialo de la disfalo de la vokiĝoj kaj de la malkresko de la spiritaj gvidistoj. Ĉi tion ni laŭte demandas, ĉar ankoraŭ alte resonas tiu vorto de Jesuo: «Ĉu vi ankaŭ volas foriri?».
«Molti non andavano più con lui». «Multaj el liaj disĉiploj forlasis Lin».
A giudizio di molti il Concilio Vaticano II avrebbe provocato il crollo delle vocazioni sacerdotali quando ha messo in luce il ruolo peculiare dell’apostolato dei laici. Ma la causa va cercata molto tempo prima. Mons. Willem Eijk, Arcivescovo di Utrecht, riferisce di uno studio fatto negli anni quaranta, dal quale si deduce che i preti si occupavano troppo di cose riservate ai laici (spesso erano dei leader di comunità, insegnanti e politici) e, inoltre, non vivevano abbastanza la propria identità sacerdotale (essere la presenza viva e operante di Gesù Cristo in mezzo alla comunità dei fedeli). Di conseguenza, i laici, pur apprezzando gli impegni e lo zelo dei preti, soffrivano della mancanza di un servizio e di una guida spirituale. La scrittrice tedesca Ida Görres annota in un suo articolo del 1946: «Sempre si scontra con la domanda che tormenta: perché vi sono così pochi preti, che nel loro agire riflettono almeno qualche raggio di una frequentazione quotidiana con Dio, con cui il laico che desidera un cibo spirituale, può attaccare un discorso spirituale? Perché sono tanto rare le canoniche in cui c'è qualcosa di una atmosfera spirituale?». La causa fu che in un mondo divenuto subdolamente e furtivamente sempre più secolarizzato non era facile la cura delle anime. Laŭ komuna opinio la dua Vatikana Koncilio estus provokinta la disfalon de la pastraj vokiĝoj, kiam ĝi prilumis la apartan rolon de la laika apostola agado. Sed la kaŭzo estas antaŭ longe trovebla. Monsinjoro Willem Eijk, ĉefepiskopo de Utrecht, raportas pri studaĵo farita en la kvardekaj jaroj, el kiu oni deduktas ke la pastroj tro okupiĝis pri aĵoj rezervitaj por la laikoj (ofte ili estis komunumestroj, instruistoj, politikistoj) kaj, krome, ili ne sufiĉe travivis propran sacerdotan identecon (t.e.viglan kaj aktivantan ĉeeston de Jesuo Kristo meze de la komunumo de la fideluloj). Sekve la laikoj, eĉ estimante la okupojn kaj la zorgemon de la pastroj, toleris la mankon de spiritaj oficoj kaj de gvidistoj. La germana verkistino Ida Görres notas en sia artikolo de la jaro 1946: «Ĉiam oni kolizias kun la turmenta demando: kial ĉeestas tiel malmulte da pastroj, kiuj en ilia agado reflektas almenaŭ iujn radiojn de ĉiutaga partopreno kun Dio, kaj al kiu la laiko, kiu deziras spiritan manĝaĵon, povas startigi spiritan parolon? Kial estas tiel maloftaj la pastrodomoj, en kiuj estas io pri spirita etoso?». La kaŭzo estis ke en mondo, trompe kaj kaŝe pli kaj pli sekularigita, ne estis facile prizorgi la animojn.
Negli anni sessanta, in seguito ai cambiamenti culturali e sociali, l’identità del prete attraversò una crisi profonda anche nella sua figura di leader. Molte altre persone laiche erano sempre più in grado di “gareggiare” con il prete nell’animazione e nella conduzione di gruppi o comunità. Dum la sesdekaj jaroj, sekve de la kulturaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj, la pastra identeco trairis profundan krizon eĉ en sia estra imago: multe da aliaj laikoj ĉiam pli kapablis konkuri kun la pastroj pri la vervigo kaj kondukado de grupoj da personoj aŭ komunumoj.
Bisogna essere molto riconoscenti al Concilio Vaticano II che ha salvaguardato in tempo l'identità del prete. Pur fissando l'attenzione sulla partecipazione dei laici al sacerdozio comune (Lumen Gentium n. 34), il Concilio ha accentuato la differenza specifica del sacerdozio particolare: il sacerdozio comune e quello ministeriale o gerarchico differiscono "essenzialmente e non solo di grado" (Lumen Gentium n. 10); ha rimarcato che il sacerdote agisce figurando Cristo in mezzo al suo popolo, sopratutto nella celebrazione dell'eucaristia, esercitando la mediazione fra Dio e gli uomini; ha poi riconosciuto che, pur rimanendo un essere umano, il sacerdote, guidato dalla Spirito Santo e agendo in nome di Cristo e della Chiesa, ha chiarito, difeso, salvato molti elementi del depositum fidei. Oni devas esti tre dankemaj al la dua Vatikana Koncilio, ĉar ĝi protektis ĝustatempe la pastran identecon. Eĉ fiksante la atenton pri la partopreno de la laikoj en la komuna sacerdoteco (Lumen Gentium n. 34), la Koncilio evidentigis la specifan malsamecon de la aparta sacerdoteco: la komuna kaj la ministeria aŭ hierarkia sacerdotecoj diferencas “per esenco kaj ne nur per grado” (Lumen Gentium n. 10); ĝi rimarkis ankaŭ ke la pastro agadas, reprezentante Kriston en la mezo de lia popolo, precipe en la celebrado de la eŭkaristio, efektivigante tiel la peradon inter Dio kaj la homoj; poste ĝi agnoskis ke, eĉ restante homa estaĵo, la pastro, direktita de la Sankta Spirito kaj agante en la nomo de Kristo kaj de la Eklezio, klarigis, ŝirmadis kaj savis multe da elementoj de la kreda fundamento (depositum fidei).
All’inizio del suo pontificato Giovanni Paolo II esordì dicendo: «Non abbiate paura! Aprite, anzi spalancate le porte a Cristo»! Di fronte alla tentazione dello scoraggiamento, Benedetto XVI ci ricorda che la «sproporzione tra le forze in campo che oggi ci spaventa, già duemila anni fa stupiva coloro che vedevano e ascoltavano Cristo… C’era soltanto Lui, dalle sponde del Lago di Galilea fino alle piazze di Gerusalemme, solo o quasi solo nei momenti decisivi: Lui in unione con il Padre, Lui nella forza dello Spirito. Eppure è avvenuto che, alla fine, dallo stesso amore che ha creato il mondo, la novità del Regno è spuntata come piccolo seme che germina dalla terra» (omelia del 14 maggio 2010 a Porto). En la komenco de sia pap-regado Johano Paŭlo la dua ekdiris: «Ne timu! Malfermu, eĉ larĝe malfermu la pordojn al Kristo!». Antaŭ la tento de senkuraĝigo la papo Benedikto la XVI memorigas nin ke la «senproporcio inter la disponeblaj fortoj, kiu hodiaŭ nin teruras, jam antaŭ du mil jaroj surprizis tiujn, kiuj vidadis kaj aŭskultadis Kriston... Ĉeestis nur Li, ekde la bordoj de la lago de Galileo ĝis la placo de Jerusalemo, sola aŭ preskaŭ sola en la decidaj momentoj: Li en la unueco kun la Patro, Li en la forto de la Spirito. Tamen sukcesis ke finfine, de la sama amo kiu kreadis la mondon, la novaĵo de la Regno ekaperis kiel malgranda semo ĝermanta el la tero» (homilio de la 14 de majo 2010 en Porto).
«Signore, da chi andremo?» «Sinjoro, al kiu ni iru?»
La tentazione di scappare è di tutti i tempi e di tutti i luoghi. Il desiderio di fare un’altra cosa meno impegnativa e più gratificante vive costantemente dentro di noi. Ma dobbiamo riconoscere che senza Dio l’uomo non sa più chi egli sia, vive nell’insicurezza generale e non sa veramente dove andare. La tento eskapi okazas ĉiutempe kaj ĉiuloke. La deziro fari ion alian malpli sindevigan kaj pli gratifikantan ĉeestas konstante interne de ni. Sed ni devas agnoski ke sen Dio la homo ne plu konas, kiu li estas, li vivas en la ĝenerala nesekureco kaj li vere nescias kien iri.
Pietro apostolo, stando vicino a Gesù, ha scoperto che la cosa più importante in assoluto è stare bene davanti a Dio e ha costatato che Gesù «si è scelto la parte migliore che non gli sarà tolta» (Lc. 10, 42b) in nessun modo, da nessuno, in qualsiasi situazione socio-culturale venga a trovarsi. Se abbiamo familiarità con il messaggio universale di Gesù, se coltiviamo qualche sogno di convivenza piena e pacifica, se vogliamo lavorare per la intercomprensione fra i popoli, allora come Pietro, diciamo con coraggio: «Signore, da chi andremo»? Chi altri possiamo seguire? Di chi possiamo fidarci senza la paura di illuderci? Chi meglio di Gesù può portarci lì dove sono fissi i nostri occhi e dove sono orientati i nostri passi? Una domanda che sta sempre al centro, oggi come ieri. Una domanda di sempre. Petro, la apostolo, restante ĉe Jesuo, malkovris ke la pli grava afero nepre estas bone resti antaŭ Dio, kaj li konstatis ke Jesuo «elektis la plej bonan parton, kiu ne estos forprenita de li» (Lk. 10, 42b) iel, de iu, en ia ajn socia aŭ kultura situacio li troviĝus. Se ni bone konas la universalan mesaĝon de Jesuo, se ni flegas ian sonĝon pri plena kaj pacama homa socio, se ni volas labori por la interkompreniĝo inter la popoloj, tiam kiel Petro, ni kuraĝe diru: «Sinjoro, al kiu ni iru?» Kiujn aliajn ni rajtu sekvi? Je kiu ni povu fidi ne timante iluziiĝi? Kiu pli bone ol Jesuo rajtas porti nin tien, kien estas fiksataj niaj okuloj kaj al kien estas orientataj niaj paŝoj? Demando ĉiam staranta en la centro, hodiaŭ kiel hieraŭ. Ĉiama demando.
Quando l’uomo pensa alla sua umanità, ha bisogno estremo di organizzarsi e di solidarizzare. E per fare questo deve scegliersi delle guide, deve affidarsi a qualcuno che conosce l’uomo e ciò che c’è nel suo cuore. Kiam la homo zorgas pri sia homeco, li nepre bezonas sin organizi kaj esti solidara. Por ĉi tion fari li devas elekti iajn gvidistojn, li devas sin konfidi al iu, konanta la homon kaj tion, kio estas interne de li.
Per costruire comunità dove tutti sono importanti e nessuno viene escluso, è del tutto necessario che ce ne sia uno che riscuota la fiducia di tanti, che tracci la strada, che cammini avanti convinto al massimo della scelta fatta. Por starigi komunumojn, kie ĉiuj estas gravaj kaj neniu estas flankenmetita, tute necesas ke estu iu, kapabla akiri la fidon de multaj, skizi la vojon, antaŭiri nepre konvinkita pri la farita elekto.
L’incontro vero tra gli esseri umani avviene quando si guarda e si desidera tutti assieme, appassionatamente, uno stesso obiettivo, lo stesso ideale. I primi cristiani dicevano che «senza la domenica non potevano vivere»: cioè, senza l’assemblea che celebra con l’unico Signore, non accettavano di vivere. Noi oggi possiamo dire: senza i sacerdoti, guide spirituali, senza gente consacrata a Dio, la Chiesa non vive e non cresce. La vera renkontiĝo inter la homaj estaĵoj okazas kiam oni rigardas kaj oni deziras ĉiuj kune, plej pasie saman celon, la saman idealon. La unuaj kristanoj diradis: «sen la dimanĉo ni ne povas vivi»: tio estas, sen la asembleo kune celebranta kun la ununura Sinjoro, ili ne akceptis pluvivi. Ni hodiaŭ povas diri: sen la pastroj, spiritaj gvidistoj, sen personoj sin konsekritaj al Dio, la Eklezio ne vivas kaj ne kreskas.
La natura stessa della Chiesa include il ministro ordinato, scelto secondo i canoni, quale presenza viva e operante di Gesù Cristo, la vera guida della comunità, il pastore che nutre il suo popolo, la presenza insostituibile in mezzo alla comunità dei fedeli. «La Chiesa, infatti, è più di una semplice organizzazione umana, visto che è anche opera della grazia di Dio e dell'azione dello Spirito Santo. È un mistero umano-divino, e se vogliamo comprenderla correttamente non dobbiamo mai dimenticare né separare questa sua duplice dimensione» (card. Scherer, arciv. di San Paolo). La naturo mem de la Eklezio entenas la oficialan ministron, laŭ la kanonoj elektiton, kian viglan kaj aktivantan ĉeeston de Jesuo Kristo, kiu estas la vera gvidanto de la komunumo, la Bona Paŝtisto nutranta sian popolon, la neanstataŭebla ĉeesto en la mezo de la fidelulara komunumo. «La Eklezio, efektive, estas pli ol simpla homa organizaĵo, konsiderinte entute ke ĝi estas ankaŭ entrepreno de la Dia graco kaj de la agado de Sankta Spirito. Ĝi estas homa kaj dia misteroj, kaj se ni volas rekte kompreni ĝin, ni devas neniam forgesi nek disigi tiun ĉi duspecan dimension» (kard. Scherer, ĉefep. de San Paŭlo).
In un mondo pieno di sfide come quello attuale, c'è bisogno di sacerdoti e missionari a tre dimensioni. Anzitutto che siano fedeli alla Parola di Dio e al magistero della Chiesa. Poi che siano convinti di essere uomini di Dio che danno il primo posto alle realtà spirituali, promuovendo e curando relazioni di amore gratuito e stili di vita ecclesiali. Infine che siano rigorosi nella disciplina mentale e corporale quale segno di una maturità umana e spirituale. En mondo plena je provokoj, kiel estas tiu aktuala, oni bezonas sacerdotojn kaj misiistojn je tri dimensioj. Antaŭ ĉio ke ili estu lojalaj al la Dia Vorto kaj al la Eklezia instruo. Poste ke ili havu konvinkon esti homoj por Dio, donantaj la unuan lokon al la spiritaj realecoj, stimulante kaj prizorgante senpagajn kaj amajn rilatojn kaj ekleziajn viv-stilojn. Fine: ke ili estu rigoraj en la mensa kaj korpa disciplinoj, kiel signo de homa kaj spirita maturecoj.
«Tu hai parole di vita eterna». «Nur Vi havas vortojn de eterna vivo».
I discepoli al seguito di Gesù avevano maturato la consapevolezza che era arrivato il tempo propizio di organizzare la vita sociale conforme al progetto originario di Dio. La gente guardava in massa all’uomo Gesù come colui che conosceva fino in fondo la complessità della vita umana. La risposta di Pietro: «Tu hai parole di vita eterna» dicono della convinzione generale che Gesù poteva riunire l’umanità dispersa e disorientata, riportandola nel suo luogo proprio. In Gesù Cristo, a cui i sacerdoti sono stati configurati mediante il sacramento dell’ordine sacro, si radica l'identità del prete, «La vita e il ministero del sacerdote sono continuazione della vita e dell'azione dello stesso Cristo. Questa è la nostra identità, la nostra vera dignità, la sorgente della nostra gioia, la certezza della nostra vita» (Giovanni Paolo II, Esortazione Apostolica post-sinodale Pastores dabo vobis, n. 18). La disĉiploj, sekvante Jesuon, primeditis la konsciecon ke jam alvenis la favora okazo por organizi la socian vivon laŭ la origina Dia plano. La uloj amase rigardis la homon Jesuon kiel iun, kiu konis ĝis la fundo la malsimplecon de la homa vivo. La respondo de Petro: «Nur Vi havas vortojn de eterna vivo» ĝuste parolas pri la ĝenerala konvinko ke Jesuo povis kunigi la disperdiĝintan kaj konfuzitan homaron, reportante ĝin al ĝian taŭgan lokon. En Jesuo Kristo, al kiu la pastroj estas konfigurataj per la sakramento de la religiaj ordinoj, enradikiĝas la pastra identeco. «La vivo kaj la pastra ofico estas la plusekvo de la vivo kaj aktivado de Kristo mem. Tiu ĉi estas nia identeco, nia vera indeco, la fonto de nia ĝojo, la certeco de nia vivo» (Johano Paŭlo la dua, Apostola postsinoda Alvoko Pastores dabo vobis, n. 18).
Nell'Anno Sacerdotale, ma non solo, tutta la Chiesa è invitata a riscoprire la vera identità del sacerdozio, la grandezza della vocazione sacerdotale e l'importanza del servizio dei sacerdoti per la vita della Chiesa. Solo così è possibile per l’umanità esprimere il bisogno fondamentale di riunirsi attorno ad una guida, procedere nel cammino senza affanno, operare in conformità alle leggi del creato. E quando il sacerdote figura il Cristo nella sua umanità e fragilità, in realtà aiuta l’uomo ad accettare di essere «pellegrino e forestiero» in questo mondo, disturbato da prove e cadute, ma sempre chiamato a riprendere il cammino fino al raggiungimento della pienezza di vita, fatta di comunione e santità. Dum la pastra jaro, sed ne nur, la tuta Eklezio estas invitata remalkovri la veran sacerdotan identecon, la grandecon de la pastra vokiĝo, kaj la gravecon de la pastra servo por la Eklezia vivo. Nur tiel eblas ke la homaro esprimu la bazan bezonon rekuniĝi ĉirkaŭ gvidisto, ne penante antaŭen-iri dumvoje, agadi laŭ la kreitaraj leĝoj. Kaj, kiam la sacerdoto reprezentas Kriston en lia homeco kaj fragileco, fakte li helpas la homon al akcepto esti «pilgrimulo kaj fremdulo» en tiu-ĉi mondo, elprovita de spertoj kaj faloj, sed ĉiam alvokata ree ekvoji ĝis la atingo de la pleneco de vivo, farita el komuneco kaj sankteco.
Nel nome di Cristo e con il suo potere, il sacerdote serve e santifica il popolo convocato da Dio stesso: infatti è al servizio degli uomini nelle cose che sono di Dio. «Per questo, rappresenta a livello sacramentale Gesù Cristo davanti alla Chiesa e, in nome di Cristo, svolge la sua missione nella Chiesa. Senza questa relazione con Cristo e la Chiesa, non si comprende bene la figura del sacerdote e si corre il rischio di vedere in lui un funzionario di cose religiose, un mago, o un semplice agente dei servizi sociali. Tuttavia i difetti e le debolezze umane del sacerdote non devono offuscare la grandezza del dono che ha ricevuto. Purtroppo l'immagine vera e bella del sacerdozio è spesso offuscata dalla diffusione di notizie sulle debolezze umane dei sacerdoti. Allo stesso modo, compaiono falsari, che usurpano le funzioni sacerdotali e ingannano il popolo, sfruttano la fede a livello commerciale e screditano il servizio dei sacerdoti» (card. Scherer, arciv. di San Paolo). En la nomo de Kristo kaj per lia povo, la sacerdoto servas kaj sanktigas la popolon kunvokitan de Dio mem: fakte li estas je servo de la homoj en la aferoj kiuj estas de Dio. «Pro tio li reprezentas je sakramenta nivelo Jesuon Kriston antaŭ la Eklezio kaj, en la nomo de Kristo, li plenumas sian mision en la Eklezio. Sen tiu rilato kun Kristo kaj la Eklezio, oni ne bone komprenas la personecon de la sacerdoto kaj oni riskas danĝeron konsideri lin kvazaŭ li estus funkciulo pri religiaj aferoj, aŭ sorĉisto aŭ simpla agento pri sociaj servoj. Tamen la homaj miskvalitoj kaj malfortecoj de la sacerdoto ne devas vuali la grandecon de la ricevita donaco. Bedaŭrinde la vera kaj bela imago de la sacerdoteco ofte estas vualata de la disvastigo de noticoj pri la malfortecoj de la sacerdotoj. Sammaniere aperas falsistoj uzurpantaj la sacerdotajn funkciojn kaj trompantaj la popolon, kiuj ekspluatas la kredon je komerca nivelo kaj senkreditigas la servon de la sacerdotoj» (kard. Schrerer, ĉefepiskopo de San Paŭlo)
San Giovanni Maria Vianney, proclamato da Benedetto XVI patrono di tutti i sacerdoti, diceva: «Quando si vuole distruggere la religione, si inizia attaccando il sacerdote». Sankta Johano Marie Vianney, proklamita de Benedikto la dek-sesa patrono de ĉiuj sacerdotoj, diris: «Kiam oni volas pereigi la religion, oni komencas atakante la sacerdoton».
Tossignano, 5 giugno 2010
fr. Pierluigi Svaldi
frato Pierluigi