KJANA KAJ ORĈA VALOJ
prelego de Norma Cescotti Covelli
Sendube unu el la plej belaj italaj regionoj estas
Toskanio kaj Chianciano [Kianĉano] Terme
estas el la plej gravaj kaj famaj termostacioj en la
mondo.
Ĝi situas en Chiana [Kjana] valo, estas
trairata de la samnoma rivero, la antikva Clanis, kaj
ĝuas specialan ĉarmon.
Pro la komplekseco de geologiaj eventoj oni povas
konfirmi, ke la valo estas produkto starigita dum pli ol du
jarmiloj de historio kiu nuancas en legendon kaj
misteron.
La natura karakterizo de ĉi-teritorio estas la
flavduonruĝa koloro de la tero, la verdo de herbejoj, de
olivarboj, de vitoj, la pala lumo de tagiĝoj kaj la
ruĝiĝo de sunsubiroj. Je vesperiĝo la
ĉielruĝo reflektiĝas en la akvaj speguloj de
Chiusi [Kjuzi] kaj Montepulciano
[Montepulĉano], resaltas sur la malglataĵojn de
Monto Cetona [Ĉetona] kaj ŝprucas kun la
mineralakvaj fontoj de Chianciano kaj S.Casciano
Bagni [San Kaŝano Banji] en tuta vivharmonio.
La subteraj kavaĵoj interne de densega arbaro
Belverde estas ne nur naturaj allogoj sed eĉ la
atesto, ke la unuaj loĝantoj elektis enlokiĝi en la
grotoj je piedoj de monto Cetona ĉar sentis sin
logataj de enviebla loko pro medio, klimato kaj strategia
pozicio.
En la prahistoria urba muzeo de monto Cetona estas
dokumentataj la diversaj periodoj de homa popolado en la
ĉirkaǔa teritorio. En la sennombraj grotoj oni
malkovris multajn restaĵojn atestantajn la tiean homan
ĉeeston ekde la paleolitika aĝo kaj bronzepoko.
Same videblaj estas la ĉefaj prahistoriaj
establiĝoj en la arkeologia naturalisma parko
Belverde.
En la kadro de la etruska civilizo la Chiana valo
plenumas la ĉefan funkciadon de rivera haveno inter la
norda, suda kaj mara Etrurio. La rivero Clanis
iĝas trairejo de komercoj kaj kulturaj
interŝanĝoj. La valo aliformiĝas en
fruktodonan areon konatan kiel “Grenejo de
Etrurio”. La terma stacio S.Casciano Bagni estas
ankaǔ etruska malkovro kaj dank’al ekzempla
organizo de tiu popolo la tuta valo fariĝas post ne
longe gastama kaj dense loĝata teritorio.
La antikvaj Romanoj mem ofte vizitas termojn.
Orazio [Oracjo] citas la termojn de
Chianciano kiel la plej ŝatatajn de imperiestro
Aǔgusto. De tiu periodo atingis nin pluraj legendoj.
Tacito [Ta'ĉito], en sia verko
“Historiae” rakontas, ke Porsenna,
etruska reĝo de Chiusi, sieĝinte Romon kaj
venkinte Romanojn, ne kuraĝas profani la valon, male, li
elektas Chiusi kiel fiksan loĝlokon igante la
urbon la plej grava centro de la etruska mondo. Li starigas
pompan maŭzoleon, entenante interne, interplektitan
labirinton kaj ordonas, ke, post lia forpaso, lia korpo estu
metita en oran sarkofagon. Tie apude oni metu lian statuon
sur kaleŝon el oro, tiratan de dek du orĉevaloj
kune kun aliaj tre altvaloraj objektoj.
Verdire, en Chiusi, ekzistas subtera labirinto,
sed oni opinias, ke ĝi estis, origine, komplika akva
sistemo de Etruskoj.
Komence de mezepoko ekfloras, ĉiam en Chiusi,
legendo pri sankta Mustiola. Ŝi, posteulino de
Klaǔdia gento, konvertiĝas al Kristanismo kaj pro
tio estas enkarcerigita de sia onklo imperiestro. Ŝi
sukcesas forfuĝi kaj, kvankam postkurita de soldatoj,
atingas la lagon, demetas sian mantelon, etendas ĝin
surakve, suriras ĝin kaj, puŝita de mildega vento,
alvenas al la kontraŭa bordo kaj saviĝas. Oni
diras, fakte, ke la trian de julio, dumnokte, estas videbla
ora strio trairanta la akvon de la lago.
Pro tiu historio kortuŝiĝas la barbaraj
Longobardoj alvenintaj al la itala duoninsulo dissemante
ĉie ajn timon kaj malordon.
Sekve de barbaraj invadoj ĉesas la kontrolo de
teritorio, la media kaj socia kadroj ŝanĝiĝas.
La rivero Clanis, senbrida, favoras sian naturon kaj
dilatiĝas valfunde en vasta marĉo. La valo
senhomiĝas favore al pli salubraj montdeklivoj. Atestas
tion la kasteloj, la fortikaĵoj kaj la
ĉefpreĝejoj, kiuj punktornamas la montetojn. La
teritorio disiĝas ne nur je hidraǔlika kadro sed
ankaǔ je tiu politika. Estiĝas la Komunumoj, poste
la Sinjorioj, ofte batalantaj inter si pro la teritoria
konkero. Reaperas mitoj kaj legendoj kiel, ekzemple, tiu pri
Ghino del Tacco [Gino del Takko]. Li estas nobelo
fariĝinta bandito por defendi siajn feǔdajn rajtojn
kaj venĝi la mortkondamnon de sia patro. Li rifuĝas
en la fortikaĵo de Radicofani [Radiko'fani], de
ĉi-tie atakas kun armita mano bienulojn havantajn
propraĵojn, laǔ li tro ekscesajn. Li alfrontas
riĉajn pilgrimulojn preterirantajn al Romo, kun teruro
alproprigas al si iliajn riĉaĵojn lasante al ili
nur necesan vivrimedon, tamen neniam mortigante. Male, li
gastigas ĉe si senhejmulojn, malriĉajn
pilgrimulojn, studentojn, ilin nutras, protektas kaj dungas.
La leĝo lin kondamnas, la popolo taksas lin romantika
heroo, Boccaccio citas lin en novelo de Decamerone kaj Dante,
indulgeme, metas lin en Purgatorion.
Leonardo da Vinci, klopodante sekigi la valon
akvosieĝitan, skizas projekton pri senmarĉigo,
tamen la marĉo ekmalaperas, kaj la valo reakiras sian
originan fekundecon dank’al interveno de toskana
Ĉefduko.
La Renesanco redonas novan viglecon al tiu mondo
obskurigita de mezepoka defalo kaj la valo atingas la plej
grandan renomon. Alvenas ĉi tien nobeloj kaj artistoj,
progresas la agraraj kaj metiistaj teknikoj, tamen jam
aktivaj dum la mezepoko. Lorenzo il Magnifico [Lorenco
il Manjifiko], Sinjoro de Florenco, poeto kaj literaturisto,
fiksas en Montepulciano sian “Buen'
retiro” kaj konfidas la edukan funkcion de sia
nobela idaro al la poeto-humanisto Agnolo Ambrogini
[A'njolo Ambroĝini], dirita Poliziano [Policiano]
el la nomo de lia naskiĝloko.
La duonfarma tradicio famigas la centrecon de
manĝaĵoj. Oni protektas la bovan rason
“Chianina” [Kianina] kiu havigas al ni la
diskonatan florencan ripaĵon, oni gardas la vinon
“Nobile” en la historiaj keloj de
Montepulciano. La fiŝoj de Chiusi vivigas
tradiciajn receptojn. Oni konservas la olivoleon en
ĵaroj el terakoto, produktitaj per altnivele metiista
aktiveco kaj utiligataj eĉ kiel ornamaj objektoj. Multaj
manifestacioj sinsekvas en la tuta teritorio memore al tiu
socia sistemo.
Tiu- ĉi valo kreskinta pro la akvo, pli kaj pli
progresas ĝis la atingo de sia plej brila juvelo:la
starigo de nombraj termocentroj difinitaj de amerika revuo:
“La plej belaj de la mondo en la teritorio plej bela de
la mondo.”
La arkeologia muzeo de la akvoj en Chianciano
Terme atestas la kunligon kun la mineralakvo, kiu
komenciĝas dum etruska epoko, reliefiĝas en tiu
romana, pludaǔras en mezepoko kaj renesanco.
La akvo kiu fluadis, subgrunde, en tiu komplika
akvokondukilo de Chiusi kaj en la romaj cisternoj,
restas nuntempe protagonisto de fontanoj kaj putoj en urbaj
kaj vilaĝaj placoj.
La solenaj eventoj de la pasinta historio reprezentataj
ĉiujare altiras al Chianciano kaj
ĉirkaǔaĵoj princojn, ŝtatestrojn,
politikistojn, klerulojn, aktorojn, k.t.p.
En la pasinta jarcento loĝis ĉi-tie, kiaj
fidelaj vizitantoj, Luigi [Luiĝi]
Pirandello, Nobel premio, kiu en Chianciano
situigis du el siaj rakontoj, samkiel Gabriele
D’Annunzio [D'Annuncio], kiu tie konceptis sian
Alcione [Alĉione], kaj la reĝisoro
Federico [Federiko] Fellini kiu filmis scenojn
de sia ĉefverko “Otto e mezzo”.
Eĉ nuntempe la vivstilo de teritorio ravas artistojn
kaj mondfamajn eminentulojn elektantajn ĉi-lokon por
realigi artverkojn kaj filmojn utiligante kiel scenejojn
stratojn, placojn, historiajn centrojn kaj termojn cele
daǔrigi la Fellinieskan tradicion kaj obteni saman
sukceson.
Ĉi-teritorio de komence agrara, sin bazita sur
firmegaj akvaj fundamentoj proponas hodiaǔ altnivelan
gastigadon, okazojn por renkontiĝoj kaj metiecon
pluiganta antikvajn kapablojn en tuta harmonio kun la natura
medio.
Tamen, malgraǔ la forta evoluo kaj la senĉesaj
altrangaj ĉeestoj, la valo ne ŝanĝis siajn
karakterizojn de kampara zono.
La Orcia [Orĉa] valo najbaras al la
Chiana valo. Ĝi estas vasta, situas norde kaj
oriente de monto Amiata.
Ĝi havas agrablajn panoramojn, pejzaĝojn kaj
centrojn, origine, mezepokajn, el kiuj, tre konataj, estas
Pienza [Pienca] kaj Montalcino
[Montalĉino].
En la valo estas vasta natura parko, rekonata de Unesko,
en la jaro 2004a kiel “Monda havaĵo de la
Homaro”. Projektita de lokaj institucioj, ĝi
entenas plurajn komunumajn teritoriojn.
Oni scias ke tiu, kiu naskiĝis ĉi-tie, restas
firme ligata al sia medio kaj ne kapablas vivi aliloke sen ia
malfacileco pri alklimatiĝo.
Atestas tion Enea Silvio Piccolomini [Silvjo
Pikkolo'mini], kiu kvankam fariĝinte Papo, revenas ofte
al sia naskiĝvilaĝo por retrovi la harmonion de li
tre ŝatatan.
Li naskiĝas en la jaro 1405 en kastelo de
Corsignano [Korsinjiano] el la patricia familio
Piccolomini, fama protagonisto de ekonomio en
Siena. Kaǔze de politikaj kialoj, ĝi devas
nepre rifuĝi en Orcia valo. Enea, jam
kvardekjara, post intensa travivo kia literaturisto, poeto,
ŝatanta vojaĝojn, komencas sian eklezian karieron,
kiu kondukos lin al papeco kun la nomo: Pio la dua. Tre
enamiĝinta al sia naskiĝloko, li sukcesas realigi
sonĝon: la estigon de ideala urbo. Kun la kunlaborado de
arkitekto Rossellino, li restrukturas simplan
vilaĝeton kaj transformas ĝin, laǔ urboplanaj
reguloj, en renesancan urbon. Pro tio Corsignano
iĝas Pienza, la urbo de Pio, ĝi mem rekonata
de Unesko: “monda havaĵo de la homaro. “La
nova urbo riĉiĝas per la Katedralo, la episkopejo,
la komunuma kaj aliaj palacoj, sed plutenas la antikvajn
mezepokajn konstruaĵojn kaj la fortikaĵon.
La rivero Orcia, kiu donas nomon al la valo,
preskaǔ torenteto, elfluas el monteto, glitas malsupren
al kultivita valo, tuŝetas la montetojn sur kiuj
kuŝas Pienza kaj Montalcino, trairas la
Maremon kaj enfluas en riveron Ombrone. El monto
Amiata, je vulkana origino, elŝprucas la fontoj
de Bagno Vignoni [Banjo Vinjoni] kaj Sankta
Filippo al kies akvoj sin konfidas vizitantoj
alvenantaj de tre malproksime por obteni bonfarton.
Ĉi-lokoj, famiĝintaj de eminentaj gastoj kiel
Lorenzo il Magnifico kaj Caterina [Katerina]
da Siena, estis ofte vizitataj ankaǔ dum romana
epoko. Fakte, oni opinias ke Etruskoj starigis ankaǔ
ĉi-termofontan centron.
En la valo oni praktikis la cereal-kultivadon
malfaciligitan pro malabundo da akvo konsekvence de argila
naturo kaj malalta permeablo de la tereno. Por ripari la
akvomankon estis necese helpi sin per ekspluatado de
termofontoj, je konstanta fluo, kiu permesis la mueladon de
greno, eĉ somertempe kiam la plimulto de la mueliloj
nenifaris kaǔze de la malalta riverŝarĝoj.
Malsame al muela tekniko komuna en tuta Sudeǔropo, la
mueliloj de Bagno Vignoni distingiĝas ĉar
ili estas boritaj en la rokon formita el karbonataj
deponaĵoj de termofontaj akvoj.
Oni ne scias, precize, de kiu estas kreita la muelila
parko, konsiderinda kaj komplika konstruaĵo, sed estas
opinio ke oni devas danki la entreprenon de feǔdaj
familioj. La propraĵo de muelilaro transpasas, poste, al
Siena respubliko kaj, ĉi-lasta faliĝinte, al la
familio de Alessandro la sepa, kiu rearanĝas kaj
plibonigas ĝin. Antaǔ ne longe Eǔropa Unio
kontribuis al pluaj perfektigoj.
Aldonas alian ĉarmon al la Orcia valo la
eksterordinara tero de Siena kiu muldas montetojn,
krutajn valegojn kaj eroziajn sulkojn. En la tuta mondo
ĝi estas sinonimo de miloj da nuancoj de flava,
ruĝa kaj okra koloroj. Protagonistoj de peizaĝo
estas ankaǔ la spartioj, la sovaĝaj rozoj, sed,
ĉefe, la cipresoj kiuj anoncas al la vizitantoj ke ili
atingis Torskanion.
Tiu-ĉi teritorio same kiel la tuta regiono estas
simbolo de laika civilizo. Tamen tra valoj kaj cipresoj pasas
unu el la plej gravaj fidovojoj en Eǔropo. Mezepoke
estiĝis preĝejoj kaj abatejoj je eksterordinara
ĉarmo.
Laǔ tradicio, cetere, neniam konfermita de
historiistoj, Carlo Magno [Karlo Manjio], en la oka
jarcento, ricevis de Adriano la unua, la relikvojn de
Sankta Sebastiano kaj Sankta Antimo kaj, honore
al ĉi-lasta, li starigis unu el la plej famaj
monaĥejoj en Toskanio. Estas certe, tamen ke la abatejo
estis jam oficanta en la jaro 814a, kaj ke, laǔ sia
silueto, ĝi memoras la romanikajn preĝejojn de
Francio.
La tuta zono de Chiana kaj Orcia valoj
proponas ĉiujare vicon da spektakloj aǔ kulturaj
renkontiĝoj kiel, ekzemple, la prestiĝan
literaturan “premion de Chianciano.”
En Montepulciano oni transsendas popolan
tradicion. Dum jarcentoj, migrantaj aroj da kamparanoj,
gvidataj de la “Maljunulo de Bruscello
[Bruŝello]”, havantaj enmane branĉeton (
ĝuste la Bruscello), enscenigis spektaklon per
kantoj aǔ rimoj, sur placoj, vojforkoj, aǔ
trairante de bieno al bieno kun la celo kolekti monon por
vespermanĝo de la tuta grupo. La tradicio, dum jaroj,
konformiĝis al ŝanĝiĝo de kutimoj kaj
moroj. Nuntempe, ĉiun dekvinan de aǔgusto, sur
granda placo antaǔ la Katedralo, oni prezentas
melodramon per aktiva partopreno de la urbanoj kiuj alternas
en la roloj de aktoroj, kantistoj, kostumistoj k.t.p.
Montepulciano estas ankaǔ urbo de la vino.
Ĉiujare oni organizas la kuron de “Bravio delle
botti”. Temas pri tradicia spektaklo kiun
partoprenas la reprezentantoj de kvartaloj kiuj sin defias
reciproke pri historia konkuro, puŝante pezegajn
barelojn.
En fortigita vilaĝeto, apud Pienza, ĉiujare,
ĉe la julia fino, la “Malriĉa Teatro”
enscenigas surplace, dramon verkitan kaj realigitan de la
tuta loĝantaro.
En Sartiano, laǔ historia rendevuo, okazas la
tradicia “Giostra del Saracino [Ĝostra del
Saraĉino]”, kavalira batalo, en kiu sin alfrontas
kvin kvartaloj.
Sinsekvas, analoge, pluraj manifestacioj en la tuta
teritorio ĉar ne ekzistas iu ajn rando de tiu-ĉi
tero en kiu oni ne celebras korinklinon al sia historio kaj
al siaj tradicioj.