La portreto de sankta Paŭlo, eminenta Apostolo, selektita de Dio, por ke li estu Lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion li vidis kaj aŭdis.
Perspektive - jen kion mi al vi prezentas -:
pri la religia rilato kun Dio de Paŭlo farisea,
kaj
pri la amrilato kun Dio de Paŭlo kristana.
La vivo de Paŭlo markiĝis de la evento sur la
vojo al Damasko. Malmulte de la komenco de la trideka jaro
de la unua jarcento, post la periodo dum kiu li persekutis
la Eklezion, realiĝis la momento decida de la vivo de
Paŭlo. Sendube, ĉi tie okazis tia
vojturniĝo, pli ĝuste renversiĝis tute la
perspektivo de lia antaŭa vivo. Por Saŭlo de
Tarso, en la momento de la renkonto kun Kristo
efektiviĝis lia tuta spirita konvertiĝo. Tujtuje,
pere de dia interveno, la obstinega persekutanto de la dia
Eklezio, ekretrovis sin blinda, palpe irante senluma, sed
samtempe, en la koro nun jam ia lumo, pro kio li
baldaŭ estos farita arda apostolo de la Evangelio.
Fakte, ekde tiam, neatendite, li estimis kiel malgajnon kaj
balaaĵon ĉion ajn, kio antaŭe estis por li
la plej granda idealo, preskaŭ la baza motivo de lia
ekzistado. Luko evangeliista tri foje en la Agoj, citas la
lumon el ĉielo, la teren falon, la voĉon
vokantan, la kondiĉantan subitan blindecon, kaj poste
la resaniĝon, la faston, . . . finfine, ĉi tiuj
detaloj relativaj al la kerno de lia eksterordinara sperto
de la okazaĵo: la Kristo resurektinta, kiu aperas kiel
blindiga lumo kaj parolas al Saŭlo, renversante liajn
menson kaj vivmanieron mem. Tio estas, la Resurektinto
brilegas: tial ke ankaŭ ekstere montriĝas kio
estis lia realo interna, lia blindeco rilate al la lumo,
kiu estas Kristo. Krome, jen lia definitiva "jeso" al
Kristo dum la bapto kiu remalfermas denove liajn okulojn,
lin reale revidigas. La bapto estas ĝuste nomata
“iluminiĝo”, ĉar teologie ĉi tiu
sakramento donas la lumon, vere vidigas; en Paŭlo tio
ĉi iĝas ankaŭ fizika: resaniĝinta de
sia interna blindeco, li vidas tre bone. Do, Paŭlo
transformiĝis ne pro ajn opinio sed pro tiu
okazaĵo: pro la ĉeesto nerezistebla de la
Resurektinto, ties neniam plu daŭre li povos pridubi,
tiom ke estis tre efika la evidenteco de la okazintaĵo
en tiu renkonto. Resume, ĉe tiu travivaĵo
ŝanĝiĝis tute la vivo de Paŭlo, vera
konvertiĝo; kvankam la transformiĝo ne estis
produkto de iu ajn evoluo psikologia, eĉ ne de iu ajn
maturiĝo aŭ intelekta evoluo, morala, sed venis
de ekstere: ne estis frukto de lia menso, sed de la
renkontiĝo persona kun Kristo Jesuo. Tiel same
Paŭlo estas atestanto de la reviviĝo de Jesuo;
senpere, li havis de Jesuo mem la revelacion, kune kun la
misio de apostolo; kaj krome la taskon specifan anonci la
Evangelion al la paganoj; al la mondo greka-romana. Tial li
de persekutinto de Kristo, fariĝis lia granda arda
apostolo. Laŭ pluraj fontoj, la vivo de Paŭlo
dispartiĝas inter du stumpoj; ĉar per la evento
de Damasko Kristo povis superforte eniri lian
ekzistadon,
Paŭlo farisea: aridiĝis surmomente,
kaj
Paŭlo kristana: per ĉiopova kaj ama
mirindaĵo ĝermis en nova grundo,
fariĝante giganta arbo, el kiu daŭre profitas la
Kristanismo dank'al abundeco de liaj bonegaj fruktoj.
Pri la rilato kun Dio de PAŬLO farisea.
Sankta Paŭlo antaŭ sia konvertiĝo ne estis
homo malproksima al Dio, eĉ ne fora de lia leĝo.
Male , li estis observema, fidela ĝis
fanatikismo.
Tio estas, Paŭlo antaŭ kaptiĝi de Kristo,
estis fervora kredanto je Dio, zorgema fariseo tre fidela
pri la leĝo hebrea religia. Finfine li opiniis gajni
la difavoron pere de perfekta observado de la leĝo,
pere de la homaj faroj, inkluzive je la adverseco al la
Kristanoj. Tial, kiam li eksciis pri unu nova kredo kiu
lokis je propra centro, ne tiom la Leĝon de Dio, kiom
la personon de Jesuo, li kiel judo fervora taksis tion
neakceptebla, eĉ skandala, kaj sekve sin sentis
devigata persekuti la sekvantojn de Kristo, eĉ ekster
Jerusalemo.
Ne estas dubo ke Paŭlo estadis fariseo.
Fratoj, mi estas f a r i s e o, filo de Fariseo:
Mi Judo, naskita en Tarso en Cilicio, edukita en ĉi
tiu urbo, ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita
laŭ la preciza maniero de mia prapatra leĝo; kaj
mi estas fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas
hodiaŭ, kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis
morte, katenante kaj transdonante en karceron virojn kaj
virinojn, por ilin punigi. Nu bone, dum mi
alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmeze,
subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo
ĉirkaŭ mi. Kaj mi terenfalis, kaj aŭdis
voĉon diranta al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi
min persekutas? Kaj mi respondis: kiu vi estas, Sinjoro?
Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi
persekutas. Kaj tiuj, kiuj estis kun mi vidis la lumon, sed
ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi. Kaj
mi diris: kion mi faru, Sinjoro? Kaj mi estis mane
kondukata en Damasko ĉe Ananias, piulo laŭ la
leĝo kaj bone atestata de ĉiuj Judoj tie
loĝantaj.
Kaj, reveninte al Jerusalemo ĉi tie kie mi
malliberigis kaj batis en ĉiuj Sinagogoj tiujn, kiuj
kredis al la Sinjoro, kaj tie kie estis verŝata la
sango de martiro Stefano kaj tiam mi staris apude konsente,
kaj gardante la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis. Pro
tio, reveninte en Jerusalemon, mi provis aliĝi al la
disĉiploj; tamen ĉiuj min temis, ne kredante ke
mi fariĝis disĉiplo; sed Barnabas mem kondukis
min al la Apostoloj; kaj rakontis al ili, kiel sur la vojo
mi vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al mi; kaj
kiel en Damasko mi sentime parolis en la nomo de Jesuo. Kaj
ankaŭ ĉi tie, kiel en Damasko, mi parolis kaj
disputadis kontraŭ la Greko-Judoj; sed ili decidis
mortigi min, ĉar antaŭe mi kondukis Grekojn en la
Templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon. . . kaj
pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj. Sekve,
Klaŭdio Lisias sendanĝere, kondukis Paŭlon
al Felikso, la provincestro, sciiĝinte ke li estas
romano, havante neniun akuzon meritantan morton aŭ
katenojn. Paŭlo, fikse rigardante la Sinedrion alian
fojon diris: fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ
tute bona konscienco ĝis la nuna tago. Ĉiuj Judoj
scias mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la
komenco en nia nacio, en Jerusalemo, konante min jam de
longe, sciante (se ili volas atesti), ke laŭ la plej
severa sekto de mia religio mi vivis kiel fariseo. Kaj nun
mi staras ĉi tie juĝata pro la espero de la
promeso de Dio al niaj patroj, al kiu promeso niaj dek du
triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas
atingi. Kaj, pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj,
ho reĝo! Oni tiel forte kriis kontraŭ li, ke la
ĉefkapitano ordonis lin skurĝigadi. Tiam
Paŭlo diris: laŭleĝe mi estas romano,
ĉar tia mi naskiĝis; ne per granda sumo mi akiris
tiun civitanecon. Verdire, Agripo diris al Festo: tiu viro
povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro;
sed li apelaciis al Cezaro, al Cezaro devos iri, por la
decido de la Imperiestra moŝto. Kaj la Sinjoro staris
apud li, kaj al li diris: “Kuraĝu, ĉar kiel
vi jam atestis pri mi en Jerusalemo, tiel vi devas atesti
ankaŭ en Romo”. Kaj al li eĉ diris: foriru,
ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacioj. Sendube
rilate hebrea-fervoron, persekutanto de la Eklezio; sed
rilate la justeco, kiu fariĝas per la leĝo,
senkulpa. Ni prijuĝas tro severe tiujn persekutojn,
sed iu fariseo pia malfacile ĝin opiniis alimaniere;
ĉar tio estis laŭ la rekta hebrea perspektivo
prozelitisma: ja skribistoj kaj fariseoj cirkaŭiras
maron kaj teron, por varbi unun prozeliton.
Tamen Paŭlo al Timoteo, lia vera filo en fido: Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligis, tial ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado, kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris nesciante kaj nekredante. Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas streĉi ĉiujn miajn fortojn por fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. Do, mi estas la ĉefa inter la pekantoj; eĉ ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredas al li por eterna vivo. La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉis kun la fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo, por ŝirmi la valoron unikan de la leĝo, al kiu nun jam Kristo anstantaŭis; kaj de la kutimoj, kiujn Moseo trasdonis, kaj kiujn la Kristanismo tre efike daŭrigas.
Pri la rilato kun Dio de PAŬLO kristana.
Do, dum unu el la troaj zorgaj misioj de Paŭlo okazis la neeblo: kiu iam persekutis, tiu nun predikas la fidon je Kristo, kiun iam li atakis. Tial ke ni gloros Dion en li. Ja la mirindaĵo, kiu transformis la ekzistadon de Paŭlo persekutinta je Kristo en enamiĝinto de Kristo: do, ĉi tie apud Damasko, dum li iris kiel feroca lupo, avida je la sango de la Kristsekvantoj, li fariĝis predo de Kristo mem. Kvankam longe oni paroladis pri la konvertiĝo, tamen la termino estas tute malkonvena al la afero eksterordinara de Paŭlo. Anstataŭe ĝi kreas konfuzon, ĉar pri Paŭlo ne temis pri trapaso el unu al alia religio: krome ĝis tiu momento la Kristanismo nenian rompon ankoraŭ faris oficiale kun la judaismo. Kaj, nepre, ĉe li ne estis iu religia krizo decidigi transiri el unu kredo modesta al alia vivado religia pli sindeviga. Paŭlo ĉiam estis viro pia al Dio kaj zorgema pri la leĝo. Tiom la ŝanĝiĝo de Paŭlo estis io ajn ol pli radikala, teologia, nepre ne morala: ĉar en kontakto kun Kristo li fariĝis nova kreitaĵo. Ja Dio, irante en lian vivadon pere de Kristo, realigis en li novan kreon; tio estas kvalite kaj radikale diferenca. Ekde tiu momento, rilatiĝinte kun sia damaska sperteco. Efektive, mi (Paŭlo) nun rigardas ĉion pasintan, kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, nia Sinjoro; kaj, kiel rubon ĉion, kion antaŭe mi rigardis kiel grandvalora, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon kiu estas per la fido en Kristo, kiu devenas de Dio sur fidon; por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en lia suferoj, konformiĝinte al la suferoj de lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj. Pro tio, la farisea Paŭlo, kiu ĝis tiam altigis supre ol ĉio ajn la leĝon, ek de ĉi tiu momento diros: ĉe mi la vivado estas Kristo kaj morti estas gajno; tiel ankaŭ nun, Kristo estas glorata en la (mia) korpo, ĉu per vivo ĉu per morto.
Jam mi decidis ĉe vi sciis nenion kaj anoncis ne alian ol Jesuo Kristo kaj tiu krucumitan: por mi ne estu gloron krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo; ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.
Sankta Paŭlo ĉiam estis vigleca je profunda konvinko, ke la propra granda ardo kaj energio pri la misia ago ne devenis tute el liaj streĉadoj, sed originis el la dia graco en li aganta. Do, antaŭe Paŭlo estis tiu amanto kaj fervora sekvanto de la juda leĝo; poste, enamiĝinta estis de Kristo, kaj fariĝis tiu Apostolo arda kaj nekomparebla de mesaĝo savanta por la tuta homamaso. Do, la malfermiteco de Paŭlo sekvis konkrete al la konvinko ke Dio bonakceptas ĉiun, sendepende de lia pasinteco, de lia heredo kultura, de lia socia rango kaj de liaj kvalitoj. Lia slogano estas: Ne estas ja Judo nek Greko, nek sklavo nek liberulo, nek estas ja viro kaj virino, ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abrahamo, kaj heredantoj laŭ la promeso. Tial liaj komunumoj nefermitaj estis al ĉiuj, riĉuloj kaj povruloj. Unuvorte, pere de la paŭla misio, la homaro celis tiun nivelon de miksaĵo sociala antaŭe nekonata. Laŭ la Apostolo de la gentoj la Eklezio mem havas la devon esti laŭ la bildo de la Dio de ĉiuj kaj de ĉiu unuope, sen diskriminacioj. Lia interkomunikado vigla kaj persona kun Kristo al li ebligis eliri de la kulturoj al kiuj li apartenis sen ilin malkonfesi, kaj lin kondukis montri esti kristano. Jen, ĉar sekve la Komunumo kredanta je Kristo, lia Eklezio, fariĝas tiu solidareco inter personoj, trans ligiloj aŭ bariloj, raso kaj socia klaso. Ja Paŭlo kiel homo de Kristo, Sinjoro kaj savanto de la homoj, kaj de tri kulturoj, ĉiu unuopa al tiuj apartena, .al li eblis transplanti la Eklezion el la mondo hebrea kie li naskiĝis, en la grekan kaj romian; ĉi tie li efektivigis turnomovon decidan laŭ la kristana kredo. Tiel ke, kvankam la epicentro de lia agado disvolviĝis en la scenejo de la kulturo greka, en la specifa mondo de la Olivarbo; tamen, la radiko pli profunda de la personeco de Paŭlo estas sendube ia hebrea.
Ja, tri terminoj plene signifis:
• Hebreo: la kutimo kaj mastri la hebrean lingvon,
malsame ol la Hebreoj de la diaspora kiuj forgesis la
praavan parolmanieron.
• Izraelido: laŭ la aparteno al la Alianco, pri
kiu gloriĝis la nacio.
• Idaro de Abrahamo: havi la absolutan rasa
purecon.
La Apostolo ripozadis kaj mem kontentadis, konscia esti
hebreo, membro de la elektita popolo. Tial ke, kvankam
radikale konvertiĝinte al Kristo kaj elektita anonci
la Evangelion al la nacioj, vane oni trovus en li iu ajn
rankoron eĉ etan malamon aŭ alion rilate a la
hebreaj samreligianoj.
Ĉe Paŭlo, la homo obeema al la “Torao”, la Leĝo, ĉiam havis lokon tre gravan en la Judismo de ĉiuj tempoj. Fakte, ĝi establis kaj sankciis en esenca maniero la interrilato inter Dio kaj la popolo de Izraelo. La Torao, la dia volo enhavas ĉiujn kazojn eksperimenteblajn je la homa pia vivado; ja ĉeestas unu respondo lumiganta: la Leĝo de Dio estas torĉo, kiu lumigadas la homajn paŝojn; ĉar en Judismo Paŭlo trovis nenion pli bonan ol la leĝo mosea por esti en akordo kun Dio; li fortulo kaj grandanimulo ĝin sekvadis fervora, obeema laŭ liaj ligiloj. Sed poste, ĉar pri la leĝo, mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Ĝi ebliĝinta estis ne el niaj meritoj sed el la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis por ni.
Definitive, laŭ Paŭlo, nia rilato kun Dio iĝas en Kristo Jesuo kaj en la Spirito Sankta. Tiam, do, larĝamense al la mistero, ni orientu nian ekzistadon al dimensio eskatologia, kies la Spirito mem estas por ni la unuaĵo kaj la antaŭgarantiaĵo en nia koroj. La espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas abunde verŝita en niajn korojn per la sankta Spirito donita al ni. Se ni, dum ni estis malamikoj, estis repacigitaj kun Dio per la morto de lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savaj per lia vivo. Ĉi tiu estas la revolucio kristanisma, kiu la leĝojn, la rilatojn bone renovigadis kun la homoj; ĉar, nek la sango, kiu ĉirkaŭfermas en la parentecon; nek la kulturo, kiu ekskludas la malbonŝanculojn; eĉ ne la raso kiu selektas la personojn; nek la profito, kiu produktas la korporaciismon; nek la nacio, kiu konfederacias por ĉiu ajn solidaro, sed nur la kredo je Kristo, la Di-Vorto eterna, nin povebligos iĝi surtere gefratoj vere kaj plenume gefiloj de la sama Patro de la ĉieloj; kiu, pere sia ununura ege amata Filo farita Karno jam loĝinte inter ni, nuntempe paroladas al siaj infanoj.
La kristano, la esperantisto estas katolika, tio estas universala, ĉar li fariĝas proksimula al ĉiuj. Jen la kialo, ne estas sole la lingvaĵo komuna, kiu nin universaligas; tamen ĝi povas sendube faciligi kaj plibonigi la rilatojn ne nur de interkomunikiĝo sed la devontiĝojn de homa solidareco kaj kristana Karitato.
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
la amo de Dio Patro kaj
la komuneco de la Sankta Spirito
estu ĉiam kun vi ĉiuj. Amen.