Sankta Paŭlo en la katekizoj de Benedikto la
16a
prelego de Giovanni Daminelli
Mi ne estas teologo, nek specialisto pri Sankta
Paŭlo, do, mi preferis elpreni el la vortoj de papo
Benedikto la 16a.
Fakte Benedikto la 16a dum la merkredaj
aŭdiencoj dediĉis al li dek naŭ katekizojn, de
la 2a de Julio 2008 ĝis la 4a de Februaro 2009.
Mi eluzis tri tagojn de mia vivo por relegi ĉiujn el
ili. Tre interesa legado, sed pro la amaso da informoj kaj da
teologiaj prikonsideroj, mi decidis pluki nur kelkajn
interesajn punktojn, eble eĉ ne la plej gravajn. Mia
celo ne estas tedi vin, sed montri la gravecon de la apostolo
Paŭlo por la konstruo de la naskiĝanta Eklezio.
- En la unua renkontiĝo, tiu de la 2a de
Julio, la Papo prikonsideris la medion, en kiu Paŭlo
vivis.
En la romia imperio la hebreoj estis preskaŭ 10
procentoj de la loĝantaro, kaj la plejmulto ne
loĝis en Palestino. En Romo ili estis preskaŭ tri
procentoj. Ilia kredo kaj ilia vivmaniero distingiĝis
nete de la ĉirkaŭa medio. Tio alportis du malsamajn
rezultojn: tiun de prirido ĝis al netoleremo, kaj tiun
de simpatio kaj admiro.
Du faktoroj subtenis la agadon de Paŭlo:
Unue, la helena kulturo disvastiĝinta en la
sudorienta parto de la imperio.
Due, la politika-administra strukturo de la romia
imperio, kiu garantiis pacon kaj stabilecon de Britio
ĝis la suda Egiptujo. En ĉi tiu spaco oni povis
moviĝi sufiĉe libere ankaŭ dank'al
eksterordinara sistemo de stratoj.
- En la dua renkontiĝo, de la 27a de
Aŭgusto, la Papo rakontis la vivon de Paŭlo. Ni jam
parolis pri tio ĉi matene, do plu mi ne rerakontos
tion.
- En la tria renkontiĝo, de la 3.a de
Septembro, la Papo prikonsideris la sperto de Paŭlo sur
la vojo de Damasko. Paŭlo plurfoje en siaj leteroj
rememoras ĉi tiun epizodon.
La Papo sin demandas, kial Paŭlo en siaj leteroj,
neniam interpretas tiun momenton kiel konvertiĝo.
Laŭ li, la kialo estas evidenta: ne temis pri
konvertiĝo. Konvertiĝo formiĝas dum longa
psikologia proceso de maturiĝo; en ĉi tiu kazo la
transformiĝo estiĝis de la renkontiĝo kun
Kristo, en kiu Paŭlo mortis je lia antaŭa ekzisto
kaj li renaskiĝis nove kun Kristo Resurektinta.
- En la kvara renkontiĝo, de la 10a de
Septembro, la Papo priskribas la novan vivon de Paŭlo,
en kiu li konsideras sin Apostolo. Kompreneble li agnoskas
apartan rangon en la Eklezio al tiuj, kiuj estis elektitaj
apostoloj antaŭ li, tamen li konscias esti apostolo.
En siaj leteroj aperas tri precipajn karakterojn de la
apostoleco:
Unue: esti vidinta la Sinjoro kaj esti de li
alvokita.
Due: esti sendita. La greka vorto apóstolos
signifas sendita.
Trie: anonci la Evangelion kaj fondi novajn
Ekleziojn.
- Temo de la kvina renkontiĝo, de la 24a de
Septembro, estas la rilatoj de Paŭlo kun la
Apostoloj.
Malgraŭ li estis samtempulo de Jesuo de Nazaret,
Paŭlo neniam havis la eblecon renkontiĝi kun li dum
lia tera vivo. Pro tio li sentis la bezonon konsulti la
unuajn disĉiplojn de la Majstro.
En la letero al Galatoj, li raportas unue pri lia
renkontiĝo kun Petro, nomata Kefas, poste kun Jakopo, la
frato de la Sinjoro, kaj kun Johano. Li agnoskas ilin kiel
kolumnojn subtenantajn la Eklezion. En sia apostola agado li
insistos pri la fideleco al tio, kiun li ricevis, per ĉi
tiuj vortoj “Mi transdonas al vi tion, kion ankaŭ
mi ricevis”.
- En la sesa renkontiĝo, tiu de la unua de
Oktobro, la papo alfrontis la temon de la vera kristana
Libero, pere de du epizodoj rakontataj en la letero al
Galatoj.
La unua rilatas la tiel nomatan Koncilion de Jerusalemo.
Tio estis kaŭzo de tensio en la Eklezio. Paŭlo
prezentas sian evangelion de liberigo el la leĝo pri la
cirkumcido kaj el la reguloj pri la manĝaĵoj kaj la
sabato. Fine Jakopo, Petro kaj Johano konsentas kun li. Mi
jam parolis pri tio ĉimatene.
La dua rilatas la tielnomatan Okazaĵon de
Antioĥio, en kiu Paŭlo eniris en kolizio kun Petro.
Kio okazis? Petro estis vizitanta la komunumo de
Antioĥio. Tie kutime li prenis manĝaĵojn kun
ĉiuj kristanoj, kun la cirkumciditaj, kaj kun la ne
cirkumciditaj. Sed kiam venis en Antioĥion kristanoj de
Jerusalemo, Petro plu ne volis manĝi kune kun la
necirkumciditoj por ne skandali la alvenintojn, kiuj estis
fidelaj al la antikvaj leĝoj, kiuj malpermesis al
hebreoj manĝi kune kun la ne cirkumciditaj. Ekestis
kontrasto inter Paŭlo kaj Petro. Paŭlo akuzis
publike Petron pri hipokriteco.
La perspektivoj de la du estis malsamaj. Petro, kies
agado estis precipe ĉe la hebreoj, ne volis perdi la
judojn, kiuj aliĝis al Evangelio, male Paŭlo, kies
misio estis precipe ĉe la nacianoj ne volis malgrandigi
la savan valoron de la morto de Kristo, kiu mortis por
ĉiuj kredantoj.
La Okazaĵo de Anitoĥio, montriĝis utila
leciono ĉu por Petro ĉu por Paŭlo. Ni devas
lerni vivi en libero fondita en la fido en Kristo, efektivita
en la servo al la fratoj. Post kelkaj jaroj Paŭlo mem
troviĝis en simila situacio kaj petis la plej fortajn
spiritojn ne skandali la plej malfortajn. Li skribas en la
letero al la Romanoj: “Estas bone ne manĝi
viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato
ofendiĝas.”
- En la sepa renkontiĝo, de la 8a de Oktobro,
la papo parolis pri la rilatoj de Paŭlo kun la historia
Jesuo.
En la Dua Letero al Korintanoj li skribas:
“...eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne,
tamen ni ne plu lin tiel konas”.
Ankaŭ hodiaŭ estas malsamaj manieroj de kono:
estas kleruloj, kiuj konas Jesuon en liaj multaj detaloj, kaj
simpluloj, kiuj ne konas lin en tiuj detaloj, sed konas lin
en lia vero: “la koro parolas al koro”.
Paŭlo volas diri, ke li konas Jesuon per la koro, lian
personon en lia vero, kaj nur poste en la detaloj.
- En la oka renkontiĝo, de la 15a de Oktobro,
la papo prikonsideris la ekleziologian dimension de la penso
de Paŭlo.
La vorto Eklezio, en la Antikva Testamento, indikis la
asembleo de la popolo de Israel kunvokata de Dio. En la Nova
Testamento, tiu vorto aperas nur en la leteroj de Paŭlo.
La unua leteron al Tesalonikanoj komenciĝas per la
vortoj: “Paŭlo, Silvano kaj Timoteo al la eklezio
de la Tesalonikanoj”. Aliloke li preferas diri
“Eklezio de Dio” ĉar ĝi estis kunvokata
de Dio. La lokaj Eklezioj konsistigas ununuran Eklezion, kiu
efektiviĝas en ili. Paŭlo prezentas la unikan
Eklezion kiel “edzinon de Kristo”, ununura korpo
kaj ununura spirito kun Kristo.
Alia eksklusive paŭla koncepto estas: Eklezio kiel
“Korpo de Kristo”.
- En la naŭa renkontiĝo, de la 22a de
Oktobro, la papo prikonsideris la kernecon de Kristo
Resurektinta en la mistero de la savo.
Por Paŭlo la Resurekto ne estas disigita de la
morto. La identeco de la Resurektinto kun la Krucumito,
evidentiĝis al Paŭlo sur la vojo al Damasko. Tiam
li komprenis, ke la kruco estas oferado por nia elaĉeto.
Li kontemplas ravita la kaŝitan sekreton de la Krucumito
resurektinta: de la eterna ekzisto, en kiu Li estas
unuaĵo kun la Patro, al la suferoj elprovitaj de Kristo
en lia humaneco: “Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo
naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la
leĝo, por ke ni ricevu la filadopton”.
- En la deka renkontiĝo, de la 29a de Oktobro,
la papo reprenas la temon por paroli pri la teologio de la
kruco en Sankta Paŭlo.
Antaŭ la malfacilaĵoj kaj skandaloj en la
Eklezio de Korinto, Paŭlo sin prezentas, ne per sublimaj
vortoj de saĝeco, sed per la anonco de Kristo krucumita,
skandalo por la Judoj, stulteco por la paganoj, ĉar la
Kruco estas esprimo de amo, kaj la amo estas la vera potenco,
kiu montriĝas en tiu ŝajna malforteco. La Kruco
malkaŝas unuflanke la malfortecon de la homoj, aliflanke
la potencon de Dio. Dio elektis tion, kio estas malforta por
konfuzi la fortulojn.
- En la dek unua renkontiĝo, de la 12a de
Novembro, Benedikto la 16a alfrontis la temon de la parusia,
t.e. de la reveno de Jesuo, komentante la leterojn al
Tesalonikanoj, al la Filipanoj kaj al la Korintanoj.
Pro tio estas tri la sintenoj, kiujn ni devas havi:
- Unue, la certeco ke Kristo resurektis, pro tio ni devas ne
timi.
- Due, la certeco ke Kristo estas kun mi, pro tio ni devas
esperi.
- Trie, la Jugisto kiu revenos, estas kune juĝisto kaj
savanto.
- En la dek dua renkontiĝo, de la 19a de
Novembro, la papo parolis pri la “pravigo”, kiu
estis centro de kontrastoj dum la jarcento de la
Reformacio.
En la letero al Galatoj ni legas: “...ni
praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la
leĝo...”, kaj en la letero al Romanoj:
“...homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la
leĝo”. Lutero tradukis “...homo
praviĝas per la nura fido”. Sed pri kia leĝo
temas? Por Paŭlo kaj iliaj samtempanoj, la Lego estas la
Toraho, t.e. la kvin libroj de Moseo, farisee interpretata.
En la leĝismo juda-kristana, Lutero identigis la
leĝon kondamnitan de Paŭlo. La Koncilio de Trento
trovis en la katolika tradicio la sintezon inter la leĝo
kaj la Evangelio.
- En la dek tria renkontiĝo, de la 22a de
Novembro, la papo reprenas la temon de la pravigo por
substreki, pere de la leteroj al Galatoj kaj al Korintanoj,
ke la fido iĝas amo kaj esprimiĝas en la amo.
En unua letero al Korintanoj Paŭlo verkis la
tielnomata himno al la amo: “Se mi parolus la lingvojn
de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus
sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo, ..., Amo longe
suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne
ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem
...”. Do, en ĉi tiu perspektivo la fido
esprimiĝas en la amo.
- En la dek kvara renkontiĝo, de la 3a de
Decembro, la papo haltis sur la rilato inter Adamo kaj
Kristo, skizita en la letero al Romanoj en kiu Paŭlo
alfrontas la doktrinon pri la Origina Peko.
Sed kio estas la Origina Peko? Oni devas distingi du
vidpunktoj:
Unue, la empiria vidpunkto, t.e., la konstato de fakto:
estas kontraŭdiro en ni, Paŭlo skribas: “la
bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun
mi ne volas fari, mi faradas ”.
Due, la mistereca vidpunkto. La fido diras al ni, ke
estas ununura principo, Dio, kaj ĉio, kio venas de li
estas bona. La malbono ne venas de li, ĝi venas de
libero kreita kaj misuzata. Kiel tio povis okazi? Tio estas
mistero. La malbono ne estas logika, nur Dio kaj la bono
estas logikaj. La malbono restas mistera. Tamen ĝi
devenas de fonto subordigita, tial Dio estas pli forta, do la
homo estas sanigebla kaj fakte sanigita de Dio mem pere de
Kristo.
- En la dek kvina katekizo, de la 11a de Decembro,
la papo pritraktis la instruojn de Sankta Paŭlo pri la
sakramentoj. Precipe pri du el ili, la Bapto kaj la
Eŭkaristio.
El la letero al la Romanoj la papo rimarkas tri
aferojn:
Unue: la frazo “ni estis baptitaj” estas pasiva.
Neniu povas bapti sin mem. Nur de aliulo ni povas fariĝi
kristanoj, kaj tiu aliulo estas la Eklezio.
Due: la Bapto estas pli ol purigado. Ĝi estas morto kaj
resurekto.
Trie: la materio estas parto de la Sakramento. La Kristanismo
ne estas realaĵo pure spirita.
Pri la Eŭkaristio, Paŭlo skribis: “Ni,
kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni
ĉiuj prenas parton el la unu pano”. Do, pere de la
eŭkaristio, Kristo kunigas nin al si mem kaj ni
ĉiujn inter ni.
- En la dek sesa katekizo, de la 7a de Januaro, la
papo pritraktis la kulton.
En la letero al la Romanoj, Paŭlo skribas:
“...prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon,
sanktan, plaĉantan al Dio”. Jen la paradokso: la
ofero postulas la morton de la viktimo. Ĉi tie ĝi
estas vivanta, sankta kaj plaĉanta al Dio: oni devas
honori Dion en la plena ĉiutaga vivo.
- En la dek sepa katekizo, de la 14a de Januaro, la
papo analizas la du leterojn al Kolosanoj kaj al
Efesanoj.
Nur en ĉi tiuj leteroj oni donas al Kristo la
titolon “kefalé” (ĉefo). Tiu titolo
estas uzata laŭ du niveloj:
Unue, li estas la reganto, la estro, la respondeculo, kiu
gvidas la kristanan komunumon.
Due, li estas kiel la kapo de la korpo, organe kunligita kun
ni, de kiu ni prenas la forton por agi.
- En la dek oka renkontiĝo, de la 28a de
Januaro, la papo analizas la du paŝtistaj leterojn al
Tito kaj al Timoteo. En ili oni alfrontas la ekapero de novaj
doktrinaj eraroj. Pro tio la apostolo invitas unue, al la
legado de la Sankta Skribo, sin metante en spiritan
interparolon kun la Sankta Spirito. Due referenci al la bona
“konfiditaĵon” (deposito), tio estas al la
apostola Tradicio, kiu estas necesa por la kompreno de la
Skribo.
- En la dek naŭa kaj lasta renkontiĝo,
de la 4a de Februaro, la papo parolis pri la morto kaj
eredaĵo de Paŭlo.
En la dua letero al Timoteo li skribas: “Mia sango
jam estas elverŝota kvazaŭ verŝofero
(libagione), kaj venis la horo de mia foriro”.
La unuaj atestoj pri la fino de Sankta Paŭlo alvenas
de la letero al Korintanoj de Klemento la unua, episkopo de
Romo, verkita en la naŭdekaj jaroj. Pri Paŭlo oni
legas “Arestita sep fojojn, ekzilita, priŝtonita,
li estis heroldo de Kristo en la Oriento kaj la Okcidento,
kaj pro sia Fido li ricevis la puran gloron. Instruinte la
justecon al la tuta mondo kaj atinginte la limojn de la
Okcidento, li subtenis la martiron antaŭ la
regantoj”.
Lia martiro estas rakontata unuafoje en la “Agoj de
Paŭlo” verkitaj je la fino de la dua jarcento, en
kiuj oni rakontas, ke Nerono kondamnis lin, kaj tuj poste li
estis senkapigita. Tamen oni ne estas citita la daton.
Eŭsebio el Cezarea en la kvara jarcento, parolante
pri Nerono skribas: “Dum lia regno, Paŭlo estis
senkapigita ĝuste en Romo, kaj Petro estis krucumita. La
rakonto estas konfirmata de la nomoj de Petro kaj Paŭlo,
ankoraŭ nun skribitaj sur iliaj tomboj en tiu
urbo”.