Sankta Paŭlo kaj feminismoj
Ĉu eblas defendi tiun ĉi
kulpigiton?
(Jam publikigita de FEMINA n.16)
Feminismoj multas, de tiu kristana ĝis tiu
transgenra, kiu celas forgesigi la seksajn sekvojn de tia
diferenco, sed preskaŭ ĉiuj akordiĝas spekti
kaj spektigi en Sankta Paŭlo la precipan kaŭzon de
kontraŭfeminismo en Okcidento. Sendepende de tiu
interpreto kaj sendepende de ĝia influo en la okcidenta
percepto pri la virino, foje renkontiĝis provoj lin legi
sub alia lumo kaj lin fari, male, vera protagonisto en la
socia kaj familia elaĉeto de la virino substrekante
pasaĵojn vere originalajn en liaj leteroj, ekzemple:
“viroj amu siajn virinojn kiel Kristo ilin amas (Ef
5,23-24)” kaj aliaj similaj kiuj montras lian
programon imiti Kriston eĉ en tio. Ĉu eblas, por
kristano, atingi la amnivelon de Kristo? Tiu ĉi havis
grandan respekton al la virino, nenie oni legas, ke li
riproĉis kelkan el ili: eĉ kun la patrino de la du
fratoj Zebedeaj, Johano kaj Jakobo, iom tro ambicia por la
rango de ŝiaj filoj en la apostola grupo en la estonta
dia regno, eĉ kun la adultulino.
Ĉu eblas interpreti la kriminaligitajn tekstojn de
la leteroj al li atribuitaj, sub lumo pli nuancita kaj trovi
pravigojn kaj senkulpigojn? Jam en aliaj kampoj je ili oni
trovis, inter ekzegezistoj, persvadigaj: foje okazis per
ekzegezo rajdi ruzaĵojn argumentitajn laŭ la
historia-kritika metodo, nome antaŭ ĉiu teologia
aŭ dogma premisoj. Tiu ĉi metodo instruis trakti la
biblion kiel iun alian libron. Spuroj de tiu metodo
troviĝis jam ĉe la Ekleziaj Patroj: ekzemple la
principo aŭgustena-galilea laŭ kiu Dio per la
biblio instruas ne kiel estas aranĝita la ĉielo sed
kiel oni iras al la ĉielo. Jam la hebrea Talmudo estas
maniero legi la biblion: la biblio, do, bezonas interpreton
laŭtradician, kiu valoras kiel la biblio mem, se ne
pli.
Lastajn jardekojn oni elektis diversajn vojojn por atingi
la saman rezulton, intensigante ĝuste la metodon
historia-kritikan apogite sur antropologio kaj lingvistika
sciencoj kiel etimologio, semiologio, filologio ktp. Ni vidu
kaj citu kaj novkomentu tiujn famajn tekstojn ĉerpante,
kompreneble, el diversaj studoj jam aperintaj en tiu ĉi
jaro 2008 dediĉita al sankta Paŭlo okaze de lia
dudeka naskiĝdatreveno.
Ni komencu el la tekstoj pli proksimaj al ni, nome la
lastaj Paŭlaj leteroj, la tieldiritaj paŝtistaj: el
tiuj estas tri, la du al Timoteo kaj tiu al Tito, liaj
kunlaborantoj en la evangelizado kaj de li destinitaj al la
episkopeco, se uzi la hodiaŭan lingvaĵon.
Analizo kaj cirkonstanciĝo de (fi)tekstoj
Tit 2,3-5. Tiun leteron al Tito la spertuloj pri
tiuj aferoj asignas al la jaroj sesdekaj p.K. Sed se iam nur
kelkaj dubis pri ĝia Paŭla aŭtoreco, nun al
tiu juĝo adheras preskaŭ ĉiuj lastaj jarcentaj
ekzegezistoj aŭ pro stilaj motivoj aŭ pro evidenta
kontrasta, kun ceteraj leteroj, doktrino pri la rolo de
virinoj en la eklezio. Kompreneble, se la letero ne estas de
Paŭlo aŭ ĝi estis modifita por korekti la
supozitan troan liberecon konceditan de Paŭlo al la
virino en la nova kristana familio kaj, finrezulte, en la
socio, ĝi datiĝus almenaŭ post la morto de la
apostolo, nome certe post duono de la sesdekaj jaroj. En la
Titoa 2,3-5 oni instigas, ke Tito instruu al la maljunuloj:
“...por ke ili eduku la junulinojn ami siajn
infanojn, esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj,
bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke
la vorto de Dio ne estu blasfemita”. Teksto certe
kontraŭ virinoj, kiuj sin sentas bagateligitaj kaj
surmetigitaj en familio kaj en socio, do pala reveno al la
familio patriarka, kiu ŝajnis en aliaj Paŭlaj
tekstoj definitive forlasita, sed la subtenantoj de
aŭtentikeco konsiderigas la lastan frazon “ por
ke la vorto de Dio ne estu blasfemita”: vortoj,
kiuj pensigas, ke Paŭlo timas (kaj eble konstatis), ke
lia doktrino de la absoluta egaleco de la edzino, fronte al
la edzo, estis obstaklo al la adhero al kristanismo ĉe
la paganoj kaj hebreoj kutimiĝintaj teni, kaj trakti, la
virinon malsupera, ŝajnas do ke li apogiĝas sur
ekstera kaj momenta argumento: ĉu Paŭlo taktike
rezignas strategion por tion ĉi evidentigi alitempe? Li
tion jam faris rilate la komunan manĝon koncerne viandon
oferitan al la idoloj: kristano ne pekas ĝin
aĉetante kaj manĝante, kondiĉe, tamen, ke tio
ne skandalus malfortan fraton (1Kor 8).
Sed hodiaŭ oni preferas “defendi”
Paŭlon per la neaŭtentiko de tiu letero al
Tito!
Ĉiukaze ĉi tiu subpropozicio, tiel
interpretita, ne kompromitus la originalan penson de
Paŭlo (vidu sube). Oni ne povas ne rimarki, ke estis
ruzo aŭ frukto de antaŭjuĝo ignori la valoron
de tia parentezo kiu liberigintus Paŭlon el la fifama
submetiga patriarkeca principo, kiun prave la moderneco
rifuzas. Ĉu Paŭlo, do, elaĉetita de la akuzo
de kontraŭvirina prevarikado?
1Tim 2,11-14: “Virino lernu en kvieteco kun
ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino
instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
Ĉar Adam ne trompiĝis, sed la virino, trompite,
falis en pekon...”. Ĉi tie Paŭlo senutile
provas kaŝi sian volon malantaŭ biblia fakto, kiu
se por ni estas mita, por li estis historia evento. Ĉi
tie Paŭlo kontraŭdiras siajn proprajn principojn
anoncitajn en antaŭaj nepastoralaj leteroj. Kiel oni
foreltiris Paŭlon el tiuj kontraŭdiroj?
Kontraŭdiroj kun la letero al la Galatoj (vidu sube),
pri kies aŭtentikeco neniu dubas!
Tiuleteraj principoj ekmontris kaj kreskigis la
malfacilaĵojn en la akceptado de la evangelio ĉe
paganaj familioj: ĉu iuj travivaj spertoj ekpensigis
ŝanĝi aŭ prokrastigi la plenumon de la
Paŭlaj principoj, ĉe kelkaj, per modifoj aŭ
aldonoj? Sed la etimologoj kaj ekzegezistoj aldonas, apoge,
motivojn stilajn kaj malsamecojn rilate la antaŭan
doktrinon. Ĉu pro tio estas savita la honoro de
Paŭlo? kaj ĉu estas transigita la kontraŭdiro
al la alia grava dogmo, tiu de la dia origino de la biblio
kaj, do, ne entenanta erarojn aŭ kontraŭdirojn?
Kiom kostis tiu hipoteza retroiro de la tuj posteuloj en
la eklezia regado, ortodoksaj kaj malortodoksaj? Kostis...
Jarcentojn de miskomprenoj kaj maljustaĵoj kaj
suferoj!
Kol 3, 18: ”Edzinoj, submetiĝu al viaj
edzoj, kiel decas en la Sinjoro”. Tiu letero oni
datiĝas je la jaroj de la kaptiteco en Romo, do kiam la
komenca doktrino jam mezuriĝis kun la sperto. Nenio pli
revena al patriarkeca familio! Kio okazas? ĉu la
edzinoj, kiuj certe jam konis la paŭlajn principojn de
la absoluta egalo en la geedza paro, ne plu volas obei en
medio, en kiu neniu dubas pri tia ŝia devo? Oni rajtas
suspekti ke Paŭlo estas ordonanta ion novan, io nome
kontraŭdira kun antaŭaj instruoj, kiuj jam
determinis novajn aspirojn kaj novan konduton en edzinoj,
kiuj sendube kredis en la doktrino resumita en Galatoj (vidu
sube).
Ĉu la kristanaj virinoj tro fieris pri sia stato kaj
kelmezure ekscesis? Aŭ mem tiom praktike deduktis
siafavore, ke la viroj negative reagis? Ekzemplon, kvankam
nur parte similan, historiistoj trovas en la postaj kristanaj
generacioj: komence de la tria jarcento kristanaj nordafrikaj
virinoj ekdemetis la kapan vualon, eĉ en ekleziecaj
asembleoj, alvokante por tiu uzo la egalecon inter viro kaj
virino. La ekleziaj aŭtoritatuloj ŝokite rifuzis;
la virinoj tamen bone legis kaj aplikis la paŭlan
principon!
Paŭlo ŝajnas senti bezonon tuj mildigi la
drastan aserton per sinsekva aldono (Kol 3,19):
“Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne
maldolĉiĝu kontraŭ ili”, kiu tamen
ne multe korektas la fiksigon al la familia patriarkismo:
“ami” por la edzo, “submetiĝi”
por la edzino! Estas kiuj dubis pri Paŭla aŭtoreco
de tiu versiklo pro la sama kaŭzo: la novaĵo ne
respektas la originan penson de Paŭlo. Sed nenecesas
rompi la unuaniman fronton de la aŭtoreco: sufiĉus
alvoki, sed kun seriozaj argumentoj, la distingon inter
strategio kaj taktiko. La taktiko sugestas, ke se, en familio
kun edzo nekristana do ne akceptanta, ke la edzino kondutu,
vorte kaj praktike, novstile laŭ la para egaleco
predikata de Paŭlo mem, tiu ne estu blokata je sojle de
la evangelio pro io rezignebla kaj prokrastebla. Ĉu oni
ne povas imagi la mokado de paganoj adrese al viro, kies
edzino kristana sin konsideras egala al sia edzo?
Plifortigus tiun interpreton ankaŭ koni la
urĝan problemon, kiun estas traktanta Paŭlo: estis
kelkaj en la Koloseana komunumo, kiuj provis sin liberigi el
limigoj de la korpo per abstino el nutrado kaj trinkado: ili
kredis atingi per tiaj rezignoj la ĉielon kaj vidi la
dian tronon kaj partopreni ĉielajn liturgiaĵojn. La
Paŭla tasko koncentriĝas en klopodo meti surteren
la piedojn de la koloseanoj kaj inter la
“oportunaĵoj” li disciplinas ankaŭ la
konduton de la edzinoj, kiu ankaŭ estis kaŭzanta
obstaklon al la Evangelio. Por la reaserto de la egaleco en
la geedza paro ĉiam estos okazo! Cetere ankaŭ en
1Pr 3,1-2 estas aplikata simila principo: “1 Tiel
same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj, por ke,
eĉ se tiu ne obeas al la vorto, ili sen vorto estu
gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante
vian konduton kun timo ĉastan.”. Okulumas,
eĉ tutvizaĝas, la sama distingo inter strategio kaj
taktiko plue evidentigita per la subpropozicio: “ili
sen vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj
edzinoj”. “Sen vorto” signifas
“ne jam konkeritaj de la dia vorto”, do ne jam
kristanigitaj: ĉi-kaze ili estus konkeritaj per la
portempa rezigno de la edzinoj! Kaj, bedaŭrinde, tra la
estontaj generacioj, la taktiko fariĝos strategio kaj
kaŭzos fatalan miskomprenon.
Paŭlo, do, liberigita de la stampo
kontraŭfeminisma?
Ef 5, 23: “Edzinoj, submetiĝu al
viaj edzoj tiel same, kiel al la sinjoro. 24 Ĉar
edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo
de la eklezio...”. Pli submetiĝo ol tiuj
vortoj ne imageblas! Sed Paŭlo estas serĉanta
imagon aŭ komparon por ilustri la funkcion kaj la
originan pozicion de Kristo en la videbla kaj nevidebla
eklezio: kaj por videbligi la absolutan elstarecon de Kristo
kaj la devigan rilaton al li, la teologianto sin servas de la
kutimaj, faktaj, bedaŭrindecaj rilatoj inter edzo kaj
edzino. Evidentiĝas bona la bildo de Kristo en la
Eklezio, sed rezultas ofenda kaj bagateligita la edzino en
familio kaj la virino en socio! Ŝajnas, ke Paŭlo
por pentri la rilatojn inter Kristo kaj Eklezio utiligas ion
paganan aŭ malnovhebrean, aferojn kiujn li certe ne
amas! Ĉu avertiĝis Paŭlo pri la sekvoj de la
komparo? Kaj nun ni senpene povas lin ekskuzi pro la
malfacileco trovi taŭgan komparon kaj neceso centrigi la
figuron de Kristo en la Eklezio? Ĉu Paŭlo ekskuzita
kaj pardonita?
1 Kor 11, 10: “pro tio virino devas
havi sur kapo signon de aŭtoritato, pro la
anĝeloj”.
Se ni kontrolu la originan grekan tekston, ĝi estis
tradukita varie, tamen ĉiam per aludo al “io
dependa”, do kiu montru la dependecon de la virino
laŭ la kutimo de paganoj kaj eĉ pli ĉe
hebreoj. Kio, male, povas esti tiu signo sur la kapo? Nun
diversaj historiistoj kaj grekistoj kaj ekzegezistoj kredas
ke la ĝusta legado povas veni el tiu ĉi socia
kunteksto: la tiuepokaj virinoj, nome de la freŝa romia
imperio, laŭ kio aperas en pentraĵoj kaj
grafitaĵoj, portis, dumceremonie almenaŭ, la harojn
kunigitajn sur la verto de la kapo. Okazis, tamen, ke virinoj
iom ne observantoj de tiu kutimo, aparte en libermoraj zonoj
de la Korinta Haveno, lasis la harojn, kolektitaj aŭ ne,
libere ondi, longaj aŭ kurtaj, malsupre de la
kapsumo.
Ĉu virinoj tiel sintenis eĉ dum oficialaj
renkontiĝoj de la kristana korinta komunumo? Se tiel,
jen la protestoj kaj jen letera interveno de Paŭlo, kiu
ne volas ke la eta komunumo fine damaĝu la konsiderojn
pri si ĉe la paganoj kaj la skandaligitoj. Tio
deĉifriĝas ankaŭ el versego 5 “ sed
ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo
senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama,
kvazaŭ ŝi estus razita”. Nun la
ĝusta traduko el la greka devenigita el la supra
kunteksto estus: “kaj ĉiu virino kiu preĝas
aŭ profetas senhara sume de la kapo, malhonoras sian
kapon. Fakte ĝi estas kiel razita”.
Se tiel legende, ankaŭ la “kun la kapo
kovrita” de la versego 4 signifus “kovrita per
longaj haroj” (koncernantan la viron): do longharulo
tiam faru skandalon en tiu kristana komunumo! Pri kiaj
etaĵoj prizorgas Paŭlo! Sed tio estis problemo de
eta komunumo de Korinto.
Ne surkapan vualon li celas sed nur haran
kaparanĝon!
Tamen, en la nova plej modernaj tradukoj el la Nova
Vulgato, ankoraŭ ne videblas akceptitaj tiuj interpretaj
novaĵoj.
Ĉu tio savus la Paŭlon de la akuzo de
kontraŭvirinismo? Kaj ĉu ni devas pardonpeti al li
pro nia “kalumnio” eĉ senvola?
Fortigas tian legadon la versego 11, “11 Tamen
ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la
Sinjoro”. Ĉi tie Paŭlo ŝajnas reage
tranĉi la paroladon pri la supereco de la viro per
esprimo, kiu certe reeĥas Genezon 1, 27 kaj plene sin
konfidas al ĝi en kiu estas dirate ke “ Dio
kreis la homon laŭ sia bildo, laŭ la bildo de Dio.
Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis
ilin”; kaj ne estas parolate pri iu kiu devenas de
la alia. Kaj aldonas: “Ĉar (11, 12) kiel virino
estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino,
sed ĉio estas el Dio”. Kaj el tiuj versego
ŝpruciĝas la vera penso de Paŭlo.
Certe tia maniero legi kaj interpreti kolizias
kontraŭ la enhavon de la v. 8 kaj 9 kiuj tamen, povus
esti la obĵetoj de tiuj, kiuj metis antaŭ li la
kverelon inter korintanoj. Iam oni skribis sen interpunkcioj,
do, lasante al la leganto la taskon imagi kaj dividi
periodojn kaj frazojn ktp. Sed ĉi tie facilas koherigi
lian penson kun la tuto! Cetere el la tuta letero oni
komprenas, ke Paŭlo estas engaĝita revenigi ordon
en la komunumo kaj, ke la precipa celo ne estas traktadi
specifajn problemojn de elstareco kaj duarangeco kaj
longhareco.
Ĉu ruzo aŭ elpensaĵa malkovro por
lanĉi Paŭlon en la respekton de la feminismoj?
1Kor 14,34-35: “la virinoj silentadu en
la eklezioj: ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed
ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la
leĝo”. Kiom da sekvoj el tiu pasaĵo. Kial
Paŭlo sin tiel kontraŭdiras!? Ĉu vere li
kontraŭdiras sin mem? Se oni ne akceptas la supran
interpreton pri la haroj sur la sumo de la kapo, kiu ne estas
vualo, sed nur la haroj rikoltitaj sur la kapa sumo, tiu
ĉi versego fariĝas nekomprenebla kaj grincanta en
tuto. Se poste, ni konsideras tiun apelacion al la
“leĝo” (certe la hebrea leĝo,
kontraŭ kiu Paŭlo luktis, por ke la kristanaj
komunumoj sin konsideru liberigitaj, kaj pro tio suferis
miskomprenojn ĉe la siaj kaj kondamnojn ĉe judoj de
la templo), malfacilas ne eniri en la penson, ke tiu
pasaĵo estas interpolita, maldekstre interpolita.
Ĉu la fatala citaĵo, kaj ĝia solvo, lasas
Paŭlon sendifekta?
La vera penso de Paŭlo.
Gal 3, 25-28: “Sed nun, post kiam la
fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo ĉar vi
ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.
Ĉar ĉiuj el vi, kiuj en Kristo baptiĝis,
surmetis al si Kriston.
Ne estas Judo nek Greko
ne estas sklavo nek liberulo,
ne estas ja vira kaj virina,
ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo
Jesuo”.
Tia estas la vera penso de Paŭlo: per tiu deklaro
devas esti mezuritaj ĉiuj iliaj postaj esprimoj koncerne
la rilatojn de la du seksoj en la familio kaj la socio! Ni ne
pritraktas la efikojn de tiu revolucia principo, revelacie
apogita, sed jam vidis la kontraŭefikojn de tiu principo
ĉar dekomence ŝajnis ludi kontraŭ la
evangelizado mem pro kio taktiko bremsis strategion.
Paŭlo scias ke per ĝi li kontraŭas sinagogajn
hebreojn kaj romiajn paganojn.
Kial Paŭlo estas tiom decida kaj sennuanca? la temo
mem de la letero tion inspiras. En la komunumo de la Galatoj
enŝteliĝis “judaizantaj” doktoroj, kiuj
akuzis Paŭlon pri nekorekta kristanismo pro tio ke li ne
ordonas la cirkumcidon kaj pluan ligon al la hebrea tradicio.
Paŭlo, male, pretendas agnoskon pri sia adhero al la
apostola tradicio kaj super ĉio, ke por la tempa kaj
eterna saviĝo sufiĉas la fido-kredo je Jesuo, kaj,
lanĉite tra tia vojo, prononcas ankaŭ la
senrezervan egalecon inter la homoj kaj inter viroj kaj
virinoj, egalecon devenantan el la sama elaĉetinto.
Se revenis al la du genezaj versioj pri kreado de la viro
kaj virino, oni rimarku, ke ĉi tie, implicite,
Paŭlo montras preferi tiun de la unua ĉapitro en
kiu ne estas deklarate ke virino estis kreita por ke la viro
ne estu sola kaj, des malpli, ke la virino estis elfosita el
la ripo de la unua viro. Kvankam, eble ŝerce, kelkiuj
volis vidi en la kreado el la ripo de Adamo virinon fina
kreaĵo, do plej perfekta, do supera!
Ĉu eblas konkludoj?
Kiel facile dedukteblas, ni, almenaŭ
ŝajne, havas du Paŭlojn, aŭ plikorekte du
inspiritajn tekstojn, eĉ plejkorekte du interpretojn.
Por tiu kiu, inter interesitoj pri tiaj temoj, akceptas la
tradician Paŭlon okazas certe baraktiĝo tra
skizofrenio, kiu el ili akceptas ambaŭ mem skizofrenias,
kiu akceptas, motivite, la novan legmanieron savas sian
cerbon kaj, eble, ankaŭ la paŭlan honoron ĉe
feminismoj. Ne ordinara honoro, sed honoro kun glorigo
ĉar li unikus en la historio. Se veras ke la emancipado
de la virino estas la emancipado de la popoloj, veras
ankaŭ ke Paŭlo estos ilia flago.
Kaj, se interesus kiel akordigi du revelaciaĵojn
tiel kontaŭdirajn, oni konsideru ke kristanismo ne estas
religio de libro sed religio de Persono (Jesuo Kristo): la
libro ne estas transcenda kaj definitive farita: ĝi
devas esti legata laŭ la spirito de tiu Persono.
La leganto sendube provas deziron pli scii, havigi al si
pli da pruvoj kaj pli da demonstraj detaloj. Bonŝance
ili ekzistas en la vastega bibliografio, abunde kreskanta en
tiu ĉi jaro de la Paŭla konvencia dumiljara
naskiĝdatreveno.
Armando Zecchin