Vivo de sankta Paŭlo
Apostolo prelego de Giovanni Daminelli
Biografiaj fontoj
La fontoj pri la biografio de Paŭlo estas precipe du:
- unue, la leteroj, en kiu Paŭlo skribas pri si mem,
precipe la sep leteroj, kiuj estas sendube iliaj: al la
Romanoj, la 1a kaj 2a al la Korintanoj, al la Galatoj, al la
Filipianoj, la 1a al la Tesalonikanoj kaj tiu al
Filemono.
- due: la “Agoj de la Apostoloj”, en kiu
Luko, de la ĉapitro 9a ĝis la fino raportas pri la
agoj de Paŭlo, ekde lia vokiĝo sur la vojo de
Damasko ĝis ilia konkludo en Romo.
Tarso
(mal)-montru mapon
La apostolo Paŭlo naskiĝis en Tarso (nun
Tarsus en la orienta Turkio) ĉefurbo de la romia
provinco Kilikio, antikva kaj grava havena urbo sur la rivero
Cidno. Kiam Paŭlo naskiĝis, la urbo estis en la
pinto de sia grandiozeco, dank'al la graveco de sia haveno,
la fekundeco de sia kamparo, la tekstila industrio kaj la
reto de stratoj, kiuj kunligis ĝin kun la plej gravaj
urboj. Tiam Tarso havis preskaŭ tricent mil
loĝantojn kaj estis centro de greka kulturo, sidejo de
lernejoj pri filozofio kaj retoriko.
Oni ne konas la naskiĝdaton de Paŭlo, sed
preskaŭ certe li naskiĝis inter la jaroj 5 kaj 10,
konvencie oni elektis la jaron 8 kiel lian naskiĝjaron.
Li naskiĝis en hebrea familio de la diasporo. Laŭ
la kutimo ĉe la hebreoj de la diasporo, oni donis al li
du nomojn: biblian nomon, Saŭlo, kaj romanan nomon,
Paŭlo. Lia patro akiris la roman civitanecon, pro tio
ankaŭ Paŭlo estis roma civitano. Sed pri si mem li
skribis en la letero al Romanoj: «Mi estas Izraelido,
el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen» kaj en
la letero al Filipianoj li aldonas
«…cirkumcidita la okan tagon, el la raso
Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate
la leĝon, Fariseo».
En la urboj grek-romanaj la familioj estis arigitaj en
klanoj, kiuj siavice estis grupigitaj en frataroj kaj ĉi
tiuj en triboj de la sama religio, al kiuj la civitanoj
aliĝis je la aĝo de 18 jaroj. Do Saŭlo
aliĝis al juda tribo de Tarso.
La hebreoj de la diasporo parolis en la loka lingvo, tial
Saŭlo parolis en la greka, nome en dialekto de la
klasika greka lingvo, nomata koinè (rimarku, ke tiam
ankaŭ en Romo oni parolis en tiu lingvo, kaj en tiu
lingvo estis verkitaj la libroj de la nova Testamento), sed
certe li, kiel judo, ne estis edukita en helenaj lernejoj,
sed en hebrea lernejo, en kiu la unika teksto uzata estis la
Biblio, nome ĝia greka traduko, la tiel nomata traduko
de la “sepdek”, ĉar oni diris, ke sepdek
spertuloj tradukis ĝin en la grekan por la hebreoj de la
diasporo, kiuj plu ne komprenis la hebrean. Sed, vivante en
helena urbo, li akiris ankaŭ la helenajn kulturon kaj
pensmanieron. De tio la komplekseco de lia figuro: li estas
plene izraelido, roma civitano kaj kreskita en helena medio.
Oni tuj rimarkas la diferencon inter la paroladoj de Jesuo el
palestina kamparo kaj de Paŭlo el helena urbo. Jesuo
parabolas pri la kamparanoj, la fiŝistoj, la
paŝtistoj, la hejmaj laboroj, la nupto-festoj, la floroj
de la kampo, la birdoj de la ĉielo, la vito kaj la
vinberoj, la tritiko k.t.p., dum Paŭlo parabolas pri la
homa vivo (naski, naskiĝi, morti) aŭ pri la sporta
agado (la stadiono, la bokso, la vetkuro, la premio, la
krono) aŭ pri la komerco (la debeto kaj la kredito, la
gajno, la aĉeto, la elaĉeto) aŭ pri la militaj
aferoj (la kiraso, la milito, la paco, la armiloj) aŭ
pri la urba vivo (la teatro, la tribunalo, la templo).
Jerusalemo
(mal)-montru mapon
Sed Saŭlo, ne ĉiam restis en Tarso; por
perfektigi lian edukon li translokiĝis en rabena lernejo
de Jerusalemo, disĉiplo de la rabeno Gamaliel. En la
agoj de la Apostoloj oni raportas liajn vortojn: «Mi
estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en
ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita
laŭ la preciza maniero de nia prapatra
leĝo».
(Interkrampe: Gamaliel estis nepo de la fama Rabbi
Hillel, kies verkoj inspiris Zamenhofon pri lia
Homaranismo.)
Tie li iĝis fariseo, do rigora observanto de la
Leĝo. En tia rolo ni renkontas lin unuafoje en la Agoj
de la Apostoloj dum la martiro de la diakono Stefano:
«...kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la
piedoj de junulo, nomata Saŭlo»; tuj poste la
verkisto de la Agoj aldonas «Kaj Saŭlo konsentis
al lia mortigo» kaj poste «Saŭlo atakis la
Eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn
kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon» do
Saŭlo iĝis aktiva persekutanto de la kristanoj.
Damasko (jaron 32/35)
(mal)-montru mapon
Sed okazis la epizodo de Damasko, kiun ni ĉiuj
konas. Saŭlo estis iranta al Damasko por kapti la tieajn
Kristanojn kaj alkonduki ilin katenitajn al Jerusalemo. Jen
la rakonto el la Agoj de la Apostoloj:
«Dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al
Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la
ĉielo; kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis
voĉon dirantan al li: “Saŭlo, Saŭlo,
kial vi min persekutas?” Kaj li diris: “Kiu vi
estas, ho Sinjoro?” Kaj tiu diris: “Mi estas
Jesuo, kiun vi persekutas; sed leviĝu, kaj eniru en la
urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari”.
Liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la
voĉon, sed vidante neniun. Kaj Saŭlo leviĝis
de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis
nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en
Damaskon. Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne
manĝis, nek trinkis.»
En Damasko estis disĉiplo, nomata Ananias, kiu,
inspirita de la Sinjoro, iris viziti Saŭlon, redonis al
li la vidpovon kaj baptis lin. Lia vivo tute
ŝanĝiĝis. Li restis dum kelka tempo en
Damasko, kun la disĉiploj de Jesuo li vizitis la
sinagogojn, kie li proklamis, ke vere Jesuo estas Filo de
Dio. Pro tio, kelkaj Judoj volis lin mortigi kaj metis
gardistojn ĉe la pordegoj de la urbo por lin kapti. Sed
la disĉiploj dumnokte, metis lin en korbego, kaj
mallevis ĝin de la urba muro. De tie li iris al
Jerusalemo por aliĝi al la tieaj disĉiploj.
Kompreneble ĉi tiuj timis lin, sed Barnabas rakontis al
ili, kio okazis en Damasko, kaj prezentis lin al la
Apostoloj. Saŭlo komencis iri en Jerusalemo sentime,
predikante en la nomo de la Sinjoro. Sed ankaŭ tie
kelkaj Judoj entreprenis mortigi lin, pro tio la fratoj
forsendis lin al Tarso. En Tarso li reprenis sian metion de
konstruanto de tendoj kaj proklamadis sian fidon en la
sinagogo.
La fakto, ke la Judoj plurfoje entreprenis mortigi
Saŭlon, pensigas, ke Saŭlo ne nur estis fariseo se
ankaŭ zeloto, t.e. ano de partio de ekstremistoj
batalantaj kontraŭ la romanoj, sed ankaŭ
senindulgaj kontraŭ siaj perfiduloj.
En la letero al Galatoj, Paŭlo rakontas:
«Tiam, post tri jaroj (de lia konvertiĝo), mi
supreniris al Jerusalemo, por viziti Kefason (t.e. Petro),
kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. Sed neniun alian el la
apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la
Sinjoro.»
Supozeble Petro transdonis al li la instruojn de Jesuo
kaj la kristologian interpreton de la profetoj, ĉar li
neniam renkontis Jesuon (rimarku, ke tiam la Evangelioj ne
estis ankoraŭ skribitaj).
Poste li reiris al Tarso kaj restis tie ankoraŭ dek
kvar jarojn, dum kiuj li maturiĝis, primeditis la
vortojn kaj la vivon de la Sinjoro kaj relegis la profetojn
laŭ la nova vidpunkto.
Antioĥio
(mal)-montru mapon
Nun komenciĝas lia misia aventuro.
La Eklezio de Jerusalemo, sendis al Antioĥio,
ĉefurbo de Sirio, Barnabas por estri la tiean Eklezion,
fonditan de helenaj misiistoj forpelitaj de Jerusalemo. De
tie Barnabas iris al Tarso por peti helpon de Saŭlo, kiu
pro tio translokiĝis en Antioĥion, kie li komencis
evangelizi sukcesoplene. En Antioĥio la Sinjoro Jesuo
estis predikata ankaŭ al la Grekoj. Tio estis grava,
ĉar ĝis nun la vorto de Kristo estis predikata nur
en la sinagogoj al la hebreoj. De nun la komunumo de la
disĉiploj disiĝas de la hebreismo por estigi novan
religion. En Antioĥio la disĉiploj unue
nomiĝis Kristanoj. La Eklezio de Antioĥio iĝis
centro de disvastigo de la Evangelio, kaj de nun ĝi
vivos sendepende de la Templo, de Jerusalemo kaj de la juda
vivo.
La unua misiista vojaĝo
(mal)-montru mapon
Inspiritaj de la Sankta Spirito, Saŭlo kun
Barnabas forlasis Antioĥion por komenci sian unuan
misiistan vojaĝon. De ĉi tiu momento, en la Agoj de
la Apostoloj, Luko ne plu nomas lin Saŭlo, sed
Paŭlo. De Antioĥio unue ili ŝipiris al Kipro,
kie ili trairis la insulon predikante la Evangelion. De tie
ili enŝipiĝis por atingi la sudan Anatolion, kie
ili predikis en la sinagogoj de Perga en Panfilio, de
Antioĥio en Pisidio, de Ikonio, Listra kaj Derbe en
Likaonio, kaj ĉie ili fondis kristanajn komunumojn, ne
sen kontrastoj, ĉar ĉie ili trovis judojn, kiuj,
ĵaluzaj pri iliaj sukcesoj, klopodis persekuti ilin.
Fine ili revenis en Antioĥio en Sirio.
La Koncilio de Jerusalemo (jaron 49)
(mal)-montru mapon
Tie ekestis problemo. Kelkaj Kristanoj venintaj el
Judujo, instruis la fratojn, ke por esti savitaj, ĉiuj
devas esti cirkumciditaj laŭ la leĝo de Moseo.
Paŭlo kaj Barnabas ne konsentis pri tio, kaj
naskiĝis kvereloj inter ili. Tial ili decidis iri al
Jerusalemo por konsulti la apostolojn kaj la presbiterojn.
Paŭlo, Barnabas kaj aliaj fratoj, inter kiuj la greka
frato Tito, iris al Jerusalemo, kie okazis la tielnomata
Koncilio de Jerusalemo, en kiu Paŭlo kaj Barnabas
raportis pri kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la
nacianoj. Petro kaj Jakopo, konstatinte, ke Dio donis la
Sankan Spiriton al ĉiuj, proklamis, ke la savo alvenas
nur per la graco de la Sinjoro Jesuo, do ke ne necesas la
cirkumcido. Pri tio la apostoloj kaj la presbiteroj skribis
leteron por trankviligi la antioĥianoj. La delegacio de
Paŭlo kaj Barnabas reiris al Antioĥio kun tiu
letero akompanataj de du atestantoj senditaj de Jerusalemo,
Judas kaj Silas kun la tasko raporti ankaŭ voĉe la
apostolajn decidojn, kiuj estis ĝoje akceptitaj de la
antioĥianoj.
La dua misiista vojaĝo (jarojn 51-52)
(mal)-montru mapon
Paŭlo decidis ekvojaĝi denove por renkonti
la komunumojn de li fonditajn dum la unua vojaĝo kaj
anonci ankaŭ al ili la decidojn de la apostoloj. Temas
pri lia dua misiista vojaĝo; ĉi foje akompanis lin
Silas. Ili atingis Derbeon kaj Listron, kie ili renkontis
disĉiplon nomata Timoteo. Paŭlo volis, ke li
akompanu ilin en la vojaĝo. Ili trairis la Frigian kaj
Galatujan regionojn, sed la Sankta Spirito volis, ke ili iru
en Eŭropo: dumnokte vizio aperis al Paŭlo: viro
Makedona petegis lin iri al Makedonio. Tial ili pluiris
nord-okcidente ĝis Troas, kie ili enŝipiĝis al
Samotrake en Makedonio. De tie ili atingis Neapolison kaj
Filipion. Ĉi tie ili renkontis Lidian,
purpuro-komercistinon, kiu sin baptigis kun sia tuta familio
kaj gastigis ilin en sia hejmo. La domo de Lidia iĝis
centro de kristana komunumo rapide disvastiĝanta. Sed
baldaŭ Paŭlo kaj Silas estis akuzitaj pri
prozelitismo, pro tio ili estis kaptitaj, batitaj kaj
enprizonigitaj. Noktomeze, dum ili preĝis en karcero,
okazis tertremo, kiu liberigis la kaptitojn. La
malliberejestro, vidinte tion volis sin mortigi, sed
Paŭlo haltigis lin dirante: «Nenian malbonon faru
al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie». Pro
tio la li konvertiĝis, kondukis ilin en sia hejmo, lavis
iliajn vundojn, donis al ili por manĝi kaj estis baptita
li kun la tuta familio. La postan tagon la juĝistoj
sendis la ordonon liberigi ilin, petante, ke ili forlasu la
urbon.
De tie ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo, en
kiu, laŭ sia kutimo, Paŭlo eniris dum tri sabatoj
por paroli pri Jesuo kaj multaj konvertiĝis. Sed
ankaŭ ĉi tie estis Judoj, kiuj instigis la popolon
kontraŭ ili. La fratoj por ilin savi forsendis dumnokte
Paŭlon kaj Silason al Berea. Ankaŭ tie estis
sinagogo, en kiu Paŭlo povis paroli pri Kristo kaj
multaj iĝis kredantoj. Sed Paŭlo devis baldaŭ
forfuĝi ankaŭ de ĉi tie, kaj lasinte en
Tesaloniko Silason kaj Timoteon, li atingis Atenon. Ateno
estis urbo plena je idoloj, tiam li, ne nur vizitis la tiean
sinagogon, sed li renkontis ankaŭ Epikurajn kaj Stoikajn
filozofojn en Areopagon. Ili aŭskultis lin scivoleme,
ĝis kiam li ekparolis pri la resurekto de la mortintoj.
Tiupunkte ili mokis lin kaj foriris. Sed kelkaj iĝis
kredantoj.
De Ateno li iris al Korinto, urbo kosmopolita. Tie li
renkontis du judajn geedzojn, Akvila kaj Priskila, kiuj
gastigis lin en sia hejmo por labori kune, ĉar
ankaŭ ili estis tendofaristoj kiel Paŭlo.
Intertempe atingis lin ankaŭ Timoteo kaj Silas. Li
restis tie unu jaron kaj duonon atestante ĉe la Judoj en
la sinagogo kaj disvastigante la kristanan komunumon
ankaŭ inter la Grekoj. En ĉi tiu periodo li verkis
la du leterojn al Tesalonikanoj, kiuj estas la du unuaj
skribaĵoj de la Nova Testamento.
Ankaŭ ĉi tie estiĝis kontrastoj kun la
estroj de la sinagogo, do li forlasis Korinton akompanata de
Akvila kaj Priskila; li lasis ilin en Efeso por estri la
tiean komunumon, kaj de kie li ekŝipiĝis al Cezareo
por reveni sola en Antioĥion, eble pasinte antaŭe
al Jerusalemo.
La tria misiista vojaĝo (jarojn 53-57)
(mal)-montru mapon
En Antioĥio li restis nur la tempo por pretigi
kaj plani sian trian vojaĝon.
Dum la tria vojaĝo li intencis precipe reiri al
Efeso, kie li lasis la geedzojn Akvila kaj Priskila. Ĉe
ili li povis praktiki sian metion de tendofaristo, ĉar
li ĉiam sin vivtenis per sia laboro. Efeso estis haveno
malfermita al Grekio kaj al la mondo, do de tie li povus
repreni kontaktojn kun la kristanaj komunumoj de la regiono.
Ĉi foje li ne iris tie per ŝipo, sed piede por
viziti dumvojaĝe la ekleziojn, kiujn li fondis en
Anatolio. Li restis en Efeso preskaŭ kvin jarojn, kun
oftaj vojaĝoj en Makedonion kaj en la apudajn
landojn.
Dum ĉi tio periodo li verkas la plejmulton de siaj
leteroj: la du leterojn al la Korintanoj, la leterojn al la
Galatoj kaj al la Romanoj, kaj eble, sed ne estas certe,
tiujn al la Filipianoj, al la Kolosanoj kaj al Filemono
Ankaŭ en Efeso ne ĉio iris glate ankaŭ pro
tio, ke en Efeso estis la plej fama templo de Artemis, kiu
alportis al la urbo gravajn enspezojn, kiuj nun estis
minacataj de la agado de Paŭlo. Tio okazigis plendojn
kaj tumultojn kontraŭ li.
Pro tio li estis devigita forlasi Efeson. Li do decidis
iri viziti la Kristanoj de Makedonio kaj poste iri al
Jerusalemo. Dum la vojaĝo li haltis plurfoje por saluti
la Kristanojn de diversaj lokoj por fine elŝipiĝi
en Tiro de kie, pasante per Cezareo, li atingis
Jerusalemon.
En Jerusalemo (jarojn 58-60)
(mal)-montru mapon
En Jerusalemo li raportis al Jakobo, ĉefo de
tiu eklezio, kaj al la presbiteroj pri sia misio ĉe la
paganoj kaj ili ĝojis pro tio. Tamen, ne ĉiuj estis
tiel entuziasmaj; kelkaj influaj kristanoj diris al li:
«Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el
inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la
leĝo; kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas
ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi
Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu
la kutimojn. Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi
venis». Pro tio ili devigis lin montri al ĉiuj, ke
li estas bona Judo: li devas iri al la Templo por sin purigi
kune kun kvar aliaj viroj kaj pagi la elspezojn por
ĉiuj. La sepan tagon, la lastan de la purigado, aziaj
Judoj, vidinte lin en la Templo, incitis la popolon
kontraŭ li. Li estis kaptita kaj portita ekster la
templon, kaj oni batis lin. Bonŝance romanaj soldatoj
savis lin kaj lin kondukis en la fortikaĵon Antonja. Tie
li eltenis lian unuan proceson antaŭ la Sinedrio, tamen
li evitis la skurĝadon estante roma civitano.
Estiĝis komploto de pli ol kvardek zelotoj por mortigi
Paŭlon, sed la ĉefkapitano, sciinte pri tio, sendis
lin dumnokte al fortikaĵo de Antipatris eskortita de
ducent soldatoj, sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj kaj la
postan matenon li estis sendita al Cezareo eskortita de la
kavaliroj. En Cezareo li eltenis la duan proceson antaŭ
la prokuratoro Felikso, kiu timante la judojn, ne liberigis
Paŭlon. Post du jaroj Felikso estis anstataŭata de
nova prokuratoro, Festo, kiu, konstatinte ke temis pri
religiaj aferoj, pri kiuj li nenion komprenis, volis sendi
Paŭlon al la juĝo de la Sinedrio. Sed tio signifus
por li la morton, do li, estante roma civitano apelaciis al
Cesaro. Post kelkaj tagoj la reĝo Agripo la dua venis al
Cezareo kun sia fratino Berenike kaj vizitis la prokuratoron
Festo, kiu, sciante, ke ili estas spertuloj pri la judaj
leĝoj, proponis al ili ekzameni la situacion de
Paŭlo. Do Paŭlo eltenis kvaran proceson antaŭ
Agripo, kiu rekonis lian senkulpecon, tamen, ĉar li
apelaciis al Cesaro, oni ne povis liberigi lin, sed li devis
esti sendata al Romo por esti juĝata de la
imperiestro.
La kvara vojaĝo: al Romo (jarojn 60-61)
(mal)-montru mapon
La lastaj du ĉapitroj de la Agoj de la
Apostoloj, la 27a kaj 28a, estas dediĉitaj al la rakonto
de la aventura vojaĝo al Romo. Paŭlo kun aliaj
malliberuloj gardataj de centestro eniris en ŝipon
veturonta al marbordo de Azio. En la haveno de Mira en Likio,
la centestro trovis ŝipon veturontan al Italio kaj ili
enŝipiĝis. Baldaŭ la vojaĝo fariĝis
danĝera. Estis aŭtuna, nuba vetero. La
ŝipestro povis orientiĝi nek per la suno nek per la
steloj, do ili praktike drivis dum dek kvar tagoj en la
mediteranea maro. Kiam ili estis proksime de la insulo Malto,
okazis granda ŝtormo. Estis danĝero de
ŝippereo. Paŭlo trankviligis ĉiujn certigante,
ke neniu el la 276 homoj sur la ŝipo pereos. Fine la
ŝipo grundis kaj frakasiĝis. La soldatoj volis
mortigi la malliberulojn, por ke ili ne forfuĝu, sed la
centestro, kiu volis savi Paŭlon, ne permesis tion. Ili
ĉiuj iamaniere atingis la teron kaj estis bone
akceptitaj de la tiea loĝantaro, des pli ke, Paŭlo,
klopodante ekflamigi fajron, estis mordita de vipuro, sed li
ĵetis ĝin en la fajro sen senti doloron, pro tio la
barbaroj taksis lin dio. Interalie Paŭlo sanigis multajn
malsanulojn metante sur ilin la manojn, pro tio ili estis
multe honoritaj de la insulanoj. Post tri monatoj ili
ekveturis en ŝipo, kiu travintris ĉe la insulo. Ili
atingis Sirakuzon, kie ili restis tri tagojn kaj poste
alvenis al Puteolo, kie ili elŝipigis por daŭrigi
la vojaĝon al Romo teren.
En Romo (jarojn 61-64/67)
(mal)-montru mapon
Paŭlo estis tre konata de la Kristanoj de Romo:
antaŭ tri jaroj ili ricevis de li lian grandan leteron,
tial li estis ĝoje akceptita. En Romo li devis atendi du
jarojn en loĝejo gardata de soldato, sed li estis
sufiĉe libera por ricevi vizitojn kaj skribi leterojn.
Dum tiu periodo li verkis la leteron al Efesanoj, kaj eble
ankaŭ tiujn al Kolosanoj, al Filipanoj kaj al Filemono
(la tielnomatajn leterojn de la kaptiteco).
Finfine la proceso plu ne estis farita pro manko de
akuzantoj.
Pri la postaj okazintaĵoj, pro la manko de
dokumentoj certaj, estas almenaŭ du hipotezoj.
Laŭ la tradicio li estis liberigita en la jaro 63.
Tuj poste la imperiestro Nerono faris persekuton kontraŭ
la Kristanoj. Pro tio li estis kaptita kaj senkapigita en la
jaro 64.
Laŭ alia hipotezo, li post la liberigo, iris al
Hispanujo kaj estis mortigita per senkapigo reveninte en Romo
en la jaro 67. Ĉi tiu hipotezo fondiĝas precipe sur
la fakto, ke, en la Letero al Romanoj, Paŭlo manifestis
la intencon iri en Hispanujon, kaj survoje viziti ilin.
Iamaniere, laŭ la historiaj dokumentoj li estis
senkapigita en Romo kaj lia sepultejo estis en strato
Ostiense. Nun lia korpo estas en la Baziliko de Sankta
Paŭlo ekster la muregoj en Romo.