KJANA KAJ ORĈA VALOJ
prelego de Norma Cescotti Covelli


   Sendube unu el la plej belaj italaj regionoj estas Toskanio kaj Chianciano [Kianĉano] Terme estas el la plej gravaj kaj famaj termostacioj en la mondo.
   Ĝi situas en Chiana [Kjana] valo, estas trairata de la samnoma rivero, la antikva Clanis, kaj ĝuas specialan ĉarmon.
   Pro la komplekseco de geologiaj eventoj oni povas konfirmi, ke la valo estas produkto starigita dum pli ol du jarmiloj de historio kiu nuancas en legendon kaj misteron.
   La natura karakterizo de ĉi-teritorio estas la flavduonruĝa koloro de la tero, la verdo de herbejoj, de olivarboj, de vitoj, la pala lumo de tagiĝoj kaj la ruĝiĝo de sunsubiroj. Je vesperiĝo la ĉielruĝo reflektiĝas en la akvaj speguloj de Chiusi [Kjuzi] kaj Montepulciano [Montepulĉano], resaltas sur la malglataĵojn de Monto Cetona [Ĉetona] kaj ŝprucas kun la mineralakvaj fontoj de Chianciano kaj S.Casciano Bagni [San Kaŝano Banji] en tuta vivharmonio.
   La subteraj kavaĵoj interne de densega arbaro Belverde estas ne nur naturaj allogoj sed eĉ la atesto, ke la unuaj loĝantoj elektis enlokiĝi en la grotoj je piedoj de monto Cetona ĉar sentis sin logataj de enviebla loko pro medio, klimato kaj strategia pozicio.
   En la prahistoria urba muzeo de monto Cetona estas dokumentataj la diversaj periodoj de homa popolado en la ĉirkaǔa teritorio. En la sennombraj grotoj oni malkovris multajn restaĵojn atestantajn la tiean homan ĉeeston ekde la paleolitika aĝo kaj bronzepoko. Same videblaj estas la ĉefaj prahistoriaj establiĝoj en la arkeologia naturalisma parko Belverde.
   En la kadro de la etruska civilizo la Chiana valo plenumas la ĉefan funkciadon de rivera haveno inter la norda, suda kaj mara Etrurio. La rivero Clanis iĝas trairejo de komercoj kaj kulturaj interŝanĝoj. La valo aliformiĝas en fruktodonan areon konatan kiel “Grenejo de Etrurio”. La terma stacio S.Casciano Bagni estas ankaǔ etruska malkovro kaj dank’al ekzempla organizo de tiu popolo la tuta valo fariĝas post ne longe gastama kaj dense loĝata teritorio.
   La antikvaj Romanoj mem ofte vizitas termojn.
   Orazio [Oracjo] citas la termojn de Chianciano kiel la plej ŝatatajn de imperiestro Aǔgusto. De tiu periodo atingis nin pluraj legendoj. Tacito [Ta'ĉito], en sia verko “Historiae” rakontas, ke Porsenna, etruska reĝo de Chiusi, sieĝinte Romon kaj venkinte Romanojn, ne kuraĝas profani la valon, male, li elektas Chiusi kiel fiksan loĝlokon igante la urbon la plej grava centro de la etruska mondo. Li starigas pompan maŭzoleon, entenante interne, interplektitan labirinton kaj ordonas, ke, post lia forpaso, lia korpo estu metita en oran sarkofagon. Tie apude oni metu lian statuon sur kaleŝon el oro, tiratan de dek du orĉevaloj kune kun aliaj tre altvaloraj objektoj.
   Verdire, en Chiusi, ekzistas subtera labirinto, sed oni opinias, ke ĝi estis, origine, komplika akva sistemo de Etruskoj.
   Komence de mezepoko ekfloras, ĉiam en Chiusi, legendo pri sankta Mustiola. Ŝi, posteulino de Klaǔdia gento, konvertiĝas al Kristanismo kaj pro tio estas enkarcerigita de sia onklo imperiestro. Ŝi sukcesas forfuĝi kaj, kvankam postkurita de soldatoj, atingas la lagon, demetas sian mantelon, etendas ĝin surakve, suriras ĝin kaj, puŝita de mildega vento, alvenas al la kontraŭa bordo kaj saviĝas. Oni diras, fakte, ke la trian de julio, dumnokte, estas videbla ora strio trairanta la akvon de la lago.
   Pro tiu historio kortuŝiĝas la barbaraj Longobardoj alvenintaj al la itala duoninsulo dissemante ĉie ajn timon kaj malordon.
   Sekve de barbaraj invadoj ĉesas la kontrolo de teritorio, la media kaj socia kadroj ŝanĝiĝas. La rivero Clanis, senbrida, favoras sian naturon kaj dilatiĝas valfunde en vasta marĉo. La valo senhomiĝas favore al pli salubraj montdeklivoj. Atestas tion la kasteloj, la fortikaĵoj kaj la ĉefpreĝejoj, kiuj punktornamas la montetojn. La teritorio disiĝas ne nur je hidraǔlika kadro sed ankaǔ je tiu politika. Estiĝas la Komunumoj, poste la Sinjorioj, ofte batalantaj inter si pro la teritoria konkero. Reaperas mitoj kaj legendoj kiel, ekzemple, tiu pri Ghino del Tacco [Gino del Takko]. Li estas nobelo fariĝinta bandito por defendi siajn feǔdajn rajtojn kaj venĝi la mortkondamnon de sia patro. Li rifuĝas en la fortikaĵo de Radicofani [Radiko'fani], de ĉi-tie atakas kun armita mano bienulojn havantajn propraĵojn, laǔ li tro ekscesajn. Li alfrontas riĉajn pilgrimulojn preterirantajn al Romo, kun teruro alproprigas al si iliajn riĉaĵojn lasante al ili nur necesan vivrimedon, tamen neniam mortigante. Male, li gastigas ĉe si senhejmulojn, malriĉajn pilgrimulojn, studentojn, ilin nutras, protektas kaj dungas. La leĝo lin kondamnas, la popolo taksas lin romantika heroo, Boccaccio citas lin en novelo de Decamerone kaj Dante, indulgeme, metas lin en Purgatorion.
   Leonardo da Vinci, klopodante sekigi la valon akvosieĝitan, skizas projekton pri senmarĉigo, tamen la marĉo ekmalaperas, kaj la valo reakiras sian originan fekundecon dank’al interveno de toskana Ĉefduko.
   La Renesanco redonas novan viglecon al tiu mondo obskurigita de mezepoka defalo kaj la valo atingas la plej grandan renomon. Alvenas ĉi tien nobeloj kaj artistoj, progresas la agraraj kaj metiistaj teknikoj, tamen jam aktivaj dum la mezepoko. Lorenzo il Magnifico [Lorenco il Manjifiko], Sinjoro de Florenco, poeto kaj literaturisto, fiksas en Montepulciano sian “Buen' retiro” kaj konfidas la edukan funkcion de sia nobela idaro al la poeto-humanisto Agnolo Ambrogini [A'njolo Ambroĝini], dirita Poliziano [Policiano] el la nomo de lia naskiĝloko.
   La duonfarma tradicio famigas la centrecon de manĝaĵoj. Oni protektas la bovan rason “Chianina” [Kianina] kiu havigas al ni la diskonatan florencan ripaĵon, oni gardas la vinon “Nobile” en la historiaj keloj de Montepulciano. La fiŝoj de Chiusi vivigas tradiciajn receptojn. Oni konservas la olivoleon en ĵaroj el terakoto, produktitaj per altnivele metiista aktiveco kaj utiligataj eĉ kiel ornamaj objektoj. Multaj manifestacioj sinsekvas en la tuta teritorio memore al tiu socia sistemo.
   Tiu- ĉi valo kreskinta pro la akvo, pli kaj pli progresas ĝis la atingo de sia plej brila juvelo:la starigo de nombraj termocentroj difinitaj de amerika revuo: “La plej belaj de la mondo en la teritorio plej bela de la mondo.”
   La arkeologia muzeo de la akvoj en Chianciano Terme atestas la kunligon kun la mineralakvo, kiu komenciĝas dum etruska epoko, reliefiĝas en tiu romana, pludaǔras en mezepoko kaj renesanco.
   La akvo kiu fluadis, subgrunde, en tiu komplika akvokondukilo de Chiusi kaj en la romaj cisternoj, restas nuntempe protagonisto de fontanoj kaj putoj en urbaj kaj vilaĝaj placoj.
   La solenaj eventoj de la pasinta historio reprezentataj ĉiujare altiras al Chianciano kaj ĉirkaǔaĵoj princojn, ŝtatestrojn, politikistojn, klerulojn, aktorojn, k.t.p.
   En la pasinta jarcento loĝis ĉi-tie, kiaj fidelaj vizitantoj, Luigi [Luiĝi] Pirandello, Nobel premio, kiu en Chianciano situigis du el siaj rakontoj, samkiel Gabriele D’Annunzio [D'Annuncio], kiu tie konceptis sian Alcione [Alĉione], kaj la reĝisoro Federico [Federiko] Fellini kiu filmis scenojn de sia ĉefverko “Otto e mezzo”.
   Eĉ nuntempe la vivstilo de teritorio ravas artistojn kaj mondfamajn eminentulojn elektantajn ĉi-lokon por realigi artverkojn kaj filmojn utiligante kiel scenejojn stratojn, placojn, historiajn centrojn kaj termojn cele daǔrigi la Fellinieskan tradicion kaj obteni saman sukceson.
   Ĉi-teritorio de komence agrara, sin bazita sur firmegaj akvaj fundamentoj proponas hodiaǔ altnivelan gastigadon, okazojn por renkontiĝoj kaj metiecon pluiganta antikvajn kapablojn en tuta harmonio kun la natura medio.
   Tamen, malgraǔ la forta evoluo kaj la senĉesaj altrangaj ĉeestoj, la valo ne ŝanĝis siajn karakterizojn de kampara zono.
   La Orcia [Orĉa] valo najbaras al la Chiana valo. Ĝi estas vasta, situas norde kaj oriente de monto Amiata.
   Ĝi havas agrablajn panoramojn, pejzaĝojn kaj centrojn, origine, mezepokajn, el kiuj, tre konataj, estas Pienza [Pienca] kaj Montalcino [Montalĉino].
   En la valo estas vasta natura parko, rekonata de Unesko, en la jaro 2004a kiel “Monda havaĵo de la Homaro”. Projektita de lokaj institucioj, ĝi entenas plurajn komunumajn teritoriojn.
   Oni scias ke tiu, kiu naskiĝis ĉi-tie, restas firme ligata al sia medio kaj ne kapablas vivi aliloke sen ia malfacileco pri alklimatiĝo.
   Atestas tion Enea Silvio Piccolomini [Silvjo Pikkolo'mini], kiu kvankam fariĝinte Papo, revenas ofte al sia naskiĝvilaĝo por retrovi la harmonion de li tre ŝatatan.
   Li naskiĝas en la jaro 1405 en kastelo de Corsignano [Korsinjiano] el la patricia familio Piccolomini, fama protagonisto de ekonomio en Siena. Kaǔze de politikaj kialoj, ĝi devas nepre rifuĝi en Orcia valo. Enea, jam kvardekjara, post intensa travivo kia literaturisto, poeto, ŝatanta vojaĝojn, komencas sian eklezian karieron, kiu kondukos lin al papeco kun la nomo: Pio la dua. Tre enamiĝinta al sia naskiĝloko, li sukcesas realigi sonĝon: la estigon de ideala urbo. Kun la kunlaborado de arkitekto Rossellino, li restrukturas simplan vilaĝeton kaj transformas ĝin, laǔ urboplanaj reguloj, en renesancan urbon. Pro tio Corsignano iĝas Pienza, la urbo de Pio, ĝi mem rekonata de Unesko: “monda havaĵo de la homaro. “La nova urbo riĉiĝas per la Katedralo, la episkopejo, la komunuma kaj aliaj palacoj, sed plutenas la antikvajn mezepokajn konstruaĵojn kaj la fortikaĵon.
   La rivero Orcia, kiu donas nomon al la valo, preskaǔ torenteto, elfluas el monteto, glitas malsupren al kultivita valo, tuŝetas la montetojn sur kiuj kuŝas Pienza kaj Montalcino, trairas la Maremon kaj enfluas en riveron Ombrone. El monto Amiata, je vulkana origino, elŝprucas la fontoj de Bagno Vignoni [Banjo Vinjoni] kaj Sankta Filippo al kies akvoj sin konfidas vizitantoj alvenantaj de tre malproksime por obteni bonfarton.
   Ĉi-lokoj, famiĝintaj de eminentaj gastoj kiel Lorenzo il Magnifico kaj Caterina [Katerina] da Siena, estis ofte vizitataj ankaǔ dum romana epoko. Fakte, oni opinias ke Etruskoj starigis ankaǔ ĉi-termofontan centron.
   En la valo oni praktikis la cereal-kultivadon malfaciligitan pro malabundo da akvo konsekvence de argila naturo kaj malalta permeablo de la tereno. Por ripari la akvomankon estis necese helpi sin per ekspluatado de termofontoj, je konstanta fluo, kiu permesis la mueladon de greno, eĉ somertempe kiam la plimulto de la mueliloj nenifaris kaǔze de la malalta riverŝarĝoj. Malsame al muela tekniko komuna en tuta Sudeǔropo, la mueliloj de Bagno Vignoni distingiĝas ĉar ili estas boritaj en la rokon formita el karbonataj deponaĵoj de termofontaj akvoj.
   Oni ne scias, precize, de kiu estas kreita la muelila parko, konsiderinda kaj komplika konstruaĵo, sed estas opinio ke oni devas danki la entreprenon de feǔdaj familioj. La propraĵo de muelilaro transpasas, poste, al Siena respubliko kaj, ĉi-lasta faliĝinte, al la familio de Alessandro la sepa, kiu rearanĝas kaj plibonigas ĝin. Antaǔ ne longe Eǔropa Unio kontribuis al pluaj perfektigoj.
   Aldonas alian ĉarmon al la Orcia valo la eksterordinara tero de Siena kiu muldas montetojn, krutajn valegojn kaj eroziajn sulkojn. En la tuta mondo ĝi estas sinonimo de miloj da nuancoj de flava, ruĝa kaj okra koloroj. Protagonistoj de peizaĝo estas ankaǔ la spartioj, la sovaĝaj rozoj, sed, ĉefe, la cipresoj kiuj anoncas al la vizitantoj ke ili atingis Torskanion.
   Tiu-ĉi teritorio same kiel la tuta regiono estas simbolo de laika civilizo. Tamen tra valoj kaj cipresoj pasas unu el la plej gravaj fidovojoj en Eǔropo. Mezepoke estiĝis preĝejoj kaj abatejoj je eksterordinara ĉarmo.
   Laǔ tradicio, cetere, neniam konfermita de historiistoj, Carlo Magno [Karlo Manjio], en la oka jarcento, ricevis de Adriano la unua, la relikvojn de Sankta Sebastiano kaj Sankta Antimo kaj, honore al ĉi-lasta, li starigis unu el la plej famaj monaĥejoj en Toskanio. Estas certe, tamen ke la abatejo estis jam oficanta en la jaro 814a, kaj ke, laǔ sia silueto, ĝi memoras la romanikajn preĝejojn de Francio.
   La tuta zono de Chiana kaj Orcia valoj proponas ĉiujare vicon da spektakloj aǔ kulturaj renkontiĝoj kiel, ekzemple, la prestiĝan literaturan “premion de Chianciano.”
   En Montepulciano oni transsendas popolan tradicion. Dum jarcentoj, migrantaj aroj da kamparanoj, gvidataj de la “Maljunulo de Bruscello [Bruŝello]”, havantaj enmane branĉeton ( ĝuste la Bruscello), enscenigis spektaklon per kantoj aǔ rimoj, sur placoj, vojforkoj, aǔ trairante de bieno al bieno kun la celo kolekti monon por vespermanĝo de la tuta grupo. La tradicio, dum jaroj, konformiĝis al ŝanĝiĝo de kutimoj kaj moroj. Nuntempe, ĉiun dekvinan de aǔgusto, sur granda placo antaǔ la Katedralo, oni prezentas melodramon per aktiva partopreno de la urbanoj kiuj alternas en la roloj de aktoroj, kantistoj, kostumistoj k.t.p.
Montepulciano estas ankaǔ urbo de la vino. Ĉiujare oni organizas la kuron de “Bravio delle botti”. Temas pri tradicia spektaklo kiun partoprenas la reprezentantoj de kvartaloj kiuj sin defias reciproke pri historia konkuro, puŝante pezegajn barelojn.
   En fortigita vilaĝeto, apud Pienza, ĉiujare, ĉe la julia fino, la “Malriĉa Teatro” enscenigas surplace, dramon verkitan kaj realigitan de la tuta loĝantaro.
   En Sartiano, laǔ historia rendevuo, okazas la tradicia “Giostra del Saracino [Ĝostra del Saraĉino]”, kavalira batalo, en kiu sin alfrontas kvin kvartaloj.
   Sinsekvas, analoge, pluraj manifestacioj en la tuta teritorio ĉar ne ekzistas iu ajn rando de tiu-ĉi tero en kiu oni ne celebras korinklinon al sia historio kaj al siaj tradicioj.