Sankta Karolo Borromeo kaj la Trenta Koncilio
prelego de mons. Giovanni Balconi
La Trenta Koncilio estis unu el la koncilioj,
kiu pli multe efikis en la historio de la Eklezio pri la
teologio, la ekleziologio, la spirita vivo, la porpastra
doktrino.
Karolo Borromeo estis nevo de la Papo Pio la
kvara. La Papo lin vokis al Romo kaj al li oferis gravajn taskojn
pri la roma kurio. La onklo difinis lin “mia dekstra
okulo”. La spertuloj diskutas pri lia rolo ĉe la
Ĉefpontifiko. Laŭ kelkaj el ili, Karolo Borromeo estis
respondeculo de la ĉefa agado de la papregado de Pio la
kvina; laŭ aliaj, male, la Papo konservis sian
aŭtonomecon. Ni memoru, ke Karolo estis tre juna, kiam
alvenis en Romo, kaj ke li estis timida kaj hezitema; tamen la
papo akceptis tion, kion Karolo al li sugestis, ĉar liaj
konsiloj naskiĝis el pripensado, inteligento kaj
lojaleco.
Karolo havis meritojn en la kunvoko de la lasta
parto de la Koncilio kaj en ĝia kompletigo (18a de Januaro
1562, 5a de Decembro 1563).
Post la fino de la Koncilio, Karolo estis unu
el plej fervoraj episkopoj pri ĝia aplikado. La koncilio
invitis la episkopojn loĝi en ilia diocezo kaj fariĝi
modelo de sankteco, de preĝo, de devoteco, de saĝeco
por iliaj fideluloj.
Karolo Borromeo estis la unua, kiu akceptis la
ordonojn de la Koncilio. Antaŭ ĉio li ŝanĝis
sian vivmanieron. Antaŭ la Koncilio li vivis diboĉan
vivon, ŝatis la ĉason, la ŝakludon, la muzikon, la
solenajn akceptojn, la potencon de sia familio; li serĉis la
profanan kulturon, fondis la akademion de la “Vatikanaj
Noktoj” por siaj amikoj.
Post la Koncilio, Karolo decidis iri al Milano
(ni ne forgesu, li estis ties kardinalo, sen esti pastro nek
episkopo). En la sama tago, en kiu mortis, abrupte, lia patro
Federiko, laŭ la sugesto de lia konfesprenanto, li petis la
pastrecon kaj la episkopan konsekron.
Li komencis sekvi asketan vivon, rifuzis ian
ajn amuziĝon, ofte fastis, studis teologion, okupiĝis
pri la kristanaj antikvecoj, dufoje jare faris spiritajn
ekzercojn.
Pio la kvara koleriĝis pro lia
aŭstereco, kiu ŝajnis al li tro ekscesa, akuzante la
jezuitojn Ribera kaj Laynez, liaj spiritaj animgvidantoj, sed
fine li imitis lian ekzemplon.
Kiam mortis lia onklo, Pio la kvara, li apogis
la kandidatiĝon de kardinalo Ghisleri, kiu sin nomis Pio la
kvina, kuraĝega defendanto de la reformoj de la Trenta
Koncilio.
La elekto de la nova Papo, ebligis al Karolo
atingi finfine Milanon, sian diocezon.
Milano estis tre granda diocezo. Sankta Karolo
multe laboris ne ŝparante al si laciĝojn. Li dormis
malmulte; kaj dum la episkopaj vizitoj li dormis en la
preĝejoj, sur iu flanka altaro. Li laboris ĝis malfrua
horo kaj por ne endormiĝi, li havis sur la skribotablo
plumban globon ligitan per ĉeno. Kiam li endormiĝis, la
globo falis sur liajn piedojn.
Li komencis sian episkopan agadon kun la
instruo de la popolo, fondante lernejojn pri la kristana
doktrino, kaj la kunfratarojn de la sankta Eŭkaristio.
Li dividis la Diocezon en dudek ekleziaj
distriktoj: ses en la urbo kaj ses en la ĉirkaŭurbo. Li
dividis la ĉirkaŭurbajn distriktojn en eksteraj
vikariejoj nomitaj paroĥaj ĉefpreĝejoj.
La episkopaj vizitoj daŭris kutime unu
semajnon. Ili estis vere ekzercoj, en kiuj la episkopo predikis
al la popolo, kaj la gentoj preĝis, konfesis,
konvertiĝis. Li volis, ke la pastro prezentu al li detalan
raporton pri la situacio morala kaj socia de la
paroĥejo.
Ankoraŭ hodiaŭ ĉi tiuj raportoj
estas pezaj, ĉar ili konigas, kiom da familioj ekzistas, kaj
la meritojn kaj la malbonaĵojn de la fideluloj.
Li volis, ke la paroĥestroj havu la libron
de status animarum kaj, ke la pastroj konu siajn
paroĥanojn, ne nur pri la religia fideleco, sed ankaŭ
pri la profesio, la riĉeco, la malriĉeco. Tiamaniere li
konis tiujn, kiuj bezonis sociajn helpojn, la ekleziajn
beneficojn, kaj la realan situacion de la diocezo.
Dum la tagtrio antaŭ la vizito, oni celebris la kvardekhoran
adoradon. La episkopa vizito komenciĝis per solena celebrado
de la Eŭkaristio. Persone li distribuis la sanktan komunion
al ĉiuj kaj konfermaciis la junulojn, kaj ricevis
ĉiujn, kiuj bezonis interparoli kun li, precipe la
malriĉulojn, al kiuj li donis sian malavaran almozon.
La Trenta Koncilio multe atentis al la establo
de la porpastraj seminarioj.
Li skribis regularon por la seminario, kiu
validis dum multaj jarcentoj. Li konfidis la seminariojn al la
direktoreco de la jezuitoj; tamen en la Aprilo de 1574, li
liberigis ilin de tiu tasko, ĉar ili forprenis por ilia
kongregacio la plej inteligentajn junulojn. Karolo konfidis la
seminariojn al la Oblatoj de sankta Ambrozio, kongregacio de
diocezaj pastroj, kiuj vivis en komunumo, ĉiam obeaj al la
episkopo.
Sankta Karolo forigis la klerikaron
“decumano”, ĉi tio estis aro de diocezaj
pastroj loĝantaj en la kamparo. Ili naskiĝis, kiam la
episkopo, kune kun la alta klerikaro, rifuĝis en
Ĝenovon dum la invado de la Longobardoj. La klerikaro
“decumano” ricevis salajron de la episkopo,
havis proprajn regulojn kaj specialajn privilegiojn. Ilia
forstrekado kuntrenis pli grandan egalecon en la klerikaro.
En 1579, li fondis la Helvetan Kolegion por la
seminarianoj de la kantono Grizono, kiu apartenis al la milana
diocezo.
Dum la Trenta Koncilio, oni parolis ankaŭ
pri la reformo de la ekleziaj ordonoj, decidante, ke la personoj
konsekritaj loĝu en la monaĥejoj aŭ en la klostroj
kaj ne plu en la mondon aŭ en siaj familioj. Sankta Karolo,
por realigi ĉi tiun decidon de la koncilio, devis batali
kontraŭ la humiliatoj, potenca kaj riĉa kongregacio,
inklina ankaŭ al komerco. Ili ne volis retiriĝi en
konventojn. Unu tagon, dum Sankta Karolo preĝis en sia
kapelo, unu el ili pafis kontraŭ li kuglon de arkebuzo.
Feliĉe, la plumba kuglo falis al liaj piedoj; la sanktulo
estis senvunda kaj eltiriĝis nur kun malgranda teruro. La
aliaj kongregacioj obeis al Sankta Karolo.
Ni memoru, ke la Trenta Koncilio influis tre
multe sur la spirita vivo de la kristana popolo. Pluraj estis la
sanktuloj de tiu periodo, kiu restadis unu el la plej lumaj de la
historio de la kristanismo.
Sankta Karolo defendis la Ambrozian Riton. Iu
el la roma kurio volis ĝin abolicii; li, kontraŭe
akordiĝis malkaŝe por ĝia pluekzisto. Tamen li ne
sukcesis enigi ĝin en Monzan. Li reformis la ambrozian
liturgion laŭ ĝia antikva spirito. En 1582 li reformis
ankaŭ la brevieron.
Ni ne forgesu, ke Papo Pio la kvina reformis la
roman liturgion, pri kiu ni parolis antaŭ ne longe, koncerne
la celebrado de la meso laŭ la latina rito.
Fama estas ĉio tio, kion Sankta Karolo
faris dum la pesto de 1576. La bubona pesto eksplodis, dum Sankta
Karolo estis en episkopa vizito. Rapide li revenis en la urbon,
dum la hispana reganto kaj la granda kanceliero forfuĝis
eksterlanden timoplenaj. Sankta Karolo elspezis ĉiujn siajn
riĉaĵojn por helpi la popolon konfidante sian
heredaĵon al la hospitalo “maggiore”. Li
vizitis la pestulojn, kuraĝigante ilin per parolo, helpo,
konsolo; li portis en procesion la faman krucon de Sankta Karolo;
li skribis dispozicion pri la asistado de la pestuloj,
republikigita en 1630, kiam denove eksplodis la nigra pesto.Kiel
ex voto, li konstruigis la templon de Sankta Sebastiano,
ankoraŭ hodiaŭ konsiderata civitana templo.
La 16 de Oktobro de la mema jaro, 1577, li
konsekris la katedralon, la Domon, la trian dimanĉon de
Oktobro.
Alia punkto kvalifikanta la agadon de Sankta
Karolo, koncernas la apostola agado de la laikaro. La Trenta
Koncilio zorgis okupiĝi ĉefe pri la pravigo kaj la
sakramentoj, pri la juraj demandoj koncerne la Eklezio, tamen
Sankta Karolo komprenis la neceson havi laikaron pretigitan kaj
pretan por la misio de la evangelizado. Ni parolas per nepropra
maniero, ĉar, tiutempe, estis kristanaj la socio, la sociaj
institucioj, la familio kaj la klerikaro estis abunda; sed estis
la disrompo kaŭzita de la protestantismo kaj la negativa
influo de kelkaj fluoj de la renasenca humanismo.
Sankta Karolo, por la popolo elpensis plurajn
iniciatojn favore de la eduko religia, morala, spirita, kultura,
karitata.
Li estigis asociojn pri la kristana doktrino
aŭ por la asistado de la vidvinoj, por la helpo al familiaj
patroj kaj patrinoj, por la instruado de junuloj kaj maljunuloj,
por la eŭkaristia kulto; li establis la Societon de la Kruco
por la imitado de la Pasiono, li fondis la kunfrataron de la
“disciplinati” por kuraĝigi la
mortkondamnitojn.
Ni povas diri, ke Sankta Karolo neglektis
neniun sektoron de la socio; ekzemple: la Hospitalo por la
almozuloj kaj la hontindaj de la ŝtelo, la domo por la helpo
de la edzinoj mistraktitaj aŭ kun la edzo ne ĉeestanta,
la domoj por la virinoj de la friponaro aŭ en morala
danĝero, la popolaj kuirejoj, ĉefe dum la jaroj de
malabundo; li favoris la lombardejojn. De la kultura vidpunkto li
konstruigis, en Pavia, universitatan kolegion por la
malriĉaj studentoj, la universitaton de Brera estrata de la
jezuitoj, unu kolegion por la nobeloj ĉe la universitato de
Brera, unu kolegion por la nobelaj junulinoj, li akceptis la
konstruadon de pluraj kolegioj de religiaj kongregacioj.
Memoru ni, ke la kunfrataroj estis speco de
lernejoj en kiuj la kunfratuloj lernis legi kaj kompreni
ankaŭ la latinan lingvon.
Kiamaniere vi eksplikas la tre grandan agadon
de Sankta Karolo? La fido estas fonto senlima de iniciatoj. Kiam
iu Dion amas, li ankaŭ amas sian proksimulon laŭ la Dia
koro. Sankta Karolo estis sentima kaj senlaca, ĉar li
rigardis la mondon kaj la Eklezion per diaj okuloj.
Li laŭ Jesuo Kristo, volis nur bonfarojn
kaj, ke la bono disvastiĝu en la tuta mondo. Sankta Karolo
estis kiel suno sen subiro, ĉiam brilanta, kies radioj
ankoraŭ hodiaŭ lumigas la eklezian promenadon. Laŭ
li, la koncilio neniam finiĝas, sed fluas senĉese en la
Eklezio kaj nin pelas ĝin koni, kompreni, plenumi.
Ankaŭ ni celebris koncilion, la duan
Vatikanan. Ĉu ni legis ĝiajn dokumentojn? Ĉu ni
rikoltis la blovon de la Sankta Spirito, kiu pere de ĝi al
ni parolis? Kiamaniere ni povas plenumi tion, kion ni scias?