Trento. Koncilio kiu indignigis
prelego de Armando Zecchin

   Ni ne celas pritrakti pri meritoj senfinaj, pri kiuj parolas aliaj, nek pri ĝia turmentita historio nek pri enaj diskutoj, ideoj kaj preambloj, proponoj, demarŝoj. Ĉi-foje estas pritraktataj, pli precize aludataj, iuj difinoj kaj direktivoj kiuj multe influis inter la publiko kaj fariĝis kulturo, pensmaniero. Ideoj, pensmaniero kaj maksimoj, kiuj vekis kritikojn, pasiajn reagojn, miskomprenojn kaj pretekstojn por polemiki. Eble hodiaŭ ili ne plu incitas, se ne tiujn, kiuj ignoras aŭ malfruas... Mi ne volas malfrui.

   1. Kontraŭreformo. Hieraŭ mi legis en la revuo Dia Regno, en kiu gastas ofte miaj artikoloj, ke okazis granda historia fenomeno nomata “Katolika Reformo”. Mi eksaltis pro ĝojo. Kial? Iam ĉe ni estis tiu reformo tuj nomata kontraŭreformo (ĉu eble Kontraŭreformacio?). Ekis la protestatantoj ĝin difini kontraŭ... ĉar la reformo, la vera reformo, kiu korektis, plibonigis kaj savis kristanismon estus jam farita de ili: katolikoj nur reagis cele de plibonigado reale por malplibonigado. Al iluminismo plaĉis la kontraŭreformo ĉar pli mortiguma katolikismon... kaj pasis ankaŭ al niaj vicoj, tra kiu bonŝance nun aperas klare Reformo protestanta (reformacio) kaj Reformo katolika. Oni laŭdu la aŭdacan revuon Dia Regno!
   Preskaŭ restante en la temo, prezentiĝas rimarko: niaj ĉefoj, ikueanaj, decidis, ke ni nomiĝu “romkatolkoj” ĉar anoj de Romkatolika Eklezio. Tio enmensigas la patron Danton, kiu igas la virinon diri (Purgatorio 32, 102): “...onde Cristo è romano” (“pro kio Kristo estas civitano”). Iam fervoraj interpretistoj volis legi en tiu vorto “romano” vere romano de Romo, kaj tio iamaniere sugestus, ke se Kristo estas roma, plicerte la eklezio estas roma, do rom-katolika eklezio. Kaj “Romkatoliko” fiksiĝis eĉ en Pivoj. Interesus scii, ĉu unuis la unuaj Pivosimiloj aŭ la katolikoj mem... Bonŝance nia Espero Katolika ne difiniĝas “Espero romKatolika” kaj uzas foje romKatoliko kaj foje nude katoliko!
   Dirita inter ni, la termino reformo, des pli por la katolika eklezio, estas esprimo nekorekta, ĉar, laŭ la tradicio de la eklezio (vidu la patrojn), la eklezio estas ĉiam reformoaspira... Lutero faras alispecan reformon: li reformas la kredon!

   2. Ex opere operato. Por ni katolikoj tio signifas, ke la sakramento validas eĉ kiam la ministro estas aĉa, aĉe malinda persono. Ke la kristano ricevanta la sakramenton ne dubu pri ĝia efikeco antaŭ Dio, se li konstatus la malindecon de la ministro. Sed niaj amikoj el protestanta rando preferis ĝin interpreti kiel aŭtomateco de la sakramento sendepende de la animaj dispozicioj: nome, “peku, kiom vi volas: fine rimedas la sakramento”. Se katolikoj diris, ne senmalice “protestantoj firmece kredas (sola fido), gaje pekas, ĉar sufiĉas la kredo-fido”, protestantoj, ne sen sammalice diris: “katolikaj pekas gaje, ĉar rimedas la sakramento!”
   Oni scias, male, ke protestantoj bonŝance ne disdegnas bonfaradojn, kaj katolikaj ne metas sian esperon en la pentofarado, sed en la amo, per kiu oni kredas al la diaj vortoj.
   Kial impresas tiu skandaliĝo, fikcia kaj ŝajna kaj foje vere opiniata? ĉar el ĝi bontempulo kredas derivigi la ruzilon, per kiu la italoj ellernas ne pagi impostojn. Ja “ŝtelu, ĉar la sakramento pardonas ĉion!”. Vere, ni italoj ne bezonis tion por ne pagi!

   3. La katolika eklezio havas ĉefon, romkatolikoj havas hierarkion. La protestantoj celas la unuecon de la eklezio, fakte ankaŭ unuiĝon kredan, sed ,kio garantias tiun unuiĝon? Kiu prezidas la komunumon kredantaran?... Sur la kulmino sidas laika aŭtoritato, plibone foje politika aŭtoritato. Male, la katolikaro reasertas kun la Trenta Koncilio, ke la eklezio havas ĉefon, ke ĉiu aparta ero havas posteulon de la apostoloj. Malbonŝancaj la katolikoj! kiuj bezonas ĉefon kaj ĉefojn! Ja, tiuj feblmensaj alvokas eksteran helpon. Tiu kritiko, kiu eble nun ne plu svarmas kiel iam, ĉi tie interesas ankaŭ ĉar ĝuste tiu bezono de ĉefo pro manko de pens-aga aŭtonomio, imitas la absolutajn ŝtatojn kies aŭtoritatuloj havas dian aprobon se ne originon. Ne nur, per tiu elekto la trenta koncilio konfirmas kaj rekreas, renaskigas la absolutajn potenculojn, el kiuj la popoloj sange luktis por sin liberigis, kvankam malbonŝance la malutila protekto de la katolika eklezio.
   Se utilas, ankaŭ la eklezio ortodoksa havas enajn disdividojn, fidelulo dependas de aŭtoĉefala (memĉefa) eklezio, nacia eklezio: en Torino vi ne scias al kiu nacia grupo donaci aŭ pruntedoni preĝejojn: se al unu grupo, la aliaj grupoj malĉeestos religiajn renkontiĝojn, ordone de sia episkopo, oni diras.
   Ĉi tie interesus ankaŭ la problemo tiam multe diskutata: ĉu la ekumena koncilio super regas ankaŭ la papon, aŭ la papon super regas la la ekumenan Koncilion? Ĉu Trento, eksplicite kaj implicite korektis asertojn, pri tio, de la koncilio de Basileo?... kiujn la roma kurio ne subskribis tamen. Sed, se ni ne estas historiistoj tiaspecaj, malpli ni estas teologoj. Al ili la malfacila esploro!

   4. En Trento oni ekkreiĝas la fama indekso, la index librorum prohibitorum. Ververe ĝin ne kreis aŭ promulgis rekte, sed la Trenta koncilio ĝin inspiris kaj sugestis: estis la papo Paŭlo la 4a, kiu tiurilate promulgis leĝon (1559, jam antaŭ la fermo de la koncilio) kaj estis la tuj posteula Paŭlo la 5a la stariganto de la kongregacio por la Indekso (kaj alia Paŭlo, la 6a, la abolicianto de ĝi; la papa Paŭlaro bone profunde agadis en tiu temo). Ĉu ĝi favoris aŭ malfavoris la doktrinan sekurecon de la eklezio? Certe ĝi protektis! Sed kiom da polemikoj ekster kaj ene de la eklezio (kiu ne memoras la “Cinque piaghe della Chiesa”?), sed super ĉio ekster la eklezio: pro ĝi la eklezio ŝajnis kontraŭkultura, kontraŭscienca, kontraŭhoma, kontraŭciviliza, kontraŭracia! Ja, religio opio de la popoloj.
   Hodiaŭ ĝi estis aboliciita pro tio, ke ĝi estus certe senutila, kaj eklezio trovis novajn rimedojn por atentigi pri verkoj damaĝantaj la kristanan kredon ĉe fideluloj, precipe pri tiuj de teologoj foje tro novigaj.

   5 El la trenta Koncilio fontas la serio de seminarioj. Antaŭe iu pastro tia fariĝis observante sian lokan pastron, el kiu li ellernis kredon kaj oficojn. La koncilio ordonas, ke ĉiu diocezo aranĝu seminarion por prepari teologie kaj diversscience pastraron. Ni ne parolas pri la meritoj, kiuj estis senmezuraj por la eklezio kaj por la kulturo ĝenerale: pri tio parolis alia. Sed per kiu pedagogio? “tiu, en kiu mankas libero, libero pri esploro, kun disciplino inspirita kaj inspiriga absolutismon”, maliculoj diros. “Endoktrinigo, oni diros en la epoko de klerismo kaj eble ankoraŭ hodiaŭ, ideologia opresado. Ideologia pedagogio? Sed povas ekzisti pedagogio ne obeanta al subkuŝanta ideo, nome mondvizio? Ĉu eblas ekestiĝi pedagogio pura, sen baza mondkonceptado?
   (Mi legis pri diskutado en la okcenta seminario de venetia urbo jenan esploron kaj poste la akiritan distingon.
   En vortaroj de lingvoj neolatinaj “amo” estas devenigata la radiko-kategorio latina ami. Dum en la klasika greka, en la hebrea kaj la biblia greka lingvo estas distingata amo de amikeco (philia) el la erotika amo (eros) kaj el tiu de la gepatroj kaj gefiloj (stergo) kaj el tiu rilata al akcepto kaj amprefero kaj senkondiĉeco (agapo). En la latina kaj ellatinaj lingvoj ĉio estas homogenigita en unika radiko “am”. Tion mi legis en teksto de “akademio” (tiel oni nomis kulturajn festojn, teatraĵojn, prelegojn finstudjarajn, dum kiuj elŝutiĝis la plej signifaj kulturaj akiraĵoj)

   6 Trento ne kondamnas, ke limigas, sed aprobas kaj benas la kulton al la sanktuloj.    Ĝin disciplinas, certe, sed definitive benas. Kiu skandalo. Kial skandalo?
   Provu provi imagi la ironiaĵojn el la protestanta rando kaj poste la randoklerismaj! Tiu kulto ŝtelas al Dio! Tiu kulto revenigas al la paganaj dioj! Tiu kulto estas la unika forto de katolikismo: se oni vundas tiun ĉi, la eklezio restas senhoma ĉar la malpotencigata aŭ fantoma Dio falas kun la sanktuloj! Kvazaŭ katoliko reduktus sian kredon al ekspluato de la sanktularo
   Kiel sciate, Lutero serĉis en religio sekurecon kaj psikologian trankvilecon: ŝajnas, ke li preferas la aspektojn subjektivajn de la kredo. Se tio ĝenerale belas, jen kulto al la sanktuloj (de li ne akceptita) kontentigas super ĉio la subjektivajn aspektojn de la religia persono: oni konsideru la devotecon al la multefacetaj sanktuloj, kaj fine la devotecon al la sankta Koro, al la Madono de la dia mizerikordo... tiuj movoj kiuj naskiĝas el la bezono doni sian emocian kaj afekcian psikinklinojn: religio por ĉiuj homaj energioj!
   Ekzemplo rilate volan kaj ne ĝentilan interpreton pri la Maria kulto. Ĉu vi memoras premion Nobel. Nu, samtempe kun la testamento, Nobel verkis teatraĵon - Nemesis, tragedio de kvar aktoj - pri Beatrice Cenci, eldonita dum li agoniis, kaj detruita tuj post lia morto de liaj postvivantoj, pro rigardo de blasfemo. La unua, el tri ne detruitaj kopioj, liveris okazon eldoniĝi en 2003 ĉe Eldona Societo Esperanto, Stokholmo (dulingva, "Nemesis/Nemeza" - la sveda teksto de Nobel kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo)
   Kiu estas la precipa temo? Maria, la virgulino Maria, aperas al Beatrice kaj konsilas la mortigon de la patro. Nome: la kulto al la sanktulo estas instigo al la malbono! Kiom da stulto en granda homo?

   7 La Trenta Koncilio deklaras ke la unika valida, legebla, biblio estas la vulgato. Oni scias, pri kio temas: temas pri la biblio latinigita precipe de sankta Hieronimo. Sed estis kopiita centfoje, variigita, ŝanĝita. Kiu Vulgato, do? Kie estas tiu Vulgato? Pri tiu ne estis indikata la oficiala teksto!
   Poste tiu teksto estos purigita kaj publikigita Klemento la 8a (1592)... kaj estis rebelo, kaj multaj aliaj, lastatempe en ĝin meti manon. Pio la 10a, rilate la psalmaron, lasttempe aperis la Nova Vulgato, nome la malnova korektita, eldonita ordone de papo Paŭlo la 6a. Ĉu la definitiva?

   8. Kaj kion diri pri la orela konfeso? Certe, la koncilio ĝin trovas el la tradicio, sed pri ĝi kiom da miskomprenoj, kiom da ironiaĵoj, kiom da ŝercoj, kiom da akuzoj de kontraŭkristana instruo, kvazaŭ invito al peko, ĉar la pardono estu liverita senpente. “Peku, ke vi poste liberiĝu per la konfeso!”.
   Ni ne diras, ke la Trenta koncilio malpravas aŭ kulpas. Ni diras, ke el tiu instruo plonĝis sur la katolikismo lavango de kondamnoj: tio ĉio kontribui bildigis kristanismon kiel strangan religion, plibone kiel religio bezonanta je konstanta, asidua defendo kiel juvelo en la reĝa krono!

   9. Ĉu ion pri la vikaria ofero de Jesuo? Nome pri la kompenso, kiun farintus Jesuo per sia sufero-morto? Oni scias, ke tiu teologia doktrino havas antaŭ la Trenta Koncilio faman originon, sed ŝajnas, ke el tiu Koncilio ĝi akiris forton kaj disvastigon. Nun ĝi estas perceptita kiel hidaĵo en bela vizaĝo! Dio, kiu volus kompenson ne plaĉas, Dio kiu oferigas al si propran homigitan filon ne plaĉas, Dio kiu sin sentas feliĉigita de la sango ne plaĉas. Plibone oni diru: Jesuo, vera homo submetiĝas al la komuna homa sorto kaj konscienco, en kiu brilas la principo, laŭ kiu Dio devas esti amata super ĉio ĝis la morto, se iu persekutas: ni persekutis tiun kiu, amante Dion, nin amis kaj altiras... Tio estas Elaĉeto! Ne elaĉetus la kompenso enpagita. Nome, Dio ne pardonis (t.e. ne li liberigis el homa kondiĉo, en kies konscienco brilas la devo ami Dion antaŭ ĉio) sian filon... Ne Dion pretendis la krucon. Jesuo obeis al sia konscienco dirante ke la Patron okupu la unuan lokon...

   10. Ĉu ion pri la peko de niaj gepatroj Adamo kaj Eva, kiuj, laŭ la Trenta Koncilio estas historiaj uloj?    Hodiaŭ malfacilas akcepti la historiecon de tiuj niaj gepatroj: hodiaŭ pli konsentas kun historiaj arkeologiaj kaj antropologiaj... sciencoj, “Adamo kaj Eva” kiel tipaj homoj kontraŭfigure montrantaj la realan Kriston. El mito la jena instruo: ĉu vi deziras scii estas la vera historia homo kiel vi? Vidu la la biblian miton de Adamo kaj Eva! Kion faris Jesuo? La malon de la mita paro: li ame obeis, dum la mita paro egoisme ignoris Dion!...