Influo de la kulturo araba en la Okcidenta Mondo
prelego de Paolo Campani

Enkonduko

   Por paroli de la influo de la Araboj en la kulturo de Okcidento oni devas komenci iomete pli frue.
   La Araboj estas familio de popoloj semidaj, kiuj en la tagiĝo de la historio loĝis en la Fruktodona Krescento kaj en la Araba Duoninsulo. Al la du ekstremaĵoj de la Krescento vivis du popoloj ne semidaj : la Sumeroj, azianoj, en Mezopotamio kaj la Egiptoj, kamidoj, laŭlonge Nilo. En ĉi tiu teritorio naskiĝis la bazoj de la civilizacio, kiu poste estis transdonita al Okcidento.
   Fakte ĉi tie aperis, ĉirkaŭ en la XI jarmilo a.K., la malsovaĝigo de la brutaro, kaj inter la X kaj la IX jrm a.K. la terkulturado. En Ĵeriko, Palestino, oni trovis la postsignojn de tio, kio, ĝis nun, estas taksata kiel la plej malnova vilaĝo en la tuta mondo, okupita de ĝia loĝantoj jam en 9.000a a.K.
   Dum preskaŭ la samaj jaroj, de la IV-III jrm, la Egiptoj kaj la Sumeroj trovis rimedon por registri la pensojn: la skribon. Tamen la pentoskribo, kiun ili elpensis, ne estis facila nek por la uzo nek por la lernado, ankaŭ en ĝiaj lastaj evoluoj, la hieratika de la Egiptoj aŭ la kojnoforma skribo de la Babilonanoj. Sed ĉirkaŭ en 1.200a a.K., la Fenicoj, semidoj, tre lertaj komercistoj, dezirantaj facilan rimedon por registri siajn negocojn, elpensis la fonetikan alfabeton: unu signo signifas unu sonon. Rezulto: malmultaj signoj, facila uzado kaj facila lernado. Oni devas memori, ke la Fenicoj ne nur estis bonaj komercistoj, ili ankaŭ estis tre bonaj navigistoj. Eble pri la komenco ili lernis de la Ionoj sed poste, kiam la Grekoj bordŝipadis la nordan Mediteraneon, ĝis Masilio, ili fondis koloniojn en la Atlantiko, Kadozo kaj Tanĝero, kaj en 600a a.K., je la pago de Faraono, ĉirkaŭnavigadis Afrikon.
   Antaŭ ol la Araboj sin konatigis al Okcidento en la VII jc., nia civilizacio estis bela mestizado de kulturoj, la antikvaj de la Oriento kun la novaj greka kaj romia. Ĉi tio sen mencii, ke ni ĉiuj estas de Afrika deveno.

Antaŭislama Araba Duoninsulo

   Kaj nun ni rigardas la situacion de la Duoninsulo dum la VII jc, kiam Muhamad, aŭ Mahometo, kiel ni konas lin laŭ la turka prononco, naskiĝis en Mekko ĉirkaŭ la 570a p.K.
   En la sudo, nuntempa Yemeno, la malnovaj reĝlandoj, kiuj ekfloris jam de la VIII jc a.K., estis en plena dekadenco. Norde estis la grandaj Imperioj de Romo kaj Persujo. Inter la Imperioj kaj la Duoninsulo estis formiĝintaj du malgrandaj reĝlandoj, tiu de Lakmidoj al easto kaj tiu de Gasanidoj al uesto, respektive vasaloj de Persujo kaj de Romo, kiuj agis kiel kusenetaj ŝtatoj kontraŭ la nomadoj de la Duoninsulo.
   En la mezo de la Duoninsulo vivis la nomadoj, la Araboj, kiel estis konataj de la Asirianoj jam multajn jarcentojn a.K.
   En la VI jc, en la Duoninsulo la situacio estis tre malbona pro multaj kaŭzoj. La daŭra milito inter Romo kaj Persujo devojigis la komercojn de Hindujo al Egiptujo. Ŝanĝoj de klimato kaj la detruo de la digoj de Marib en la Sudo kaŭzis migradon norden de iuj triboj kaj al reveno al nomadismo. Tiam nur du solaj lokoj povis esti nomataj urboj: Mekko kaj Yathrib. Yarhtrib estis en granda oazo, kaj la loĝantaro estis terkulturistoj kaj metiistoj. Mekko, la pli fama, entenis sanktejon, la plej gravan por la araboj idolanaj; la sanktejo mem, la Ka’bah (la Kubo), estis konata kiel faritaĵo de Abrahamo kaj de lia filo Iŝmaelo, la praavo de la Araboj. La plimulto de la araboj estis idolanoj, eĉ en formo iafoje kruela, kiam oferis al la idoloj la ĵus naskitajn filinojn, sed de la limoj komencis la eniro de hebraismo kaj kristanismo.
   La nomadoj, araboj, vagis en Duoninsulo submetitaj al brutalaj klimataj kondiĉoj kaj la triboj estis ĉiam en senĉesa lukto inter si mem pro la aliro al la putoj, pro aliaj problemoj de paŝtejo aŭ simple por transvivi, kiam la tempoj estis tro malbonaj.
   En la Sudo, oni parolis lingvon, kiun nun estas difinita kiel Sudaraba; norde en la Fruktodona Krescento la lingvo intergenta estis la Siria, kiu devenis de la aramea; la nomadaj triboj uzis multajn dialektojn, kaj la tradicio estis transdonita nur voĉe, ankaŭ se oni konis la skribon.
   Dum la jaro oni faris grandajn komercajn foirojn, kie la poetoj kaj la aedoj renkontiĝis kaj faris poetdisputojn, deklamante iliajn verkojn en lingvo, kiu estis koineo de la dialektoj de la Duoninsulo (kiel siatempe estis farinta Homero): ĉi tiu koineo, kun eble pli da influo de la dialektoj de Mekko kaj Yathrib, fariĝis la lingvo de Korano.

Mahometo

    Ĉi tie ne estas la loko por paroli pri Mahometo, mi havas nek la kapablon nek tempon, do mi pardonpetas al vi por la malmultaj informoj, kiujn vi certe jam konas, sed kiuj estas necese resumi.
   Mahometo naskiĝis en Mekko, en 570a ĉirkaŭ, kiam lia patro estis jam mortinta, kaj li estis ĉirkaŭ 5 jaraĝa, kiam ankaŭ lia patrino mortis. Li kreskis humila orfo dank'al la helpo de liaj parencoj. Kiel plenkreskulo li fariĝis kamelisto kaj atingis tre bonan reputacion, kiu meritigis al li la alnomon el-Amin, la Fidinda. En 595a li edziĝis kun riĉa vidvino, Kadiĝa, kaj de tiu momento li povis sin dediĉi al plej profundaj pensoj. En la nokto de Ramadano de 610a la Anĝelo Gabrielo anoncis al li la mision, kiun Dio konfidis al li. De 610a ĝis 622a , kiam li kaj liaj fideluloj fuĝis de Mekko al Yathrib, li devis daŭre disputi kun liaj civitanoj, kiuj taksis lin, la plej bonaj kiel frenezulon, la plej malbonaj kiel danĝeran renversemulon, kiu volis detrui lian urbon. De 622a ĝis 632a li vivis en Yathrib, poste nomata la Urbo de la Profeto aŭ pli mallonge Medino. De la jaro 610a ĝis la fino de sia vivo Mahometo ricevis, per la voĉo de Gabrielo, la instruojn de Dio.
   En Medino, Mahometo estis agnoskita ne nur kiel Profeto sed ankaŭ kiel Estro de la Urbo, de kie li luktis kontraŭ liaj malamikoj, unue la Mekkanoj.
   Li venkis, kaj, kiam li mortis en 632a, li lasis la Duoninsulon tute ŝanĝitan. Mahometo savis la Duoninsulon de kaoso morala kaj politika, kaj el paganaj triboj li faris unu popolon kun monoteisma religio kaj kun la orgojlo esti Arabaj kaj Islamanoj.

La Kvaraj Bone Kondukitaj Kalifoj kaj la Umayyidoj

   La unuaj kvar Kalifoj, Vikarioj, estis ĉiuj intimaj amikoj aŭ parencoj de Mahometo kaj el la unuaj islamanoj, kies kredo estis sincera kaj forta. Sed la grandaj sukcesoj de Islamo, ĝia miriga disvastiĝo, oni povas diri, ke estis faritaĵo de ‘Umar bin Kattab, la dua Kalifo. Kun la Bone kondukitaj Kalifoj, la limoj de la Islama Komunumo iris de Tripolo en Afriko ĝis la easto de Persujo, kaj norde ĝis la montoj de Anatolio.
   Tamen en la sama periodo ekestis la unuaj disputoj, kiuj ekzistas ĝis nun en Islamo: kiu rajtas esti Kalifo? familiano de la Profeto aŭ iu ajn islamano, kiu havas ĝustan meriton kaj necesan kapablecon? Pro tiu problemo escepte la unua Kalifo, Abu Baker, la aliaj tri estis murditaj.
   Kun la morto de Ali, la kvara Kalifo, kuzo de Mahometo kaj lia bofilo, restis Kalifo Mŭawiyyah, la potenca guberniestro de Sirio kaj filo de Abu Sufyan, la plej malbona malamiko de la Profeto en Mekko, kiu konvertiĝis al Islamo, kiam ne havis alian eblecon; ĉu la konvertiĝo de li kaj de lia familio estis sincera, nur Dio scias.
   Komencante de Mŭawiyyah en 661a, la dinastio de Umayyidoj daŭris ĝis 750a kun 14 Kalifoj. Por la bonaj islamanoj estis periodo abomena, ĉar la filo de Mŭawiyyah, Yazid, batalante kontraŭ Husein, la plej juna filo de la Kalifo Ali, venkis kaj murdis lin: li faris grandan krimon verŝante la sangon de la Profeto.
   En 685a estis elektita Kalifo Abd el-Malik, la kvina Umayyido, kiu eble estas la plej grava el la tuta familio, sed certe li estis grava por ni en Okcidento.
   Kun la dinastio de la Umayyidoj la ĉefurbo de la Islama Komunumo fariĝis Damasko, la centro de la povo de la Umayyidoj, des pli ke nun ĝi estis la centro ideala de la Komunumo rilate al ekonomio kaj loĝantaro. De tiu momento la Araba Duoninsulo, kun ĝiaj loĝantoj, estis forlasita. Mekko kaj Medino daŭris kiel religiaj centroj, sed neniam plu politikaj, kaj la alia parto de la Duoninsulo reiris al lia malhela vivo.
   Al la disvastiĝinta Komunumo necesis organizo, kiu ne povas esti tiu, kiun al ĝi donis ‘Umar. En Damasko la registaro konfidis la administradon al lokaj kleruloj, jam oficistoj de la bizanca aŭ persa Imperio, kiuj estis du aŭ trilingvanoj. Iuj dokumentoj estis skribitaj en la lingvo greka kun la bizancaj sigeliloj; moneroj estis faritaj per la malnovaj stampiloj bizancaj, iuj kun arabaj skriboj en la averso.
   Abd el-Malik decidis reorganizi la tutan administradon de la ŝtato: li faris de la araba lingvo la nuran oficialan lingvon kaj eldonis novajn monerojn kun nur arabaj skriboj, la nomoj restis la malnovaj, dinar = denarius, dirham = drakma.
   Ĉi tiu grava decido havis kiel konsekvencon la evoluon de la Islama Kulturo. Oni povas nomi ĝin ankaŭ Islama-araba Kulturo, sed bonvolu memoru ke en tia kulturo nur la lingvo estis araba. La tuta baza kulturo venis de la kulturaj trezoroj, kiujn la Fruktodona Krescento amasigis dum multaj jarmiloj kaj de la aliaj kulturaj trezoroj, kiujn ĉi tiu nova kulturo ĉerpos dum la oraj jaroj de la Islama Komunumo (de 750a ĝis 1000a-1200a) de la aliaj civilizoj: greka, persa, ĉina, hinda.
   Laŭ ordo de la Kalifo oni komencis traduki, en la araban, verkojn de grekaj sciencistoj kaj filosofoj, la plej facile akireblaj en la teritorioj de Sirio kaj Egiptujo, kie, en Aleksandrio, estis tiam la centro de la greka kulturo. Samtempe la islamaj kleruloj komencis okupiĝi pri du temoj, tre gravaj laŭ religia vidpunkto: lingvistiko de la araba lingvo kaj astronomio.
   Kiel ni notis antaŭe, la araba lingvo naskiĝis kun la Korano; oni devis studi la Korano por trovi en ĝi la regulojn de la lingvo, celante eviti misinterpretojn de la Sankta Leĝo kaŭze, ke la unuaj eldonadoj de la Korano ne havis la diakritikajn signojn sur la literoj nek la vokalojn.
   La dua problemo estis, ke la islamanoj devas preĝi rigardante al Mekko; se fari tion estis facile en la Duoninsulo, kie ĉiuj konis, kie estas Mekko, nun la afero fariĝis tre malfacila en la vastaj landoj de Islamo. La solvo estis en la verkoj de astronomio kaj astrologio de la Persoj kaj Ĥaldeoj. (memoru la tri Magoj-Reĝoj).
   Tiam en la VII jc, kiam en Eŭropo Regis la profunda malhela Mezepoko, en la Fruktodona Krescento ekestis nova ciklo de civilizado.
   Dum la tempo de la Umayyidoj la plivastiĝo de la Komunumo daŭris; oriente, oni atingis la centran Azion, sed, por ni tre grava, okcidente, preskaŭ la tuta Hispanio estis konkerita.
   La konkero de Hispanio komencis en 711a, kiam Tarik ibn Zyad, berbero, transpasis la markolo de Ĝibraltaro (ĝebel Tarik = Monto de Tarik); en 756a fariĝis Emiro de Kordovo Abd el-Rahman, Umayyido; en 929a, lia posteulo, Abd el-Rahman III, sin proklamis Kalifo kaj fariĝis sendependa de Bagdado.
   La regno de la Umayyidoj de Hispanio estigis unu el la plej sukcesaj historioj de la islama civilizado, kiu fariĝis grava ponto tra du kulturoj.
   La regno de la Umayyidoj finiĝis en 750a, kiam la lasta Kakifo, Marwan II, estis murdita en la alta Egiptujo post longa fuĝo for de Sirio. La lastaj jaroj ne estis feliĉaj: kvar Kalifoj en sep jaroj, rebeloj en Sirio, ribelo en persa teritorio, koalicio de ribeluloj favorantaj la elekto de familiano de la Profeto kiel Kalifo. La ĉefo de la koalicio estis Abu Abbas (el-Saffak = la sangoavida), kiu fine venkis en 749a kaj ekstermis preskaŭ la tutan Umayyidan familion; unu el ili, kiu survivis, estis Abd el-Rahman.

La tempo de la Abbasidoj

   Kun la Kalifo Abu Abbas el-Saffak komenciĝis la dinastio de la Abbasidoj, kiu daŭris, formale de 749a ĝis 1258a, kiam la Mongoloj konkeris Bagdadon kaj murdis la lastan Kalifon de Abbasidoj. Lia posteulo estis la frato el-Mansur, la Venkanta, kies regado daŭris de 754a ĝis 775a. Li fondis en 762a novan ĉefurbon, Medinah es-Salam = la Urbo de la Paco, pli bone konata per la nomo de la loko, proksima al la malnova ĉefurbo de la persa Imperio Ktezifonto, en kiu estis starigita: Bagdado. Ĉi tiu nova ĉefurbo estis alia signo de la malproksimiĝo de la Araboj de la centro la povo. La motivo estis klara: la plimulto de la subtenantoj de la Abbasidoj estis en la teritorioj de la ekspersa Imperio; la partianoj de Ali, unue aliancanoj de Abu Abbas, nun sentis sin perfiditaj, kiam li estis elektita Kalifo, kaj la forto de la partio de Ali, la Ŝy’ah, estis en la Duoninsulo.
   De 749a ĝis 945a estis la ora periodo de la Abassidoj, ne nur politike, sed precipe kulture. Malfidante je la arabaj kunbatalantoj, la Kalifoj komencis rekruti soldatojn de la triboj de Irano kaj Centra Azio, poste ili rekrutis tutajn tribojn kun ĝiaj ĉefoj; la ĉefoj de la soldatoj fariĝis iom post iom pli fortaj, kaj la Kalifo pli malforta. En 945a familio de ĉefoj de iranaj soldatoj, la Buyidoj, sin nomis Protektantoj de la Kalifo, kun la titolo de Ŝainŝa. La situacio ne ŝanĝis multe, kiam la soldatoj de iranaj fariĝis turkaj, kaj fakte la turkaj Selĝukidoj, en 1055a, anstataŭis aliajn protektantojn ĉe la Kalifo. La Selĝukidoj en Bagdado konstruis la Dar el-Mamluk (domo de la Sklavoj-soldatoj) rezidejo de la milita ĉefo, la Sultano, kiu kontraŭstaris la Dar el-Kalifah (rezidejo de la Kalifo). La Kalifo plutenis nur la religian povon.
   Se oni havis la pinton de la kultura brilego dum la Kalifo el-Ma’mun (813a - 833a), jam antaŭe, en la tempo de la fama Harun el-Raŝid (786a/809a), la Kalifo komencis perdi la kontrolon de vastaj teritorioj: en 756a la Umayyida Abd el-Rahman fariĝis Emiro de Kordobo, kaj la sola ligiteco kun la Kalifo estis la preĝo al li, vendrede, en la katedrala moskeo. En la jaro 800a la Kalifo Harun el-Raŝid estis devigita konsenti la rajton de heredo al la Aglabidoj por iliaj posedoj en Ifriqiah (Tunisio); tre grava por ni, ĉar de Ifriqiah li konkeris Sicilion. En multaj aliaj partoj de la Komunumo formiĝis mallarĝaj ŝtatoj sendependaj de la Kalifo, kiel en Magrebo la Idrisidoj, Alidoj (788) aŭ en Yemeno.
   Dum la tempo de la Abbasidoj daŭris la okupoj komencitaj dum la Umayyidoj, sed ne nur por la traduko de la verkoj de la antikvaj sciencistoj, sed ankaŭ kaj pleje kun novaj studoj, kaj ĉi tiuj verkoj de la islamanaj kleruloj grande antaŭenirigis la sciencon kaj la filozofion. Ankoraŭ oni substrekas la vorton “islamanoj”, kaj, se en la Islama Komunumo la lingvo de la Sankta Korano estis oficiala kaj la granda plimulto de la verkoj estis skribitaj en la araba, la verkistoj devenis de multaj nacioj: de Sirio, de Persujo, de Egiptujo, de Hispanio. Kiel ekzemplo, oni volas memori la faman persan poeton Umar Kayyam, mortintan en 1131a, kiu verkis belajn poeziaĵojn en la persa lingvo kaj, kiel bona matematikisto, skribis pri matematiko en la araba lingvo.

Transdono de la kono

   La transdono de kono de Oriento al Okcidento ĉiam ekzistis, kiel jam oni vidis, de la tempo de la prahistorio. Rilate al la kulturo islama oni komencis en la X jc., tuj poste, ke tia kulturo ekformiĝis kaj en VIII jc aperis la unuaj sciencaj verkoj pri astronomio kaj kemio
   Ĉi tiuj transkonigoj ne estiĝis ĉiam per tradukoj, sed ankaŭ per la kono, kiun iuj kleruloj akiris en kontakto kun la kulturo islama. Unu el la unuaj estas Gerberto de Aurilac (945-1003), bone konata, ĉar li fariĝis Papo Silvestro II. Li studis en Kataluno, kie havis la eblecon koni arabajn verkojn pri la astrolabo kaj aliaj matematikaj verkoj; li mem skribis iujn librojn pri matematiko kaj geometrio, kaj al li oni atribuis libron pri la astrolabo. Johano de Sevilo (fino de XI - komenco XII jc) verkis libron pri matematiko, kiu entenas materialojn, ideojn kaj teknikojn, kies andaluza deveno estis pruvita. Alia klerulo Leonardo de Pizo, Fibonacci, mortinta en 1240a, lernis la araban lingvon en Beĝaia, la nuntempa Alĝerio, kaj lia fama verko, “Liber Abbaci”, ne nur atestas la lertecon de ĝia aŭtoro sed ankaŭ la certa deveno de la bazoj de la priskribita scienco.
   En alia sfero de la scienco, la medicino, Konstanteno la Afrika, mortinta en 1087a, portis la jam faman Salernan Lernejon de Medicino al ĝia ora epoko. Kiel montras lia alnomo, li venis de la norda Afriko; li verkis multajn librojn pri medicino, kiuj poste estis agnoskitaj kiel tradukoj aŭ reskriboj de islamaj verkoj.
   La hebreaj komunumoj en Okcidento ĉiam havis kontaktojn kun ĝiaj kunfratoj en la mondo islama. Pro la simileco de la du lingvoj, ambaŭ semidaj, oni trovis foje librojn en la lingvo hebrea skribitajn per arabaj karakteroj kaj inverse. Ĉi tiu estas maniero ŝteluma por transdoni informojn kaj konojn de unu parto al la alia.

Astronomio

   Kiel jam ni diris, la islamanoj tre interesiĝis pri astronomio por religiaj celoj: koni sen duboj la pozicion de Mekko, koni la korektajn horojn de la preĝo, koni la ekzaktan momenton de la nova luno por la komenco de la fastado en la monato Ramadan. Ili kreis instrumentojn por fari tion. La plej grava kaj konata estis la astrolabo. Verkoj pri la astrolabo estis tradukitaj de Johano de Sivilio kaj de Platono de Tivolo. La verko “La plana astrolabo” de az-Zarqali havis du tradukojn: en la hebrea fare de Don Abraham, kaj en la hispana fare de Ferrando.
   Kiel normale okazas, oni havis pli da tradukoj pri Astrologio ol pri Astronomio. Ili havis grandan sukceson, en la latina, la itala, la hebrea kaj la hispana lingvoj; tamen bonvolu notu ke la astrologio, kiel la alkemio, tiam, estis rigardata kiel scienco. La Latina traduko de “La libro de la naskiĝoj” de ‘Umar bin el-Farrukan, fare de Johano de Sivilio, en la XII jc estis eldonita kvin fojojn.
   Oriente de la landoj de la Islama Komunumo, kie eble pli bone pluvivis la heredo de la Ĥaldeoj, naskiĝis la unuaj astronomiaj observatorioj: eble la unua estis en 1259a en la urbo Maraga, sub la protekto de la mongola Hulagu; la unua estro de ĉi tiu estis granda astronomo kaj matematikisto, Nasir ed-Din at-Tusi, kiu havis ĉe li ekipon internacian: unu siriano, unu hispano, unu persa kaj unu ĉina. Alia estis konstruita en XV jc en Samarkando, kun la helpo de Ulug Beg, nepo de Tamerlano

Matematiko

   La islamanoj prenis la bazojn de matematiko de la Grekoj kaj Hindoj. La “arabaj ciferoj” kaj la sistemo decimala ambaŭ venis de Hindujo; la islamaj sciencistoj rekonis la gravecon kaj tuj adoptis ilin. Tra Hispanio kaj Sicilio alvenis al Eŭropo kaj pro tia deveno estis nomataj “arabaj ciferoj”.
   La unua verko kiu priskribis ĉi tiu sistemo estis de la matematikisto el-Kwarizmi,”Libro de la hinda kalkulo”, en la IX jc. Post ĉi tiu libro aliaj centoj estis verkitaj por klarigi la sistemon kaj por doni instruojn pri la facila plenumo de la fundamentaj aritmetikaj operacioj.
   La mem el-Kwarizmi, persa, estis la verkisto de la libro “Kitab el-ĵabr”, kiu nun ni povas traduki “Libro de la algebro”. La bazaj reguloj en la libro estis :    Ĉi tiu libro trovis la vojon al Italujo kaj al sudo de Francujo dum la Alta Mezepoko.
   La studado de primoj estis farita de la matematikisto Thabit b. Qurra, kiu mortis en 901a. Multaj pensis pri la koncepto de “infinito” kiel la filosofo/kuracisto Aviceno (Ibn Sina) kaj Thabit b. Qurra.
   La evoluado de la pura matematiko kaj la enkonduko de la algebro portis al la eliro de la geometrio de ĉi tiu sfero. Ni memorigis antaŭe la faman poeton ‘Umar Kayyam, persa, kiu verkis la libron “ La epistolo pri la klarigo de la premisoj problemaj”de Euklido, kaj ankaŭ trovis la solvon geometrian de la kubaj ekvacioj.
   La kombina kalkulo estis de elpenso islama, ankaŭ se ĝia deveno povas aperi iomete stranga: ĝia origino estis en studoj de lingvistiko kaj poezio. La lingvisto Kalil b Ahmad, VIII jc, kalkulis la kombinaciojn de la 28 leteroj de la araba alfabeto por koni, kiom da vortoj oni povus obteni kun la kombinacio de 2,3,4,5, leteroj. Poste aliaj lingvistoj kaj gramatikistoj daŭrigis la studadon de la kombinacioj en la poezia metriko. La matematikisto Ibn Mun’im en lia libro “La scienco de la kalkulo” (Fiqh el-hisab) verkis ĉapitron dediĉitan al la kombina kalkulo, Magreb XIII jc. En la sama libro Ibn Mun’im prezentis la aritmetikan triangulon, kiu, pli malfrue, estis konata kiel Triangulo de Cardano aŭ de Tartaglia aŭ de Pascal. Oni povas pensi, ke ĉi tiuj verkoj, eble malrapide, povis alveni al Eŭropo kaj esti bazo por bona studado pri la sama materio.

Mekaniko aplikata

   En ĉi tiu sfero la islamanoj estis veraj sekvantoj de la aleksandrianoj kaj romainoj, kiuj ambaŭ, se ili ne elstaris en la pura scienco, estis tre lertaj kaj inventemaj en teknologio.
    En la Fruktodona Krescento kaj en Egiptujo la problemoj de irigacio estis tre gravaj kaj la solvoj de tiaj problemoj estis utiligitaj en Hispanio kaj Sicilio, de kie oni trovis la vojon al Eŭropo. Kiel ekzemplo prenu la kanaloj de irigacio, la persaj qanat, estis uzitaj en Hispanio por la terkulturado kaj la minejoj, same por la norio, naŭra.
    La ventomueliloj, kiujn la islamanoj eltrovis en Centra Azio, venis de Ĉinio kaj estis uzataj en la islama Komunumo en maniero preskaŭ industria, precipe por la fabrikado de papero; en Bagdado oni havis akvomuelilo, kiu funkciigis cent muelŝtonegojn samtempe. Oni devas memori la grandajn instalojn de Jativa en Hispanio por papero. Oni devas rimarki ke en Magrebo oni havis akvo­muelilojn, kiuj ekfunkciis per tajdo.
    En la verkoj de El-ĵazari estis priskribita sistemon bielo-kranko utiligita en akvopumpilo. Ĉi tiuj maŝinoj de Hispanio povus esti facile konataj en Okcidento

Optiko

   La plej grava verko de Optiko de la klasikaj tempoj estas la “Libro de Optiko” de Tolomeo, kiu venis al ni en araba traduko aŭ en la latina de la araba.
   La unua intereso de la islamanoj pri la optiko estis por utiligaj aferoj, kiel la bruligaj speguloj, sed poste oni komencis interesiĝi pri la bazoj de la scienco. Ibn Haytham, X-XI jc, estis la unua, kiu verkis por prezenti novajn teoriojn pri la vizio bazitaj sur liaj spertoj; de li komencis la geometria optiko.
   En la X jc Ibn Sahl, studante la bruligajn spegulojn, trovis raporton de du geometriaj grandoj; ĉi tiu raporto estis fakte la refraktindico de la kristalo, kiun, malbonŝance por li, li ne estis kapabla rekoni.
   Ĉi tiu verkoj estis konataj en Eŭropo dank'al la tradukoj de Konstanteno la Afrika, en la XI jc, aŭ ankoraŭ en la XII jc per la tradukoj de Gerardo de Kremono. La verkoj de Ibn Haytham havis duan vivon en kaj post la XIII jc dank'al la verkoj de Roĝero Bakono.

La scienco de la tero

   La islamanoj konigis al Okcidento multajn produktojn de la tero, kiuj originis de la Fruktodona Krescento (memoru, ke la terkulturado okcidenta komencis ĉi tie) aŭ de la Malproksima Oriento; oni listigas nur la plej gravajn kiel cerealoj (rizo, sorgo, malmola tritiko), legomoj (spinaco, melongeno, artiŝoko – arabe ‘ardŝuk = dorno de la tero), la fruktoj (akvomelono – arabe batik, kiel en dialekto liguria, citrono, oranĝo, banano – arabe moz ), kiujn ili enmetis en Hispanio kaj Sicilio. La parto de Hispanio, en la transdono de produktoj de la tero, estis la plej grava; en Kordovo estis reĝaj ĝardenoj, en kiuj la agronomoj ekloĝigis plantojn, kiuj venis de Oriento por la alklimatigo. Memkompreneble estas de ĉi tiu lando la plej gravaj verkoj pri agronomio de la XI ĝis la XIV jc kaj la plej sukcesaj rezultoj de novaj produktoj.
   Oni havas arabajn verkojn pri la atmosferaj fenomenoj rilate al la terkulturado (pluvo, vento, suno) la administrado de la akvo, la sterkado de la tero kaj specifaj verkoj pri la olivarbo, la daktilpalmo kaj la vinberarbo. Se tio estas komprenebla pri la unuaj du arboj, povus aperi stranga la intereson por la vito, kies fruktojn povis nur esti manĝataj tiele, tamen ĉi tiu estas indiko de la ĉeesto, en la X jc, de multaj kristanoj en teritorioj de la Islama Komunumo.

Mineraloj

   Pri la mineralogio oni devas unue rimarki la strangan diferencon inter la granda kvanto da verkoj, kiujn la islamaj sciencistoj dediĉis al la grandvaloraj ŝtonoj kompare al verkoj pri aliaj mineraloj kiel ekzemple pri la fero. Ĉi tiu estas indiko de la granda kvanto de personoj, kiuj atingis bonan ekonomikan situacion.
   Tamen la laborado de la fero atingis altan lertecon kaj tre bonajn rezultojn. Dum la krucmilitoj la Frankoj restis mirigitaj pro la bona kvalito de la glavoj de la islamanoj, kiuj estis faritaj kun bona procedo de forĝado. La plej malnova verko pri la fabrikado de glavoj, de Mazyad, estas perdita, sed al-Kindi utiligis ĝin por lia “Letero pri la glavoj”, en kiu li specifis la metalojn, la operaciojn kaj la kondiĉojn por bona fabrikado. Damasko estis ĉiam konsiderata la kapitalo de la glavoj. Informoj pri ĉi tiu fabrikado povus esti transdonitaj al iu de la multaj fer-forĝistoj, kiuj sekvis la armeon de la kruca militiro.

Medicino

   La islama medicino elprenis sian konon de la antikva medicino de Mezopotamio, de Egiptujo, de Persujo, de Hindujo kaj de Grekujo; la verkoj de Hipokrato kaj Galeno estis tradukitaj jam de la VI jc en la sirian lingvon.
   La islamanoj, kiuj, kiel la kristanoj, pro religiaj rezonoj ne povis praktiki studoj de anatomio, uzis la anatomio de la Egiptoj, kiuj per la mumiigo havis bonan konon de la interno de la homa korpo. Ankaŭ la hinda medicino, kiu praktikis la dissekcadon de kadavroj havis sufiĉan konon pri anatomio.
   Dum la unuaj tempoj de Islamo la plimulto de la kuracistoj estis hebreoj aŭ kristanoj, tio indikas ilian devenon de la teritorio de Sirio aŭ Egiptujo. Fakte ankoraŭ de la VIII ĝis la X jc en Bagdado kvin kristanaj familioj regis la medicinon; unu el tiuj familioj, la Baktiŝu, havis ok generaciojn de kuracistoj.
   La Kalifo Harun el-Raŝid (786a-809a) ordonis la konstruadon en Bagdado de malsanulejo, de kies nomo Bimaristan, oni povas dedukti, ke iu simila jam ekzistis en Persujo. En la X jc oni registris 34 malsanulejojn en la Islama Komumumo, la plimulto el ili en Sirio.
   La medicino estis instruata en la moskeoj aŭ en la Madrasoj, lernejoj de altaj studoj, kie la ĉefa kuracisto donis, je la fino de la studoj, ateston por praktiki tian arton; la nomo de tiu atesto restas ankoraŭ en iuj lingvoj de Okcidento: bachelor en la angla, baccalaureat en la franca, kiu devenas de la araba “bi haqq el-rawy” = kun la rajto instrui.
   Kiel kutime la vojo por la transiro de la arto de medicino al Okcidento estis ne nur Hispanio, sed ankaŭ la suda Italio, la suda Francujo kaj Sicilio.
   En Salerno jam ekzistis lernejo kun bona reputacio, sed ĝi atingis la maksimumon de la graveco en la XI jc dank' al la verkoj kaj tradukoj de Konstanteno la Afrika, naskita kaj instruita en Magrebo.
   Ankaŭ en la sudo de Francujo, en Montepeliero, estis bona Universitato, kiu tre abunde ricevis de Hispanio la konojn de la islama medicino kaj siatempe ricevis bonvole la hebreajn sciencistojn forpelitajn de Hispanio dum la rekonkero.
   Dum la XII kaj XIII jc la Universitatoj instruis la verkojn ne nur de Hipokrato kaj Galeno, sed ankaŭ tiujn de la islamaj kuracistoj, kies tradukoj en la latinan lingvon, iufoje tra la hebrea, estis multenombraj. Ĉi tiu estis la okazo de la verko de ez-Zahrawi, kiun Guido de Chauliac (mortinta en 1368a) menciis pli ol 170 fojojn en lia “ Granda libro de kirurgio “.

Kemio

   Oni havas dubojn ĉu la vorto “kemio” estas de araba origino, sed certe ni prunteprenis ĝin de la araba el-kimiya. Tiam en tia lingvo ĝi havis la du signifojn de kemio kaj alh’emio.
   Fakte kiel en Okcidento, la islamanoj konsideris tre grava afero la serĉadon de metodo por obteni oron de aliaj metaloj, sed ankaŭ la serĉadon de medikamento kapabla kuraci ĉiujn malsanojn: el-iksir.
   La plej malnovaj sferoj de la al-kimiya estis la “artoj de la fajro”: la metalurgio kaj la keramiko. La islamanoj ankaŭ multe laboris pri aferoj, kiujn ni nun povas difini kiel teknologiajn metodojn, kiuj tiam estis taksataj ne gravaj kaj ne indaj je skribitaj verkoj, kvazaŭ “receptoj de vendejo”. Fakte la plimulto de la tradukoj el la araba lingvo estas pri la alh’emio.
   Kiel ni vidis antaŭe, en ĉi tiu sfero aperis tio, kio estis iomete stranga: en lando, kie la religio malpermesis la uzon de alkoholaj trinkaĵoj, oni inventis multajn aparatojn por la distilado. Eble dum distilado de trinkaĵoj oni alvenis al pura etilalkoholo. La arabaj nomoj, kiujn ni ankoraŭ hodiaŭ uzas konfirmas la deveno de la lando de Islamo:    Grava estas la mencio, kiun sciencistoj islamaj faris, inter iliaj aliaj fontoj, pri Maryam de Egiptujo (V jc a.K) samtempe kun la kemiisto Ostano, kiu inventis kaj skribis pri la aparatoj por la distilado, el metalo kaj vitro, kaj kiu estis ankaŭ menciita, rajte aŭ ne, por la eltrovo de la fama “bano de Maria”. Estis ankoraŭ kopioj de ŝiaj verkoj en la araba traduko.
   La seka sapo estis eltrovo de la islamanoj; en Sirio la urboj Nablus, Damasko, Alepo estis famaj pro iliaj sapoj. Ĉiam en Sirio oni produktis parfumojn kaj bone konis la produktadon de la esencaj oleoj, kiuj estis faritaj per sekretaj receptoj.
   Sirio estis la plej grava loko de la Islama Komunumo por la arto de vitro; fakte estis la Sirianoj kiuj, en la I jc, enkondukis la teknikon de la laborado de vitro per blovo.
   Ĉiuj tiuj produktoj kaj manieroj de laborado, dum la kontaktoj komercaj, kiuj ĉiam, pli-malpli intense, inter la bordoj de la Mediteraneo ekzistis, trovis la vojo al Okcidento, tiel ke, ekzemple, la vitro fariĝis unu el la bazaj produktaĵoj en Venecio, ĝis kiam iu reĝo de Francujo altiris, per la sama ruza maniero kaj bona pago, en sian landon la bonajn metiistojn de Venecio.

Papero

   Nun ni alvenas al la plej grava evoluo de la kulturo islama: la papero. Dum batalo kontraŭ ĉina armeo, en 750a, la islamanoj kaptis iujn metiistojn, kiuj donis al ili la teknikon por la fabrikado de la papero. Eble jam la persa Imperiestro Kosroo I importis paperon el Ĉinio kaj la islamanoj konus la paperon de la konkero de Ktezifonto en 637a, sed la unua fabriko de papero estis konstruata en Samarkando en la VIII jc, kaj en Bagdado al la fino de la sama jarcento.
   Ĉi tiu nova, simpla, malmultekosta produktaĵo kaŭzis veran kulturan revolucion: la produktado de libroj de la VIII ĝis la XIX jc, kiam oni havis la unuajn litografajn maŝinojn en la otomana Imperio, estas taksata en milionoj da kopioj. Ne nur ĝi estis kultura revolucio, sed oni povas nomi ĝin ankaŭ demokrata revolucio, kiu konsentis bonan disvastigon de la libroj kaj la eblecon de ilia akiro al nombro tre larĝa de homaro.
    La papero, antaŭ ĝia enigo en Eŭropo, post la rekonkero de Sicilio kaj Hispanio, estis unu el la plej gravaj varoj, kiun oni importis de la Islamaj landoj. Bonvolu rimarki, ke en Mezepoko la komerco inter Eŭropo kaj Islamo estis de krudaj varoj de Eŭropo al la Islama Komunumo, kaj de altvaloraj varoj en la kontraŭa direkto.

Konkludo

   Oni donis al vi malmultajn informojn pri tio, kio estis la influo de la Islama kulturo en Eŭropo. Sed oni devas rimarki, ke en aliaj du sferoj la eŭropanoj povus lerni ion de la islamanaj. Unue en la sfero de la taglibroj de vojaĝantoj. Ibn ĵubair el Hispanio, lia patrujo, faris pilgrimon al Mekko. Li eliris en 1183a kaj revenis en 1185a. Li verkis tre interesan libron, kie estas bela priskribo de Sicilio dum la unuaj tempoj de Normanoj, kiam la ĉeesto de islamaj loĝantoj estis ankoraŭ grava.
   Alia tre konata aŭtoro, oni nomas lin “la islama Marco Polo”, estas Ibn Battuta (Tanĝero 1304-Fez 1368). Tio, kio instigis lin al vojaĝado, estis nek religia fervoro (Ibn ĵubair) nek komerca iniciatemo (Polo) sed la sola deziro de kono de la mondo. Li lasis lian urbon, Tanĝero, kiam li estis 21a jaraĝa kaj revenis post dudeknau jaroj, post vojaĝo, kiu portis lin tra la tuta Islama Komumuno kaj krome al Hindujo kaj Ĉinio; nun oni taksas estis ĉirkaŭ 120.000 km (memkompreneble la plimulto de la vojaĝo surtere estis per kamelo).
   Alia verko, kiu certe influis en la eŭropaj kleruloj, estas la Historio Universala de Ibn Kaldun (Tunizo 1332 - Kairo 1406), kies unuaj du ĉapitroj, konataj kiel “Prolegomenoj” (muqaddima) entenas metodon kaj ideojn novajn por tia epoko. Li eksplikis, ke la historio ne estas listo de agoj kaj datoj nek kroniko, sed kaj precipe serĉado de la unuaj kaŭzoj de la vivo de socio, kiu iam antaŭe disvolviĝis kaj poste dekadencis. Por la araboj kaj la berberoj, kiuj estis nomadoj, li trovis ke tia kaŭzo estis la “asabiyya”, spirito de korpo aŭ solidareco. Dum lia vivo li okupis altajn rangojn ĉe la reĝoj de Afriko kaj de Hispanio kaj li estis ankaŭ ambasdoro ĉe la korto de Petro de Kastilio.
   Ne certa estas la influo en la penso de Danto de la verkoj de la fama Sufio Ibn Arabi, (1155a-1240a) “Libro de la nokta vojaĝo” kaj “La Alĥemio de la feliĉo”. Ĉi tiuj libroj pri mistikaj vojaĝoj prenis la temon el la Ĉieliro de la Profeto. Tamen la analogioj inter la libroj de Ibn Arabi kaj la Komedio de Danto estas multaj. Oni devas memori, ke Bruneto Latino, la majstro de Danto, iris al Hispanio kiel ambasadoro de Florenco, en 1260a, ĉe la korto de Alfonso X de Kastilio. En 1949 oni publikigis la tradukon, latinan kaj francan, de antikva kodekso eltrovita en la Oksforda Biblioteko, je la fino de la XIX jc, “Libro de Ŝtuparo” kiun estis tradukigita de Alfonso X en 1264a, nur kvar jaroj post la vizito de Bruneto Latino, sed eble, kiam jam la libro kaj ĝia enhavo estis konata.
   Certe estas la influo de la nova popola poezio, kiu naskiĝis en Hispanio, ĉirkaŭ la XI jc, nomata “zaĝal”, por la novaj formoj uzataj de la poetoj en Provenco, la Trobadoroj, kaj en Sicilio de la poetoj de la Skolo Sicilia. La sama prozodio de la zaĝal estis uzata de la unua Trobadoro, Giullame de Poitier. La zaĝal estis la unua formo de poezio, kiu uzis la popolan lingvon, kiu en Hispanio estis la loka araba dialekto, kiu entenis vortojn de latina deveno kaj poste fariĝis komplete romanida dialekto.
   Post la konkero de Sicilio (1061a-1091a) la Normanoj havis la lertecon aŭ la neceson konservi kiom da bona regado la islamanoj lasis. La Reĝo Roĝero II, ankaŭ alnomita la Sultano, ne nur komencis konstrui la belajn ĉefverkojn de arkitekturon islaman, kiujn ankoraŭ hodiaŭ oni povas vidi, sed ankaŭ varbis gravajn islamajn sciencistojn. La verko de el-Idrisi (Ceŭto 1100a-1154a), la fama “Libro de Roĝero”, estis geografia priskribo de la mondo, kaj ankaŭ oni konstruis por Roĝero la plej grandan platoglobon sur plato de arĝento.
   La Imperiestro Frederiko II (1194a Iesi - 1250a Kastelo de Florentino) heredis de la normanoj belan regnon, en kiu la nordaj barbaroj havis la lertecon konservi tion, kio ankoraŭ ekzistis de la islama kulturo. Frederiko daŭrigis kaj plibonigis la politikon de siaj praavoj, daŭrigante la favoron al la islamanoj tiom, ke en Okcidento multaj rigardis lin kiel sekreta islamano. Certe li estis bona disĉiplo de la filozofo Ibn Ruŝdi (Averoeso). Tio altigis kontraŭ li la malbonvolon de la Papo. Post multe prokrasti finfine, en 1228, li iris al la kruca militiro kiel ekskomunikita, kaj venkis sen batali dank'al sia lerteco, kono de la pensmaniero islama kaj de la lingvo araba kaj al la reciproka simpatio kun la Sultano de Egiptujo, Malik el-Kamil.
    Modernaj spertoj
   Nun kelkaj okulfrapoj pri la vivo en la nuntempa islama, tre islama, lando la Arabio Saudia, kie mi vivis tri jarojn, antaŭ dudek jaroj.
   En tiu lando validas la Ŝary’ah, la religia leĝo. Tial ekzistas religia polico, kiu kontrolas, ke la normoj de la leĝo, ankaŭ la malplej gravaj, estu aplikataj. Ĝi kontrolas ke la virinoj estu dece kovritaj; se ne la policistoj frapas, per iliaj mallongaj vipetoj la partojn eksterleĝajn, kiel la kruroj, se ili havas mallongajn jupojn, aŭ la postaĵojn, se ili estas surmetintaj ĵinsajn pantalonojn.
   La polico religia devigas ĉiujn vendejojn kaj la stratvendistojn ĉesigu iliajn okupojn dum la tempo de la kvin ĉiutagaj preĝoj kaj ke oni konformiĝu, almenaŭ publike, al la normoj de la fastado dum la monato Ramadan.
   La virinoj restas ĉiam sub la kuratelo de viro de la familio: la patro aŭ la plej aĝa frato, se mankas la patro, poste la edzo ktp. Fakte la virinoj ne povus eliri de sia domo sen la protektado de homo de la familio. La protektado de la virinoj estas praktike totala. La restoracioj havas du apartajn sektorojn, unu por la familioj, viroj virinoj infanoj, la alia sektoro nur por la viroj; memkompreneble ne estas sektoro por virinoj, ili devas esti kun familiano.
   En la Arabio Saudia estis nur du lokoj, kie oni povas vidi la vizaĝon de araba virino: la restoracio, se ŝi havas sian edzon kun si, aŭ la superbazaro, kie estas tiom da varoj por rigardi, ke la virinoj leviĝas la vualon; tio ne okazas en malgranda vendejo.
   Ĉi tiuj normoj estas validaj, escepte la vualo, ne nur por la islamanaj, sed ankaŭ por ĉiu persono, kiu vivas en la lando.
   La protektado de la virinoj plivastiĝas al aliaj sferoj; ekzemple la virinoj ne povas stiri aŭtomobilojn. La Korano ne diras tion, sed por la leĝo estas valida la “principo de analogio”; tial la islamaj juristoj konsentis, ke, se la leĝo ne permesis al virinoj rajdi sur kamelo, des pli la virinoj ne povas stiri la aŭtomobilojn.
   Alia protekto por la virinoj: laŭ la leĝo, islama virino povas edziniĝi kun viro de alia religio, sed nur se li konvertiĝas al Islamo. Islama viro povas edziĝi kun virino de alia religio, sed la filoj estos islamanoj. En okazo de eksedziĝo, la filoj restas ĉiam kun la patro. La geedziĝo estas kiel komerca kontrakto, kiun nur unu de la kontraktantoj, la edzo, povas ĉesigi tre facile dirante al la virino tre simplajn vortojn “mi al-vi eksedziĝas” ripetitajn tri foje, fakte estas repudio. Nun la afero estas ankoraŭ pli facila, ĉar mi legis ke iu juĝisto konfirmis la validecon de eksedziĝo komunikita per telefon-sms.
   La poligamio nun ankaŭ en Arabio Saudia estas malpliiĝanta, sed la vera kaŭzo estas la multvalora doto, kiun la edzo devas pagi al la familio de la edzino.
    La leĝo kontraŭ krimuloj estas tre rigora kaj la mortopuno estas dekretata ofte kaj senindulge. Mi vivis tie tri jarojn, kaj mi havis la eblecon aĉeti la ĵurnalon ĉiutage, ĉar mi loĝis en kampo 50 km de la plej proksima urbeto, sed laŭ tio, kiun mi legis, oni havis, ĉiun monaton, preskaŭ 3 aŭ 5 senkapigojn, normale pro hommortigo, kaj dum la tutaj tri jaroj mi legis nur pri du ŝtonumadoj, pro perforto al infanoj. La kvanto de gastlaboristoj estis tre alta, kaj multaj el la kondamnitoj estis eksterlandanoj.
   La rigoreco de la puno ne estas la malpli bona parto de la afero, tio estas la maniero de la ekzekuto: iun vendredon matene, la semajnan festtagon de Islamo, la polico blokadas la plej vastan placon de la urbo; neniu povas nek eniri nek eliri, la homoj, kiuj estas tie, fariĝas la spektantoj. Iom poste la polico kondukas la kondamniton marŝante tra la placo, dum la ekzekutisto sekvas lin, kaj, kiam la ekzekutisto opinias, ke estas la plej taŭga momento, kun granda lerteco per lia granda sabro li tranĉas al li la kapon. Ĉion farite, oni forportas la korpon de la mortinto, la polico foriras kaj la publiko estas libera fari laŭvole. Ĉi tiu estas, pli-malpli la priskribo, kiun faris al mi vid-atestanto. En la urbeto proksime de mia kampo nur oni tranĉis manojn. La ĵurnalo, la postan tagon, donis noticon de la okazaĵo, sed ankaŭ raportis avizon de la registaro, kiu informis la publikon pri sia intenco, ke la leĝo estu ĉiam obeata.
   Alia lasta malgranda noto: oni scias, ke la leĝo ne permesas fari homajn bildojn; sed ofte la urbestro volas plibeligi la urbon: la plej komuna monumento, kiun oni trovis en la centro de placoj, estas la kafokruĉo, bela, granda (3 - 4 metrojn), araba kafokruĉo; la kafo estas la nacia trinkaĵo kaj neniu povas disputi la decidon por tiu elekto.