La Familio en "La Gefianĉoj"
Mons. Giovanni Balconi
Se Manzoni devus skribi hodiaŭ sian romanon, li
troviĝus en reala malfacilo; li bezonus trovi alian malsaman
manskribaĵon.
"Kiu eltenos la penadon tralegi" historion tro
ordinaran!?
Hodiaŭ estas laŭmode la malobservo. Laŭ la
raporto de "Instituto de la politiko familia" ĉiun tridektri
sekundojn rompiĝas unu eŭropa familio. Ni havas unu
milionon da divorcoj ĉiun jaron.
La hodiaŭa kutimo estas tre transformiĝinta.
En Milano unu triono de geedziĝoj okazas inter italoj
kaj fremduloj. Milano fariĝis urbo pluretna. Ĉu ĉi
tio estas signo de integriĝo inter malsamaj popoloj?
Ĉiun jaron en Milano estas milkvincent malpli da
geedziĝoj ol antaŭ unu jardeko. En ĉi tiuj
monatoj, el milkvar geedziĝoj nur ducentdu estis celebritaj
en la Eklezio. Ĉu la ombro de la sekularigo etendiĝas
ankaŭ sur la geedziĝoj?
Eble ni adoltoj ne plu kapablas atesti la belecon de la
religia geedziĝo. La familio estas fundamento de la socio;
sed ne sammaniere pensas la amaskomunikiloj, kiuj
transdonas de la familio krizan imagon, ĝin mallegitimas, ne
kuraĝigas la gepatrojn eduki la gefilojn, ne priparolas
pri la beleco de la fidela amo inter la geedzoj.
La familio ne estas reduktebla al iu privata institucio
kaj ne estas prinegocebla kiel kelkaj aliaj asociiĝoj. La
politiko devus prizorgadi pri la familio laŭ la ekonomika
vidpunkto, antaŭenpuŝi helpojn por ĝin
subteni kaj antaŭeviti la deviojn de la junuloj.
La tuteco de ĉi tiuj faktoroj eksplikas kial "La
Gefianĉoj" amata estas ne nur de "dudekkvin legantoj", sed
ĝi estas popola romano. Se ĝi estus eksplikata de la
instruantoj, la lernantoj legus ĝin volonte.
Manzoni puvus havi skandalan materialon, laŭ la
koncepto de Balzac. Pensu ni al la rigardoj, ne reale
ĉastaj, kiujn don Rodrigo turnis al Lucia kaj por kiuj Lucia
ruĝiĝis pro honto. Pensu al la aventuroj de la
bravulaĉoj aŭ al la nokto de Lucia en la kastelo de la
Nenomito. Ĉiuj estas motivoj por komponi aŭdaĉetan
verkon; Manzoni, kontraŭe, preferis doni al ni la poezion de
la familio.
Renzo kaj Lucia sin reciproke amis je vera tenereco; tamen
Lucia konservis grandan pudoron, elverŝis sian koron al sia
patrino, sciante ke la geedziĝo estas la sakramento de la
amo, de io santa, io rilatanta la Sinjoron.
La homa amo estas spegulo de la dia amo; kaj la spegulo
devas esti pura por reflekti la radiojn de la lumo.
La Ĝefianĉoj similas al ŝajno de revo.
"Mi konas - konfidis amike la Malgranda Princo de Saint
Exupéry - planedon sur kiu vivas iu sinjoro Chermisi; li
neniam flaris unu floron; neniam li rigardis unu stelon; neniam
li amis iu ajn homon; ĉiun tagon li kalkulas kaj ĉiun
tagon li ripetas: mi estas viro serioza; kaj senĉese
brustoŝvelis. Tiam li ne estas homo, li estas fungo".
Malgraŭ pluraj oponoj, la bono, simile la
geedziĝo, finfine triumfas. Agnese estas konsilantino de la
du gefianĉoj. Ŝi prezentas la popolan penson, sciante
ke la ministroj de la geedziĝo estas la du gefianĉoj
kaj ke la pastro estas nur la atestanto de la Eklezio.
Senĝene Agnese konsilas al la du gefianĉoj eniri en la
domon de don Abbondio, prononci surprize ilian "jes". Tiamaniere
ili iĝus geedziĝintaj.
Agnese estas la bona popola virino, kiu akompanas la
filinon en ĉiuj eventoj belaj kaj malbelaj; ŝi estas
simbolo de la popola saĝeco el kiu hodiaŭ ni multe
bezonus. Ŝin unu konvinko animis. "Ne diru tiaĵojn, pro
amo de Dio", haste reparolis Agnese mallaŭtigante la
voĉon. "Ĉu vi ne memoris kiom da bravuloj tiu viro
havas sub sia komando? kaj eĉ se... Dio forigu...
Kontraŭ la malriĉuloj oni ĉiam faras justecon".
Laŭ Agnese, kiu helpas al si mem al tiu ankaŭ Dio
helpas. Ŝi kunigas la fidon en la Porvidenco kaj la homan
ruzecon.
Renzo kaj Lucia havas du karakterojn kontraŭajn.
Renzo havas flamigeman temperamenton, li amas kaj volas la
justecon. Lucia estas milda. Post la vizito de Patro Kristoforo
Lucia diris: "Ĉu vi aŭdis, kion li diris pri io... pri
fadeno, kiun li havis, por nin helpi? Konvenas fidi al li; li
estas homo tia, ke kiam li promesas dek..." "Babilaĵoj! Mi
mem ĝin finos; ĝin finos mi" interrompis ĉi foje
Renzo, irante tien kaj reen tra la ĉambro, kun tiaj
voĉo kaj mieno, ke tute ne restis dubo pri la senco de tiuj
vortoj. "Ho Renzo!" ekkriis Lucia. "Kial necesus diri? Mi mem
ĝin finos. Eĉ se li havus cento aŭ mil diablojn en
la animo, fine eĉ li konsistas el karno kaj ostoj..." "Ne,
ne, pro amo de Dio..." komencis Lucia; sed la ploro interrompis
ŝian voĉon. La vortoj de Renzo estis aŭdacaj kaj
ne molaj. La hororo, kiun Lucia sentis je ĉi tiuj vortoj,
haltigis ŝian ploron, kaj havigis al ŝi forton por
paroli, levante el la manplatoj la larmoplenan vizaĝon,
ŝi diris al Renzo, kun voĉo afliktita, sed rezoluta:
"Al vi do ne plu gravas havi min edzino. Mi promesis min al
Dio-tema junulo"
Renzo kriis: "Mi ne havos vin; sed eĉ ne li vin havos..."
"Mi ne povas rigardi vin tia" alkriis Lucia plorante, petegante,
kunmetinte la manojn.
Lucia fidas sin plene je la Providenco; ŝi konkeros
la Nenomiton per sia boneco kaj simpleco. Ĉu vi memoras la
faman frazon "kion do povus postuli mi, mizera, krom ke vi
mizerikordu al mi? Dio pardonas multe da aferoj, pro unu
mizerikorda faro!". Kaj, renkontante la patrinon, Lucia
respondis: "Al la Sinjoro apartenas zorgi; al la Sinjoro kaj al
la Madono. Mi konfidis min en iliajn manojn: ĝis nun ili ne
forlasis min; ili ne forlasos min, nun, kiam... Tiun tagon... en
tiu kaleŝo... la santega virgulino! tiuj viroj!... kiu do al
mi dirus, ke ili kondukos min al la viro, kiu morgaŭ
kondukos min al vi?..."
Dio uzas la homojn por akiri siajn celojn.
"Kuriozaj tiaj ĉi sanktuloj" - dume pensis don
Abbondio. Kaj al kardinalo Federigo li respondis "Ne eblas al si
doni kuraĝon, se oni ĝin ne havas".
La Sinjoro agas per la fendoj de lumo, kiel la radio de la
lumo "eniranta tra alta fenestro, desegnis kvadraton el pala
lumo, ŝak-tabule tranĉita per la dikaj ferkradoj, kaj
tajlita pli partete per la vitralo-fakoj".
Lucia simbolas la lumon brilegan, ankaŭ se la
Nenomito dubis por ne akcepti la provokon, kiun Dio al li sendis.
"Ian diablon ŝi havas siaflanke" Jen ankaŭ la komento
de La Milvo: "Mi volos diri ke dum tiu tuta tempo, dum tiu tuta
tempo... ŝi kaŭzis al mi tro da kompato... Ploradi,
preĝadi, kaj tiel mieni per la okuloj, kaj fariĝi tute
blanka, kiel morta, kaj poste singulti, kaj denove preĝi,
kaj certaj vortoj..."
La familio baziĝas sur la sentoj kaj sur la fido kaj
sur la preĝo. Se ĉio ĉi mankas la familio
kliviĝas, kiel mortas la arbo sen limfo.
"Dum la granda vespera operacio", kiam la gefianĉoj
kuniĝintaj estis en la trinkejo, antaŭ surprize eniri
en la studejon de don Abbondio "virinoj revenis el la kampoj,
brak-portante la infanojn, kaj man-kondukante la grandetajn, al
kiuj ili recitigis la vesperajn preĝojn".
La valoro de la familio resumita estas de Patro Cristoforo
en unu frazo: "omnia munda mundis". "La sakristiano ne plu
eltenis, kaj vokinte la patron aparten, komencis al li flustri
ĉe-orele: sed patro, dumnokte... en preĝejo... kun
virinoj..." kaj frato Fazio balancis la kapon.
La familio protektata estas de la dia anĝelo.
"Antaŭ ol vi eliros, diris Patro Cristoforo, ni ĉiuj
preĝu kune la Di-Sinjoron, ke li akompanu vin dum ĉi
vojaĝo kaj ĉiam, kaj ĉefe li donu al vi la forton,
li donu al vi amon por voli tion kion li mem volis".
La familio estas la kadro de la sentoj, la plej
delikataj.
Dum la fuĝo, dum la leĝera ondumado de la lumo,
"Lucia direktis la rigardon laŭ la deklivo ĝis sia
vilaĝeto, malkovris sian dometon, la fenestron de sia
ĉambro, kaj ŝi metis la brakon sur la randon de la
boato, metis la frunton sur la brakon, kvazaŭ por dormi, kaj
ŝi ploris sekrete". Ĉi tie Manzoni interpretas la
sentojn sin konfidante al la poezio, kiun ĉiuj konas.
"Adiaŭ, montoj elstaraj, kaj levitaj ĉielen".
La familio submetita estis al elprovo: la
pesto kaj al la elprovo, la plej malfacila: la pardono.
Dum la pesto Manzoni priskribas la bildon memorindan de la
patrino de Cecilia. Ĉu vi memoras? "Desupris de la sojlo de
unu el tiuj pordoj, kaj venis direkte al la ĉararo, virino,
kies aspekto montris maturan, sed ne forpasintan junecon. Ŝi
portis surbrake knabinon eble naŭjaran, mortintan, sed tute
ordigitan, kun la hararo dividita surfronte, kun blankega
vestaĵo, kvazaŭ tiuj manoj estus ornamintaj ŝin
por festo promesita delonge, kaj donita premie". La amo de la
patrino kaj ŝia sufero inspiras grandan respekton. "Fia
monito aliris por preni la knabineton el ŝiaj brakoj, sed
kun speco de nekutima respekto, kun senvola hezitemo. Sed ŝi
sin retirante, ne tamen esprimante indignon aŭ
malŝaton, “ne!” ŝi diris: “vi
ankoraŭ ne tuŝu ŝin; mi mem demetu ŝin sur la
ĉaron: prenu.” La patrino, kisinta ŝin surfronte,
kuŝigis ŝin tien, kvazaŭ surliten, ordigis
ŝin, suretendis blankan tukon, kaj diris la lastajn vortojn:
Adiaŭ, Cecilia! ripozu en paco. Preĝu dumtempe por ni;
kaj mi preĝos por vi kaj la ceteraj"
Ĉi tiu estas kortuŝa epizodo. Tamen la provo, la
plej malfacila, estas la pardono.
Antaŭ la ekiro Patro Cristoforo preĝis
ankaŭ "por tiu kompatindulo, kiu nin kondukis al tiu ĉi
elpaŝo. Ni ne meritus vian mizerikordon, se ni ne petegus
ĝin elkore por li".
La renkonto de Renzo kun don Rodrigo okazis dum la pesto,
kiu estas, samtempe puno kaj purigo.
"Vi ja vidas, diris Patro Cristoforo, kun mallaŭta
kaj gravtona voĉo. Povas esti puno, povas esti mizerikordo.
La senton kiun vi havos nun rilate tiun ĉi viron, kiu vin ja
ofendis; la saman senton en tiu tago havos por vi Dio, kiu
ankaŭ vi mem ofendis. Benu lin, kaj vi estos benata. Eble la
Sinjoro pretas donaci al li pent-momenton; sed li volas ke vi mem
preĝu por li. Eble li rezervas la gracon nur al via
preĝado, al la preĝo de afliktita kaj rezignacia
koro... nun dependas de vi, de via pardono, via kompato... via
amo!".
Eksilente ni devas aŭskulti tiajn vortojn.
En la familio ne estas antagonistoj, sed nur komuneco; kaj
estas por ĉi tio ke la rito de la geedziĝo kuntrenas,
laŭ loka kutimo, la eblecon de la koronado de la geedzoj. La
pastro metas sur ilian kapon la nuptan kronon dirante: "Sinjoro,
nia Dio, kronu ilin je gloro kaj honoro". La amo estas gloro kaj
honoro, gloro kaj honoro homa kaj dia. La geedziĝo
povus kaj devus fariĝi lumturo en nia mondo.
Kion vi pensas?
Ĉu ĉi tio estas nur pia deziro aŭ bela
aŭspicio, ne responda al la hodiaŭa realaĵo?