SUOR VIRGINIA MARIA.
LA MONAĤINO DE MONZA

(de Norma Covelli)

    Alessandro Manzoni diskonigis la Monaĥinon de Monza al granda nombro da legantoj per sia ĉefverko: La Gefianĉoj. Oni povas difini ĝin historia romano, ĉu pro la personoj reale travivintaj, ĉu pro la historia kredebleco de la elpensitaj figuroj, kiuj, kvankam ne ekzistantaj, enkarniĝas laŭ sociaj tipoj kaj klasoj de tiu jarcento, aŭ ili eĉ prezentas sintezon de ĉiuj tempoj.
    En La Gefianĉoj tamen, la monaĥino ludas duan rolon .La aŭtoro enkondukas sin en la romanon por priskribi kiel okazis la forrabo de Lucia kiu estis transdonita de la monaĥino al la rabistoj per danĝera artifiko. Du virinoj: la unua kontraŭ la alia sed ambaŭ viktimoj de la tiama societo. La aŭtoro supozis ke estas sufiĉe readapti tiun foran historion aldonante mallongan sciigon pri perversiĝo por malpli pezigi la skandalon de monaĥino sur la vojo de krimo, kvankam kaŭze de trudita elekto kaj kontra lia sorto.
Por plibone koni la historion de la monaĥino de Monza ni devas legi la antaŭan redakton de la romano kiu titoliĝas Fermo kaj Lucia, en kiu la aŭtoro dediĉas tutan parton al ŝiaj travivaĵoj interplektante historion kun elpensaĵon. Li konformiĝas al la sciigoj raportataj de kanoniko Ripamonti, kiu vivis en Monza en tiama periodo, kaj poste, kiel sekretario de kardinalo Federico Borromeo en Milano havis liberan aliron al la ĉefepiskopejo kie oni konservas la procesajn protokolojn kontraŭ la monaĥino. El tiuj noticoj Manzoni ĉerpis la inspiron por interpreti siamaniere la historion de Gertrude kun la bela, sed samtempe suferaspekta vizaĝo de Virginia Maria, alivorte de Marianna de Leyva.
    Oni supozas ke ŝi naskiĝis en la jaro 1575 aŭ 76. Ŝia patrino, Virginia Marino, estis filino de la plej riĉa bankisto en Milano. Jam vidvino, kun kvin gefiloj, ŝi reedziniĝis kun Martino de Leyva, ido de eminenta hispana familio, kies prapatro obtenis de Karlo la kvina la gubernion de Milano. Oni destinis Martino-n, duenaskitan filon, al la soldata kariero. De tiu geedziĝo naskiĝas Marianna, kiu, bedaŭrinde, post dek monatoj iĝas orfa je patrino. Oni konfidas ŝian edukadon al la onklinoj, ĉar la patro, ĉiam okupita en militaj kampanjoj, ofte malĉeestas. Kvankam ŝia edukado sekvas religiajn principojn, tamen ne antaŭmontriĝas ŝia monaĥiniĝo sed, pli vere, prezentiĝas edziniĝa perspektivo, ĉar la patrino postlasis al ŝi, kiel doton, riĉan heredaĵon. Post dek jaroj de vidveco, la patro decidas reedziĝi kun nobela hispanino kaj definitive transloĝiĝi al Valenza alproprigante al si mem grandan parton de la filina doto.
    Marianna estas dektrijara kiam la ceteraj parencoj insistas ĉe ŝi por akiri ŝian eniron en monaĥinejon Sankta Margherita en Monza por la novica stato.
En la Manzoneska fikcio Marianna estas la eta Gertrude kiun tro severa patro, la princo, destinas ek de ŝia naskiĝo al monaĥiniĝo por ke la familia posedaĵo transiru netuŝita al la unuenaskita filo. Pro tio li ordonas ke la infanino ludu nur per pupoj monaĥine vestitaj kaj ilustras al ŝi ĝojoplenan estonton kiam ŝi fariĝos abatino en konvento. Ŝi tiam rajtos ricevi grandan povon, multajn avantaĝojn kaj privilegiojn. En la princa palaco, simila al ora kaĝo, Gertrude kreskas izolita de ĉiuj. Ŝi ne rajtas partopreni festojn, ŝi eliras el la domo nur dum maloftaj okazoj, ŝi estas formetita en sian ĉambron kun ĉambristinoj gvatantaj ĉiun ŝian movon por raporti ĝin al la princo. Eĉ familianoj kaj domhelpantoj kondutas sammaniere. En tia malagrabla kaj sensensa etoso, Gertrude rimarkas junan paĝion kiu montras ian atenton kaj ridetas al ŝi. Li estas la ununura homo kiu sin montras afabla kaj sentema. Gertrude iĝas scivolema kaj decidas skribi al li bileton kiun, kompreneble, ĉambristino malkovras, deŝiras de ŝia mano kaj transdonas al la princo. Gertrude pasigas la sekvantajn tagojn kun teruro atendante la patran reagon kiu ne malfruas. La princo punigas kaj forpelas la paĝion kaj enŝlosigas la filinon en ŝian ĉambron. Por akiri lian pardonon Gertrude skribas al li leteron en kiu ŝi amare pentas pro sia eraro kaj sin deklaras disponebla al ia ajn pagenda puno. La princo kaptas la okazon por aktivigi sian planon. Li alvokas la filinon al si kaj sin montras favora al pardono kvankam ŝia kulpo estas tre grava. Kiu nobelulo ŝatus edziĝi kun princino kiu malhonoris nobelan, famkonatan familion? Por ripari la honton estas nur unu rimedo: la eniro en konventon kaj la monaĥiniĝo. Gertrude aŭ pli ĝuste Marianna de Leyva havas neniun altemativon, kaj, apenaŭ dekvinjara, post la novica stato, monaĥiniĝas alprenante la nomon Suor Virginia Maria en memoro de sia patrino.
    Je komenco si havas neriproĉeblan konduton, pruvo estas ke ĉiuj admiras ŝin. Ŝi respondecas pri edukejo sed samtempe ŝi honoras siajn devojn kiel feŭdsinjorino de Monza, anstataŭante la patron kiu forestas. Si ekloĝas en aparta alo de la monaĥinejo kie ŝi ĝuas multan liberecon. Si administras la juston, promulgas ediktojn, priskribas arestojn, nuligas punojn. Kvar kunfratinoj, ŝiaj kamaradinoj dum la novica stato kaj ordenpromeso, kunloĝas kaj kunlaboras kun ŝi.
    En domo najbara al tiu alo de la konvento loĝas Giovanni Paolo Osio (Egidio en la Gefianĉoj de Manzoni) bela junulo, riĉa kaj nenifara, iom fripona kiel, cetere, sia patro kaj siaj fratoj malfame konataj en Monza pro iliaj friponaĵoj. Li tamen frekventas tre altrangajn nobelulojn. Suor Virginia ekrimarkas ke li, de sia ĝardeno amindumas edukatinon konfidatan al ŝiaj zorgoj. Ŝi eĉ ekscias ke oni suspektas lin pro la mortigo de agento de de Leyva, eble pro interesaj aferoj. Kiel ministro pri justico, ŝi ordonas lian areston kaj forpeligas lin de la urbo. Li refuĝas en Pavia sed revenas al Monza la sekvantan jaron ĉar liaj influaj protektantoj, eĉ la ĉefmonaĥino mem, kiu de longe estas lia amikino, insistas ĉe Suor Virginia por ke ŝi revoku la ekzilon de la junulo.
    Dume la kolero de la monaĥino kontraŭ li iom post iom estingiĝis, male, ŝi eksentas, subite, fortan allogon por li kaj ŝi gvatas lin kiam li malsupreniras en ĝardenon. La junulo ekrimarkas tion kaj ekspluatas la situacion. Li sin adresas al la amiko pastro Paolo Arrigone, la pridiskutata parokestro de S.Maurizio en Monza, kiu amuziĝas komponante amversojn kaj povas facile eniri en konventon. La junulo petas de li konsilon pri kion fari. La pastro helpas lin skribi leteron al la monaĥino proponante al ŝi renkontiĝon.
    "Kaj la malfeliĉulino respondis", per tiu frazo Manzoni interrompas la de li konsideratan tristan historion. Tamen la antaŭa redakto de la romano "Fermo kaj Lucia" kaj la verkoj de aliaj aŭtoroj, kiuj pritraktis la saman temon, permesas al ni pliprofundiĝi en la kono de tiu "trista historio" ĝis la drama konkludo.
    Sekve de la morto de la patro, Suor Virginia sentas sin fine libera de skrupuloj, ĉu pri la administra ofico, ĉu pri la plenumo de ĉastecvoto kontraŭvole esprimita, sed neniam konsentita. Pro tio ŝi akceptas unuan renkontiĝon kun la junulo. Sekvas multaj aliaj kiuj estigas striktan rilaton longdaŭre deko da jaroj, kun la kunkulpeco de kelkaj kunfratinoj, servantaj fratinoj kaj domhelpantoj kiuj loĝas aŭ frekventas tiun alon de konvento.
    Naskiĝas mortnaskita infano, kaj la monaĥino tre malkvietiĝas. Ŝi volus forigi la junulon, forgesi lin por ĉiam, ŝi kvazaŭ intencus sinĵeti en la puton de la konvento. Ĉiam pli ŝi konvinkiĝas ke sia "amsufero" estas kaŭzata de sorĉaĵoj kaj sin helpas per ekzercoj por liberigi sin de tiu turmentanta magio, sed vane, ĉar ŝi jam ekmarŝis laŭ danĝera vojo kiu ne havas revenon.
La rilatoj rekomenciĝas kvankam malpli oftaj. Naskiĝas infanino kiun Osio laŭleĝe agnoskas kaj kunportas al sia hejmo por prizorgi ŝin. La kunkulpaj kunfratinoj klopodas por ke Suor Virginia plutenu la kontaktojn kun la infanino. Iafoje ili organizas kaŝan eliron de la monaĥino el la konvento por viziti la filinon, alifoje ili alportas la infaninon al ŝi internen de la konvento.
    Sed iom post iom la situacio ekruiniĝas. Okaze de antaŭanonco pri vizito de kanoniko al la monaĥinejo, iu servanta fratino, kelkfoje krude punita de Suor Virginia, pro venĝo minacas ke ŝi raportos al la vizitonto ŝian aman rilaton. La monaĥino kaj la kunkulpaj fratinoj, por eviti la plej malbonon, minacas ŝin pri morto, sed la knabino ne intencas submetiĝi al ilia ordono. Osio, kaŭze de tio, nepre devas mortigi ŝin, sed la murdo restas sekreta ĉar li sukcesas konvinki ĉiujn ke la knabino forfuĝis propravole el la konvento. Suor Virginia, alarmita, admonas eĉ siajn helpantinojn, ke se ili ne silentus ili estus trafitaj de la sama fino. Intertempe la voĉoj pri la neregulecoj en tiu konvento, pli kaj pli disvastiĝas tiom ke ili alvenas al Milano kaj atingas la orelojn de Kardinalo Federico Borromeo. Osio, celante ĉesigi la diskoniĝon de noticoj, estas devigata mortigi ĉiujn perfidajn parolintojn. Kontraŭ lin furiozas akuzoj; juĝistoj kaj, persone, la guberniestro de Milano obsedas lin. Li rifuĝas en monaĥinejo kaj kaŝiĝas en ĉambreto apuda al tiu de Suor Virginia. La kardinalo kaptigas perforte la monaĥinon kaj enŝlosigas ŝin en konvento de Milano. Tie ŝi, fine, submetiĝas al la neceso konfesi ĉiujn kulpojn.
    Du kunfratinoj, teruritaj pro la okazaĵo, sin turnas al Osio kaj petas de li helpon por forfuĝi kune. Li montras sin disponebla sed tuj kiam ili forlasas la konventon, li klopodas liberigi sin de tiuj malkonfortaj atestantinoj, tamen senezulto. La du virinoj estas, hazarde, savataj kaj, kvankam vunditaj kaj en tute malbona stato, ili estas kondukataj antaŭ la enketistojn, al kiuj ili donas plenan konfeson. Giovanni Paolo Osio estas kondamnata, dum kontumaco, al pendigo. Li, intertempe, sukcesis rifuĝi ĉe gastama amiko, kiu, tamen, tuj poste, mortigas lin en la kelo de sia palaco.
    Ekas longa proceso dum kiu Suor Virginia kaj la kunkulpulinoj asertas ke Osio minacis kaj instigis sin al krimo. Eĉ sub torturo ili konfirmas tion. Oni aŭdas plurajn atestantojn, oni torturas iujn el ili por koni la tutan veron. Suor Virginia sin defendas, persiste, asertante ke ŝi estas nur viktimo de trudordonoj kaj sorĉaĵoj, sed vane. La kondamna verdikto estas terura: la monaĥino kaj kvar kunkulpaj kunfratinoj estos dumvive enklostritaj en siaj ĉeloj.
    Post dekvar jaroj de kompleta izolado Suor Virginia kaj la supervivantaj kunfratinoj estas liberigataj de la puno per dispozicio de kardinalo Federico Borromeo. Suor Virginia, ŝanĝiĝinta en la korpo kaj en la spirito, nun similas skeleton. De modelo de aroganteco ŝi aliformiĝis al modelo de humiliĝo kaj la kardinalo konvinkiĝas pri ŝia perfekta pento. Li komisias al ŝi la starigon de leteraj dialogoj kun monaĥinoj en stato de malforteco aŭ de religia krizo. Li kolektas kaj plutenas tiujn leterojn kun la intenco starigi proceson por beatiga proklamo de Suor Virginia. Sed li mortas antaŭ ŝi kaj la Monaĥino de Monza refalas en la anonimecon. Ŝi pasigos siajn lastajn jarojn en granda humileco ĝis la morto okazinta en la jaro 1650.
    Se ni komparas la elpensitan Gertrude kun Virginia Maria de la historio ni povas konstati koincidojn kiuj fontas el la profundo. La du figuroj reproponas la aktualecon de la tento ne eskludante la perspektivon de pento kaj de pardono. Ĉi konsidero ĉeestas ofte en la verkoj de Manzoni. Li subtenas ke la Dia Providenco regas la homan agadon kaj pretigas la destinon de ĉiu el ni .Ĝi estas serio da eventoj, iafoje negativaj kiuj, tamen atingas preskaŭ ĉiam pozitivan solvon.