Estas pluraj metodoj por klasifiki la karakterojn, kelkaj tre
antikvaj, ekde la epoko de Hipokrato. Ni utiligos la
metodon ŝuldatan al la tieldirita "Skolo de Groninga"
aŭ metodo de "Le Senne", ĉar ĝi estas
sufiĉe populara kaj bazita sur statistikaj rezultoj.
Fakte, je la komenco de la pasinta jarcento, du profesoroj
de la univesitato de Groninga, G.Heymans (psikologo) e
E.Wiersma (psikiatro), por science klasifiki la homajn
temperamentojn, faris enketon ĉe 3000 kuracistoj, al
kiuj ili proponis demandaron kun 90 demandoj. Respondis
2523 kuracistoj, kiuj alportis sume preskaŭ 227000
respondojn, t.e. taŭga numero por atingi fidindajn
statistikajn rezultojn. La rezultoj estis publikigitaj en
kelkaj fakaj revuoj kaj poste diskonigitaj fare de
René Le Senne, profesoro pri filozofio ĉe la
universitato de Sorbona, en lia "Traktato pri
karakterologio". En ĉi tiu traktato li prikonsideris
tiujn resultojn kaj ilin reordigis logike, pro tio la
metodo estas konata kiel "Metodo de Le Senne". La metodo
baziĝas sur la klasifiko de la homaj temperamentoj
(temperamento estas la aro de la denaskaj psikaj
kvalitoj de la individuo sur kiuj konstruiĝas lia
karaktero). La metodo de Le Senne klasifikas la
temperamentojn surbaze de tri fundamentaj faktoroj:
Emociemo(itallingve: Emotività).
Ĝi estas la faktoro kiu indikas la intenson de la
emociaj reagoj de individuo estigitaj de la emociigaj
okazaĵoj de la vivo. Ĉiu okazo provokas en nia
psiko ian emocian reagon. La Emociemo estas la
indikilo de la kvanto de tiu reago. Ni ĉiuj konas
homojn pli aŭ malpli emociemaj, sed atentu, ne
ĉiam estas facile distingi tuj la emociemulon,
ĉar, ofte, precipe se li estas tre emociema, li sin
maskas malantaŭ sinteno de malvarmeco.
Ni indikos la emociemulon per la mallongigo
"E"kaj la ne-emociemulon per
"nE".
Aktivemo(itallingve: Attività).
Ĝi estas la faktoro kiu indikas inklinon al agado kaj
strebon al celo. La aktivemo montriĝas precipe fronte
de malfacilaĵoj. Por la aktivemulo, iu ajn baro
estas instigo por superi ĝin, por la
ne-aktivemulo ĉia malfacilaĵo kaŭzas
en li senkuraĝigon kaj rezignon. La
ne-aktivemulo agas nur se pelata de ia neceso, male,
la aktivemulo agas ankaŭ kiam ne necesas,
ĉar li sentas emon al agado. Oni povas diri ke por la
aktivemulo valoras la proverbo "faru hodiaŭ
tion kio povas esti farata morgaŭ" por la
ne-aktivemulo, valoras la proverbo: "faru
morgaŭ tion kio povas esti farata hodiaŭ". Ni
ĉiuj konas homojn pli aŭ malpli aktivaj, sed
atentu, ĝenerale la ne-aktivemulo, ne estas tiu
kiu ne laboras, li ofte laboras pli ol la alia: la
aktivemulo kapablas fari rapide ĉion kaj trovas
ankaŭ la tempon por ripozi kaj amuziĝi, la
ne-aktivemulo, kutime, estas ĉiam
superŝarĝita per laboro, ĉar li ne kapablas
konkludi, pro tio li havas ĉiam postrestantan
laboron.
Ni indikos la aktivemulon per la mallongigo
"A"kaj la la ne-aktivemulon per
"nA".
Resonanco (itallingve: Risonanza).
Ĝi estas la faktoro kiu indikas kiom longe daŭras
en la individuo la efikoj de emociiga okazo. Oni nomas
primara resonanco la econ de tiu, kiu reagas tuj al
emociiga instigo, sed lia reago daŭras mallonge. Oni
nomas sekundara resonanco la econ de tiu, kiu reagas
pli poste, sed lia reago daŭras longe, kelkfoje
lasante postsignojn dum la tuta vivo. Oni povas diri che la
primarulo "vivas en la estanteco kaj en la estanteco
renoviĝas" dum la sekundarulo "malpliigas la
influon de la estantaj okazoj kondiĉita de la
reeĥo de pasintaj impresoj". Pro tio oni diras ke la
primaria resonanco estas distingilo de juneco: fakte
la junulo, havante malpli da spertoj, estas malplj
kondiĉata de ili. Tiel la manifestado de la
sekundara resonanco en la karaktero
plimontriĝas nur kun la aĝo.
Ni indikos la primarulon per la mallongigo
"P"kaj la la sekundarulon per
"S".
Kombinante ĉi tri sendependajn faktorojn eblas
difini ok malsamajn karakterologiajn tipojn. En la suba
tabelo ni difinas tiujn ok tipojn laŭ tri malsamaj
manieroj. La unua estas la klasika difino de René Le
Senne(1), kiu volis pluteni la antikvajn
difinojn, la dua estas tiu de Leo Talamonti(2)
kiuj donis nomojn pli realismaj, la tria estas tiu de Maria
Luisa Falorni(3) kiu, anstataŭ difini per
adjektivo, eksplikas la dominantan valoron al kiu strebas
la individuo.
Tipo |
R.Le Senne difinas lin: |
L.Talamonti difinas lin: |
Laŭ M.L.Falorni li strebas al: |
E. A. P. | Kolerema | Verva | Agado |
E. A. S. | Pasia | Voloplena | Atingo de celo |
E. nA. P. | Nervoza | Nestabila | Amuziĝo |
E. nA. S. | Sentimentala | Introspekta | Intimeco |
nE. A. P. | Sangvina | Lerta | Socia sukceso |
nE. A. S. | Flegma | Metoda | Leĝo |
nE. nA. P. | Amorfa | Senzorga | Plezuro |
nE. nA. S. | Apatia | Sensenta | Kvieto |
Post ĉi tiu teoria premiso, ni estas pretaj ekzameni la rolantojn de "La Gefianĉoj" laŭ ilia karaktero. Ĉiuj personoj de la romano de Manzoni estas bone psikologie karakterizitaj kaj, inter ili, troviĝas ĉiuj tiuj ok karakteroj. Estas rimarkinde, ke Manzoni kapablis portreti la rolantojn de sia romano kohere kun teorio elpensita unu jarcenton poste.
Laŭ la priskriboj li estas riĉa je energioj, celante al agado, malavara, inklina helpi la aliuloj, simpatia, bona oratoro kaj trenanto de amasoj, ekstravertita. Liaj kvalitoj estas decidemo kaj kuraĝo. Liaj difektoj estas impulsiĝemo kaj ofendiĝemo.
Ekzemplo: Patro Cristoforo
Lia temperamento evidentiĝas unue el la epizodo, kiu
kondiĉis lian vivon: lia ofendiĝemo kaj
impulsiĝemo portis lin al mortigo, tamen li kapablis
altiri sur sin la pardonon kaj la simpation de la
familianoj de la mortigito. Ni vidas lian helpemon en lia
tuja alkuro al la alvoko de Lucia, lian decidemon en la
senprokrasta interveno ĉe don Rodrigo kaj lian
impulsiĝemon en la respondo al ties nedecaj proponoj.
Ni povas ankaŭ prikonsideri la pretecon kaj la
kapablon profiti de la helpo de la maljuna servanto de don
Rodrigo kaj la rapidecon kun kiu li organizas la defendon
kaj la forfuĝon de la triopo. Li estas bona oratoro,
kiel montras lian forsendo al Rimini kiel predikanton. Notu
ankaŭ lian sindonemon en Lazareto, la helpon kiun li
donas tie al Renzo kaj ankaŭ la impulsiĝemon de
lia reago al la venĝemaj vortoj de Renzo, la esensecon
de liaj gestoj por solvi la problemon de la voto de Lucia.
Ankaŭ la fina donaco de la ujo entenanta la panon,
kiun li, iam, almozpetis de la familianoj de lia mortigito,
montras lian impulsiĝemon, ĉar li neniel povis
antaŭvidi tiun renkontiĝon kun Renzo kaj Lucia.
Laŭ la priskriboj li turnas ĉiun energion rekte al sia celo, foroferas ĉion por sia idealo, ne senkuraĝiĝas antaŭ la obstakloj, sukcesas atingi la celojn kiujn li proponas al si. Li postulas de la aliaj la saman disciplinon kiun li pretendas de si mem, tial li estas respektata, kelkfoje timata eĉ se malofte amata
Ekzemplo 1: Kard. Federigo Borromeo
Ni vidas lin en la priskribo farita de Manzoni en la XXII
ĉapitro. Por sia idealo, li rezignis la komfortojn
devenintajn de la nobeleco de sia familio. Li fondis la
Ambrozia Biblioteko. Dum la malabundo kaj la pesto kiu
trafis Milanon li sindoneme tre zorgis kaj dispoziciis por
ke estu helpataj la malfeliĉulojn. Ni vidas lin en la
interparolado kun la Nenomito, kiel li kapablis konduki lin
al celo, ankaŭ humiligante sin mem, ankaŭ iom
forlasante la amason de fideluloj kiuj atendis lin. Rimarku
lian zorgemon por solvi la situacion de Lucia, sed
ankaŭ la firmecon kaj severecon per kiuj ordonas kaj
riproĉas don Abbondion. Sed lia agado neniam estas
impulsiĝema kiel en patro Cristoforo: li ne tuj trovas
solvon al la estonta loĝado de Lucia, li devas
antaŭe pripensi kaj nur poste, kiam alvenas la solvo
proponata de Damo Prassede, li akceptas ĝin
ankaŭ sen konvinkiĝo. Tiel, pri la riproĉa
parolado al don Abbondio, li atendas la ĝustan
momenton, vespere, kiam ĉio estas finita, kaj sin
montras tre severa kontraŭ li. Don Abbondio certe
respektas lin, sed ne povas lin ami.
Ekzemplo 2: La Nenomito
Lia krueleco povas ŝajnigi lin ne-emociema. Tute ne:
li sin maskas kiel nesentema, sed plej eble, li estas pli
sentema ol kardinalo Federigo. Oni rimarkas lian emociemon
en lia reago fronte al Lucia, en lia posta sendorma nokto,
en la ploro je la fino de lia renkontiĝo kun la
kardinalo, en lia emo al bonfarado tuj post lia
konvertiĝo. Li estis certe agema en ĉiuj siaj
entreprenoj. Nenion li lasas al improvizado, ĝuste
kiel oni atendas de sekundarulo: ĉiuj liaj
entreprenoj estas trafe organizitaj, tiel kiel la defenda
sistemo de lia teritorio. Ankaŭ la fakto ke li ne
sendas tuj Lucian al don Rodrigo, laŭ sia unua
impulso, sed atendas por vidi ŝin, pruvas lian
sekundaran resonancon. Kiel dirite por la kardinalo,
ankaŭ li estas severa kun si mem kaj pretendas
disciplinon de la aliaj: li estas timata, respektata sed ne
amata.
E.nA.P. (Nervoza, Nestabila: li celas al amuziĝo)
Laŭ la priskriboj li estas ŝanĝiĝema, vantema kaj egocentra. Li elserĉas la novaĵojn kaj la amuziĝon; li emas montri sin mem; lia humoro ŝanĝas facile de la eŭforio al depresio. Krome li montras inklinon por la arta aktivecon.
Ekzemplo: Renzo
Certe ŝajnas strange difini nestabila lin, kiu tiel
persiste strebas edziĝi kun Lucia, sed dum la
enamiĝo povas okazi ankaŭ tio. Sed ni
prikonsideru la faktojn. Lia nestabila humoro
montriĝas jam en la unua renkontiĝo kun don
Abbondio, kiam li reagas kolere pro ties latinorum
kaj foriras tuj poste rezignaciinta por reveni, denove
batalema, post la babilado kun Perpetua, el kiu li
intuicias la veron. Kaj ankaŭ post sia forfuĝo en
la landon de Bergamo, deprimita de la malbonaj novaĵoj
pri Lucia, li decidis plurfoje fariĝi soldato, por
ŝangi tuj poste la ideon dank'al saĝaj vortoj de
Bortolo. Ankaŭ patro Cristoforo komprenis tion, kiam
en Lazareto, konvinkinte lin al pardono, konkludas
demandante al li: «Diru al mi, kiom da fojoj vi
pardonis lin?». Liaj minacaj ekkoleroj kontraŭ
don Rodrigo kiuj finiĝas en nenion montras lian
ne-aktivemon. Liaj travivaĵoj en Milano elmontras la
karakterizojn de lia temperamento: li ne povas atendi
patron Bonaventura en la preĝejo, li devas foriri por
ekscii la novaĵojn. En la popola demostracio en Milano
li volas altiri la atenton sur sin men, tiel ankaŭ en
la gastejo de luno plena kie li multe parolas kaj
volas amuziĝi. Kaj ankaŭ post sia edziĝo li
volas daŭre rakonti siajn travivaĵojn, indulgeme
rigardata de Lucia, kiu, laŭ alia karaktero, neniam parolas
pri la siaj.
Laŭ la priskriboj li estas introvertita, fermita en si mem, melenkolia, meditema. Li emas sin fortiri el la mondo en kiu li vivas, kaj malfacile adaptiĝas al la socia vivo. Li havas altajn moralajn kvalitojn kaj estas honesta ĝisskrupule. Facile li senkuraĝiĝas kaj estas ĝenerale malkontenta pri si mem. Impresebla, ofendiĝema, li kapablas pardoni, sed ne povas forgesi.
Ekzemplo: Lucia
Lucia ne rivelis, eĉ al sia patrino, tian
renkontiĝon kun don Rodrigo. Kial ĉi tiu notis
ŝin? Ĉar ŝi restis iom malantaŭe de
siaj kunulinoj. Jam de tio evidentiĝas ke ŝi emas
resti sola kaj vivi siajn dramojn ene, en si mem. Ŝi
parolas pri tio nur konfese al patro Cristoforo, ĉar
li estas devigata al sekreto, kaj ŝi malkvetiĝas,
kiam li konsilas anticipi la geedziĝon. Ŝi
ne volis aperi senpudora pro tio. Ŝia honesteco
instigas ŝin eviti la noktan embuskon en la domo de
don Abbondio por tia fripona geedziĝo elpensita de
ŝia patrino; ŝi fidas nur je patro Cristoforo.
Notu kiel ŝi maltrankviliĝas, kiam oni volas
perforti ŝian intimecon, ekzemple fronte al
maldiskretaj demandoj de la Monakino de Monza aŭ al la
maljustaj asertoj de Damo Prassede kaj ankaŭ, okaze de
la renkontiĝo kun Renzo en Lazareto, kiam li demandas
ŝin, ĉu estas nur tiu voto, la kialo de
ŝia rezigno al geedziĝo. Pri tiu voto ŝi
parolis kun sia patrino nur kiam estis nepre necese. Kiam
finfine, post tiom da travivaĵoj, Renzo renkontas
ŝin en ŝia hejmo, ŝi diras al li nur
«Mi salutas vin: kiel vi fartas?», sed, komentas
Manzoni, "ĉe l' vortoj de Lucia li tute komprenis,
ke ili esprimas nur parteton de tio, kio trapasas ŝian
koron".
Laŭ la priskriboj li estas ĉampiono pri praktika kaj organiza spirito. Malvarme ekstravertita, li havas pretajn refleksojn kaj reagas ĝustatempe en ĝusta maniero. Li elektas lian amikaron profitocele kaj kapablas primanovri la homojn. Li estas lerta diplomato kaj havas fortan persvadkapablon. Li estas ambicia, strebas al socia sukceso kaj estas oportunisma ankaŭ en la religia kampo.
Ekzemplo: La grafo onklo
La priskribo kiun Manzoni faras pri li, je la fino de la
XVIII ĉapitro kaj komence de la XIX, montras precize
la karakteron de ĉi tiu tipo. La grafo onklo, membro
de la Sekreta Konsilo, ĝuis en ĝi apartan
konsideron kaj kapablis imponi. Kiam grafo Attilio iras al
li por paroli pri la aferoj de don Rodrigo, li tuj
komprenas la situacion, tamen li promesas sian intervenon
por montri sian povon kaj savi la honoron de la familio.
Estas mirinda lia diplomatio: li invitas tagmanĝi la
patron provincialon elektante atenteme la invitotojn; dum
la tagmanĝo li montras sian gravecon parolante pri sia
misio ĉe la kortego de Madrid, poste konsentas, ke
ankaŭ la patro provincialo povu paroli pri siaj
oficoj. Post la manĝo li kondukas la patron en alian
ĉambron, por interparoli pri sia afero kaj, uzante la
vortojn de Manzoni, "Tiu senjoro ĝenerale aplikis
grandan zorgon, grandan majstrecon, grandajn vortojn en
intertraktoj; kaj poste li gajnis kongruajn fruktojn. Fakte
per la interparolo, de ni raportita, li sukcesis
piedmarŝigi patron Cristoforo de Pescarenico ĝis
Rimini, kio estas rimarkinda promeno".
Laŭ la priskriboj li estas pripensema kaj racia kaj neniam li perdas sian memregadon. Oni ne povas atendi de li impetojn de sentimento kaj pasio. Li estas senlaca laboristo kaj estimata pro siaj civitanaj virtoj. Li ne estas ambicia, do malofte li atingas komandan pozicion. Li gvidigas sin de la racio laŭ klaraj kaj firmaj principoj, de tio lia strebo al la leĝo.
Ekzemplo 1: Damo Prassede
Skribas Manzoni pri ŝiaj ideoj: "ŝi havis
de ili malmulte, sed al ili ŝi estis tre amligita.
Inter tiuj malmultaj ideoj, malfeliĉe troviĝis
multe da misaj; kaj ĉi lastaj ne estis al ŝi
malplej karaj". Kiam ŝi petas al kardinalo lian
konsenton por zorgi pri Lucia, ŝia celo estas tiu de
"rektigi cerbon kaj rekonduki al ĝusta vojo
bezonantinon. Ĉar, ekde kiam ŝi aŭdis
unuafoje paroli pri Lucia, ŝi tui konvinkiĝis, ke
junulino, kiu sin promesis edzino al ne bona ulo, al
ribelulo, entute eŝafod-evitulo, nepre havas ian
difekton aŭ kaŝitan malvirton". Ŝi
obstine strebas al sia celo, kvazaŭ sadisme,
ĝuste pro la neŝanceleblo de siaj raciaj
principoj. Bonŝance ŝi ne okupiĝas nur pri
rektigi la cerbon de Lucia, sed ankaŭ tiujn de sia
servistaro kaj de siaj kvin filinoj el kiuj tri monakinoj
kaj du edziniĝintaj. La ununura persono, kiun ŝi
ne sukcesas mastri, estas ŝia edzo, don Ferrante.
Ekzemplo 2: Don Ferrante
Li estas malpli aktiva ol damo Prassede, sed li havas
la saman karakteron. Manzoni prezentas lin tiele: "kiel
klerulo, li ŝatis nek komandi nek obei". La
priskribo de lia riĉa biblioteko, en la XXVII
ĉapitro, donas la okazon por montri liajn interesojn
pri astrologio, antikva filozofio, natura filozofio kaj
magio; fakoj kiujn li alfrontas kun la tipa pedanteco de
sia karaktero. Per siaj rigoraj rezonadoj li kapablas
elmontri, ke la pesto ne ekzistas, kaj li restas firme
ankrita al tia logika konkludo, eĉ kiam la pesto
trafas lin kaj kondukas lin al morto.
nE.nA.P. (Amorfa, Senzorga: li celas al plezuro)
Li estas nek aktiva nek emociema kaj ne havas eĉ la sinregado kiun la sperto donas al sekundarulo, do li kulturas nur la sensajn plezurojn: manĝadon, trinkadon kaj seksumon. Li volonte konversacias, tamen sen alpreni pozicion, kaj inklinas sin trenigi. Ĝenerale li ne kapablas doni sentojn kaj fidelecon.
Ekzemplo: don Rodrigo
Oni vidas tuj, ke ne estas don Rodrigo la kaŭzo de
ĉio, sed lia kuzo, grafo Attilio. Estas ĉi tiu,
kiu daŭre provokas lin, lin streĉas kaj fine
pledas por li ĉe grafo onklo. Ankaŭ kiam, dum la
tagmanĝo, prezentiĝas patro Cristoforo, estas
grafo Attilio kiu invitas lin eniri, kaj poste klopodas
intervenigi ĉi tiun en debato pri kiu don Rodrigo
interesiĝas sen preni pozicion. Kaj je la fino, don
Rodrigo, malvolonte, donas al la patro la petatan
aŭdiencon, kaj ni scias kiel finiĝis, ĉar,
eĉ se nesentema, li ne povas resti indiferenta. Poste,
konstatinte ke intertempe liaj gastoj foriris, li
ankaŭ foriras ekskortata de ses personoj kaj, kiel
pudore diras Manzoni, "don Rodrigo tiun tagon eniris
domon kutime vizitatan de multe da homoj, kie oni lin
akceptas kun la zorgoplena kaj respektema elkoreco, kiajn
oni kutime rezervas al la homoj, kiuj igas sin aŭ
multe ami aŭ multe timi".
Aliaj epizodoj malkaŝas lian karakteron, ekzemple la
fakto, ke kiam li ekscias, ke kardinalo Federigo estas
alvenonta en lia lando, li tuj foriras al Milano por ne
renkonti lin kaj por sin savi de la riproĉoj de grafo
onklo, kiu certe volus ke li iru omaĝi la kardinalon.
Ekzemplo de lia absoluta nesentemo evidentiĝas dum la
vespera diboĉo antaŭ lia pestomalsaniĝo,
kiam "li multe ridigis la kunularon per speco de funebra
oracio por grafo Attilio, forigita de la pesto antaŭ
du tagoj".
Li estas malsama de la antaŭa, ĉar li estas enfermiĝinta en si mem. Li estas soleca, indiferenta antaŭ la socia vivo, li neniam ridas, nur li asimilas el la ekstera mondo serion da antaŭjuĝoj al kiuj li konformiĝas. Li celas al vivo trankvila, rutina; por li gravas pli la formo ol la spirito, malgraŭ ke li ne havas religian sentemon, li vizitadas la preĝejon. Lia izoliĝo kaŭzas al li mankon de praktika kapablo kiu, kune kun lia sekundareco, faras ke lia rankoro kontraŭ iu ajn daŭrigu senfine.
Ekzemplo: Don Abbondio
Estas facile por la bravuloj renkonti lin, ĉar li
rutine faras sian ĉiutagan promenadon ĉiam
laŭ la sama vojo. Fronte al la neatendita truda ordono
li ne scias kiel reagi, liaj antaŭjuĝoj pri la
mondo ne konsentas al li trovi alian solvon ol
enmalsaniĝi. Antaŭ la plendoj de Renzo li
kapablas respondi nur per latinaj formuloj, ĉar li
rezonas per formuloj.
Li estas tiel sensenta ke, kiam la kardinalo alvokas lin
por akompani la Nenomiton preni Lucian, li ne kapablas
kompreni, kial oni devas sendi ĝuste lin. Ankaŭ
dum la vojaĝo al kastelo de la Nenomito, la pensoj
kiuj kirliĝas en lia kapo zorgas ĉiam pri si mem
kaj, finita tiun mision, li tuj forfuĝas al sia hejmo
por ne plu esti implikita. Li pasive eltenas la
riproĉojn de la kardinalo, tute sen kompreni la
gravecon de sia konduto, eĉ akuzante la du
gefianĉojn pro tiu nokta enbusko.
Lia kompleta manko de praktika sento evidentiĝas,
kiam oni devas forfuĝi pro la alveno de
landskneĥtoj, li ne scias kion fari, li petas senutile
helpon al siaj vilaĝanoj kaj malhelpas Perpetuan kiu
klopodas savi ion iamaniere. Tia estas lia strebo al
trankvilo, ke ankaŭ ĉe la fino, li ne volas
geedzigi la gefianĉojn, ĝis kiam li vidas per
siaj okuloj la posteulon de don Rodrigo. Tiom longe
daŭras liaj resentoj, ke, kiam fine li konsentas
geedzigi la paron, li kuraĝas riproĉi Lucian pro
tia nokta embusko en lia hejmo; notu: Lucian, ne Renzon,
ĉar ŝi estas tiel milda, ke certe ŝi ne
kapablas reagi malbone.
Ĝis nun ni ekzamenis la ok tipojn priskribitajn de
la karakterologoj. Ili kutime klasifikas ĉiun
individuon per triopo da numeroj inter 1 kaj 10. La unua
numero taksas lian emociemon: numeroj de 1 al 5 indikas
ne-emociemon, de 6 al 10 emociemon; simile por la dua: de 1
al 5 indikas ne-aktivemon, de 6 al 10 aktivemon kaj fine
por la resonanco, numeroj de 1 al 5 indikas primarecon kaj
de 6 al 10 sekundarecon. Se oni faras la kalkulojn oni
vidas ke ĉiu tipo entenas 125 malsamajn nuancojn kaj
entute ni havas ekzakte 1000 kombinaciojn por taksi precize
la temperamentojn.
Kompreneble neeblas priskribi detale la malsamajn
nuancojn, tamen neniu el la ok tipoj priskribitaj de la
karakterologoj havas faktoron proksima al 5 aŭ 6; ili
priskribas nur la ekstremajn situaciojn. Du individuoj kiuj
diferenciĝas nur pro faktoroj kiu valoras 5 por uno
kaj 6 por la alia, estas sufiĉe similaj ankaŭ se
ili teorie apartenas al du malsamaj tipoj. Ĉi tio por
diri ke fakte ekzistas ankaŭ individuoj ne tiel
precize karakterizitaj. En la romano de Manzoni estas
ankaŭ ĉi tiuj. Mi priskribos tiun kiun mi nomos
ekvilibra: li estas emociema, sed ne tro, aktiva,
sed ne tro, kondiĉita de la pasinto, sed ne tro.
Li estas persono, kiu kondutas kiel oni opinias devas
konduti normala persono. Li estas sufiĉe emociema por
ĝuj la vivon, sed li ne estas regata de la emocioj. Li
estas sufice aktiva por taŭge solvi la solveblajn
problemojn sen troigi en senutila agado, kaj havas
sufiĉe da sperto por distingi inter eblo kaj neeblo.
La pasintaj spertoj donas al li prudenton, sed ne inertigas
lin en ne-agado.
Li estas preta doni helpon, kiam necesas, sen sintrudi.
Li ne akiros eminentecon en iu ajn fako, sed al li oni sin
turnas por havi helpon aŭ konsilon concerne la
ĉiutaga vivo ĉar li havas praktikan senton.
Ekzemplo: Agnese
Antaŭ la problemo de la malebligo al
geedziĝo, ŝi ne agitiĝas kaj sakras kiel
Renzo, nek sin alkroĉas al nura interveno de patro
Cristoforo kiel volus Lucia, sed ŝi prospektas plurajn
solvojn: la helpon de patro Cristoforo, sed ankaŭ
konsulton de klerulo, tiu doktoro Impliktrafulo, kaj fine
tiun klopodon de geedzigo altrudita al povra
paroĥestro don Abbondio. Kiam ŝi estas en Monza
kun la filino, konsilas ŝin pri la rilatoj kun tiu
stranga monakino kaj, kiam ŝi aŭdas neklarajn
novaĵojn pri Renzo, ŝi decidas lasi tie la
filinon kaj reiri al sia vilaĝo por pli bone
informiĝi. Dum ŝia interparolado kun la
kardinalo, ŝi admonas lin ne riproĉi don
Abbondion, ĉar "ĝi al nenio utilus: li estas
tia: ĉe denova kazo li farus denove la samon".
Kiam alvenas la landskneĥtoj, ŝi tuj trovas la
solvon en la kastelo de la Nenomito kaj iras, nepetita,
proponi tiun solvon ankaŭ al la duopo don Abbondio kaj
Perpetua, kiuj ne scias kiamaniere eskapi.
Estas ŝi, kiu trovas la manieron korespondi kun
Renzo, kiam li troviĝas en Bergamo kaj havigi al li la
monon de la Nenomito. Kaj kiam oni aŭdas pri la pesto,
ŝi ne atendas ĝian alvenon, ŝi trovas la
eblon tuj transloĝiĝi en montaro ĉe parencoj
kiuj vivas izolitaj fore de la epidemio. Ŝi kondutas
ĉiam laŭ sana popola prudento.
Je tiu ĉi punkto, mi finas mian rapidan ekskurson
tra la personoj de "La Gefianĉoj" kun invito al atenta
relegado de la verko por malkovri aliajn signifajn
epizodojn kaj la rilatajn karakterojn de personoj kiujn mi
ne citis.
________________
(La citaĵoj el La Gefianĉoj estas el la
traduko de pastro Battista Cadei)
(1)
René Le Senne: Traité de
Caractérologie (P.U.F. 1946)
(2)
Leo Talamonti: Guida al carattere (
SugarCo 1968)
(3)
M.L.Falorni: Lo studio psicologico del
carattere e delle sue attitudini (Ed.Univ., Firenze
1951)