Esperantigo de « LA GEFIANĈOJ » de A. Manzoni
de pastro Battista Cadei

Karaj Kongresanoj!
    Dankon pro via elkora kaj kuraĝiga akcepto. Post mallonga prezento de la histori-kultura fono de la romano, mi rakontos la aventuron de mia traduko. Pli poste vi povos al mi turni demandojn, rimarkojn, kritikojn.

La epoko de Manzoni

     La vivo-tempon de Alessandro Manzoni (1785-1873) influis diversaj kulturaj movadoj. Unue la klerismo, kiu ludis gravan rolon en la franca revolucio, kaj akcelis demokratismajn movadojn. Laŭ ĝi, la homa racio konsistigos la bazon de la estonta individua kaj sociala vivsistemo. La Napoleonan periodon markis la nov-klasikismo, kiu unuflanke taksis la grekan kaj latinan mondon modelo de estetiko, aliflanke iel pravigis la maldemokratan reĝimon de Napoleono. Sed la movado, kiu plejmulte influis nian aŭtoron, estis la romantikismo, kiu reagis kontraŭ la klerisma abstrakta racieco kaj la novklasikisma imitema estetiko. Romantikuloj ŝatas la «rezonojn de la koro», nome la homan sentemon, la spiritan kreivon, la transcendajn valorojn, ĉerpante ilin el la profundo de la individua spirito kaj el la popolo.

La romano kaj ties historia fono

    Manzoni publikigis la romanon unuafoje en 1827, sed dum pluraj jaroj li ŝanĝetis kaj poluris ĝin, tiel ke ties definitiva versio, aperinta en 1840, estas rimarkinde malsama ol la unua. Laŭ romantika pensomaniero, li verkis popolan romanon, kies kanvaso disvolviĝas laŭ simpla skemo, trovebla ĉe multe da popolaj literaturoj: bonvirta gefianĉa paro jam estis geedziĝonta, kiam neatendite kontraŭleviĝis amaso da persekutoj kaj katastrofoj, kiuj ŝajnis neniigi tiun revon; fine tamen la du bonmoruloj per la helpo de homoj kaj de la graco de Dio sukcesis geedziĝi, kaj ekde tiam ili vivis... preskaŭ feliĉe. Mi diras «preskaŭ», ĉar sub tiu ŝajna simpleco kuŝas pensema meditado pri l' homara vivkondiĉo, ties racio kaj frenezo, revoj kaj realoj, valoroj kaj vantaĵoj, noblaĵoj kaj malicoj, kio rezultigas tiun ĉi romanon tutmonda majstroverko.

La lingvo de Manzoni

    Laŭ la romantika teorio de Alessandro Manzoni, en la beletraj verkoj devas ĉefroli ne princoj aŭ herooj, sed simplaj popolanoj. Konsekvence ankaŭ la lingvo devas celi ne al erudiciuloj kaj pedantoj, sed al malkleraj homoj: tial la verkistoj ne devas serĉi retorikajn rafinaĵojn, ŝatatajn de kleruloj, sed popolan lingvaĵon. Fakte Manzoni strebis al stilo nobla sed facile komprenebla. Ĉi-cele li adiaŭis la tiaman elitan, latineskan kaj retorikan prozon, por imiti la konversacian parolmanieron de la popolo de Florenco, naskiĝurbo de Dante kaj lulilo de la itala lingvo. Pli precize, en la romano ni trovas diversajn lingvo-nivelojn. Patro Cristoforo kaj kardinalo Federigo uzas la bonnivelan stilon de la tiamaj predikantoj; sed la popolanoj, kiel Renzo, Lucia kaj Agnese uzas lingvon tute simplan. Entute la lingvo de Manzoni estas taksata modelo de la modema itala prozo (certe pli moderna ol tiu de Carducci kaj D'Annunzio, kiuj vivis duonan jarcenton pli poste).

 Kial kaj kiel mi tradukis

     Komence de la okdekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento, ne atendite mi estis komisiita pri la E-programo ĉe Radio Vatikana. Rimarku ke kiel esperantisto mi estas memlernanto (en mia vivo mi vizitis neniun Esperanto-kurson, tiel ke teorie mi estas perfekta analfabeto). Mi do konsciis, ke mi bezonas plibonigi mian lingvan lertecon, por transiri el amatora al profesia nivelo. Por tion plenumi, mi komencis ekzerce traduki la romanon de Manzoni.
    Baldaŭ mi konstatis, ke ĝia stilo estas malpli popola ol mi supozis, kaj ke ĝia ŝajna simpleco estas frukto de longa ellaborado kaj eksterordinara bravuro. Fakte la valoro de la romano konsistas ĉefe en ties detaloj. Konsideru ekzemple la subtilajn nuancojn de la priskribitaj mienoj kaj sentoj kaj pejzaĝoj kaj movoj kaj svarmoj de homamasoj: kiam oni legis ilin unufoje, oni ne plu forgesas ilin.
    Kiel esperantigi la fajnajn nuancojn de tiu prozo? Kongrue kun la (preskaŭ) popola stilo de la originalo, mi strebis al lingvo klara kaj simpla. Trovi ĝustan ekvilibron inter lingva fideleco kaj intemacia ĝuebleco: jen la granda defio. Mi konfesas, ke plurfoje mi estis tentata rezigni mian provon. Mi tamen ĉiufoje la tenton supervenkis, tiel ke mi guton post guto atingis la finon.
    Sed post kiam la traduko estis farita, ĝi kuŝus en mia tirkesto poreteme, se hazarda informo ne trafus italajn esperantistajn gravulojn. La afero okazis jene: iufoje, dum telefonparolo kun Carlo Sarandrea el Romo, mia iama kunlaboranto kaj nuna respondeculo de la E-programo ĉe Radio Vatikana, mi al li konfidencis ke la traduko de La Gefianĉoj, komencita kiam mi estis en Romo, estas nun finita. Post kelke da monatoj, Carlo telefonis al mi, ke ĉe la demando, kion publikigi okaze de la Universala Kongreso okazonta en Florenco en 2006, la estraranoj de la Itala E-Federacio esprimis embarason, pro tio ke ili havas nenion taŭgan por tio. Tiam Sarandrea diris: Cadei ĵus fintradukis La Gefianĉojn. Fakte post kelke da semajnoj mi estis petita disponigi la manuskripton, kies eldonon ili prizorgos. Mi respondis jese, sed kondiĉe ke oni havigu al mi la helpon de diverslingvaj samideanoj, kiuj legu, reviziu kaj korektu la tekston. Tial samideano Renato Corsetti trovis por mi diversajn helpantojn, al kiuj mi estas tre danka. Inter la neitalaj menciindas samideanoj Nakamura Masami el Japanio, Vinko Oŝlak, sloveno delonge vivanta en Aŭstrio, kaj Lorenzo Tomezzoli, naturalizita franco. Inter la italaj, apartan mencion meritas d-ro Antonio De Salvo, kiu eĉ dufoje analize tralegis la tutan verkon. Ĉiun rimarkon kaj konsilon de la reviziintoj mi ĉiufoje serioze konsideris, sed la finan solvon decidis mi, tiel ke entute vi rajtas konkludi, ke pri ties plibonigo dankindas helpintoj, dum pri eventualaj difektoj... kulpas la tradukinto.
    Komence mi intencis meti malmulte da piednotoj; sed pli poste mi konsideris ke eĉ la originala teksto bezonas klarigojn por italoj, kaj mi konkludis ke des pli tion bezonas intemacia legantaro. Tial mi provizis la tradukon kaj per piednotoj, kaj per fina glosaro.
    Mi klopodis eviti neologismojn, sed da ili mi devis allasi almenaŭ du, nome monatio kaj landskneĥto. Aliajn vortojn, ekz. bravulo, kriaĵo, gardanto, ŝmiristo, avertisto, mi uzis kun speciala nuanco. Klarigoj pri unuj kaj aliaj troveblas en la glosaro.
    Foje Manzoni citas (aŭ inventas) barokajn tekstojn, garnitajn per erudiciaj retorikaĵoj; tion li faras ironie, por karikaturi la bombastan stilon de la deksepa jarcento, falsan kaj malproksiman de la popolo. Tiujn verajn aŭ fikciajn citaĵojn, mi klopodis esperantigi per diversaj artifikoj, inter kiuj la forlaso de la artikoloj, kaj la uzo de la litero h anstataŭ supersignoj.
    Por la konkreta eldono, la kontaktojn kaj intertraktojn prizorgis s-ino Michela Lipari, al kiu mi estas tre danka, ĉar mi konscias ke tio postulis de ŝi multe da laboro, kaj ŝi faris eĉ vojaĝojn de Romo ĝis Macerata, kie estas la presejo.
    Eraretoj estas malmultaj, sed ne mankas, malgraŭ la tuta diligenteco de mi, de s-ino Lipari kaj de la presisto:
    1) Eraro estas en la didaskalio (kiun ne redaktis mi) de la dua mapo. La ĝusta formo devus esti: «Lokoj ofte menciitaj en la romano». Krome en tiu mapo devus aperi la nomo de rivero Adda - kiu ludas ne bagatelan rolon en la romano - landlime inter Milanio kaj Venecia Respubliko.
    2) Je la paĝoj 1 kaj 2 malaperis du piednotoj.
    3) Ek de la ĉapitro XXII la numerado de la piednotoj fariĝas kontinua. La ĝusta formo estus, kiel en la antaŭaj ĉapitroj, komenci ek de numero 1 ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro.

Konklude

     Mi finas mian diradon per la vortoj de Manzoni: Se nia historio «al vi ne tute malplaĉis, estu pro ĝi danka al la verkinto, kaj iom ankaŭ al la ĝustiginto [permesu ke mi diru: iomete ankaŭ al la tradukinto]. Se male ni sukcesis vin tedi, vi kredu, ke tio ne estis farita intence». Dankon.