En al lastaj tagoj, studentoj katolikaj, ortodoksaj,
luteranaj, anglikanaj kaj koptaj-ortodoksaj el la lernejoj
katolikaj en Jerusalemo renkontiĝis por sporta festivalo je
la proklamo:
"Nia renkonto povu fariĝi brilega lampado en loko
senluma".
La Eŭkaristio estas ĉi tia lampo, radianta radiojn en la hodiaŭa mondo.
Papo Benedikto la deksesa diris, en la katekezo de merkredo la
dekunuan de Majo, ke historio ne estas gvidata de potencoj
mallumaj, de hazardo, de moraj decidoj homaj; meze de
belaĵoj la Sinjoro kundukas la historion ĝis la
aŭroro de novaj ĉieloj kaj de nova tero. "Dio –
daŭrigis la Papo – ne estas indiferenta antaŭ la
homaj okazintaĵoj; en ili Li agas realigante siajn
projektojn kaj siajn revojn.
La ĉeesto de la Sinjoro estas signo por la konvertiĝo
de ĉiuj popoloj.
La nacioj devas lerni legi en la historio la mesaĝon de
Dio.
La aventuro de la unuanimeco estas ne konfuza kaj sen signifo;
ĝi ne estas ĵetita sen eliro en la prevarikadon de la
potenculoj kaj de la koruptitoj.
Silente Dio agas kaj ni povas koni liajn proponojn".
La historio similas al arbaro: silente, iom post iom, la arboj
kreskas kaj produktas foliojn, branĉojn kaj fruktojn.
Ĉi tio antaŭpostulas animon plenplenan je fido,
kapablan rekoni la misteron de la trascendo de Dio kaj
interplektintan kun la amo.
Tiu kiu konas kaj amas la Sinjoron ne timas la malbonaĵojn;
kontraŭe li kantas la gloron de Dio kune kun la sanktuloj
kaj la anĝeloj de la ĉiela sankta Jerusalemo.
Dum leviĝas la ombroj de la vespero, ni ekbriligas niajn
lampojn, festigante la Sinjoron Jesuon Kriston, lumon el lumo,
lumon lumigantan la tutan mondon.
La Eŭkaristio sin malfermas al pluraj horizontoj,
kvazaŭ vojkrociĝo de multaj vojoj.
Eŭkaristio estas la ĉeesto de Jesuo.
Ĉe sia komenco, la enciklika letero de Johano Paŭlo
la dua "Ecclesia de Eucharistia", diras:
"La Eklezio vivas de Eŭkaristio. Ĉi tia vero ne indikas
nur tagan sperton pri fido, sed sintezas la esencon de la mistero
de la Eklezio.
Ĝoje, la Eklezio spertas, plurmaniere, la senfinan
realiĝon de la promeso:
– Jen, mi estas kun vi ĉiutage, ĝis la fino de la
mondo –. Tamen en la sankta Eŭkaristio, per la
konverto de la pano kaj de la vino en la korpo kaj en la sango de
la Sinjoro, ĝi ĝojas pro tiu ĉeesto kun unika
intenseco".
Pere de la celebrado de la Meso, Jesuo pludaŭrigas sian
inkarniĝon.
Don Gnocchi, kiam li estis kapelpastro de alposoldatoj,
portis ĉiam kun si la Eŭkaristion. Ĉiufoje kiam
oni haltis, li konstruis la tendon de la Eŭkaristio.
Neniam, eĉ dum la katastrofa rusa vintro, mankis floroj
antaŭ la rudimenta tabernaklo de la Eŭkaristio.
Ĉiuj sentis ke tie ĉeestis iu kiu povis ilin helpi, la
Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero.
Ĉu vi memoras la filmon: "Dio besonas la homojn?" En iu lando ne ĉeestis plu la pastro. La urbanoj petis al sakristia oficulo: "Kial vi ne celebras la Meson por ni? Vi staris proksime al la pastro: ĉu vi ne lernis la manieron kaj la gestojn por celebri la Meson?".
La homoj bezonas renkonti la Sinjoron; tamen necesas ke ne manku profetoj kaj apostoloj kun parolo bruliganta. Al mi plaĉas legi kune kun vi paĝon de la martirigo de la martiroj el Abitene, ne granda urbo de la norda Afriko. En la antikvaj jarcentoj tie estis prospera komunumo kristana. Kial ĝi malaperis kvazaŭ vorto skribita sur la sablo?
La imperiestro Diocleziano donis al la persekuto kvalitsalton:
Li ordonis ke la kristanoj liveru al li la sanktajn librojn kaj
malebligis ke fideluloj renkontiĝu por la Meso. Li pensis:
malebligante al la kristanoj vivi la fidon, la religio kristana
ruiniĝos nature. La kristanoj estis arestataj dum liturgia
asembleo.
Emerito diris:
"Mi estas la organizanto de la asembleo".
"Do – petis la prokonsulo – ĉu la asembleo
okazis en via domo?"
"Jes, ni celebris la tagon de la Sinjoro"
"Kial vi akceptis ĉiujn tiujn kaj gastis ilin en via
domo?"
"Ĉar ili estas miaj fratoj kaj mi ne povas malpermesi
ĉi tion"
"Ĉu vi devis fari tion".
"Mi ne povis: ni ne povas vivi sen celebri la tagon de la
Sinjoro".
Ĉu vi havas la Sanktajn Skribojn?"
"Jes, mi ilin havas, tamen en mia koro"
"Ĉu ili estas en via domo, jes aŭ ne?"
"Mi ilin havas, en mia koro"
La tri etaj paŝtistoj de Fatima lernis tuj la preĝon
kiun la Anĝelo instruis al ili.
Sankta Triunuo, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, mi profunde
adoras, mi oferas al vi la tre altvalorajn korpon, sangon,
animon, kaj divinecon de Jesuo Kristo, ĉeestanta en
ĉiuj tabernakloj de la mondo, por kompensi la ofendojn, la
sakrilegiojn, la indiferentecojn, per kiuj lin la homoj
ofendas.
De kiom da tempo ni lernas la spiritaĵojn?
Al la tri junuloj senprokraste la anĝelo parolis.
Kial estas tia diferenco inter tiuj kaj ni?
La eklezia tradicio ĉiam invitis partopreni la Meson
ĉiutage kaj vivi tiamaniere ke ĉiutage oni povas ricevi
la komunion.
La spiriteco rilatas ĉiun kaj ĉion:
mian vorton,
mian decidon,
mian kredon,
mian fervoron,
mian ardon.
En la tria ĉapitro de Apokalipso ni legas:
"Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian
voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj
manĝos kun li, kaj li kun mi"
La Eŭkaristio ne ekzistas sen libero:
a) la libero de Dio, kiu libere donas al ni la gracon kaj la
graco estas amo, do libero.
b) nia libero: Dio ne devigas akcepti la gracon. Nia graco,
ĉi tio estas nia amo, reeĥas la amon de Dio.
Sankta Johano Eudes, la apostolo de la Eŭkaristio,
skribis:
"Ĉio kio estas lia apartenas al vi: lia spirito, lia koro,
lia korpo, lia animo liaj fakultoj. Vi devas ĝin uzi,
kvazaŭ ĝi estus via propraĵo, por laŭdi, por
servi, por ami, por glori la Sinjoron. La Sinjoro volas esti en
vi: lia spirito en via spirito,
lia koro en via koro, liaj kapabloj en viaj kapabloj; vi estas
unuaĵo kun Jesuo"
Tiamaniere ni promenadas ĝis la plej grandan ŝtupon de
la spiriteco: la kontemplado.
Ĉu ni ne kredas ke ankaŭ ni estas vokitaj al la supro
de la monto de la Sinjoro?
En la Eŭkaristio ni revivas ĉiun Evangelion kaj
ĉiujn faktojn de la vivo de Jesuo
kaj krome la agoj de Jesuo estas viviginta spirito, spirito
donanta vivon: ĝi sanktigas nin kaj al ni donas la
supernaturon.
Komence de la dudeka jarcento Soloviev diris: "Oni ŝanĝos la Evangelion en siaj valoroj".Li estis vere profeto. Kio estas la valoroj? Ĉiuj babilas pri la valoroj kaj neniam pli ol hodiaŭ ni ne komprenas unu la alian.
Pastro Ivo Barsotti diris antaŭ kvindeko da jaroj ke venkos la horizontalismo, kaj ke oni parolas pri la Eklezio kiel se ĝi estus asociiĝo bonfara, pri la helpo kaj la asistado por la malriĉuloj.
Jesuo preferis la panon kiel signon de la Eŭkaristio.
Kial ne ĉiuj popoloj havas panon?
Kial do ne ĉiuj popoloj povas celebri la
Eŭkaristion?
Kiam komencis la jubileon, la junuloj portis pugneton da greneroj donace al la popoloj ne havantaj manĝaĵon.
Eĉ la tero estas sufiĉe fekunda por satigi ĉiujn homojn. En la Eŭkaristio Jesuo rompis la panon. Se mi ne rompas la panon kaj ĝin ne disvastigas al la aliuloj mi estos supersatigita, sed la aliaj?
En la plej antikva atesto de la Eŭkaristio, ni trovas jam kodigita la kutimon pripensi al la malriĉuloj.
Sankta Justino, en la dua jarcento, skribis:
"En la suntago ni kune troviĝis Post la lego de la profetoj,
de la apostoloj, de la Evangelio kaj post la konsekrado, la plej
riĉaj kaj la bonvolemaj donacas tion kion ili volas. Ĉi
tio estas rekoltita kaj per ĉi tio estas helpataj la orfoj,
la vidvinoj, la bezonuloj, la kaptitoj, la fremduloj".
Tiamaniere la kristanoj zorgis ne nur pri la triumfo de la lumo
sur la mallumo, sed ankaŭ pri la venko de la amo sur la
egoismo. La historio de la karitato estas admirinda.
La Sinodo de Aquitania, en 1040, ordonis la "paŭzon de Dio"; ĉi tio signifas ke tie, kie la lando ne estis en paco komence de merkredo, oni ne rajtas celebri la Meson dimanĉe.
Sabatino, unu el la fruaj helpuloj de Fr. Ettore,
pasigis dimanĉon postagmeze en preĝejo adorante la
sanktan Eŭkaristion. Li diris: "Jesuo min instruu rideti kaj
ami la malriĉuloj. Ĉi tie mi amuziĝas kaj
ripozas."
La malriĉuloj bezonas bonecon; tamen kian bonecon? Ĉu
la homa boneco kiu rapide velkas, aŭ la Dia boneco, kiu
neniam velkas kaj havas la koron de la samariano?
Pripensu tion kion la misiistoj faris por la misiaj landoj!
Ili donis sian vivon por la civilizo. Memoru doktoron Schweitzer
kaj lian hospitalon de Lambaréné.
Kiam venis doktoro Müntzen por helpi lin, kiu estis jam tre
aĝa, antaŭ ĉiu persono, doktoro Schweitzer
preĝis: mi dankas vin, Sinjoro, kiu zorgas nin.
Ankoraŭ hodiaŭ la personaro de
Lambaréné diras la preĝon de doktoro
Schweitzer.
La sunleviĝo pentras rozkolore per sia magia fingro la
nubojn blankajn ĉirkaŭantajn la monton kaj
kaŝantajn ĝian supron. Tiamaniere la naturo
fariĝas ĝoja kaj serena. Ĉu ni povas sonĝi en
trankvilajn dormojn, sciante ke hodiaŭ tre multe da knabetoj
mortas pro la malsato?
Ĉu ne estas ankaŭ ili, proksime aŭ malproksime,
niaj fratetoj?
En ĉiu fragmento de la Eŭkaristio ĉeestas la
Sinjoro. La pastro atentas ke neniu el ili falu. Ĉiu homo
grava estas ĉe la okuloj de la Sinjoro kaj respektinda
estas,
knaba kaj aĝa, vira kaj virina, eŭropa kaj fremda.
En 1973a Madre Teresa el Kalkato iris al ĉefestro
de Etiopio.
"Kion volas fari en mia nacio viaj monaĥinoj?" petis la
imperiestro.
"Mi venas porti la rideton de la Sinjoro" respondis Madre
Teresa".
Ĉi tio estas nova mesaĝo, estas kvazaŭ la
evangelio viva.
Kaj permesis ke la monaĥinoj de Madre Teresa malfermu
institutojn por malriĉuloj.
Diris la papo Benedikto la deksesa al la diplomataro: "Mi venas el nacio, kie la paco kaj la frateco amataj estas de la popolo, aparte de tiuj kiuj konis la batalon kaj la dividon inter fratoj de la sama nacio kaŭze de ideologioj ruinigaj kaj ne homaj, kiuj sub la kovrilo de revoj kaj iluzioj trudis la jugon de la opreso. Mi estas tre sentema pri la dialogo inter ĉiuj homoj por venki ĉian konflikton kaj tension, por farigi nian teron ĝardeno de paco kaj de frateco".
Ĉi tiu ne estas tempo de konfliktoj inter la
civilizacioj, la kulturoj, la etnoj, kaj la mondoj malsamaj.
Ĉi tiu estas la tempo por ĵeti pontojn. Ĉiu popolo
devas atingi el siaj spiriteco kaj kulturo la forton por renkonti
aliajn popolojn kaj kunpartigi la riĉecojn spiritajn kaj
materiajn favore de ĉiuj.
Kaj ni samideanoj devas esti la plej pretaj al ĉi tiu
rendevuo de la historio.
Ni amas nian mondon, ni ŝatas ĉiun civilizacion,
ĉar ni parolas la universalan lingvon kaj, do, la lingvon de
ĉiuj.
Ĉu ne estas ĉi tio nia karismo kaj nia tasko?
Kion vi respondas?
kion ni diras al la hodiaŭa mondo?