Enhavo
De dimanĉo la 27a de Junio ĝis mardo la 3a de Julio, okazis en Parizo la jubilea kongreso de IKUE ĉe la monaĥinejo de la Benediktaninoj de la Sanktega Koro en Montmartre. Ni kunvenis en Parizo por memorfesti la centjariĝon de nia Unuiĝo, kiu estis fondita en Parizo la 1.an de Aprilo 1910. Temo de la kongreso estis: “Neniam profetaĵo estas alportata per homa volo; sed homoj movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio (2 Pet. 1,21)”. Por havi la eblecon kongresi en Parizo kun malaltaj kostoj kaj en tia prestiĝa loko oni devis rezigni ion. Ekzemple la kongresejo povis enteni nur 80 personojn, pro tio oni devis rifuzi la malfruajn aliĝon; la monaĥinoj volis travivi senĝene sian religian vivon de laboro kaj preĝo, pro tio ili fermis la pordojn je la 21.a kaj kvarono kaj malfermis ilin je la 9-a matene, simile la pordoj estis fermitaj dum la manĝo kaj ankaŭ posttagmeze dum ilia preĝado en la kapelo. Kompense ni povis partopreni en ilia preĝado kaj ĝui ilian kantojn akompanatajn ĉe citro. Ankaŭ pro tio la plejparto de la dumtaga programo disvolviĝis en la urbo kaj la prelegoj okazis ofte vespere post la vespermanĝo. Aliĝis al kongreso 87 personoj el 15 landoj (Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kongo, Kroatio, Litovio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Slovakio), kompreneble ne ĉiuj partoprenis, ekzemple neniu povis alveni el Afriko. La plej multenombra grupo estis la itala kun 22 aliĝintoj kaj 18 partoprenantoj. La kongreso komenciĝis dimanĉon la 27an de Junio per la Sankta Meso en la monaĥineja kapelo. Matene de la posta tago, niaj kvar pastroj (fr. Benoît Ente - o.p., fr. Pierluigi Svaldi - o.f.m., p. André Héroux, p. Luigi Alfano) kuncelebris Meson honore de Sankta Ireneo en la kripto de la Baziliko de la Sankta Koro de Jesuo. Tuj poste en la kongresejo okazis la solena malfermo. Posttagmeze estis ronda tablo pri la signifo de “esti katolikaj esperantistoj”. Post la vespermanĝo prelegis la prezidanto de la itala IKUE-sekcio, Giovanni Daminelli, pri la historio de la katolika Esperanto-movado en Italio (vidu sube la tekston). Mardon matene, post la Sankta Meso, Dominique Baron, kiu zorge faris historiajn esplorojn pri pastro Emile Peltier, la fondinto de IKUE, prelegis pri ties vivo. La posttagmezo estis dediĉita al la vizito de la Baziliko kaj de la kvartalo de Montmartre. Sekvis orgena koncerto en la preĝejo de Saint Honore. Vespere Simon Smits prelegis pri la Esperanta movado en Nederlando. Merkredo matene estis tute dediĉita al Ĝenerala Kunsido de IKUE. Krom la kutimaj raportoj pri la financaj aferoj kaj la aktivadoj de la centra oficejo kaj de la lokaj grupoj, oni pridiskutis pri la neceso reformi la statuton por faciligi la transdonon de la loĝejo de la Centra Oficejo, de Carlo Sarandrea al IKUE mem, kiel dispoziciite siatempe, kiam la domo estis aĉetita. Alia temo debatita estis la loko de la kongreso 2011, kiu ne estos ekumena, ĉar KELI la venontan jaron festos sian centjariĝon. Marija Belošević proponis kongresi en Kroatio, nome en la episkopa seminario de Zagrebo aŭ en franciskana domo en la apuda urbo Samoboro. La estraro decidu pri la pli taŭga el la du solvoj. Posttagmeze okazis Sankta Meso en Esperanto en la “Kapelo de la Mirakla Medalo” en Parizo kaj poste ni aliris la apudan Katolikan Instituton de Parizo (Institut Catholique de Paris) por viziti la lokojn, kie antaŭ cent jaroj oni fondis IKUE kaj la apudan preĝejon, Chapelle Saint-Joseph des Carmes, en kiu en 1792, dum la franca revolucio estis enprizonitaj preskaŭ 150 pastroj, el kiuj 115 estis mortigitaj la 2an de septembro de tiu jaro. Ĵaŭdon matene daŭris la vizito de la kvartalo de Montmartre; kelk-kiuj promenis ĝis la fama Tombejo de Montmartre, kie estas entombigitaj famaj artistoj. Posttagmeze estis libera promenado en Parizo. Vendredon oni vizitis detale la Bazilikon de la Sankta Koro kaj la apudan preĝejon de St. Pierre (12a jc.). Posttagmeze ni iris viziti la preĝejon de Nia Sinjorino de la Espero (nia ĉiela Patronino) kaj poste ni piediris ĝis la apuda rue Jacques Cœur por viziti la sidejon de la Association Espéranto Île-de-France. Sabaton, post la fermo de la kongreso, ĉiuj pretiĝis por rehejmeniri. Kiel oni rimarkas, dum la kongreso oni faris ankaŭ turismon, tio estas komprenebla kongresante en Parizo. La vetero estis ĉiam agrabla, do ni ĝuis bonan kongreson.
Giovanni Daminelli
El la homilio de la 24a jartempa dimanĉo (17-09-2007) pri la la evangelio laŭ Luko: "Estos granda ĝojo en la ĉielo pro pekulo, kiu sur la tero konvertiĝas."
Ĝoju kun mi, diras la paŝtisto, ĉar
mi trovis mian ŝafon, la perditan. Ĝoju kun mi,
diras la virino, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun
mi perdis.
Laŭ la hodiaŭa evangelio, la sama vojo
estas laŭirita tri fojojn: de la filo, forlasante la
hejmon, de la patro; kiu ĉiumatene iras vidi ĉu
ĉe la horizonto aperas la persono de la filo, kaj,
fine, de la erarinta filo, kiu pripentinta, sin ĵetas
en la brakojn de la patro.
El la espero naskiĝas la bezono de la konvertiĝo
kaj la pentosento. La perdita ŝafo beis
plorsingultante en la espero ke la paŝtisto ĝin
aŭdu kaj helpu. La draĥmo ne kaŝiĝis en
angulon malluman kaj neatingeblan. Je ĉiu sunradio
ĝi sin sunumis. Ĝi estis certa ke la virino vidos
ĝian brilecon. La erarinta filo komprenis, ke la
karoboj forprenas la dignon, kiun li havis kiam li
manĝis la panon ĉe la tablo de sia patro.
Mons. Giovanni Balconi
La unua esperantisto en Italio estis doktoro Daniele Marignoni el Crema, urbeto en norda Italio kelkdekoj da kilometroj nordokcidente de Milano. Li estis volapukisto, sed, kiam aperis Esperanto, li iĝis esperantisto kaj en 1890 li eldonis la unuan E-gramatikon por la italoj. Li naskiĝis la 1.an de Januaro 1846 en nobela familio. Profesie li estis notario, sed pli ol al sia profesio li preferis sin dediĉi al siaj hobioj: vojaĝi, studado de lingvoj kaj stenografio. Kiel fervora katoliko li fondis kelkajn katolikajn revuojn batalante favore de la katolika religio kaj estis aktiva en diversaj katolikaj asocioj: li estis vic-prezidanto de la societo Sankta Vincento de Paoli por la helpo al malriĉuloj. En 1905 li partoprenis en la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne sur Mer, kie estis nomumitata ano de la Lingva Komitato. Rapide Esperanto disvastiĝis en la tuta Italio, komence ankaŭ dank'al eksterlandanoj. Ni memoras la franca grafo Albert Gallois kiu en 1902 fondis la unuan italan esperantistan grupon: t.e. la "Itala Societo por la propagando de Esperanto" kaj samjare en Torino la unuan gazeton de la movado: t.e. "L'esperantista" (la Esperantisto). Kun li ni memoras ankaŭ la anglon Clarence Birknell, kiu kun la bohemino Rosa Junk en 1906 fondis la milanan Esperanto-klubon. En la unua jardeko de la 20 jarcento estis fonditaj pluraj E-grupoj en Italio: en Napolo (1903), en Romo (1904), en Florenco (1905), tiuj de Milano kaj Palermo (1906), kaj en Perugia (1908). Oni povas rimarki ĝis de la komenco la aktivan ĉeeston de la katolikoj en la naskiĝinta Esperanto movado en Italio. La unua elstara figuro estas tiu de monsinjoro Luigi Giambene (1866-1944). Li naskiĝis en Romo en 1866 kaj pastriĝis en 1889. Eble li sciis pri Esperanto en 1902 pere de pola pastro, kiu montris al li kopion de "Preĝareto por katolikoj" de Luis de Beaufront. En 1903 L.L. Zamenhof enlistigas lian nomon en la Esperantista adresaro. En 1904 monsinjoro Giambene arigis en Romo grupon de esperantistoj sub la nomo de "Roma Grupo Esperantista", kiu estis oficiale starigita en 1905 kun latina nomo "Imperiosa Civitas". En tiu jaro li estis nomumita profesoro pri la hebrea kaj greka lingvo ĉe la Urbaniana Universitato, kaj monsinjoro kun la funkcio de "Sekreta ĉambristo de Lia Sankteco"; pro tio li havis la eblecon renkontiĝi ofte kun papo Pio X, kiun nomumis lin ŝerce: monsinjoro Esperanto. Dank' al tiaj bonaj rilatoj, li sukcesis havigi de la papo mem la apostolan benon al revuo Espero Katolika kaj al ĝiaj redaktoroj dum tria U.K. en Genevo. En pluraj okazoj Pio X montriĝis favora al E-o, pro tio, en 1951, kiam li estis beatigita, la katolikaj esperantistoj elektis lin kiel ilian ĉielan protektanton. Monsinjoro Giambene estis aktiva ankaŭ en la instruado kaj disvastigo de E-o. Li verkis esperantajn gramatikon, vortaron kaj antologion kaj eldonis la lokan bultenon "Roma Esperantisto". Sed li interesiĝis ankaŭ por la itala esperantistaro subtenante la starigon de nacia organizo de esperantistoj laŭ la ekzemplo de tiu, kiu klopodis fari la suprennomita grafo Gallois. Fakte en 1910 en Florenco estis fondita la Itala Esperanto-Federacio, kiu ĉi jare festas, kiel ni, sian centjariĝon. Sed en tiu periodo, pro malsano, la agado de nia monsinjoro devas malpliiĝi, li raportas al la Papo pri la celoj de la pariza kongreso de la katolikoj kaj skribas al Claudius Colas, ĝenerala sekretario de la kongreso, pri la favora subteno de la papo. Kun la malintensiĝo de lia agado velkas ankaŭ la roma grupo, sed samtempe aperas aliaj du rolantoj, kiuj en Italio antaŭenigas Esperanton en la malfacila momento preter la unua mondmilito: pastro Giacomo Bianchini, kaj patro Modesto Carolfi, franciskano. Pastro Giacomo Bianchini (1875-1954) naskiĝis en 1875 en regiono Friuli, en la nordorienta Italio, tiutempe apartenanta al Austro-hungara imperio. Li esperantiĝis en 1904 kaj estis paroĥestro de Cimpello, malgranda vilaĝo en Friuli, de 1927 ĝis 1954, kiam li mortis. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj ĝenerala sekretario de IKUE. Li agis precipe en la katolika medio, ĉefe ĉe la klerikaro, pro tio li verkis Esperanto-gramatikon en la latina kaj Latino-Esperanto-vortaron. Li sukcesis akiri aprobon de Esperanto fare de ekleziaj aŭtoritatuloj kiel la ĉefepiskopo de Milano kaj aliaj episkopoj en Norditalio. Li organizis, en septembro 1913, la 4.an kongreson de IKUE en Romo. Por la kongreso de la sekva jaro en Lurdo oni donis al li la taskon pretigi jarlibron de la katolikaj esperantistoj de la tuta mondo. Lia tasko ne estis facila ĉar li devis sendi dekojn da miloj da poŝtaĵoj tra la tuta mondo. Fine, komence de 1915, estis preta la "Monda Gvidlibro de la katolikaj esperantistoj kaj de la honestaj kaj malmultekostaj hoteloj, kun ĉemetita gramatiko kaj kun vortaro Esperanto-Latina". Sed la presigo de la libro estis prokrastita pro la milito, kies batalkampoj aparte kuntrenis lian regionon. Sed fine la gvidlibro aperis. En ĝi estis enlistigitaj adresoj de 1337 katolikaj esperantistoj de 46 ŝtatoj, krome estis indikitaj 620 hoteloj, 20 naciaj katolikaj asocioj kaj 10 esperantistaj gazetoj. La franciskano patro Modesto Carolfi (1884-1958) naskigis en San Giorgio Piacentino, vilaĝo en norda Italio, meze de la Padusa Ebeno, en 1884, do tri jarojn antaŭ la naskiĝo de Esperanto. Li fariĝis Esperantisto, kiam li estis ankoraŭ tre juna. En la unua numero de la itala gazeto “L'Esperanto” eldonita la 10an de januaro 1913, oni raportas, ke la antaŭan monaton (t.e. en decembro 1912), profesoro Carolfi, ano de la Esperanta Katedro de Bologna, faris prelegon en Rimini pri Esperanto. Notu bone tiujn du urbojn “Bologna” kaj "Rimini". Tiam estis ĉefepiskopo de Bologna kardinalo Giacomo della Chiesa, kiu en 1914 iĝis Papo Benedikto XV, post la forpaso de papo Pio X. Nu, tiu ĉi kardinalo en 1910, laŭdinte la celojn de Esperanto, skribis: “Mi deziras, ke ankaŭ inter miaj pastroj estu kelkaj, kiuj iĝos instruistoj pri Esperanto”. Eble Patro Carolfi estis unu el ili. La prelego de patro Carolfi en Rimini en 1912, eble estis nur epizodo de agado, kiu komenciĝis tre antaŭe, ĉar oni atestas, ke la postan monaton (Januaro 1913) patro Carolfi fondis la unua Rimina Esperanto-Grupo (“Gruppo Esperantista Riminese - GER”), kaj ke, je la fino de la sama monato, en Rimini finiĝis kurso de Esperanto kun la disdono de diplomoj al la lernantoj. Sed lia agado ne limiĝis al Rimini, ĝi disvastiĝis en la tuta regiono Romanjo: en la postaj monatoj li faris prelegojn, organizis kursojn kaj fondis Esperanto-klubojn en multenombraj urbetoj en Romanjo, kaj eĉ ĉe la medicina fakultato de la Universitato de Bologna. Dumsomere, kiam la lernejoj estis fermitaj, li ne haltis, li faris kursojn pri Esperanto al la eksterlandanoj (Anglaj, Usonanoj, Germanoj, Bohemoj, Rusoj ...), kiuj vizitis la strandojn de la Rimina marbordo. En Aprilo 1915, zorge de li, oni solene inaŭguris la standardon de la grupo de Rimini. Sur ĝi estis broditaj la vortoj: “Grupo Rimina Espero” kaj “Vivu la Lingvo Internacia”. En ĉi tiu jaro li verkis kaj eldonis gvidlibron de Rimini (“Ilustrita Gvidlibreto de la banurbo Rimini”). En la postaj jaroj, lia agado transiras la limojn de Romanjo, por disvastigi Esperanton, norde (Piacenza, Cremona, Cortemaggiore, Brescia) kaj sude (Pesaro). En Majo 1915 Italio eniras en la unuan mondmiliton. Li iĝas armea pastro, sed li ne forgesas agadi por Esperanto. Pro la milito la E-movado en Italio forvelkas, pro tio, en 1917, li prenas sur sin la respondecon de la Itala Esperanto-Federacio (IEF), kies prezidantecon li tenas ĝis la postmilita kongreso de Bologna en Oktobro 1920. Dum ĉi tiu kongreso okazis la unua kongreso de la italaj katolikaj Esperantistoj, kaj oni fondis UECI-n (t.e. la Itala Katolika Esperanto-Unuiĝo), do ĉijare okazas la naŭdeka datreveno de nia asocio. Por pli bone zorgi pri la ĵus fondita katolika unuiĝo, li rezignis pri la prezidanteco de IEF. Alia rimarkinda homo kunfondinto de UECI estis Corrado Grassini (1883-1971). Li naskiĝis en Venecio en 1883, sed lia familio translokiĝis en Florencon, kiam li estis ankoraŭ knabo. Profesie li esti bankoficisto kaj aliĝis al E-o en 1907 ĉefe pro la "interna ideo". En 1910 li estis unu el la fondintoj de IEF. Ekde la fondo li estis membro de la Itala Katedro de E-o, de kiu li iĝis unue sekretario kaj poste prezidanto. Li estis nesuperebla organizanto; al li oni ŝuldas la sukceson de pluraj kongresoj kaj kunvenoj. Interalie li estas konata kiel aŭtoro de gramatiko kaj vortaro de Esperanto. Interalie, en tiu periodo estas rimarkinda ankaŭ la agado de monsinjoro Enrico Violi (1892-1979). Naskiĝinta en Siena en 1892 li esperantiĝis en 1907, kaj jam en 1913 estis elektita sekretario de la iama Itala Esperanto Asocio. Li pastriĝis nur en 1924 kaj estis nomumita akademia sekretario ĉe la Katolika Universitato en Milano, kie li sukcesis organizi, kaŝe, grupon de Esperantistoj, malgraŭ la malkonsento de la fondinto de la Universitato mem, patro Agostino Gemelli. En 1921 okazis la dua kongreso de UECI en Trento en kuneco kun kongreso de IEF, sed la tria kongreso de UECI okazis en Venecio en Septembro 1922 sendepende de IEF-kongreso, kiu okazis tuj poste en Triesto. Tiu tria kongreso de UECI estis tre grava, ĉar ĝi vidis la partoprenon de du kardinaloj: kardinalo La Fontaine (patriarko de Venecio) kaj kardinalo Maffi (el Pisa). Jam en Julio 1922 aperis en Venecio la unua numero de Katolika Sento, kiu estas ĝis nun la oficiala bulteno de UECI. Ĝi estis benata kaj protektata de la patriarko de Venecio. En tiu jaro (1922) pastro Carolfi transloĝiĝis en Cortemaggiore kaj lia agado celis al la tuta Italio. Li kalkulis, ke li organizis pli ol mil kursojn pri E-o, sen kalkuli la multnombrajn prelegojn. Krom la jam cititan “Gvidlibreto de Rimini” li verkis en E-o la biografiojn de Sankta Francisko el Asizo (1923) kaj de Sankta Antono el Padovo, preĝlibrojn kaj aliajn religiajn verkojn. Li mortis la 1.an de Julio 1958. En Rimini patro Carolfi lasis posteulon, patro Albino Ciccanti (1930-1994), ankaŭ li franciskano kaj lia disĉiplo. Patro Albino naskiĝis en 1930 en Ascoli Piceno kaj mortis en Forlì en 1994 tuj post lia reveno el kongreso de la italaj katolikaj esperantistoj, kies unuiĝon li tiam prezidis. Li vivis dum multaj jaroj en Rimini (Monaĥejo de Sankta Bernardeno) kaj multe laboris por la disvastigo de E-o en sia Diocezo, en Italio kaj en la tuta mondo. Fakte li estis alnomita “Patro Aviostop” (aŭ “fluganta monaĥo”), ĉar li sukcesis multe vojaĝi per aviadilo senpage, kiel misiisto de franciskanismo kaj de E-o en la mondo (lia plej memorinda preleg-vojaĝo estas eble tiu en Svedio, pri Sankta Francisko el Asizo en 1978). En Rimini, por kunigi siajn multajn lernantojn kaj Esperanto-simpatiantojn, li fondis la Rimina Esperantista Centro (itallingve: “Centro Esperantista Riminese – CER”). Al sia nomo estas ligita iamaniere la historio de la tielnomata "Insulo de la Rozoj". Temas pri kuriozaĵo pri kio lastatempe oni faris filmeton nun cirkulantan en regionaj kinejoj. Ĝi estis artefarita insulo, konstruita en la '60aj jaroj, je distanco de preskaŭ 12 kilometrojn el la marbordo de Rimini, do en internaciaj akvoj. La insulo estis 400 kvadratajn metrojn vasta kaj ĝia konstruado komenciĝis en 1960 kaj finiĝis en 1966. La inĝeniero, kiu projektis kaj konstruigis ĝin, decidis fari de ĝi sendependan ŝtaton (mikro-nacion), kaj nomis ĝin unue “Libera Teritorio de la Insulo de la Rozoj”, kiu poste, laŭ la sugesto de patro Albino Ciccanti, li ŝanĝis en “Eperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj”. La Respubliko havis prezidanton, registaron kun ĉefministro, sian flagon, kaj sian lingvon: Esperanto. Sed ĝi ne havis longan vivon. La itala registaro ne ŝatis havi tiun sendependan ŝtaton ĉe sia landlimo, pro tio, post longa parlamenta debato, la italoj decidis konkeri la insulon kaj detrui ĝin. Por savi ĝin, pasto Ciccanti proponis, ke ĝi estu donacita al la Esperantistoj de CER (Rimina Esperanto-Centro), sed sensukcese. En 1969 oni konkeris la insulon kaj detruis ĝin. En 1956, iĝas paroĥestro de preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, pastro Duilio Magnani (1928-2010). Pastro Duilio naskiĝis en Misano Adriatico en 1928. Kiam li iĝis paroĥestro en Rimini, li ankoraŭ ne estis Esperantisto: li esperantiĝis nur en 1969. Pro tio, ke li forpasis la pasintan 20.an de Aprilo, estante honora prezidanto de IKUE, mi volas paroli iom pli longe pri li. Mi diris, ke li esperantiĝis en 1969. Fakte en tiu jaro li trapasis la unuan gradan ekzamenon kaj eble li, engaĝita en la zorgoj de sia paroĥejo, ne estus progresinta en la studo de la lingvo, se li ne estus farinta eksterordinaran sperton. Tiutempe komencis alveni en Rimini turistoj el Ĉeĥoslovakio. Kelkaj el ili, kaŝe, vizitis lian paroĥejon kaj konatiĝis kun li. Sekve de tio li decidis viziti tiujn novajn amikojn en Ĉeĥoslovakio. Tiuokaze li ne pensis solvi la problemon de la lingvo pere de E-o, kiun li ankoraŭ ne bone scipovis, sed li pensis interkompreniĝi pere de miksaĵo de la itala, latina, germana kaj per gestoj, ankaŭ se, supozeble, en ĉi tiu okazo evidentiĝis al li la graveco de internacia lingvo. En unu el tiuj vizitoj en Ĉeĥoslovakio, li volis transpasi la landlimon kun Pollando por viziti la koncentrejon de Auschwitz. Li akiris unutagan rajtigilon por transiri la landlimon per sia malgranda aŭtomobilo kaj atingis la koncentrejon. Sed pasis la tempo, noktiĝis, kaj por li estis malfacile retrovi la vojon por la reveno dumnokte en lando preskaŭ sen strat-indikiloj. Li ne povis serĉi loĝejon en hotelo, ĉar li ne havis laŭregulan vizon, do li decidis peti gastigadon ĉe la apuda preĝejo de salesanoj, kies superulo prenis sur sin la riskon gastigi lin. La posta tago estis dimanĉo, kaj, estante en Pollando, li decidis viziti la sanktejon de la Nigra Madono en Cestochowa. Li atingis tiun lokon vespere kaj tie ekvidis, promenante antaŭ la sanktejo, sacerdoton recitantan rozarion. Li klopodis paroli lin iom en la latina, en la germana kaj en la itala, kiam tiu ekkriis: “Vi estas Esperantisto!” kaj varme ĉirkaŭbrakis lin. Kio okazis? Tute hazarde tiu rimarkis en la poŝo de pastro Duilio turisman gvidlibreton en Esperanto. Tiu pastro invitis lin vespermanĝi kun la aliaj kunfratoj, al kiuj li fiere prezentis tiun pastron pilgrimantan el Italio. Neatendite, tiun vesperon, atingis la Sanktejon la primaso kardinalo Stefan Wyszynski. Tiu pastro volis senpere prezenti al li pastron Magnani, kiu finfine povis paroli en la itala senprobleme, ĉar la kardinalo tre bone parolis la italan. Je la fino de la interparolado, la kardinalo demandis la polan pastron, en kiu lingvo ili du interparolis, kaj tiu respondis: “en Esperanto, Eminenco”. Fronte de tiu aserto, la kardinalo deklaris: “En la unua Vatikana Koncilio, oni parolis nur en la latina, en la dua oni parolis en ĉiuj lingvoj. En la tria, se ĝi okazos, oni parolos en Esperanto”. Pastro Duilio Magnani akceptis tiun deklaron kiel profetaĵon, kaj enmemorigis la daton kaj eĉ la horon: estis la 21a horo de la 16a de Septembro 1973. Reveninte hejmen, li komencis labori por kaj per E-o. Jen la novaĵo: “por” kaj “per”. Li ne nur laboris por la disvastigo kaj la enkonduko de E-o (precipe en la katolikan Eklezion), sed ankaŭ, pere de E-o, li iniciatis internacian bonfaradon. Laŭ li, tio estas grava afero, ĉar estas sinergia agado: la bonfarantoj konstatas, ke kelkfoje E-o utilas por la bonfarado, do ili estas instigataj al lernado de la lingvo, aliflanke la esperantistoj konstatas, ke E-o estas utila ne nur por babili, do ili estas instigataj al bonfarado. Oni devas agnoski, ke ĉi tiu lia agado estis fruktodona, ankaŭ ĉar ekde la komenco, ĝi estis subtenata de la du episkopoj, kiuj tiutempe regis la diocezon de Rimini: de mons. Emilio Biancheri kaj precipe de lia posteulo mons. Giovanni Locatelli. Mi ne volas tro plilongigi mian paroladon, do mi donos nur resumon pri la plej gravaj eventoj. Por Esperanto: Oni organizis kursojn fare de la suprennomita patro Ciccanti kaj de la neforgesebla sinjoro Antonio Gambuti. Memoru ĉi tiun nomon! Gambuti estis tre agema kaj bonkora. Memorinda estis lia enketo pri Jesuo Kristo: li sendis leterojn al delegitoj de UEA kun la demando: “Kiu estas Jesuo Kristo por vi?”; li ricevis pli ol 500 respondojn el 117 landoj de homoj apartenantaj al la plej diversaj religioj. Li sukcesis, dum diversaj jaroj, estigi standon de la esperantistaj katolikoj ĉe la “Mitingo de Rimini”, kiu kunvenigas ĉiujare centmilojn da homoj. Bedaŭrinde lia malsano unue, kaj lia morto poste, ĉesigis tiun iniciaton. En Rimini oni organizis plurajn naciajn kaj internaciajn Esperanto-kunvenojn kaj kongresojn: krom la 36a IEF-kongreso (en 1965) kaj la Internacia kongreso de fervojistoj (1970), do antaŭ la epoko de pastro Magnani, ni memoras la UECI-kongreson (1976), la 50an IKUE-kongreson (1997), la 53an IKUE-kongreson (2000), la 16.an ekumenan kongreson IKUE-KELI (2003), la 73a IEF-kongreson (2005) ĝis la IKUE-kongreso de 2008. Krome en Rimini la “Akademio Internacia de la Sciencoj” de San Marino, havis sian Universitatan Sesion (en la jaroj de 1995 ĝis 1999, en 2003 kaj 2007) Por Esperanto, rilate al la Eklezio, estas multaj la efektivigoj de pastro Magnani: La plej evidenta estas la tiel nomata “Esperanto-Katedralo” kun siaj mozaikoj, kies skribaĵoj en la Itala kaj en E-o atestos en la jarcentoj la favoron, kiun nia Eklezio asignis al nia lingvo. Antaŭ tiu preĝejo staras la statuoj de du ekleziuloj tre karaj al pastro Duilio kaj favoraj al E-o: la unua de Sankta Patro Pio, la alia de nia amata Papo Johano Paŭlo la 2.a. nepre estonta sanktulo. Sed la agado de pastro Magnani, ne limiĝas al la Esperanto-katedralo. En 1978 li iĝis prezidanto de IKUE kaj en 1980, dum publika papa aŭdienco al riminanoj, li havis la eblecon renkonti papon Johano Paŭlo la 2a, kaj tiuokaze, kiel prezidanto de IKUE, li sugestis al Papo la eblecon traduki en E-o la Roman Meslibron. Tio estis la unua paŝo. Dum sia prezidanteco li sukcesis atingi gravajn rezultojn pri la katolika Esperantismo: unue, la Meslibron en E-o (1990 - sen liaj senlacaj zorgoj, ni hodiaŭ ne havus Meslibron), due, la agnoskon de IKUE fare de la “Papa Konsilio pri la Laikoj” (1992), trie, la bondezirojn en E-o fare de la Papo antaŭ la beno “Urbi et Orbi”; li mem plurfoje petis tion de la Papo, kaj finfine, en la Pasko 1994, la Papo bondeziris per la vortoj: “Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta”. Tiu bondeziro renoviĝis ĉiujare ankaŭ en Kristnasko kaj daŭras ĝis nun kun la nova Papo. Fine li povis starigi stabilan sidejon de IKUE en Romo (1994). Ĉi tiuj estas nur la plej gravaj realigoj, ĉar neeblas listigi ĉion, mi volas nur aldoni la “Sin-konsekronn de IKUE al la Senmakula Koro de Maria” (13an de Majo 1982) eldirita (en E-o) de la episkopo de Rimini, mons. Locatelli, kaj dissendita en la tutan mondon pere de la Vatikana Radio. Fine: la agado per E-o. Ankaŭ ĉifoje mi mencios nur la plej gravajn eventojn, komencante kun la pola krizo de la jaroj 1982-84. Dank' al konatiĝo kun polaj E-istoj, oni sendis en Pollando 500 poŝtajn pakaĵojn po 10 kilogramoj kun cirkulero en E-o adresita al polaj E-istoj. Poste li sendis tien kvar kamionojn plenplenajn de vivrimedoj. Alia grava evento okazis en 2001, kiam la mondo ekkonis la malfeliĉan travivaĵon de la sklav-infanoj de Benino vendataj de iliaj gepatroj por supervivi. Por pli bone ekkoni la situacion, pastro Magnani ekkontaktis junan beninan E-iston, Gaston Houssou, kiu tiam laboris ĉe la Ruĝa Kruco. Rimarkinte la helpemon de pastro Duilio kaj la senutilon de sia agado ĉe la Benina Ruĝa Kruco, li revenis en sian vilaĝon, Tozounmé, por estri la helpojn alvenontajn de Rimini. La riminanoj komence fosigis tie puton kaj konstruigis preĝejon kaj flegejon inaŭguritajn en junio 2004 en la ĉeesto de pastro Duilio kaj de kelkaj riminanoj, kiuj povis persone agnoski la necesojn de tiu komunumo. Sekve de tio, la Rimina E-o Centro (CER), en 2005, ŝanĝis sian nomon en CER-ES (Rimina Esperanto-Centro Ekumena kaj Solidara) kaj ŝanĝis sian statuton por evidentigi sian bonfaran agadon kaj obteni tiamaniere la faciligojn antaŭviditajn por tio de la italaj leĝoj. En la sekvaj jaroj la agado en Benino daŭris kun la realigo de du pontoj, de alia nova puto kaj de klasĉambroj, kun la instalo de voltaj paneloj por la produktado de elektra energio pere de sunradioj, kun la organizo de forecaj adoptoj de orfoj kaj kun diversaj ceteraj helpoj. Jaron post jaro, la agado de CER-ES disvastiĝis ankaŭ en la apudan Togon, en la Demokratan Respublikon de Kongo, en Burundon, Ruandon kaj Madagaskaron. Pro tiu agado en 2005 dum la UK de Vilno, pastro Duilio Magnani, estis nomumita honora membro de UEA, kaj en 2007 konklude de la UK de Yokohama oni asignis al li Premion Deguchi. Premio, kiun li uzis por pagi la eldono de Esperanto-gramatiko en la Malgaŝa lingvo favore de esperantistoj de Madagaskaro, kiuj, ĝis tiam devis lerni E-on pere de franca gramatiko, t.e. per la lingvo de la koloniintoj. Lastatempe li interesiĝis en la Demokrata Respubliko de Kongo favore de la orfoj de Goma kaj Rutshuru kaj pri la estiĝo de lernejo en Kinshasa donita de Rimina bonfaranto. Antaŭ sia forpaso li volis diskonigi informojn pri liaj lastaj iniciatoj en Afriko, kaj sendis al mi amason da dokumentoj. Mi metis resumon en la unuaj du ĉijaraj numeroj de nia dumonata bulteno "Katolika Sento", kaj enŝovis la tutan dokumentaron en nia retejo. Lastatempe li plendis ĉar la bonfarantoj de CER-ES estas tre agemaj rilate al bonfaro sed iom malpli rilate al E-o. Pro tio, antaŭ forpasi, li flankenmetis la asocion Cer-Es kaj estigis fonduson, kies celo estas daŭrigi la bonfaran agadon pro kaj per E-o. Gent.mi Sig.ri, Vi trascrivo a piede della presente, una poesia letta in Chiesa a S. Giuliano Mare dalla Sig.ra Fabbri Paola di Bologna, una turista innamorata della nostra Chiesa e di Don Duilio. Nel limite delle Vostre possibilità Vi prego farla conoscere ai nostri Associati. Un caro saluto a tutti
Renato Berti
Dal sabato 21 al sabato 28 agosto si è tenuto a Lignano Sabbiadoro il 77° Congresso della FEI con 332 iscritti provenienti da 37 paesi, quindi, malgrado la denominazione ufficiale di 77a Itala Kongreso, si è trattato di un congresso internazionale dove gli italiani erano in minoranza (circa un terzo del totale). Un record. Evidentemente ha attirato molto la località turistica. Il kongresejo era nel villaggio turistico EFA-GE.TUR immerso in una pineta lungo un tratto di spiaggia adriatica riservata al villaggio. Tema del congresso: “Lingvaj rajtoj en la Eŭropa multkultura socio”. Al buon successo ha contribuito indubbiamente il luogo e il bel tempo, un po' meno l'organizzazione, anche se, di fronte ad una tale quantità di iscritti, con le poche forze disponibili non si poteva fare molto meglio. Dal nostro punto di vista, il primo inconveniente è nato già sabato 21 quando era programmata una Santa Messa in esperanto presso la chiesa di San Giovanni Bosco accompagnata dai canti del soprano Irena Urbaňska. C'era don Nello Marcuzzi pronto per la celebrazione, i libretti della Messa accuratamente preparati da Giacomino Martinez, ma la messa in esperanto non c'è stata e nemmeno il canto del soprano. Non ci si era accordati con il parroco sull'orario della messa. Nell'ora stabilita (ore 19) c'era la messa parrocchiale, per cui la celebrazione è stata in italiano con una lettura in esperanto. In compenso, dice don Nello, abbiamo potuto fare un po' di propaganda dell'esperanto tra i villeggianti presenti. Ci si chiede tra l'altro perché scegliere una chiesa a tre chilometri di distanza, difficilmente raggiungibile in auto quando, all'interno del villaggio turistico, c'era la bella chiesa di Santa Maria del Mare risalente al XV secolo. Risultato: hanno partecipato alla santa Messa solo 4 o 5 samideanoj. L'altra iniziativa sfortunata è stata la Internacia Foiro, una novità di quest'anno, in cui eravamo presenti anche noi come UECI con un banchetto per presentare le nostre pubblicazioni. Una prima edizione si è avuta il sabato pomeriggio davanti alla chiesa di San Giovanni Bosco (quella della Messa) dalle 17 alle 20. Si sono spostati i banchetti ben tre volte in cerca di una maggiore visibilità, ma è stato un fiasco data la scarsità di visitatori esperantisti, tra l'altro poco informati della cosa. La Foiro è stata ripetuta poi davanti al kongresejo nel pomeriggio della domenica proprio durante l'assemblea annuale della FEI, quindi anche qui un altro fiasco. Per il resto il congresso è stato ricchissimo di manifestazioni, conferenze, escursioni anche molto interessanti. Impossibile seguirle tutte date le molte contemporaneità. Ogni sera dopo cena, un concerto e di notte i giovani si ritrovavano in riva al mare per divertirsi fino al mattino. L'importante era non fidarsi troppo del programma: quest'anno le frequenti variazioni venivano segnalate via SMS a coloro di cui conoscevano il numero di telefonino e per gli altri solo il passaparola. Altra novità di quest'anno, il congresso è stato sede di esami KER di lingua esperanto per il livello C1 secondo la classificazione dell'Unione Europea. L'esame è stato sostenuto e superato da una ventina di esaminandi tra i quali, oltre i più eminenti esperantisti italiani, figurava anche il presidente dell'UECI. L'inaugurazione ufficiale si è avuta domenica mattina, senza autorità locali, con il discorso inaugurale di Zlatko Tišljar sul tema del congresso. A questo proposito un particolare ricordo è andato a Umberto Broccatelli, fervente europeista da poco scomparso. Sono poi seguiti i saluti dei rappresentanti dei vari paesi presenti e delle varie organizzazioni di categoria, tra cui quelli dell'UECI trasmessi dal suo presidente che in tale occasione ha voluto ricordare la festa di San Pio X, nostro protettore celeste, avvenuta il giorno prima e lo scomparso don Duilio Magnani. Nel pomeriggio si è tenuta la consueta assemblea generale che ha affrontato i soliti temi con uno in più e cioè si si è posti la domanda: con il nuovo statuto, già entrato in vigore, l'attuale dirigenza deve decadere l'anno prossimo, cioè dopo due anni secondo il vecchio statuto o dopo tre anni secondo il nuovo? Ne è uscito un ampio dibattito su due schieramenti opposti ambedue con le proprie valide ragioni. Alla fine l'assemblea ha votato a maggioranza di eleggere la nuova dirigenza il prossimo anno. In conclusione è stato annunciato che il congresso del prossimo anno si terrà a Torino (le iscrizioni sono già aperte) e quello del 2012 in Sicilia a Marzara del Vallo.
Giovanni Daminelli
(el: www.gioba.it - sendis Tiziana Fossati)
***
KonvertiĝoDu junaj kristanoj enamiĝas al du islamaj fraŭlinoj kaj volas edziĝi al ili, pro tio ili devas konvertiĝi al islamo. Ili iras al la islama mulao, kiu ricevis ilin unu post la alia. Eniras la unua kaj post duonhoro la nova islamano eliras, kaj la alia, kiu atendis en la antaŭĉambro, demandas: - Kia estas la proceduro? - Mi ne parolas kun la nekredantoj.
***
Ĉioscia popoloEn malgranda reĝolando, la reĝo alvokas sian ĉefkonsilanton kaj demandas lin: - Kiel eblas, ke la popolo scias ĉiujn novaĵojn pli frue ol ni? - Ĉar en nia reĝlando, kiam du homoj renkontiĝas, ili salutas unu la alian dirante “kiaj novaĵoj?”, kaj tiamaniere rapide ili ekscias ĉion pri ĉio. Por elprovi tion, la reĝo decidas alivesti sin kaj iri al la merkato. Li aliras la unuan homon, kiun li trafas, kaj salutas lin: - Kiaj novaĵoj? - La reĝo estas en la merkato.
***
Ruza ŝtelistoIu ŝtelas al sia paroĥestro 300 eŭrojn, poste iras al li por konfeso. - Mi ŝtelis 300 eŭrojn. - Tio estas grava peko. - Kion mi devas fari nun? - Vi devas redoni la monon al ĝia posedanto. - Ĉu vi volas ricevi tiujn 300 eŭrojn? - Ne! Vi devas doni ilin al la priŝtelito. - Sed li ne volas ilin. - En tiu kazo, vi rajtas teni la monon.
***
Telefone- Ĉu estas vi, Johano? - Ne, mi estas Roberto. - Kial do vi levas la aŭskultilon, se oni ne telefonas al vi?
***
En lernejoLa nova instruisto: - Vi, en la lasta benko, kiel vi nomiĝas? - Pecjo! - Kiam vi parolas kun mi, vi devas diri “sinjoro”! - Ho bone: “sinjoro Pecjo”!.
***
Inter amikoj- Kiam mi kverelas kun mia edzino, mi havas ĉiam la lastan vorton! - Kaj kion vi diras? - Pardonu min, karulino!
***
SingardoSinjorino, promenante kun sia infaneto, renkontas sian ĉarman amikinon. - Peĉjo, donu kiseton al la sinjorino? - Ne, panjo, mi ne volas! - Estu afabla, donu kiseton! - Ne, mi ne volas! - Kial do vi ne volas? - Ĉar hieraŭ paĉjo provis fari tion, kaj ricevis du vangofrapojn.
(sendis Johano)
|