Enhavo



24a UECI-Kongreso
(Tossignano 4-8a de Junio 2010)

 De vendredo la 4a ĝis mardo la 8a de Junio, okazis en Tossignano, vilaĝeto apud Imola (Bologna), ĉe “Villa Sankta Maria” la 24a Kongreso de UECI, al kiu aliĝis entute 63 kongresanoj de diversaj italaj regionoj, sed nur 59 el ili efektive partoprenis. Aliĝis ankaŭ tri sacerdotoj kiuj garantiis la celebron de la ĉiutaga meso. En la kongresejo estis je nia dispono, krom la dormoĉambroj, ĉapelo kaj granda salono ekipita de ĉiuj modernaj aparatoj por niaj prelegoj. Bedaŭrinde ankaŭ ĉijare ne povis partopreni nia eklezia asistanto mons-ro Giovanni Balconi, pro liaj gravaj taskoj ĉe la Diocezo de Milano.
 Ĉijare oni reprenis la kutimon de du temoj: la unua religia kaj la dua kultura. La religia temo estis: “Sacerdota Jaro - la malsamaj karismoj en la Elezio” kaj la kultura temo estis: “Esperantidoj - la reform-klopodoj de Esperanto”.
La unuan temon sugestis la Sacerdota Jaro establita la Papo, kaj la ideo de la dua temo alvenis okaze de la forpaso de nia dumviva membro Pietro Dao el Trento, kiu vane kopklopodisceli sian projekton de esperantido: Esperanto 2000.
 La elekto de la loko ne estis tute hazarda. Ĝi estas sur la supro de monteto, kiu alrigardas la Padan Ebenaĵon mezvoje inter Bolonjo kaj Rimini. En Bolonjo antaŭ 90 jaroj okazis la fondo de UECI fare de la franciskano patro Modesto Carolfi, kaj Rimini estis grava centro por nia katolika esperantismo: tie patro Carolfi mem fondis la unuan Esperanto-grupon, postsekvis la agado de lia kunfrato patro Albino Ciccanti kaj fine de nia pastro Duilio Magnani, kiu mortis, neantaŭvideble, antaŭ du monatoj.
 La kongreso komenciĝis vendredon la 4an de Junio posttagmeze kun la alveno de la kongresanoj
 La sekva tago, sabato, komenciĝis per la Matenaj Laŭdoj, kaj, post la matenmanĝo, je la naŭa kaj duono, okazis la oficiala malfermo, al kiu tuj poste sekvis la unua prelego pri la unua temo “Sinjoro al kiu ni iros?” fare de frato Pierluigi Svaldi, sekvis, ankoraŭ pri la unua temo, la dua prelego “La Sankta paroĥestro de Ars” fare de Norma Cescotti. Sankta Meso honore de sankta Johano Maria Viaenny, sankta paroĥestro de Ars, fermis la matenon.
 Post la tagmanĝo oni pritraktis la duan temon per la prelegoj: “Esperantidoj: unuaj klopodoj” de Giovanni Daminelli, “Ido” de Tiziana Fossati, “Esperantidoj: de post Ido” ankoraŭ de Giovanni Daminelli kaj “Pietro Dao: Esperanto 2000” fare de Norma Cescotti. Kiel kutime, por malpezigi iomete la kunvenon, sekvis la skeĉo de Gianni Conti, ĉijare titolita: “21a de decembro 2012: Eble la mond-fino”. Fermis la posttagmezon Sankta Rozario antaŭ la “Groto de Lurdo” sub la montopinto.
 Post la vespermanĝo profesoro Giordano Formizzi, rilate la unuan temon, recitis itallingve la interparolon de Kardinalo Federigo kun Pastro Abbondio el “La Gefianĉoj” de Alessandro Manzoni. En la ĉapelo frato Pierluigi provigis al ni la kantojn de la dimanĉa Meso kaj oni finis la vesperon per la recito de kompletorio.
 Dimanĉon matene, post la matenaj laŭdoj kaj la matenmanĝo okazis la Jara Asembleo de UECI. Komence de la asembleo profesoro Giordano Formizzi transdonis la salutojn de la Itala Esperanto Asocio. poste, laŭ la tagordo, la prezidanto legis la protokolo de la asembleo de la pasinta jaro kaj prezentis la la moralan kaj financan raportojn, kiuj post mallonga pridiskuto estis unuanime aprobitaj tiel, kiel estis aprobita ankaŭ la proponita budĝeto de la venonta jaro. Oni decidis kongresi la venontan jaron en Veneto kaj oni donis al la estraro la taskon trovi la taŭgan lokon. La mateno finis en la kapelo per la Sankta Meso honore de la Korpo kaj Sango de Kristo (festo de Korpus Domini).
 Posttagmeze okazis ekskurso en Imola okaze de la konkludo de la semajno “Imola en Muziko”, tradicia ĉiujara manifestacio dum kiu, dise en la urbo, okazas ĉiaspecoj de muzikaj eventoj. La ekskurso komenciĝis per la vizito de la nobela palaco Tozzoni akompanataj de juna kaj lerta ciceronino.
 Post la vespermanĝo okazis la kutima vespera renkontiĝo, dum kiu Gianni Conti montris per interreto sian Ĝardenon kaj Carlo Sarandrea montris eblecojn kaj kuriozaĵojn en Interreto. La tago finiĝis en ĉapelo por la kompletorio.
 Lundo, la 7a de Junio, komencigis kiel kutime per la matenaj laŭdoj kaj matenmanĝo poste, daŭris la prelegoj pri la unua temo. Komenciĝis Carlo Sarandrea per “En esperanto oni ne diras nur pastro” pri kuriozaĵoj rilate al la klerikaraj nomigoj, tuj poste, prof-ro Giordano Formizzi parolis pri patro Aldo Bergamaschi kaj legis lian rakonton “La Manifesto de la Infanoj”. Giovanni Daminelli enkondukis aktualan temon: “Enketo pri la pedofilio en la Eklezio”. Sekvis Memorigo deeeeeee pastro Duilio Magnani fare de Giovanni Daminelli, Carlo Sarandrea kaj Renato Berti, la testamenta ekzekuciisto de pastro Magnani. La memorigo daŭris ankaŭ en la Sankta Meso celebrita por la UECI-anoj forpasintaj.
 Dum la tagmanĝo, tute ne atendite, vizitis nin la episkopo de Imola mons. Tommaso Ghirelli, kiu restis iomete kun ni en neformala interparolado.
 Post la tagmanĝo ni ekskursis al Casola Valsenio por viziti la “Ĝardenon de la Herboj”. Temis pri promenado en granda kultivejo de aromherboj, en kiu spertulo montris kaj priskribis la apartaĵojn de la malsamaj herboj kaj ilian uzadon. Tie oni povis aĉeti, semojn, plantojn aŭ esencojn tie produktatajn. Poste ni vizitis la ĉarman urbeton de Brisigella kun sia kastelo kaj la ĝia karakteriza “Vojo de la Azenoj”. La vetero estis suna kaj agrabla kaj la montara panoramo alloga.
 Vespere, antaŭ la kompletorio, okazis la kutima, amuza adiaŭa vespero kondukata de Carlo Sarandrea.
 Mardo la 8a de Junio estis la tago de la foriro. Kelkaj foriris matene aliaj post la tagmanĝo. La plenkompleta estraro profitis de la libertempo por fari ilian renkontiĝon. Ĝis revido la venontan jaron.
Giovanni Daminelli



24a UECI-kongreso
«Sinjoro, al kiu ni iru?
Nur Vi havas vortojn
de eterna vivo»
(Joh.6,68)
prelego de frato Pierluigi Svaldi
24° Congresso UECI
«Signore, da chi andremo?
Tu solo hai parole
di vita eterna»
(Gv.6,68)
relazione di fra Pierluigi Svaldi
 Kiam la infanoj vekiĝas je la vivo, ili faras multajn demandojn al la malpli infanoj. Kaj ĉi tiuj amuziĝas proponante, kvazaŭ instinkte, simplajn kaj saĝajn respondojn. Proponi demandojn al iu estas zorgema signo pri la vivo, kiu senĉese malfermiĝas antaŭ ni; estas ĝoje doni sian kontribuaĵon; estas ankaŭ kredi kaj konsenti al la kuntreniĝo.  Quando i bambini si svegliano alla vita pongono tante domande. E gli adulti si divertono a offrire, quasi d’istinto, semplici e sagge risposte. Fare domande a qualcuno è segno di attenzione alla vita che di continuo si apre davanti a noi, è disponibilità a dare il proprio contributo, è ancora credere e accettare di esserne coinvolti.
 Kiam ni volas esprimi tute ĉi tion per imagoj kaj figuroj, ni apelacias al la religia fakto, ĉiam orientata al la esploro de la dumtempe daŭriganta senco. Jesuo Kristo intence venis sur la teron por esti la ĉiama aktuala respondo al la homaj demandoj kaj por plenumi ĉiujn promesojn faritajn de Dio al la homaro. La mallonga evangelia peco, ĉi sube transskribita, koncernas la hieraŭan, la hodiaŭan, la ĉiaman homon.  Quando vogliamo esprimere tutto questo in immagini e figure, ci appelliamo al fatto religioso, sempre orientato alla ricerca di senso e di continuità nel tempo. Gesù Cristo è venuto apposta sulla terra per essere la risposta sempre attuale alle domande dell’uomo e per dare compimento a tutte le promesse fatte da Dio all’umanità. Il breve brano evangelico, qui sotto trascritto, riguarda l’uomo di ieri, di oggi, di sempre.
 Jesuo admonis: «Pro ĉi tio Mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se mia Patro ne donas al li la gracon». De tiu momento multaj el liaj disĉiploj forlasis Lin. Tiam Jesuo diris al siaj dek du disĉiploj: «Ĉu vi ankaŭ volas foriri?» Simon Petro respondis al Li: «Sinjoro, al kiu ni iru? Nur Vi havas vortojn de eterna vivo. Kaj ni ekkredis kaj scias, ke Vi estas Sanktulo de Dio».  Gesù diceva: «Per questo vi ho detto che nessuno può venire a me, se non gli è dato dal Padre».Da allora molti dei suoi discepoli si tirarono indietro e non andavano più con lui. Perciò Gesù disse ai dodici: «Forse anche voi volete andarvene?» Simon Pietro gli rispose: «Signore, da chi andremo? Tu hai parole di vita eterna; e noi abbiamo creduto e abbiamo conosciuto che tu sei il Santo di Dio». (Gv. 6, 65-69).
 Antaŭ la propono de Jesuo, neniam akceptanta kompromisajn solvojn, tuj eksaltas la tento foriri kaj preferi pli persvadajn kaj malpli gravajn proponojn. Petro prezentas al ni la respondon, kiu neniam rajtas foresti: «Sinjoro, al kiu ni iru? Nur Vi havas vortojn de eterna vivo».  Davanti alla proposta di Gesù, che non scende mai a compromessi, scatta subito la tentazione di andarsene e di preferire proposte più suadenti e meno impegnative. Pietro ci offre la risposta che non può mai mancare: «Signore, da chi andremo? Tu hai parole di vita eterna».
 Kompreni kaj akcepti la proponon de Jesuo kuntrenas antaŭ ĉio kredi kaj konsenti ke Dio estas Patro kaj ni ĉiuj estas petataj esprimi interfratan vivon kiel filoj de Dio. Pro ĉi tio, Jesuo rimarkis: «Neniu povas veni al mi, se mia Patro ne donas al li la gracon».  Capire e accogliere la proposta di Gesù comporta prima di tutto credere e accettare che Dio è Padre e, di conseguenza, che noi tutti siamo chiamati a esprimere una vita da figli di Dio e fratelli fra di noi. Per questo Gesù sottolineava: «Nessuno può venire a me, se non gli è dato dal Padre».
 Kiam Jesuo atingas la kulminon de sia mesaĝo, li invitas la kreitan homon akcepti ĝis la fundo sian malfirmecon por eniri libere en la vivon. Jesuo petas ĉi tion per la esprimo “manĝi lian karnon”, tio estas lian fragilecon kaj “trinki lian sangon”, tio estas transdoni la vivon. Jesuo serĉas ne simplajn spektantojn sed disĉiplojn; li atentas ne “justulojn” sed tiujn, kiuj Lin atentas.  Quando Gesù giunge al culmine del suo messaggio, invita l’uomo creatura ad accettare fino in fondo la sua precarietà al fine di entrare, libero, nella vita. Gesù chiede questo con l’espressione “mangiare la sua carne” (= fragilità) e “bere il suo sangue” (= consegnare la vita). Gesù non cerca semplici spettatori, ma discepoli, non rivolge lo sguardo verso i “giusti”, ma verso quelli che guardano a lui.
 En la pastra jaro, kiun ni estas celebrantaj, juste estas demandi sin mem pri la kialo de la disfalo de la vokiĝoj kaj de la malkresko de la spiritaj gvidistoj. Ĉi tion ni laŭte demandas, ĉar ankoraŭ alte resonas tiu vorto de Jesuo: «Ĉu vi ankaŭ volas foriri?».  Nell’anno sacerdotale che stiamo celebrando è giusto domandarsi il motivo del crollo delle vocazioni e del calo di guide spirituali. Ce lo domandiamo ad alta voce, perché risuona ancora forte quella parola di Gesù: «Forse anche voi volete andarvene?».
«Multaj el liaj disĉiploj forlasis Lin». «Molti non andavano più con lui».
 Laŭ komuna opinio la dua Vatikana Koncilio estus provokinta la disfalon de la pastraj vokiĝoj, kiam ĝi prilumis la apartan rolon de la laika apostola agado. Sed la kaŭzo estas antaŭ longe trovebla. Monsinjoro Willem Eijk, ĉefepiskopo de Utrecht, raportas pri studaĵo farita en la kvardekaj jaroj, el kiu oni deduktas ke la pastroj tro okupiĝis pri aĵoj rezervitaj por la laikoj (ofte ili estis komunumestroj, instruistoj, politikistoj) kaj, krome, ili ne sufiĉe travivis propran sacerdotan identecon (t.e.viglan kaj aktivantan ĉeeston de Jesuo Kristo meze de la komunumo de la fideluloj). Sekve la laikoj, eĉ estimante la okupojn kaj la zorgemon de la pastroj, toleris la mankon de spiritaj oficoj kaj de gvidistoj. La germana verkistino Ida Görres notas en sia artikolo de la jaro 1946: «Ĉiam oni kolizias kun la turmenta demando: kial ĉeestas tiel malmulte da pastroj, kiuj en ilia agado reflektas almenaŭ iujn radiojn de ĉiutaga partopreno kun Dio, kaj al kiu la laiko, kiu deziras spiritan manĝaĵon, povas startigi spiritan parolon? Kial estas tiel maloftaj la pastrodomoj, en kiuj estas io pri spirita etoso?». La kaŭzo estis ke en mondo, trompe kaj kaŝe pli kaj pli sekularigita, ne estis facile prizorgi la animojn.  A giudizio di molti il Concilio Vaticano II avrebbe provocato il crollo delle vocazioni sacerdotali quando ha messo in luce il ruolo peculiare dell’apostolato dei laici. Ma la causa va cercata molto tempo prima. Mons. Willem Eijk, Arcivescovo di Utrecht, riferisce di uno studio fatto negli anni quaranta, dal quale si deduce che i preti si occupavano troppo di cose riservate ai laici (spesso erano dei leader di comunità, insegnanti e politici) e, inoltre, non vivevano abbastanza la propria identità sacerdotale (essere la presenza viva e operante di Gesù Cristo in mezzo alla comunità dei fedeli). Di conseguenza, i laici, pur apprezzando gli impegni e lo zelo dei preti, soffrivano della mancanza di un servizio e di una guida spirituale. La scrittrice tedesca Ida Görres annota in un suo articolo del 1946: «Sempre si scontra con la domanda che tormenta: perché vi sono così pochi preti, che nel loro agire riflettono almeno qualche raggio di una frequentazione quotidiana con Dio, con cui il laico che desidera un cibo spirituale, può attaccare un discorso spirituale? Perché sono tanto rare le canoniche in cui c'è qualcosa di una atmosfera spirituale?». La causa fu che in un mondo divenuto subdolamente e furtivamente sempre più secolarizzato non era facile la cura delle anime.
 Dum la sesdekaj jaroj, sekve de la kulturaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj, la pastra identeco trairis profundan krizon eĉ en sia estra imago: multe da aliaj laikoj ĉiam pli kapablis konkuri kun la pastroj pri la vervigo kaj kondukado de grupoj da personoj aŭ komunumoj.  Negli anni sessanta, in seguito ai cambiamenti culturali e sociali, l’identità del prete attraversò una crisi profonda anche nella sua figura di leader. Molte altre persone laiche erano sempre più in grado di “gareggiare” con il prete nell’animazione e nella conduzione di gruppi o comunità.
 Oni devas esti tre dankemaj al la dua Vatikana Koncilio, ĉar ĝi protektis ĝustatempe la pastran identecon. Eĉ fiksante la atenton pri la partopreno de la laikoj en la komuna sacerdoteco (Lumen Gentium n. 34), la Koncilio evidentigis la specifan malsamecon de la aparta sacerdoteco: la komuna kaj la ministeria aŭ hierarkia sacerdotecoj diferencas “per esenco kaj ne nur per grado” (Lumen Gentium n. 10); ĝi rimarkis ankaŭ ke la pastro agadas, reprezentante Kriston en la mezo de lia popolo, precipe en la celebrado de la eŭkaristio, efektivigante tiel la peradon inter Dio kaj la homoj; poste ĝi agnoskis ke, eĉ restante homa estaĵo, la pastro, direktita de la Sankta Spirito kaj agante en la nomo de Kristo kaj de la Eklezio, klarigis, ŝirmadis kaj savis multe da elementoj de la kreda fundamento (depositum fidei).  Bisogna essere molto riconoscenti al Concilio Vaticano II che ha salvaguardato in tempo l'identità del prete. Pur fissando l'attenzione sulla partecipazione dei laici al sacerdozio comune (Lumen Gentium n. 34), il Concilio ha accentuato la differenza specifica del sacerdozio particolare: il sacerdozio comune e quello ministeriale o gerarchico differiscono "essenzialmente e non solo di grado" (Lumen Gentium n. 10); ha rimarcato che il sacerdote agisce figurando Cristo in mezzo al suo popolo, sopratutto nella celebrazione dell'eucaristia, esercitando la mediazione fra Dio e gli uomini; ha poi riconosciuto che, pur rimanendo un essere umano, il sacerdote, guidato dalla Spirito Santo e agendo in nome di Cristo e della Chiesa, ha chiarito, difeso, salvato molti elementi del depositum fidei.
 En la komenco de sia pap-regado Johano Paŭlo la dua ekdiris: «Ne timu! Malfermu, eĉ larĝe malfermu la pordojn al Kristo!». Antaŭ la tento de senkuraĝigo la papo Benedikto la XVI memorigas nin ke la «senproporcio inter la disponeblaj fortoj, kiu hodiaŭ nin teruras, jam antaŭ du mil jaroj surprizis tiujn, kiuj vidadis kaj aŭskultadis Kriston... Ĉeestis nur Li, ekde la bordoj de la lago de Galileo ĝis la placo de Jerusalemo, sola aŭ preskaŭ sola en la decidaj momentoj: Li en la unueco kun la Patro, Li en la forto de la Spirito. Tamen sukcesis ke finfine, de la sama amo kiu kreadis la mondon, la novaĵo de la Regno ekaperis kiel malgranda semo ĝermanta el la tero» (homilio de la 14 de majo 2010 en Porto).  All’inizio del suo pontificato Giovanni Paolo II esordì dicendo: «Non abbiate paura! Aprite, anzi spalancate le porte a Cristo»! Di fronte alla tentazione dello scoraggiamento, Benedetto XVI ci ricorda che la «sproporzione tra le forze in campo che oggi ci spaventa, già duemila anni fa stupiva coloro che vedevano e ascoltavano Cristo… C’era soltanto Lui, dalle sponde del Lago di Galilea fino alle piazze di Gerusalemme, solo o quasi solo nei momenti decisivi: Lui in unione con il Padre, Lui nella forza dello Spirito. Eppure è avvenuto che, alla fine, dallo stesso amore che ha creato il mondo, la novità del Regno è spuntata come piccolo seme che germina dalla terra» (omelia del 14 maggio 2010 a Porto).
«Sinjoro, al kiu ni iru?» «Signore, da chi andremo?»
 La tento eskapi okazas ĉiutempe kaj ĉiuloke. La deziro fari ion alian malpli sindevigan kaj pli gratifikantan ĉeestas konstante interne de ni. Sed ni devas agnoski ke sen Dio la homo ne plu konas, kiu li estas, li vivas en la ĝenerala nesekureco kaj li vere nescias kien iri.  La tentazione di scappare è di tutti i tempi e di tutti i luoghi. Il desiderio di fare un’altra cosa meno impegnativa e più gratificante vive costantemente dentro di noi. Ma dobbiamo riconoscere che senza Dio l’uomo non sa più chi egli sia, vive nell’insicurezza generale e non sa veramente dove andare.
 Petro, la apostolo, restante ĉe Jesuo, malkovris ke la pli grava afero nepre estas bone resti antaŭ Dio, kaj li konstatis ke Jesuo «elektis la plej bonan parton, kiu ne estos forprenita de li» (Lk. 10, 42b) iel, de iu, en ia ajn socia aŭ kultura situacio li troviĝus. Se ni bone konas la universalan mesaĝon de Jesuo, se ni flegas ian sonĝon pri plena kaj pacama homa socio, se ni volas labori por la interkompreniĝo inter la popoloj, tiam kiel Petro, ni kuraĝe diru: «Sinjoro, al kiu ni iru?» Kiujn aliajn ni rajtu sekvi? Je kiu ni povu fidi ne timante iluziiĝi? Kiu pli bone ol Jesuo rajtas porti nin tien, kien estas fiksataj niaj okuloj kaj al kien estas orientataj niaj paŝoj? Demando ĉiam staranta en la centro, hodiaŭ kiel hieraŭ. Ĉiama demando.  Pietro apostolo, stando vicino a Gesù, ha scoperto che la cosa più importante in assoluto è stare bene davanti a Dio e ha costatato che Gesù «si è scelto la parte migliore che non gli sarà tolta» (Lc. 10, 42b) in nessun modo, da nessuno, in qualsiasi situazione socio-culturale venga a trovarsi. Se abbiamo familiarità con il messaggio universale di Gesù, se coltiviamo qualche sogno di convivenza piena e pacifica, se vogliamo lavorare per la intercomprensione fra i popoli, allora come Pietro, diciamo con coraggio: «Signore, da chi andremo»? Chi altri possiamo seguire? Di chi possiamo fidarci senza la paura di illuderci? Chi meglio di Gesù può portarci lì dove sono fissi i nostri occhi e dove sono orientati i nostri passi? Una domanda che sta sempre al centro, oggi come ieri. Una domanda di sempre.
 Kiam la homo zorgas pri sia homeco, li nepre bezonas sin organizi kaj esti solidara. Por ĉi tion fari li devas elekti iajn gvidistojn, li devas sin konfidi al iu, konanta la homon kaj tion, kio estas interne de li.  Quando l’uomo pensa alla sua umanità, ha bisogno estremo di organizzarsi e di solidarizzare. E per fare questo deve scegliersi delle guide, deve affidarsi a qualcuno che conosce l’uomo e ciò che c’è nel suo cuore.
 Por starigi komunumojn, kie ĉiuj estas gravaj kaj neniu estas flankenmetita, tute necesas ke estu iu, kapabla akiri la fidon de multaj, skizi la vojon, antaŭiri nepre konvinkita pri la farita elekto.  Per costruire comunità dove tutti sono importanti e nessuno viene escluso, è del tutto necessario che ce ne sia uno che riscuota la fiducia di tanti, che tracci la strada, che cammini avanti convinto al massimo della scelta fatta.
 La vera renkontiĝo inter la homaj estaĵoj okazas kiam oni rigardas kaj oni deziras ĉiuj kune, plej pasie saman celon, la saman idealon. La unuaj kristanoj diradis: «sen la dimanĉo ni ne povas vivi»: tio estas, sen la asembleo kune celebranta kun la ununura Sinjoro, ili ne akceptis pluvivi. Ni hodiaŭ povas diri: sen la pastroj, spiritaj gvidistoj, sen personoj sin konsekritaj al Dio, la Eklezio ne vivas kaj ne kreskas.  L’incontro vero tra gli esseri umani avviene quando si guarda e si desidera tutti assieme, appassionatamente, uno stesso obiettivo, lo stesso ideale. I primi cristiani dicevano che «senza la domenica non potevano vivere»: cioè, senza l’assemblea che celebra con l’unico Signore, non accettavano di vivere. Noi oggi possiamo dire: senza i sacerdoti, guide spirituali, senza gente consacrata a Dio, la Chiesa non vive e non cresce.
 La naturo mem de la Eklezio entenas la oficialan ministron, laŭ la kanonoj elektiton, kian viglan kaj aktivantan ĉeeston de Jesuo Kristo, kiu estas la vera gvidanto de la komunumo, la Bona Paŝtisto nutranta sian popolon, la neanstataŭebla ĉeesto en la mezo de la fidelulara komunumo. «La Eklezio, efektive, estas pli ol simpla homa organizaĵo, konsiderinte entute ke ĝi estas ankaŭ entrepreno de la Dia graco kaj de la agado de Sankta Spirito. Ĝi estas homa kaj dia misteroj, kaj se ni volas rekte kompreni ĝin, ni devas neniam forgesi nek disigi tiun ĉi duspecan dimension» (kard. Scherer, ĉefep. de San Paŭlo).  La natura stessa della Chiesa include il ministro ordinato, scelto secondo i canoni, quale presenza viva e operante di Gesù Cristo, la vera guida della comunità, il pastore che nutre il suo popolo, la presenza insostituibile in mezzo alla comunità dei fedeli. «La Chiesa, infatti, è più di una semplice organizzazione umana, visto che è anche opera della grazia di Dio e dell'azione dello Spirito Santo. È un mistero umano-divino, e se vogliamo comprenderla correttamente non dobbiamo mai dimenticare né separare questa sua duplice dimensione» (card. Scherer, arciv. di San Paolo).
 En mondo plena je provokoj, kiel estas tiu aktuala, oni bezonas sacerdotojn kaj misiistojn je tri dimensioj. Antaŭ ĉio ke ili estu lojalaj al la Dia Vorto kaj al la Eklezia instruo. Poste ke ili havu konvinkon esti homoj por Dio, donantaj la unuan lokon al la spiritaj realecoj, stimulante kaj prizorgante senpagajn kaj amajn rilatojn kaj ekleziajn viv-stilojn. Fine: ke ili estu rigoraj en la mensa kaj korpa disciplinoj, kiel signo de homa kaj spirita maturecoj.  In un mondo pieno di sfide come quello attuale, c'è bisogno di sacerdoti e missionari a tre dimensioni. Anzitutto che siano fedeli alla Parola di Dio e al magistero della Chiesa. Poi che siano convinti di essere uomini di Dio che danno il primo posto alle realtà spirituali, promuovendo e curando relazioni di amore gratuito e stili di vita ecclesiali. Infine che siano rigorosi nella disciplina mentale e corporale quale segno di una maturità umana e spirituale.
«Nur Vi havas vortojn de eterna vivo». «Tu hai parole di vita eterna».
 La disĉiploj, sekvante Jesuon, primeditis la konsciecon ke jam alvenis la favora okazo por organizi la socian vivon laŭ la origina Dia plano. La uloj amase rigardis la homon Jesuon kiel iun, kiu konis ĝis la fundo la malsimplecon de la homa vivo. La respondo de Petro: «Nur Vi havas vortojn de eterna vivo» ĝuste parolas pri la ĝenerala konvinko ke Jesuo povis kunigi la disperdiĝintan kaj konfuzitan homaron, reportante ĝin al ĝian taŭgan lokon. En Jesuo Kristo, al kiu la pastroj estas konfigurataj per la sakramento de la religiaj ordinoj, enradikiĝas la pastra identeco. «La vivo kaj la pastra ofico estas la plusekvo de la vivo kaj aktivado de Kristo mem. Tiu ĉi estas nia identeco, nia vera indeco, la fonto de nia ĝojo, la certeco de nia vivo» (Johano Paŭlo la dua, Apostola postsinoda Alvoko Pastores dabo vobis, n. 18).  I discepoli al seguito di Gesù avevano maturato la consapevolezza che era arrivato il tempo propizio di organizzare la vita sociale conforme al progetto originario di Dio. La gente guardava in massa all’uomo Gesù come colui che conosceva fino in fondo la complessità della vita umana. La risposta di Pietro: «Tu hai parole di vita eterna» dicono della convinzione generale che Gesù poteva riunire l’umanità dispersa e disorientata, riportandola nel suo luogo proprio. In Gesù Cristo, a cui i sacerdoti sono stati configurati mediante il sacramento dell’ordine sacro, si radica l'identità del prete, «La vita e il ministero del sacerdote sono continuazione della vita e dell'azione dello stesso Cristo. Questa è la nostra identità, la nostra vera dignità, la sorgente della nostra gioia, la certezza della nostra vita» (Giovanni Paolo II, Esortazione Apostolica post-sinodale Pastores dabo vobis, n. 18).
Dum la pastra jaro, sed ne nur, la tuta Eklezio estas invitata remalkovri la veran sacerdotan identecon, la grandecon de la pastra vokiĝo, kaj la gravecon de la pastra servo por la Eklezia vivo. Nur tiel eblas ke la homaro esprimu la bazan bezonon rekuniĝi ĉirkaŭ gvidisto, ne penante antaŭen-iri dumvoje, agadi laŭ la kreitaraj leĝoj. Kaj, kiam la sacerdoto reprezentas Kriston en lia homeco kaj fragileco, fakte li helpas la homon al akcepto esti «pilgrimulo kaj fremdulo» en tiu-ĉi mondo, elprovita de spertoj kaj faloj, sed ĉiam alvokata ree ekvoji ĝis la atingo de la pleneco de vivo, farita el komuneco kaj sankteco. Nell'Anno Sacerdotale, ma non solo, tutta la Chiesa è invitata a riscoprire la vera identità del sacerdozio, la grandezza della vocazione sacerdotale e l'importanza del servizio dei sacerdoti per la vita della Chiesa. Solo così è possibile per l’umanità esprimere il bisogno fondamentale di riunirsi attorno ad una guida, procedere nel cammino senza affanno, operare in conformità alle leggi del creato. E quando il sacerdote figura il Cristo nella sua umanità e fragilità, in realtà aiuta l’uomo ad accettare di essere «pellegrino e forestiero» in questo mondo, disturbato da prove e cadute, ma sempre chiamato a riprendere il cammino fino al raggiungimento della pienezza di vita, fatta di comunione e santità.
En la nomo de Kristo kaj per lia povo, la sacerdoto servas kaj sanktigas la popolon kunvokitan de Dio mem: fakte li estas je servo de la homoj en la aferoj kiuj estas de Dio. «Pro tio li reprezentas je sakramenta nivelo Jesuon Kriston antaŭ la Eklezio kaj, en la nomo de Kristo, li plenumas sian mision en la Eklezio. Sen tiu rilato kun Kristo kaj la Eklezio, oni ne bone komprenas la personecon de la sacerdoto kaj oni riskas danĝeron konsideri lin kvazaŭ li estus funkciulo pri religiaj aferoj, aŭ sorĉisto aŭ simpla agento pri sociaj servoj. Tamen la homaj miskvalitoj kaj malfortecoj de la sacerdoto ne devas vuali la grandecon de la ricevita donaco. Bedaŭrinde la vera kaj bela imago de la sacerdoteco ofte estas vualata de la disvastigo de noticoj pri la malfortecoj de la sacerdotoj. Sammaniere aperas falsistoj uzurpantaj la sacerdotajn funkciojn kaj trompantaj la popolon, kiuj ekspluatas la kredon je komerca nivelo kaj senkreditigas la servon de la sacerdotoj» (kard. Schrerer, ĉefepiskopo de San Paŭlo) Nel nome di Cristo e con il suo potere, il sacerdote serve e santifica il popolo convocato da Dio stesso: infatti è al servizio degli uomini nelle cose che sono di Dio. «Per questo, rappresenta a livello sacramentale Gesù Cristo davanti alla Chiesa e, in nome di Cristo, svolge la sua missione nella Chiesa. Senza questa relazione con Cristo e la Chiesa, non si comprende bene la figura del sacerdote e si corre il rischio di vedere in lui un funzionario di cose religiose, un mago, o un semplice agente dei servizi sociali. Tuttavia i difetti e le debolezze umane del sacerdote non devono offuscare la grandezza del dono che ha ricevuto. Purtroppo l'immagine vera e bella del sacerdozio è spesso offuscata dalla diffusione di notizie sulle debolezze umane dei sacerdoti. Allo stesso modo, compaiono falsari, che usurpano le funzioni sacerdotali e ingannano il popolo, sfruttano la fede a livello commerciale e screditano il servizio dei sacerdoti» (card. Scherer, arciv. di San Paolo).
Sankta Johano Marie Vianney, proklamita de Benedikto la dek-sesa patrono de ĉiuj sacerdotoj, diris: «Kiam oni volas pereigi la religion, oni komencas atakante la sacerdoton». San Giovanni Maria Vianney, proclamato da Benedetto XVI patrono di tutti i sacerdoti, diceva: «Quando si vuole distruggere la religione, si inizia attaccando il sacerdote».



24° UECI-kongreso
LA PAROĤESTRO DE ARS prelego de Norma Cescotti Covelli

 Lastjare, la 19an de junio, tago tradicie dediĉita al la preĝado por la sanktigo de sacerdotoj, Papo Benedikto la dek-sesa, inaŭguris la sacerdotan jaron memorante la 150an datrevenon de la morto de Sankta Jean Baptiste Marie Vianney, pli bone konata kiel “paroĥestro de Ars”
 Alproksimiĝante la fermo de la Paŭla jaro, la Papo, dum sia inaŭgura prelego, volis kunigi la vivojn de la du Sanktuloj, tre malsamaj unu de la alia pro la diversaj travivaĵoj, sed ambaŭ modeloj pri Evangelizado.
 Jean Marie Vianney naskiĝas la okan de majo 1786 en Dardilly, vilaĝo distanca je malmultaj kilometroj de Lion. La patro, terkulturisto, prizorgas sian bienon, persone, helpata de sia edzino, kaj pli malfrue de siaj sep gefiloj. Estis tempo de franca revolucio, ĝuste de la Teroro, kiam en Parizo la gilotino funkcias preskaŭ ĉiutage senĉese. La pastroj devas submetiĝi al la nova reĝimo kaj la membroj de Konvencio subpremas ian ajn ribelon. La rifuzantaj pastroj estas mortkondamnataj kaj tiuj, kiuj sukcesas eviti la kapton, vivas kaŝe ĉe la loĝantoj, kiuj riskas ĉiutage sian vivon kaj tiun de siaj familianoj. En Dardilly la preĝejo estas ŝlosita, tamen, hejme, la familio Vianney, riskante, preĝadas kiel sia kutimo, kaj ankaŭ la eta Jean Marie, kiu ĉiutage paŝtas gregon, pasigas la tutan tempon preĝante senĝene kaj libere.
 En la jaro 1795 oni malfermas la preĝejon kaj la maljuna paroĥestro, siatempe submetiĝinta al la reĝimo, reprenas sia oficon. La rifuzintaj sacerdotoj taksas lin “skismulo” kaj la klerikaro disiĝas. La familio Vianney rifuzas sekvi la celebradojn de la paroĥestro, male, ĝi preferas gastigi siahejme kaŝitajn pastrojn. Jean Marie faras la unuan konfeson kun iu el ĉi-lastaj, kiu, sekve, konsilas la geedzojn Vianney sendi la filon al la najbara vilaĝo, Ecully, ĉe la onklon, kie li povas ricevi la unuan instruadon pri katekismo, skribado kaj legado ĉar, jam dektrijara, la knabo estas tute analfabeta kaj konas nur la lokan dialekton. Tie Jean Marie aliĝas al grupeto da knaboj, kiujn kuraĝa misiisto kaŝe pretigas al la unua komunio. La knabo restas tuj forte impresita de la fervorego de tiu sacerdoto kiu, de tago al tago, endanĝerigas sian vivon pro la plenumo de sia pastra ofico. Iom post iom li sentas naskiĝi en si mem la deziro pastriĝi. Li ricevas sian unuan komunion en ĉambro, kies fenestro estas kaŝita je la vido per fojnoĉaro tien tiucele metita kaj kies pordo estas gardata de iuj kamparanoj.
 Kiam la oktobra revolucio ĉesas la pastra situacio normaliĝas. Alvenas al Dardilly nova paroĥestro Jacques Fourner, inteligenta, klera, dinamika, kiu tuj prizorgas la instruadon de knabaro kaj sukcesas malfermigi lernejon funkciantan po kvar monatoj jare, dum la tempo kiam necesas haltigi la kamparan laboron. Jean Marie povas, fine, jam deksepjara, eniri lernoĉambron por daŭrigi sian lernadon kaj ekparoli franclingve. Li estas ravita eĉ de ĉi-tiu paroĥestro kaj ju pli li sentas kreski la deziron pastriĝi. Li petas de la patro la permeson eniri la seminarion sed tiu- ĉi ne konsentas ĉar la kamparo nepre bezonas la firmajn brakojn de la filo kaj la pagenda kotizo estas al li tro peza. Tamen, antaŭ la persisto de la knabo, la patro akceptas ke li iru, ne en seminarion, sed ĉe la paroĥestro de Ecully, la abato Balley, ĉar tie la elspezoj estas pli elteneblaj.
 Tamen Jean Marie ne havas sufiĉan memorkapablon, li lernas malrapide kaj la rezultoj estas preskaŭ ĉiam malabundaj. Aliflanke, en la jaro 1809 li estas rekrutata kaj devas interrompi la studadon. La armeoj de Napoleono estas okupitaj kontraŭ Hispanio, Prusio, Aŭstrio, krome ili invadis la Papajn Ŝtatojn kaj arestis Papon Pio la sepa. Kaŭze de tio la imperiestro estas ekskomunikata.
 Multenombraj katolikaj junuloj, pli kaj pli rifuzas la rekrutadon aŭ dizertas de la armeo ĉar ili sentas neniun devon servi sakrilegian reĝon. Jean Marie, je milda karaktero, ne kontraŭas la rekrutadon sed, tuj kiam li komencas la militservon, malsaniĝas kaj estas enhospitaligita. Kiam, tute resanigita forlasas la hospitalon kun alia kuŝinta kamarado, devas kiel eble plej frue atingi sian taĉmenton jam alveturintan al Hispanio. La kamarado, tamen, konvinkas lin eskapi el la armeo por rifuĝi en sendanĝera loko, de li bone konata. Jean Marie tiel alvenas al montara farmo-bieno, kie vidvino kun pluraj gefiloj gastigas lin. Post ne longe li fariĝas por ŝi la pli aĝa filo, kiu prizorgas la etulojn, ilin instruante legi kaj skribi. Aliaj knaboj el la ĉirkaŭaĵoj aliĝas al ili tiel ke Jean Marie vintre instruas kaj somere helpas la vidvinon en la farma laboro.
 Ĉiam pli ofte la ĝendarmoj enrompas en la teritorion de Vianney. Cele elnestigi la dizertinton ili eltordas noticojn el la vilaĝanoj, kiuj, tamen, tute silentas ĉar patro Vianney daŭre elpoŝigas sumojn da mono por eviti domaĝon al la filo. Por ĉesigi la danĝeron, la malpli aĝa frato de Jean Marie decidas rekrutiĝi anstataŭante lin. Li estas tuj sendata al Germanio kie, post ne longe mortas pro nekonitaj cirkonstancoj. Dum sia vivodaŭro
 Jean Marie priploros tiun sinoferantan fraton. Nun, dudeksepjara, li povas fine eniri la seminarion en Lion kie tuj devas cerbumi pro malfacilaj studobjektoj pri filozofio kaj teologio eĉ komplikigitaj de latinlingve skribitaj tekstoj el kiuj li komprenas nenion. Kaŭze de tiu malbonega rezulto li revenas al la paroĥestro de Ecully kaj, konsternite ekkonscias ke neniel li povos pastriĝi.
 Tamen la pasinta revolucio draste malpliigis la pastraron kaj la nova naskiĝanta societo nepre bezonas pastrojn. Tiu solvo helpas la paroĥestron Balley, kiu, konvinkita pri la bonega vokiĝo de la junulo opinias, ke firma religia kredo anstataŭas mankon de kulturo. Li, do, klopodas ĉiamaniere por ke Jean Marie superu ĉiujn obstaklojn. Li obtenas la anstataŭigon de la latinaj tekstoj kun tiuj franclingvaj, obtenas ke la ekzamenoj, gvidataj de ununura ekzamenanto, okazu en la pastrejo de Ecully. Li sekvas konstante la junulon ĝis la fina rezulto kaj, post lia pastriĝo obtenas lian nomumon kiel vikarion de sia paroĥo.
 La abato Balley jam de longe estras ĝin uzante antikvajn metodojn. Jan Marie konformiĝas al tiu situacio persistante kun li en longdaŭraj preĝadoj, en oftaj fastoj, en krudaj pentofaroj kaj korpaj humiliĝoj, laŭ la tiama adoptita vivsistemo de la religiuloj.
 Granda malfacilaĵo dum la dimanĉa predikado devigas lin eltondi selektitajn pecojn de diversaj aŭtoroj kaj, ĉar li ne kapablas bone legi, lernas ĉion parkere kun grandega streĉo kaj nesufiĉa rezulto.
 En la jaro 1817 la abato Balley forpasas kaj oni atribuas al pastro Jean Marie la paroĥon de Ars-en-Dombe.
 En ĉi tiu vilaĝo la preĝejo estas en malbona kondiĉo. La sonoriloj estas konfiskitaj kaj la preĝejturo detruita. Vizitas la preĝejon nur foj-foje kelka maljunulino. La paroĥanoj vivas kiel bestoj, nur la bapto taksas ilin kristanoj. Ili laboras intense, eĉ la dimanĉon, pasigas la malmultan disponeblan libertempon en la multenombraj tavernaĉoj, ebriiĝante, ludante, vetante la malmultajn monerojn utiligotajn por la familia bezono. Ofte, post pluraj trinkadoj ili interdisputas, interbatiĝas, iafoje ĝis la mortigo.
 La gejunuloj frekventas la vilaĝajn festojn, kie oni dancas ĝis profunda nokto, kie la malĉastecoj, la geedziĝaj perfidoj, la tipaj dancoj sekson mimantaj ne invitas al kristanaj virtoj. Knabaro kaj plenkreskuloj estas analfabetoj ĉar en la vilaĝo ne ekzistas lernejo.
 Antaŭ tiu malgaja situacio la paroĥestro ne kondamnas, ne eliras el la paroĥejo surstrate por skui la indiferentecon de la paroĥanoj aŭ por revekigi iliajn konsciencojn kiel, ekzemple, farintus Sankta Paŭlo. Li ne havas tian kapablon. Li restas daŭre genuanta antaŭ la tabernaklo, profundiĝanta en la preĝado, krome li fastas kaj dormas tre malmulte sur la nuda pavimo de la preĝejo.
 De tago al tago la loĝantoj, kvankam senatentaj kaj sensentemaj, ekinformiĝas pri la vivmaniero de sia paroĥestro. La malmultaj vizitantinoj de la preĝejo alproksimiĝas al la pastro, eniras en lian loĝejon, gvatas la kuirejon kaj ekkonscias ke tiu maldika, soleca viro, kun ordonvesto tro larĝa kaj senkolora, travivas tre mizere. Ili disigas la noticojn tra la loĝantaro vekante la atenton de la paroĥanoj. La plej scivolemaj el ili, diskrete, ekeniras la preĝejon, vidas la paroĥestron genuantan kaj ankaŭ ili respekte, ekgenuas kaj preĝas kun li. Iuj eĉ prenas kuraĝon por peti de li konsilon, sekvataj, poste de aliaj ĉar la sugestoj de la pastro estas tiom persvadaj ke ili sentas sin ŝovitaj al plena konfeso. Temas pri liberiga, edifa konfeso, kiu levas la spiriton ĝis la plej altaj suproj, jam de longe forgesitaj.
 La paroĥestro ekkonscias, ke la vilaĝo iom post iom ŝanĝas aspekton kaj komprenas, ke siaj paroĥanoj estas nur perdiĝintaj ŝafoj bezonantaj bonan paŝtiston, ke pli ol la fastoj, la pentofaroj, la korpaj humiliĝoj necesas, ke li elverŝu sur ilin tutan sian fratan amon. Li nun volas koni ilin unuope, retenas ilin en preĝejo per longdaŭraj predikoj. Iafoje li konfuziĝas, kortuŝiĝas, interrompiĝas sed parolas uzante ilian dialekton, utiligas iliajn komparojn, malkaŝas vervon kaj strukturon de lingvaĵo vekante miregon. Li ne prunteprenas konvenciajn vortojn, male li parolas per tiuj elfluantaj el profundo de sia animo. Tio frapas la aŭskultantojn, tiel ke ili, elirante el la preĝejo komentas “Neniu pastro parolis pri Dio kiel faras nia paroĥestro.”
 Nun, akirinte ilian fidon, li klopodas ordigi la vivsistemon en la vilaĝo. Li petas kaj obtenas de la bienuloj la ĉesigon de la dimanĉa laboro, obtenas de la komunumaj aŭtoritatuloj la fermon de kelkaj tavernaĉoj, la nuligon de noktaj dancoj dum la vilaĝaj festoj.
 Inter la paroĥanoj estas iuj vivantaj en la plej nigra mizero. Li dividas kun ili sian malmultan nutraĵon, gastigas la senhejmulojn, kiuj frapas ĉe lia pordo, li iras de farmo al farmo almozpetante panon, tritikon, monon por ilia vivtenado. Iuj paroĥanoj alflankiĝas al li en tia solidareca agado. Li interesiĝas precipe pri la infana instruado. Li obtenas de la Komunuma Konsilio la ĉeeston en la vilaĝo de preteriranta instruisto, kiu lernigu la unuajn rudimentojn de legado, skribado kaj kalkulo al knaboj kaj plenkreskuloj. La urbestro metas je lia dispono remizon somere utiligitan kiel proviantan magazenon kaj vintre uzeblan kiel lernoĉambron. La paroĥestro, mense havas grandan planon: malfermi porvirinan lernejon ĉar la knabinoj, iom pli ol dekjaraj, estas sendataj je servo de familioj al aliaj vilaĝoj aŭ urboj, kie plurfoje ili riskas fali en danĝeron ĉar ilia naiveco ne estas de ĉiuj respektata. Li opinias ke la virino ege influas sur la bona disvolviĝo de familio.
 Kvin jarojn post lia alveno en Ars, lia revo realiĝas. Li elektas la plej promesplenajn kaj aktivajn knabinojn, sendante ilin ĉe instruantajn monaĥinojn por ellernado. Dank’ al helpo de iuj bonhavuloj li aĉetas duetaĝan dometon kaj inaŭguras virinan lernejon sub la titolo “La providence” La novaĵo disvastiĝas kaj, baldaŭ, alvenas junulinoj de apudaj vilaĝoj tiel ke necesas estigi dormejon. Kelkajn jarojn poste la Providence iĝas virina orfejo.
 Tamen la eduka agado de la paroĥestro de Ars manifestiĝas per la konfesprenoj. Tiu agado markas la komencon de lia spirita dramo, kiu instigas lin al tia konsidero: “Kiom multe malfeliĉa estas pastro kiu, mankante je interneco, prenas sian oficon kiel ordinaran metion”.
 Samtempe li juĝas sin mem “hipokritulo”, ĉar li akceptis gravegan taskon ne sin oponante kaj sen merito je malavantaĝo de aliaj ĝuste pli indaj. Li eĉ ne kuraĝis kontraŭparoli, kiam la episkopo supertaksis lin.
 Aliaj paroĥestroj malkaŝe, ne perdas okazon por rimarkigi tion al li, aliaj eĉ predikas kontraŭ li Sed li ne ofendiĝas, male li sentas, ke li pli multe amas ilin, ĉar ili memorigas al li lian hipokritecon.
Intertempe la famo pri lia sankteco disvastiĝas de regiono al regiono. Alvenas pilgrimuloj de apudaj vilaĝoj, por konfesi: komence po dudeko tage, sed poste ili pliiĝas je po tridekmil jare, alvenintaj de ĉiu franca loko ĝis, en la lastaj tempoj, la atingo de centmil vizitantoj dumjare. Necesas starigi ĉiutagan veturilservon de Lion al Ars kaj malfermi apartan giĉeton ĉe la starto-stacio por la vendo de irrevenaj biletoj longdaŭraj ok tagojn ĉar oni devas atendi tutan semajnon por konfesi.
 Nun komencas la intensa misio de la paroĥestro de Ars, la de li konsiderata “Martiriĝo de konfesejo”. Dum la lastaj dudekjaroj de sia vivo, li pasigas en konfesejo po dek-sep horojn tage, blokita de senĉesa homamaso petanta esti aŭskultata. Somere premega, sufoka varmego kaŭzas ŝvelaĵojn laŭ lia tuta korpo, vintre kruda malvarmo frostigas liajn krurojn kaj piedojn. Ĉi tio tamen, estas por li tolerebla sufero. Des pli peniga estas la ondego da pekoj, da malbono, kiuj elverŝiĝas sur lin kvazaŭ subprema maro de koto.
 Li aŭskultas la pentantojn, legas ĝis la profundo de iliaj animoj kiel en malfermitaj libroj. La tempo por interbabili estas mallonga, malmultaj estas la vortoj, lia voĉo, lastatempe ĉiam pli mallaŭtiĝas, tamen la pekulo eliras taŭzita el la konfesejo. Iafoje, iuj pekuloj ne konscias pri la graveco de siaj pekoj, kaj tiam la pastro ekploras, ĉar li sentas sin nekapabla konvinki ilin pripenti. Okazas nu io eksterordinara. La pekulo, konsternita travidas en tiuj larmoj la suferon de Dio mem enkarnigitan en la vizaĝo de la pastro pro siaj kulpoj.
 Aliflanke la paroĥestro de Ars, pli kaj pli konstatas ke Dio utiligas lin, humilan pastron senkulturan por plenumi grandegan planon: obteni la konvertiĝon de kiom eble plej multaj pekuloj. Dio transigas iliajn kulpojn sur la konfesprenanton, de kiu Li petas tutan sinoferon por la savo de siaj “gefiloj”. La paroĥestro konvinkiĝas ke, laŭ tiu celo, devas, li mem, punpagi iliajn kulpojn kaj pro tio proponi al Dio sian tutan humanecon: dormi malmulte kaj malbone, treege fasti, sin skurĝi ĝis la sveno. Al li ne pezas la fizika sufero, se tamen Dio helpas lin esti bona paŝtisto, kiu sukcesas konverti amason da pekuloj.
 Tiu vivkonduto, tamen minas lian jam malfirman sanon. Ĉiam pli ofte dolorigaj kolikoj lin ŝancelas ĉe la eliro el la konfesejo. Pulmaj kongestoj trafas lin, kiu, kontraŭvole nepre bezonas trankvilecon kaj ripozon. Tial li devas translokiĝi ĉe sia frato, al apuda vilaĝo, sed eĉ tio neniel utilas ĉar amaso da pilgrimuloj ŝoviĝas antaŭ lia nova loĝejo.
 La Episkopo ordonas lian revenon al Ars sendante tien helpantan vikarion kaj iujn diocezajn misiistojn. Malgraŭ tio lia farto ne pliboniĝas, tiel ke li prenas decidon forlasi la paroĥon provante kaŝe foriri dumnokte. La vilaĝanoj, ĝustatempe, informitaj pri tio amase baras al li la vojon preĝpetegante lin ne esti forlasitaj. Por ne perfidi siajn fidelulojn la paroĥestro revenas al sia paroĥejo, kie li restas ĝis la morto kiu okazas la kvaran de aŭgusto 1859.
 Papo Pio la dek-unua kanonigas lin la 31an de majo 1925.
 Lastjare, okaze de la inaŭguro de la sacerdota jaro, la nuna papo Benedikto la dek-sesa finas sian paroladon parafrazante la titolon de itala romano, sed laŭ kontraŭ senco:
 “Kristo haltis en Ars en la tempo kiam estis paroĥestro Jean Marie Vianney. Tien Li vidis amasojn da homoj elĉerpitaj kiel perdiĝintaj ŝafoj sen paŝtisto. Bona paŝtisto estas la plej granda trezoro, kiun Dio povas konfidi al paroĥo. Ĝi estas unu el la plej multvaloraj donacoj de la Dia Mizerikordo!”

-


MULTE DA DANKOJ
(per motivi di riservatezza
diamo solo la sigla del nome e la provincia)

Kontribuo al UECI kongreso:
C.S.
A.R.S.
A.Z.
F.O.
L.M.
RM
RM
TO
VC
IM
15,00 euro
16,00 euro
10,00 euro
20,00 euro
100,00 euro



LETEROJ AL REDAKTEJO


Śwista Woda -Sankta Akvo
Maria Sanktejo proksima de
Bjalistoko la 20 majo 2010

Estimata S-ro Prezidanto!

 Mi informas vin, ke mi partoprenis la solenaĵon okaze de la 100 jariĝo de IKUE kaj 100 jaroj de la Esperanto Movado en Bjalistoko. Jen ĉirkaŭ 40 esperantistoj el la tuta Pollando partoprenis la solenan fondon de du krucoj fonditaj de pola esperantistaro. Post la s-ta Meso en E-o, kiun celebris tutlanda pola animzorganto pastro Roman Gmyrek, en la Maria Sanktejo en Sankta Akvo en loko Wasilków proksima al Bjalistoko estis inaŭgurita katolika kruco en Monto de Krucoj. Samtage ni inaŭguris solene la duan krucon ortodoksan en la ortodoksa sanktejo: Sankta Monto Grabarka (en distanco ĉirkaŭ 100 km de Bjalistoko). Eble la informo povas esti interesa.

Salutas amike – Dio benu!
Bohdan Wasileski.



INFORMOJ EL LA LOKAJ GRUPOJ


TREVISO

 Dal 30 luglio, Serio Boschin inizierà un corso di esperanto a casa sua. Ha contattato cinque persone fra cui due giovani, una del gentil sesso.

MILANO

 Nei mesi di luglio e agosto verrà sospesa la celebrazione della messa mensile in esperanto. Si riprenderà sabato 18 settembre.
 Dal mese di giugno il Circolo Esperantista Milanese è aperto ogni mercoledì dalle 17 alle 19 per conversare in esperanto. L'incontro, del tutto informale, è aperto a chiunque voglia esercitarsi nella conversazione o anche solo ascoltare. Lo scopo è anche quello di avvicinare al circolo, esperantisti isolati, o curiosi che semplicemente vogliono sentire come suona la lingua. Durante gli incontri è vietato l'uso di altre lingue. I primi incontri, iniziati in via sperimentale e senza troppa propaganda, hanno avuto un discreto successo (in media sei partecipanti, tutti esperantisti) per cui verranno ripresi a settembre dopo la chiusura estiva. Animatori degli incontri sono Carla Sfardini e Giovanni Daminelli. Con la ripresa autunnale dei corsi si confida nella partecipazione anche degli allievi.



GIOVANI CONCORRETE

L'UECI dispone ancora di n° 3 premi da 258,23 € ciascuno da assegnare a giovani di età compresa tra i 18 e 30 anni, iscritti all'UECI che conseguano il diploma di esperanto di terzo grado. I premi saranno erogati quale contributo per la partecipazione a un congresso dell'UECI o dell'IKUE. Gli interessati si rivolgano al presidente UECI.



QUOTE E NORME ASSOCIATIVE ANNO 2010

Nota Bene: Su indicazione dell'assemblea generale dei soci (Chianciano 2009) si è deciso di aumentare la quota annuale per i soci ordinari da 20 a 21 euro. Di conseguenza sono cambiate anche le altre.

Associato ordinario con Katolika Sento (SO) 21,00 €
Associato giovane (SG) 10,50 €
Associato familiare (SF) 10,50 €
Associato ordinario con Espero Katolika (SOE) 42,00 €
Solo abbonamento a Katolika Sento (AK) 10,00 €
Solo abbonamento a Espero Katolika (AKE) 21,00 €
Associato sostenitore (SS) 42,00 €
Associato sostenitore con Espero Katolika (SSE) 84,00 €

Il periodico Katolika Sento viene inviato a tutti gli associati, tranne che per i familiari.
E' associato giovane chi non ha superato i 25 anni.
E' associato familiare chi convive con altro associato.
Per l'abbonamento all'estero aggiungere 6 euro per spese di spedizione.
Specificare nella causale del versamento la categoria dell'associato, l'anno di nascita dei giovani, l'esatto indirizzo per il recapito del periodico K.S., la destinazione di eventuali offerte.
I gruppi locali con almeno 10 soci trattengono 2,10 euro per l' associato ordinario e 1,05 per l'associato giovane o familiare, mentre la quota dei soci individuali va interamente all'UECI.

I versamenti vanno fatti sul C.C. Postale n. 47127675
Unione Esperantista Cattolica Italiana U.E.C.I
Nota: Sull'etichetta/indirizzo di Katolika Sento è indicata la sigla associativa e l'anno di scadenza dell'abbonamento.



AMUZE

(el: www.gioba.it - sendis Tiziana Fossati)

***

En Paradizo
Pia kristano mortas kaj atingas Paradizon. Tuj li komencas promeni por miri la lokon kaj eble renkonti siajn mortintajn parencojn kaj konatojn. Iumomente, kun sia granda surprizo li vidas sian maljunan paroĥestron, kiu amindumas kun juna belulino sidanta sur liaj genuoj.
Iom mirigite li diras:
- Reverendo, mi gratulas vin pro la granda rekompenco, kiun vi meritis pro via ĉasta vivo!
- Ne! Ŝi ne estas mia rekompenco. Male: mi estas ŝia puno.

***

Riĉuloj
Plurmilionulo, reveninte en sian vilaon, rimarkas, ke lia hejmo estis priŝtelita.
Lia konato, ankaŭ li milionulo, diras:
- Vi devas trovi la ŝteliston kaj severe puni lin!
- Lasu lin trankvila. Ni ĉiuj iam komencis malgrandaj!

***

Malriĉuloj
Dumnokte en hejmo de malriĉuloj la edzino vekiĝas pro bruo el la alia ĉambro kaj komprenas, ke tie estas ŝtelisto.
Ŝi vekas la edzon kaj flustras:
- Vekiĝu, ŝtelisto estas en nia hejmo!
- Jes, ankaŭ mi aŭdis lin, sed mi ŝajnigas estis dormanta, ĉar mi hontas, ke li devos forlasi nian hejmon kun malplenaj manoj.

***

Patroj
- Sinjoro policisto, venu tuj! mia paĉjo estas batita de iu.
La policisto alvenas kaj vidas du uloj, kiuj sovaĝe batas unu la alian.
- Kiu estas via paĉjo?
- Mi ne scias! Estas ĝuste pro tio, ke ili interbatiĝas!

***

Kirurgia interveno
Sinjorino revekiĝinte el anestezo, sin turnas al blanke vestita sinjoro, kiu ridetas al ŝi:
- Doktoro, kiel iris la operacio?
- Verdire mi ne estas doktoro, mi estas Sankta Petro.

***

Miskompreno
Du sinjorinoj sonorilas ĉe pordo de loĝejo kaj viro malfermas ĝin.
- Ni estas volontulinoj de la maljunulejo “Vilao Sankta Maria”. Ĉu vi havas donacon por ni?
- Jes, atendu momenton, mi donos al vi mian bopatrinon.

***

El la lernejo
- Brava Peĉjo! mi vidas, ke vi revenas hejmen kontenta. Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas iri al la lernejo.
- Ne konfuzu la aliron kun la revenon.

***

Ŝtelita mono
Fama financisto, suspektas havi kelkajn korajn problemojn, tial iras vizitigi sin de fama kardiologo sia amiko. Post kelkaj tagoj li ricevas koverton kun la honorario. Li surpriziĝas rimarkinte, ke temas pri 5000 eŭroj. Do li subskribas ĉekon por tiu sumo kaj sendas ĝin al kirurgo en koverto aldonante bileton kun ĉi tiuj vortoj:
- Kara profesoro, mi sendas al vi kiom vi petis. Sed konsentu, ke mi diras al vi, ke ĝi estas mono ŝtelita.
La kirurgo resendas kvitancon kun bileton:
- Dankon por la mono. Mi scias, ke vi ŝtelis ĝin, sed ne gravas, al mi ĝi estas egale bona.

(sendis Johano)