Enhavo



19a Ekumena Esperanto Kongreso en Vroclavo


     De sabato la 18a ĝis sabato la 25a de Julio okazis en Vroclavo (Pollando) la 19a Ekumena Esperanto-Kongreso, kiu estis samtempe la 62a Ikue-Kongreso kaj la 59a kongreso de Keli.
     Vroclavo estas unu el la plej grandaj polaj urboj. Antaŭ la dua mondmilito ĝi estis germana do ĝia nomo estas: Wrocław en la pola, Breslau en la germana, Vratislav en la Ĉeĥa kaj Bratislavia en la Itala (laŭ la legendo ĝi estis fondita de la ĉeĥa princo Vratislav kaj nomita laŭ lia nomo). La kongreso okazis en Alta Porpastra Seminario. La temo de la kongreso estis prenita el la Unua Epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj: “...fido, espero kaj amo, tiuj tri” kun la aldono “espero kristana aŭ monda senespero”.
     Aliĝis 229 homoj el kiuj 15 italoj, sed fine nur 10 el ili partoprenis. Grupo de ok italoj, inter kiuj la skribanto, ekveturis sabaton matene de la monaĥejo de Mezzolombardo (TN), kie loĝas nia vic-prezidanto frato Pierluigi, kaj atingis la Seminarion de Vroclavo post pli ol 12 horoj de veturado pere de aŭtobuseto disponigita por ni de la franciskanoj.
     Dimanĉe matene oni celebris Sanktan Meson en la preĝejo de la Plej-sankta Virgulino Maria sur Sablo, kies paroĥestro estas la IKUEano sac. Stanisław Pawlaczek. La protestantoj havis sian apartan diservon en la luterana preĝejo de la Dia Providenco. Posttagmeze okazis la solena malfermo de la kongreso en la impona, baroka “Aula Leopoldina” de la Vroclava Universitato, kun la ĉeesto de reprezentantoj de la urbo, de la lokaj eklezioj kaj de la Silezia Esperanto-Asocio. Inter la solenaj paroladoj junaj violonistino kaj pianistino ludis agrablan klasikan muzikon. Vespere, en la kongresejo, s-ino Jadwiga Dzięgielewska fermis la tagon per kantkoncerto en E-o.
     Lundo komenciĝis je la sepa horo per la s-kta Meso, poste la antaŭtagmezo estis dediĉita al du prelegoj pri la kongresa temo. Unue prelegis la prezidanto de KELI, Philippe Cousson, pri la Espero, poste la prezidanto de TOLE, Boĵidar Leonov, pri Fido, Espero kaj Amo laŭ ortodoksa vidpunkto. Tagmeze ni piediris al la ortodoksa preĝejo de s-ktaj Cirilo kaj Metodio por la komuna preĝo. La posttagmezo estis disponigita al vizito de la urbo. La vespero komenciĝis en la grek-katolika preĝejo, kie pastro Bogdan Drozd kantis laŭtvoce siaj poeziaj kantoj, kaj finiĝis per nokta ŝipveturo sur la rivero Odra.
     Ankaŭ mardo komenciĝis je la sepa horo per la s-kta Meso, poste okazis prelego de pastro Roman Forycki pri la temo: “Espero por la mondo laŭ vidpunkto de la papo Benedikto la Deksesa”, sekve la prelego de prof. Endre Dudich pri: “Tero, ĉielo kaj espero – Geologio kaj teologio”. La tagmeza preĝo okazis en la jezuita preĝejo de La Plej Sankta Nomo de Jesuo. Posttagmeze Prof. Endre Dudich prelegis pri “Ami kaj agi fidante – Albert Schweitzer kaj Patrino Tereza”, sekvis orgenkoncerto en la luterana preĝejo de Dia Providenco. Vespere okazis recitalo de Paweł kaj Władysław Salik kaj Antoni Walaszek kun akompano de Wojciech Ławnikowicz.
     Merkrede okazis la kutima tuttaga ekskurso. Unue ni atingis Świdnican, kie ni vizitis la faman evangelianan lignan “Preĝejon de Paco”, poste en la katolika katedralo okazis la s-kta Meso. Sekvis vizito de la kastelo Książ, kaj, laste, la vizito de la kuracloko Szczawno Zdrój, kie, en la urba parko okazis koncerto honore al la kongresanoj.
     La ĵaŭda antaŭtagmezo estis dediĉita al la Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj al la Jarkunveno de KELI. Posttagmeze, por la katolikoj, okazis s-kta Meso en la apuda katedralo. Je la fino de la meso kardinalo Henryk Gulbinowicz, emerita ĉefepiskopo de Vroclavo, bonvenigis nin kaj parolis favore de nia lingvo. Evangeliana Diservo okazis samtempe en la luterana preĝejo de s-ta Kristoforo. Vespere la franca kantisto-muzikisto-amuzisto JoMo entuziazme amuzigis nin per koncerto en dudeko da lingvoj.
     Vendredo komenciĝis je la sepa horo per la s-kta Meso. En la antaŭtagmezo prelegis Siegfried Krüger pri “Bonhoeffer kaj la Ekumeno”, tuj poste prelegis Marija Belošević pri “Sankta Francisko: paco kaj bono” kaj fine la prezidanto de IKUE, Miloslav Šváček prezentis la pasintjarajn aranĝojn. La tagmeza preĝo okazis en la grek-katolika preĝejo de s-taj Vincento kaj Jakobo. La posttagmezo estis libera tempo por viziti la urbon kaj sin prepari por la adiaŭa vespero gvidata de Carlo Sarandrea.
     Sabaton matene post la sankta meso ni reveturis hejmen.
Giovanni Daminelli




     Leszek Henryk Łęłgowski, IKUE-ano polacco e poeta, in memoria dei luoghi del congresso di Wrocław, ci ha inviato questa sua poesia nella traduzione di Bogusław Sobol.
(“Ostrów Tumski” è il nome del luogo in cui sorge la cattedrale e il seminario vescovile sede del congresso. Il nome, nell'antico polacco, significa “Isola della Cattedrale”, infatti questa era collocata su un isola fino al 1810 quando fu prosciugato e riempito il ramo settentrionale del fiume Odra.)

Vroclava “Ostrów Tumski”
(loko de la19a Ekumena Esperanto Kongreso)
“Ostrów Tumski” in Wrocław
(luogo del 19° Congresso Ecumenico Esperantista)
Kial la memoro mia
tiel ofte revenadas
al la katedrala vojo
ombrumigita pere de la verda
procesio de la arboj
meze de la pastelaj fasadoj
de domoj kaj antikvaj sanktejoj
gvidantaj al la portalo
de Tumska Katedralo?
Perchè la mia memoria
ritorna così spesso
alla strada del duomo
ombreggiata dalla verde
processione degli alberi
tra le facciate color pastello
di case e antichi santuari
conducenti al portale
della Tumska Cattedrale?
Hodiaŭ mi ankoraŭ ne scipovas
kaj mi ne deziras forgesi
la sunajn interplektitajn
de la pluva vetero
la juliajn tagojn-
neforgeseblajn rememorojn ...
La vroclavajn stratojn, stratetojn,
la sanktejojn denove revivigitajn
al la vivo, nekalkuleblajn
sur Odra pontojn
ekmeditantaj kune kun mi
super la spegulo de la rivero
fidela al la Urbo.
La retrovitajn post jaroj
Amikoj Esperantistoj.
Ancor oggi non so capacitarmi
e non desidero dimenticare
gli assolati giorni di luglio
intrecciati
col tempo piovoso
imperiture rimembranze...
Le strade di Wrocław, viuzze,
santuari di nuovo ridonati
alla vita, innumerevoli
sull'Odra i ponti
con me anch'essi meditanti
sopra lo specchio liquido del fiume
fedele alla Città.
I ritrovati, dopo anni,
Amici Esperantisti.
Ĉe la piedoj de la gotika preĝejo
de Sankta Kruco
la baroka Johano Nepomuceno
kun la kruco en la mano
de supre benis
ĉiutage
niajn esperantajn padojn
gvidantajn al la multnombraj
vroclavaj ĉefaj vojoj...
Presso i piedi della gotica chiesa
di Santa Croce
il barocco Giovanni Nepomuceno
con la croce nella mano
benediceva
ogni giorno
i sentieri di speranza
conducenti alle numerose
di Wrocław grandi strade.
Per la strofoj de la sopiro el malproksimo
mi revenas al la suprenflugantaj
katedralaj turoj
de Sankta Johano Baptisto
per la suno pentritaj
kaj la vespera ilumino
ne nur de la steloj montrita
la lastan celon de la homo - Ĉielon.
Con le strofe dell'anelito da lontano
io ritorno alle svettanti torri
della cattedrale
di Santo Giovanni Battista
colorate dal sole
e alla luce serale
non sol dalle stelle mostrata
al fine ultimo dell'uomo - il Cielo.
En la ne granda malproksimo
nia ruge-malhela Haveno:
Alta Porpastra Seminario
ĉiutage aŭskultanta
la lingvon de la amikeco kaj espero
ESPERANTO.
Nella non grande lontananza
il nostro Porto rosso-cupo:
L'alto Seminario Vescovile
che udiva ogni giorno
la lingua dell'amicizia e di speranza
l'ESPERANTO

Leszek Henryk Łęłgowski Bydgoszcz, VII 2009
Esperantigis: Bogusław Sobol
Milanówek, VIII. 2009
(Versione ritmica a cura della redazione)



EL LE HOMILIOJ DE MONS. BALCONI


El la homilio de la 24a jartempa dimanĉo (16-09-2006) pri la la evangelio laŭ Marko: "Vi estas la Kristo... La Filo de la homo devas multe suferi."


     Vi estas kristano; vi kredas en Jesuo, vi sekvas Jesuon, vi estas kunigita kun Jesuo. Tamen, kiu estas Jesuo por vi? La evangelion ni devas preni      serioze, laŭvorte; ĉar Jesuo mem faris ĉion kion li diris kaj post li multaj fideluloj el liaj sekvantoj.
     Eltirinte la esencon de ĉi tiu problemo, la Evangelio de Marko fiksiĝas pri du korolarioj.
1) La dubo de Petro: Ĉu vere necesas la kalvario?
2) La metodo: La konvertiĝo estas imito de Jesuo, estas Jesuo, estas la graco, kiu nin savas. Kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos.
     Vivis iam cenobitestro, kiu estis spirita patro de 200 monaĥoj. Iun tagon Jesuo decidis lin viziti, sin prezentante sub la aspekto de malriĉa, maljuna asketo. Li parolis kun la pordisto, tamen la cenobitestro respondigis, ke li estas tre okupita. La Sinjoro, kompatema, ne koleris, sidiĝis ĉe la pordego de la monaĥejo kaj pacience atendis. Vesperiĝis. Jesuo denove parolis kun la pordisto petante lin diri al la cenobitestro: "Pro tio, ke per via bela maniero vivi, vi serĉas gloron kaj honorojn de la homoj, vi neniam gustumos la bonaĵojn de mia ĉiela regno". Je ĉi tiuj vortoj, la cenobitestro komprenis, ke tiu malriĉulo estis la Sinjoro ĉiopova, li bedaŭris pro sia agado, pentis pro la perdo de ŝanco tre grava kaj petis la pardonon al la Sinjoro pro la maniero kiel li lin traktis.
...
     Se ni estas kredantoj, ni devas montri ke ni renkontis la Sinjoron, kaj ke ĉi tiu renkonto ŝanĝis nian vivon kaj plenigis ĝin je ĝojo kaj paco.
     Ni kutimas diri, ke la kristanismo ne estas facila. Ĉi tio estas vera, sed samtempe ni memoras ke la jugo de la Sinjoro estas ne peza, sed dolĉa, kaj ke la vojo de la Sinjoro estas suprenira kaj pasas tra la kruco. Tamen ni renkontas lumajn atestantojn de kristanismo; senpere apude, ni vivas kun kristanaj sukcesaj estaĵoj kaj kun personoj kapablaj komuniki la kristanan esperon kiu ilin animas.
     Ĉiu siamaniere renkontas Jesuon kaj esprimas sian fidon.
     Sankta Johana Antida Touret alvenis al Karmelo en Besançon. Trans la kradaĵo ŝajnis al ŝi vidi manojn altiĝintajn petegantajn: manojn de malriĉuloj, manojn de malsanuloj, manojn de senhelpuloj. Ŝi aŭdis la voĉon de Jesuo dirantan: tion kion vi faris al ĉi tiuj malgranduloj vi faris al mi. Ŝi interparolis kun sia patro, kiu sendis ŝin ĉe la kongregacion de Sankta Vincenzo de Paoli.      Ŝia metodo kaj ŝia regulo estis imititaj de ĉiuj kongregacioj okupiĝintaj pri karitato.
     Kial kelkaj personoj estas kapablaj konservi sur la varmega sablo de la animo la spurojn de Jesuo ĝis tia grado?
     Kaj ni?
Mons. Giovanni Balconi




GIOVANI CONCORRETE

L'UECI dispone ancora di n° 3 premi da 258,23 € ciascuno da assegnare a giovani di età compresa tra i 18 e 30 anni, iscritti all'UECI che conseguano il diploma di esperanto di terzo grado. I premi saranno erogati quale contributo per la partecipazione a un congresso dell'UECI o dell'IKUE. Gli interessati si rivolgano al presidente UECI.



BIBLIA KULTURO

VULGATO, VULGATOJ, NOVA VULGATO
VOLGATA, VOLGATE, NUOVA VOLGATA
     Kio estas la Vulgato (latine: Vulgata)?. Temas, pri la Biblio (malnova kaj nova testamentoj), latinigita, el la greka kaj hebrea, de Sankta Hieronimo kaj de ties skolo komence de la 5a jarcento.      Che cos'è la Volgata? Si tratta della Bibbia (vecchio e nuovo testamento), tradotta in latino, dal greco e dall'ebraico, da San Girolamo e dalla sua scuola all'inizio del 5° secolo.
     Tiu Vulgato estis manskribite kopiita, por ĝin konservi kaj transdoni, en diversajn landojn de kristanujo, kaj reproduktita en sennombraj liturgiaj legadlibroj. Kiu volus kompari la diversajn mankopiaĵojn, tiu konstatus, ke la kopio, kiun mem legas, estas malsama ol tiu uzata en la najbara eklezio, kaj ambaŭ malkovrus, ke kelkdeko da kilometroj plinorde aŭ plisude oni uzas trian malsaman kopion.
     Tale Volgata fu copiata a mano per essere conservata a diffusa nelle diverse regioni cristiane e riprodotta negli innumerevoli lezionari liturgici. Chi avesse voluto confrontare i diversi manoscritti, avrebbe constatato che la copia da lui letta era diversa da quella usata nella chiesa vicina ed ambedue avrebbero scoperto che qualche decina di kilometri più a nord o più a sud si usava una terza diversa copia.
El tio, evidente, la neceso revidi, revizii, priserĉi, esplori por reakiri, se eblas, la originalan Vulgatan tekston.  Da ciò la necessità di rivedere, revisionare, ricercare, esplorare per riasalire possibilmente al testo originale della Volgata.
     Aŭtonome provis tion fari Erasmo el Roterdamo (1516), kies verka rezulto, pro vasta akceptado inter evangelia kaj anglikana konfesioj, prenis la nomon Textus Receptus (Teksto Akceptita), sed ĝi kontentigis tre malmultajn kompetentulojn. Reprovis, ĉe la pariza Sorbono, Roberto Stefano (Robertus Stephanus), kiu en 1550 eldonigis Vulgaton, disdivitan en versegoj, kritike korektitan. Tiu, el diversaj malsamaj kopioj, rezultigis “vulgatan” tekston, kiu ne plaĉis al tiufaka sciencaro.
     Ci ha provato autonomamente Erasmo da Rotterdam (1516), il cui lavoro, per la vasta approvazione tra le confessioni evangelica e anglicana, prese il nome di Testus Receptus (Testo accettato), ma accontentò pochissimi esperti. Ci ha riprovato, alla Sorbona di Parigi, Roberto Stefano (Robertus Stephanus), che nel 1550 pubblicò una Volgata, suddivisa in versetti, criticamnete corretta. Costui, da diverse differenti copie ricavò un testo di “Volgata”, che non piacque agli studiosi del settore.
Oni scias ke la Koncilio de Trento (1545-1563) deklaris, ke la Vulgato de Sankta Hieronimo estas teksto “aŭtentika”. Ĉi tie “aŭtentika” signifas jure fidodigna kaj referenc-punkto en liturgiaĵoj kaj seminariaj studoj. Sed ĝi ne volis kaj ne povis indiki kia teksto, inter la multaj, estas la vere “aŭtentika”, kaj solicitis la papojn krei spertulajn komisionojn por revenigi al la originala teksto.
Si sa che il Concilio di Trento (1545-1563) dichiarò che la Volgata di San Girolamo è un testo “autentico”. Qui aŭtentico significa giuridicamente affidabile e punto di riferimento nella liturgia e di studio nei seminari. Ma non volle né pote indicare quale tra i molti testi fosse quello veramente “autentico” e sollecitò i papi a creare una commissione di esperti per pervenire al testo originale.
La taskon iniciatis papo Siksto la 5a (1580). Kiam la internacia komisiono de li tiucele kreita prezentis la “rekuperitan” vulgaton, sparkis plurflankaj kritikoj kaj protestoj. La sekva papo, Klemento la 8a, kreis novan komisionon de kiu naskiĝis la Vulgato Siksta-Klementa (1592), kiu fariĝis disciplina normo en la katolika eklezio.
Papa Sisto V si assunse questo incarico (1580). Quando la commissione internzionale creata a questo scopo presentò la “recuperata” Volgata, sorsero da più parti critiche e proteste. Il papa successivo, Clemente VIII creò una nuova commissione dalla quale originò la Volgata Sisto-Clementina (1572) che divenne norma disciplinare nella chiesa cattolica.
Sed, dume, alsceniĝis, aparte en protestantaj medioj, pli modernaj hermeneŭtikaj iloj, filologiaj konceptoj kaj revenigo al la originalaj, grekaj kaj hebreaj, tekstoj. Tiuj pristudaj metodoj generis la certecon, ke la reviziitaj Vulgatoj entenas multegajn neekzatkaĵojn, kopiistajn enŝtelaĵojn kaj forlasaĵojn. Kvankam tiuj originalaj fontoj, grekaj kaj hebreaj, entenas diversajn malsamaĵojn kaj manipulaĵojn, tamen ne bremsiĝis la deziro resarki kaj revizii la diversajn “Vulgatojn”.
Ma, nel frattempo, comparirono sulla scena, pricipalmente in ambiente protestante, strumenti ermeneutici e concetti fililogici più moderni e un ritorno ai testi riginali greci ed ebraici. Tali metodi di ricerca certificarono che le Volgate revisionate contenevano moltissime inesattezze, aggiunte dei copisti ed omissioni. Benchè anche quelle fonti originali, greche ed ebraiche, contenessero parecchie differenze e manipolazioni, tuttavia il desiderio di ripulire e rivedere la diverse Volgate non venne meno.
La deziro fariĝis volo kaj devo pro instigo da la dua Vatikana Koncilio, kies membroj arde solicitis, ke la papo reprenu la vojon al la readaktado al la latina de la tuta biblio laŭ la malkorvoj kaj sciencaj kriterioj akumulitaj dum la lastaj du jarcentoj. Estis kreita, iniciate de papo Paŭlo la 6a (1965) internacia komisiono kaj alia kontrola komisiono La rezulton, por la katolika eklezio (1979), solene aprobis papo Johano Paŭlo la 2a kaj... estis la “Nova Vulgato”!
Il desiderio divenne volontà e dovere su esortazione del Concilio Vaticano II i cui membri ardentemente sollecitarono il papa perchè avviasse il riadattamento alla lingua latina di tutta la bibbia in base alle scoperte ed ai criteri scientifici accumulatisi negli ultimi secoli. Su iniziativa di papa Paolo VI (1965) fu creata una commissione internazionale ed un'altra commissione di verifica. Papa Giovanni Paolo II approvò solennemente il risultato (1979) per la chiesa cattolica e... fu la “Nuova Volgata”.
La verkaĵo estas tia, ke ĝi malfacile ne enfluos en la tradukojn al la diversaj nunparolataj lingvoj ankaŭ pro tio, ke ĉiu modifo estas akompanata, de longa kaj pruva filologia aparato.
L'opera è tale, che essa difficilmente non confluirà nelle traduzioni alle diverse lingue ora parlate anche perchè ogni modifica è accompagnata da un lungo e documentato apparato filologico.
Kiaj la korektoj plej notindaj? Oni kalkulas plurmilojn (aŭ plurcentmiloj) da ili: versegoj forigitaj kaj versegoj aldonitaj, frazaroj modifitaj foje aliigantaj la sencon.
Di che tipo sono le correzioni più notevoli? Se ne contano molte migliaia (o centinaia di migliaia): versetti eliminati od aggiunti, insiemi di frasi modificate e talvolta con variazione di significato.
La nova itallingva biblio, modlita sur la Nova Vulgato, enprenas ĉirkaŭ okcentmilojn da modifoj! Multaj, certe, praviĝas pro lingvaj adaptiĝoj kaj liturgiaj bezonoj, sed multaj pro la novaĵoj de la Nova Vulgato.
La nuova versione italiana della bibbia, modellata sulla Nuova Volgata, contiene circa ottocentomila modifiche! Molte indubbiamente sono giustificate da adattamenti linguistici alle esigenze liturgiche, ma molte sono determinate dalle novità contenute nella Nuova Volgata.
Kiamaniere estas savata la doktrino de ĉiuj kristanaj eklezioj laŭ kiuj la biblio estas “vorto de Dio”? Ĉu Dio lasis koruptiĝi sia vorto?
In che modo viene salvaguardata la dottrina di tutte le chiese cristiane secondo le quali la bibbia è “parola di Dio”? Forse che Dio consente alla sua partola di corrompersi?
La koncepto de “Biblio = vorto de Dio” jam signife franĝiĝis, ĉe teologoj kaj religiaj responsuloj, sed la aprobantoj de la Nova Vulgata certigas ke nenio esenca suferas ŝanĝojn!
Il concetto di “Bibbia = parola di Dio” si è già significativamente sfrangiata tra i teologi e i responsabili religiosi, ma coloro che hanno approvato la Nuova Volgata garantiscono che nulla di ciò che essenziale ha subito cambiamenti.
Armando Zecchin
(traduzione a cura della redazione)


Konkordancoj kaj komparoj kun sankta Paŭlo
(Prelego de fr. Pierluigi Svaldi dum la 23a UECI kongreso)

     Mi tre ĝoje parolas kun vi ĉiuj pri planoj, eventoj kaj sonĝoj, dumtempe ripetiĝintaj, konsiderante kiel vidpunkto la grandan sanktan Paŭlo’n. Lia personeco nete konturiĝas en la horizonto de la tempo kaj ĝi kuntrenas post si miriadojn da homoj kaj sanktuloj.
     En ĉi tiu prelego mi konsideras nur du interesajn pionirojn de nia epoko: sanktan Francisko’n el Assisi kaj Lazaro’n Ludoviko’n Zamenhof.

Pioniroj

     Ĉiufoje kiam la homaro troviĝis enkotiĝinta en pereigaj danĝeroj de ruiniĝo je la limo de pluvivo, diversaj altvaloraj eminentuloj metis je ĝia dispono sian genion por finfine subteni tiun epopean pasadon, kondukanta la homaron de la sklaveco al la libereco, de ne-estanteco al estanteco, de la senkuraĝigo al la viventuziasmo.
     Nia sankta Paŭlo klopodis per sia mensa akreco kaj sia korsentemo kaj obeemo de sia kredo, por trakonduki la siatempe homaron de la judaj atendoj ĝis la nova vigleco de la kristanismo.
     Post dekdu jarcentoj Francisko el Assisi entuziasmigis la kristanaron por ke ĝi vivu la kredon en la konkreteco de homaro vundita de la historiaj malfeliĉoj.
     Antaŭ cent-kvindek jaroj naskiĝis Zamenhof en Bialystok. Li kuraĝe prezentis konkretan proponon de reciproka kompreno inter ĉiuj popoloj de la tero.

Junaj spiritoj

     Antaŭ ne longe, precize kvar monatoj, forpasis doktoro Zoilo Princis, kiu estis mia unua esperanta instruisto. Okdekjara, li suferis je malsano, sed li havis junan spiriton. Lia sentenco estis: «Kion vi faras, faru ĝin kun entuziasmo», aŭ pli bone: «Havu entuziasmon pri io, kion vi faras»! Mi vidis ĉi tion en liajn brilajn okulojn, mi aŭdis ĉi tion en lia voĉtono, mi observis ĉi tion en la entuziasmo, kiun li metis en la iniciatojn favore de esperanto.
     Sankta Paŭlo, ektreme voloplena homo, dotita per vere eminenta talento, streĉis sian tutan forton en ion de li faritan. Al la kristanoj de Galatujo kaj Korinto li skribis: kiel hebreo, «mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj» (Gal. 1,14), kiel kristano, poste, «mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn» (Kor. 9,22b).
     Sankta Franciskus, ankoraŭ dekokjara, aperas kiel junulo, kiu laŭistinkto sin ĵetas fervore en la diversajn entreprenojn de la vivo: li estas inter la batalantoj kontraŭ la Peruĝanoj; li amuziĝas vendante ŝtofojn kune kun la patro; kiel ĉefaktoro li aranĝas festenojn, li prezentiĝas kiel la pli promesplena kavaliro pri justaj aferoj; por ne paroli pri tio de li farita kiam li sin ĵetis kapantaŭen en la evangelian aventuron.
     Kaj kion faris la dekokjara Zamenhof? Li kompletigis sian unuan projekton pri internacia lingvo. Tiu ĉi estis sonĝo, kiun li en sia koro retenis ekde la infanaĝo: ”kiam mi estos plenkreskulo, mi forigos la neakcepteblan miskomprenon, kiun mi konstatis inter la fremdaj diverslingvaj etnoj”.

La dua nomo.

     Sankta Paŭlo naskiĝis en Tarso kun la nomo Saŭlo, kiel la pli fama praavo de sia tribo, Saŭl, la reĝo kiu forigis multajn malamikojn de Judoj. Kaj kial ni nomas lin Paŭlo? Liaj gepatroj, konsiderante la plej vastan kulturan ĉirkaŭtekston, donis al sia filo ankaŭ grekan kaj roman nomon: Paŭlo. Tiu ĉi malfermo al la greka kaj roma mondoj, okazinta ekde la naskiĝo, faros Paŭlon la granda apostolo de la paganoj.
     Ĉu vi scias, kiu estis la vera baptonomo de Francisko el Assisi? Dum la malproksimeco de la patro, kaŭze de aferoj, la patrino nomis lin Johano, bondezirante al la filo fariĝi komencanto de nova epoko, kiel Johano, la Baptisto, la antaŭvenanto de Kristo. Sed la patro, Pietro di Bernardone, pensante pri gajnoj akiritaj de Francujo, trudis al li nomon Francisko. La historio ekzaltas ĉi-originan nomon, alskribante al ĝi tute novajn valoron kaj signifon.
     Pro enradikiĝinta moro Zamenhof havis du nomojn. Ekde naskiĝo li nomiĝis Lazaro, sed, kiel estis tiama kutimo en tiuj lokoj, li havis ankaŭ kristanan nomon kun la sama komenclitero: Ludoviko. Nuntempe ni konas lin precipe per la pseŭdonomo «doktoro Esperanto», per kiu li subskribis sian unuan proponon de internacia lingvo.

Homa formado

     Paŭlo ricevis formalan instruon, judan kaj grekoromanan. Instruite en Jerusalemo kiel disĉiplo de la juda rabeno, Gamaliele (At. 22,3), li skribis: «rilate la leĝon, Fariseo; rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo, senkulpa. » (Fil. 3,5c-6). Tri jarojn post la konvertiĝo li revenis al Jerusalemo por interkonsultiĝi kun Petro kaj Jakobo, poste kun la aliaj apostoloj por ne vane kuri tute sola. Dum sia humaneca agado li lernis ankaŭ la metion pri tendo-fabrikanto (At. 18,3). Li ekspluatis ĉi-kapablon por sin vivteni, dume li ekfondis novajn kristanajn komunumojn (1Kor. 4,12; 9,6; 1Tes. 2,9).
     Francisko el Assisi estas instruita per eklezia latina lingvo, lernis kanton kaj melodiojn de la provenzaj trobadoroj, enamiĝis al la grandaj kavaliraj aventuroj, kiuj, pli poste, reeĥiĝis en siaj memdifinoj: «heroldo de la granda Reĝo» kaj «menestrelo» de la Sinjoro. Post tri jaroj de sia konvertiĝo li iras al Romo kun la unuaj kunuloj por submeti al la papa aprobo la intencon pri sia estonta vivmaniero laǔ la sankta Evangelio. Francisko konsideris, ke la manlaboro estas difavoro, kaj li petis persiste de siaj fratoj, ke ili estu honeste laboremaj, invitante ilin lerni almenaǔ unu laboron.
     Zamenhof, «kreskinte en plurlingva medio, parolis flue la rusan, la jidan, la polan kaj la germanan lingvojn, majstris la francan lernitan ekde infanaĝo, flue legis la latinan kaj la hebrean el la Biblio; li havis gramatikan konon pri la greka kaj la angla» (C. Minnaja, Esperanto en Italujo). En ĉi-medio li maturigas la konvinkon pri la ebleco de lingvo komuna al ĉiuj homoj. Zamenhof, konsciante ke li estos konsiderata utopiisto, celas kaj obtenas apogon ĉefe de la legantoj pri sia propono de internacia lingvo. Per la profito de sia laboro kiel okulisto kaj precipe per la doto de sia estonta edzino, Zamenhof antaǔenigas sian projekton, eldonante siajn unuajn librojn.

Inversigo de kurso

     Paŭlo estas mondkonata pro la radikaliĝo de sia konvertiĝo. Skribante al la Galatoj, li raportas la babiladojn de la kredantoj: «Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis» (Gal. 1,23). Konsciante pri sia misa pasinteco, li kuraĝiĝas komenci novan vivon, kvazaǔ li estus ravita de iu pli granda ol si mem. En Kristo li trovis la veran unuigantan centron ĉirkaǔ kiu turnigi sian tutan vivon.
     Francisko mem konscias ke li havis misekiron, sed je la fino de sia vivo, diktante sian spiritan testamenton, li agnoskis, tute specife, ke tio kio okazis en li estas ŝuldata al la libera iniciato de Dio. Li skribas: «Kiam mi estis en la pekoj ŝajnis al mi tro amara afero vidi la leprulojn. La Sinjoro mem kondukis min inter ilin, kaj mi kompatis ilin. Kaj kiam mi malproksimiĝis de ili, tio kio al mi ŝajnis amara ŝanĝiĝis en dolĉecon de animo kaj korpo» (FF. 110).
     Skribis Zamenhof al sia amiko: «Neniu povas senti la neceson de lingvo liberigita de nacieca sento kaj ĉiuhoma neǔtrala, tiel kiel sentas ĝin judo el hebrea kvartalo, devigata preĝi Dion per jam de longe mortinta lingvo, edukita kaj instruita per lingvo de popolo, kiu forpuŝas lin, havanta suferantajn kunulojn disajn tutmonde kaj malebligitajn kompreniĝi reciproke» (Letero al Michaux, 21an de Februaro 1905, vol. I, paĝo 107). Dum la batalantaj jaroj kontraǔ despota povo de cara regado, li konvinkiĝis ke estus eĉ sia devo prilabori idealon pri universala religio por superi ĉian diskriminacion.

Kunpartigita vividealo

     Kiam oni legas la vivon kaj la vojaĝojn de Paǔlo, oni malkovras lian ardon en la kunpartigo de lia ideala vizio kun aliaj personoj, kvankam tio devigas lin al sinoferoj kaj al ĉiaj ajn malfacilaĵoj. Paŭlo estas laǔvorte «kaptita kaj konkerita» de Kristo kaj konscias ke li certe renkontos lin, kunpartigante kun la aliaj sian vividealon. Paǔlo profunde komprenis ke eĉ la plej grandaj idealoj, se ne kunpartigitaj, sin montras neefikaj.
     Francisko el Assisi, kiu taksis sin mem «simpla kaj senkultura», neniam disigis sian atenton de la Evangelio, kiu tute ravis lin. Francisko, juĝante sian etecon, klopodis kunpartigi sian vividealon kun ĉiuj, iĝante, tiamaniere, iniciatinto de movado nomita “Franciskano”, kiu ĉijare celebras oficiale siajn okcentjarojn de vivo kaj aktiveco (1209-2009).
     Kiam Zamenhof eldonis sian libreton entenantan la 16 regulojn, konsciante pri la risko, tuj klopodis obteni la kunlaboron de la legantoj, proponante al ili defion: lerni la novan lingvon, okaze ke aliaj dek milionoj agas same. Millegantoj sufiĉis por superi la komencan embarason, la mokojn de la nekredantoj kaj la forĵeton kiel okazis al mil aliaj, ĵus elŝovitaj, planoj.

Adresitaj al ĉiuj

     Al la demando: «kiu estas sankta Paǔlo?», multaj respondas: li estas apostolo, kiu skribis plurajn leterojn al la kristanoj de li renkontitaj aǔ ne, kun la celo atingi ilin ĉiamaniere, malgraǔ sia fizika malĉeesto kaj preter la tempo. Tralegante liajn leterojn ni konas lian apostolan personecon, kiu, en la Paska mistero de Kristo mortinta kaj resurektinta, malkovris la interpreton de la tuta historio. Sed ni pri sankta Paǔlo konas ankaǔ tion, kion aliaj skribis pri li, ĉefe tion kion la evangelisto Luko skribis en la “Agoj de la Apostoloj” kaj kion la komunumoj de li fonditaj atestis dum jarcentoj.
     Francisko el Assisi, simpla kaj konkreta persono, kiu amis la travivaĵojn de homoj kaj de ĉiuj kreitaĵoj, postlasis tridekon da skriboj de li mem diktitaj. El ĉi tiuj, la leteroj okupas precipan lokon. Iuj el ili estas senditaj “Al ĉiuj fideluloj”, “Al la klerikoj”, “Al la regantoj de la popoloj”, aliaj al la monaĥoj kaj al la gardantaj patroj. Estas ankoraǔ aliaj leteroj senditaj al unuopuloj. La letero celis atingi personojn, malgraǔ lia «malsaneco kaj korpa malforteco». Pri sankta Francisko ni havas ankaǔ multajn biografiajn tekstojn montrantaj lian vivon, liajn evangeliajn idealojn, liajn dirojn kaj sugestojn, tial ke lia vivmaniero iĝis tre interesa por ĉiaj homaj klasoj.
     Pri Zamenhof ni konas diverstipajn skribaĵojn: gramatikojn, vortarojn, poemojn, tradukojn, prelegojn. Tamen ni scias ke li skribis plurajn leterojn al diverslingvaj fakuloj, kaj al la esplorantoj de vividealo, kiu metu finon al militoj kaj al oftaj kontraǔstaroj de etnioj, religioj, linguaĵoj, politiko. Ravita de idealo pri frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj, li esploris ĉiamaniere enigi novajn kaj decidajn faktorojn en la mondan evoluon por plibonigebla socia ordo. Eĉ nuntempe oni skribas librojn kaj biografiojn pri tiu ĉi homo, kiu interesis la tutan mondon kaj pri lia vividealo.

Kuntrenadoj

     Paǔlo estas gvidanto, kiu per pasia parolado kuntrenas ĉiujn siajn sekvantojn, aǔskultantojn kaj kredantojn por kune krei komunumon kaj ĝin subteni direkte al plibona estonteco. La partopreno en la evangelia movado postulas energion, sindevigon kaj kuraĝon, ĉefe tie kie oni vivas plurkulturan kontekston. Necesas ĵeti sin en la dialogon - substrekas Paǔlo – kaj klopodi kiamaniere komunuki kun tiuj havantaj malsamajn kulturojn kaj vidpunktojn. Al la Korintanoj li skribis: «Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu» (1Kor. 9,19.23).
     Francisko nepre moviĝas kun siaj fratoj, ilin kuntrenante direkte al la nova evangelia aventuro, elpensante kun ili novan vivstilon, agante per ili al vasta revigliĝo de la kredo kaj de la fidelulara komuneco. Francisko, kvazaǔ sekvante la spurojn de Paǔlo, volonte sendas siajn fratojn trans la limojn de kristanaro por akcepti en sia familio eĉ malfidelulojn, nekredantojn, kontraǔulojn, rifuzantojn: ĉiuj estas gravaj, eĉ nepre necesaj por konstrui la regnon de Dio. Jen rekomendo skribita de Francisko en la regulo: «La fratoj, irantaj al la malfideluloj, faru nek kverelojn nek disputojn, sed ili estu uloj submetitaj al ĉia ajn homa kreitaĵo pro amo de Dio kaj ili konfesu esti kristanoj» (FF. 43).
     Zamenhof naskis samideanojn, kuntrenante ĉiujn legantojn por ke ili fariĝu protagonistoj, eĉ kreantoj de neetnia lingvo, kapabla loki la homojn je sama nivelo en la internaciajn komunikadojn; lingvo utiligebla tiel de la klerulo, kiel de la manlaboristo, homogena kaj fleksebla al ĉia ajn neceso, tiel ke ĉiu rajtu senti sin ĝia posidanto, ankaǔ ĉar ĝi estas propraĵo de neniu, antaǔvide de universala kuntrenado.

Transfiguritaj korpoj

     Neeblas trovi en la Sanktaj Skriboj personon, kiu prezentiĝas tiel intensa, rekta, karakterizita kiel Paŭlo. Liaj leteroj kaj la Agoj de la Apostoloj proponas al ni, sen mezaj vortoj, lian personecon, lian karakteron, lian dirmanieron, liaj plej intimajn sentojn kaj eĉ lian korpecon. Kaj ĉio por la evangelia anonco. La “krucumita Kristo”, kiun Paǔlo anoncas, estas gravurita en lia vivo mem.
     La pasio kaj la decido de Francisko en la sekvado de sia Sinjoro kaj Savanto, restas ĉiam je nivelo de la granda Apostolo de la gentoj: Paŭlo, kiu forte asertas: «ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo» (Gal. 6,17b), kaj en alia letero li deklaras ke li estas eklevita, kun la korpo aǔ ekster la korpo, «ĝis en la trian ĉielon; kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli» (2Kor. 12, 2c.4b).
     Paǔlo kaj Francisko ne intencas sin glori pri ĉi-apartaj spertoj, kvankam povante tion fari, kiel diras la Apostolo: estas donacoj kiujn oni devas akcepti, dankante kaj laǔdante Dion, kiu donas ĉian bonon. Paǔlo kaj Francisko, por obteni liberan aliron al la ĉiela regaleco, de kiuj ili restas porĉiam ravitaj, preferas sin glori pri siaj “malfortecoj” sur kiuj, ili sentas ke la Patro, kiu estas en la ĉieloj, ponas sian kompateman okulon.
     Konsumiĝinta pro troa laboro, Zamenhof, je la eksplodo de la unua mondmilito, iel spektis la defalon de sia paca idealo. Sed antaǔ ol morti, li skribis sur paperfolio siajn lastajn pensojn: «Mi ekkonsciis ke eble la morto ne estas malapero..., ke ekzistas kelkaj leĝoj en la naturo…, ke io gvidas min al alta celo…» (Originala verkaro, paĝo 358). Konsidero iganta nin pripensantaj pri la kialo de nia vivo kaj kiamaniere ni favoras ĝin.

Fundamento

     Paǔlo konsciis ke li estis instrumento de la Dia graco, kvazaǔ li estus gvidata de eterna desegno, en kiu li scias ke li agis kun treega kohero. Skribante al la Korintanoj, li asertas: «Ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio. Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo» (1Kor. 3,9-11). Ĉi tiu estas la sola eblo por tute serioze konstrui: tio signifas konsenti ke ni estis ne la unikaj, la unuaj, la fondintoj. Oni devas meti ĉi-superegon, kiel skribas sankta Paŭlo, en lokon eksteran por ĉiuj, for de la tempospaco: finfine en Jesuon Kriston.
     Francisko, kiel skribas liaj biografoj, al ĉiuj donis vivregulon. Konsiderinte plurfoje kaj pripensante pri la konstante ĉeestantaj diskutoj kaj konfliktoj en ĉiu vivanta komunumo kaj en ĉiu homa organizo, li ekaǔskultis la originalan projekton de Dio por poste prezenti ĝin, kiel absolutan principon, kapabla decidi ĉiun malakordon. En la testamento li notas: «Post kiam la Sinjoro donis al mi fratojn, neniu montris al mi, kion mi devintus fari, sed la Plejaltulo mem malkovris al mi ke mi vivu laǔ la sankta evangelia formo. Kaj mi skribigis tion simple kaj per malmultaj vortoj, kaj sinjoro Papo konfirmis tion al mi» (FF 116). “Ni iru konsulti la Sinjoron”! estis la konstanta respondo de Francisko al tiuj petantaj de li vivregulon.
     Dum la kongreso de Boulogne sur Mer (1905), Zamenhof prezentis tri instruajn verkojn: la gramatikon, la ekzercojn kaj la universalan vortaron, por ke ili estu rekonataj kiel lingva fundamento, tiel fiksante startopunkton al ĉiu posta evoluo. Lingva komitato devis kontroli ĝian evoluon. Tiamaniere la lingvo kaj la esperanta movado havis estonton, kiun ankaǔ nuntempe ni povas ĝui.

Vivo kiel vokiĝo

     Vokiĝo signifas: starigi propran vivon kiel respondo al voko. Paŭlo neniam moviĝas propravole, li neniam trudiĝas per sia personeco, li ne evidentigas sian eltrovon. Paŭlo respondas al devo pli granda ol si mem; tion ĉi li diras per tute klara konstato: «Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita»(1Cor. 9,16-17). Antaŭ ĉi aserto oni ne rajtas diskuti.
     Francisko, je komenco de sia konvertiĝo, vagadis tra urboj kaj vilaĝoj, korpreme ripetante: «La amo ne estas amata, la amo ne estas amata». Kiel oni ne povas senti la pasion en tiu krio, la angoron pro la eltrovro de jam ne tolerebla situacio? Kaj li ne trankviliĝis, ĝis kiam, iun tagon, aǔdinte ke la disĉiploj de Kristo devas nenion posedi, sed simple anonci la evangelion kaj la vivrenoviĝon, li ekkriis: «Tion mi volas, tion mi petas, tion mi tutkore tre deziras fari! De tiam li ekpredikis al ĉiuj la penton, edukante siajn aǔskultantojn per la simpleco de siaj vortoj kaj la grandiozeco de sia koro. Lia vorto similis brulan fajron, ĝi eniĝis plej interne en la korojn, plenigante ĉiujn je admiro»(FF. 358).
     Zamenhof multe agis dum vivodaǔro, sed ununura afero resonadis en sin mem, kiel refreno senfine repetita: nova lingvo artefarita, facila, metanta ĉiujn samnivele por senmiskomprena kompreniĝo, per sia simpleco kapabla forigi malakordojn, estigitajn de lingva diverseco. Kaj Zamenhof faris tion, ĝis li malgajnis tiom da sia tempo, da energioj kaj da mono: tio estis por li devo, kiu ne allasis ian diskuton.

Ni povas demandi nin: ”Kio vere min entuziasmigas dumvive?“ Kaj ĉi tie ni tuj malkovras ke urĝe ni bezonas personojn, kiuj havas grandan idealon dum la vivo, kaj fortan ardon en ĝia kunpartigo kun iu ajn, kiu lasas sin ravi de pli bona estonteco.



LETEROJ AL REDAKTEJO

Caro presidente UECI,
verso la fine di aprile mi è giunta la triste notizia che il 21 gennaio 2009 è deceduto Padre Raphael MAWANDA all'età di 54 anni.Era sacerdote della diocesi di Masaka in Uganda. Ha studiato nella Casa generalizia dell'ordine Cistercense a Roma. Durante le vacanze del 1998 ha trascorso due mesi nella mia parrocchia di S.Giuseppe Treviso aiutando il Parroco.
Su mia indicazione padre Mawanda ha appreso l'esperanto e ha partecipato al 13° congresso UECI a l'Aquila dal 3 al 7 settembre 1999 celebrando messa con vari sacerdoti.
A lui sono state assegnate due erogazioni di un milione di lire ciascuna per l'alfabetizzazione.
In Katolika Sento n.6 nov.dic.1998 pag.4 padre Raphael mi scriveva:"Un'offerta come la vostra oltre essere un segno concreto del vostro amore senza confini, darà nuova luce e speranza almeno a quattro ragazzi per due anni".
Nel numero 5 di K.S. sett.ott.1999 il padre è visibile in due foto.
Ricordiamolo al Signore in una prossima messa.
Serio Boschin


INFORMOJ EL LA LOKAJ GRUPOJ

MILANO

     Presso il Museo della Basilica di Sant'Eustorgio, famoso per la Cappella Portinari, gli esperantisti possono prendere gratuitamente una guida del museo in esperanto. Il libretto è stato realizzato dal Katolika Esperanto Centro di Milano e finanziato anche dal Circolo Esperantista Milanese.

     La Basilica di Sant'Eustorgio è la più antica basilica di Milano (III-IV secolo) e il suo museo è stato recentemente ristrutturato. Ne ha curato l'allestimento l'arch. Camilla Masciardi, esperantista, che, notando le scritte informative in italiano e inglese, ha avuto l'idea del libretto guida in esperanto.


Si ricorda che con il mese di settembre è ripresa in Milano la celebrazione della S.Messa in esperanto celebrata da mons. Balconi nella chiesa di S.Tomaso (via Broletto angolo via S.Tomaso) ogni terzo sabato del mese alle ore 16.45.


SCIIGOJ EL AFRIKO

BURUNDI

     Il diacono Nestor Ndayongeje, uno dei cinque esperantisti del seminario di Gitega di cui abbiamo scritto nell'ultimo numero di K.S., è stato consacrato sacerdote il 18 luglio scorso. A lui vadano i nostri auguri e il sostegno della nostra preghiera.
     In questa felice ricorrenza don Duilio Magnani, quale “collega anziano”, ha inviato al giovane sacerdote il seguente messaggio:

     Karega mia Kunpastro NESTOR,
la paco kaj la amo de Kristo, per la abunda roso de la Sankta Spirito, kiu konsekris vin SACERDOTO poreterne, plenigu vian koron.
     Vi pastriĝas ĝuste hodiaŭ, la 18-an de Julio 2009, JARO de la SACERDOTOJ anoncita de la Papo Benedikto la deksesa. La sacerdota sankteco devos pli kaj pli brili antaŭ la vizaĝo de la Eterna Patro, fonto de ĉiu sankteco, kaj ene de la Eklezio "kiel lumo sur la lampingon, por ke ĝi lumu al ĉiuj, kiuj estas en la domo" (Mat. 5,14). Anonci la evangelion kaj sanktigi la fidelularon per la Sakramentoj fariĝos ankaŭ por vi la reto antaŭanoncita de Jesuo al siaj Apostoloj "Sekvu Min, ĉar Mi faros vin kaptistoj de homoj" (Mat.4,19)
     La dolĉa blovo de la Sankta Spirito, per la obeoj al la Dioceza Moŝta Episkopo, konduku vin samkiel novan Jesuon en vian patrujon kaj, per la E-lingvo, la nova latino de la Eklezio kaj de la popoloj, helpu al vi alparoli la Dian Vorton, per modernaj elektronikaj amaskomunikiloj, al la nuntempaj nekredantoj samkiel gvidis la Apostolon Paŭlo prediki al la tiamaj paganoj.
     Kun la protektoj de Sankta Patro Pio el Pietrelcina, modelo de la Mescelebrantoj, al kiu mi vin aparte rekomendas, kaj de Sankta Johano Maria Vianney, modelo de la paroĥestroj, akompanu kaj gardu vin precipe la Senmakula por abunda kaj fruktodona animzorgado.
     Mi promesas subteni vin per miaj preĝoj kaj suferoj. Bv. donu al mi vian primican Benon kaj mi kisas la sanktoleitajn manojn.
     Plejestime salutas,
          pastro Duilio Magnani el Rimini


Bordighera ricorda Clarence Bicknell

     Serio Boschin ci segnala una pagina di “PONENTE SETTE” supplemento del quotidiano “Avvenire” del 26 luglio in distribuzione nella Riviera di Ponente, dove compare un articolo dal titolo:
Bicknell, «padre» dell'esperanto racconta la storia
Ha suscitato grande interesse approfondire la sua passione per quella lingua artificiate dai più ignorata, ma oggi rivalutata come strumento di più facile comunicazione tra idiomi differenti”

     Nell'articolo si dà conto dell'incontro/dibattito molto partecipato su Clarence Bicknell (1842-1918) nel pomeriggio di venerdì 17 luglio nei giardini dell'ex chiesa anglicana in Bordighera. Un appuntamento culturale promosso dall'associazione «Borann 2000», presieduta dal ragionier Retro Raneri e dal circolo culturale vallecrosino «Smile», presieduto dal professor Francesco Mulè, col patrocinio del Comune di Bordighera.
     Il professor Mulè, nel suo intervento, ha voluto soffennarsi, provocando un intenso dibattito, sulla passione dello scienziato per l'esperanto al punto taleda vedere l'illustre personaggio naturalista fra i partecipanti al Congresso Universale di Esperanto del 1905 e da trascrivere le opere letterarie in esperanto in braille (dimostrò una particolare attenzione per i non vedenti). Ha, inoltre, voluto sottolineare che nel 1910 Bicknell fondò un gruppo esperantista a Bordighera. Si è parlato con interesse sulla possibilità di organizzare dei corsi di esperanto al fine di una migliore la conoscenza di questa lingua, oggi tanto trascurata e quasi ignorata. La signora Carla Sfardini di Milano, esperantista (e socia UECI), ha spiegato le più elementari nozioni della lingua in oggetto e ha segnalato che nel capoluogo lombardo esistono associazioni culturali che si dedicano all'organizzazione di corsi di esperanto.
     Si ricorda che Clarence Bicknell, pastore anglicano inglese, nel 1906 fondò con la professoresa boema con Rosa Junk il “Gruppo Milanese per l'Esperanto” (l'attuale Circolo Esperantista Milanese).      Nel convegno egli è stato ricordato non solo come esperantista, ma anche come naturalista, archeologo, matematico e filantropo.


NUOVO COMITATO CENTRALE U.E.C.I.

Presidente: Giovanni DAMINELLI, via Lombardia 37, 20099 Sesto S.Giovanni (MI) – tel. 02.2621149 – katolika.sento@ueci.it
Vice presidente: fra Pierluigi SVALDI (consulente per la liturgia), via Corso del Popolo, 43 38017 Mezzolombardo (TN) – tel. 0461.1740022
Segretario/cassiere: Marco POLITI, Via Montemartini 4, 20139 Milano – tel. 02.5395237
Responsabile giovanile: Paola AMBROSETTO, via Emo 9/C, 30173 Mestre (VE) – tel. 041.5341532
Responsabile dei congressi: Giovanni CONTI, via F.Filzi 51, 20032 Cormano (MI) – tel. 02.66301958 – fax 02.66302110
Responsabile culturale: Norma COVELLI CESCOTTI, via E.Fermi 29, 38100 Trento – tel. 0461.925210
Consulente informatico: Tiziana FOSSATI, via F.Filzi 30/A, 20035 Lissone (MI) - tel. 039 464942
Consulente editoriale: Carlo SARANDREA, Via di Porta Fabbrica 15, 00165 Roma – tel. 06.39638129
Assistente Ecclesiastico: mons. Giovanni BALCONI, p.zza Duomo, 16, 20122 Milano, tel. 02.878014 (ab.) - 02.8556274 (Curia);
Grafica e impaginazione di Katolika Sento: Mario GUlLLA, via Benadir 62,13100 Vercelli, tel. 0161.259397
Nota bene: Tutte le comunicazioni alla redazione di Katolika Sento, vanno spedite al presidente UECI. - Per i versamenti in denaro utilizzare il c.c.p. n. 47127675 intestato a UNIONE ESPERANTISTA CATTOLICA ITALIANA (U.E.C.I.) ricordando di mettere sempre la causale del versamento.
Codice IBAN: IT66 R076 0101 6000 0004 7127 675        Codice BIC/SWIFT: BPPIITRRXXX



AMUZE

(el:www.gioba.it - sendis Tiziana Fossati)

***
Akurateco 1:
La oficestro al sia sekretariino:
- Fraŭlino, ĉu Vi havas ion por fari dimanĉe vespere?"
- Ho, ne!.... mi tute ne havas okupojn...
- Bone, do Vi certe ne malfruos lundon matene, kiam vi alvenos al laborejo
***
Akurateco 2:
Oficestro al alia oficestro:
- Kiel eblas, ke viaj subuloj estu tiom akurataj koncerne alvenon al laborejo?
- Facilege! 30 dungitoj, nur 20 lokoj por parki aŭtomobilon...
(sendis Carlo Sarandrea)
***
En tribunalo
Dum divorca debato ŝi plorante plendas:
- Mia edzo traktis min kiel hundon!
- Ĉu li batis vin?
- Ne, li volis, ke mi estu fidela!
***
Telefone
- Halo, halo! Ĉu numero kvarcent kvardek kvar - kvarcent kvardek kvar?
- Ne! Kvardek kvar - kvardek kvar - kvardek kvar.
- Pardonu! Eble mi eraris.
(sendis Ermigi Rodari)
***
Debuto
Pro malsano de la titola kantisto, juna tenoro debutas en la rolo de Radames. Je la fino de la romanco “Ĉieleste Aida” la publiko petas laŭtvoĉe bison. La tenoro fiere ripetas la kanton. Je la fino la publiko denove bisas, kaj tiel okazas ses fojojn. Fine la tenoro, atendas, ke la publiko silentas, kaj diras:
- Amikoj, mi dankas vin pro via entuziasmo, neniu ĝis nun ripetis bise ses fojojn ĉi tiun romancon, sed la opero devas pludaŭri, kaj mia voĉo komencas esti laca!
El la fono de la teatro eliras voĉo:
- Ne! vi devas ripeti, ĝis kiam vi sukcesas kanti ĝin ĝuste!
***
Rabeno
Malantaŭ sinagogo estas vasta golfejo, tial la rabeno lernis golf-ludi. Li pasiiĝis por tiu ludo kaj trejniĝis ĉiutage. Laŭ la ordonoj de la Sinjoro, sabate ne estas permesite ludi; malgraŭ tio, iun sabaton li eliras frumatene, kiam neniu povas vidi lin, por ludi iomete. Sed Sankta Petro vidas lin kaj rimarkigas al la Eternulo:
- Vidu tiun hebreon, hodiaŭ estas sabato, kaj li golf-ludas! Vi devas puni lin.
- Bone, nun vidu!
Tiumomente la rabeno per unu bato de klabo ĵetas la pilkon ekzakte en truon distancan 200 metrojn.
- Kion Vi faris, Vi devis puni lin!
- Fakte! mi volas vidi, al kiu li povas rakonti tion.
***
Ĉe trinkejo
Ĉiumatene sinjoro eniras trinkejon kaj trinkas, unu post la alian, tri viskiojn. La trinkejestro diras al li:
- Se vi preferas, mi povas meti la tri viskiojn kune en unu pli grandan glason.
- Ne, vidu: mi havas du fratojn, kiuj laboras eksterlande, kaj kun ĉi tiuj tri glasetoj estas, kiel ni tri estus trinkantaj kune.
Iumatene, la sinjoro mendas nur du viskiojn. La trinkejestro zorgoplene demandas:
- Ĉu okazis io malbona al unu el viaj fratoj?
- Ne ili fartas bone. Estas mi, kiu promesis al mia edzino ĉesi drinki.
(sendis Johano)