Enhavo
De vendredo la 15a ĝis mardo la 19a de Majo, okazis en Chianciano (Siena) ĉe “Albergo Sant'Antonio” la 23a Kongreso de UECI, al kiu aliĝis entute 53 kongresanoj de diversaj italaj regionoj, sed fine nur 39 povis partopreni en ĝi.Aliĝis ankaŭ tri sacerdotoj kiuj garantiis la celebron de la ĉiutaga meso ĉe la apuda preĝejo de Sankta Antono regata de polaj fratoj franciskanaj, kiuj montris sian ŝaton gastigi Esperantistojn, memorante ke Esperanto naskiĝis en ilia patrujo. Bedaŭrinde ĉijare ne povis partopreni nia eklezia asistanto mons-ro Giovanni Balconi, ĉar li estis engaĝita en Milano pro grava kunveno de la diocezaj kulturaj centroj, kies li estas la respondeculo. Ĉijare la temo estis: “Sankta Paŭlo en la dua jarmilo de lia naskiĝo”. Kutime niaj kongresoj entenas du temojn, unu religian kaj unu kulturan, sed la figuro de Paŭlo estas tiel granda, ankaŭ laŭ la kultura vidpunkto, ke ne estis spaco por dua temo. La unika malagrablaĵo okazis vendredon posttagmeze dum la alveno de la kongresanoj, kiam oni malkovris ke estiĝis striko de aŭtobusoj kunligantaj la stacidomon de Chiusi al Chianciano. En tiaj okazoj, la taksioj malabundas, do oni devis organizi paron de navedaj aŭtomobiloj veturantaj tien kaj reen, sed fine ĉio iris glate. La sekva tago, sabato, komenciĝis per la Matenaj Laŭdoj, kaj, post la matenmanĝo, je la naŭa kaj duono, okazis la oficiala malfermo de la kongreso, al kiu tuj poste sekvis la prelego de Giovanni Daminelli pri la vivo de Sankta Paŭlo. Frato Pierluigi Svaldi, memorante ke ĉijare falas la oka jarcento de la fondo de la ordeno de la Franciskanoj kaj la 150a datreveno de la naskiĝo de L.L.Zamenhof, komparis en sia interesa prelego la vivojn de Paŭlo, Francisko kaj Zamenhof. Tuj poste Tiziana Fossati, instruistino en la primaraj lernejoj, montris per bildoj kiel paroli pri Sankta Paŭlo al la infanoj. Posttagmeze Armando Zecchin klopodis pruvi la malveron de la supozata kontraŭfeminismo de Paŭlo pere de legado kaj komentario de la koncernaj paŝoj de liaj leteroj. Sekvis la prelego de pastro Nello Marcuzzi pri la disvastigo de la kulto de Sankta Paŭlo, kaj fine, por malpezigi la mensojn, Gianni Conti prezentis sian kutiman duonseriozaĵon titolitan “Mi prezentas al vi: - Ĝia Moŝto -”, kiu ĉifoje koncernis la virtojn de la juglandoj kun la fina disdono de donaceto (iom stranga nuksorompilo-botelmalfermilo). La posttagmezo finiĝis per Rozario, Sankta Meso kaj vespermanĝo. Vespere Carlo Sarandrea amuziĝis nin rakontante diversajn esperantaĵojn, kaj la tago finiĝis per Kompletorio. La sekvan dimanĉon, post la Matenaj Laŭdoj kaj la matenmanĝo, vizitis nin Giorgio Denti, kiu portis la salutojn de IEF kaj partoprenis en la matenan programaron. Sekvis prelego de Giovanni Daminelli pri la 19 merkredaj katekezoj de Benedikto la 16a pri sankta Paŭlo. Tuj poste Carlo Sarandrea parolis pri la atestaĵoj de sankta Paŭlo en Romo kaj pastro Luigi Alfano pri la rilatoj kun Dio de Paŭlo farisea kaj Paŭlo kristana. Tagmeze estis celebro de la Sankta Meso. Posttagmeze okazis la jara asembleo de UECI en kiu, krom la kutimaj komentoj kaj diskutoj pri la morala kaj financa raportoj antaŭsenditaj al ĉiuj UECI-anoj, sekvis la balotoj por elekti la novan Centran Komitaton, pri kiu oni povas legi pli sube. Pri la budĝeto de la venonta jaro, konsiderante la malprofito de la eldono de Katolika Sento, la asembleo decidis plialtigi la aliĝkotizon al UECI je unu eŭro, konsiderante ankaŭ, ke la kotizo restis la sama jam de pluraj jaroj. Samkiel decidite la pasintan jaron, oni decidis, ke la kontribuo de 1000 eŭroj al la alfabetigo estos kondiĉita de la aktivo de nia bilanco je la fino de la jaro, konsiderante ke la alfabetiga fondo estas tute elĉerpita jam de longe. Vespere okazis la kutima malpeza kunveno. Profesoro Giordano Formizzi recitis por ni poeziaĵojn de Ugo Foscolo, kaj Norma Cescotti Covelli rakontis kaj montris al ni bildojn pri la valoj Orcia kaj Chiana, kie ni ekskursos la postan tagon. Lundo estis tute dediĉita al la ekskurso. Ni atingis unue Montepulcianon haltante survoje ĉe la preĝejo de Sankta Biaĝo. Post la vizito al la urbo lokita sur monto inter la valoj Chiana kaj Orcia, ni atingis Pienza-n, renesencan urbon konstruigitan de Papo Pio la 2a apud Corsignano sia naskiĝloko. Ni tagmanĝis ĉi tie en bona restoracio kaj, post la vizito de la urbo, atingis la antikvan abatejon de Sankta Antimo en Val d'Orcia apud Montalcino. De tie ni veturis al la antikva vilaĝo Bagno Vignoni, fama pro siaj basenoj kaj fontoj de varma sulfura akvo vulkandevena. Fine ni atingis nian hotelon ĝustatempe por la Sankta Meso kaj la vespermanĝo. Vespere okazis la kutima amuza adiaŭa vespero. Mardo estis dediĉita al rehejmeniĝo. Tiuj, kiuj foriris posttagmeze, havis fine la eblecon viziti la urbon de Chianciano. Giovanni Daminelli
Elezione del Comitato Centrale UECI
Risultati della votazione del nuovo Comitato Centrale UECI di domenica 17 maggio 2009. Votanti 48 di cui 6 per delega, 17 per posta e 25 di persona. Hanno ottenuto voti:
Quindi risultano eletti: Giovanni Daminelli, Giovanni Conti, Tiziana Fossati, fra Pierluigi Svaldi, Marco Politi, Carlo Sarandrea, Norma Cescotti Covelli, Paola Ambrosetto. Nella successiva riunione del C.C. sono stati distribuiti gli incarichi:
Il presidente rieletto ringrazia tutti i candidati, per la loro disponibilità. Si dichiara dispiaciuto che forze pur valide non siano state elette, ma è certo che non faranno mancare la loro fattiva collaborazione. Evidentemente gli elettori hanno voluto privilegiare i giovani e ciò non è male. Un benvenuto particolare ai due nuovi membri, Pierluigi Svaldi e Tiziana Fossati. El la homilio de la 15a Jartempa Dimanĉo (13-07-2003) pri la la evangelio laŭ Marko: "Li komencis sendi ilin." Noktotempe, iu pli la ĉielon vi rigardas, des pli novajn stelojn vi vidas. Ĉi tio okazas ankaŭ pri la Evangelio. Ju pli ĝin vi legas, des pli ĝi ŝajnas al vi, ke vi neniam aŭ ne sufiĉe ĝin legis. Ĉiam ekzistas plua parolo aŭ koncepto malkovrendaj. La Evangelio estas la plej granda trezoro, kiun ni havas. Ĝi estas anoncenda per malriĉeco de iloj, cele ke ĝi ne estu obskurigita de homaj interesoj, kaj ĉiuj komprenu la potencon de Dio kaj la forton de la Sankta Spirito. Ĝi estas proklamenda en la nomo kaj en la aŭtoritato de Jesuo, kaj sekve kun sincereco kaj sen timo, ankaŭ antaŭ la malfavoruloj, la akuzintoj, la rifuzuloj, la perforteco de la dominantaj kulturo kaj informo. La apostoloj estas invitataj havi bastonon, kiel Moseo, kiu per bastono obtenis la dek plagojn de Egiptujo, fontis la akvon el la roko, malfermis la vojon tra la Ruĝa Maro; tamen ili devas ne porti panon, ŝultrosaketon, monon, kiel la israela popolo, kiam promenadis tra la dezerto sekvante nur Dion. La Evangelio konfidas al la nevenkebla volo radike reformi la vivon kaj la fidon. Ĉiutage pli kaj pli ni devas elpeli la demonojn de la nekredemo kaj nin purigi de la paganismo, kiu ankoraŭ loĝas en nia koro, en niaj sentoj, en nia animsentemo. Ni mem antaŭ ĉio estas evangelizendaj. Kiu scias, ĉu ni solvis ĉiujn niajn dubojn, ĉu ni vere konas Jesuon, ĉu nia pensmaniero kaj nia vivmaniero estas kristanaj. [...] Jen tio, kion ni donas al la mondo ĝemanta pri la venontaĵoj. Ni rigardas la okulojn kaj la koron de Dio, tiamaniere, ke ni povas rigardi la okulojn kaj la korojn de la homoj per la okuloj kaj la koro de Dio. Levu do viajn rigardojn, plivastigu la vastecon de via kredo, pluvigu el la altoj la roson de la beno de Dio, tiamaniere ke la humaneco disvastigu la parfumon de la dia amo; defiu la mondon per la forto de la Evangelio; injektu en la civileco la sensubiran parolon. Tereza el Kalkato soifis je Dio, Dion trovis en la Eŭkaristio, Dion serĉis en la proksimulo, kun la mano en la mano de la Virgulino Maria, ĉar la Madono strebas al la sama celo: ami la Filon, konigi lin kaj per li savi la animojn. La monaĥo Serĝo al junulo pridemandante al li pri la kredo respondis: “Silentu en via penso, rigardu en la profundo de via koro, ripetu ofte: Sinjoro Jesuo, Filo de Dio helpu min. Komence via koro estos arida, sed poste la muro falos, vi vidos en via koro lumon neesprimeblan, la vortoj silentos, la preĝo fariĝos tre dolĉa kaj vi trovos vid-al-vide de Dio. Ĉi tiu Dio estas la signifo de la evangelizado. Ĉu ne el ĉi tie fluas la feliĉo? Mons. Giovanni Balconi
Sono stato a trovare mia cognata che ha appena sepolto mio fratello: mi è parso di cogliere in lei ciò che dicono questi versi: DATREVENO DE LA FORPASO DE LA EDZOVi foriris...Mallumas ĉirkaŭ mi dense malkvietige nek ombro al mi anoncas subtilan spuron de lumo Vi timis la misteron ĝian vualon vi provadis forŝiri kiu nun, strikte, vin ĉirkaŭvolvas kaj al mi baras vian kontakton Larmante sur via bildo mi serĉas spuron de via leĝera kareso, mi petegas viajn amajn gestojn, sed vi foriris. Kiel vi sukcesas senhelpe flugi se vi neniam el mi disiĝadis kaj kial malantaŭen ne turnas almenaŭ kaŝrigardon? Mil rememoroj pri vi mil rememoroj pri mi okupas ĉion ĉi-tie sed abismo nun ilin dividas dum mi volas ke iu estu por ĉion konservi, por ĉion refari, por nin rekunigi. Se tiu ne estiĝus, mi protestas kontraŭ tiu kiu neniigus mian aspiron esti kun vi! (Armando Zecchin)
RIMINI
Assemblea annuale dei soci CER-ES
Il presidente del CER-ES, don Duilio Magnani, nel corso dell'Assemblea Ordinaria dei Soci del 24 aprile 2004, ha esposto le attività dell'associazione, mostrandone luci ed ombre. Ha concluso presentando le prospettive future. Riassumendo: A: Il passo lesto del CER-ES
Il relatore, partendo da un breve panoramica sulla storia dell'attività sociale, a partire dalla proposito iniziale di salvare i bambini schiavi del Benin per estendere poi l'attività al Togo, Camerun, Burundi, Congo, Madagaskar, presenta il teatro geografico dell'attività sociale, che per il 2008 ha investito nella “Banca di Dio” 83.329,53 euro. Quest'anno si è voluta sperimentare una nuova strada detta “Hoko por fiŝkapti” (cioè amo da pesca: ovvero dare i mezzi cognitivi e finanziari perché imparino a guadagnarsi il pane quotidiano). Ecco le iniziative messe in atto su questa strada: - 1.: Kinshasa/Congo: prestito di 6.000 euro al presidente del KUKE (Unione Esperantista Cattolica Congolese) per l'acquisto di un mini-bus. Stando al progetto iniziale i guadagni indotti avrebbero dovuto garantire la restituzione del prestito entro fine anno. Finora sono stati restituiti solo 1400 euro. - 2.: Lomé/Togo: prestito di 20.000 euro per finanziare un “ciberkafé” (Punto Internet). Dopo due trimestri positivi è tutto crollato perché due dei responsabili si sono appropriati del denaro a causa di bisogni urgenti familiari. Si è deciso di tentare un rilancio con altre persone finanziando con altri 3-4 mila euro. Dopo qualche mese gli incassi risultano positivi ma insufficienti. Si pensa di chiudere tutto. - 3.: Kalima/Congo: Finanziamento di 15.414,50 euro per un progetto di allevamento ittico-suinicolo portato avanti da un esperantista, studente di agraria di Goma. Il progetto approvato dall'autorità civile è stato giudicato valido da un professore di agraria dell'Università di Firenze. Sembra che il lavoro proceda bene anche se si è dovuto sostituire l'allevamento di maiali con quello di polli. Tuttavia si sono interrotti i contatti con il parroco di Kalima, che si era reso garante del progetto. Sembra che si sia ammalato durante il viaggio per incontrarsi con il suo vescovo che dista centinaia di chilometri. Si spera in bene. - 4.: Borse di studio: è un'iniziativa appena avviata. Si propone di assegnare delle borse di studio (da un minimo di 50 a un massimo di 150 euro) a studenti esperantisti delle scuole superiori o universitari. Per questo è stato distribuito un questionario a studenti di cinque paesi. Hanno risposto otto studenti del Burundi, tre del Congo e sei del Madagaskar. Il denaro raccolto a questo scopo ammonta a 5000 euro. A conclusione di questa prima parte della relazione il presidente ringrazia, nominandoli, i membri più attivi e, per evitare malintesi, precisa che i viaggi in Africa di qualche socio, non sono stati pagati dall'associazione, ma ognuno, compreso don Duilio, ha pagato per sé tutto. B: Il passo zoppicante del CER-ES
Il presidente ricorda che lo statuto del CER-ES si regge su due gambe: il “bonfarado” e il “per kaj por Esperanto”. Purtroppo deve constatare che la seconda gamba zoppica. A questo punto fa una carrellata storica sulle molte attività benefiche fatte nel passato proprio grazie all'esperanto; ricorda il suo impegno e le numerose iniziative per fare di San Giuliano a Mare un centro di aggregazione e irradiazione dell'attività esperantista. Purtroppo senza risultati. Ci sono tante altre organizzazioni che si dedicano alla promozione socio-culturale e non c'era bisogno del CER-ES, che privato delle opportunità date dall'esperanto, ha fallito il suo scopo. Dopo questa amara constatazione, don Duilio annuncia l'intenzione di costituire una fondazione “ESPERANTO” a cui lasciare il capitale degli esperantisti cattolici in sua mano e che pensava di destinare al CER-ES. Spera che il CER-ES rimarrà vivo e vegeto con una sua autonoma amministrazione, malgrado la perdita di questo notevole contributo di capitale. Rettoria dei SS. Giovanni e Paolo Don Duilio ci comunica che il 25 maggio ha ricevuto la visita del Vicario Generale della Diocesi di Rimini, mons. Luigi Ricci, venuto per chiedergli, da parte del vescovo, se accettava la proposta di innalzare la chiesa dei Santi Giovanni e Paolo (la cattedrale esperantista) a rettoria e di esserne nominato rettore a vita. Gli ha risposto che questo era un dono della Madonna di Fatima di cui si festeggiava in quel giorno l'anniversario della prima apparizione. La sera del giorno dopo una telefonata del vescovo gli comunicava di aver firmato il decreto di costituzione della rettoria dei SS. Giovanni e Paolo e si scusava per non aver avuto un minuto di tempo per venire a consegnarglielo personalmente. Si risolve così nel migliore dei modi una situazione di incertezza che perdurava da anni. D'ora in poi don Duilio potrà continuare a risiedere presso la sua chiesa, tenerla aperta e svolgervi un servizio religioso e liturgico. Ci congratuliamo con lui per questa nomina e ringraziamo il vescovo mons. Francesco Lambiasi per questo suo atto che mostra una particolare sensibilità non solo nei confronti di un suo sacerdote che ha dato molto, ma anche verso gli esperantisti cattolici di tutto il mondo che considerano quella chiesa la loro cattedrale. BORSE DI
STUDIO
Come già annunciato nella relazione dell'assemblea del CER-ES, si è proceduto all'assegnazione di borse di studio ad esperantisti africani per invogliarli a proseguire nello studio della nostra lingua. L'ammontare di ogni assegnazione varia da 50 a 150 euro. Finora sono stati distribuite: In Burundi tramite il BUKE (Burunda Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj): un totale di 350 euro a quattro seminaristi dei due seminari maggiori di Bujumbura e Gitega, tra cui un diacono che si è impegnato ad essere membro attivo nel BUKE quando sarà sacerdote. In Congo (Repubblica democratica del) tramite il KUKE (Kongolanda Unuiĝo Katolika Esperantista): un totale di 500 euro a sei studenti, quattro studentesse e due universitari (medicina e agraria) che già aiutano gli orfani di Goma. In Madagaskar tramite il MUKE (Malgaŝa Unuiĝo Katolika Esperantista): un totale di 825 euro a sei studenti: quattro studentesse e due seminaristi. I suddetti studenti hanno un indirizzo di posta elettronica e sono invitati a corrispondere tra loro. Sarebbe però bene che potessero corrispondere anche con qualche membro dell'UECI. Sono tutti abbastanza principianti, anche perché hanno difficoltà ad avere materiale didattico, quindi potrebbero corrispondere anche con i principianti dell'UECI. MADAGASKAR
E-Lernolibro en la Malgaŝa Grazie al premio Deguĉi ricevuto da don Duilio nel 2007, questi ha potuto finanziare la stampa di una grammatica di Esperanto in lingua malgascia, come desiderato e richiesto dal MUKE. Ecco l'immagine della copertina. BURUNDI
Rapporto sul BUKE Il presidente del BUKE Mendende Libere, ci manda una interessante relazione che riassumiamo: I nostri soci hanno una conoscenza elementare dell'Esperanto e hanno bisogno di approfondire lo studio della lingua. Molti studenti desiderano aderire al BUKE, ma non ho la possibilità di accogliere tutti, perciò ho deciso di organizzarli in gruppi con a capo un presidente che ne fissa il programma e provvede alle sue necessità. Sono sorti quindi nuovi club: due nella diocesi di Bujumbura (uno nell'Università e l'altro nel seminario maggiore), uno nella diocesi di Gitega (presso il seminario maggiore); nella diocesi di Bubanza si attende l'iscrizione del gruppo locale al BUKE. Si vorrebbe realizzare un bollettino del BUKE, la cosa richiede però un particolare impegno per cui si richiede la collaborazione di vari club. Vi chiediamo di rimanerci vicini perché il nostro movimento è appena nato e vuole progredire. BURUNDO
E-Klubo en la porpastra seminario de Gitega Melchisédeck Majambere, prezidanto de la Esperanta Klubo ĉe la Porpastra Seminarejo de Gitega pere de pastro Duiljo informas nin: Ni la E-Klubanoj ĉe la Porpastra Seminario Johano Paŭlo la dua (J.P.II) de Gitega, ĝojas saluti vin kaj prezenti al vi, unue la klubon, ĝian evolucion, ĝian aktivecon, due nian Porpastran Seminarion, la seminarianoj kaj la kursojn kiujn ni lernas. LA STARIGO DE LA ESPERANTA KLUBO 1. Nia E-Kkubo estas ankoraŭ nova. Ĝi estas starigita en la fino de la dua jarkvarono, vendredon la deka de Aprilo 2009. Nia Klubo konsistas el kvin membroj: temas pri : - MAJAMBERE Melchisédeck: Prezidanto - NDIKUMANA Méthode: Vicprezidanto - NTAMAVUKIRO Déogratias: Sekretario - MBARUBUKEYE Jean: Kasisto - Diakono NDAYONGEJE Nestor: Konsilanto 2 Kial ni starigas tiun Klubon ? a. Ni amegas la Esperantan lingvon. Ni volas havi tempon por interkomuniki en Esperanto. b. Por plibonigi la lingvon, ni kreis okazojn por regulaj renkontoj. Ni profitas de liberaj momentoj por kuniĝi. En renkontoj unufoje semajne, ni interlernas kelkajn lecionjn. Poste, ni sukcesigas dialogon por plibonigi la fluecon de la parolo. Ankaŭ estas la okazo por reciproke riĉiĝi. [...] LA PORPASTRA SEMINARIO DE GITEGA La Porpastra Seminario de Gitega, kiu nomiĝas Johano Paŭlo la dua, troviĝas en la centro de nia lando, en la Ĉefpiskopa lando de Gitega, je 16 kilometroj de la Katedralo de Gitega oni prenas la gudritan vojon Gitega al Ruyigi Eparĥio. La porpastra Seminario de Gitega estas konstruita en 1990, honore al la vizito de Papo J.Paŭlo II en Burundo. La unua lernojaro komenciĝis kun la Akademia Jaro de 1993-1994. Ni estas nun je la dek-kvina lernojaro. La Porpastra Seminario de Gitega nun konsistas el 11 Superulo-Edukistoj kaj aliaj Vizitaj Profesoroj. Ĉiuj estas Pastroj. Koncerne la Seminarianoj, ni estas 161 studentoj. [...] PROBLEMOJ PRI LA LERNADO DE ESPERANTO 1. Pri la lernado, ni estas malhelpitaj de multaj problemoj : - Al ni mankas la necesa materialo, precipe la Gramatikoj kaj Vortaroj. Ni kontentigas nin nur sur iom da libroj, kiujn vi sendis al iuj klubanoj. Pro tio ni dankas vin. - Al ni ankaŭ mankas la E-kasedoj por pli bone kompreni la prononcadon, ĉar neniu alia parolas Esperanton. 2. Pri la artikolo, tiu objektivo ne estas facila malgraŭ la vigla volo, ĉar aliri al la retadreso regule demandas al ni multajn monojn, kiuj estas pli altaj ol niaj rimedoj. Kelkefoje, ni devas, por sendi mesaĝon, iri al Gitega, kiu estas je 8 kilometroj el la Porpastra Seminario. [...] 3. Pri la klubo, ni volas nun rimarkigi, ke nia Klubo ne estas ankoraŭ prezentita al la Superuloj. Ni estas la unuaj religianoj, kiuj akceptas utiligi Esperanton. Do, ni ne oficiale laboras, ĉar la Episkopa Konferenco ne ankoraŭ aprobis la E-Lingvon, sed ni amas la movadon. [...] Por la Klubo :MAJAMBERE Melchisédeck. Intervjuo de Pola Radio al pastro Duilio MagnaniVendredon, la 26a de Junio Barbara Pietrzak de la Pola Radio en Esperanto intervjuis pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE. Por aŭskulti ĝin oni devas atingi la ret-adreson: http://www.polskieradio.pl/eo/ kaj elekti la programon de la 26a de Junio. Jen la teksto elprenita de la intervjuo: Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas pastro Duilio Magnani, interalie en la 2007a jaro, distingita per la premio Deguĉi pro sia afrika aktivado. Mi mem tamen unuavice konas pastron Magnani kiel tiun eksterordinaran pastron de Rimini, en kies paroĥa preĝejo ekpulsis vera verda koro, verdaj ideoj, ligitaj kompreneble kun la religia mesaĝo. Kaj nun mi ekscias, ke post kelka momento, kiam mi aŭdis kelkajn maltrankviligajn informojn, nun vi fariĝis la rektoro de tiu ĉi katedralo; do mi tre kore gratulas al vi kaj esprimas ĝojon en la nomo de la tuta Esperanto-komunumo. Karega, dankon. Dankon pro via prezento. Mi devas diri, ke post kvin jaroj da atendo, de la 17-a de septembro 2003a, kiam oni volis fermi definitive la preĝejon kaj forigi min por aneksi mian paroĥan komunumon al la najbara, finfine oni trovis di-kanonan solvon, kiu rajtigas min deĵori kiel rektoro ĝis mia morto en la tiel nomata Esperanta Katedralo, kiel tiel ĝin nomumis la ĉeestantaro, vi scias, de la Ekumena Esperantista Kongreso okazinte en Rimini ĝuste komence de septembro 2003a. Eble kelkaj aŭskultantoj ne scias la kialon de tiu nekutima nomo al paroĥa katolika preĝejo, tio estas “Esperanta katedralo”. Tutsimple mi diras, ke en ĝi oni povas admiri 115 kvadratajn metrojn da mozaikaĵoj, kiuj, rilatante la problemon de la Esperanta lingvo, reliefigante precipe la historiajn eventojn travivitajn dum mia prezidanteco de IKUE de 1979a ĝis 1995a. Kiam oni devigis min rezigni la postenon de IKUE prezidanto, mi min turnis al tiuj mozaikaj artaj verkaĵoj, al la aranĝo de kvar religiaj Esperanto-kongresoj, tri de IKUE kaj unu ekumena, kaj al gastigado de AIS sesioj, kiel vi scias la venonta okazos komence de septembro, venonta, kaj precipe al la tutmonda bonfarado per kaj por Esperanto. Koran dankon pro tiuj ĉi klarigoj. Evidente oni devas jen kaj jen tion memorigi. Sed kiel vi engaĝiĝis en la afrikan aktivadon? Jam mi diris, ke tiu premio Deguĉi estis tute aparte donita pro tiu ĉi aktivado, kaj krome ĝi estis dekomence estigita kun Esperantistoj. Kio estas la sigla-nomo CER-ES? Ekde kiam mi esperantiĝis, mi deziris pli praktiki Esperanton ol perfektigi ĝian scipovon; helpi al povruloj tutmonde per kaj por Esperanto, estis mia agadprogramo. Mia IKUE prezidanteco favoris la kontaktojn kun landaj reprezentantoj de IKUE en la foraj landoj, kiel ekzemple Tajvano, Ĉinio, Burundo, Pollando, Ĉeĥio, Litovio, ktp. Tamen, grandskale, mi ekagadis en Afriko komence de la jaro 2001a. En tiu jaro, se oni bone memoras, okazis skandala malkovro fare de UNICEF de la ŝipo en la golfo de Gvineo, ŝargita de bebo-sklavoj. Ĉar ŝajnis al mi ne kredebla kaj ne imagebla tia moderna sklaveco, mi min turnis al universitata studento kaj Esperantisto el Benino sinjoro Gaston Houssou, kiu bone klarigis la kialon de la fenomeno vokita “vidomegon”; efektive en “Fon”-lingvo ĝi signifas “geknaboj konfiditaj”, fare de la malriĉegaj gepatroj al ŝajnaj laborpromesantoj, senskrupulaj, kiuj poste fariĝas modernaj sklavigistoj, vendante la “vidomegon” al najbaraj banan-kaj kaf-kulturistoj kaj ankaŭ al malhonestaj seks-celantaj riĉuloj. Por iamaniere helpi al s-ro Gaston, kiu intertempe forlasis la universitatajn studojn en Cotonou, kaj la servon ĉe la internacia Ruĝa Kruco, por sin dediĉi al la infanaro de sia savana vilaĝo, Tozounmé, en la regiono de Lokossà (Benin), mi klopodis financi la konstruon de flegejo, de preĝejo, de du pontoj, de lernejo, de du putoj kun fotovoltaikaj paneloj kaj fine la konstruon de orfejo por pli ol 110 knaboj. Kvardeko da riminaj bonfarantoj bonŝance adoptis ilin per jara kotizo de 360 eŭroj. Oni lanĉis ankaŭ kampanjon por starigi en komunumo de Lokossa tiam, modernan abel-bredadon laŭ la metodo de nia samcivitano Karlo Karlini. Alia iniciato, kiu bone marŝas en Lakossà-komunumo, estas projekto “subteno en familio” celanta, per monataj monhelpoj, subteni plejparte la multajn vidvinojn fidelajn al la prizorgado de siaj gefiloj. Koran dankon pro tiuj ĉi klarigoj, mi pensas, en plimulto tute ne konataj de la Esperantistoj, kvankam kelkfoje mi legas pri via aktivado en la organo de italaj katolikoj, do en Katolika Sento, sed mi pensas, ke estas nepre diskonigenda tiu ĉi laboro. Sed eble ni ankoraŭ precizigu, kiujn landojn celis via helpo, kaj en kiuj konkretaj formoj ĝi realiĝis? Efektive intertempe naskiĝis CER-ES. CER-ES signifas “Centro Esperantista Rimina Ekumena Solidara”. Ĝi malfermiĝis bonfarade, kaj ĉiam pere de Esperanto, al aliaj afrikaj landoj kiel Burundo, Kamerunio, Kongo, Madagaskaro, Ruando, Togolando. CER-ES malfermiĝis al tiuj landoj per diversaj iniciatoj ekzemple en Goma, en la norda Kivu-regiono de Kongo, CER-ES prizorgas pere de loka IKUE-grupo, tridekon da georfoj, duono el ili jare adoptitaj de riminanoj. Tamen tiuj georfoj ne loĝas en orfejo, kiel kiuj en Tozounmé en Lokossa (Benino), sed ĉe siaj familioj, kaj ili pasigas sian dimanĉon kune ĉe la domo de la ĉefprizorganto sinjoro Alexis Asumani por kateĥizado, preĝado, tagmanĝo, lernado de Esperanto ankaŭ, kaj kompreneble, por ludado. Tri universitataj studentoj diligente kaj ameme kunlaboras kun tiu sinjoro Alexis Asumani. Tamen la plej gravaj kaj la plej valoraj en ĉiu iniciato de CER-ES havis la devizon “hoko por fiŝkapti”: fakte, ne eblas ĉiam donaci monon, do oni pruntedonis, kontraŭ ellaboritaj projektoj kaj al fidindaj, fidindaj lokaj samideanoj, kapitalon kun la devo, iom post iom, ĝin repagi sen interese. Bedaŭrinde, el la kvin projektoj financitaj, ĝis nun tri tute fiaskis, kun sekva perdo de la pruntedonita kapitalo. Oni rimarku, ke tio okazis pro konfesita malhonesteco de la respondecaj, “fidindaj” samideanoj. Tiuj malsukcesoj kompreneble plialtigis la negativan opinion, prave aŭ malprave, pri la afrikaj gesamideanoj fare de la riminaj bonfarantoj kaj, eble, ne nur de la riminaj. Oni provis alian ekvojon, certe pli konvenan al la afrikanoj kaj malpli riskan por ili. Ekzemple ni dissendis formularan enketilon en la menciitajn landojn por elekti konkurantojn inter la universitataj Esperanto-gestudentoj al malgrandaj kaj diverskvantaj stipendioj. Pluraj el ili jam malaperis post la atingo de la doktoriĝo. Bedaŭrinde tio pruvas, eĉ tro, ke la afrikaj geesperantistoj celas precipe la monon kaj ne la lingvon kaj tio dolorigas min. Oni spertis, ke eĉ se kelkaj samideanoj ne sukcesas kolekti sufiĉe da mono, laŭ ilia deziro, de pluraj kaj diversaj eŭropanoj, ili silente rezignas, dum aliaj ricevinte neniun monhelpon fariĝas nekredeble eĉ kalumniantoj de sia samklubanoj. Certe niaflanke oni ne povas kaj ne devas tolerigi tion. Estas tre tre malĝojigaj konstatoj, des pli se oni laboras plenkore por la afero, engaĝas aliajn homojn, kunlaborigas ilin, nu, do, kiaj estas planoj lige kun via porafrika laboro? Jes, bedaŭrinde la kunlaborantoj de CER-ES, kiuj estas vere aktivaj, preferas korespondi en franca lingvo ol en Esperanto. Pro tio CER-ES finos sian bonfaran agadon baldaŭ pro manko de Esperantistoj. Kaj eble, pro tio, ni starigos divers-celan fondaĵon, kiu cetere, ĉiam pro manko de lokaj geesperantistoj, transiros en la manoj de neesperantistoj, tamen tio eventuale post mia resaniĝo, se ĝi okazos. Nu, mi deziras al vi, ke vi tre rapide reakiru plenan forton kaj plenan sanon. Do, ni ricevis alrigardon al via porafrika laboro, pri tiuj pozitivaĵoj, sed ankaŭ tre, nu jes, afliktaj flankoj de tiu laboro. Kaj kiaj estas viaj planoj, pastro Magnani, kiel la rektoro de via Esperanto-katedralo en Rimini? Dankon, Barbara, pro via bondeziro. La plano, mi diras: mi ne scias, ĉu mia sanstato permesas programi ion internaci-nivele. Certe almenaŭ du iniciatoj kirliĝas en la kapo. Unu, honore al Sankta Patro Pio, la silenta mistika apoganto de Esperanto, kaj la dua honore al Papo Johano Paŭlo la 2a, la plej grava kaj fama subtenanto kaj favoranto mondskale de la planita lingvo Esperanto en la katolika medio. Tion ĉiu scias. Ekzemple, en mia preĝejo aranĝi ion por la Esperantaj familioj je la protektado de la mondfama sanktulo Patro Pio, kaj jaran someran feston por la multnombraj diverslingvaj turistoj en Rimini honore al papo Wojtyła. Tamen vi scias, ke la revoj ofte restas vere nur revoj. Sed konante vin kaj konante vian engaĝiĝon por Esperanto, por esperantlingva aktivado, mi ŝatus kredi, ke tiuj ĉi revoj plenumiĝu, kaj tion mi deziras al vi kaj tutkore mi dankas pro la donita intervjuo malgraŭ tio, ke vi ankoraŭ ne estas en la plej bona sanstato. Do, baldaŭan plenan resaniĝon kaj plenumon de viaj revoj, pastro Duilio Magnani. Dankon, dankon kaj saluton al ĉiuj aŭskultantoj.
(el: www.gioba.it) - sendis Tiziana Fossati ***
AkuratecoMia fianĉino tre koleriĝis kun mi. Ni interkonsentis rendevŭon kaj bedaŭrinde mi alvenis unu horon post la fiksita horo kaj si ekkriis al mi: “Vi malfruas: Vi venis post unu horo! Kaj mi estis devigata atendi Vin dum eĉ 10 minutoj”... (sendis Carlo Sarandrea)
***
Intergeedza kverelo Ŝi: - Tiuj, kiuj antaŭ vi amindumis min, estis senescepte pli saĝaj ol vi! Li: - Tio veras: mi edzinigis vin. (sendis Ermigi Rodari)
***
GeparoDu maljunaj geedzoj el kamparo, kverelas ĉiujn tagojn. Unu tagon, ŝi diras al li: - Morgaŭ okazas la trideka datreveno de nia geedziĝo. Mi pensis mortigi la meleagron. - Kial? ne estas ĝia kulpo, se ni geedziĝis! ***
EbriuloEbria aŭtomobilisto kolizias kun aŭto de policanoj. La policanoj tuj eliras el la aŭtomobilo. Apenaŭ la ebriulo ekvidas ilin, diras: - Gratulojn! La akcidento ĵus okazis, kaj vi jam alvenis! (sendis Johano)
|