Enhavo
NOVJARA PRIMEDITOCome ogni anno, per le festività di fine d'anno, il nostro assistente ecclesiastico, mons. Giovanni Balconi ci ha inviato un pensiero augurale:
Mons. Giovanni Balconi
(unua parto) La unua dokumento konata, kiu atestas la ĉeesto de Esperantistoj en Riminiestas la unua “Jarlibro de la Italaj E-istoj”, eldonita de mons. Luigi Giambene en Aŭgusto 1908, en kiu aperas la nomoj de la riminanoj: “fratoj Barilari” (pastaĵistoj) kaj “pastro Alberto Migani”. Do temas pri almenaŭ tri Esperantistoj, pri kiuj, krom la nomoj, ni konas nenion alian. Ni ne scias, kiel ili ekkonis la lingvon, kiel ili interrilatis kun la aliaj Esperantistoj, kiel ili agis por Esperanto. Tamen tio sufiĉas por deklari, ke en 1908 ĉeestis Esperantistoj en Rimini (eble estis Esperantistoj ankaŭ antaŭe, ĉar tiu de la jaro 1908 estas la unua Jarlibro). La plej grava Esperantisto, kiu zorgis por la starigo de grupo de E-istoj en Rimini, aperas nur kvar jarojn poste. Temas pri la franciskano patro Modesto Eugenio Carolfi, kiu estis tre agema Esperantisto ne nur en Rimini, sed en la tuta Italio. Ni haltos iomete sur la personeco de Patro Carolfi: Li naskigis en San Giorgio Piacentino, vilaĝo en norda Italio, meze de la Padusa Ebeno, en 1884, do tri jarojn antaŭ la naskiĝo de Esperanto.Li fariĝis Esperantisto, kiam li estis ankoraŭ tre juna, mi ne trovis la jaron, sed en la unua numero de la itala gazeto “L'Esperanto” eldonita la 10an de januaro 1913, oni raportas, ke la antaŭan monaton (t.e. en decembro 1912), profesoro Carolfi, ano de la Esperanta Katedro de Bologna, faris prelegon en Rimini pri Esperanto. Notu bone tiun urbon “Bologna”! Tiam estis ĉefepiskopo de Bologna kardinalo Giacomo della Chiesa, kiu en 1914 iĝis Papo Benedikto la 15.a, post la forpaso de papo Pio la deka. Nu, tiu ĉi kardinalo en 1910, laŭdinte la celojn de Esperanto, skribis: “Mi deziras, ke ankaŭ inter miaj pastroj estu kelkaj, kiuj iĝos instruistoj pri Esperanto”. Eble Patro Carolfi estis unu el ili. La prelego de patro Carolfi en Rimini de Decembro de 1912, eble estis nur epizodo de agado, kiu komenciĝis tre antaŭe, ĉar oni atestas, ke la postan monaton (la 12.an de Januaro 1913) P.Carolfi fondis la unua Rimina Esperanto-Grupo (“Gruppo Esperantista Riminese - GER”), kaj ke, je la fino de la sama monato, en Rimini finiĝis kurso de Esperanto kun la disdono de diplomoj al la lernantoj. Sed lia agado ne limiĝis al Rimini, ĝi disvastiĝis en la tuta regiono Romanjo: la postan monaton (Februaro 1913) li faris prelegon en Sogliano al Rubicone (kelkajn kilometrojn okcidente de ĉi tie), sekve de tio li komencis tie kurson kun kvindeko da lernantoj, kaj, post kelkaj semajnoj li povis fondi tie Esperanto-Grupon. En la postaj monatoj li faris kursojn kaj fondis E-grupojn en Bagnara, Faenza, Savignano, Sant'Arcangelo kaj ĉe la medicina fakultato de la Universitato de Bologna. Dum somere, la lernejoj estis fermitaj, sed li ne haltis, li faris kursojn pri Esperanto al la eksterlandanoj (Anglaj, Usonanoj, Germanoj, Bohemoj, Rusoj ...), kiuj vizitis la strandojn de la Rimina marbordo. Oni povas rajte diri, ke li estis la pioniro de Esperanto en Romanjo. Sed precipe li estis ligita al Rimini: en Aprilo 1915, zorge de li, oni solene inaŭguris la standardon de la grupo de Rimini. Sur ĝi estis broditaj la vortoj: “Grupo Rimina Espero” kaj “Vivu la Lingvo Internacia”. En ĉi tiu jaro li verkis kaj eldonis gvidlibron de Rimini (“Ilustrita Gvidlibreto de la banurbo Rimini”). En la postaj jaroj, lia agado transiras la limojn de Romanjo, por disvastigi Esperanton, norde (Piacenza, Cremona, Cortemaggiore, Brescia) kaj sude (Pesaro). En Majo 1915 Italio eniras en la unuan mondmiliton. Li iĝas armea pastro, sed li ne forgesas agadi por Esperanto. Pro la milito la E-movado en Italio forvelkas, pro tio, en 1917, li prenas sur sin la respondecon de la Itala Esperanto-Federacio, kies prezidantecon li tenas ĝis la postmilita kongreso de Bologna en Oktobro 1920. Dum ĉi tiu kongreso okazis la unua kongreso de la italaj katolikaj Esperantistoj, kaj oni fondis UECI-n (t.e. la Itala Katolika Esperanto-Unuiĝo), kaj, por pli bone zorgi pri la ĵus fondita katolika unuiĝo, li rezignis pri la prezidanteco de IEF. La postan jaron okazis la dua kongreso de UECI en Trento en kuneco kun kongreso de IEF, sed la tria kongreso de UECI okazis en Venecio en Septembro 1922 sendepende de IEF-kongreso, kiu okazis tuj poste en Triesto. Tiu tria kongreso de UECI estis tre grava, ĉar ĝi vidis la partoprenon de du kardinaloj: kardinalo La Fontaine (patriarko de Venecio) kaj kardinalo Maffi (el Pisa). En tiu jaro (1922) li transloĝiĝis en Cortemaggiore kaj lia agado celis al la tuta Italio. Li kalkulis, ke li organizis pli ol mil kursojn pri E-o, sen kalkuli la multnombrajn prelegojn. Krom la jam cititan “Gvidlibreto de Rimini” li verkis en E-o la biografiojn de Sankta Francisko el Asizo (1923) kaj de Sankta Antono el Padovo kaj aliajn verkojn kiel “La preĝareto” (kolekton de preĝoj - 1913), “Padova Lilio”(1926 - pri sankta Antono el Padovo), “Katolika preĝlibro”, “La Reformanto” (1927 – Popola biografio pri Sankta Francisko), “La virgulino de la malriĉuloj” (1954 - pri la Virgulino de Banneaux – Belgio). Li mortis la 1.an de Julio 1958. Mi jam diris, ke post la unua mondmilito, li forlasis Riminion, sed Rimini ne forlasis Esperanton. En Rimini li lasis posteulon, patro Albino Ciccanti, ankaŭ li franciskano kaj lia disĉiplo. Patro Albino naskiĝis en 1930 en Ascoli Piceno kaj mortis en Forlì en 1994 tuj post lia reveno el kongreso de la italaj katolikaj esperantistoj, kies unuiĝon li tiam prezidis. Li vivis dum multaj jaroj en Rimini (Monaĥejo de Sankta Bernardeno) kaj multe laboris por la disvastigo de E-o en sia Diocezo, en Italio kaj en la tuta mondo. Fakte li estis alnomita “Patro Aviostop” (aŭ “fluganta monaĥo”), ĉar li sukcesis multe vojaĝi per aviadilo senpage, kiel misiisto de franciskanismo kaj de E-o en la mondo (lia plej memorinda preleg-vojaĝo estas eble tiu en Svedio, pri Sankta Francisko el Asizo en 1978). En Rimini, por kunigi siajn multajn lernantojn kaj Esperanto-simpatiantojn, li fondis la Rimina Esperantista Centro (itallingve: “Centro Esperantista Riminese – CER”). En 1956, iĝas paroĥestro de preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, pastro Duilio Magnani. Pastro Duilio naskiĝis en Misano Adriatico la 11an de Junio 1928 (do ĉijare li festis sian 80an naskiĝdaton). En 1956, kiam li iĝis paroĥestro en Rimini, li ankoraŭ ne estis Esperantisto: li esperantiĝis nur en 1969. La historio de E-o en Rimini de nun estas strikte ligita al la historio de pastro Duilio, tial mi devas paroli pri li. Mi diris, ke li esperantiĝis en 1969. Fakte en tiu jaro li trapasis la unuan gradan ekzamenon kaj eble li, engaĝita en la zorgoj de sia paroĥejo, ne estus progresinta en la studo de la lingvo, se li ne estus farinta eksterordinaran sperton. Jen la rakonto: Tiutempe komencis alveni en Rimini turistoj el Ĉeĥoslovakio. Kelkaj el ili, kaŝe, vizitis lian paroĥejon kaj konatiĝis kun li. Sekve de tio li decidis viziti tiujn novajn amikojn en Ĉeĥoslovakio. Tiutempe li ne pensis solvi la problemon de la lingvo pere de E-o, kiun li ankoraŭ ne bone scipovis, sed li pensis interkompreniĝi pere de miksaĵo de la itala, latina, germana kaj per gestoj, ankaŭ se, supozeble, en ĉi tiu okazo evidentiĝis al li la graveco de internacia lingvo. En unu el tiuj vizitoj en Ĉeĥoslovakio, li volis transpasi la landlimon kun Pollando por viziti la koncentrejon de Auschwitz. Li akiris unutagan rajtigilon por transiri la landlimon per sia malgranda aŭtomobilo kaj atingis la koncentrejon. Sed pasis la tempo, noktiĝis, kaj por li estis malfacile retrovi la vojon por la reveno dumnokte en lando preskaŭ sen strat-indikiloj. Li ne povis serĉi loĝejon en hotelo, ĉar li ne havis laŭregulan vizon, do li decidis peti gastigadon ĉe la apuda preĝejo de salesanoj, kies superulo prenis sur sin la riskon gastigi lin. La posta tago estis dimanĉo, kaj, estante en Pollando, li decidis viziti la sanktejon de la Nigra Madono en Cestochowa. Li atingis tiun lokon vespere kaj tie ekvidis, promenante antaŭ la sanktejo, sacerdoton recitantan rozarion. Li klopodis paroli lin iom en la latina, en la germana kaj en la itala, kiam tiu ekkriis: “Vi estas E-isto!” kaj varme ĉirkaŭbrakis lin. Kio okazis? Tute hazarde tiu rimarkis en la poŝo de la jako de pastro Duilio turisman gvidlibreton en E-o. Tiu pastro invitis lin vespermanĝi kun la aliaj kunfratoj, al kiuj li fiere prezentis tiun pastron pilgrimantan el Italio. Neatendite, tiun vesperon, atingis la Sanktejon la primaso kardinalo Wyszynki. Tiu pastro volis senpere prezenti al li pastron Magnani, kiu finfine povis paroli en la itala senprobleme, ĉar la kardinalo tre bone parolis la italan. Je la fino de la interparolado, la kardinalo demandis la polan pastron, en kiu lingvo ili du interparolis, kaj tiu respondis: “en E-o, Eminenco”. Fronte de tiu aserto, la kardinalo deklaris: “En la unua Vatikana Koncilio, oni parolis nur en la latina, en la dua oni parolis en ĉiuj lingvoj. En la tria, se ĝi okazos, oni parolos en Esperanto”. Pastro Duilio Magnani akceptis tiun deklaron kiel profetaĵon, kaj enmemorigis la daton kaj eĉ la horon: estis la 21a horo de la 16a de Septembro 1973. Reveninte hejmen, li komencis labori por kaj per E-o. Jen la novaĵo: “por” kaj “per”. Li ne nur laboris por la disvastigo kaj la enkonduko de E-o (precipe en la katolikan Eklezion), sed ankaŭ, pere de E-o, li iniciatis internacian bonfaradon. Tio estas grava afero, ĉar estas sinergia agado:la bonfarantoj konstatas, ke kelkfoje E-o necesas por la bonfarado, do ili estas instigataj al lernado de la lingvo, aliflanke la Esperantistoj konstatas, ke E-o estas utila ne nur por babili, do ili estas instigataj al bonfarado. Oni devas agnoski, ke ĉi tiu lia agado estis fruktodona, ankaŭ ĉar ekde la komenco, ĝi estis subtenata de la du episkopoj, kiuj tiutempe regis la diocezon de Rimini: mons. Emilio Biancheri kaj precipe de lia posteulo mons. Giovanni Locatelli. Mi ne volas tro plilongigi mian paroladon, do mi donos nur resumon pri la plej gravaj eventoj. Por Esperanto: Oni organizis kursoj fare de la suprennomita patro Ciccanti kaj de la neforgesebla sinjoro Antonio Gambuti.Memoru ĉi tiu nomo! Gambuti estis tre agema kaj bonkora. Memorinda estis lia enketo pri Jesuo Kristo: li sendis leterojn al delegitoj de UEA kun la demando: “Kiu estas Jesuo Kristo por vi?”; li ricevis pli ol 500 respondojn el 117 landoj de homoj apartenantaj al la plej diversaj religioj. Li sukcesis, dum diversaj jaroj, estigi standon de la esperantistaj katolikoj ĉe la “Mitingo de Rimini”, kiu kunvenigas ĉiujare cent milojn da homoj. Bedaŭrinde lia malsano unue, kaj lia morto poste, ĉesigis tiun iniciaton. En Rimini oni organizis plurajn naciajn kaj internaciajn E-kunvenojn kaj kongresojn: krom la 36a IEF-kongreso (en 1965) kaj la Internacia kongreso de fervojistoj (1970), do antaŭ la epoko de pastro Magnani, ni memoras la UECI-kongreson (1976), la 50an IKUE-kongreson (1997), la 53an IKUE-kongreson (2000), la 16.an ekumenan kongreson IKUE-KELI (2003), la 73a IEF-kongreson (2005) ĝis la nuna 60a IKUE-kongreso. Krome en Rimini la “Akademio Internacia de la Sciencoj” de San Marino, havis sian Universitatan Sesion (en la jaroj de 1995 ĝis 1999, en 2003 kaj 2007) Por Esperanto, rilate al la Eklezio, estas multaj la efektivigoj de pastro Magnani: La plej evidenta estas la tiel nomata “Esperanto-Katedralo” kun siaj mozaikoj, kies skribaĵoj en la Itala kaj en E-o atestos en la jarcentoj la favoron, kiun nia Eklezio asignis al E-o. Antaŭ tiu preĝejo estas du statuoj. La unua de Sankta Patro Pio, la alia de nia amata Papo Johano Paŭlo la 2.a. nepre estonta sanktulo. Ni ĉiuj scias, kiom faris tiu Papo favore de E-o, sed Patro Pio ŝajnas esti tie, nur ĉar pastro Duilio konis lin persone kaj estas al li devota. Tio ne estas tute vera. Pastro Magnani rakontas epizodon, kiu montras, ke ankaŭ patro Pio estis favora al Esperanto. Pri kio temas, vi legos en la venonta numero. (daŭrigota) Pri nia RetejoParlano di noiIl mensile di informazione e formazione apologetica “il Timone” n.78 del mese di dicembre2008, recensisce il nostro sito nella rubrica “Cattolici in Internet - Siti Web”. Di solito in questa rubrica sono recensiti cinque siti. Questa volta c'è anche il nostro con tanto di foto della pagina iniziale. Ecco quanto scrive di noi: Unione Esperantista Cattolica Italiana - www.ueci.it L'Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI) è la sezione italiana della Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), un'associazione internazionale privata di fedeli di diritto pontificio riconosciuta dal Pontificio Consiglio per i Laici, sorta a Bologna nel 1920. Per farsi conoscere meglio, hanno pubblicato nel loro spazio web numerosi link di approfondimento e, fra questi, anche il collegamento ad un video su YouTube dedicato alla S. Messa in esperanto. Il mensile “il Timone”, nato a Milano nel 1999, ha raggiunto oggi una tiratura di 15000 copie ed è diffuso in tutta Italia con più di 10000 abbonati e circa 500 punti di vendita. Nel suo sito (www.iltimone.org) si autopresenta così: "il Timone" nasce per irrobustire la Fede dei lettori, infondere nei cuori la fierezza di essere cattolici, fornire argomenti per esporre le ragioni dei cattolici. Si propone come strumento da utilizzare per la Nuova Evangelizzazione, alla quale ci richiama, con passione e costanza, il Santo Padre. E' una rivista di apologetica elementare. Di apologetica: per illustrare le ragioni di chi crede e parare gli attacchi di chi contesta la verità cattolica, disprezza la morale e denigra la storia della Chiesa. Elementare: destinata a tutti, giovani e adulti, uomini e donne, lavoratori e studenti, sacerdoti e laici.
***
Novità nel sitoIl nostro sito (www.ueci.it) compie in questi giorni tre anni. Se lo confrontiamo con la presentazione che ne abbiamo fatto alla sua nascita (vedi K.S. n.1/2006) si è di molto arricchito e chi lo segue avrà notato che viene regolarmente aggiornato.
BURUNDIIl 19 luglio 2008, l'esperantista Nestor NDAYONGEJE, studente di teologia presso il seminario di Gitega, è stato ordinato diacono. Ne abbiamo avuto notizia solo ora perché solo ora è riuscito a farsi “prestare” una foto, che lo ritrae davanti al vescovo, e inviarcene una copia per posta elettronica. Data la povertà non può permettersi di avere una sua foto e solo raramente riesce a spedire a don Duilio qualche messaggio per posta elettronica. Oltre a lui, nel seminario di Gitega ci sono altri tre seminaristi che praticano l'esperanto e che don Duilio vorrebbe aiutare tramite il presidente del BUKE prof. Liberè Mudende. Si spera così che si formi anche in Burundi un gruppo di sacerdoti, e - perché no? -, di vescovi IKUE-anoj attivi. Per il momento l'aiuto si limita all'abbonamento ad Espero Katolika donato loro da don Duilio.***R.D. del CONGOCi giungono notizie drammatiche da Goma (Repubblica Democratica del Congo) sulla situazione, in Rutshuru epicentro della guerra tra gli uomini del generale ribelle Nkunda contro il governo centrale. In particolare, a proposito dell'orfanotrofio di Rutshuru diretto dall''esperantista cattolico Emmanuel Muchuti (cfr. K.S. n.4 e n.6/2008), il CER-ES era intenzionato a raccogliere del denaro in occasione del Natale, per la costruzione di una cappella e l'acquisto di una decina di capre. Ma il problema più urgente ora è la fame.Dopo una richiesta di informazioni da parte di don Duilio sono arrivati molteplici messaggi. Per ragioni di spazio ne trascriviamo solo gli stralci più significativi. DaKakozwa Augustin (è un giovane universitario, studente di medicina, che assiste i nostri ragazzi a Goma) Goma, 24a de Novembro ... La geknaboj, kelkaj rifuĝis ĉe nia kara Alexis, kiam psikozo regis en Goma, kie ili sin ŝirmis. Kelkaj jam revenis ĉe ilian prizorgantan familion, sed aliaj estas ankoraŭ ĉe Alexis. Nun la malsato atakas. Pro militoj en Rutshuru kaj aliloke en vilaĝoj, de kie venis nutraĵoj al Goma, altiĝis la prezoj, dum Alexis ne havas laboron, kiu donas bonan salajron. Tamen li provas dividi tion, kion li ricevas kun la geknaboj. Ni pensas ke, kiam vi havos aliajn eŭrojn, vi sendos al ni, ĉar nuntempe la infanoj ne havas ion por manĝi. ... DaEtienne Katchelewa Kandolo (è uno studente universitario di agraria che assiste i nostri ragazzi adottati di Goma) Goma, 24a de novembro ... Jam Rusthuru, kie loĝas niaj gefratoj, estas ĉe la mano de ribelantoj de Nkunda. Jes, niaj gefratoj vivas en tre malfacilaj vivkondiĉoj. Tie ĉi rifuĝis Hubert, kiun ni vidis sed li samkiel liaj gefamilianoj ne havas vivtenon. Dank’al Dio ili vivas. Ni tutkore dankas vin pro kolektado de la mono cele helpi tiujn gefratojn. Eĉ en Goma rimarku ke, pro tiuj militoj la nutraĵoj multe kostas, ĉar estas la vilaĝoj kaj urbetoj ĉirkaŭ Goma, kiuj donas nutraĵon al Goma. Certe ne laciĝu preĝi por ni. ... DaNtawu Hubert(è un IKUE-ano pioniere dell'E-o in Rusthuru, vedi K.S. n.6/2008) Goma, 25a de Novembro ... Karaj gefratoj mankas al mi vortoj por priskribi la teruran vivsituacion, kiun ni trairas en nia regiono. Mi konfirmas al vi, ke estas terura. Vidi kiel oni mortigas homon, kiel oni buĉas kapron, estas kompatinde. Mi sukcesis eskapi, ĉar mi rifuĝis en la najbaran arbaron kun ĉiuj miaj geinfanoj kaj ilia patrino. Hodiaŭ, mi penige atingis la urbon Goma post unu semajno en la arbaro. Mi estas en rifuĝejo sen ion por vivteni. Kiaj suferoj, kion ni trairas! Kian pekon ni faris por ricevi tian malfeliĉon? Pri nia samideano Emmanuel Mucuti kaj ambaŭ fratinoj kaj ĉiuj georfoj, ili sukcesis eskapi kaj hodiaŭ ili trovis rifuĝejon proksime de la tendaroj de la militistoj de Unuiĝintaj Nacioj (bluaj kaskoj), kiuj ne protektas ilin, ĉar la ribelantoj mortigas, forrabas kaj seksperfortas virinoj, dum la bluaj kaskoj ĉeestas sen reagi. Ĉu ne eblas, ke oni sendu aliajn UN-militistojn, kiuj bone nin protektu? Vere estas honto, kiam la militistoj de la paco, kiel oni kutimas nomi ilin, ĉeestas sen reagi al tia granda homamasbuĉado, kia okazinta en Rutshuru. Vere estas granda honto por UN. Li telefonis al mi dirante, ke li malkapablas sin vivteni. Kiel por mi, al ili mankas nutraĵoj, medikamentoj, kuraciloj, vestaĵoj kaj ekaperas malsanoj kiel lakso, ĥolero, paludismo aŭ malario kaj aliaj malsanoj, kiuj fontas de la vivkondiĉojn. Nun, ĉiuj infanoj eskapis el tiu homamas-buĉado, kiu okazis en nia urbeto Rutshuru. Karaj gesamideanoj, rilate al tio, kio okazas en nia regiono, ne estas bone sendi la monon por aĉeti tiujn kaprinojn aŭ konstrui la kapeleton. Tio, kion mi petas al vi, estas sendi iom da mono por permesi nin vivteni. Vere ni urĝe atendas tiun helpon, ĉar la vivo estas terura.... Dopo questi messaggi il CER-ES si è attivato riuscendo a raccogliere in poco tempo 910 euro che ha spedito d'urgenza in Congo tramite Western Union. Qui sotto qualche stralcio delle lettere di ringraziamento. DaEtienne Katchelewa Kandolo Goma, 2a de Decembro ... La sendita mono por Hubert, Emanuel, La Médiatrice, Augustin , mi, ktp alvenis bonorde. Hieraŭ mem, mi vidis Hubert kaj donis al li la mandaton, li ricevis monon ĉe WU, kiel senditan en lia nomo. Li prenis tiun de Emanuel, la Médiatrice kaj la lia ktp. Li remetis al mi tiun de la infanaro de Alexis, Augustin kaj la mia laŭ la divido decidita per la bonfarantoj. ... Karaj bonfarantoj, ni tutkore dankas vin pro la mono, kiun vi sendis al ni, ni kiuj estas en la malfeliĉoj kaŭzitaj de la militoj. Precipe, ni tutkore dankas vin pensi pri niaj gefratoj, gesamideanoj de Rutshuru: Hubert, Emanuelo, kiu nenion havas por ilia vivteno, dum tiuj teruraĵoj de la militoj. ... DaAlexis Asumani (pioniere dell'E-o in Goma, si occupa dell'assistenza dei ragazzi orfani, vedi K.S. n1/2007) Goma, 4a de Decembro ... La pasintan semajnon, ni ricevis 200 eŭrojn senditajn de vi al nia infanaro. Karegaj kaj samideanoj, ni tutkore dankas vin. Nia infanaro bone fartas malgraŭ la psikozo de la militoj. Ili studas kaj E-lernas ĉiudimanĉe kutime. Ili atendas ĉiam vian helpon, por ke ilia alfabetiĝo daŭrigu, por ke iam ili esperu pri pozitiva estonto kiel tia de la aliaj infanoj, kiuj havas iliajn gepatrojn ktp. ... DaNtawu Hubert Goma, 8a de Decembro ... Vi devas scii, ke vi sukcesis savi kelkajn homajn vivojn, kiuj suferas en tiu rifuĝejo, kie troviĝas miloj da rifuĝintoj, kiuj trairas malbonajn periodojn de iliaj vivoj. Mi venis de Rutshuru, post kiam la ribelantoj atakis kaj okupis nian vilaĝon. Tiumomente granda homamasbuĉado okazis en nia vilaĝo. Ĉiutage dekoj da junulinoj kaj virinoj estas seksperfortitaj. Pro tio mi estis devigata forkuri en la arbaro kun miaj gefamilianoj ĉar mi havas du grandaj junulinoj, kiuj povus esti viktimoj. Temas pri s-ino Alice 18jaroj kaj Beatrice 16jaroj. ... DaEmmanuelo Mucuti (esperantista responsabile dell'orfanatrofio di Rutshuru, ved K.S. n4/2008) Goma, 10a de Decembro ... Mi dankas vin por via helpo dum la malfacila periodo de la milito, kiun ni trairas. Via helpo alvenis al ni. Foje dankon. Mia animo estas ankoraŭ en maltrankvilo, mi pensas skribi al vi proksiman fojon. ... Il CER-ES nella persona di don Duilio ci chiede caldamente di attivarci per aiutare questi nostri amici. Potete spedire la vostra offerta in denaro direttamente al sotto indicato c.c. bancario intestato a: CER-ES - Rimini - don Duilio Magnani. Banca Popolare VALCONCA - Rimini IBAN: IT19 M057 9224 204C C078 0001 079 Se vi è più comodo, potete spedire la vostra offerta al conto corrente postale dell'UECI (c/c n.47127675) che la trasmetterà al CER-ES. In ogni caso non dimenticate di scrivere la causale dell'offerta: “Per aiuti alimentari in Rutshuru/Goma”. EĈ GUTO MALGRANDA....In vita mia non ho mai presa tanta pioggia come lo scorso anno a Pasqua in Piazza S. Pietro, durante ilrituale “Urbi et Orbi”.Quando sono tornato a casa, non vi dico quanti commenti di scherno ho dovuto subire dai miei amici: «Ma chi te lo fa fare ad affrontare tutti questi disagi a Pasqua e Natale in Piazza S. Pietro, tanto, come si può constatare, l'Esperanto è sempre l'eterno sconosciuto, quasi nessuno lo conosce!» Questi commenti però non scalfiscono il mio entusiasmo, ma cerco di confutare in diversi modi le loro argomentazioni, più o meno così: L'Esperanto oltre che lingua internazionale, rappresenta una delle grandi conquiste dell'umanità ed è nella medesima situazione di altre conquiste che ancora stentano ad affermarsi, nonostante la loro indiscussa approvazione. Tutte queste hanno necessariamente bisogno di tempo, costanza ed insistenza! Infatti, parlando di Esperanto, se prima di noi, i nostri predecessori si fossero scoraggiati, noi non avremmo potuto ricevere il testimone. Così dobbiamo fare pure noi per i nostri successori. A volte rispondo alle critiche, dicendo che 2000 anni fa, erano solo in 12 a propagandare il cristianesimo e guardate cos'è successo! Altre volte ricorro ad un paragone de tipo: la neve non cade tutta in una sola volta, ma poco a poco, fiocco dopo fiocco! Però il mio asso nella manica è sempre nei due versi della poesia “La Vojo” di Zamenhof: Eĉ guto malgranda, konstante frapante traboras la monton granitan. Vedo infatti che riesce molto bene a far breccia nella corazza dei soliti scettici. Ed è per questo che, dopo averimpresso l'intera poesia “La Vojo”,su uno dei libri in legno della mia biblioteca sugli alberi, ho voluto fare qualcosa di più e trovato un masso di granito, con scalpello, trapano e tanto lavoro, sono riuscito a scavare un foro largo circa 20 cm e sufficientemente profondo. A fianco ho fissato una piastra in ottone con inciso la famosa frase: Eĉ guto.... Poi per fare un po' di scena, ho collocato questo masso sotto una grondaia, così quando piove, “malgrandaj gutoj” cadono nella cavità!
Johano el Kor-mano
Anstataŭ fumi - Mi klopodas ĉesi fumi... - Ĉu Vi provis uzi bombonojn anstataŭ? - Jes, sed ili ne fajriĝas....
***
En tabakvendejo:Kliento: - Neniu el la alumetoj kiujn vi vendis al mi funkciis!!! Tabak-vendisto: - Ho, tio estas tute strange! Mi testis ilin po unu kaj ili funkciis...
***
FumadoLa patro demandas al Peĉjo (Pierino por la italoj) kial li ploras. - Nu, la instruistino forpelis min. - Kaj kial? - Ĉar, kiam ŝi eniris en la klasĉambron, mia benk-kunulo fumis... - Kaj do? Kiu estas via kulpo, se li fumis...? - Ĉiuj ekkriis, ke estis mi, tiu, kiu bruligis lin...
***
FumemoMi konas tiom avidan fumanton, ke li, dum fumado, faras paŭzon por fumi cigaredon.
(sendis Carlo Sarandrea)
***
Interjecioj En maljunulejo kvin maljunuloj sidas
en fotelo legantaj sian ĵurnalon.Iumonente unu diras: ha! Iom poste, alia eligas: hu! Post kelkaj minutoj, la tria ekdiras: ve! kaj la kvara eĥas: fi! Tiam la kvina petas: Ĉesu paroli pri politiko!
***
En konfesejoJunulo iras konfesi siajn pekojn al pastro sia anim-gvidanto. Fine li demandas konsilon: - Patro, mi volus edziĝi kaj trovis ĉarma kaj aminda junulino. - Do, petu ŝian manon! - Sed ŝi lamas... - Tiukaze, se al vi tio ne plaĉas, ne edzinigu ŝin! - Sed ŝi apartenas al riĉa familio... - Do, edziĝu kun ŝi! - Sed ŝi estas ankaŭ ĝibulino... - Do, ne edziĝu al ŝi. - Sed ŝi havas tre riĉan doton!... - Se tiel, edzinigu ŝin! - Sed oni diras, ke ŝi havis intimajn rilatojn kun pluraj viroj... verdire mi estas tre hezitema... - Mi konsilas al vi iri elekti la paroĥestron kiel vian animgvidanton! - Kial? - Por ke vi frenezigu lin, ne min.
***
En kazernoSe vi rakontas humoraĵon al soldato li ridas tri fojojn: unue, kiam vi rakontas ĝin, due, kiam vi klarigas ĝin al li, trie, kiam li finfine ĝin komprenos. Se vi rakontas ĝin al suboficiro, li ridas nur du fojojn: unue, kiam vi rakontas ĝin, due, kiam vi klarigas ĝin al li (li neniam komprenos ĝin). Se vi rakontas ĝin al oficiro, li ridas nur unu fojon: kiam vi rakontas ĝin (li ne permesos al vi doni klarigojn kaj neniam li komprenos ĝin). Se vi rakontas ĝin al generalo, li ne ridas, sed antaŭ ol vi finos, li diras: - Mi jam konas ĝin, kaj vi ne kapablas ĝin rakonti.
***
SopiroViro iras viziti sian amikon de malmulte eks-edziĝintan, kaj miras, ke sur vando de lia hejmo estas alkroĉita portreto de lia eks-edzino. - Kial vi metis tie la bildon de tiu virino, kiun vi tiom multe malbenis?! - Ĉar, kiam mi sentos la sopiron edziĝi denove, sufiĉas al mi rigardi tiun portreton, kaj la sopiro tuj malaperos.
***
Ĉe dentisto- Doktoro, kiom kostas la eltiro de saĝodento? - Sepdek eŭroj. - Tro multekosta; ĉu eblas malaltigi la prezon? - Jes, sen anestezo mi prenos nur kvindek eŭrojn - Tamen la prezo estas ankoraŭ alta. - Sen post-trankviligilo vi pagos nur kvardek eŭrojn. - Ĉu ne ekzistas malpli kara ebleco? - Jes, estas ĉe mi staĝisto. Oni povas eltirigi de li la denton por ekzerco, sen anestezo kaj sen trankviligilo, nur por dudek eŭroj. - Bone, enlistigu mian edzon por la venonta vendredo.
***
Sektano- Nia Sankta Majstro ricevis la Savigan Mesaĝon rekte de Dio mem. - De kie vi scias tion? - Li mem diris! - Ĉu neeblas, ke li mensogis? - Ĉu eblas, ke homo, kiu parolas rekte kun Dio, povas mensogi?!
(sendis Johano)
|