Enhavo
De la 30a de Aŭgusto ĝis la 6a de Septembro okazis en Rimini la 61a IKUE-kongreso. Temo de la kongreso estis: “Verbum Domini - La Parolo de Dio” - “Nia politiko: paroli kaj preĝi (Paŭlo VI)”. Tio estas en rilato kun du eventoj: la “Paŭla Jaro” (28a de Junio 2008 - 29a de Junio 2009) anoncita de la papo okaze de la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Sankta Paŭlo kaj la episkopa Sinodo de Oktobro, kies temo estas :La Vorto de Dio en la misio de la Eklezio”. Oni elektis la urbon Rimini pro du gravaj okazintaĵoj: la centjariĝo de Esperanto en Rimini kaj la okdeka naskiĝa datreveno de pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE. Aliĝis kvindeko da IKUE-anoj alvenintaj de dek kvar nacioj; la partoprenantoj estis iom malpli, ankaŭ ĉar kelkaj afrikanoj ne sukcesis akiri la necesan vizon de la italaj ambasadejoj. Kompare kun la pasintaj kongresoj la nombro estis tre malalta eble pro la maltaŭgeco de la dato kaj ankaŭ pro la fakto, ke lastatempe ofte okazis Esperantaj kongresoj en Rimini. Tamen en ĉi tiu kongreso oni vidis multajn novajn vizaĝojn, precipe el Afriko, neniam viditajn antaŭe kaj la rilatoj inter ni estis, pro tio, pli familiaj. Malgraŭ tio, la kongreso bone sukcesis, kiel oni povas konstati el la ĉi subaj priskribitaj eventoj: - La unuan vesperon (sabaton 30an de Aŭgusto) ĉe la doko de San Giuliano a Mare, la kongresanoj ĉeestis popolan manifestacion honore de la 26a datreveno de la vizito de Johano Paŭlo II en Rimini. - Dimanĉon matene la kongreso komenciĝis per solena Sankta Meso en la preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo (la tiel nomata katedralo de la Esperantistoj) celebrita en Esperanto de la episkopo de Rimini, mons. Francisko Lambiasi, kiu ankaŭ homiliis en Esperanto. Kun la episkopo kuncelebris la Sanktan Meson: mons.Giovanni Balconi (eklezia asistanto de UECI), p. Duilio Magnani (honora prezidanto de IKUE), mons.Gabriel Anda (el Kamerunio), p.Pierluigi Svaldi (franciskano), p.Prosper Ngulu (el Kongo) kaj p.Pierre Bruno Efadahy (el Madagaskaro). Ĉeestis la meson ankaŭ la urbestro de Rimini. Tuj poste, ĉe la kripto de la paroĥa preĝejo de “Sankta Jozefo ĉe la haveno”, kun la ĉeesto de la episkopo, okazis la oficiala malfermo de la kongreso kaj la inaŭguro de la ekspozicio pri la 100 jaroj de Esperanto en Rimini. Posttagmeze, la prezidanto de UECI prelegis pri ĉi tiu jarcento. - Lundon matene Carlo Sarandrea prezentis kaj komentariis televidan dokumentan filmon pri la vivo kaj la agado de papo Paŭlo VI kun citaĵoj de la ĉefaj historiaj kaj ekleziaj eventoj de la 20a jarcento. Tuj poste mons.Gabriel Anda prelegis pri la disvastigo de la Parolo de Dio en Kamerunio komencante de la agado de la unuaj germanaj misiistoj ĝis la nunaj tagoj. Posttagmeze, la kongresanoj, dividitaj en tri laborgrupoj, prikonsideris la Vorton de Dio laŭ diversaj vidpunktoj. - Mardon matene okazis la Ĝenerala kunveno de IKUE, dum kiu oni pridiskutis la IKUE-agadon 2007 kaj anoncis la venontan ekumenan kongreson, kiu okazos en Wrocław (Pollando) de la 18a ĝis la 25a de Julio 2009. Oni prikonsideris ankaŭ la eblecon okazigi la IKUE-kongreson 2010 en Parizo okaze de la centjariĝo de IKUE fondita tie en 1910. Posttagmeze Carlo Sarandrea, proponis interesan paroladon pri la uzo de la Reto kaj prezentis la IKUE-ttt-ejojn. Vespere, estis renkontiĝo de la CER-ES-bonfarantoj kaj kunlaborantoj kun la afrikaj gefratoj. - Merkredon okazis tuttaga pilgrimado en Osimo kaj ĉirkaŭaĵoj. Matene en Osimo, sankta Meso (en Esperanto) en la kripto de la sanktejo de Sankta Jozefo el Kopertino ĉe la tombo de la sanktulo kaj vizito de liaj loĝĉambroj. Posttagmeze ni pilgrimis al sanktejo de Madono de Campocavallo proksime de Loreto. - Ĵaŭdon, oni aŭskultigis surbendigitan prelegon de Gerrit Beverling pri sia traduko de la duakanonaj bibliaj libroj, kaj Marija Beloševič prelegis pri “La parolo de Dio kaj Sankta Francisco”. Vespere dum la adiaŭa vespero oni omaĝis pastron Magnani ne nur pro lia okdekjariĝo, sed ĉefe pro lia agado “per” kaj “por” Esperanto. - Vendredon, Marija Beloševič prelegis pri la 150-jara jubileo de Lurdo, kaj oni prezentis la venontan ekumenan kongreson en Wrocław. Vespere, ĉe la preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo, oni spektis koncerton de la ĥoro “Madonna di Fatima” de Rivabella (Rimini). Sekvis solista kantado de Cecilia Brandao el Brazilo kaj de mons. Gabriel Anda el Kamerunio. - Sabaton la kongreso estis fermita per dankmeso en la “E-katedralo” kuncelebrita de niaj ĉeestantaj pastroj. Por multaj el ni la kongreso finiĝis per interŝanĝo de “ĝis revido la venontan jaron en Vroclavo por la Ekumena Kongreso”.
Giovanni Daminelli
La Trenta Koncilio en Historia
perspektivo de mons. Iginio Rogger (Resumo de la tria parto) LA KONCILIAJ LABOROJ Finfine oni alvenis al Koncilio. Post kelkaj premisoj, en kiu estis decidite pretigi en ĉiu sekcio ĉu doktrinan ĉu reformacian argumenton, la Koncilio decidis alfronti unue la temon pri la Sankta Skribo: ĉu fido en la nura Skribo? kiu Skribo? kiu traduko? kia aŭtoritateco doni al la Skribo kaj al la Tradicio? En la tradicio nestas la vivkapablo de la Eklezio, pro tio la debato multe enpreniĝis. Pri la reformacio estis interesaj deklaroj, pri la predikado kaj la uzado de la Skribo, malfermitaj al la postuloj de la protestantoj, pro tio kardinalo Cristoforo Madruzzo, kiu intense partoprenis al la debato, estis iumomente suspektata pri luteranismo. Estis poste la vico de la “origina peko” kaj de la “senkulpigo”, kies pridiskuto prenis multe da tempo pro politikaj kialoj: el la somero de 1546 la papaj trupoj pasis tra la urbo por atingi tiujn de la imperiestro militantaj kontraŭ la protestantaj princoj, kiuj ne volis partopreni en la Koncilio. Finfine en la komenco de 1547, estis eldonita dekreto pri la “senkulpigo”, sed pri la reformacia parto malmulto estis farita. Tuj poste oni komencis pridiskuti pri la sakramentoj ĝenerale, kun la intenco pasi poste al unuopaj sakramentoj. Sed en Majo 1547, en Trento eksplodis epidemio, pro tio oni decidis translokigi la Koncilion en Bologna. Okazis, ke intertempe, en Germanio, la imperiestro Karolo la kvina, venkis la protestantojn en la batalo de Bulkner kaj pro tio ili estis devigataj partopreni en la Koncilio de Trento. Kompreneble en Bologna la laboroj ekstagnis kaj tiel ili restis ĝis la morto de papo Paŭlo III en 1549. Nur kun la elekto de papa Julio III komenciĝas, denove en Trento, la dua periodo de la Koncilio. Oni reprenas la laborojn pri la eŭkaristio, sed estiĝas malŝato en la Koncilio ĉar oni ne volas alfronti la temon de la reformacioj. La malagrablo estas precipe ĉe la hispanoj, kiuj sentas sin trompitaj. La Koncilio jam en 1552 stagnas denove. Intertempe la protestantaj princoj, helpataj de la katolikega Francujo, ekribelis kontraŭ la imperiestro kaj la imperiestro estis devigata subskribi la “Pacon de Aŭgusta” (1555), pro kiu la princoj rajtas elekti sian propran religion por sia lando. Tiel finiĝas senkonklude la dua periodo de la Koncilio. Intertempe en Romo estas nova Papo (Paŭlo IV), kiu eĉ ne volas aŭdi la vorton koncilio. Oni devas atendi la elekton de papo Pio IV (1559) por repreni la laborojn. Estis pridiskuto, ĉu la nova kunvoko estas nova koncilio aŭ ĝi estas la daŭrigo de la antaŭa. Fakte ĝi estas ambaŭ: en la papa buleo de la rekunvoko oni zorge evitis aludi pri tio. Ĉi tiu tria kaj lasta periodo, estis tiu en kiu oni parolis malpli, sed oni realigis plimulte. La plej grava temo debatita estis tiu pri la superregadon de la papo super la episkopoj; kontraŭ tio akre batalis precipe la francoj. Estiĝis konflikto inter tiuj, kiuj defendis ĝisekstreme la papan superregadon, kaj tiuj, kiuj eĉ respektante la teologian unuaragecon de la papo, sentis la neceson bremsi kelkajn prerogativojn de la Sankta Sidejo. Ekzemple ili volis malpermesi por ĉiam la misuzon pro kiu, por financi kardinalon deĵorantan ĉe la Sankta Sidejo, oni havigis al li tri aŭ kvar, ĝis sep episkopajn sidejojn, kiujn li ne servis. Okazis, ke la plej fervora subtenanto de la papa superregeco, kardinalo Simonetta, sukcesis estigi malakordon inter la unua prezidanto, kardinalo Gonzaga, kaj la ĉefa teologo, kardinalo Seripando. Tiaj kontrastoj paralizis la laborojn, kiuj estis malblokitaj nur en Marto 1563 kun la morto de la du konfliktantoj. Tiu evento devigis la papon Pio IV, rekonsideri la problemon de la estraro de la koncilio. Pro tio li sendis, kiel novan prezidanton, kardinalon Giovanni Morone. Ĉi tiu estis tiu, kiu unue, en 1542, hipotezis la urbon Trenton kiel sidejon de la Koncilio, kaj estis enprizonigita kelkajn jarojn fare de la Inkvizicio, ĉar suspektata kunsenti kun kelkaj protestantaj ideoj. Li kapablis pacigi la kontrastojn, valorigi la postulojn de la reformacio kaj inter Julio kaj Decembro konduki al la fina celo la Koncilion.
(fino)
Il Concilio di Trento in prospettiva
storica di mons. Iginio Rogger (Terza e ultima parte) I LAVORI CONCILIARI Si era arrivati in Concilio (anche se non era certo la preferenza della Santa Sede) a definire che ad ogni tappa di lavoro, per ogni sessione, si doveva approntare un capitolo sia della dottrina di fede, sia del campo della riforma. Dopo alcune premesse, il Concilio ha deciso in partenza la base su cui discutere: la sacra scrittura, fede nella sola scrittura, quale scrittura, quale traduzione, che autorevolezza dare e non dare alla scrittura e qui contemporaneamente il grosso tema, che ancora oggi costringe a riflettere, della tradizione. Attenti a questa parola “tradizione”, ancora oggi! perché c'è dentro di tutto, ma e c'è dentro anche quella cosa che è più autentica, cioè la vitalità della Chiesa, e lì si è impigliato molto il discorso. Parlando di riforma, però, abbiamo anche delle dichiarazioni abbastanza interessanti: riforma della predicazione, uso più largo della scrittura nella istruzione cristiana, ci sono dei termini abbastanza buoni, direi anche aperturisti, verso le istanze protestanti, se vogliamo chiamarle così, al punto tale che lo stesso card. Cristoforo Madruzzo, che ha partecipato molto intensamente a queste parti, è stato, anche da chi stava al polo apposto, sospettato di filo-luteranesimo. Non ci voleva tanto per crearsi certi sospetti. Poi il tema del peccato originale, e poi il grosso tema della giustificazione. Certo, nel contempo, andava di pari passo tutta una politica europea che stava organizzando una forma di resistenza militare contro i prìncipi protestanti in Germania, con l'alleanza dello stato pontificio, e qui, nell'estate del '46, sono passate le truppe pontificie, alleate con l'imperatore, che dovevano sconfiggere i principi. Qui c'è sempre il calcolo di Carlo V: se non vengono a Trento per amore, cerchiamo di portarceli con la forza. Tutto questo è andato rallentando e prolungando molto le discussioni, tanto che il tema della giustificazione è andato trascinandosi fino alla fine dell'anno e solo nei primi giorni del '47 si è avuto il grande decreto della giustificazione, decreto più che sistematico, più che digerito anche concettualmente, senza dubbio; qualcuno avrebbe anche detto che se l'avessero avuto vent'anni prima evitava tutte le fratture religiose. Però già qui, nel campo della riforma, all'ultimo momento, dieci giorni prima della scadenza della sessione, qualcosa tanto per dire, ma tutto sommato, ben poco. E così, sbloccato il grosso nodo della giustificazione, si cominciava la discussione dei sette sacramenti, prima dei sacramenti in genere, la settima sessione (mi pare ancora nel gennaio) e poi sarebbe stato il caso dei singoli sacramenti: il battesimo, la cresima e giù, uno dopo l'altro i sette sacramenti. Senonché nel marzo del '47 a Trento, scoppiò un po' di epidemia, febbre petecchiale, tifo petecchiale. Non mancarono naturalmente i clinici che dichiararono un pericolo di epidemia che travolgeva tutti. Da questa situazione, e dai vescovi italiani che non stavano volentieri a Trento, spunta la proposta di punto in bianco, senza neanche sentire cosa pensavano a Roma, che il Concilio stesso venga trasferito d'urgenza a Bologna, nello stato pontificio, tutto tranquillo. Senza saperlo, il Concilio si trasferisce proprio nei giorni in cui in Germania la grossa operazione di Carlo V arrivava ad avere un successo militare: la battaglia di Bulkner, la vittoria sui protestanti. Finalmente l'imperatore aveva in mano la possibilità di obbligare in armistizio i principi germanici a partecipare al Concilio a Trento come si erano impegnati da gran tempo. Così, naturalmente è tutto sospeso. A Bologna si resta a discutere invano, c'è stato un certo lavoro teologico da parte delle commissioni, ma i lavori ristagnano fino alla morte di Paolo III nel '49 e alla elezione di Giulio III, che era il primo legato papale a Trento. Allora, finalmente si riprende, ma nel frattempo la situazione in Germania si era fatta molto critica. (Adesso devo riassumere in due parole perché vedo che il tempo mi scappa, ma avete capito come in realtà sia tutto da rifare.) Questa impostazione del Concilio per riuscire a ricomporre l'unità religiosa in Germania è ancora la linea dominante per il secondo periodo del Concilio. In quel contesto è proprio Giulio III, che da card. Del Monte aveva favorito l'infelice trasferimento a Bologna, a riportare il Concilio a Trento e a Trento riprende adesso il lavoro sull'eucarestia, sulla presenza reale, sulla penitenza e l'estrema unzione. Però dentro il Concilio c'è anche un certo disappunto perché i temi della riforma vengono sempre un po' snobbati. Tanto più che come legato papale al Concilio c'è un cardinale solo, ma è un po' tirannico. C'è malcontento dentro il Concilio. Anche da parte di coloro che sono disposti a sostenere la posizione primaziale del papa, si è a disagio. Gli spagnoli di sessione in sessione si lamentano di dover tornare a casa burlati: ce l'han data da intendere che si faceva anche la riforma e non la si fa! In questa situazione nei primi mesi del '52 il Concilio già ristagna. Che decide tutta la vicenda, ed è questo che forse non è stato ancora interiorizzato da parte cattolica, è il fatto che, nel frattempo, con l'aiuto della cattolicissima Francia, i principi protestanti di Germania hanno inscenato di nuovo la ribellione contro l'imperatore e hanno scatenato la guerra civile rovesciando quella situazione di prevalenza su cui l'imperatore contava per costringerli a venire al Concilio e ad accettarlo. Il secondo periodo è naufragato così di fronte alla paura, anche fisica, di un arrivo dei lanzichenecchi protestanti che stavano già invadendo la valle dell'Inn, per cui l'imperatore da Innsbruck si è rifugiato al di qua del Brennero e, attraverso la Pusteria, in Carinzia. Tutto crollava da parte politica, ed è qui in realtà che si consolida la divisione religiosa della Germania. In una situazione drammatica quanto mai, che costringe anche i due fratelli d'Asburgo, Carlo V, per un verso, e il fratello Ferdinando (che ha il compito di re di Germania), a fare un armistizio con i protestanti, dove ovviamente la prima clausola è: “lasciateci in pace in campo religioso”. Tutto questo ha poi il suo punto nodale a livello di legge generale dell'impero germanico nella pace di Augusta 1555 nella quale si afferma il principio che la libertà religiosa appartiene ai principi, a coloro che hanno rango di principi sovrani dentro l'impero, i quali possono scegliere quella confessione religiosa che gli garba, per conto loro, e imporre al territorio la soluzione scelta: cuius regio eius religio. La rottura religiosa in ambito germanico è databile a questo punto. Per quanto riguarda il Concilio di Trento a questo punto nessuno più ne parla. Perché a Roma il papa Paolo IV, molto deciso in senso di volontà di riforma, ma di un determinato tipo di riforma, certamente non si sogna neanche lontanamente di riferirsi al Concilio. Nel frattempo in Europa la situazione religiosa degenera, nasce un altro problema che non è tanto quello della Germania ma è quello della Francia, la cattolicissima Francia, che per ragioni politiche e culturali sta per contattare i calvinisti. Quindi alla morte di Paolo IV (1559), il suo successore, Pio IV, si trova nella situazione di dover affrontare di nuovo una istanza conciliare perché la Francia, anche la Francia cattolica, è conciliarista, è quella che conserva gli ideali sinodali del tempo di Costanza, l'autonomia delle chiese locali. Per non perdere anche la Francia si convoca di nuovo il Concilio discutendo molto se è il caso di chiamarlo continuazione del Concilio di Trento, sospeso per disperazione nel '52, oppure se chiamarlo un Concilio nuovo: in realtà è l'una e l'altra cosa. Nella bolla papale che lo riconvoca si evita accuratamente di pronunziarsi sia in un senso come nell'altro. Acciocché tutti lo vedano come credono, c'è solo la coincidenza nel luogo e la ripresa dei lavori lì dove si erano fermati nel '52 che lo classifica Concilio di Trento. Anche qui il luogo ha un suo significato, non c'è dubbio. L'ultima fase del Concilio è quella dove tra cattolici tradizionali si parla un po' meno e che, anche nelle forme esterne di celebrazione, ha lasciato tracce minori. Invece, a mio avviso, è in forza del terzo periodo che il Concilio di Trento è stato quello che è, per quello che è riuscito a realizzare pur tra mille difficoltà e crisi fortissime. Proprio perché, per un verso erano arrivati i francesi, con idee molto difficili da comporre, però non protestanti. Badate bene, che se c'è un tema che nel terzo periodo era pronto continuamente a saltar fuori e che la Santa Sede per prima ordinava che fosse accantonato, che non fosse messo sul tavolo, quello è proprio il tema della supremazia del papa sopra i vescovi (a noi parrebbe la cosa più naturale del mondo). Perché si sapeva che con la preponderanza soprattutto dei francesi, conciliaristi, la discussione sarebbe andata male. Tanto per dire, nel Concilio stesso, anche tra il gruppo dei presidenti del Concilio, la differenza di idee e di tendenze era molto forte al punto tale da dividere, per un verso, quelli che si chiamavano gli zelanti, i sostenitori a oltranza della supremazia pontificia e di tutte le cose delle leggi ecclesiastiche e, dall'altro verso, quelli che, pur rispettando la struttura teologica del primato, sentivano l'estrema necessità di modificare e di metter freno a certe competenze della Santa Sede. Ne do un esempio soltanto: il problema della residenza dei vescovi e dei parroci, nel luogo dove erano nominati, che troncasse una volta per sempre l'abuso per cui, per finanziare un cardinale in servizio alla Santa Sede, gli si procacciavano tre, quattro, fino a sette sedi vescovili, che lui non serviva. Queste assurdità indubbiamente si son fatte sentire molto forte e avevano portato la vita del Concilio a uno stato di paralisi, al punto tale che il capo degli zelanti, cardinal Simonetta, che aveva la sua residenza nel palazzo Geremia, era riuscito perfino a seminar diffidenza sui suoi colleghi: il primo presidente, il card. Ercole Gonzaga, che risiedeva nel palazzo Turn (l'attuale palazzo comunale) e l'altro, il card. Seripando, teologo principale del Concilio, anche lui cattolico con residenza in via Bellinzago. A questo punto tutto era arenato. In realtà, lo sblocco è avvenuto solo con la morte dei due appena adesso nominati, card. Gonzaga e card. Seripando, l'uno il 2 di marzo del '63, e l'altro il 17 di marzo del '63. Le loro morti hanno dato modo e costretto Pio IV a ripensare a tutto il problema della dirigenza del Concilio mandando due cardinali nuovi, Naragero, per un tempo, veneziano buon esperto, ma soprattutto il cardinal Giovanni Morone, guarda caso, quel tale che così, quasi alla gherminella, nel '42 aveva ipotizzato il luogo di Trento come luogo del Concilio, ma anche lui tartassato e non poco dai sospetti dell'Inquisizione in Italia (quattro o cinque anni prima il Morone era sotto inchiesta dell'Inquisizione, imprigionato in Castel Sant'Angelo). Dunque una soluzione tutt'altro che integralistica, ed in realtà Giovanni Morone, nuovo presidente del Concilio di Trento fu quello che, tenendo maggior conto dei postulati di riforma e cercando di comporre i contrasti e trovando una soluzione è riuscito a portare in porto il Concilio dal luglio al dicembre. Mi fermo qui, ma capite quante cose ci sarebbero ancora da discutere.
(fine)
Erba, 20 oktobro 2008
Altestimata kaj kara Johano Daminelli ankoraŭ dankon pro la ebleco, de ci al mi donita, telefoni al doktoro Luigi Tadolini pri la uzado de "ci" anstataŭ "vi" tradukante la preĝon al la Dipatrino Maria, publikitan en Katolika Sento, lasta numero. Ĉi-rilate mi volus al ci proponi artikolon por la rubriko "Leteroj al la redaktejo" publikenda kiam ci volos. Ununura neperfektaĵo de Esperanto, pli bone, de kutima uzado de la esperantaj pronomoj, estas la malvirto preferi ĉiam "vi"-n ankaŭ por unuopa persono, kvankam ekzistas la pronomo ĝusta: "ci". Mi diras kaj mi estas plene konvinkita ke la uzado de "vi" por unuopa persono aŭ besto (jes: ne kredeble sed vere oni uzas "vi"-n ankaŭ por besto: vidu kiel Kalocsay tradukis belan poezion de Carducci "T'amo pio bove" kaj kiel mi korektis ĝin en la paperfolio kunmetita) estas nepre absurda, ne nur, sed ankaŭ kontraŭa al la esperanta spirito pro sekvantaj kialoj: a) Esperanto volas esti ĉiam klara kaj sen ambigueco. b) Lingvo latina (al kiu Esperanto inspiriĝas) uzas ĉiam "tu"-n ankaŭ por la imperiestro, ankaŭ por Dio. c) Ankaŭ la itala traduko de la latina liturgio uzadas ĉiam "tu"-n por Dio, por la Dipatrino kaj la sanktuloj. d) Vorto "vi" kiel respekta-vorto, por ni italoj revokas la abomenan faŝisman diktaturon. Pro ĉiuj ĉi kialoj mi neniam kaj neniam uzados pronomon "vi" por unuopa persono, kaj mi konsideras ĝin, neperfektaĵo ne de la lingvo, sed de la kutima uzado, kiel jam mi diris. Logike mi aŭskultos bonvolonte ĉiun opinion kontraŭan, kondiĉe ke ĝi kapablus detrui la kvar kialojn antaŭe skribitajn. Se iu dirus ke estas jarcento, dum kiu oni tiel uzadas, mi respondos: ĉi tiu estas pli granda kialo por forlasi uzadon stultan (sit venia verbo = pardonu la parolon) kaj komenci paroladon tute klaran kaj sen ambigueco. Vivu Esperanto!
Korajn salutojn. Dio cin benu!
don Giovanni Gatti
LA BOVO (Giosuè Carducci)
***
Sono state inaugurate le manifestazioni per Matilde di Canossa a Mantova e S. Benedetto. Data la sua grande importanza per la storia della chiesa, ritengo interessante che anche Katolika Sento ospiti la presentazione della mostra. Invio il testo. Grazie per l' attenzione Amike kaj fratece, Graziano Ricagno
EKSPOZICIO PRI MATILDE DE
CANOSSA La imperiestra kaj la papa aŭtoritatoj. En Mantuo kaj S. Benedetto Po (Mantuo) ĝis la 11a de januaro de 2009a. Matilde de Canossa (Kanosa), eksterordinara personeco sub multaj vidpunktoj, sed profunde ligita al sia mondo, estis unu el la plej influaj virinoj de sia periodo. Ŝi estis la lasta heredantino de granda feŭda dinastio, ŝi faris gravajn politikajn elektojn, kiuj markis la finon de iu epoko kaj la komencon de la komunuma civilizo, de urboj kaj de individuaj liberecoj. La jaroj inter ŝia naskiĝo, eble en la jaro 1046a, kaj ŝia morto, en la jaro 1115a, estis la jaroj de la revolucio de la ideoj kun la reformoj de la eklezio, la lukto por la investituroj kaj la lukto inter imperio kaj papŝtato. La parencoligoj kun la imperia familio kaj la geedzaj ligoj kun la dukoj de Lorena kaj kun la Welfen, la alianco kun papo Gregorio la 7a, la kontaktoj kun la abato Ugo de Cluny kaj kun Anselmo episkopo de Lucca farigis Matilden kaj ŝian “korton” pivoto ĉirkaŭ kiu okazis militaj bataloj, mediacioj, strategioj kaj ankaŭ simbolaj eventoj kiel la pento de la imperiestro Enrico la 4a antaŭ la papo en la kastelo de Canossa, en januaro 1077a. Ŝia personaj turmentitaj travivaĵoj, la du malfeliĉaj geedziĝoj, la morto de juna filino interplektiĝis kun politikaj decidoj. Ŝi estis sola kaj potenca, ŝia senkondiĉa apogo al la papeco farigis ŝin heroino de la Roma Eklezio kaj tiu akirigis al ŝi la entombigon en la baziliko de S. Petro (kun la translokado de ŝiaj restaĵoj de la abata preĝejo de Polirone (MN), kie ŝi volis esti entombigita); je alia flanko ŝi fariĝis facila celo de kalumnioj kaj malicemoj ligitaj je la privata vivo. Naskiĝis duvalenta mito, plenplena je legendoj, celebroj kaj atakoj, kies ĉarmo ankoraŭ ekzistas.
***
ANSELMO DE LUCCA Konsilanto de Matilde, patrono de Mantuo Ekspozicio ĉe Museo Diocesano (Muzeo Dioĉezano), Mantuo Anselmo el Baggio (Baĝo) (1035 – 1086), episkopo de Lucca (Luka), estas simbola personeco de la lasta Kanosa periodo. Aktive partianiĝinta je doktrina (li verkis la faman ‘Collectio canonum’) kiel je diplomatia kaj episkopa vidpunkto, li subtenis la papojn dum la tiel nomita ‘Lotta per le investiture’ (lukto por la investituroj); li sendube troviĝis proksime de la grafino Matilde kaj subprenis konsilanto-oficon konfiditan el papo Gregorio (Gregorjo) la VIIa. Per tiu ofico li kunlaboris en ŝia aŭstera religia inklino kaj sub ŝia protektado li loĝis en Mantuo, kiam li estis nomata pontifika legato pri Lombardio. Unu jaron post lia morto oni kanonizis lin kaj elektis Mantuan patronon. La ekspozicio, al li dediĉita en Museo Diocesano (Muzeo Dioĉezano), per altvaloraj artaĵoj (votaj donacoj de Gonzagoj, XV-jarcenta tapiŝo, pentraĵoj de Fetti kaj Borgani, XVIII-jarcentaj skulptaĵoj) kaj aliaj nekutimaj dokumentoj, klarigas la daŭron de memoro pri li en Mantua lando.
MILANO
Si ricorda che dopo la pausa estiva in Milano sono riprese le celebrazioni mensili delle S.Messe in esperanto: ogni terzo sabato del mese alle ore 16,45 nella chiesa di S.Tomaso (via Broletto, angolo via S.Tomaso). Segue un incontro aperto ai simpatizzanti in un locale attiguo alla chiesa. Tuttavia la S.Messa che dovrebbe celebrarsi sabato 15 novembre sarà posticipata a sabato 22 novembre. Ciò perchè sabato 15 novembre, con l'inizio dell'Avvento Ambrosiano, entrerà in attuazione il “Nuovo Lezionario Ambrosiano” e il Cardinale Arcivescovo vuole inaugurare solennemente la nuova liturgia vigliliare in Duomo con i suoi canonici, tra iquali mons. Giovanni Balconi, che usualmente a quell'ora celebra la S.Messa in E-o. Il “Nuovo Lezionario Ambrosiano” è molto diverso da quello usato finora per cui dovremo abbandonare tutto il tesoro di testi di messe in E-o accumulato durante gli anni . Con la riforma liturgica postconciliare, si era predisposto un Lezionario Ambrosiano provvisorio sulla falsariga di quello della liturgia Romana. Il nuovo Lezionario vuole ripristinare l'antica liturgia ambrosiana, dove l'anno liturgico è suddiviso in tre misteri: “Il mistero dell'Incarnazione”, “Il mistero della Pasqua” e il “Mistero della Pentecoste”. Ognuno di questi Misteri è suddiviso in tre sezioni: per il primo “Avvento”, “Tempo Natalizio” e “Tempo dopo Epifania”; per il secondo: “Quaresima”, “Triduo Pasquale” e “Tempo Pasquale”; per il terzo: “Tempo dopo Pentecoste”, “Tempo dopo il martirio di S.Giovanni” e “Tempo dopo la dedicazione della Cattedrale”. Cambiano tutte le letture, ma rimangono invariati il ciclo triennale per le liturgie festive e il ciclo biennale per quelle feriali. Un'altra novità sta nel fatto che la messa vespertina della vigilia (vigiliare) inizia con la lettura di un brano evangelico di annuncio della Resurrezione.
***
Come ogni anno anche per il prossimo Natale, Gianni
Conti del gruppo di Milano, sarà in Piazza S.Pietro per
la benedizione “Urbi et Orbi”. Da Milano
partiranno i soliti tre. Dobbiamo essere almeno in nove,
quindi facciamo appello ai volenterosi di trovarsi sul luogo
almeno un paio d'ore prima della benedizione. Ogni anno fino
all'ultimo momento si teme di non raggiungere il numero
necessario; per favore chi decide di esserci, lo comunichi a
Gianni Conti. Saremo lì per testimoniare al papa la
nostra gratitudine per gli auguri in esperanto e per
dimostrargli che ci siamo. Più numerosi siamo meglio
è, tanto più che alla fine della cerimonia parecchi
pellegrini si avvicinano a noi incuriositi per informarsi e
fotografarci. Per la nostra lingua e un po' di propaganda
tanto più efficace quanto più saremo numerosi.
È inoltre una buona occasione di incontrarci tra di noi
al di fuori delle formalità congressuali.
Giovanni Daminelli
Kara pastro, saluton. Mi promesis al vi, ke mi ĉion faros por kontakti kaj vidi, ĉu reale li zorgas pri forlasitaj infanoj en orfejo. Jes, pastro, tiu homo havas seriozan taskon. Li zorgas pri pli ol 65 georfoj en malfacilaj vivkondiĉoj, mi vin atestas. Tiuj georfoj sukcesas malfacile manĝi unufoje tage. Tion mi mem vidis. Vi scias, ke ni vivas en regiono, kie ni ĉeestas en ĉiutagaj militoj, miloj da infanoj estas forlasataj ĉiun tagon surstrate, sed tio, kion mi ankaŭ trovis ĉe li, estas ke inter tiuj georfoj, troviĝas ankoraŭ infanoj, kies la gepatroj mortis pro AIDOSO aŭ france SIDA. La plej grandaj problemoj, kiujn li alfrontas estas, kiel ilin nutri, kiel ilin loĝi, ĉar ĝis nun li luas kelkajn ĉambrojn, kaj li mem ne havas sufiĉe da eblecoj. Alia informo pri Emmanuel Muchuti: li estas katoliko, ni eniras saman preĝejon, kaj tio mi povas ankaŭ aldoni, ke li kunlaboras kun du pastroj nome de pastroj BINJAMIN kaj iu monaĥo el Mokoto-monaĥejo. Kara patro la sekura situacio ne estas ankoraŭ bona, ĉar oni ankoraŭ batalas en la ĉirkaŭaĵoj de mia vilaĝo. Ne hezitu; se vi bezonas aliajn klarigojn pri tiu sinjoro, mi rapide sendos ilin al vi. Ke Dio benu kaj protektu vin Ne forgesu nin en viaj ĉiutagaj preĝoj, por ke PACO revenu en niaj vilaĝoj, por ke ĉiuj tiuj miloj da rifuĝintoj rehejmiĝu kaj zorgu pri iliaj kampoj, por ke iliaj infanoj trovu manĝaĵojn kaj reiru al lernejoj. Sed la nuna situacio en RUTSHURU hodiaŭ estas kompatinda.
Kore via HUBERT
Mi forgesas neniun el vi en Rutshuru, sed eĉ ne iun ajn malfeliĉulon en aliaj regionoj. Nur la limo estas homa. Ankaŭ mia sanstato ne helpas al mi samkiel en la pasinteco. Mi devas limigi la laboron kaj la emociojn. Koran dankon pro la informoj pri S-ro Emmanuelo kaj pri la loka situacio. Mi eksciis, ke Emmanuelo enhospitaliĝis en Kenio pro stomakaj problemoj. Mi retumis al Mediatrice MUTUZO, deĵoranta ĉe tiuspeca "Orfejo", sed ĝis nun neniu respondo alvenis. Mi ricevis pere de la Centra Oficejo de IKUE ( tra speciala retlisto al la Estraro de IKUE) vian alvokon pri monkolektado, pro la loka ege malfacila situacio, al prezidanto de KUKE, S-ro J.B. Malanda (kiu poste erare adresis ĝin al IKUE-estraro!). Mi persone subtenas vian alvokon, eĉ se unuaintence adresita nur al Malanda, kaj petis la redaktorojn de EK kaj de KS, al kiuj mi same adresas ĉi-respondon al vi, publikigi ĝin en la E-gazetoj. Mia CER-ES, favoras al helpado de la georfoj kaj delasitaj kaj rifunĝintaj geknaboj de S-ro Muchuti. Tamen, ni atendas respondon pri la reveno de S-ro Muchuti. Efektive, ĉu la konsilantoj de CER-ES , ĉu la fidelularo , estis ja informitaj pri la situacio de la infanaro. La fakto, ke infanoj sukcesas, malgraŭ la zorgoj de S-ro Muchuti, manĝi UNUFOJE TAGE emociigis ĉiujn. Tro ofte ni devas okazigi monokolektadojn al niaj fideluloj, tamen ŝajnas, do mi NE CERTAS, ke kelkaj respondos favore al la georfoj. Ekzemple, la popolo pli favoras donaci monon por aĉeti kaprinojn al ili ol doni oferaĵon senspecifan celon. Des pli ke ĉi-kaze temas pri grupo kaj ne pri unuopulo. Mi eksciis de Emmanuelo ke vi siatempe instruis lin E-lingvon. Li parolis al mi eĉ pri grupo E.S.M.. Do, bv. bone klarigi la signifon de tiu akronimo kaj la celon de tiu solidara E-grupo. Muchuti parolis eĉ pri KAPELO. Ĉu eblas ricevis leteron pri ĝi de tiu DU pastroj "BINJAMIN kaj iu monaĥo el Mokoto monaĥejo"? Ne gravas, almenaŭ unuamomente, se ili retumos franclingve aŭ...hispane. Mi havas la eblecon peti la tradukon.
Fratan saluton. Dio benu. p.Magnani
Novembro
Decembro
Il congresso UECI 2009, si terrà a Chianciano (Siena) dal 15 al 19 maggio 2009 presso l'hotel S.Antonio annesso al convento dei Francescani. La località è ben nota per le cure termali e non ha bisogno di presentazioni. Immersi nel verde della collina toscana a circa 500 metri sul livello del mare il nostro congresso si svolgerà come di consueto alternando qualche momento di preghiera con momenti culturali, di divertimento, di turismo e di convivialità. La località è facilmente raggiungibile. Dalla stazione ferroviaria Chiusi-Chianciano, sulla linea Firenze Roma, ad ogni arrivo di treno parte un autobus che porta al centro di Chianciano con fermata a circa 200 metri dal kongresejo. Con l'automobile si esce al casello di Chiusi-Chianciano sul tratto Firenze-Roma dell'autostrada A1. Poiché in quel periodo si andrà verso la conclusione dell'Anno Paolino (28 giugno 2008 - 29 giugno 2009) è stato scelto come tema del congresso:
San Paolo nel bimillenario della nascita
Molti di noi avranno già sentito parlare di
questo santo durante l'anno a lui dedicato, tuttavia una
sintesi finale su una figura tanto complessa è più
che opportuna. Al tema religioso di solito affianchiamo un
tema culturale che non abbiamo ancora fissato. Pensiamo
però che la figura di San Paolo, così immersa nelle
due culture ellenistica e giudaica, ci darà la
possibilità di evadere da considerazioni strettamente
religiose per approfondire anche gli aspetti storici,
sociologici e culturali di quei tempi.
IPOTESI DI PROGRAMMA
Venerdì 15 maggio
giornata dedicata all'escursione che orientativamente toccherà Montepulciano, Pienza, Montalcino, Bagno Vignoni. Martedì 19 maggio mattino: chiusura del congresso e rientro. Come al solito nei nostri congressi: S.Messa quotidiana in Esperanto, lodi, rosario, compieta. Quote: Le quote rimangono quelle dello scorso anno. Per l'intero congresso: Iscrizione: 20 euro
Le quote sono per persona e comprendono la pensione completa dalla cena del 15 maggio al pranzo del 19 maggio e le escursioni. Per soluzioni particolari prendere accordi con il responsabile dell'organizzazione. Per le iscrizioni, si può usare l'aliĝilo allegato o scaricato dal sito www.ueci.it (per trovarlo cliccare nel menu a sinistra: "I nostri congressi") da inviare per posta normale a Gianni Conti. Chi ha accesso ad internet, lo può compilare e spedire direttamente dal nostro sito risparmiando francobollo e perdita di tempo. Nel nostro sito si potranno trovare anche li informazioni aggiornate sul congresso e la lista degli iscritti.
Come risaputo, ogni due anni, gli esperantisti cattolici e protestanti fondono i loro due congressi in un unico congresso ecumenico. Perciò l'anno prossimo il 62° Congresso IKUE e il 59° Congresso KELI si uniranno nel "19a Ekumena Esperanto-Kongreso". La località prescelta è Wrocław (Breslavia), una città di circa 800mila abitanti nella Slesia (Polonia sud-occidentale già territorio tedesco, da qui il secondo nome della città). Il tema del congresso sarà: "... fido, espero kaj amo, tiuj tri (1 Kor. 13,13)espero kristana aŭ monda senespero?” Il kongresejo sarà nel seminario vescovile, posto a fianco della Cattedrale di S.Giovanni. La città è una delle più grandi della Polonia, quindi facilmente raggiungibile; durante il congresso IKUE di Rimini si sono già iscritti sei italiani, si spera che se ne aggiungano altri. Il programma, ancora provvisorio, prevede: Dal pomeriggio di venerdì 17 alla sera di sabato 18, ricevimento dei congressisti. Nella serata di sabato ci sarà la Inaŭgura Vespero. Domenica 19, di mattina: Santa Messa solenne per i cattolici e “Servizio Divino evangelico” per i protestanti. Nel pomeriggio preghiera ecumenica e apertura solenne del congresso. Durante la settimana si alterneranno momenti di preghiera e incontri sul tema del congresso, eccetto il mercoledì 22 quando è prevista un'escursione giornaliera a Świdnica. Quote: Iscrizione (l'iscrizione è valida solo dopo il ricevimento della quota): 20,00 € entro il 30.12.2008, 30,00 € dal 01.01 al 31.03 2009 40,00 € dal 01.04.2009 Pensione completa dalla cena del 18 al mattino del 25 luglio, per persona da pagarsi al kongresejo (le quote seguenti sono date in Euro, quelle ufficiali sono in “Złoty”. Il calcolo è fatto tenendo conto che 10 Złoty valgono 3,00 Euro): 230,00 € in camera singola 145,00 € in camera doppia 90,00 € in camera doppia per giovani fino ai 24 anni. Per chi non è membro IKUE o KELI c'è una maggiorazione di 20,00 €. La quota comprende il libro ADORU. Chi ha il suo ADORU personale può rinunciarvi, in tal caso otterrà uno sconto di 10 €. L'aliĝilo e informazioni aggiornate sul congresso si possono trovare nel sito dell'IKUE: www.ikue.org/kong2009/ e la lista aggiornata degli iscritti nel sito del presidente IKUE: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/vroclavo.htm. Gli interessati possono anche chiedere l'aliĝilo al presidente dell'UECI, che si incarica, per chi vuole, anche di raccogliere le iscrizioni e spedire le quote relative. 75° Congresso FEI di GrossetoDal 22 al 28 agosto, si è tenuto a Grosseto il 75° congresso della Federazione Esperantista Italiana. Gli iscritti erano 156 tra i quali si devono contare una cinquantina di ragazze polacche e una decina di ospiti esteri provenienti da 8 diversi paesi. I nostri soci erano una decina. Notevole il gruppo dei giovani che hanno svolto una loro attività abbastanza indipendente.La cerimonia inaugurale è avvenuta nel mattino di sabato 23, in Sala Friuli, presso il chiostro della chiesa di S.Francesco con il discorso introduttivo del presidente Renato Corsetti, i saluti dei vari rappresentanti, l'intervento del vicesindaco Lucia Materci, del vicepresidente dell'UEA Ranieri Clerici e del presidente dell'Unione Esperantista Europea Sean O'Riain. Nel pomeriggio il congresso è entrato nel vivo dei lavori con la presentazione dei tre distinti seminari a cui gli iscritti potevano partecipare (“Informazione sull'E-o”, “Didattica dell'E-o”, “E-o e informatica”). Subito dopo, nelle aule del vicino liceo linguistico, sono iniziati i tre seminari che sono continuati anche nelle giornate di lunedì, martedì e mercoledì. In contemporanea si sono tenuti due corsi gratuiti di E-o di primo e secondo livello per i grossetani e sessioni d'esame nei vari gradi. Una serie di conferenze, incontri culturali e presentazione di libri, tenuti in parte presso il suddetto liceo e in parte nella Sala Pegaso nel Palazzo della Provincia, hanno arricchito la manifestazione. Ogni serata è stata allietata da un concerto all'aperto presso il circolo bocciofilo. Un programma diverso si è avuto domenica 24 e giovedì 28 agosto. Nella mattinata di domenica c'è stata la visita guidata alla città seguita dalla S.messa in Esperanto nella chiesa di San Francesco celebrata da padre Luigi Alfano e vivacizzata dal coro Niebo delle ragazze polacche. Nel pomeriggio si è svolta l'assembela annuale della FEI, in serata il coro “Puccini” si è esibito con canti di musica classica e religiosa nella chiesa di S.Francesco. È notevole il fatto che stampa e televisione locali hanno seguito con molto interesse tutto lo svolgimento del congresso. Le trasmissioni televisive di Tele-Tirrenia sono state trasferite su “You Tube”. Chi volesse vedere il servizio sulla S.Messa può collegarsi con il sito dell'UECI (www.ueci.it) in cui c'è un link su You Tube.
GEEDZA VIVO
- De antaŭ dek tagoj mi ne kverelas kun mia
edzino.- Mirakle! Kial do? - De antaŭ dek tagoj mi ne sukcesas silentigi ŝin!
(sendis Graziano Ricagno)
***
KAMPARANOJ
Du kamparanoj devas mortigi la porkon.Unu el ili diris: - Mi senmovigas la beston kaj vi mortigu ĝin per buĉmartelo. Bedaŭrinde, ĉi lasta estis straba. Li tenas per la manoj la buĉmartelon kaj celas la beston, sed per la straba okulo li ŝajnas celi la amikon, kiu diras: - Ĉu vi prenis min por la porko?
(sendis Luigi Canale)
***
ćE LA STACIDOMO
- Donu al mi unu bileton al Reggio? - Reggio Emilia aŭ Reggio Calabria? - La plej malmultekosta.
(sendis Carlo Sarandrea)
***
ARTEFARITA INTELIGENTO
Informadika scienculo, projektis kaj konstruis
komputilon kun artefarita inteligento. Dum publika prezentado
de sia maŝino, li klarigas, ke tiu komputilo kapablas
respondi korekte al simplaj demandoj, kaj li invitas iun
volontulon el la publiko provi konversacii kun ĝi. Iu el
la publiko komencas:- Estas pli bona ne funkcianta horloĝo aŭ horloĝo, kiu malfruas po unu sekundo ĉiun jaron. - Estas pli bona la horloĝo ne funkcianta. - Kial? - La horloĝo ne funkcianta donas la la precizan horon du foje tage, la alia nur unu fojon je ĉiu 43200 jarojn.
***
CHIANCIANO [Kjanĉano]
Ankaŭ en Kjanĉano estas
ekster-eŭropanoj. Du el ili estas promenantaj en la
parko de la Termoj, kiam ili ekvidas policanon
alproksimiĝantan al ili. Unu el ili ne rajtis resti en
Italio, ĉar li ne havas loĝadpermeson, do la alia
diras:- Ni agu ruze. Mi ekforkuros, por ke la policano postkuru min. Dume vi klopodu trankvile malaperi. Tiel okazis. La policano tuj postkuris la la forkuranton, kaj, kiam ĉi tiu rimarkis, ke la alia malaperis, li malrapidigis sian paŝon, por ke la policano sukcesu kapti lin. Fine la policano haltigis lin, kaj kontrolis liajn dokumentojn, kiuj montriĝis regulaj: - Kial, do, vi forkuris de mi?! - Mi ne forkuris! - Do, kial vi kuris? - Ĉar la kuracisto ordonis al mi trinki tri glasojn da akvo de Kjanĉano kaj poste fari gimnastikon. - Sed, kial vi ne haltis, kiam vi vidis, ke mi postkuris vin? - Mi tute ne kredis, ke vi postkuris min? - Do, kion vi pensis, kiam vi vidis min kuri? - Mi supozis, ke ankaŭ al vi la kuracisto ordonis kuri post trinkado de akvo.
***
ZOOPARKO
Senlabora aktoro, serĉadas en la koncerna rubriko
de ĵurnalo laboroferton taŭgan por li. Finfine li
trovas la jenan anoncon: “Oni dungas aktoron por roli
kiel simio”. Li restas surprizita malkovrante, ke la
dunganto estas la Zoologia Ĝardeno, kies estro klarigas
al li, ke mortis abrupte la simio kaj nun neeblas ĝin
anstataŭi kun alia, do li intencas dungi aktoron kaj
meti lin en la kaĝon en simia kostumo. La aktoro
akceptas tiun laboron kaj rapide lernas grimpi kaj salti kiel
simion kun granda amuzo de la vizitantoj. Unu tagon grimpante
kaj sin svingante sur lianoj, li ekflugas en la apudan
kaĝon de la leono. Terurite li volas ekkrii por peti
helpon, tiam la leono alproksimiĝas al li kaj flustras:
“Silentu! kaj tuj resaltu en vian kaĝon, alikaze
ni riskas perdi la postenon!”.
***
PLEJ BELA LINGVO
Deklaro de itala nova esperantisto ĉe la
Universala Kongreso:- La plej bela lingvo el la mondo estas la itala. - Kial? - Ĉar de la itala mi komprenas ĉiun vorton.
***
ESPERANTISTA TEAMO
Ĉe universitato, grupo de Esperantistoj decidis
fondi teamon pri remado por partopreni en la jara
universitata konkurso. Sed fine ili malvenkis alveninte
lastaj. Do la trejnisto sendis unu el la teamanoj ĉe la
aliajn teamojn por esplori, kial ili estas pli bonaj. Kiam li
revenis, oni demandis lin:- Ĉu vi malkovris, kion faras la aliaj teamoj alie ol ni? - Jes, ili faras ĝuste la malon: ili havas nur unu homon, kiu krie donas ordonojn, kaj la aliaj ok remas.
(sendis Johano)
|