Enhavo:
IL MISTERO DELL'INCARNAZIONE
ovvero: …voi
entrerete?
In occasione del
S.Natale, il nostro nuovo e giovane consigliere Diego
Fiumarella, ci propone una sua traduzione dell'articolo di
fondo apparso su Tracce (rivista mensile di Comunione e
Liberazione) del dicembre 2002.
Si tratta di una
meditazione che contrappone il Dio difficile, ricercato da
filosofi e teologi che, per complesse vie spirituali,
finiscono con intimidire e scoraggiare i più, al Dio
del Natale che, grazie al quel "sì" di Maria, si
rivela bambino nel presepe: è un mistero che, nella
sua semplicità, lascia stupefatti cuore e
ragione e ci rammenta le parole "se non diventerete come
bambini, non entrerete …".
… ĉu vi iam eniros?
"Per la spirito oni iras
Dion... Kia korŝira akcidento!". En tiuj ĉi
vortoj de Arthur Rimbaud estas la dramo de la homa konscio,
ĉefe de la nuntempa. Laŭ la nuntempaj homoj, Dio
– konforme al la jarcentaj instruoj de aroj da
filozofoj kaj religiinstruistoj – ŝajnas esti
realo atingebla nur per longa kaj malsimpla spirita vojo.
Spirita vojo, jen kio necesas por koni la sekreton lastan de
la realaĵo, por kapti fine tion, kio respondas al la
vasteco kaj al la profundeco de la deziro de vero kaj de
beleco kiu animas la homan vivon. Laŭ tiu ĉi vojo
ekmarŝis multaj homoj, lasante spurojn lumajn kaj
eĉ dubemajn pri iliaj konkeroj. Trans senfina aro da
vualoj kaj transiroj devus fine esti Dio. La plimulto de la
personoj timiĝas kaj perpleksiĝas. Kaj ĝi
ĉesigas, fine, inter premoj de la ĉiutaga vivo,
starigi demandon en kiu oni nomas Dion. Alikaze ĝi
inklinas aŭskulti multajn falsajn majstrojn kiuj
proponas spiritan vojon pli sencerimonian, pli komfortan,
malpli sindevigan. Tial, precipe dum tempoj de malcerteco kaj
de agitiĝoj, proliferas propono de brikabrako de la
animo, de "vojoj" al Dio aŭ al bonfarto aŭ al
ekvilibro, en ia malklara kaldrono.
Pravas Rimbaud: ĝi estas
"korŝira akcidento ". Ĉar homo ne estas farita el
pura "spirito", ne estas estulo kiu vivas super la nuboj.
Ĉiutage homo renkontas aliajn homojn kun karno kaj
ostoj, kun aferoj ligitaj al la problemo pri la pluvivo kaj
la kresko. Se Dio estus realo kiu oni metas je la fino de
malfacila kaj konfuza spirita vojo, do Ĝi estus speco de
akcidento kaj la elserĉo pri Li, malhelpanta agado,
korŝira kontraŭdiro por la vivo. Kvazaŭ esti
apud Dio signifus, iasence, esti malpli homoj.
La mistero de la Enkarniĝo renversas
ĉi tiun "normalan" kaj regantan pensmanieron. La "jes"
eldirita de Maria je la Anonco kaj poste ripetita
ĉiutage antaŭ la ĉeesto de tiu Infano, estas
la unua vorto de nova lingvo pere de kiu la homoj parolas al
Dio kaj pri Li. Senprecedenca familiareco. Tenereco rompanta
ĉiun rigidecon de la homa streĉo atingas eĉ la
konon de Dio. Li, nekaptebla predo de la homa imago kaj de
spirita asketeco, lasas Sin teni enbrake kiel infano,
manĝas ĉetable, promenas kun la amikoj, lasas Sin
murdi sen kontraŭstaro, revenos viva por neniam plu
forlasi Siajn disĉiplojn kaj la mondon serĉantan
Lin.
La silento de la paŝtistoj, de la
magoj, de tiu popolo de kleruloj kaj malkleruloj, de
riĉuloj kaj malriĉuloj, kiuj simplanime
alproksimiĝis al la kripo, estas la sinteno plej
profunda kaj aŭtentika antaŭ Mistero kiu mirigas la
koron kaj la racion homajn. "Se vi ne refariĝos kiel
infanoj, vi neniam eniros" memorigas Claudio Chieffo en sia
kanzono. Tiel antaŭ dumil jaroj, tuj naskiĝis
antaŭ tiu Infano alternativo: inter la silento mirigita
kaj kortuŝita de tiu kiu scias, ke li estas ricevanta
esceptan kaj misteran donacon kaj la babilbruo de tiu kiu ne
ekkonscias aŭ ne volas koni pri Ĝi. Kaj nun kiel
tiam, tiu kiu reĝas super la penso de la homaro
alarmiĝas, ĉar okazas fakto nereduktebla laŭ
liaj planoj kaj strategioj por tenado de regado. Ĉar
ĉia homa regado intencanta ekspluati la alian por siaj
celoj – de regado praktikata en la eteco de persona
ekzistado ĝis regado pretendanta mastrumi la penson kaj
la vivon de popolo – necesigas Dion malproksiman,
neatingeblan kaj konfuzan, Kiu nenion demandas, Kiu ne
eksaltigas ies koron kaj vivon, pro neantaŭvidata kaj
profunda libereco. Tamen tio okazis, antaŭ dumil jaroj,
Betleheme. Ĝi daŭre okazas, tutmonde. Rekoni
ĝin estas problemo de simpleco de l' koro. Pro tio "se
vi ne refariĝos kiel infanoj...".
Il Santo Bambino di Praga
|
Sankta Infano el Prago
|
II culto per la nascita del "Bambinello" affonda le
radici negli albori del cristanesimo, e si ispira ai
racconti dei "Vangeli dell' infanzia": sia di quelli
riconosciuti dalla Chiesa come "canonici", di Matteo
e di Luca, sia di quelli "apocrifi", ma sempre
gustosi, attributi a Giacomo e Tommaso.
|
Kulto por naskiĝo de "Infaneto" alfundigas
radikojn en la komenco de kristanismo kaj
inspiriĝas en "Evangelioj de infaneco":
agnoskitaj de la EkIezio kiel "kanonikoj", tiuj de
Mateo kaj Luko aŭ "apokrifoj", altribuitaj al
Jakobo kaj Tomaso.
|
La raffigurazione di Gesù Bambino da solo,
senza una particolare scenografia, si avviò in
Germania nel XIV secolo. Nel Medioevo le statue erano
soprattutto in legno, mentre nel periodo barocco ache
in avorio, cera, bronzo. Proprio al tempo del
barocco, nel Seicento, risale il culto al
Santo Bambino di
Praga, la cui statua di cera venne realizzata
da un anonimo scultore spagnolo. In Boemia la
portò donna Maria Manrique de Lara y Mendoza,
quando si sposò con il nobile cecho Vratislav
di Pernstein. In seguito, sua figlia Polyssena la
ricevette come dono di nozze e, nel 1628, la
regalò al priore dei carmelitani scalzi di
Praga, che risiedevano, dal 1624, nel convento di
Santa Maria della Vittoria.
|
Prezentado nur de Jesuo Infano (nek kun Dipatrino,
nek kun Patro) sen aparta dekoracio, iniciis en
Germanio en la 14-a jarcento. En la Mezepoko statuoj
estis precipe lignaj, dum en periodo de baroko ili
estis eburaj, vaksaj, bronzaj. Precipe dum tempo de
baroko, en la 16 jarcento, evidentiĝas kulto al
Sankta infano el Prago, kies statuo el vakso estis
realigita fare de unu anonima hispana skulptisto. En
Bohemion portis ĝin damo Maria Manrique de Lara
y Mendoza, kiam ŝi edziniĝis al nobela
ĉeĥo Vratislav el Pernŝtejn. Sekve
ŝia filino Polysena ricevis ĝin kiel donaco
okaze de la geedziĝfesto kaj en la jaro 1628
donacis ĝin al prioro de Senŝuaj Karmelanoj
el Prago, kiuj havas sian sidejon ekde la jaro 1624
en la monaĥejo de Sankta Maria de Viktoria.
|
Porgendogli la scultura del ''Bambinello",
raffigurato con la sinistra che regge il mondo e con
la destra in atto di benedire, Polyssena gli disse:
"Le dò quanto ho di più caro al mondo".
Poi soggiunse: "Onori molto questo Fanciullo divino e
sia certo che nulla mancherà al suo convento,
perchè io so, per averlo sperimentato, che
tutto ottiene chi prega con cuore retto dinanzi a
questa statuina".
|
Donante al li skulpturon de "Infaneto", tenanta per
maldekstra mano terglobon kaj benanta per la dekstra,
Polyssena diris al li: "Mi donacas tion, kio estas al
mi surtere la plej kara". Poste aldonis: "Mi multe
honoras ĉi tiun Dian Knabeton kaj estu certaj,
ke nenio mankos al via konvento, ĉar mi spertas
tion, ke ĉion ricevas tiu, kiu preĝas
tutkore antaŭ ĉi tiu statueto".
|
La scultura fu posta nella capella del noviziato e se
ne cominciò la venerazione, ma nel 1631 Praga
fu invasa dai sassoni, che saccheggiarono il
convento. La statuina venne rinvenuta soltanto nel
1637, fra le rovine, dietro all' altare maggiore, da
padre Cirillo della Madre di Dio che ne
diverrà il vero propagatore della
devozione.
|
La skulpturo estis metita en la kapelon de novicejo
kaj komenciĝis ties kultado, sed en la jaro 1631
invadis Pragon la saksoj, kiuj prirabis la
monaĥejon. Statueto estis retrovita nur en la
jaro 1637, inter ruinoj, malantaŭ la ĉefa
altaro, de Patro Cirillo de la Dipatrino, kiu estis
la vera ties devoteca disvastiganto.
|
Padre Cirillo dovette, innanzitutto, provvedere al
restauro delle manine, che erano rimaste danneggiate.
Fu lo stesso "Bambinello" a chiederglielo, durante
un' apparazione: "Abbiate pietà di me e io
avrò pietà di voi. Rendetemi le mie
mani e io vi concederò la pace. Più voi
mi onorerete, più io vi favorirò."
|
Patro Cirillo devis, antaŭ ĉio, prizorgi
restaŭradon de la manetoj, kiuj restis
damaĝitaj. Estis la sama "Infaneto", kiu tion
petis al li dum apero: "Kompatu min, mi kompatos vin.
Redonu al mi miajn manojn kaj mi donos al vi pacon.
Ju pli vi honoros min, des pli mi favoros vin".
|
II Santo Bambino tornò a essere al centro di
un vivo culto e gli vennero attribuiti parecchi
fenomeni miracolosi. Dal punto di vista teologico,
è stato affermato che "il Santo Bambino di
Praga è comprensibile solo all' interno del
mistero dell' incrocio fra la famiglia divina e la
famiglia umana". Ne è esplicitazione l'altare
a lui dedicato, che raffigura in linea verticale il
mistero della Trinità (con Dio Padre e lo
Spirito Santo) e in linea orizzontale il mistero
dell'incarnazione. In Arenzano, nei pressi di Genova,
i carmelitani hanno eretto un santuario dedicato al
Santo Bambino, anch'esso meta di numerosi
pellegrini.
|
La Sankta Infano revenis al kulta vivo kaj al ĝi
estis atribuitaj multaj miraklaj fenomenoj. El la
teologia vidpunkto estis deklarata, ke "Sankta Infano
el Prago estas komprenebla nur en la mistera
renkontiĝo inter la dia familio kaj la homa
familio". La altaro dediĉita al la Infaneto
estas dokumentado, ĉar ĝi reprezentas
vertikale la misteron de la Triunuo kaj horizontale
la enkarniĝan misteron. En Arenzano, proksime de
Genova, la karmelanoj konstruis faman sanktejon,
dediĉitan al la Sankta Infaneto de Prago.
Ankaŭ ĝi altiras multnombrajn
pilgrimantojn.
|
Jitka Skalicka
|
Jitka Skalicka
|
La eĉ interesa prelego "Pri la martiroj - la
plej konvinka ekumeno" farita de Riccardo Larini de
la komunumo de Bose, dum nia ekumena kongreso de
Rimini, naskis kelkajn perpleksecojn. Jen atesto pri
tio. Tion rilate, estus favore akceptata komento fare
de doktoro Larini mem.
|
La pur interessante conferenza di Riccardo Larini
della comunità di Bose, dal titolo "Dai
Martiri l'ecumenismo più convincente" tenuta
nell'ambito del nostro congresso ecumenico di Rimini,
ha suscitato qualche perplessità. Eccone una
testimonianza. Sarebbe bello avere in proposito un
commento dello stesso dott. Larini.
|
Katolikismo ekumena aŭ katolikismoj ekumenaj?
|
Cattolicesimo ecumenico o cattolicesimi ecumenici?
|
La ekumenismoj estas varispecaj, ankaŭ inter la
katolikaj movadoj. Se ni provus esprimi la nian,
ĝi povus esti sintezita tiel: ĉiu kristano
respektu kaj amu kaj ĝoju pro la kristanismo de
aliĝanto al alia kristana konfesio kaj sekvu
tiun eklezion kiun mem sincere taksas tiun volitan de
Kristo.
|
Gli ecumenismi sono molti, anche in campo cattolico.
Se dovessimo esprimere il nostro, esso potrebbe
essere sintetizzato così: ciascun cristiano
rispetti e ami e si compiaccia con il cristianesimo
dell’aderente ad altra cristiana confessione e
segua quella chiesa che ritiene voluta da Cristo.
|
Kompreneblas ke, profesante tiun ideon pri
ekumenismo, povas okazi ke ni ne interkonsentas kun
aliaj ideoj kaj idealoj kaj programoj iom distaj el
la nia. Ĝuste tiu “ne konsenti”
okazis, al ni kaj eble al aliaj kongresanoj, dum la
ĵusa esperanta ekumena kongreso. La preleganto
estis doktoro Riccardo Larini, el religia-ekumena
komunumo de Bose (provinco de Biella, Alta Italio),
intelektulo certe preparita kaj efika eldiranto de
siaj pensoj, kiuj ĝenerale plaĉis multe al
la publiko; kaj ankaŭ al ni, certe kun eta
(aŭ granda?) escepto.
|
E’ ovvio che professando una tale idea di
ecumenismo, potremmo non essere d’accordo con
altre visioni o propositi o programmi ecumenici. Ci
è capitato questo “non essere
d’accordo” proprio durante il congresso
ecumenico Ikue-Keli di Rimini. L’oratore era il
dottor Larini di Bose, uomo certamente preparato e
buon espositore, il cui pensiero
sull’ecumenismo piacque al pubblico: E anche a
noi, certo.
|
La punkto kiu lasis nin perpleksaj estas grava. Al ni
ŝajnis ke la oratoro (sed ĉu ni klare
komprenis lian penson?) proponus ke kristano (iu
katoliko, ekzemple), se vere ekumenismemulo, sin
sentas devigata vivi laŭ la fido-kredo de tiu
eklezio kiu konservas la esencajn (neforigeblajn)
karakterizojn volitajn de Kristo, sed li devas
samtempe “konvinkiĝi ke mem ne scias kia
estas la eklezio volita de Kristo, ĉar eblas ke
tiu celita de Kristo ankoraŭ ne aperis tra la
historio”:
|
Un punto tuttavia ci lascia perplesso, temperato dal
dubbio: avremo capito bene? Ci è apparso che
l’oratore sostenesse che un cristiano (un
cattolico, ad esempio), se veramente ecumenico, deve
aderire alla chiesa che ritiene avere i caratteri
voluti da Cristo ma deve nel contempo “ritenere
di non sapere quale sia quella voluta da Cristo, anzi
è possibile che quella veramente voluta da
Cristo non sia ancora stata espressa nella
storia”.
|
Se ni bone komprenis, eblas la jena ekzemplo: ni
katolikoj, kiuj en la bagaĵo de propra kredo
inkluzivas, samdevige kune kun la aliaj pli
karakterizaj dogmoj, la papan neeraripovon, fine
devas ankaŭ konvinkiĝi ke tia kredo-eklezio
povus ne koincidi kun tiu celita de Kristo. Tio
aplikiĝu al iu ajn kristano de alia konfesio
koncerne kvalifikan punkton de sia kredo.
Egalvalorus, se al ni komunikiĝis klare la penso
de la preleganto, “havi la kredon kaj dubi pri
ĝi”.
|
Se abbiamo ben capito, possiamo fare il seguente
esempio: noi cattolici che nel bagaglio della nostra
fede includiamo, nel concetto di cattolico
obbligatoriamente alla pari con altri dogmi, la
infallibilità pontificia, dobbiamo ammettere
che questa fede potrebbe essere non quella voluta da
Cristo. Così si ammetta per qualunque
cristiano di altra confessione a riguardo di un punto
qualificante del suo concetto di chiesa.
Equivarrebbe, se abbiamo ben capito, ad “avere
la fede e dubitare di essa”.
|
Se tia estas la ekumenismo tiam proponita, krom
stranga kaj detruiga, ĝi estas ankaŭ neebla
nivele de psikologio. Kiom pli simpla, kaj en
harmonio kun la homa psikologio kaj kun intelekta
seriozeco, la sinteno pensa kaj konduta de la
ekumenismema kristano adheranta al sia eklezio per
konvinko kaj nur per konvinko, preta tamen
ŝanĝi se kaj ĵus aperus ke mem estas
eraranta. Ŝanĝi jes, eventuale, sed ne pro
tio ke neniu scias kian eklezion Kristo volis aŭ
pro tio ke la eklezio programita de Kristo
ankoraŭ ne aperis; ŝanĝi tial nur pro
tio ke kredanto motivite perceptis ke sia eklezio ne
posedas la kakarterizojn pensitajn de Kristo.
|
Se questo è l’ecumenismo allora davvero
proposto, oltre che deleterio e strano, esso è
forse impossibile, sul piano psicologico. Quanto
più semplice, e in armonia con la psicologia e
serietà intelletttuale, l’atteggiamento
del cristiano ecumenico che segue la propria chiesa
perché ne è convinto, pronto
però a cambiare appena si accorgesse
dell’errore. Cambiare, non perché
nessuno può sapere qual’è la
chiesa voluta da Cristo o perché essa potrebbe
non essere ancora apparsa, ma solo perché ha
compreso che la sua chiesa non ha le caratteristiche
volute da Cristo.
|
Vere, ŝanĝi eklezion aŭ konfesion
eĉ ne aperu en la perspektivoj de ekumenismo.
Estus pri respekteme kaj saĝe paroli, eventuale,
pri interŝanĝo kaj riĉado ktp. Ĉi
tie ni parolis pri fido-kredoŝanĝo nur por
montri ke la koncepto pri ekumenismo de la oratoro ne
kongruas kun la nia.
Povas esti ke la formulo de Larini igu pli tolereblaj
tiujn ekleziojn kiuj pretendas, prave aŭ
malprave ĉi tie ne gravas, posedi la plenecon de
la karakterizojn transdonitajn de Kristo, kiel okazas
flanke de la katolika eklezio.
Ŝajnas, tial, ke tiu formulo naskas sketikismon,
malcertecon, distanciĝon eĉ de la propra
eklezio kaj iu nenatura disiĝo en la homa animo.
|
Può essere che la formula di Larini renda
più tollerate quelle chiese che pretendono di
avere la pienezza delle caratteristiche volute da
Cristo, come fa la Chiesa Cattolica.
Ci pare, però, che la formula generi
scetticismo, incertezza, distacco anche dalla propria
chiesa ed una innaturale scissione nell’animo
umano
|
Sed ĉu ni tute kaj plene komprenis?
|
Ma avremo capito bene?
|
Zecchin Armando, Luciano Mantaut,
Leonardo Masoero.
|
Zecchin Armando, Luciano Mantaut
e Leonardo Masoero
|
Atendante lumojn el kleruloj, mi hazardas aldoni
komentarion kiel simpla fidelulo. Mi estas konvinkita
ke "ĉi tiu Eklezio" estas la Eklezio kiun Kristo
volis kaj ke ni ne devas atendi alian Mesiojn. Se
hodiaŭ, ankoraŭ pludaŭras doktrinaj
disiĝoj inter ni, ili naskiĝis dum la fora
paseo pro rajtigi konfliktojn de alia tipo, ofte
koncernantajn lukton por la povo. Pro tio mi estas
konvinkita ke nia agado kiel esperantistoj kiuj
starigas rilatojn de amikeco, de reciproka estimo, de
kunlaboro kaj de kune preĝado kun niaj
apartiĝintaj gefratoj, alportos al la superado
de antikvaj kontrastoj; je tiu punkto ankaŭ la
doktrinaj malakordoj solviĝos kiel neĝo je
la sunradioj. La afero urĝas: novajn popolojn
kiuj alproksimiĝas al nia kredo, ne povas
kompreni ĉi tiujn kontrastojn kaj la defio, kiu
al ni devenas el moderneco, devas trovi nin
unuiĝintaj. Ni devas persisti en la entreprenata
vojo kaj zorgi ke la fortoj de la molbono ne naskas
novajn disigojn inter ni. Ŝajnas al mi ke
ankaŭ la komunumo de Bose moviĝas laŭ
ci tiu vojo.
|
In attesa di lumi dagli esperti, mi permetto di
aggiungere un mio commento da semplice fedele. Sono
convinto che "questa Chiesa" sia la Chiesa voluta da
Cristo e non dobbiamo attendere altri Messia. Se oggi
tra noi ci sono divisioni dottrinali, esse hanno
avuto origine in un lontano passato, per giustificare
dei contrasti d'altro tipo, dovuti spesso a lotte per
il potere. Per questo sono convinto che il
lavoro che stiamo facendo come esperantisti
nell'allacciare rapporti di amicizia, di stima
reciproca, di collaborazione e di preghiera in comune
con i nostri fratelli separati, porterà al
superaramento degli antichi contrasti; a quel punto
anche le questioni dottrinali si scoglieranno come
neve al sole. La cosa è urgente: i nuovi
popoli che si avvicinano alla nostra fede non possono
capire queste contrapposizioni e la sfida della
modernità ci deve trovare uniti. Dobbiamo
persistere sulla via intrapresa e vigilare
perchè le forze del male non creino nuove
divisioni tra di noi. Mi pare che anche la
comunità di Bose si muova su questa strada.
|
Giovanni Daminelli
|
Giovanni Daminelli
|
L'OCCIDENTE NEL CONFRONTO CON LE ALTRE CULTURE
Adesso l 'arte si fa
ecumenica
Questo articolo di
mons. Gianfranco Ravasi, apparso su "Vita Pastorale" n.11 del
2002, aveva suggerito a don Duilio l'idea di invitare
l'autore al nostro Congresso Ecumenico di Rimini. Mons.
Ravasi si è detto dispiaciuto di non poter
intervenire, tuttavia ci ha autorizzato ad utilizzare il suo
testo. È un articolo interessante che mostra nuove
prospettive sulla via all'ecumenismo.
Per motivi di spazio, diamo
solo un breve riassunto dell'originale in italiano, mentre ne
diamo la traduzione integrale in esperanto.
Sunto
La trattazione prende spunto dai lavori della Pontificia
commissione dei beni culturali della Chiesa, che, nella sua
sessione plenaria del 17-19 ottobre 2002, ha dibattuto il
tema: I beni culturali per l'identità territoriale e
per il dialogo artistico-culturale tra i popoli. Si evidenzia
come l'uomo di cultura deve guardarsi da due pericoli. Da un
lato c'è il rischio di scivolare nel sincretismo, che
lo porta al relativismo ideale, a ragionare per stereotipi
per finire nel cattivo gusto. Dall'altro lato c'è il
rischio del fondamentalismo che porta all'isolazionismo, a
temere tutto ciò che è diverso per rigettarlo
come ostile. Il rimedio sta nel dialogo, nella conoscenza
della pluralità religiosa, cultica, artistica,
folclorica, nella consapevolezza, tutta cristiana, dei semina
Verbi effusi da Dio all'intera umanità.
Per questo è importante prendere coscienza della
nostra identità culturale e artistica occidentale che
scaturisce dalla cultura cristiana. È però
anche necessario, iniziare un confronto con le diverse
culture ed esperienze religiose che entrano nel nostro
orizzonte, a causa dello sviluppo della comunicazione di
massa e dell'emigrazione. Così, la collaborazione per
creare nuove opere artistiche può essere feconda, come
peraltro accade già, ad esempio, in architettura ove
il giapponese Tadao Ando progetta luoghi di culto cristiani,
il cattolico Mario Botta sinagoghe e l'ebreo Richard Meyer
chiese. Sarebbero significativi allora, sia convegni
interreligiosi di impronta culturale, sia la costituzione
centri comuni di documentazione da parte delle Chiese, sia la
nascita di musei delle arti delle religioni, sino alla
promozione di biblioteche sempre più interreligiose.
Come esortava l'apostolo Paolo, pur nella fedeltà al
proprio tesoro, «esaminate ogni cosa, tenete ciò
che è buono» (1 Tessalonicesi 5,21).
OKCIDENTO KOMPARE KUN LA ALIAJ KULTUROJ
Nun arto iĝas
ekumena
La Pontifika komisiono
dediĉis unu sesion al la ebleco, kiun la kulturaj
bonaĵoj ofertas pri la dialogo inter popoloj. Sen
integrismoj kaj sen facilaj sinkretismoj, necesas studi nian
kristanan havaĵon kaj kune antaŭenigi agojn kiuj
implicas religiojn.
de GIANFRANCO
RAVASI
En la jaro 1988.a estis starigita, per la apostola
konstitucio Pastor bonus, la Pontifika komisiono de la
kulturaj bonaĵoj de la Eklezio, vatikana administrofako
kiu, dum ĉi tiuj jaroj, montris apartan viglecon precipe
dank' al sia prezidanto, ĉefepiskopo
Francesco Marchisano, antaŭ ne longe
nomumita ankaŭ ĉefpastro de la baziliko de Sankta
Petro. De la 17.a ĝis la 19.a de oktobro, okazis en la
ravaj salonoj de la Kancelario la plena sesio de tiu
komisiono kaj la proponata temo estis eksterordinare aktuala:
la kulturaj bonoj por la identeco teritoria kaj por la
arta-kultura dialogo inter popoloj.
"Semina Verbi" en ĉiuj kulturoj
Estas ja pri ĉi tiu temo kun vastegaj horizontoj,
ke ni volus nun proponi iujn konsiderojn kaj kelkajn pli
konkretajn sugestojn koncerne la pastran agadon. Fakte, estas
nepre necese daŭre insisti, en la plej malsamaj kadroj
de la pastra agado, pri kelkaj principoj aŭ pri
iuj ĉefaj sintenoj. Laŭ Filono el Aleksandrio,
saĝulo estas la homo de la firsto, meth'orios, kiu -
niaokaze - priatentas la riskon prezentatan de la du flankoj,
kiuj malfermiĝas sub liaj piedoj.
Unuflanke, oni povas gliti al kultura kaj
religia sinkretismo kiu, finfine, konturiĝas kiel ideala
relativismo kaj prihistoria forgeso. Oni alprenas modelojn
senanimajn sed plenplenajn de kliŝoj, ofte
kondiĉitajn de malbona gusto kaj spirita kaj estetika.
Signifoplena, ekzemple, estas la superrego de la modelo usona
kiu estas malbone kopiata kaj kiu, New/Next Age-eske,
sukcesas superregi la klaran kaj riĉan tradicion
eŭropan per sia miksaĵo de gustoj, stiloj,
sintenoj.
Aliflanke ĉeestas la risko de
fundamentalismo kiu fine konturiĝas kiel ekskluzivismo
izolisma aŭ kiel ikonoklasmo de ĉio kio estas alia,
timata kaj rifuzata kiel malamika. La rimedo kontraŭ
ĉi tia falo estas en la dialogo, en la konatiĝo kun
la religia pluro, pri kulto, arto, folkloro, en la propre
kristana konscio de semina Verbi disverŝataj de Dio per
sia "rivelacio universala" (Daniélou), celanta al la
tuta homaro.
Nu, la "firsta homo" kapablas protekti,
pliprofundigi, prilabori sian identecon, sed samtempe li sin
malfermas al la kalejdoskopo de la kulturoj kaj de la fidoj
en fruktodona dialogo, kiu kapablas agnoski diferencon sed
ankaŭ akordon, malsamaĵon sed ankaŭ
osmozon.
La kulturaj bonaĵoj kristanaj kune
kun siaj idealaj matricoj konsistigas fundamentan komponanton
de la Okcidenta identeco, precipe Eŭropa, kiu ne estas
nur esprimo politika-ekonomia-mona.
La granda poeto Th.S.Eliot asertadis ke
«okcidenta civitano povas ne kredi ke kristanismo estas
vera, kaj tamen, kion li diras kaj faras originas el la
kristana kulturo kies heredanto li estas. Sen kristanismo
eĉ ne estintus Voltaire aŭ Nietzsche. Se
kristanismo foriĝas, malaperas ankaŭ nia tuta
kulturo». Pro tio nepre necesas kontraŭbatali
tion, kion pli supre ni nomis "forgeso" de la aŭtentikaj
radikoj de nia identeco, ekde la lernejo de la katekizado kaj
de la sacerdota formado mem, ekuzante la tutan ilaron nun pli
kaj pli disponeblan tra la grandaj informadikaj retoj.
Aparte ĉiam substrekendas la deficito
konstatebla en la curriculum de la seminaria studado rilate
seriozan artan edukon, konon de la kultura havaĵo mem de
sia Eklezio aŭ de sia diocezo kaj, ien la celo de
la parolado kiun ni estas skizantaj, ankaŭ la mankon de
pli profunda studado pri aliaj religiaj tipologioj kaj pri la
tiurilataj kanonoj kulturaj, historiaj kaj artaj. Ĉi
situacio estas ofte reflekto de pli ĝenerala limigo
rimarkebla en la "deviga lernejo" kaj en la kutima sentemo
socia kaj eklezia. Temas, do, pri planado kaj subtenado de
sinsekvo da intervenoj vastagamaj, en kiuj konturiĝas
multflankaj sinergioj inter la eklezia komunumo kaj la civila
socio en ties multoblaj formoj (de la unuopaj paroĥoj
kaj civilaj komunumoj ĝis la naciaj Eklezioj kaj
Ŝtatoj).
Tial, la unuopaj Eklezioj mem – en
akordo kun Ŝtatoj kaj organizaĵoj naciaj kaj
internaciaj, publikaj kaj privataj – devas destini
laboristajn kaj ekonomiajn fortojn por la defendado de la
havaĵo kiu estas daŭra esprimiĝo de la
identeco de popolo, sed kiu estas antaŭ ĉio
konstanta admono al transcendo, humaneco, kulturo,
spiritualismo, beleco.
Kiel rimarkis Croce en siaj Orientamenti
(1935.a), «ne zorgu pri kien iras la mondo, sed pri kie
vi devas iri por ne surtreti cinike vian konsciencon, por ne
honti pri via perfidita pasinteco». Niaj sanktaj
monumentoj devas ne reduktiĝi al "malplenaj ŝeloj"
(Wills) aŭ al forlasitaj restaĵoj, sed devas esti
vivigataj kiel signo kaj flago starigita en la koro de la
sekulariĝinta kaj malatenta modernemo.
De duelo al dueto
Tion dirinte, necesas tamen –
en kunteksto de akceptata aŭ trudata globaligo –
superi ĉiun formon de integrismo kaj, konsciante pri sia
propra identeco, komenci komparadon kun la pluraj kulturoj
kaj religiaj spertoj, kiuj eniras nian horizonton ĉu per
amaskomunikiloj ĉu pro migrado kaj pere de kontaktoj
interpopolaj. De la tento al "duelo" oni devas transpasi -
ankaŭ en la paŝtista eduko - al la ideo de "dueto",
kie la voĉoj daŭre sonas malsame kaj konservas sian
tembron, sed tamen harmonias. Tiel, la kunlaboro por krei
novajn artaĵojn povas esti fruktodona, kio interalie jam
okazas, ekzemple, en arkitekturo, kie la japano Tadao Ando
projektas kristanajn kultejojn, la romkatoliko Mario Botta
sinagogojn kaj la hebreo Richard Meyer kirkojn k.t.p. Por
ebligi la aliron al ĉi tia "ekumenismo" devas esti
respektataj la principoj de la dialogo – kiu estigas
novaĵojn eĉ se en la nepre necesa enradikiĝo
histori-religia – kiu kunvivigas novigon kaj tradicion,
eksteran influon kaj propran identecon.
Estas tiamaniere ke la interreligiaj
rilatoj mem ne devas sin lokigi nur sur la ja fundamentaj
itineroj de la teologio kaj de la solidara sindevigo,
sed ankaŭ sur la interkulturaj interŝanĝoj. La
brilo de la arto, la riĉeco de la beletristiko, la
intenso de la mistiko de kristanismo povas eniri en
riĉodonan komparadon kun la paralelaj esprimoj de aliaj
religioj (ekzemple, oni pensu nur pri la brilego de la
muzulmana arkitekturo aŭ pri la grandeco de la sufi-a
literaturo).
Estus signifoplenaj, do, ĉu la
interreligiaj kultur-matricaj kunvenoj, ĉu la kreo de
dokumentigaj centroj fare de la Eklezioj aŭ de la
religiaj institucioj, ĉu la naskigo de muzeoj pri la
artoj de la religioj, kaj ne de apartaj muzeoj pri unusola
religio, ĝis la antaŭenpuŝo cele al starigo de
bibliotekoj pli kaj pli interreligiaj, laŭ la spuroj de
la antikvaj bibliotekoj, kiuj, kiel la Vatikana, ne timis
gastigi altvalorajn tekstojn hebreajn, arte riĉajn
Koranojn, la notojn de Lutero pri ties komentario pri la
Epistolo al la Romanoj kaj milon da aliaj atestoj de pluraj
kulturoj.
Goethe ne hezitis aserti ke «la
patra lingvo de Eŭropo estas kristanismo». Kaj
Kant rekonfirmis ke «la Evangelio estas la fonto el kiu
originis nia kulturo». Konsciante ĉion ĉi, la
paŝtista agado devas reveni al la revigligo de la anonco
de la kristana mesaĝo, kiu parolas ankaŭ per la
ŝtonoj de skulptaĵoj kaj de konstruaĵoj, per
la koloroj de freskoj kaj pentraĵoj, per la paĝoj
de tekstoj, per muzikoj, folkloro, simboloj, ornatoj,
pilgrimadoj.
Sed, fortikigita de ĉi tia eksterordinara identecokarto
kaj de ĉi tia trafa kerygma, ĝi ankaŭ devas
esti kapabla aŭskulti, renkontiĝi,
interplektiĝi kun la multformaj artaj sinesprimoj
religiaj, tiel kiel faris la Sankta Skribo mem kiu –
sen fali en sinkretismon – akiris kaj prilaboris
mezopotamiajn mitologiaĵojn pri la doktrino de la kreado
kaj pri la diluvo, egiptajn kontribuojn pri la prisaĝa
teologio, kanaanajn elementojn pri la nupta simbologio,
ideojn kaj sugestojn el la helena pensomaniero en La
Predikanto (Qohelet) kaj en la Libro de la Saĝeco,
stoikajn komponantojn en Paŭla teologio, arkitektajn
eksterajn modulojn por la Siona templo k.t.p., en ia krea kaj
pozitiva interŝanĝo. Interŝanĝo kiu
anticipos tiun dialogon, kiu estas karakteriza de la
filozofia kaj teologia kristanaj tradicioj, kiu, ekzemple, ne
timis sin turni al la araba perado por alakiri Aristotelon.
Laŭ la instigo de Paŭlo apostolo, eĉ se en la
fideleco al sia propra trezoro, «elprovu ĉion,
retenu tion kio estas bona» (1 Teksalonikanoj
5,21).
Gianfranco Ravasi
QUOTE E NORME ASSOCIATIVE ANNO
2004
Per l'anno 2004 le quote rimangono uguali a quelle
del 2003:
Associato ordinario (SO)
|
16,00 €
|
Associato giovane (SG)
|
8,00 €
|
Associato familiare (SF)
|
8,00 €
|
Associato ordinario con Espero Katolika (SOE)
|
37,00 €
|
Solo abbonamento a Katolika Sento (AK)
|
9,00 €
|
Solo abbonamento a Espero Katolika (AKE)
|
21,00 €
|
Associato sostenitore (SS)
|
32,00 €
|
Associato sostenitore con Espero Katolika
(SSE)
|
74,00 €
|
Il periodico Katolika Sento viene inviato a tutti gli
associati, tranne che per i familiari.
E' associato giovane chi non ha superato i 25
anni.
E' associato familiare chi convive con altro
associato.
Per l'abbonamento all'estero aggiungere 6 euro per
spese di spedizione.
Specificare nella causale del versamento la categoria
dell'associato, l'anno di nascita dei giovani,
l'esatto indirizzo per il recapito del periodico
K.S., la destinazione di eventuali offerte.
I gruppi locali con almeno 10 soci trattengono 2,10
euro per l' associato ordinario e 1,05 per
l'associato giovane o familiare, mentre la quota dei
soci individuali va interamente all'UECI.
I versamenti vanno fatti sul C.C. Postale n.
47127675
Unione Esperantista Cattolica Italiana
U.E.C.I
Attenzione! Il vecchio numero di C/C
Postale, dal Novembre 2003 non è più
valido. Usare il numero sopra indicato.
|
IL PONTIFICATO DI GIOVANNI PAOLO II COMPIE 25 ANNI
Giovedì 16
ottobre, si è celebrato il 25° anniversario
dell'elezione di S.S Giovanni Paolo II al soglio pontificio.
Don Duilio Magnani, presidente onorario dell'IKUE, Gli ha
inviato il seguente messaggio.
Rimini,15.10.03
Beatissimo Padre,
domani tutta la famiglia internazionale degli esperantisti
cattolici, l'I.K.U.E. che Lei ha conosciuto fin dalla Sua
patria, sarà inginocchiata accanto a Lei, anche se
lontani fisicamente, per lodare e benedire il Signore e la
Vergine Santissima, Madre della Chiesa.
So che queste poche righe Le giungeranno dopo la celebrazione
del 25-mo di Pontificato, ma un segno sensibile della
presenza spirituale attorno al Padre fa piacere anche ai
figli.
Uniti quindi al coro "incessante di preghiere che sale a Dio
dalla Chiesa" (At.12,5) per il successore di Pietro,
desideriamo esprimere il nostro grazie e la nostra
ammirazione per la luminosa testimonianza di Fede, di
Speranza e di Carità che l'intero Suo Pontificato ha
dato e sta dando al mondo dei credenti e dei non
credenti.
La strada indicata dal Suo Magistero e resa visibile dalla
Sua stessa vita vissuta sotto i riflettori del
mondo intero rimane scolpita nei nostri cuori.
Beatissimo Padre, come non ricordare in questo 25-mo di
Pontificato anche la Mano paterna che ci ha teso per
l'introduzione della Lingua Internazionale nella Liturgia,
l'uso coraggioso e profetico della lingua esperanto nelle
relazioni ecclesiali come i Suoi messaggi ai giovani
esperantisti in Censtochowa (1991), quelli in occasione dei
nostri Congressi internazionali (1997 e 2000) e soprattutto i
messaggi urbi et orbi in lingua esperanto dal 1994 ad
oggi?
Forse, Santità, ha sentito l'urlo di festa in
coincidenza col Suo ultimo augurio pasquale in Piazza San
Pietro e forse anche avrà notato la nostra scritta
cubitale E-S-P-E-R-A-N-T-O perché il mondo sappia che
c'è un' etica da rispettare per la giustizia
linguistica globale ed ecclesiale.
Santo Padre, il cuore ci piange nel vederLa tanto sofferente.
Tuttavia La ringraziamo per la testimonianza di coraggio e di
fortezza d'animo accettando la croce quotidiana nel servire
la Chiesa in tali condizioni di salute e "fino a quando Dio
vorrà", senza limiti di età. Infatti la
"predica della vita" vale assai di più
dell'efficientismo che altri vorrebbe preferire anche nella
Chiesa. Vorrei che fosse così anche per noi preti,
cosa che il popolo anche desidera.
Siamo umilmente inginocchiati e riverenti, Beatissimo Padre,
per la Benedizione Apostolica che vorrà inviarci come
Suo augurio per il nostro apostolato nel mondo, mentre
professiamo il nostro impegno di fedeltà alla Sua
Persona ed alla Chiesa.
(Sac. Duilio
Magnani)
Stampa, radio e
televisioni hanno ampiamente parlato dell'avvenimento;
non voglio ripetere cose già dette, ma aggiungere una
nota da esperantista.
Questo Papa si colloca in un momento
storico in cui, grazie al rapido sviluppo dei mezzi di
comunicazione, il mondo è diventato piccolo. Ne
è stato consapevole da subito, ne ha reso consapevole
la Chiesa e, grazie al suo carisma delle lingue, ha potuto
muoversi nel villaggio globale e parlare a tutti e con
tutti nella lingua di ognuno. Non è pensabile che in
avvenire tutti i papi siano dei poliglotti, nè si
può pensare di tornare ai vecchi tempi: i papi futuri
(e la Chiesa) sentiranno la necessità di una lingua
internazionale; questo Papa, anche se non ne ha avuto
bisogno, ne ha aperto la strada e, con i suoi auguri "Urbi et
Orbi" in Esperanto, l'ha indicata. Non si vedono alternative
migliori dell'Esperanto. Prepariamoci fin da ora per essere
pronti a dare il nostro contributo quando verrà il
momento.
Giovanni Daminelli
A QUARANT'ANNI DALLA PACEM IN TERRIS
Sabato 20 Settembre i
centri culturali cattolici milanesi, sono stati invitati a un
incontro di studio sul tema della pace in occasione del
40° anniversario dell'enciclica "Pacem in Terris".
L'incontro, che si è tenuto presso il Centro Culturale
Rosetum di Milano, ha visto una buona partecipazione di
pubblico tra cui anche quella di alcuni membri del nostro
centro esperantista milanese. Mi è stato concesso un
intervento di cinque minuti nel quale ho potuto presentare
l'esperanto come strumento di pacificazione. Ecco il testo
del mio intervento:
Buon giorno,
sono Giovanni Daminelli del Centro Esperantista Cattolico
Milanese e presidente dell’Unione Esperantista
Cattolica Italiana, la sezione Italiana
dell’Internacia Katolika Uniĝo Esperantista, che
è una delle organizzazioni riconosciute dal Pontificio
Consiglio per i Laici.
(Qualcuno avrà notato la nostra presenza in Piazza
S.Pietro in occasione delle benedizioni Urbi et Orbi di
Natale e di Pasqua. È organizzata dal ns.Centro di
Milano, per ringraziare il Papa di aver voluto inserire, tra
i consueti auguri, anche quelli in Esperanto.)
Perchè proprio l’Esperanto?
Perchè la ragione istitutiva dell’Esperanto,
è la pace e la comprensione tra i popoli. Questo era
lo scopo del suo ideatore, il medico polacco Ludoviko Lazaro
Zamenof. Questi era nato in una città in cui
convivevano quattro diversi gruppi linguistici in perenne
disaccordo tra loro e pensava che una lingua comune potesse
contribuire alla loro concordia; fu così che, con un
lavoro di anni, è riuscito a ideare, costruire e
divulgare la lingua internazionale Esperanto:
- una lingua facile, perchè fosse alla
portata di tutti
- una lingua ricca, perchè soddisfacesse le
menti più colte
- una lingua chiara, perchè non generasse
incomprensioni
- una lingua neutrale perchè fossero
rispettate le lingue nazionali.
In pochi decenni l’Esperanto si è diffuso
nei cinque continenti.
Oggi, a distanza di più di un secolo, in tutto il
mondo si organizzano congressi e convegni in cui persone di
lingue diverse si incontrano affratellate da una lingua
comune.
Quest’estate a Rimini (dal 30 Agosto al 6 Settembre) ha
avuto luogo il 18° Congresso Esperantista Ecumenico con
la partecipazione di esperantisti cattolici,
protestanti e ortodossi (circa 280 persone provenienti da 18
diverse nazioni). Ci siamo riuniti a Rimini non per fare
dibattiti teologici (che non ci competono), ma per
pregare insieme, scambiarci esperienze, fare cultura,
turismo, amicizia.
Sottolineo, 280 persone di nazionalità, lingue e
culture diverse hanno potuto comunicare tra loro senza
l’intervento di interpreti.
Il tema del congresso era “Sarete miei testimoni, sale
e lume del mondo”. Abbiamo ascoltato, dagli stessi
testimoni, il racconto di vicende drammatiche vissute dagli
esperantisti cattolici orientali prima della caduta del muro,
e di come dall’occidente si riusciva a mandare di
là copie della nostra rivista che li teneva informati
sulla vita della Chiesa.
In verità, il movimento esperantista, anche quello
laico, è stato osteggiato dal potere fin dal suo
inizio, già ai tempi dello Zar, ma sopratutto poi,
Hitler e Stalin, hanno fatto eliminare fisicamente migliaia
di esperantisti nei campi di concentramento e nei gulag.
L’uno, non sopportava il suo l’ideale di pace
nè l’origine ebraica del suo ideatore,
l’altro, sospettava di chiunque potesse avere contatti
internazionali.
I papi invece ne hanno capito il valore e ci hanno sostenuto
fin dall’inizio. Da san Pio X (il nostro protettore)
fino al papa attuale; lo stesso si può dire anche di
molti vescovi, compreso il nostro arcivescovo; purtroppo, in
generale, altrettanto non si può dire dei semplici
fedeli: l’attuale mondo esperantista, anche in Italia,
è in grande maggioranza laico (per non dire laicista).
Eppure lo spirito che ci sta dietro, è profondamente
cristiano; non solo: l’esperanto si propone come uno
strumento importante per la Chiesa, perché la Chiesa
universale ha bisogno di una lingua universale e di una
lingua come l’Esperanto che è rispettosa della
lingua e della cultura di ognuno. Però una lingua non
può essere imposta dall’alto, deve crescere dal
basso e qui dobbiamo intervenire noi, non basta la gerarchia;
per questo vi invito a conoscerci: ci incontriamo ogni terzo
sabato del mese per una S.Messa in Esperanto, alle 16.45,
presso la chiesa di S.Tommaso di via Broletto.
Grazie per l’attenzione.
Giovanni
Daminelli
Kurtaĵoj tra ŝercaĵoj kaj seriozaĵoj
FINE LA KURACILO POR PENSIULOJ
Lundo: Urologo;
Marto:
kalkoforigisto;
Mekredo: sangpremo;
Ĵaŭdo: fizioterapio;
Vendredo:apoteko:
Sabato: ripozo;
Dimanĉo:
psikreŝarĝo…
Lundo: familia kuracisto;
Marto: vejnologo;
Merkredo: okulisto;
Ĵaŭdo:
terapioj;
Vendredo:
dietologo;
Sabato:
ripozo;
Dimanĉo:
reŝarĝo…
Lundo: esperanto;
Marto: esperanto;
Merkredo: esperanto;
Ĵaŭdo: esperanto;
Vendredo: esperanto;
Sabato: ankoraŭ
esperanto:
Dimanĉo: ĝojo pro
resaniĝo!
Interessa gli esperantisti impegnati
nell’ecumenismo:
Primo incontro
Vaticano-Gran Rabbinato d’Israele. Ha
avuto luogo a Grottaferrata il 23-27 febbraio 2003. Il
comunicato congiunto finale sottolinea un’ampia
convergenza sui temi trattati: santità della vita e i
valori della famiglia. E afferma tra l’altro:
“Abbiamo riconosciuto che il fondamento del nostro
dialogo in corso deve consistere nella verità e
nell’onestà, nel rispetto delle nostre diverse
identità religiose. Noi dialoghiamo in quanto credenti
che hanno radici spirituali comuni. Il dialogo è un
valore in sé, ed esclude qualsiasi intenzione di
conversione”.
La israelia periodaĵo “Yeliot Aronot”
rimarkas ke miloj da enmigritaj hebreoj devenintaj de la eks
Sovetunio estas kristanaj kaj ne sin sentas altiritaj de la
tipo de spiritualeco ofertita hodiaŭ de Judismo
israelia.
Ankoraŭ pri Palestino. En Betlehemo, kie malpliiĝas
la procento de arabaj kristanoj ĉar ne amata de
muzulmanoj kaj malfavorataj de israelianoj, donacoj de la
tuta kristana mondo helpis por ke franciskanoj konstruu 36
loĝejojn por senhejmaj kristanaj familioj. Unu el tiuj
loĝeoj estis aĉetita, kaj donacita, de la Papo.
Spikumanto
NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS
Mentre a Goeteborg si concludeva il Congresso mondiale
di Esperanto, si spegneva a Parma
Alfredo Michelazzi. Era stato
socio dell’Associazione Esperanto
“G.Canuto” di Parma per più di 10 anni e
aveva partecipato intensamente alla vita del gruppo. Era
stato anche membro attivo dell’UECI.
Aiutato dalla sua vastissima cultura, aveva insegnato
con grande competenza e dedizione ai tanti scolari della
“sua” scuola elementare. Anche durante questi
anni di pensione era rimasto legato alla sua scuola. Aveva
guidato un gruppo di anziani nella scoperta della letteratura
italiana e aveva saputo interessarli ai tanti tesori
d’arte del nostro paese.
Porgiamo alla famiglia le nostre più sentite
condoglianze.
NI GRATULAS KAJ BONDEZIRAS
Nia vicprezidantino Paola Ambrosetto onkliniĝis.
La 11.a de Septembro naskiĝis Lorenzo De Rossi filo
de niaj samideanoj Paolo De Rossi kaj Giovanna Ambrosetto.
Niajn bondezirojn kaj gratulojn al la du novajn
gepatrojn.
Plie …
Nia vicprezidantino Paola Ambrosetto edziniĝis.
Sabaton, la 4.an de Oktobro, en Mestre, ĉe la
preĝejo de "Beata Vergine Addolorata" Paola Ambrosetto
kaj Arcangelo Di Serio geedziĝis. Ni ĉiuj elkore
esprimas niajn bondezirojn al la nova esperantista
familio.
COMITATO CENTRALE U.E.C.I.
Presidente: Giovanni DAMINELLI, via
Lombardia 37, 20099 Sesto S.Giovanni (MI) –
tel. 02.2621149
Vice presidente: Paola AMBROSETTO, via
Emo 9/C, 30173 Mestre (VE) – tel. 041.5341532
– fax 041.612516
Segretario generale: Armando ZECCHIN,
corso Trapani 112, 10141 Torino, tel.
011.3852449
Consiglieri: don Duilio MAGNANI
(segretario per l'informazione), viale C.Zavagli 73,
47900 Rimini, tel.-fax 0541.26447
Giovanni CONTI (cassiere e organizzazione
congressi), via F.Filzi 51, 20032 Cormano (MI)
– tel. 02.66301958 – fax 02.66302110
Diego FIUMARELLA (delegato giovanile), Corso
Italia 11, 10090 Castagneto Po (TO) – tel.
011.9132048
Ionne DE ANGELI BERTOZZI, via Quercioli 114,
54100 Massa (MC) – tel. 0585.792066
Silvia GARNERO, Via Cavour 40, 10036 Settimo
Torinese (TO) – tel. 011.8000078 oppure
0118012635
Assistente Ecclesiastico: mons. Giovanni
BALCONI, p.zza Duomo, 16, 20122 Milano, tel.
02.878014 (ab.) - 02.8556274 (Curia);
Grafica e impaginazione di Katolika Sento:
Mario GUlLLA, via Benadir 62, 13100 Vercelli,
tel. 0161.259397
|
17° PRIMTEMPA KUNVENO
(Brescia: 17-18
Aprile 2004)
Organizzato dal
Centro Esperantista Cattolico di Milano
Primo annuncio.
Come ogni anno il Centro Esperantista Cattolico Milanese,
apre la stagione con il Primtempa Kunveno che quest'anno si
terrà a Brescia subito dopo Pasqua, dal mezzogiorno di
sabato 17 aprile sino al pomeriggio di domenica 18
aprile.
La sede del congresso è in Brescia (via S.Emiliano,
30) presso il Centro Mater Divine Grazie delle Suore di Santa
Dorotea di Cemmo. L'ambiente è moderno, confortevole e
ben attrezzato. La località è facilmente
raggiungibile, sia con i mezzi pubblici (con un autobus
urbano dalla stazione FS di Brescia), sia in auto
dall'autostrada A4 , per la tangenziale Ovest.
Come ogni anno i temi trattati saranno due, uno
religioso e uno esperantista.
Per il tema religioso verrà
presentata la figura del beato don Luigi Guanella in
occasione di due avvenimenti che lo riguardano: la consegna
dell'Ambrogino d'oro all'Opera don Guanella (Istituto
S.Gaetano di Milano) e il centesimo anniversario della
presenza dei guanelliani a Roma. Continua così
la presentazione di importanti figure religiose
lombarde iniziata con don Gnocchi due anni fa al convegno di
Tortona e continuata con la figura di Santa Cabrini l'anno
scorso a Caravaggio.
Per il tema esperantista avremo una
carellata delle lingue pianificate internazionali che sono
state proposte dal '600 ad oggi con particolare attenzione a
quelle più importanti o più curiose.
L'argomento si prospetta stimolante.
Se qualcuno vuol proporre una sua
relazione su detti argomenti, sarà ben gradito; prenda
contatto con Giovanni Daminelli (tel. 02.2621149) o con
Giovanni Conti (tel. 02.66301958) o con Glauco Corrado (tel.
030.2008389).
Il programma dettagliato e le note
organizzative compariranno sul prossimo numero di Katolika
Sento, intanto prepariamoci e se qualcuno vuol anticipare la
sua adesione, la persona giusta a cui rivolgersi è
Giovanni Conti.
Comunicazioni del Comitato Centrale UECI
Il 25 ottobre si è riunito il Comitato Centrale
per una prima presa di coscienza dei problemi. Ne sono uscite
alcune indicazioni da sottoporre ai nostri associati
perchè ne vengano coinvolti:
Contribuiamo a migliorare Katolika Sento
Si deve ancora capire perchè K.S. dalla stampa al
domicilio dell'abbonato ci metta circa un mese. La cosa va
approfondita e risolta. Detto questo si vuol rinnovare il suo
contenuto per renderlo sempre più rispondente ai suoi
scopi che sono: formazione, informazione, aggregazione e
propaganda. Per questo si invita ogni lettore a portare un
suo contributo attraverso la rubrica "Lettere in Redazione"
(che implementeremo appena ci giungeranno delle lettere) o
con qualche articolo su argomenti appropriati o dando notizia
di avvenimenti personali quali nascite, morti, matrimoni e
quant'altro coinvolga un nostro associato e aiuti a
famigliarizzare tra di noi.
Si chiede ai gruppi locali di mandare notizie sulla loro
attività: corsi, convegni, iniziative di propaganda,
S.Messe in Esperanto e quant'altro mostri la vitalità
della nostra associazione e possa essere d'esempio.
Vorremmo inserire una rubrica "navigando in internet" per
dare utili indicazioni e indirizzi a quanti iniziano a
muoversi in internet. La rubrica si appella al contributo dei
lettori più esperti che possogno segnalare siti di
interesse religioso-esperantista ed eventuali trucchi del
mestiere.
Più della metà di coloro che ricevono la nostra
rivista la ricevono gratuitamente; si tratta di vescovi,
centri culturali o di informazione, istituzioni religiose e
personalità varie. Negli ultimi anni, per motivi di
costo, ne è stato drasticamente ridotto il numero che
probabilmente va ridotto ancora, ma soprattutto
razionalizzato, perchè in qualche caso si è
persa la memoria storica del perchè un dato indirizzo
si trovi nella lista. Si chiede quindi ai gruppi e ai singoli
associati di segnalarci gli indirizzi ai quali, socondo loro,
è bene spedire la nostra rivista gratuitamente: ad
ogni indirizzo verrà associato il nome del suo
promotore (e garante) a cui in caso di dubbio ci si possa
rivolgere per decidere se proseguire o meno nella spedizione.
Data la scarsità di risorse, sarebbe bene che i gruppi
locali, che si fanno promotori dell'invio a una istituzione
di interesse locale (vescovi, biblioteche, etc), si facessero
carico anche della relativa quota di abbonamento (9
euro).
Per motivi di propaganda si vorrebbe far conoscere la nostra
rivista agli allievi dei corsi di esperanto tenuti dai nostri
associati. Quindi si invita chi insegna, e che lo desidera, a
segnalarci il numero dei suoi allievi e la data di fine corso
perchè possiamo spedirgli un adeguato numero di copie
da distribuire.
Gruppi locali
I gruppi locali sono previsti dallo statuto UECI, ma
spesso se ne rileva la presenza solo grazie alla quota di 2,1
euro che trattengono per ogni socio. Si vorrebbe un loro
maggiore coinvolgimento; le richieste minimali sono:
segnalare alla presidenza UECI il nome di un responsabile e
un recapito; segnalare le attività del gruppo
perchè vengano inserite nella relazione morale
dell'associazione e divulgate tramite KS. Per i gruppi che
ancora non si sono dotati di uno statuto è bene che lo
facciano (possono richiedere eventualmente un modello-traccia
alla presidenza).
Partecipazione al congresso IKUE di Kretinga
Si constata che pochi italiani partecipano ai congressi
IKUE che si tengono all'estero, probabilmente per le
difficoltà di iscrizione e di pagamento della quota
relativa. Per facilitare le cose, l'UECI ha deciso di
raccogliere in Italia iscrizioni e quote relative per gli
italiani che vogliono partecipare al 57.o Congresso IKUE di
Kretinga del 3-10 luglio 2004. La quota d'iscrizione è
di 20 euro fino al 31 marzo, sale a 30 euro fino al 31 maggio
e raggiunge i 40 euro dopo. Per motivi di spazio inseriremo
il modulo di iscrizione nel prossimo numero di K.S., chi lo
desidera lo può comunque scaricare dal sito internet:
www.ikue.org.
Il congresso UECI 2004 a Castiglione Torinese
Il 18.o Congresso UECI, si terrà l'anno prossimo
a Castiglione Torinese dal 10 al 14 settembre. Tale data
è stata scelta per permettere la partecipazione al
congresso FEI di Treviso (3-6 settembre) e a quello europeo
di Bilbao (25-29 agosto). Quote, modulo di iscrizione e tema
del congresso verranno decisi e comunicati prossimamente.
Il comitato centrale dell'UECI e la redazione
di Katolika Sento augura a tutti buon Natale e un
felice anno nuovo.
La Centra Komitato de UECI kaj la redakcio de
Katolika Sento bondeziras al ĉiuj feliĉan
Kristnaskon kaj feliĉan novan jaron.
|