Enhavo:
Per onorare e festeggiare il centenario della nascita di Don Gnocchi (1902-2002) e il cinquantesimo della Fondazione Pro Juventute (1952-2002) proponiamo a quanti non hanno potuto partecipare alle due giornate culturali a Tortona (AL) 13-14 aprile, le relazioni del Dr. G.Daminelli, Mons. G.Balconi e Prof.ssa S.Giacchiino vertenti rispettivamente sui momenti più importanti della vita di don Gnocchi, sulle qualità di educatore e sulle esperienze fatte come cappellano militare soprattutto in Russia.
Oni povas subdividi lian vivon laŭ tri periodoj: antaŭ la milito, dum la milito kaj post milito. Sed oni rajtas aldoni kvaran parton: post lia morto, ĉar nuntempe li ankoraŭ vivas en sia fondaĵo (Fondazione don Gnocchi). La unua periodoCarlo Gnocchi, naskiĝis en San Colombano al Lambro, apud Lodi, la 25.an de Oktobro 1902, lasta el tri fratoj. Lia patro, Enrico, estis marmorlaboristo kaj lia patrino, Clementina Pasta, estis tajlorino. Ekde la komenco, lia vivo ne estis facila. En la jaro 1904 lia patro mortis je silikozo kaj lia patrino restis sola por vivteni en malriĉa stato tri knabojn, tial en 1908 la familio trasloĝiĝis en Milanon ĉe kelkaj parencoj, iomete malplej malriĉaj, kiuj povis ilin helpi. En la jaro 1909 mortis, je tuberkulozo, lia plejaĝa frato Mario (dek-kvar-jaraĝa), kaj en la jaro 1915 mortis ankaŭ la alia frato Andrea (dek-ses-jaraĝa) pro la sama malsano.Dume la familio trasloĝiĝis en Montesiro-n, loko en la komunumo de Besana Brianza, kie loĝis onklino. Nu, el la familio restis nur du, la patrino kaj li. Diras atestanto, ke ili dediĉis unu al la alja longajn jarojn zorgoplene kaj atenteme ĝis la decido de la filo eniri en seminarion. Panjo Clementina estis tre religiema virino: post la morto de sia dua filo ŝi diris: “Du miajn filojn Vi jam prenis, Sinjoro. La trian, mi mem oferas al Vi, ĉar Vi lin benu kaj lin gardu ĉiam je Via servo”. La juna Karlo kreskis kun tia patrino en etoso de sincera spiritualeco, tamen li estis knabo vigla, bonhumora, amikiĝema. En Montesiro, li amikiĝis kun la koadjutoro de la paroko don Luigi Ghezzi kiu prizorgis lian klaran vokiĝon al sacerdoteco. Li studis komence en la publika mezgrada lernejo, poste eniris en la seminarion de Seveso por la gimnazio, en tiun de Monza por la liceo, fine en la teologian seminarion de Milano. Pri lia vivo en seminario, oni atestas ke li ne estis granda studemulo, sed tre aktiva, vigla, entuziasma, plena je interesoj, ankaŭ se li elmonstris apartan sindediĉon al la preĝo kaj al la pietataj agoj. En la jaro 1925 li estis ordinita sacerdoto de la kardinalo Eugenio Tosi ĉefepiscopo de Milano kaj li celebris sian unuan Meson en Montesiro la 6.an de Junio 1925. Lia unua pastra deĵoro estis en Cernusco sul Naviglio ĉe la paroko de S. Maria Assunta kiel koadjutoro de la parokestro, kiu estis maljuna kaj iom malsana. Tie li tuj montris plene ĉiujn siajn kapablojn: organizajn kaj pastrajn. Li renovigis la vivon de la paroko. Li zorgis pri la Oratorio, la Katolika Agado, la teatro; li estis sociema kun ĉiuj kaj li ravis ĉiujn, ne nur la junulojn, per sia rideto kaj korsento. Kiel bona pastro, li zorgis pri katekismo, predikado, konfesopreno, la asistado je la suferantoj. Li estis ludema kun la knaboj, sed ne forgesis la preĝon: de tempo al tempo, li petis de siaj knaboj ne maloportuni lin kaj li malalproksimiĝis por iri sola en preĝejon. Verŝajne tia pastro estis juĝita tro brava, por resti longan tempon en Cernusco. Fakte, post nur unu jaro, la 22.an de junio 1926, li estis translokita en Milanon ĉe la paroko de San Pietro in Sala, kiu, tiutempe estis la plej vasta paroko en Milano. Ankaŭ tien li portis sian kutiman entuziasmon, laborante precipe pri la edukado de la junuloj. Sed tie la problemoj estas pli seriozaj. La granda urbo kunportas ruinigajn distraĵojn por la moralo kaj la religio. Krome la faŝismo estis kreskanta kaj trovis multajn aprobojn ĉe la junuloj. Li ne montris ian starpunton pri faŝismo (almenaŭ ĝis la fino de la milito kiam li partoprenis en la Rezistado), sed li volis ĉeesti kie estis liaj junuloj, kvazaŭ por ilin “vakcini”, tial li iĝis kapelano de la “junaj faŝistoj” kaj pli poste ankaŭ de la “junularo universitata faŝista”. Ĉien li portis sian pastran agadon. En la jaro 1936, kardinalo Schuster, nomumi lin spirita direktoro ĉe unu el la plej prestiĝaj lernejoj en Milano: Istituto Gonzaga. Li forlasis la parokon kaj translokiĝis apud la lernejon, kaj panjo Clementina kun li; interalie, lia patrino sekvis lin ĉien kaj vivis ĉiam kun li ĝis sia morto kiu okazis en 1939. La nova tasko kuntrenis novajn spertojn. Nun li estis direktoro de riĉuloj, li alproksimiĝis al la plej gravaj familioj de Milano; sed por li, ŝanĝiĝis la manieroj, sed ne ŝanĝiĝis la celo: eduki. La militoEn la jaro 1940 Italio eniris militon. Multaj el liaj studentoj estis vokitaj al la armiloj, li, kohere kun sia eduka tendenco petis iri kun ili kiel armea pastro.La 12.an de Marto 1941 li ekiras al Albanio kiel kapelano de la alpsoldatoj (t.n. alpini). En Albanio li estas destinata al la alpa divizio Julia. Komenciĝas por li la sperto tragika de la milito: perfortoj, suferoj, bataloj, vunditoj, mortintoj, miskomprenoj, sed ankaŭ solidareco, heroeco, kaj preĝoj, kampaj mesoj, homa kaj religia asistado. Mi ne pluparolos pri tio ĉar ĝi estas la kerno de la venonta prelego. Li akompanis sian batalionon en Albanion, Grekion kaj Montenegron. Kiam la milito iĝis tie malpli kruda, li sciis ke en Italio estis pretiĝanta la kampanjo de Rusio, li petis partopreni ĝin. Nu la 6.an de Novembro de la sama jaro li revenis al Milano, denove al Gonzaga, kie, atendante la alvokon al Rusio, li organizis la asistadon al la orfoj kaj al la vidvinoj. La 6.an de Majo 1942 li reforiris al la rusa fronto kun la alpsoldatoj de divizio Tridentina. 68000 alpsoldatoj foriras, nur 12000 hejmenrevenis. En tiuj du nombroj estas resumebla la dramo de tiu okazintaĵo. Pri tio oni parolos detale en la venonta prelego. Don Gnocchi sin savis nur hazarde. Kiam li revenis el Rusio, en la monato Majo 1943, li estas fizike detruita kaj diŝirita en la animo. Sed nun li havis gravan taskon: li promesis al siaj milit-mortintoj zorgi pri ties familioj. Pro tio li kunportis el Rusio kajereton da adresoj kaj sakon plena de memoraĵoj: leteroj, fotoj, nomplatetoj, ringoj kaj aliaj objektoj apartenintaj al la milit-falintoj por ilin redoni al la familianoj. Sed ankoraŭ ne estis la tempo. Ĵus reveninta en Italion, li estas enhospitaligita ĉe la milita hospitalo de Merano, kie li restis kelkajn monatojn kiel kapelano. Alvenis la 8.a de Septembro, komenciĝis alia milito: don Gnocchi partoprenas en la liberiga milito laŭ sia kutima stilo: esti flanke de la homo suferanta. La 17.an de Oktobro 1944 li estis arestita de SS germanaj kaj enŝlosita en S.Vittore. Li estis liberigita post dek tagoj, pro manko de pruvoj, danke al la interesiĝo de la kardinalo Schuster. Tamen li daŭris agi, kaŝite, favore de la Rezisto ĝis la 25.a de Aprilo 1945 kiam la milito finiĝis. Finfine li povis viziti la familiojn de siaj milit-mortintoj. La post-militoReveninte en Milanon, li akiras sian taskon ĉe Istituto Gonzaga. Sed nun li estas homo intime ŝanĝita. Lia penso daŭre sin turnas al milit-orfoj kaj milit-invalidoj. Post la fino de la milito, la prefekto de Como nomumis lin kapelano kaj direktoro de la Instituto de la Grandaj Invalidoj de Arosio. Tie, ekde la 8.a de Decembro 1945, li komencis gasti la orfetojn de liaj alpsoldatoj.Iun vesperon, aperis ĉe la pordo de la instituto de Arosio juna virino kun knabeto kruro-mutilita ok-jaraĝa. Ŝi plorante diris al don Gnocchi: “Estis eksplodo de bombo. Ĝi foririgis la kruron. Mi elspezis ĉion por kuracistoj, operacioj, specialistoj. Nun mi havas nenion plu. Estas du tagojn ke ni ne manĝas. Mi ne plu eltenas. Prenu ĉe vi, patro, la knabon: ke almenaŭ li povu vivi… Mi povas min ĵeti sub trajnon.”. La virino kisis la knabon kaj forkuris kriante “Iru kun li Paŭlo, iru kun li…”. Neniu sukcesis ŝin haltigi. La knabo, teruriĝita, kriis vokante la patrinon. Don Carlo prenis lin enbraken kaj klopodis lin konsoli. Dum du tagoj, la knabo deliris pro febro. Dum la intervaloj de lucideco, Paŭlo batis kaj ungoskrapis senespere. Don Carlo neniam disiĝis de li. Fine la knabo ĵetis siajn brakojn al lia kolo, kaj ambaŭ ploris. Malgraŭ la serĉadoj, neniu sukcesis retrovi la patrinon. Tiu knabo estis la unua mutiletulo de don Gnocchi. La milito ne finiĝis por la knaboj: ili vundiĝis kaŭze de la militaj postrestaĵoj. Oni kalkulis ke en Italio tiuj estigis 15000 mutiletulojn. La problemo estas grava; don Carlo komencas akcepti mutiletulojn kaj el la tuta Italio venas petoj pri novaj akceptoj. Li ne rifuzas ilin sed li bezonas monon kaj domojn. Flanke al la daŭra asistado al liaj knaboj li devas serĉi monon. Li petas monon ĉu de la publikaj organizaĵoj kiel Unicef kaj itala registaro, ĉu de la privatuloj precipe de la burĝa klaso, kiun li konis ĉe Istituto Gonzaga. Ekonomia subteno alvenas el la altrangaj milanaj familioj (Bassetti, Borletti, Falk, Pirelli, Uccelli, Guenzani, Puricelli-Guerra, Meda, Bertolini, Cicogna, ktp.) sed ankaŭ el la simpla laborista popolo: ekzemple, la komunistaj kooperativoj de Sesto San Giovanni monkolektis lia favore. Pli malfacile estis ricevi subtenon de la publikaj organizaĵoj. Monsinjoro Montini, tiam Anstataŭanto al la Ŝtata Sekretario en Vatikano, en la jaro 1947, malfermis al li la pordojn de Romo lin kontaktigante kun Giulio Andreotti tiam subsekretario de la ĉefministro. En la jaro 1949, la ĉefministro mem, Alcide de Gasperi, por faciligi la interkomprenon, nomumis don Gnocchi konsilisto de la ĉefministra stabo por la problemoj de la milit-mutiletuloj. La instituto de Arosio, iĝis baldaŭ ne sufiĉa por akcepti tiom da gastetoj, tial, en la jaro 1947, li povas lui, je simbola cifero, la grandan domon de grafino Matilde Della Rocca en Cassano Magnano (Varese). La 12.an de Oktobro 1948, naskiĝis la ‘Federacio pri la Infaneco Mutilita’ (Federazione Pro Infanzia Mutilata) kio ricevos juran agnoskon la 26.an de Marto de la posta jaro. En la monato Marto 1948 li decidas forlasi la instituton de Arosio, ĉar ĝi gastigas ankaŭ la plenaĝajn mutilulojn kiuj havas malsamajn necesojn kompare kun la etuloj. Do, la sekvajn jarojn aperas novaj institutoj: en Pessano (Milano) kaj Parma (1949), en Torino, Inverigo (Como), Roma kaj Salerno (1950) kaj Pozzolatico (Firenze) (1951). En la jaro 1951, la problemo de la mutiletuloj ne estas plu tiom serioza, tial ‘Federazione Pro Infanzia Mutilata’ estas malfondita, kaj liaj havaĵoj kaj aktivadoj estas transigitaj al nova fondaĵo por la junularo: ‘Fondazione Pro Juventute‘ kiu ricevas juran agnoskon la 11.an de Februaro. Ĉi tiu nova fondaĵo plivastigis la asistadon al ĉiuj junaj handikapuloj precipe al la poliomjelituloj kaj, kiel “morala institucio” (ente morale) rajtas ricevi regule publikajn helpojn. Dum tia intensa agado don Carlo, neniam forgesis esti unue pastro, tial lia projekto de reakiro de la mallertuloj ne koncernis nur la fizikan refunkciigon, sed la plenan reakiron de la homa persono, ankaŭ el la vidpunko morala, spirita, kultura, socia. La 25.an de Marto 1954 estis inaŭgurita la Nacia Centro pri Fiziologio ĉe Foro Italico. La 11.an de Septembro 1955 estis metita la unua ŝtono de la Pilota Centro de vojo Capecelatro en Milano. Tiu centro estiĝos sur areo de 18000 kvadrataj metroj kaj alcelas pri la gastigon de 300 poliomjelitaj knaboj. Sed don Carlo ne povis vidi ĝian kompletigon ĉar li mortis antaŭe, la 28.an de Februaro 1956 je mortiga formo de tumoro. Li enhospitaliĝis kaj mortis en la kliniko Columbus de Milano. Lia granda amiko don Giovanni Barbareschi, kiu travivis kun li la kampanjon de Rusio, petis al la ĉefepiskopo sian liberigon de ĉiu ajn tasko, por esti apud li ĝis la fino kaj li restis tie dum 45 tagoj sen forlasi lin. Kelkajn tagojn antaŭ morti, don Carlo diris al li: ”Ĉu vi estas preta riski la prizonon por mi? Mi volas doni miajn korneojn. Se vi kuraĝas, iru serĉi okuliston, kiu sin tenu je dispono”. Profesoro Cesare Galeazzi akceptis la taskon. Tiutempe, en Italio, la organo-transplanto ne estis ankoraŭ aprobita, tial la afero devis resti kaŝa, sed iamaniere la afero sciiĝis, tiel, kiam la helpanto de la profesoro Galeazzi, doktoro Mario Celotti, venis post lia morto, por formovi liajn okulbulbojn, li trovis la polico por malpermesi tion. Verŝajne la malhelpo estis nur formala ĉar li sukcesis ĉirkaŭeviti la obstaklon, plenumi sian taskon kaj foriri. Kiam la polico vidis lian aŭtomobilon forirantan, sekvis ĝin dum vojpeco poste perdis ĝin. Sekve de tio du blindaj geknaboj, Silvia Colagrande dek-du-jaraĝa kaj Amabile Battistello dek-sep-jaraĝa, reakiris la vidkapablon kaj la itala parlamento aprobis leĝon pri la transplanto de la organoj. Nuntempe Silvia Colagrande estas edzino kaj patrino, Amabile Battistello laboras kiel interpretisto, profesoro Galeazzi mortis en la jaro 1979 kaj lia helpanto doktoro Mario Celotti mortis antaŭ unu monato: la 22.an de Marto 2002. La funebra cerimonio de don Gnocchi estis memorinda. Ĉeestis la alpsoldatoj kiuj portis la mutiletulojn surŝultre kaj la homamaso plenigis la milanan katedralon kaj la antaŭastarantan placon. La milana ĉefepiskopo kardinalo Montini, kiu prezidis la cerimonion, estis tro kortuŝita por fari paroladon, li diris al don Barbareschi: “mi ne parolos, paroligu knabon”. Oni prenis knabon kaj oni portis lin ĉe la mikrofonon; li simple diris: “Antaŭe mi diris al vi: Ĉjao, don Carlo. Nun mi diras al vi: Ĉjao, san Carlo.” Longa estis la ovacio. HodiaŭKio okazis post la morto de don Carlo al lia fondaĵo?Kiam li sciis ke lia vivo estis finiĝonta, li prononcis dialekte la faman frazon: “Amis, ve racumandi la mia baracca” (“amikoj, mi rekomendas al vi mian barakon”). Tiu frazo iĝis pasvorto por liaj posteuloj. En la jaro 1957 “Fondazione Pro Juventute” iĝas “Fondazione Pro Juventute don Carlo Gnocchi” kaj en 1963 ĝi etendas sian aktivecon al ĉiaj handikapoj: movlezitoj, neŭrolezitoj, misformituloj, fokomeljuloj, distrofiuloj, spasmuloj, psikozuloj, subevoluintoj, ktp. Nuntempe, oni rajtas diri ke nenia nevalidiga patologio estas ekskludita el la spektro de interveno de la fondaĵo. Ĝia scienca komponanto evoluis pere de konvencioj kun la Ŝtata Universitato de Milano, kun la Katolika Universitato kaj precipe kun Politekniko de Milano. Lia centroj “S.Maria Nascente” en Milano kaj “S.Maria degli Ulivi” en Pozzolano estas agnoskitaj kiel “Istituti di Ricovero e Cura a Carattere Scientifico (IRCCS)” (Institutoj de hospitaligo kaj kuracado je scienca karaktero). Nun la fondaĵo, krom tiuj du institutoj, disponas pri 12 centroj de refunkciigo, 4 centroj pri maljunuloj nememsufiĉaj, 1 centro pri finstadiaj malsanuloj, 35 eksteraj ambulatorioj por refunkciigo. Por kiu volas pliprofundigi ĉi tiujn temojn, la fondaĵo eldonas la trimonatan gazeton “Missione Uomo” kaj havas interesan ttt-ejo: www.dongnocchi.it. En la jaro 1987, kardinalo Carlo Maria Martini starigis proceson por la beatigo de don Gnocchi. La proceso, celebrita en la diocezo de Milano de la 6.a de Majo1987 ĝis la 23.a de Februaro 1991, dum 199 sesioj, kun la depozicio de 178 atestantoj, kolektis dokumentojn por 4321 paĝoj. Tiu materialo, nun estas en la manoj de la Kongregacio por la Proceso de la Sanktuloj en Romo.
Giovanni
Daminelli
"Kion iu devas koni, se tiu volas instrui la latinan lingvon al junulo?" - Ĉi tion demandis al Foerster amerika pedagogiisto. "Koni latinan lingvon" - respondis Foerster. "Nepre no" - respondis la amerikano. "Oni devas koni la junulon". Ĉi tiu anekdoto nin helpas por interparoli pri la pedagogia verko de don Gnocchi. Li ĉiam zorgis por konstrui la personecon de la homoj. Ĉi rimarko koncernas lian tutan pedagogian agadon, ankaŭ kiam li estis juna pastro en Cernusco sul Naviglio aŭ en la paroĥo Sankta Petro in Sala en Milano, kaj eĉ kiam li fariĝis spirita direktoro en Kolegio Gonzaga, eĉ kiam li estis armea pastro aŭ fondinto de "Pro Juventute". Ĉiam li direktis la atenton al la reakiro de la vivo kaj de la libereco kaj al la forĝado de la konsciencoj. Li kiu tre suferis, kaj vidis multe da sango verŝata en la nomo de homaranismo, batalis por la integrigo de siaj knaboj en la komunumon. Li zorgis pri fizioterapio, sed ĉefe pri spirita sereneco. Li inaŭguris la unuan lernejon por fizioterapiistoj; li pretigis la etajn mutilitulojn por profesio kaj por ricevi laborpostenon, sed precipe cele, ke ili estu veraj homoj kaj kapablu utiligi sian volon. Oni metis kajeron antaŭ junulo, kiu havis stumpojn; kaj prenis la plumon kaj pene sed klare sian nomon li skribis. Parolante pri ĉi tio, ni memoras unu el la preĝoj de Talmud: Dio vidis, ke la tero ĵaluza estas je la ĉielo. Pro tio, Dio kreis la homon el la tero, sed en lin enspiris ĉielan animon. Don Gnocchi intervenis pri la fizikaj suferoj, sed ĉefe pri la spiritaj problemoj. LA LIBROLa libro, kiun ni prezentas, titolita estas "La edukado de la koro".Don Gnocchi ĝin verkis en la jaro 1939-a. En tiu tempo ekzistas stata politiko farita je intervenoj ekonomiaj kaj sociaj por la subteno de la ne riĉaj kaj de la grandnombraj familioj; Don Gnocchi, tamen, komprenis, ke la grava problemo konsistis en la edukado, ĉefe de la edukistoj kaj sekve de la gefiloj. Agante tiudirekte oni povas aliri al la refirmigo de la familio. Laŭ don Gnocchi, ne ĉiam la gepatroj faras sian taskon pri la edukado al la amo, pro malkuraĝo, pro homa respekto, pro malzorgemo, pro timideco, pro naiveco, pro mensa miopeco. Pluraj mielaj patrinoj fidas ankoraŭ en la kunnaskita boneco de la gefiloj kaj ne kredas al la evidenteco de la okuloj. "Kion vi diras? ĉi ne estas ebla!!! Mia junulo estas ankoraŭ anĝelo! Tio estas junaj ludoj". Timante ke la gepatroj kreskigas siajn gefilojn en "horto concluso", ne kuraĝas enirigi ilin en la vivon; kelkaj el ili kredas al la instinkto ad al la behaviorismo, ne estas pretaj por la edukado. Mi ne komprenas kial ni pretigas al la profesio, ni pretigas la hejmon, ni zorgas pri la lernejo, la sano, la sporto, sed ne facile ni pretigas nin fariĝi edukistoj. Ekzistas tamen la perversio, la malobservo, la ne bonaj provokoj. Edukado estas afero morala kaj ekzistenca; nenion - kiel don Gnocchi skribas - ni povas improvizi pri la moralo, la forto de la inhibicio, la abnegacio. Ĉio postulas ekzerciĝon longdaŭran kaj senĉesan. La junuloj devas distingi la fikcion kaj la realon.
La
ĉefaj principoj.
1) La edukado
estas afero de optimismo.
2) La mistero de la koro.
3) La boneco de la amo.
4) Laŭ don Gnocchi, la edukado
al la amo devas komenciĝi dum la unua
knabeco.
5) Edukado integra, trapenetrata de
graco.
6) La familia medio, eduka
ĝojo.
7) Edukistoj
viglaj kaj kapablaj protekti la gefilojn KONKLUDO
1) La libro havas kelkajn difektojn, kiuj estas ligitaj al
la kulturo de la tempo. Kelkaj indikoj, kiel ekzemple la
rifuzo de la kunedukado, aŭ ekcesaj skemismoj,
ŝajnas ne plu aktualaj; sed ĉion konsiderinte la
libro estas utila por la kristanaj edukistoj; oni ĝin
legas volonte je ĝia sprito kaj ĝia
profundeco. 2) Don Gnocchi klopodas desegni unu econ de pedagogio pri la amo kiel sento.
3) La kristana hodiaŭa pedagogio endormiĝinta
estas, ĝi kontentiĝas tradukante anglosaksajn
verkojn kaj tiujn kristanigante per malmulte da benita
akvo.
4) Malbonŝance malaperintaj estas ĉiuj
paroĥaj bibliotekoj, kiuj edukis multajn generaciojn
de niaj junuloj.
5) Unu parabolo:
Mons.
Giovanni Balconi
Muziko: "SUR LA PONTO DE PERATI" La kanto estas korprema, kiel la kantoj de la alposoldatoj. Ĝi parolas pri ponto, pri flago, Divizio "JULIA", pri la tero, pri la milito, krome pri la alposoldatoj; naskita en Albanio, diras je malrapida ritmo: "Sur la ponto de Perati, nigra flago, estas la funebro de Julia kiu iras al la milito estas la funebro de la alposoldato iranta al la milito, la plej bona junularo iranta sub la teron. . . . . . . . . . . . . . . . . Vivo, morto, kompato, krueleco, espero, despero okupas la scenon de tiu fresko riĉa je religia etoso, kiun pastro Karlo Gnocchi vivas kaj enkarnigas amante sian najbaron kiel sin mem, torento de pasio, kiu enfluos en la grandan maron de sia "baracca" (kabano), asocio pro juventute. Li skribas: "Tiu marŝi enregimentigitaj kun la bataljono, polvoplenaj kiel la aliaj, kun la sako surŝultre kiel ĉiuj, kaj kanti laŭte la montokantojn, donas la vivan senton de kunuleco, tiel intima kaj tiel heroa, ke ĉio, ankaŭ la plej humila kaj rutina, transfiguriĝas en la spiriton je la alteco kaj je la soleneco de rito de nova sacerdoteco". Sed, kial elekti tiun periodon de la eksterordinara vivo de pastro Karlo Gnocchi? Fakte etas grava kialo por knabineto, kiu devas pagi la tributon. La epizodo, kiu datiĝas de antaŭ multe da jaroj, okazis ĝuste dum la printempo de la jaro 1943-a, en Verono. Matenon, oni anoncis al la lernantaro, ke, kune, oni devas atingi la stacidomon por bonvenigi per floroj, militistojn revenantaj el Rusio. Milana knabineto troviĝas en Verono por fini la trian trimestron, ĉar, en ŝia urbo, ŝia lernejo estis bombardita. Nun, kia ekscita okazo esti entuziasme inter freneza amaso je standardoj kaj flaginsignoj atendante la ĝojajn soldatojn, verŝajne feliĉaj pro la reveno en Italio! Fine, jen la militistoj, sed iliaj vizaĝoj ŝajnas malgajaj, ilia irmaniero, hezitema. La lernantino ĵetas al la oficiro antaŭiranta, grandan floron (ortensio) por esti certa , ke ĝi flugu ĝis la brusto plena de koluminsignoj, inter kiuj, la ruĝa de la rusa kampanjo. Sed abrupte la oficiro kaptas tiun floron, por subite reĵeti ĝin kontraŭ la vizaĝo de la knabino, kriante: “Pensu vi pri la vunditaj! "Fakte, malantaŭ li, tiuj marŝas malfacile, helpe de ruĝkrucaj flegistinoj; kiel lastaj, la ambulancoj. Oni ekmurmuras, ke ene estas frostigitaj militistoj, kiuj plu ne povos marŝi ... La lernantino plukas sian maloportunan floron, kaj ekploras...... Dum multaj jaroj ŝi serĉas legi ĉiujn librojn pri tiuj tragikaj eventoj, por partopreni la vivon, kaj la odiseadon de la soldatoj dum la dua mondmilito, kaj ankaŭ esti konsolata pensante, ke la solidareco de la militistoj, sur la variaj frontoj, atestas ke, en sufero, homo iĝas solidara. kaj helpas la plej malfortulojn. Do multe legis la maljuna knabino, kaj kiam ŝi renkontis tiun libron de pastro Karlo Gnocchi, kiu persone vivis tragikajn spertojn, libron, kies titolo estas "Kristo kun la alposoldatoj", multe kortuŝiĝis, kaj komprenis, ke la armea pastro Karlo Gnocchi estas sendube sankta apostolo de la kredo, de la karitato, de la amo. En la "antaŭparolo", skribas Monsinjoro ERNESTO PISONI, prezidanto de la Asocio "Pro Juventute": “Tiu ĉi libro estas humanega atesto, plena je doloro kaj de kristana espero, de Pastro en grizaverda uniformo, kiu restis apud siaj Alposoldatoj dum la horo de la ruiniĝo kaj por multaj, de la korŝira fino de la vivo.. Li travivis ĉion kiel homan kaj kristanan dramon. Legante tiujn paĝojn, oni perceptas lian koron vundita de angoro, kiu ne plu forlasis lin. ANTONIO REZIA, prezidanto de la milana Sekcio de la Nacia Asocio Alposoldatoj, skribas: "Al ni Alposoldatoj, kiuj estis kun li, ankaŭ dum la plej tragikaj momentoj de milito travivataj en tutaj iliaj hororo kaj mizero, li instruis esti pli bonaj, kaj li lasis al ni la forton cele, ke ni iĝu tute certaj, ke li kuraĝigas nin kaj lumigas nin, kaj komprenigas al ni, ke ni devas danki Dion pro la bono, kaj ankaŭ pro la malbono de la vivo, kaj, ke ni devas donaci al Li kiel atestro de nia estonta pli bona vivo. Rezia finas dirante: "Ankaŭ pro tio, ni diru elkore dankon, pastro Karlo Gnocchi"! Advokato JOZEFO PRISCO skribas: "Tiu ĉi ne estas libro pri religio, sed libro, en kiu oni konstatas la konstruan rilaton, kiu povas esti inter dureco de la vivo kaj la forto de la fido, ĉar la pli akrigo de la unua, kuniĝas obstine alkroĉigi al la dua. Sub la ordinvesto estas alposoldato, kaj estas viro, kaj estas pro tio, ke la pastro, viro kaj alposoldato povas konkludi dirante: "Dio estis kun ili, sed la viroj estis indaj je Dio". VITALIANO PEDUZZI, ĵurnalisto, plifortigas tiun aserton preĝante Dion por ke Li naskigu ankoraŭ kaj ĉiam virojn kiel la alposoldatojn, ĉar tiuj donis de si-mem ĉion, nome la maksimumon. Pro tio ili estis indaj de Dio, pro kapableco de sinofero, ĉar ĉiu kapablis porti sian krucon. Virtoj, kiuj konstituas, bonŝance, la posedaĵon kolektivan kaj individuan kune, de iu popolo. Porti la krucon kiel defendo de la malespero havas nur rilatpunkton: DION. Sed. kial Karlo Gnocchi iĝis armea pastro? Ordinita sacerdoto de Eugenio Tosi, ĉefepiskopo de Milano, en la jaro 1925, kiel unua apostola engaĝiĝo, li estas asistanto de junuloj en Ĉemusko sur Navigkanalo. Post unu jaro, en la homoplena paroko de Sankta Petro en Sala, en Milano. Dank' al la famo pri liaj dotoj de tre bona edukisto, en la jaro 1936 Kardinalo Schuster lin nomumas spirita direktoro de unu el la plej prestiĝaj lernejoj en Milano: Instituo Gonzaga; kaj ankaŭ de studentoj de la katolika universitato: Pastro Karlo Gnocchi estas preskaŭ kvardekjarulo kiam eksplodas la dua mondmilito. Kohera al la eduka tensio, kiu volas lin ĉiam ĉeestanto kun liaj junuloj ankaŭ en danĝero, li estas rekrutata kiel armea pastro volontulo de alposoldatoj. Li estas unue sendata al la greka kaj albana frontoj, en Montenegron kaj en Kroation, kun la Divizio "Julia". Poste, al la rusa fronto kun la Divizio "Tridentina". Dum la tragika retreto el Rusujo, li gajnas arĝentan medalon sur la kampo. Kaj estas ĝuste en tiu neĝkovrita stepo, ke li riskis morti. Jen la epizodo: la armea pastro restadas kelkajn momentojn ĉe vundita senespera alposoldato, kiu finfine, dank' al karitatoplenaj vortoj de pastro Karlo, scias diri "jes" al Kristo mortonta senpeka sur la kruco. Pastro Karlo lasas la mortontan alposoldato en paco, sed li plu ne trovas la lastulojn de sia roto. Li akcelas la iradon, sed li terenfalas senfortigita, kaj la nokta glacio minacas iĝi lia tombo, ĉar li ne sukcesas plu restari. Estas en tiu momento, ke la Sinjoro venas serĉi lin: du alposoldatoj, kun malplena sledo, malfruas ankaŭ ili je la roto. Abrupte, jen ruĝa kruco tere. Estas ilia armea pastro. Ili reviviglas pastron Karlon per sukero, kaj baldaŭ eldanĝerigas lin portante lin inter la aliajn soldatojn. Estas tiu fatala februaro 1943 la definitiva sezono je 50 gradaj sub nulo por la sankteco de la armea pastro, kiam akriĝas en li la zorgemo por ĉiuj, kiuj suferas. Tiu amo homa kaj superhoma, kiun li trovis ankaŭ en rusaj mizeraj izbaoj, precipe flanke de virinoj, ankaŭ se patrinoj, aŭ edzinoj, aŭ fratinoj de rusaj soldatoj, kiuj konvinkis doni bonkoran, ofte decidan helpon al alposoldatoj malamikaj. La virinoj, kiuj al la bedaŭrindulo donis ikonojn, zorgeme konservitajn, malgraŭ la rigora aplikado de la tiamaj kontraŭreligiaj leĝoj de la reĝimo de la soveta Respubliko. Ekzemple, jen kortuŝa epizodo: "Pope balnoi", pastro malsana - estas dirintaj alposoldatoj postlasante en izbao la senfortiĝintan armean pastron. "Lasu min ĉi tie sola, ne risku kaptiĝi pro mi", petis pastro Karlo. Kaj tiun tutan fabelan nokton sentempan, li vidis ĉe si, genuiĝinta, rusan virinon, prezenti al li kelkajn tasojn da buljono, silente. Homa kaj moderna kompato por malamiko. La tuta kamparana popolo de la Blanka Rusio Ukraino, kampita inter la ruboj, dekumata de malsato, kaj de la germana okupacio, malfermis por la italaj alposoldatoj la pordojn de siaj varmetaj domoj, cedis siajn litojn, kaj ili iris dormi en la stakon, medikamentis vundojn kaj frostiĝojn, dividis kun ili la lastajn manĝorestaĵojn, savis ilin de la kapto, montris al ili la vojon de savo kaj de fuĝo, kiel deviga rito. En Rusujo, gastamo estas sankta ankaŭ por malamiko. Epizodojn de kordureco kaj de krueleco oni devas atribui pli al soveta reĝimo ol al la rusa popolo. Estis certe nur spirita forto, kiu al alposoldatoj, dum rigidega vintro en malamika lando, kontraŭ superpotencaj armiloj de rusaj regimentoj, permesis, per dekunu bataladoj, rompi dekunu ferajn kaj fajrajn encirkligojn kontraŭ tiuj, kiuj batalis por reveni hejmen, en la montaron retretante 700 kilometrojn en la stepon, dum 17 tagoj kaj 17 noktoj inter neĝaj kaj glaciĝintaj ŝtormegoj, kun la timego esti kaptitaj. Revenante al la libro de pastro Karlo pri freŝaj rusaj memoraĵoj (unua eldono estas de la jaro 1943), oni trovas poezian epizodon pri la rekonstruado de la preĝejeto de DOLSHIK. Sub la direkto de sergento alposoldato, pere de rusoj, post 25 jaroj da spirita dezerto, tiu konstruaĵo, tute ligna, havis la taskon gvidi animojn al Dio. La tago de ĝia inaŭguro, post la sankta meso, maljunulo ekkomencis, timide, kanton. Baldaŭ, ĉiuj partoprenis, disvastigante, en la aeron, festan senton. Bedaŭrinde, nur post kelkaj tagoj, oni devas lasi tiun lokon. Sed la armea pastro ne donas ordonon bruligi la preĝejeton, kiel kutime oni faras por la aliaj konstruaĵoj. Tiamaniere, daŭrigas la aŭtoro, oni povas pensi pri la humila preĝejeto, kiel BAZANGULO por la rekonstruado morgaŭa ĉe rivero DON. Konsiderante, en la ĉapitro "La digo", la enormajn suferojn de la alposoldatoj, la verkisto demandas sin mem ĉu estas pli bone, ke la patrinoj ne konu tion eterne. Sed, li konkludas, ke se la memoro de la mortintoj devas esti sankta, kaj ilia sinofero neforgesebla, necesas, ke ja oni ĉion konu! Sed estas ankaŭ paĝoj de granda tenereco. Ekzemple, kiam pastro Karlo parolas pri la konsola povo de la Krucifikso: "Kiom da fojoj mia malgranda Krucifikso leviĝis dum la milito por la beno kaj la absolvo, antaŭ la batalo, sur la vunditoj, sur la mortontojn, en la sekreto de la konfespreno, inter la avida kaj bonodora grupo de rusaj kamparanoj, kiuj vetbatalis por kiso, kun brilaj okuloj pro miro kaj kredo, vokante de malproksime la hezitemajn kunulojn! Kaj iu ŝmacis per energia kiso al ĝi kiel montarano. Nur en la Krucifikso povas esti espero de interkonsento, de resurekto kaj de vivo por la mondo. LA PORTEBLA ALTARETO de pastro Karlo estas la temo de tuta ĉapitro. Li skribas, ke ĝi povas esti konsiderata "mutilita pro milito" kiam mulo glitis en la eskarpon; kaj li memoras kiam li postenigis ĝin la unua fojon en la avancajn liniojn de la fronto: la malgranda kruco de la altareto, malforta kaj aera super la neĝa flanko de la sapeo kaj la brakoj de la sacerdoto pie etenditaj je la sankta gesto de la preĝo, tiamaniere antaŭ la malamiko, diris vortojn vere tro engaĝajn al la koro de ĉiu. La noktaj mesoj pro atakoj de malamikaj aviadiloj, la mesoj en la komuna ĉambro de la kamphospitalo reelvokas la evangeliajn epizodojn, kiam Kristo pasis benante kaj la popolamaso proponis al Li malsanulojn por la resaniĝo; mesoj sur soldattrajnoj dum la longaj vojaĝoj de transiĝo al la rusa fronto, plenaj je skuegoj, kun du masivaj alposoldatoj kun la tasko teni firma en siaj manoj la altareton, kiel ŝtonaj anĝelegoj; mesoj en la malriĉeco de la tendo, kun la diskreta ĉeesto de servosoldato. Lia altareto sekvis lin fidele sur la potencaj ŝultroj de alposoldatoj. Kristo povis tiamaniere marŝi sampaŝe kun iliaj vicoj. Inter multaj mesoj, tiuj, kiuj estas celebritaj por la militfalintoj, je la ĉeesto de la soldatkamaradoj, estis la plej riĉaj je homaj sentoj. Malofte kiel persona fakto por ĉiuj, fakto, kiu frapas kaj engaĝas rekte ĉiun. La ĉekampa meso sugestas al pastro Karlo tiujn poeziajn esprimojn: "Ŝajnas, ke la tuta ĉirkaŭa naturo akompanas renoviĝintan kaj simfonian kanton de la kreitaĵo per la malakuta kaj nevidebla organo de siaj mil diversaj voĉoj". Dum la malfacilaj marŝadoj, okazis al la armea pastro pensi pri milda historio de Kristoforo, kiu portas Kriston, kaj li surpriziĝis kaj beate ridetis, malgraŭ la elĉerpa laceco de siaj membroj. Kiom granda kaj altvalora estas la donaco de altaro kaj de rito, mezuris iun tagon en SLOBIN, en Blanka Rusio, pastro Karlo. Kiam la Itala Komando permesis al la popolo malfermi al la kulto la ortodoksan preĝejon, kiun Bolŝevismo estas transforminta en popolajn grenejojn, en amuzejojn, aŭ en popolajn kuniĝejojn, sanktaj drapiraĵoj, kalikoj, misaloj kaj ikonoj aperis, kaj kun ili, la maljuna Popo, reveninta post multaj jaroj de perfortaj laboroj. Li ne havis vinon por la mescelebrado, kaj li ploris kiam li obtenis tion, kontraŭ la regularo. Simpla kaj arda kredo de la bona rusa popolo: antaŭ panon, oni postulas sanktajn objektojn, precipe medalojn de la Virgulino. Bapto en Ukrajno malkaŝas bezonon de mildeco, patrineco kaj amo, kaj la larmoj de la rusaj virinoj, dum la ceremonio, estis kiel purigofara akvo, logika roso, kiu anticipas la ektagiĝon de la spirito. La armea pastro faras komparon inter rusaj leĝoj sen Dio, kaj la rusa popolo malgraŭ tiuj, ankoraŭ religia. Revolucio tiel kiel Bolŝevismo, delira ribelo de homo kontraŭ Dio, naskita de la malamo kaj de la nescio pri Li, freneza klopodo posedi la teron je substituo de la ĉielo, ekzalti la superhomon en lia materiista esprimo la plej brutala kaj mizero kaj nuligo de la homo reduktita al la anonimeco la plej griza. Nu, oni rifuĝas la memoron la plej korpremantan de niaj vilaĝoj ĉirkaŭantaj la paroĥan preĝejon sur la pinto de la montetoj, gardataj de la kampaniloj kiel devota kaj familia ŝafaro. Pastro Karlo recitas ofte laŭdojn de la religiemo de la alposoldatoj, kiu estas regata, racia; vortojn li ne disŝutas, ĝi estas konstruita sur solidaj doktrinaj bazoj de tiuj paciencaj kaj humilaj edukistoj, kiuj estas la montaraj parokestroj. La militisto estas nature religia, li sentas klare, ke Dio estas la ĝusta konanto de sia sinofero ofte nescia. La armea pastro faris pakton kun la alposoldatoj: iliajn filojn zorgos li mem. Estas li, kiu prenis de la rigiditaj korpoj de la falintoj la nomplatetojn kaj la obiektojn, kiujn li sendos al iliaj familioj. Pastro neniam forgesis tiujn falintajn militistojn. "Ĝisrevido en Paradizo! Se Kristo permesis mian revenon, mi dediĉos mian vivon al viaj filoj" li promesis. Muziko : "STELUTIS ALPINIS" Pastro Karlo lernis "Stelutis Alpinis" de alposoldatoj de la Divizioj "Julia" kaj 'Tridentina", kaj instruis tiun kanton al siaj malgrandaj mutiluloj, al cento da infanoj kiuj, iĝintaj stumpuloj, kripuloj, senkruruloj pro bomboj, li kunigis tuj post la dua mondmilito, en la tuta Italio. Tiu kanto akompanis lian ĉerkon , portata surŝultre de alposoldatoj, kiuj haltis momenton ĉe la monumenta tombejo, antaŭ la memorŝtono dediĉlta al la militfalintoj de la rusa kampanjo.
NUN, Nl MEMORU LIN KUNE
PER TIU KANTO!
Serenella Giacchlno Terruzzi
Don D. Magnani informa che nel Congo il sig. Jean Bosco Malamba, con l'aiuto dell'IKUE, ha ultimato gli studi superiori di letteratura francese e africana ed è riuscito a costituire un gruppo IKUE di 33 soci tra cui 9 suore laiche e un sacerdote. Nella comunità di Lukala ben cinque religiose, capeggiate da suor Pascaline Kizodisa Mbila, studiano la lingua internazionale. Nel prossimo numero di K.S. forniremo tutti i dettagli con foto.
* * * Il 16 giugno scorso su "II Ponte", settimanale
diocesano di Rimini, e stata dedicata una pagina intera al
movimento esperantista cattolico, al santo Padre Pio e
1'esperanto e alla "chiesa di Padre Pio" a San Giuliano Mare
dove è parroco Don Duilio.
* * * Un corso di base della lingua internazionale ausiliaria
si e svolto presso il Centro di Pastorale Universitaria in
vicolo Sillio, 33 a Udine dal 10 aprile al 10 giugno scorso.
E' stato indetto dal gruppo Espero Friuli del Dopolavoro
Ferroviario in collaborazione con A.C.U.C. (Associazioni
Culturali e Umanitarie Associate) e con il C.L.A.V. (Centro
Linguistico e Audio Visivo) della facoltà di lingue e
letterature straniere con il patrocinio del Club Unesco di
Udine. Numerosi i partecipanti, assidui nella frequenza.
* * * II prof. Giordano Formizzi, dell'università di
Verona, ha tenuto una conferenza introduttiva al corso sul
tema: "Comunicazione e insegnamento delle lingue" e un'altra
conferenza su "Relazioni fra esperanto, lingue minoritarie e
friiulano" e stata tenuta presso la sede della Societa
filologica sempre a Udine.
* * * A Udine il 16 giugno Don Nello Marcuzzi ha celebrato
una messa in esperanto nella chiesa di San Giacomo con buona
partecipazione di esperantisti udinesi, triestini e di paesi
limitrofi.
* * * II 19 giugno presso la sede del Dopolavoro Ferroviario
di Udine hanno sostenuto brillantemente il primo grado di
esperanto cinque candidati. La Commissione era composta da
Giacomino Martinez presidente, Elisabetta Cordovado, Serio
Boschin e Livan.
* * * II presidente del gruppo esperantista cattolico della
diocesi di Treviso, Prof. Quirino Bortolato e il presidente
dell'UECI S.Boschin, si sono incontrati con il Dr. Lorenzo
Biagi, direttore del settimanale diocesano "La Vita del
Popolo", che si e dichiarato molto disponibile ad accogliere
vari articoli sul problema linguistico e a far uso anche di
Radio "Vita" diocesana. Questa ha trasmesso una lunga
intervista sul movimento cattolico esperantista, sul gruppo
"Sile" e facendo pubblicità del corso di esperanto
tenuto presso la circoscrizione A-Centro Storico di via
Dalmazia, 17 in Treviso. Il settimanale succitato ha inserito
un annuncio per tutto l'anno 2002 per informare sulla lingua
internazionale.II 5 luglio c. m. una collaboratrice del quotidiano "II Gazzettino" per l'edizione di Treviso ha spontaneamente pubblicato una lunga intervista sugli esperantisti trevigiani del gruppo "Sile".
* * * II 10 maggio scorso il consigliere della F.E.I. rag.
Giovanni Reina ha convocato a Parma, presso la sede del
coordinamento Comitato Anziani, i responsabili delle seguenti
Fakaj-Asocioj italiane: Dr. Serio Boschin presidente UECl,
Prof.ssa Luisa Oberrauch Madella per ILEI e IIE e il Dr.
Romano Bolognesi segretario generale IFEA.L'incontro e stato molto fruttuoso per lo scambio di idee. Lo scopo era di impostare una stretta sinergia di iniziative e di collaborazione fattiva sulla base del "laborplano" presentato dalla vicepresidente FEI Michela Lipari al consiglio nazionale svoltosi a Milano il 5 ottobre 2001.
* * * L'11 maggio in occasione dell'assemblea annuale dei
ferrovieri esperantisti il presidente UECI ha illustrato
"Adoru" ekumena diserva libro. La pubblicazione è stata
molto apprezzata e acquistata da varie persone. E' possibile
acquistare il libro rivolgendosi a Don Duilio Magnani oppure
alla sede IKUE di via di Porta Fabbrica, 15 00165 Roma.
* * * Il 14 e 16 giugno a Bologna hanno sostenuto con esito
brillante gli esami di magistero due insegnanti di Reggio
Emilia e il Padre Gustavo Zanoli dei benedettini di Parma,
associato UECI e IKUE. II diploma conseguito è valevole
per 1'insegnamento della lingua internazionale
ausiliaria.La commissione d'esame era costituita da R.Bolognesi, S.Boschin, L.Madella, G.Tomba e F.Codicè. II 16 giugno sempre a Bologna hanno sostenuto l'esame di primo e secondo grado altri cinque candidati provenienti da Ravenna. Ciò è motivo di gioia perché "nia afero progresas".
Ci congratuliamo con l'ultraottantenne Mario Gedda, lo ringraziamo della testimonianza e soprattutto plaudiamo alla sua perseveranza nel partecipare, con la consorte, ai vari congressi UECI e IKUE. Durante la seconda guerra mondiale, rimasi ferito; e per questo motivo lasciai il fronte greco per tornare in Italia (dove, per sei mesi, venni curato presso l'ospedale militare di Genova Quarto dei Mille. La mia ferita non era grave: una pallottola aveva attraversato l'avambraccio destro con conseguente paresi dell'arto. Un giorno, in compagnia di un gruppetto di altri feriti, risolvevo parole crociate. La prima parola era: "lingua universale": nove caselle. Fra i presenti nessuno sapeva rispondere; proprio in quel momento un soldato che passava accanto sghignazzando e ad alta voce disse: "ESPERANTO". Giusto! Bene, grazie! e io aggiunsi: "Potresti spiegarmi il significato di questa parola"? Oh si, volentieri, ma ora non posso fermarmi, domani ti faro sapere qualcosa al riguardo. Dopo quel giorno, purtroppo, non lo vidi più, ne sentii più parlare di esperanto. Trent'anni dopo, mia figlia Piera e mio genero Lorenzo iniziarono un corso presso il gruppo esperantista vercellese; mi parlarono entusiasticamente di questa lingua universale... e mi invitarono a partecipare al corso. lo non volevo perché pensavo di essere troppo vecchio per mettermi a studiare. Quattordici anni dopo, quando già da qualche anno ero in pensione (ex dipendente P.T.) venne presso 1'università della terza età il prof. Mario Sola che fece un breve, ma interessante discorso proponendo di indire un corso di esperanto per gli anziani. Pensai che la cosa non mi riguardasse perché la mia mente, non abituata allo studio, si era arrugginita. Due giorni dopo incontrai il responsabile (rettore) di quella università (Prof. Pietro Omodei Zorini) che mi convinse a partecipare alle lezioni. Il corso ebbe inizio il 25 di novembre 1984. I miei primi compiti erano soltanto pasticci! Non importa, mi ripetevo. Perciò continuai. Quando ero appena in grado di leggere qualche breve frase in esperanto, il Prof. Sola mi diede, meglio dire, mi mise in tasca, una lettera di una certa Ianina, trentacinquenne, polacca (di Lodz) principiante esperantista come me. Come è strano il destino! Nel 1987 (in occasione di un congresso) ci incontrammo in Polonia. Un anno dopo Ianina venne ospitata per un mese a casa mia. L'anno successivo io e mia moglie rimanemmo 15 giorni a casa di Ianina che, per 1'occasione, ci fece visitare importanti località del sud della Polonia. Spesso ella diceva: "Sono diventata la vostra quarta figlia". Ora capisco che 1'esperanto non è solo una lingua ma un grande mezzo per la umana comprensione.
Mario
GEDDA Via Baracca, 70 13100 VERCELLI |