Enhavo:
Ĉiuj miris pri la afablo kaj la disponebleco de la superulino kaj de ĉiuj religiulinoj, kiuj gastigis nin. Ĉiam pretaj je ĉia nia neceso kaj deziro. Dankon, grandan dankon al ili! Atende de la komenciĝo de la kunveno, oni povis spekti kasedon de la pasintjara S. Meso en Salsomaggiore, lasta donaco de Renzo Sommi el Fidenza, pere de la tre agema samideano Guareschi. Oni povis ankaŭ profiti por trarigardi la benkon kun pluraj volumoj en la lingvo internacia aŭ por elekti inter la malsam-subjektaj subteleraj tavoletoj de G.Conti. Je la 14.45 oni oficiale komencis la laborojn. G. Corrado, kunordiganto de la intervenoj, invitis al preĝo kaj por tio li utiligis tradukon de teksto de Sankta Hildegarda. Li esprimis ankaŭ la deziron dediĉi tiun preĝon kaj la tutan kunvenon je la memoro de Renzo Sommi. D.ro Boschin, kiel prezidanto de UECI, salutis la ĉeestantaron kaj pli-junigis la movadon sin anstataŭigante ĉe la tablo de la laboroj de la vic-prezidantino Paola Ambrosetto. Poste Corrado enkondukis la temojn. Por la neologismoj, oni havis je dispono kelkajn paĝojn, kiuj estis fotokopie eltiritaj el la libro "Lingvo kaj Vivo" de G.Waringhien, interesa leginda volumo La unua prezento estis tiu de Inĝ. Paolo Campani: li parolis pri la problemo de la neologismoj rilate nian tre junan lingvon kaj konkludis per iu vorto-ŝerco. Poste estis la vico de D.ro Giovanni Daminelli, kiu parolis - en vesto de matematikisto -pri la oportuno esti pli precizaj en la pritraktado de la nombroj, kiuj estas kelkfoje utiligataj malsam-maniere laŭ la landoj en kiuj oni ilin uzas. Debato sekvis , kaj ĝi viglis sufiĉe. La opinioj estis pluraj, sed verŝajne oni devus pli multe interesiĝi pri ĉi tiu kaj aliaj fakoj, ĉar kelkaj konsideras neologismoj ankaŭ vortojn dekomence Zamenhofajn. G. Corrado proponis, je ĉi tiu punkto, la duan ternon, tiun de Sankta HILDEGARDA, reliefigante ke ankaŭ ŝi iamaniere utiligis neologismojn, eltiritaj el tiu vortaro de "Lingvo Ignota", kiun ŝi kunmetis. Li proponis paĝon de kodekso fakse ricevita de fr. Angela Carlevaris, kiu vivas en la monaĥejo de Sankta Hildegarda en Germanujo. Ŝi ankaŭ sendis, ni diru, la ŝlosilon de tiu kodekso. Intervenis Alessandro Corrado, kiu klarigis al la ĉeestantaro kiamaniere interpreti tiun kodekson, kaj li ankaŭ proponis la verkaron de Sankta Hildegarda, pri kiu li pli poste aparte interparolis kun kelkaj interesitoj, malavare disdonante ankaŭ skribitan dokumentaron. Oni ne povis dediĉi pli da tempo al la neologismoj, kaj la pridiskutoj estis interrompitaj por iom spiri antaŭvide de la temo religia. Post intervalo, G. Corrado invitis la ĉeestantaron legi la historion de Sankta Hildegarda en la decembra numero de la bulteno de la Milana Katolika Esperanto-Centro. La artikolo, verkita de ECM (Elda Michelis Corrado) donas ĝeneralan panoramon. Celo de la intervenoj estis prezenti kaj pii profunde ekza-meni kelkajn specifajn apar-taĵojn. Corrado parolis preci-pe pri la sinteno de la antikvu-loj rilate la virinon. Enkondukinte la temon, la kunordiganto rajtigis paroli D.ron Daminelli, kiu rakontis pri la serĉado de dokumentoj, kiuj koncernas Hildegarda-n pere de interreto. Kun atento oni aŭskultis la oratoron. Venis poste la vico de G. Conti, kiu, blanke-vestita, profesor-miene, eniris la ĉambron por prezenti duon-serioze la kuracilojn laŭ Sankta Hildegarda kaj la rimedojn laŭ Johano Conti. Ĉu vi volas lerni Esperanton tre rapide? Ekzistas la ebleco, se vi turnas vin al la "Antikva Apoteko 'Sankta Hildegarda". Mirinda estas la eltrovemo, sed ĉefe la intensa agado de samideano Conti helpi ĉiujn kunvenintojn. Sunsubire (ŝanĝiĝis dum-nokte la mez-Eŭropa tempo), ni kunvenis en la bela preĝejo loka por kune reciti la vesperajn preĝojn. Tiu estis momento, kiun gvidis Mons. Balconi, kiu komentariis kaj donis klarigojn pri la tekstoj laŭ Ambrozia rito. Kun Don Duilio aparte ni deziris lerni la himnon de la Jubileo kaj homaĝi al Sankta Hildegarda pere de kanzono al ŝi dediĉita. Post la vespermanĝo la estraro de UECI kunvenis por diskuti gravajn aferojn, dum ni, kompatindaj mortemuloj, denove engaĝiĝis kun la muziko. Oni scias, ke kanti kune estas bele, kaj pro tio, elirinte el la preĝejo, ni kunvenis en la ĉambro, kiun ni utiligis por nia kunveno por alfronti la kanzonojn (laŭ reviziita teksto de sam.ano Zanoner el Vicenza) montarajn. Venis la momento de la silento, kaj ĉiu iris en sian dormoĉambron por ĝui la pacon de la nokto. La nefruemuloj vekis, dimance matene je la 7-a kaj kvarono, mildaj notoj. Ni ne sukcesis, pro - se tiel diri - teknikaj kialoj, aŭskultigi la melodiojn de Sankta Hildegarda, sed ni konsilas ilin al ĉiuj, kiuj volas vivi en etoso mistikisma kaj de serena paco: ekzistas pluraj diskoj tiurilataj. Je la 8-a, la alvokoj de la mateno en la preĝejo. Poste la programo preskaŭ senhalte sinsekviĝis, ĉar Prof.ino Serenella Giacchino prezentis al ni la frukton de la dum-unu-jara serĉado kaj la perpenike de ŝi faritan laboron. Trafaj la pentraĵoj, ĉiam belaj kaj interesaj la rezultoj. La post-prelega debato daŭris pli longe ol antaŭvidite, kaj kun bedaŭro oni devis ĉesigi ĝin, ĉar post paŭzeto prezentis sian intervenon Mons-ro Giovanni Balconi, kiu al ni parolis pri la teatro de S. Hildegarda pritraktata sur alia paĝo de Katolika Sento. Tempo mankis: la postaj intervenoj estis tro multaj, sed la horplano antaŭvidis la Sanktan Meson, kaj oni ne povis plue atendi. Du sacerdotoj (Mons. Balconi kaj Don Magnani) kuncelebris. La himno Jubilea malfermis la ceremonion kaj la kanto honore al Sankta Hildegarda ĝin fermis. Mons. Balconi adresis al ni ĉiuj sian homilion. Estis la momento la plej intensa rilate al partopreno, kaj pravas nia spiritgvidanto, kiu diras, ke post la Sankta Meso oni devus iom pli longe, meditocele, halti en la preĝejo. La programo pludaŭris. Oni prezentis la venontan kongreson de UECI, kiu okazos en septembro, kaj kiu havas ankoraŭ plurajn difinotajn erojn. La organizo estas tamen en bonaj manoj, ĉar ĝi estas en la manoj de la neniam laca Giovanni Conti. D.ro Boschin gin prezentis kaj nin instigis al partopreno. Conti pluinsistis proponante interesajn ekskursojn kaj similaĵojn. Resume, la UECI-anoj havas du gravajn aranĝojn dum la jaro, tiun de Marto, kiun iu proponis nomi "Printempa Renkontiĝo" kaj la Jaran Kongreson. Iam la verĉelanoj, gvidataj de la neforgesebla Mario Sola, organizis trian renkontiĝon, dum la Advento, kaj -sporade -eĉ kvaran, amuzo-celan, en Junio. Kial ne daurigi? Mi finas dankante al ĉiuj jam menciitaj, kiuj kontribuis kaj volis, ke nia laboro estu sukcesa; dankon ankaŭ al la sindonemaj gesinjoroj Campani kaj Conti, kaj denove dankon al la religiulinoj, kiuj, kun ĉiam serena ridet-mieno metis je nia dispono, krom belegan lokon, sian personan agemon kaj afablon. Ĝis revido en Septembro: de la Lago de Garda al Lago Majora.
Glauco
Corrado
PREMISODum la lasta periodo de la romia imperio disvastiĝintaj estis la koruptado de la moroj kaj de la valoroj, kio influadis negative rilate literaturon kaj teatron.Du estis la formoj de la teatro: la tragedio kaj la komedio. Sed la teatro naskiĝas tie, kie oni havas ion gravan por komuniki; tie, kie oni ne komunikas gravan mesaĝon, la teatro falas en maldelikatecon kaj en vulgarecon. Ĉi tiu estas la heredaĵo, kiun la teatro, komence de la mezepoko ricevis de la sorto. Laŭ la patroj de la Eklezio, la romia teatro estis konsiderata agentejo de kouptado. Tiamaniere Tertulliano, Klemento el Aleksandrio, Ĉipriano el Kartago, Johano Krizostomo el Kostantinopolo senkuraĝigis la partoprenon de la kristanoj en la teatro, ĉar ili gin konsideris malaltvalora arto. En la mezepoko la teatro resurektis al nova pensinklino, rilate la enhavon, la teknikon, la recitadon. La teatro estis akompanata de muziko kaj kunligita kun la liturgio La unuaj sin-esprimiĝoj de la teatro okazis en la benediktana monaĥejo de S. Gallo en Svilando. Tie monaĥo Totilio surscenigis la interparolon inter la virinoj elirintaj el la tombo de Kristo kaj la anĝelo de la resurekto. Ni estis en la deka jarcento. "Quem queritis in sepulchro? o christicolae? - Jesum Nazarenum crucifixum, o coelicolae. - Non est hic, resurexit, sicut praedixerat. Ite et nuntiate quia surrexit de sepulchro." Ĉi tia stilo disvastiĝis. Ni trovas analogan ludon en Sankta Marcialo, ĉe Limoges Dum la paska meso la ĥoro klarigis al la popolo la signifon de la resurekto. Ni havas la officium pastorum, officium stellae. Aŭ de Epifanio: mortigo de la Sanktaj Senpekaj Infanoj. La teatro estis integriga parto de la liturgio; ĝi estis ludata en la preĝejo, dum la sanktaj ceremonioj.Oni povus diri, ke la teatro de la mezepoko estis la sin-esprimo de Evangelium pauperum. La vitraloj de la katedraloj ilustris la Biblion de la malnova kaj de la nova testamento. Same , la teatro eksplikis sur la scenejo aŭ ĉe la altaro la misterojn de la Biblio. La teatro konsiderita estis mistero. Ĝi unuigis misterium (= la senton) kune kun la ministerium (= la servo de la vorto). La teatro atingis la celon kortuŝi, editi, ekspliki la veron. La teatro estis agado do "sofia", de inteligento; ĝi liberigis la maron de la kono je la mallumoj, kiuj sulkigis la ondojn kaj kvietigis la ŝtormondegojn. Tiamaniere por la animo naskiĝis flugiloj, kaj ĝi flugis libere ĝis la brillumo de la vero. Oni ne konas sen amo. Telos ton erotikon. ni bezonas la amon "erotikan" kaj pasian de la vero; ni bezonas flari ĝian parfumon kaj ĝian ĉeeston: ORDO VIRTUTUMFormale, la libro de Hildegarda, kiu koncernas la teatron, titolita estas "Ordo Virtutum", libro longatempe forgesita de la studemuloj kaj remalkovrita kaj trastudata nur antaŭ ne longe. Ĝi estas teologia, morala, liturgia, spirita, drama verko. Verŝajne recitata ĝi estis dum vestado kaj la konsekrado de virgulino.Tiel Hildegarda eksplikas la signifon de la donado definitiva, de la perfekta ĉasteco, de la virgeco, de la edziniĝo spirita de la animo kun la edzo-Jesuo. Inter la abatinoj mezepokaj netipa estis Hildegarda. Sankta Klara fortondis siajn harojn, kiam ŝi elektis la monaĥan vivon; kontraŭe, Hildegarda, dum la festoj, volis ke la monaĥinoj elmontru sian longan kaj fluantan hararon kaj malligu la harojn dum la partopreno en la Eŭkaristio, kaj riĉe sin vestu, kaj sin omamadu per perloj kaj diademoj. Tiel, dum la ritoj de la "velatio" de la virgulinoj, ŝi deziris, ke la hieratika cerimonio fariĝu ĝoja kaj ĉarma. Ŝi interrompis la sanktan celebradon kaj en ĝin ŝi intermetis la teatron: tiamaniere la partoprenantaj fideluloj komprenis la belecon kaj profundecon de la mistikaj misteroj. Laŭ ŝi, la virgeco estis la kondiĉo en kiu estis la kreitaĵoj antaŭ la origina peko. La virgeco kuntrenis harmonion en la tutan mondon kaj provizis la homojn per virtoj. Ŝajno de simfonio Dia resonis en la koro de la homaro kaj de la kreitaro, kvazaŭ la danco de la brilego kaj la vibrado de la sunĝojo trairus la tutan universon. Laŭ Hildegarda la "ordo virginum" fariĝas "ordo virtutum”. Ankaŭ rilate la enkarniĝon de Jesuo tre grava estis la virgeco. Se ne ekzistus la Virgulino Maria, la homaro ne ricevus la pardonon de la pekoj kaj la savon. La konsekrado ne estas ligilo, sed manifestiĝo de la eterna plano de Dio, kaj la plej alta ŝtupo de la amo de Dio al la mondo kaj de la mondo al Dio. KIAL HILDEGARDA SKRIBIS ĈI TIUN VERKON?Ĉi tio estas ne facila ver-serĉado. Ĝin plifluigante pere de la lingvaĵo de la teatro, Hildegarda faris ĝin pli komprenebla.La protagonisto estas "anima felix", la animo feliĉa pro la ĉiela beateco "O dulcis Divinitas et suavis vita, in qua perferam vestem praeclaram, illud accipiens quod perdidi in prima apparitione, ad te suspiro et omnes virtutes invoco". "Ordo Virtutum" komenciĝas per koncentraĵo de mistika teologio. a) La spirita feliĉo konsistas en la antitezo koncerne la pekon de Adamo. Audinte la voĉon de la Sinjoro, Adamo ektimis kaj kaŝis sin kaj forfuĝis. "Anima felix” deziras plenkore aŭskulti la dolĉan agrablan Dian voĉon, raviĝi je la Dia voko. b) Adamo estis nuda. "Anima felix" alstrebas surmeti la blankan edzinan veston. Hildegarda ĝin difinas "praeclaram", lumradian kaj ĝojoplenan. La animo kaj la vizaĝo de la virgulino, kiu konsekriĝanta estas tute al sia Sinjoro, imagigas la ĝojon de la sanktuloj en la Sankta Jerusalemo. En la Apokalipso ni legas: "al ĉiu el ili estis donita blanka robo" (Apo: 6,11). “Unu el la presbiteroj diris al mi: Kiuj estas, ĉi tiuj per blanka robo vestitaj? Ĉi tiuj estas, kiuj lavis siajn robojn kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido”. (Apo: 7, 12.13). c) Kristo estas la nova Adamo. Al Li sin adresas la amo de la virgulino kun la sama arda pasio laŭ kiu unue Eva unuiĝis kun Adamo kaj laŭ kiu la protagonistino de la Alta Kanto de Salomono dumnokte ne dormas pensante kaj revante pri sia amatulo. "Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas" (Kan: 3.1-2). La konsekriĝo al la Sinjoro home ne estas komprenebla, kaj pelas fari ion, kio ne estas laŭ kutima. Ĉi tio estas la kialo pro kiu la patriarkoj kaj la profetoj partoprenas en la cerimonio. “Qui sunt hi, qui ut nubes?” Ili elvenas de la ĉieloj sur la nuboj de la gloro kaj en la Apokalipso lokigas sin ĉirkaŭ la altaro admirante la kuraĝon de la virgulino. La virgeco plenumas tion, kio komencis en la Malnova Testamento. "Nos sumus radices et vos rami", diras la patriarkoj kaj la profetoj; "Vos estis fructus viventis oculi, et nos umbra in ilio fuimus". d) La virgulino komprenas la veron pli ol ĉiuj. Pro tio, ŝi estas la simbolo de la plej perfekta feliĉo La feliĉo konsistas en la transdonado de si mem en la manojn kaj al la volo de Dio. Ĉi tie ni trovas la veran esprimiĝon de la libereco. Antaŭe, kiam ni parolis pri la volo de Hildegarda koncerne la belecon de la monaĥinoj, eble iu el ni malbone ŝin juĝis, kvazaŭ Hildegarda amus la mondan spiriton. Kontraŭe, Hildegarda estis amoplena rilate la monaĥan vivon kaj la kontempladon. Laŭ ŝi la monaĥejo reprezentis la antaŭpordon de la Paradizo: "Ad te suspiro". Jen la kriado de "anima felix". Adamo forlasis; "anima felix" akeeptas, pere de la rezigno je la normala kaj tera vivo. "Virtutes" respondas al la patriarkoj kaj al la profetoj: "O antiqui sancti, quid admiramini in nobis? Verbum Dei clarescit in forma hominis, et ideo fulgemus cum ilio, aedificantes membra sui pulchri corporis". La Sinjoro postulas, sed por doni la vivon; Li postulas la oferon de la vivo fizika, sed cele, ke ni akiru la strukturon de la virtoj. Hildegarda klarigas la flankon luman de la fido; si estas monaĥino, kiu vivis pace kun si mem; ŝi transpasis, per pentofaro kaj sufero, la negativan aspekton, kiu estas en ni kaj ŝin faris sankta; ŝi renkontis la dancon de ĉiuj aferoj de la universo. Ĉar Kristo estas, laŭ ŝi, la Kristo Kosma, kiu kunigas ĉiujn aferojn kaj ĉiujn estaĵojn de la mondo kaj ĉion liveras al la Patro. Kiel inteligenta muzikverkisto, Dio stampis en la kreitaĵoj sian muzikon. Per la preĝo kaj la silento, kiuj regas en la monaĥejo oni kaptas ĝian ritmon, kaj dancas la dancon, kiu movas la ĉielajn sferojn kaj la planedojn. Hildegarda preferis la monaĥejon por elpaŝi de la mondo de la simboloj al la mondo de la vero. Konkrete, la monaĥejo estas la esprimiĝo de la estaĵo. Ŝia teatro estas verko de la koro; kaj nur la amo komprenas la Amon de Dio. Jen kiel "Virtutes" salutas al "anima felix". “O felix anima et o dulcis creatura Dei, quae aedificata es in profonda altitudine sapientiae Dei, multum amas”. La amo estas la plej alta ŝtupo de la kontemplado; tamen la kontemplado komenciĝas de ni mem, de la profundo de nia spirito. Per la kontemplado ni vidas, ke Dio estas la flanko, la plej intima, de ni mem, de nia persono. Kiel diras sankta Aŭgusteno. Dio estas "interior intimo meo". "Anima Felix" respondas al "Virtutes" "O libenter veniam ad vos, ut praebeatis mihi osculum cordis". "Ordo Virtutum" estas kiel la sinteno de la vivo al la kredo. Laŭ Hildegarda kredi signifas ne nur credere Deo (= fidi je Dio) aŭ credere Deum (= kredi ke Dio estas) sed credere in Deum (= marŝi ĝis Dio). Ni komprenas la kialon pro kiu la teatro de Hildegarda akompanata estis de muziko: intima muziko, ĉiela muziko, vorta muziko. Ankaŭ la frazoj estas plenaj de muziko: ilin gustumu. Ekzemple: O anima, voluntate Dei constituta, et o felix instrumentum, quare tam flebilis es contra hoc, quod Deus contrivit in virginis natura?" La virgulino, per la dia voko kaj volo, loĝas en la loko de la vera ĝojo; ŝi ŝajnas tre malforta; sed portas la forton de Dio. La virgulino estas bildo de Maria Virga, kiu per sia virgeco dispremis la kapon de la infera serpento. Neniu povas ne esti ĝoja en la monĥejo. Tie ĉiu vivas la ĝojon de la sanktuloj. Imagu la scenon. En la komenco de la ceremonio la patro kondukas la virgulinon ĉe la episkopon, dum la aliaj monaĥinoj ĝoje kantas partoprenante al la geedziĝo de la edzino kun sia edzo, la Kristo. Post la Evangelio, la virgulino alproksi-miĝas al la altaro. Ŝi tremas. Kaŝita penso sulkas ŝian menson: "Ĉu mi kapablos fidela restadi al Dia edzo?" Intertempe ŝi pensas al la marŝado de la graco kaj al la spiritaj donacoj, kiujn ŝi ricevis. La episkopo benas la blankan veston kaj la neĝoblankan vualon. Ŝi ĝin surmetas kaj adorkliniĝas, dirante la antifonon de la Pasiono de Sankta Agneza: "La Sinjoro min vestis per vestoj oraj kaj min ornamis per riĉaj juveloj". En la ĝenerala emocio, Hildegarda memorigas, ke la virgulino ne estas sola; ŝi estas akompanata de la longa procesio de la virtoj, aparte de la kono pri Dio kaj de la humileco. La kono pri Dio diras al "anima felix" "Tu nescis nec vides nec sapis illum qui te con-stituit". Tiamaniere Hildegarda formulas la doktrinon de la kono "apofatica". Pri Dio la plej bona afero estas ne paroli, sed silenti kaj aŭskulti Dion kaj kontempladi. Hildegarda partianiĝas kun la "docta ignorantia", doktrino kiu estas propra de la mistiko. LA KVAR SCENOJHildegarda estas abatino tre instruita. Ŝi konis la librojn de la ĉefaj verkistoj de la Meza Epoko, malgraŭ ŝi ne ilin rekte mencias. "Ordo Virtutun estas dividita en kvar scenojn:EN LA UNUA Hildegarda traktas pri la batalo inter "anima felix" kaj "anima infelìx". "Anima felix", kiel ni jam vidis, sin konfidas al la Sinjoro kaj estas la virgulino, kiu sin konsekras ĉiam al la Sinjoro. "Anima infelix" tentata estas de Satano kaj de la mondaj allogaĵoj. "Fatue! Fatue! - krias laŭte la Diablo - quid prodest tibi laborare? Respice mundum, et amplectetur te magno honore". Sinteze, ĉi tie ni trovas la temon, kiu pritraktata estos en Faŭsto, sed ankaŭ en la literaturo, kiu koncernas la interkonsenton inter la animo kaj la diablo. LA DUA SCENO, regata estas de la virtoj, ĉe kies verto staras humileco. Kiel en la spirita teologio, Hildegarda nomas humilecon "regina virtutum", nutraĵo de la aliaj virtoj, lumigilo per kiu ni povas trovi la forperditan drakmon. Sur la scenejo recitas la amo, la timo pri Dio, la obeado, la espero, la ĉasteco, la malestimo al la mondo, la disciplino, la bonkoreco, la sobreco, la pacienco, la senkulpeco, ĉiuj virtoj, kiuj formas la posedaĵon de monaĥino. La diablo primokas la virtojn per rikano, sed li estas unu kontraŭ pluraj. Per akvokuveto oni ne irigacias kampon. En herbotufoj milde ordigitaj de la vento oni ne trovas fruktojn. LA TRIA SCENO al ni prezentas la penton de "anima infelix" Ĝi konvertiĝis kaj preĝpetas la humilecon. Humileco ĝin helpas unua kune kun aliaj virtoj. "O omnes virtutes, suscipite lugentem pecatorem in suis cicraticibus propter vulnera Christi, et perducite eum ad me". La monaĥejo estas la ĉiela Jerusalemo, sed ankaŭ la vojo, kiu kondukas al la ĉiela Jerusalemo. En la silento kaj en la preĝo de la monaĥejo oni trovas la spurojn kaj la lumon de Jesuo. "Curre ad nos, et sequere vestigia illa, in quibus numquam cades in societate nostra, et Deus curabit te". LA KVARA SCENO rilatas la lastan klopodon de la diablo. Perfide la diablo atakas la monaĥinon en la nomo de la plano de Dio. Ĉu Dio ne volis la patrinecon? Por kio utilas la ĉasteco kaj la virgeco? Ĉu ĝi ne kontraŭas la volon de Dio? Sed la virgeco enhavas ankaŭ la spiritan patrinecon: la virgeco estas miraklo de la graco. "In mente Altissimi, o Satana, caput tuum conculcavi, et in virginea forma dulce miraculum colui, ubi Filius Dei venit in mundum". La ĉasteco kantas la kanton de la venko. "Unde deiectus es in omnibus spoliis tuis, et nunc gaudeant omnes, qui habitant in caelis, quia venter tuus confusus est". Tiamaniere ĉiuj energioj disponeblaj en la virgulino, kiu sin konsekras al la Sinjoro, kaj ĉirkaŭ ŝi, eĉ tiuj kontraŭaj, transformitaj estas en lumon kaj en la forton de la kono. "Ordo Virtutum" rekunligiĝas kun "Scivias": sci vias lucis. Ankau ĉi tiu verko estas konceptita kiel teatro. Hildegarda enkondukas la unuan fojon la partojn por unu scenejo. La rezonadoj de la libro estas kiel la personoj de la dramo. KONKLUDOEn ĉi tio oni vidas la novaĵon de Hildegarda. Kiu diris, ke la virino en la Mezepoko ne estis tro multe taksata?Ni havas la rimarkindan okazon de Eloiza, disciplino de la fama majstro Abelardo. Bedaŭrinde ŝi estis ravita de sia majstro, kaj anstataŭ lerni filozofion, ŝi allogata estis de la pasio. Ĉu vi ne konas la historion de Dolĉelina, kiu per sia dolĉeco pacigis la koleron de Karolo d'Angiò? Ĉu vi ne aŭdis paroli pri Kunegunda, la edzino de Henriko la Dua el Hungario, aŭ pri Elizabeta el Hungario, kiu, vidvino, administris kun saĝo la havaĵojn de sia edzo? La tera beleco reflektas la ĉielan belecon. Sed temas pri alia teatro, kiun ni prezentos iun venontan fojon, antaŭ la fino de la tria jarmilo. Ni havas sufice da tempo!!!
Mons. G.
Balconi Desenzano, la 25-an de Marto 2001
Il gruppo UECI -R. Bagnulo-previa presentazione dell'esperanto, del movimento esperantista mondiale, delle finalità dell'IKUE, ha segnalato tra le attività del citato quinquennio le celebrazioni di messe in esperanto a Bologna. Da ricordare quella concelebrata nel quadro del 69° Congresso italiano di esperanto. I soci bolognesi si sono sempre distinti per l'assidua partecipazione ai congressi annuali dell' UECI. Il Comitato Centrale nel ringraziare la prof.ssa M.T. Campiani di questo resoconto rammenta, per memoria storica e culturale, che l'UECI è una associazione sorta in Bologna nell'ottobre 1920.
* * * * * Domenica 27 maggio 2001 nella chiesa della
"Beata Vergine Addolorata" in Mestre - Venezia si sono
sposati Giovanna Ambrosetto e Paolo De Rossi. La cerimonia
è stata molto partecipata semplice, piena di gioia e di
serenità. Agli auguri degli esperantisti mestrini e
veneziani su "Gente Veneta", settimanale diocesano di
Venezia, si aggiungono quelli di questa redazione.
* * * * * Per l'associata Lucia Rando Pesavento di
Montecchio Precalcino (VI) l'esperanto, tra l'altro, si
rivela ottimo strumento per mettere in pratica il
Vangelo. Infatti lei ha attuato e continua ad attuare le
opere di misericordia, specie quella dell'
ospitalità (art. 1 punto b statuto UECI) accogliendo
nella propria casa, nel triennio 1998-2000, esperantisti di
oltre trenta paesi. Ciò risulta dalle lettere di
ringraziamento delle persone ospitate, pervenute, in
fotocopia, a questa redazione.In due recenti lettere, una dal Brasile del 20.11.2000 e 1' altra dalla Lituania in data 8.2.2001 alla domanda " Kiu estas Jesu-Kristo por mi"? già formulata nell'inchiesta mondiale iniziata dall'IKUE nel giugno 1999 e conclusa nel 2000, Lucia Rando ha ottenuto le risposte che riportiamo appresso. L'esperantista del Brasile così scrive: "Koncerne la demandon: "Kiu estas Kristo por mi"? mi ne havis bonan difinon kiu estis por mi, ĝis kiam unu amiko mia demandis min: Mia amiko: "Se hodiau vi mortus, kien irus vi, al la ĉielo aŭ al la ŝeolo"? Mi: "Al la ĉielo". Mia amiko: "Kial vi pensas tiel?" Mi: "Ĉar mi faris la bonon al multai personoj, kaj mi ne faris la malbonon al nenia persono". Mia amiko: "Ĉu vi sciis ke la unua persono, kiun Kristo savis estis unu rabisto kaj/aŭ unu murdisto?" Mi: "Ne, mi ne sciis". Mia amiko: "Tiam vi devas scii ke la ununura maniero por iri al la ĉielo estas kredi en Kristo. Ĉar Kristo diris: "Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo, neniu venas al la Patro se ne per mi". Tiam ne interesas se vi estis bona aŭ malbona, tamen se interesas ke vi kredas en Kristo ka vi pentas pri viaj pekaĵoj. Estas la ununura maniero por iri al la Paradizo. " Mi: "Tiam mi komencis pensi ke Kristo estas tiu, kiu pardonas kaj pardonos niajn pekaĵojn kaj kiu permesos al mi esti ĉe Li en Paradizo. "Ĉar tiel diris laŭ Luko 23 (43) mi esperas ke Kristo vokos min kaj diros "Certe mi diras al vi ke hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo. "Tial mi pensas ke Kristo estas por mi la kialo por vivi kaj Kristo estas por mi "la vojo kaj la vero kaj la vivo.". N.B.: Ŝeolo = hebrea vorto de necerta etimologio (verŝajne bonfarado) kiu indikas lokon de la mortintoj, situanta en granda profundeco. Ecco la risposta della esperantista della Lituania: "Jes, vi demandis min, kiu estas Kristo por mi. Do, mi kun plezuro povas respondi (kompreneble, mi neniam ofendiĝas pri tiaj demandoj kaj temoj). Kristo por mi estas Granda amo kaj Sinjoro. Lia scienco, lia surtera vivo estas plej grava direkto kaj regulo al mia vivo. Mi arde kredas, ke nia surtera vivo neniel finas per nia morto. Ja nia spirito estas eterna kaj ŝi kompreneble reciproke influas tien en supreco. Mi ankaŭ forte kredas en potencon de preĝo. Restu kun Krìsto."
* * * * * Il presidente dell' UECI ha
partecipato, insieme con una decina di bolognesi, al
53" congresso IFEF (Internacia Fervojista Esperanto
Federacio) che ha avuto luogo dal 12 al 19 maggio scorso
nella città di Tabor (Repubblica Ceca). Nel quadro delle
varie manifestazioni l'Ekumena diservo è
stata celebrata nel pomeriggio del 13 maggio nella chiesa di JAN HUS con
numerosi intervenuti. I testi della funzione liturgica
sono stati forniti dal gruppo esperantista cattolico
della diocesi di Treviso. Celebranti: un sacerdote cattolico,
una pastora della chiesa di Jan Hus e una pastora della
chiesa evangelica. Radio vaticana ha salutato i congressisti
a nome dell' IKUE .Nota storico-culturale: Jan Hus (1369-1515), teologo e riformatore boemo fu arso vivo sul rogo a Praga nel 1415. Nella Sala del Concistoro, di fronte a un pubblico di studiosi ed esponenti del governo ceco, in Italia per un convegno su Hus (dicembre 1999), Giovanni Paolo II rinnovando la sua autocritica per gli errori della Chiesa ebbe a dire: "Alla vigilia del grande giubileo sento il dovere di esprimere il profondo rammarico per la crudele morte inflitta a Jan Hus e per la conseguente ferita, fonte di conflitti e divisioni, che fu in tal modo aperta nelle menti e nei cuori del popolo boemo".
* * * * * Il gruppo qui sotto fotografato ricorda
alcuni partecipanti a La
Tago de Internacia Amikeco che ha avuto luogo a
Bolzano il 28 aprile u.s. organizzato dalla sig.ra Lea
FABBRI.Conferenzieri: Dante Chierico di Schio (VI) e Alessandro Dematheis di Torino. Presenti anche esperantisti austriaci.
* * * * * I soci della Cooperativa Editoriale
Esperanto sono stati convocati sabato 19 maggio 2001 alle
15.00 nella sede operativa della FEI per l'annuale assemblea
ordinaria. In qualità di socio e proboviro c'era anche
S. Boschin, che al termine dei lavori si è recato nella
sede del Centro Esperantista Cattolico di Milano, piazza
Duomo, per la messa in esperanto concelebrata da Mons. G.
Balconi e Padre L. Alfano e per contattare i soci del
gruppo.
* * * * * Il 27 maggio di quest'anno presso il Liceo
Linguistico Europeo "Lavinia Mondin" in Verona il Prof. John
Wells dell'Università di Londra ha tenuto una
conferenza sul tema:"Multlingveco kaj la interreta revolucio". Gli esperantisti convenuti da varie città del nord Italia hanno partecipato alla messa dell'Ascensione "Ĉieleniro de Jesuo" celebrata in esperanto dal sacerdote salesiano don Gianni Forestan nella chiesa del convento delle suore. Un centinaio di opuscoli della messa sono stati forniti dal gruppo esperantista cattolico di Treviso. L'iniziativa della conferenza è partita dal Comitato che organizzerà il 5° congresso europeo di Esperanto a Verona nel 2002.
* * * * * II 17 giugno solennità del "Corpus Domini" è
stata celebrata da Don Nello Marcuzzi una messa in
esperanto nella chiesa di San Giacomo a Udine. I testi sono
stati accuratamente preparati dal gruppo esperantista
locale.S. Boschin ha colto l'occasione per distribuire varie copie di "Espero Katolika" organo ufficiale dell'IKUE.
In quel periodo i giornali facevano un gran parlare di Garry Davis, un ex soldato americano che si era innamorato di una parigina, ma essendogli scaduto il permesso di soggiorno in Francia, doveva ritornare in patria. Per non lasciare la bella parigina, aveva escogitato una geniale trovata: col suo sacco a pelo si era messo davanti al "Palais des Nations Unies" di Parigi, dove era allora la prima sede delle Nazioni Unite ed essendo questa, zona internazionale, si era dichiarato "Cittadino del Mondo", quindi non passibile di forzato rimpatrio. Da questa scintilla è nato il movimento dei Cittadini del Mondo. Allora eravamo appena usciti da una tremenda guerra dove tutti erano contro tutti e io avevo 16 anni, pieno di entusiamo e di grandi ideali, mi ero gettato a capo fitto in questa meravigliosa avventura, anzi ne ero diventato il responsabile del movimento giovanile a Milano. Questa esperienza non è durata molto, ricordo però che il movimento aveva scelto l'esperanto quale lingua internazionale da usare. Avevo allora acquistato una grammatica: provai a sfogliare con curiosità qualche pagina, decidendo poi di approfondire lo studio più accuratamente appena ne avessi avuto il tempo. Quella grammatica è rimasta in un cassetto per quasi 50 anni. Dell'esperanto, per tutto quel tempo non ne avevo sentito più parlare, come d'altronde pure dei Cittadini del Mondo, quando una decina di anni fa, sfogliando distrattamente la rivista Famiglia Cristina, ho letto con mia somma sorpresa che l'esperanto esisteva ancora e la sede era proprio a Milano. Il rituffarmi in quel bel sogno di gioventù è stato un tutt'uno. Da allora I' esperanto è sempre stato al vertice di ogni mia aspirazione e ora posso dire con sincera convinzione: Amo l'Esperanto! Come l'innamorato che vuole rendere partecipi tutti del proprio amore, ho avuto la medesima sorte. Avevo cercato di diffondere questa lingua con fogli di propaganda, con adesivi da applicare alle automobili e in tantissimi altri modi, ma non mi sembrava sufficiente, volevo qualcosa di più duraturo che continuasse nel tempo. Che cosa fare? I grandi personaggi dell'esperanto sono passati alla storia grazie ai loro scritti e ai loro libri, io invece che ho dei guai persino a mettere insieme una lettera in esperanto, credo proprio di non poter percorrere questa strada. Per cui, data la fortuna d'avere un giardino abbastanza grande e considerato che finora non era ancora stato fatto nulla del genere, ho provato a cimentarmi in una nuova impresa, dando così inizio al "Mia esperanta ĝardeno". Con una forte carica di entusiamo, sto lavorando da parecchi anni a questa iniziativa e penso di essere finalmente riuscito a mettere insieme un giardino "esperantista" Ho avuto pure l'anno scorso la fortuna che un mio articolo e alcune fotografie del mio giardino venissero pubblicati su "El Popola Ĉinio". Quest'anno durante il 15° congresso UECI a Barza d' Ispra (del quale ho avuto il grande privilegio di essere l'organizzatore), ho messo pure nel programma all'ultimo giorno, la visita al "mia esperanta ĝardeno". La mia gioia più grande sarà quella di poter rendervi partecipi tutti del mio grande amore per I' esperanto, mostrandovi quello che ho realizzato. Vorrei che tutti partecipassero a questo congresso, credetemi, ce la sto mettendo tutta per adoperarmi alla sua buona riuscita. Spero che possa avere un grande successo e mi auguro che possa rimanere in voi un bel ricordo per parecchio tempo!
Gianni
CONTI
Nuntempe oni ofte parolas kaj verkas pri ĉi tiu mezepoka virino. En ties tempoj evoluadis novaj teknikaĵoj kaj oni faris novajn malkovrojn. Ĉu tio ekscitis kaj plivastigis la penson kaj la viglan eltrovemon de Hildegarda? Kaj kiom multe Hildegarda puŝis sur tiun vojon la tiutempan socion? Ĉu ekzistas inter ni pri tio kompetentulo? Ĉu iu kapablas kaj emas kompetentiĝi? En la jardekoj inter la XI kaj XII jarcento, ekzemple, populariĝis la uzado de la piedingoj sur kiuj apogi dumrajde la piedojn por pli firme sidi sur ĉevalo. La romiaj kavaliroj, male, kaj tiuj de Aleksandro la Granda, ne konis tian solvon kaj ili forŝparis energiojn por firme resti sur la ĉevalo, anstataŭ elspezi ilin por kontraŭbatali la malamikon. Ĉu nia Sankta Hildegarda rajdis utiligante la piedingojn? Ĉar temis pri virino kun volo tre forta, eble jes... Alia novaĵo tiutempa estis la enkonduko kaj disvastigo de la akvo-mueliloj: oni komencis farunigi la tritikon per muelilo puŝata de akvo de torento, ne plu antaŭen-irigata de la brakoj de la homoj. KIAM TIU LABORO ESTIS TASKO DE SKLAVOJ, oni ne zorgis tro multe pri la utiligo de homaj energioj; sed kiam sklavigo malaperis, ĉiu familio havis en la korto pistujon, plejofte ŝtonan. Preskaŭ ĉiutage la virinoj pene batadis la pistilon sur la tritikon kaj sur la alispecajn semojn , kiuj estis en la pistujo, por prepari la kuirotan aŭ bakotan farunon. Komenciĝis tiam la ekspluatado de la fluanta akvo de torentoj, riveroj, kanaloj k.t.p. por laborigi la supran radon sur la pistujon. Ĉu abatino Hildegarda pistis mem kaj pistigis sub la volboj de la monaĥejaj klostroj aŭ sendis monaĥejo-serviston al muelilo? (Parenteze dirite, ni memoru, ke naskiĝis en tiuj tempoj la dirmaniero: ŝtelisto kiel muelisto). Kuriozaĵo, flanka scivolemo. Ne tro flanka, tamen, se konsideri la etoson de renovigo, kiu regis ĉirkaŭ ŝi kaj elvenis de ŝi mem. Ĉu ŝia sinteno provokis iamaniere pliintensigon de la novaj fluoj? Ŝi, konsiderinte la komunan tiutempan komunikado-sistemon kaj la interpersonajn rilatojn, ekperceptis la neceson de pli intima, preciza kaj kontentiga lingvo-komunikado kaj liberigis sian fantazion por doni al ni, hodiaŭuloj, malsame interpreteblajn skribsignojn. Kial nova komunikilo? Ĉu por komuniki alimaniere neesprimeblajn mistikajn spertojn? Ĉu por igi, ke la mesaĝo elkriptebla estu nur de la adresitoj? Ĉu por altaugigi la lingvon homan al tiu de la anĝeloj? Aŭ por ĝin akordigi kun la monaĥeja silento? Ĉiuokaze Hildegarda indikas la nepran neceson daŭre perfektigi la inter-homajn komunikilojn, kaj la neceson transpasi la barojn de la malfacilaĵoj por plena kaj totale eldiro de siaj propraj pensoj kaj sentoj. Kaj en tio ŝi similas al ni, modernaj ĉiam-interkomunikantaj homoj, kiuj strebas al komuna tiucela rimedo. Oni kutimas diri, ke mezepoko vivis fermita en senmoviĝemo kaj kun imago-povo manka. Ĉu tio estas vera? Alia fenomeno, kiu kreskis senmezure en tiu epoko estis la emo vojaĝadi, pilgrimadi, kio provokis dissemadon de informoj pri malkovroj kaj novaj eltrovoj, kiuj intermiksadis multdevenajn kulturojn: oni diradis, ke tiutempe la homoj vivadis en la stratoj. Ekaperis tiam pli intensa komunikado. Ĉu oni povas aserti, ke Hildegarda vojaĝis kaj komunikadis intense, kaj, ke iamaniere ĝi estis simila al iu nia-epokano? Entute: ĉu iu el ĝiaj renovigoj kaj esploroj transiris al la teknologio tiutempa? Jen tikla tasko por historiisto!
Armando Zecchin Inviataci dal samideano Gian Franco GIORGI di Milano volentieri pubblichiamo la preghiera scritta da Giuseppe LANZA DEL VASTO anche in versione esperanto.
Tema: La Spiritualità di Antonio RosminiPROGRAMMA DEFINITIVO
QUOTA D'ISCRIZIONELire 35.000, ridotta a 25.000 per i giovani di età non superiore a 25 anni. La quota dà diritto alle pubblicazioni e alla partecipazione a tutte le fasi del congresso.SISTEMAZIONE: VITTO E ALLOGGIOLa sistemazione è prevista presso il Centro di Spiritualità Casa Don Guanella a Barza D'Ispra (VA).Camere singole e doppie tutte rinnovate e con servizi. Ambiente veramente accogliente.
N.B.: La quota comprende la pensione completa dalla cena del giorno 7 al pranzo del giorno 11 settembre, incluse le bevande ai pasti nonché tutti i trasporti dalla stazione FS di Sesto Calende (VA) al Centro di Spiritualità, l'escursione di una giornata intera con pranzo all'Isola Bella, ingresso al Palazzo Borromeo con guida e infine trasporto con pullman da Barza a Cormano, pranzo e trasporto alla stazione centrale FS di Milano. Per l'iscrizione e la prenotazione alloggio si prega di utilizzare la scheda, (o sua fotocopia) pubblicata sui numeri 1 e 2 di Katolika Sento.
|