(La notoj, de Armando Zecchin, rimarkigas precipe la
gnozajn karakterizojn)
Tiuj estas la vortoj, sekretaj, kiujn Jesuo,
ankoraŭ en la tera vivo, anonce eldiris kaj Didimo
Judaso Tomaso skribe transdonis.
(*)
Noto: Ĉi tie estas klare instruate, ke
JESUO donacis sian instruon sur du niveloj: al la komunaj
personoj kaj al la inicitoj. Ĉi tie la vorto
“sekretaj” signifas “eksoteraj”.
Laŭ la Nova Testamento, male, la Jesua doktrino
estas la sama jen por la popolo kaj jen por la apostoloj:
tio kion li anticipas al la apostoloj celas esti
konunikata al ĉiuj sendiskriminacie.
1. Li diris: “Kiu trovos la signifon de tiuj
vortoj ne spertos morton”.
(*)
Noto: Estas emfazata la kono (gnozo) ĉar
ĝuste la gnozo foje koincidas savon kaj konon. Pli
poste estas dirate ke la kono ne sufiĉas.
2. Li diris: “Kiuj priserĉas,
daŭrigu priserĉi ĝis mem trovos. Trovante
ili forte emociiĝos kaj surpriziĝos, kaj per tiaj
sentoj kontemplos kaj regos super ĉio”.
(*)
Noto: La travojo de la gnoze iluminato
trapasas tiujn etapojn: kono pri la bono, ĝiaj
akceptado kaj kontemplado, mistika leviĝo,
enmemiĝo en Dion kaj sekve regado sur la kosma
universo.
3. Jesuo diris: “Se viaj ĉefuloj anoncos
al vi: ‘Vidu, la Regno estas en la
ĉielalto’, tiam la birdoj de la aero vin
antaŭos; se ili diros: ‘Ĝi estas en la
maro’, tiam fiŝoj vin antaŭos. Sed la regno
estas ene di vi kaj ekstere de vi. Kiam vi konos vin mem,
tiam konsciiĝos ke vi estas filoj de la vivanta Patro.
Sed se ĝi ne penetras vin mem, tiam vi travivos
mizere, kaj vi iĝos la mizero mem”.
4. Jesuo diris: “La maljuniĝanta homo kiu
ne hezitos pripeti el la septaga infano pri la Loko de la
vivo, daŭrigos vivi, ĉar kiu estis antaŭe
estos poste, kaj finiĝos kune”.
(*)
Noto: Alia traduko de la finaĵo:
“… ĉar multaj kiuj estas la unuaj estos
la lastaj kaj ĉiuj fariĝos unu sola”.
Laŭ iuj interpretoj: la maljunulo serĉanta, sed
riskanta ĉion perdi, kaj la infano lumiganta
kuniĝos kiel fajreroj en unusola fajro, kiu estas la
eono Jesuo.
5. Jesuo diris: “Sciu tion kio staras
antaŭ viaj okuloj, kaj kio ankoraŭ estas nesciata
ĉe vi estos revelaciita, ĉar nenio el la
nerevelaciitaĵoj estos nerevelaciita”.
6. Liaj disĉiploj lin demandis
dirante: “Ĉu vi volas ke ni fastu? Kiel ni
preĝu kaj almozdonu? Kaj kiajn regulojn ni devas sekvi
rilate nutradon?“. Jesuo respondis: “Ne
mensogu! Kaj ne faru kion vi ne inkliniĝas fari;
ĉar ĉio revelaciiĝas antaŭ la Vero.
Fakte nenio kaŝita restos eksterluma kaj nenio sekreta
restos senvuala“.
6b. Jesuo diris: “Ne mensogu, kaj ne faru kion
vi malamas, ĉar ĉio manifestas en la ĉielo,
Ĉe la fino, nenio el kio nekonata estos nerevelaciita,
kaj nenio kaŝita estos nesenvualita".
7. Jesuo diris: “Feliĉa la leono kiu
manĝotas de la homo: la leono fariĝas homa! Kaj
malfeliĉas la homo kiu manĝotas de leono: li
fariĝas leono!”.
(*)
Noto: Feliĉa la homo laŭkarna
(leono) se la homo laŭspirita lin regas kaj nuligas;
malfeliĉa la spirita homo se mem cedas al sia
animaleco (leono).
8. Kaj li diris: “Homo similas saĝan
fiŝkaptiston kiu ĵetis maren la reton kaj
ĝin retiris plena je malgrandaj fiŝoj. Sed inter
ili li malkovris iun bonege grandegan. Tuj li revenigis
maren la etaron kaj tial li povis priservi sin per la
grandega. Kiu ajn tenas du orelojn efikaj, tiu
lernu”.
9. Jesuo diris: “Vidu, la semanto eliris,
prenis manplenon kaj semis. Iuj semoj falis sur la strato,
kaj la birdoj venis ilin beki. Aliaj falis inter la
ŝtonoj, kaj ne enradikiĝis kaj, do, ne produktis
spikojn. Aliaj falis inter dornoj kie sufokiĝis kaj
estis manĝitaj de vermoj. Kaj aliaj falis sur
taŭgan grundon kaj produktis abundan rikolton, kiu
donis sesdekojn el unu kaj centdudekojn el unu”.
10. Jesuo diris: “Mi ĵetis fajron en la
mondon kaj jen mi ĝin prizorgas por ke ĝi
disvastiĝu”.
11. Jesuo diris: “Tiu ĉi ĉielo
malaperos, kaj tiu supra simile malaperos. La mortintoj ne
estas vivantaj, kaj la vivantoj ne mortos.
(*)
Noto: La tiutempa astronomio imagis sep
ĉielojn.
11b. En la tagoj dum kiuj vi manĝis tion kio
estis morta tion vi igis viva. Kiam vi estos en lumo, kion
vi faru? Iun tagon vi estis unu, kaj fariĝis du. Sed
kiam vi estos du, kion vi faru?”.
(*)
Noto: Tiu doro eble estis kunigita kun la antaua. Varie tradukita kaj varie interpretita.
Eble: kion vi faros kiam vi estos pluraj
lumantaj?
12. La disĉiploj diris al Jesuo: “Ni
scias ke vi nin forlasos. Kiu estos nia gvidisto?”.
Jesuo respondis ilin: “Kien ajn vi iros, vi aliru
ĉe Jakobon la Justulon. Pro amo al tiu ĉi
naskiĝis la ĉielo kaj la tero”.
(*)
Noto: La obskura frazo “Pro amo al tiu
ĉi naskiĝis la ĉielo kaj la tero”
sintonias kun la ekzaltigo de la escepta apostolo kies
aŭtoritato en la apostola eklezio estis paralela, en
Jerusalemo, al tiu de Petro. Jakobo estas proklamata la
unua ĉiusence.
13. Jesuo diris al siaj disĉiploj:
“Komparu min al kelka kaj diru al kiu mi
similas”.
Petro respondis: “Vi impresas kiel honesta
heroldo”; Mateo diris: “Vi impresas kiel
sciplena filozofo”; Tomaso diris: “Majstro, mia
buŝo estas tute nekapabla esprimi kion vi
impresas”.
Jesuo diris: “Mi ne plu estas via majstro: ĉar
vi trinkis kaj ebriiĝis per la viva akvo kion mi
donacis al vi1”. Kaj poste Li lin kondukis kun si por
konfidi al li tri aferojn. Kiam Tomaso revenis ĉe siaj
amikoj, tiuj ĉi pripetis: “Kion diris
Jesuo?”
Tomaso respondis: “Se mi malsekretigus eĉ
ununuran aferon de li al mi revelaciitan, vi kolektis
ŝtonojn kaj min ŝtonmortigus dum fajro elirus el
la roko porvin bruligi”.
(*)
Noto: Alia traduko “per la sama akvo
kiun trinkis mi”: Tiukaze la simileco de Tomaso kun
Jesuo estas eĉ pli akcentata. Anstataŭ
“tri aferoj”, alia traduko-interpreto enmetas
“tri vortoj”: La potenco de segretaj vortoj
estis vaste kredata en la kulturoj de la orienta parto de
la mediteraneo, aparte en gnostikaj teorioj.
14. Jesuo alparolis ilin tiel: “Se vi fastus,
vi altirus la pekon sur vin, se vi preĝus vi
kondamniĝus, kaj se almozdonacus vi riskus
endaĝerigi vian spiriton. Kiam vi alvenas al iu
regiono kaj travagas interkampare, se loĝantoj vin
ricevas vi manĝu kion ofertitan de ili kaj prizorgu
iliajn malsanulojn. Ĉar kio eniras vian buŝon tio
ne povas vin malpurigi, male tio eliras el via buŝo
tio povas igi vin malpuraj”.
(*)
Noto: Tutunue opiniendus, ke la fastemo
akcelas la liberiĝon el materipezo; sed ne, fasto
estas senutila se ne malutila; samtakson ricevas
ankaŭ preĝemo kaj almozdonemo. Kial? Eble pro
tio ke sufiĉe grandvaloras la gnozo, la sekreta
scio.
15. Jesuo diris: “Kiam vi vidos nenaskiton de
virino, adorkliniĝu kaj lin adoru. Tiu estas via
Patro”.
(*)
Noto: Por la gnostikuloj tiutempaj, ne estas
honora titolo “naskiĝinto el virino”
ĉar la korpo estas io rifuzinda: ankaŭ la
Majstro ne povis esti generita de virino. Jesuo, la
Difilo, homece enkarmiĝis el si mem trapante virinon
kiel akvo en kanalo. (Tiel ekas malaperi la konsisto, la
estimitecon kaj la respekton por la homa
tutaĵo).
16. Jesuo diris: “Eble homoj opinias, ke mi
venis por pacon porti en la mondon. Ili ne scias, ke mi
almondiĝis por porti konflikton en la mondon: nome
fajro, fero, milito. Ĉar estos kvin en iu domo: tri
estos kontraŭ du kaj du kontraŭ tri. patro
kontraŭ filo, filo kontraŭ patro, kaj ili
preferos resti solaj”.
(*)
Noto: La solitareco estas la baza
kondiĉo por eniri la saĝan vojon de la
gnozo.
17. Jesuo diris: “Mi vin donacos per tio kion
neniu okulo vidis, neniu orelo aŭdis, neniu mano
tuŝis, per tio kio neniam ĝermis el la koro de
homoj”.
18. La disĉiploj pripetis Jesuon. “Diru
kiel okazos nia fino?”. Jesuo respondis:
“Ĉu vi konis la komencon por ke vi scivolemas
pri la fino? Ververe, kie estas la komenco, tie estos
ankaŭ la fino. Feliĉa kiu atingos la komencon
ĉar tiu konos la finon kaj ne spertos la
morton”.
(*)
Noto: La fidelulo, gajnante la gnozan
perfektecon nome la dian vivon, akiros la dian vivon kiu
ne povas morti.
19. Jesuo diris: “Feliĉa kiu estis jam
antaŭ la veno en tiu ĉi mondon”.
(*)
Noto: Tiu logion pensigas al la ideoj
antaŭekzistantaj en la Hiperuranio de Platono, el kiu
devenas grandparto de la gnozaj doktrinoj. Laŭ la
gnozo, el Dio emanas la eonoj de la astra kosmo kaj el
tiu ĉi la eonoj de la sensa mondo. Nur la beatulo
jam naskiĝis en astra kosmo.
19b. “Se vi akceptus fariĝi miaj
disĉiploj kaj komprenu tiujn ĉi vortojn,
ĉiuj ŝtonoj povos al vi obei”.
19c. “Ĉar vi havas en Paradizo kvin arboj
kiu ŝanĝiĝas nek somere nek vintre kaj iliaj
folioj ne falas. Kiu pri ili informitas tiu ne gustumos la
morton”.
(*)
Noto: La kvin arboj reprezentas la kvin
superajn entaĵojn originajn, kiuj en la Paradizo
havas la radikojn kaj el tie disbranĉiĝas kaj
fruktodonas: Spirito, Penso, Prudento, Intelekto kaj
Racio. Por gnostika spekulado, tiuj estas descendantaj
stadioj de la degradiĝanta enmondiĝo.
20. La disĉiploj diris al Jesuo: “Diru
kia estas la ĉiela regno”. Kaj li ilin
respondis: “Ĝi similas mustardan semon, la plej
etan el ĉiuj semoj, sed kiam ĝi falas en plugitan
grundon, ĝi produktas grandan planton kaj fariĝas
ŝirmilo por ĉielaj birdoj”.
21. Maria petis de Jesuo: “Kiun similas viaj
disĉiploj?”. Li respondis: “Li kompareblas
al infanoj kiuj enŝteliĝis en kampon al si ne
apartenenantan. Kiam venos la kampproprietuloj, tiuj
ĉi al ili diros: “Redonu tion kio estas nia
propraĵo!”. Kaj la infanaro, forlasante kaj
redonante la kampon, senvestiĝas antaŭ
posedantoj”.
(*)
Noto: La kampo, kiun la disĉiploj jam
devancantaj en la perfektigan vojon momente okupas, estas
la mondo de la materio kiun ili pretiĝas forlasi
(senvesti). Pri kiu Maria temas?
21b. “Tial mi diras, ke se la dommastro scius,
ke venos ŝtelisto, li vigle vigilus atendante ties
alvenon kaj malhelpos la eniron en la hejmon posedatan, kaj
la forporton de siaj havaĵojn. Vi, do, estu vigilantaj
vide al la mondo kaj fortike zonu viajn flankojn por
malhelpi ke la ŝtelistoj malkovru la nedefendatan
punkton, ĉar tio kion vi taksas malfeliĉo estas
falanta sur vin”.
21c. “Ke estu inter vi ulo saĝa kiu
komprenu kion mi diras al vi. Ĵus kiam la frukto
maturiĝis li alvenis, kun enmane la falĉo,
ĝin rikolti. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu
komprenu!”.
(*)
Noto: “Kiu havas
orelojn…”, nome kiun iluminis la gnozo.
Ĉu la ulo saĝa vere ĉeestas ĉar jam
li venis por rikolti? Ĉu li koincideblas kun la
Mesio?
22. Jesuo, vidante iujn ĵusnaskitojn
laktosuĉantajn, adresiĝis al la disĉiploj:
“Tiuj etuloj laktosuĉantaj similas al tiuj kiuj
eniras la ĉielan regnon”. Ili tiam siavice
demandis: “Ĉu se ni similos tiujn
laktosuĉantojn ni eniros la ĉielan
regnon?”. Jesuo respondis ilin. “Kiam vi faros
el du aferoj unuon kaj vi sukcese aranĝos ke la eno
estos kiel la ekstero, kaj la supro kiel la malsupro, kaj
kiam vi faros je masklo kaj femino unusolan estaĵon
tiel ke ne pludistingiĝas masklo el femino, kaj kiam
vi faros el du okuloj okulan unuon kaj metos manon
sampozicie de la alia mano, piedon sampozicie de alia
piedo, bildon sampozicie de alia bildo, tiam vi trovos la
enirejon al ĉiela regno”.
(*)
Noto: Se la gnoza diecaĵo emanis pare
(greke sizigie) (masklo kaj femino, alto kaj malalto, eno
kaj maleno, animo kaj materio ktp), fine la
ambaŭaĵoj unuiĝos en la reala idea
supermondo. Ĉi tie montriĝas la laŭgnoza
naturo androgina de la homo, dum el la Geneza rakonto la
du elementoj (vireco kaj virineco) aperas distingitaj kaj
komplementaj. Tia enuiĝo estas la elaĉeto kaj
savo, en kiu la individueco de la tute originala kristana
koncepto de persono certe malaperas.
23. Diris Jesuo: “Mi elektos el vi unu inter mil ka du inter dekmil, kaj tiuj estos kie unu.
24. Diris liaj disĉiploj: "Montru la Lokon kie
vi estas, ĉar necesas ke ni ĝin
serĉu”. Li respondis: “Kiu havas orelojn,
tiu komprenu! Se la lumo loĝas en brilanta estaĵo
tiu ĉi briligas la tutan mondon. Se ĝi ne
prilumas, ĉio mallunas”.
(*)
Noto: La Loko estas la Lumo kun kiu Jesuo
identiĝas, en kiun eniros ankaŭ la
disĉiploj. La lumo kapablas briligi la tutan mondon,
sed nun la mondo ne brilas ĉar ne akceptis esti
prilumita.
24b. Jesuo diris: Mi elektos el vi unu inter mil kaj
du inter dekmil, kaj tiuj ĉi estos kiel unusola
homo“.
25. Jesuo diris: “amu vian amikon tiom kiom
vin mem, lin protektu kiel pupilon de via okulo”.
26. Jesuo diris: “Vi rimarkas la pajleron en
amika okulo, sed ne vidas trabon en via okulo. Kiam vi
forviŝos la trabon el via okulo, tiam vi povos forigi
la pajleron el la okulo de via amiko”.
27. “Se ne vi abstinas de la monumaj
ĝuaĵoj, vi ne trovos la Regnon. Se vi ne observas
la sabaton kiel sabaton, vi ne konos la Patron”.
(*)
Noto: Abstini ne por pentofari aŭ por
malpliigi la allogon al io bona kaj, se misuzata,
foriganta el Dio, sed por eviti enkotiĝon en la
materia degradiĝo, kiu estas la veraj malbono kaj
peko.
28. Jesuo diris: “Mi prenis mian centran lokon
en la mondo de la homoj, kaj aperis al tiuj ĉi karne
kaj oste. Mi ilin ĉiujn trovis ebriaj kaj neniun inter
ili soifanta. Mia animo suferis pro la homidoj, ĉar
ili blindumas en la koro kaj ne vidas, ĉar ili
almondiĝis seniaj, kaj emas elmondiĝi
ankoraŭ seniaj. Intertempe ili daŭrigas
ebriiĝi. Kiam ili digestos la vinon, ili
ŝanĝos konduton”.
(*)
Noto: Ĉi tie estas asertataj la
transcenda origino de la eono Jesuo kaj ties dieca
enkarniĝinteco; sed temas ankaŭ pri dieco
enkotigita en materiaĵoj.
29. Jesuo diris: “Se la karno naskiĝus
pere de la spirito estus mirindaĵo, se la spirito
naskiĝus pere de la karno estus mirindaĵo super
ĉiuj mirindaĵoj. Tamen mi miras ke tia granda
riĉeco tiom almizeriĝis”.
(*)
Noto: Se estus mirakla la apero en karnaj
aspektoj de spirita eono (Jesuo), estus neebla ke la
karno ĝin generas.
Eble la fina frazo estas komento de kompilanto laŭ
kiu, ĉiukaze, la eono - spirita esenco - tro
humiliĝis per la enkarniĝo en tera
homo.
30. Jesuo diris: “Kie estas tri diecoj, tiuj
estas dioj. Kie do estas du aŭ unu, mi estas kun
ĝi”.
(*)
Noto: Ĉu la senco obskuras? Eble:
“tri”, kununuiĝintaj, realigas la
Eklezion perfektan: ili jam atingis la diecon de superaj
eonoj, estas mem dioj.
31. Jesuo diris: “Neniu profeto estas
bonvenigita en sia ĉirkaŭaĵo; la kuracistoj
ne kuracas siajn gekonatojn“.
32. Jesuo diris: “Urbo konstruita sur alta
monteto, kaj fortikigita, nekapteblas kaj
nekaŝeblas“.
33. Jesuo diris: “Kion vi aŭskultos per
viaj oreloj, tion vi proklamu el la tegmentoj al alies
oreloj. Fakte neniu fajrigas lampon por ĝin meti
subbuŝele, aŭ en lokon senhoman. Prefere oni
ĝin metas sur lustron tiel ke trairantoj vidas
ĝian lumon”.
34. Jesuo diris: “Se blindulon gvidas alian
blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon ".
35. Jesuo diris: “Neniu kapablas eniri la
domon de fortika viro kaj ĝin depreni escepte se al
tiu ĉi oni ligus la manojn. Tiapunkte oni povos
ĝin disrabadi”.
36. Jesuo diris: “Ne vin maltrankviligu, de
mateno ĝis vespero, la penso pri kion vi
surmetos”.
(*)
Noto: Kial ne prizorgi? Pro tio ke la korpo
estas la karcero de la animo. Ĉe Mateo la motivo
estas alia.
37. Liaj disĉiploj petdiris: “Kiam vi al
ni aperos kaj kiam vi revizitos nin?”. Jesuo
respondis: “Kiam vi vin senvestos senhonte, kaj metos
subpiede vian vestaron same kiel la infanoj kaj ĝin vi
detruos, tiam vi vidos la filon de la Vivanta Esto kaj ne
spertos timon”.
(*)
Noto: La virtuloj vidos la ĉielan Eonon
kiam ili forlasos la materialecaĵojn (simbolitajn de
vestoj), kaj ili revenos al la adama antaŭpeka
stato. La sankta stato identiĝas kun la
liberiĝo el la materio, ne kun la pentofaro kaj kun
la sincera pardonpeto.
38. Jesuo diris: “Ofte vi deziris aŭdi la
vortojn kiujn mi nun diras, kaj ne renkontis iun el kiu
ilin aŭskulti. Venos tagoj dum kiuj vi min serĉos
kaj vi min ne trovos”.
(*)
Noto: Do la gnozo povas esti neglektata.
Tiucaze, kiaj la konsekvencoj nunaj kaj iamaj?
39. Jesuo diris: “La fariseoj kaj la
instruista oficiularo prenis la ŝlosilojn de la kono
kaj ilin kaŝis. En ĝin ili ne eniris kaj
malhelpis la eniradon al la provantoj tion fari. Se pri vi,
vi estu ruzaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel
kolomboj”.
(*)
Noto 1: La fariseoj estas malŝatataj pro
la sama motivo: ili ne estas gnostikemaj! Ili kulpe ne
interpretis gnostike la diajn intervenojn de la malnova
testamento. En la kanonaj evangelioj Judoj (iuj el ili)
estas kritikataj nur pro ilia nekohero inter instruo kaj
konduto, ne pro miskredoj.
Noto 2: “Estu ruzaj kiel
serpentoj… “, La sama invito en Mateo 10, 16
havas malsaman sencon
40. Jesuo diris: “Viton oni plantis
eksterkampe de la Patro. Ĉar ĝi ne fruktis,
ĝin oni elradikigos por ke ĝi mortu".
41. Jesuo diris: “Kiu havas ion siaposede tiu
ricevos plu, kaj kiu nenion havas tiu estos senigita
eĉ el la malmulto posedata“.
42. Jesuo diris: “Estu kiel
pasaĝeroj”.
(*)
Noto: Eble tio koncernas la predikanton de la
gnozo: tiu ĉi vivu en soleco, nome nebezonante de
familio kaj teraj ligoj ktp, ĉar la homo origine
apartenas nur al la ĉielo.
43. Liaj disĉiploj insistis: “Kiu vi
estas por diri al ni tiaĵojn?”. “Vi ne
komprenas kio mi estas per tio kion mi diras! Male, vi
fariĝis similantaj al la Judoj kiuj ŝatas la
arbon sed malŝatas la fruktojn, aŭ amas la
fruktojn sed malamas la arbon”.
(*)
Noto: La Judoj rekonas la arbon (Dion) sed ne
la fruktojn (Jesuon) aŭ ili ŝatas la farojn de
Jesuo sed Lin ne ŝatas kiel Dian Eonon.
44. Jesuo diris: “Kiu ajn blasfemanto
kontraŭ la Patro estos pardonita, kaj kiu ajn
blasfemanto kontraŭ la Filo estos pardonita, sed kiu
ajn blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito estos
pardonita nek sur la tero nek en la ĉielo”.
(*)
Noto: Ĉi-tie estas, senvole eble,
skizita la triunuo, kiu do aperas almenaŭ tiom fruas
kiom tiu tomasa evangelio.
45. Jesuo diris: “Vinberaron oni ne rikoltas
el rubusoj, nek figojn el kardoj, ĉar tiuj ĉi ne
donas ĉi-specajn fruktojn. La bonuloj bone produktas
el tio kion ili akumulis, la malbonuloj malbone produktas
el la degeneraĵoj kiujn ili akumulis en siaj koroj,
kaj diras malbonaĵojn ĉar malbonaĵojn ili
devenigas el sia koro kie tiaĵoj abundegas”.
46. Jesuo diris: “De Adamo ĝis Johano la
Baptano, inter naskiĝintoj el virino neniu estis tiom
pli valora ol li ke mem povas ne mallevi la rigardon
antaŭ li. Sed mi diras al vi, ke kiu ajn inter vi
fariĝos infano, tiu rekonos la regnon kaj fariĝos
pli valora ol Johano”.
47. Jesuo diris: “Homo ne sukcesas samtempe
rajdi sur du ĉevaloj aŭ samtempe kurbigi du
arkojn. Kaj sklavo ne povas servi al du mastroj, alie li
honoros unu kaj malhonoros la alian. Neniu trinkas vinon
malnovan kaj tuj post volas trinki vinon novan. La nova vino
ne estas verŝata en malnovajn felsakojn, alikaze
ĝi difektiĝas. Oni ne kudras travivitan
ŝtofon sur nova vestaĵo ĉar tiu ĉi
ŝiriĝos”.
48. Jesuo diris: “Se du personoj paceme
vivantaj en iu sama hejmo diros al la monto
‘delokiĝu’, tiu ĉi
delokiĝos”.
49. Jesuo diris: “Bonsortaj kiuj solas kaj
elektitas, ĉar ili trovos la regnon. Fakte, vi el tie
venas, kaj tien revenos”.
(*)
Noto: Klaras la aludo al la antaŭekzisto
kaj reveno al la patrujo kie oni jam estis. La soleco
estas la sorto de la gnoze kaptito.
50. Jesuo diris: “Se oni enketas ĉe vi:
‘De kie vi venas?’, respondu ilin: ‘Ni
venas de lumo, el la loko en kiu la lumo naskas sin mem,
sin establis mem, kaj aperis en nia bildo’. Se oni
plu enketas: ‘Ĉu estas vi tiaj?’,
respondu: ‘Ni estas ĝiaj filoj, kaj estas
elektitaj de la Patro la vivanto’. Se oni insistas
pripeti: ‘Kia estas la signoj ke la Patro estas en
vi?’, al oni vi diru: ‘Ĝi konsistas el
movo kaj kvieto”.
(*)
Noto: laŭ gnozo la animoj
antaŭekzistis en la “lumo”; nur trista
evento aŭ perforto aŭ kulpo enkarnigis ilin.
Savanto estas tiu kiu liberigas la animojn el la karna
malliberejo. La animoj, antaŭ enprizoniĝi en
materio, estis “bildoj” (laŭ
platonismo). La signoj (pruvoj) en la kreiĝo (movo
al ekzisto) kaj anhelo al la perfekta senmoveco
(senbezoneco) de la kreinto.
51. Liaj disĉiploj lin demandis: “Kiam
ripozos la mortintoj kaj kiam alvenos la nova
mondo?”. Li respondis: “Tio kion vi atendas jam
venis, sed vi pri tio ne scias”.
51b. La disĉiploj diris al li: “Dudekkvar
profetoj parolis en Izraelo, kaj ĉiuj parolis pri
vi”- Kaj li al ili: “Vi forgesis Tiun Kiu vivas
fronte al vi, kaj parolis pri mortintoj”
(*)
Noto: La profetoj parolis ja jes pri Jesuo,
sed restis enkorpigitaj en la materio, tio estas la
hebreismo ne komprenis.
52. La disĉiploj pripetis: “Ĉu utila
aŭ ne la cirkuncido?”. Li al li adresis:
“Se ĝi utilus, ilia Patro naskus filojn jam
cirkunciditajn el la patrina sino. Male, la vera cirkuncido
en la spirito jam fariĝas utila
ĉiuvidpunkte”.
(*)
Noto: Tio sintonias kun la instruo de
Paŭlo kaj de la Jerusalema Koncilio. Sed tiu
sintonio devenas el la kondamno de la karna rito, ne el
ĝia superado per la bapto en Kristo.
53. Liaj disĉiploj diris al li: “Dudekkvar profetoj parolie en Izraelo, kaj ĉiuj parolis pere de vi”. Li respondis: “Vi forlasis tiun vivantan, kaj parolis nur pri la mortintaj”.
54. Jesuo diris: “Feliĉa la povrulo,
ĉar lia estas la ĉiela regno”.
(*)
Noto: Tiu diraĵo similas al tiu samsona
de Luko dum Mateo diras: “feliĉa la povrulo en
la spirito…”.
55. Jesuo diris: “Kiu ne malamas sian patron
kaj sian patrinon ne povas esti mia disĉiplo, kaj kiu
ne malamas siajn fratojn kaj siajn fratinojn, kaj ne portos
la krucon same kiel faras mi, tiu ne indas je
mi”.
56. Jesuo diris: “Kiu spertis la mondon, tiu
malkovris skeleton, kaj je kiu ajn malkovranto de skeleto
la mondo ne indas”.
(*)
Noto: Kiu eniris korpan prizonon, tiu
konsciiĝis ke mem troviĝas en skeleto el kiu
nepras sin liberigi; kaj konscianto pri la neceso sin liberigi ne povas esti ŝatata de la neinicita mondo.
57. Jesuo diris: “La regno de la Patro similas
al homo semanta semojn en sia kampo. Lia malamiko,
noktotempe, semis herbaĉojn inter la semoj. La semanto
ne volis ke la taglaboristoj deŝiru la herbaĉojn
sed diris al ili: ‘Ne, alie deŝirante la
herbaĉojn eblas ke vi deŝiras ankaŭ la
grenplantojn’. Ĉar en la rikoltotago la
herbaĉoj multos kaj estos deŝiritaj”.
58. Jesuo diris: “Feliĉa la homo kiu
engaĝiĝis kaj trovis la vivon”.
(*)
Noto: Kelkaj tradukas: feliĉa la homo
kiu suferis. Eĉ tiukaze la logiona doktrino kongruas
kun tiu komuna kiu instruas ke la sufero, se akcetita
kiel dia volo, agas kiel purigokazo.
59. Jesuo diris: “Direktu la okulojn al la
Vivanto dum vi vivas, alikaze vi povas morti kaj poste
deziri renkonti la Vivanton kiam pri tio vi ne plu estos
kapablaj”.
(*)
Noto: La Vivanto estas Jesuo, kies instruoj
ekvivigas la disĉiplojn kiuj tamen povas kulpe
reveni al materiigo.
60. Jesuo vidis samarianon portantan kapridon kaj
irantan al Judujo. Li diris al siaj disĉiploj:
“Kial tiu homo traktas tiel la ŝafidon?”
Ili al Li reage: “Tiel ke li povu ĝin mortigi
kaj manĝi”. Li respondis reage: “Li ne
manĝos ĝin ĝis ĝi vivas, sed nur post
ĝia mortiĝo kaj kadraviĝo”.
Ili respondis: “Li ne povas fari alie”.
Jesuo diris al ili: “Kaj tiel ankaŭ vi
priserĉu por vi postenon en la Kvieto, alie povas
okazi ke vi kadavriĝos kaj manĝiĝos”.
(*)
Noto: Ĉu la ŝafido simbolo de la
transformiĝo? Ĉu la samariano simbolo de la
materia homo? Tamen, la parabolo havas konkludon
instigan: serĉu la Kvieton (Dion).
61. Jesuo diris: “du sidiĝos sur sama
sofo: un mortos, la alia vivos”Komentis Salomea: “Kiu estas vi, Sinjoro? Vi supreniris sur mian sofon kaj manĝis el mia tablo
kvazaŭ sendito (de alto)”.
Li respondis: “Mi estas tiu kiu venis el Tiu Kiu
egalas al mi. Al mi estis liveritaj aĵoj el la sfero
de mia Patro”.
Ŝi: “mi disĉiplas ĉe vi”.
Li: “Ĝuste pro tio mi vin sciigas ke kiu atingos
unuiĝon, tiu estos plenigita je lumo, se iu
ankoraŭ estas dividita, tiu pleniĝos je
mallumo”.
(*)
Noto: 1. Salomea, pri tiu virino multe
rakontas la apokrifaĵoj, ĉi tie, kiel en la
kanonaj evangelioj, virino parolas rekte al Jesuo.
Noto: 2. Ne eblas ne diri ke tiu logion povas nur generi
interpretojn kun samkvanto da fundamento. Ĉiukaze
brilas la neceso de la unuiĝo de la dividitaj paroj,
la dia origino de Jesuo, la egaleco de la Patro kaj de la
Filo, kaj definitiva aŭtoritateco de la
Sendito.
62. Jesuo diris: “Mi revelacias miajn
misterojn al tiuj kiuj indas je tio. Ke via maldeskstra
mano ne sciu kion faras la dekstra”.
(*)
Noto: La sama esprimo en Mateo instigas al la
almozfarado, ĉi tie estas instigo al strikta
konservado de la revelaciitaj sekretoj.
63. Jesuo diris: “iam estis riĉulo kiu
posedis multe da mono kaj proponis al si: ‘mi
investos tiun ĉi monon tial ke mi povu semi,
grenfalĉi kaj plenigi miajn grenejon per tiaj
rikoltoj, por ke nenio manku al mi’. Tiaj estis iliaj
pensaĵoj, sed tiun saman nokton li mortis. Kiu inter
vi havas orelojn, aŭskultu!”.
64. Jesuo diris: “Homo aranĝis ricevon.
Kiam ĉio estis pretigita por la vespermanĝo, li
sendis sian serviston inviti la gastojn. La serviston
vizitis la unuan dirante: ‘la mastro vin
invitas’. Kaj tiu respondis: ‘Komercantoj, miaj
ŝuldantaj, venos ĉi-vespere vespermanĝi
ĉe mi. Mi devas ilin renkonti por komuniki miajn
decidojn. Mi pardonpetas, sed mi ne povas
manĝopartopreni’. La servisto prezentiĝis
al alia komunikante: ‘La mastro vin invitas’;
sed la invitito informis la serviston: ‘mi
aĉetis domon kaj mi devas foriri laŭtuttage: al
mi ne restas tempo por la vespermanĝo’. La
servisto iris inviti alian ripetante: ‘La mastro vin
invitas’, sed la invitito respodis: ‘Mia amiko
edziĝas kaj mi estas taskita pretigi la
festmanĝon. Mi ne povas veni: ke Li eskuzu min se mi
ne povas veni’. La servisto kontaktis alian dirante:
‘La mastro vin invitas’, sed la invitito
respondis: ‘Mi ĵus akiris propraĵon kaj
estas ĝuste iranta rekuperi la lupagon. Mi ne povas
veni; mi petas ke Li min pardonu’. La servisto
revenis al la mastro kaj diris: ‘Tiuj kiujn vi
invitis vespermanĝi pardonpetas sed ne povas
veni’; La mastro reage diris al la servisto:
‘Iru laŭstrate kaj enkonduku vespermanĝi
kiujn ajn vi trovos”.
“Akirantoj kaj komercistoj ne eniros la Lokojn de mia
Patro”.
(*)
Noto: La parabolo signifigas, ke la eksotera
ilumino povas estis rifuzata. Kia la fina sorto de la
rifuzanto?
En Paralelaj pasaĵoj, Mateo (22,1-14) lokigas la parabolon en la impeta disputo inter jesuo kaj la ĉefoj de la hebrea popolo nemulte antaŭ la [[pasiono de Jesuo]]; Luko (14,16-24) male ĝin muntas en dialoga konteksto inter Jesuo kaj [[fariseoj]]; en Tomaso, fine, en konteksto sentempaj kaj senokazaj diroj.
En Mateo la parabolo priskribas la karakterojn de la Ĉiela Regno, dum en Luko kaj Tomaso aperas neniu referenco al tiu Ĉiela Regno.
65. Li diris: “Posedanto posedis vitejon kaj
ĝin luis al kamparanoj por ke ili ĝin kultivu kaj
cedu rikoltaĵon. Li sendis sian serviston al la
kamparanoj por devigi ilin verŝi la rikolton
laŭakorde. Tuj ili Lin kaptis, lin batis, kaj
preskaŭ lin mortigis. Sekve la servisto revenis al sia
mastro, kiu interpretis: “eble li ne bone ilin
konis’. Li sendis alian serviston kaj la kamparanoj
batis eĉ tiun ĉi. Fine la mastro sendis sian
filon dirante: ‘Eble por mia filo ili montros
respekton’. Ĉar la kamparanoj sciis ke tiu
ĉi estas la heredanto de la vitejkampo lin kaptis kaj
mortigis. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu
komprenu?”.
(*)
Noto: En la sinoptikoj la parabolo
konkludiĝas per la venĝo de la mastro (Dio). Ke
la mastro punige reagas dedukteblas el la antaŭa
paragrafo. Tamen, realvenas demando: kia la fina sorto de
la rifuzantoj de la gnoza ilumino?
66. Jesuo diris: “Vi montru al mi la
ŝtonon rifuzitan de la konstruantoj; tiu ĉi estas
la ŝton-subtenilo de ĉio”.
67. Jesuo diris: “La ĉiosciantoj kiuj
difektiĝas ene, tiuj mankas je ĉio”.
68. Jesuo diris: “Feliĉaj vi, kiam vi
estos malamataj kaj persekutataj, ĉar oni ne trovos
lokon en kiu vin persekuti”.
(*)
Noto: La persekutato atingos lokon (ĉe
Dio) kie la persekutanto ne sukcesos. Ĉu la sufero
(la persekuto) purigas por la ĉielo?
68a. Jesuo diris: “Feliĉaj kiuj estis
persekutataj nivele de la koro: ĝuste ili estas kiuj
atingis la veran konon de la Patro. Feliĉaj kiuj
eltenas malsaton por ke la stomako de la bezonanto
plenumiĝu”.
(*)
Noto: Ĉu temas pri la serĉantoj de
justeco kiuj sin turmentas pro ĝi?
69. “Feliĉaj la malsatuloj ĉar ilia
ventro estos satigita laŭvole.
(*)
Noto: Malsatulo je kio? Temas pri iu ajn
malsato ĉar ĝi estas efika kondiĉo por
senti bezonon de la iluminiĝo.
70. Jesuo diris: “Kiam vi devas montri kion vi
havas ene, tio kion vere vi posedas vin vere savas; se tion
vi ne havas, tio kion vi ne havas vin perdos”.
(*)
Noto: La gnozo farita nur je vortoj lasas ne
perfektigitaj la disĉiplojn.
71. Jesuo diris: “mi detruos tiun ĉi
domon kaj neniu kapablos ĝin refari”.
(*)
Noto: Ĉu aludo al sia korpo aŭ al
la hebrea kulto? Se al la kulto, oni konsideru ke,
laŭ la kanonaj evangelioj, Jesuo kaj apostoloj
frekventis la ritojn en la templo!
72. Ulo diris al Li: “Diru al miaj fratoj ke
ili dividu kun mi siajn havaĵojn”. Li respondis:
“Ho vi, ulo, kiu min elektis dispartiganto?”.
Li sin turnis al disĉiploj dirante: “Mi ne estas
dispartiganto, ĉu ne?”.
(*)
Noto: Estas figure celata la unuiĝo de
ĉio kiel celata en la gnozo.
73. Jesuo diris: “la rikolto abundegas, sed la
prizorgantoj malmultas, tial vi preĝu la grenmastron
por ke li sendu taglaboristojn en siajn kampojn”.
74. Li diris: “Sinjoro, multaj amasiĝas
ĉirkaŭ la trinkokuvo, sed la puto
senakvas”.
(*)
Noto: Ĉi tie, kaj ankaŭ en la sekva
logiono, estas dirate, ke mankas semantoj de la
gnozo.
75. Jesuo diris: “Multaj amasiĝas
antaŭ la pordo, sed estos la solitaruloj la enirontoj
en nuptan ĉambron”.
(*)
Noto: Solitaruloj, nome kiuj metas sin en la
kondiĉo gnostikiĝi, kio okazas en soleco, nome
en izoleco pro manko de onia interesiĝo kaj pro la
postulata distanciĝo el ĉio monduma.
76. Jesuo diris: “La regno de la Patro similas
komerciston kiu, ricevinte varŝarĝon, tra ĝi
trovis perlon. La komercisto saĝis: li vendis la
ceteraĵojn kaj gardis nur la perlon. Tiel faru
ankaŭ vi: serĉu la trezoron kiu, eterne
daŭrante, porĉiam restas, sur kiun neniu anobio
instaliĝas por ronĝi kaj neniu vermo ĝin
difektas”.
77. Jesuo diris: “Mi estas la lumo kiu
superstaras ĉiujn aĵojn. Mi estas ĉio: el mi
ĉio devenas, kaj en mi ĉio plenumiĝas.
Tranĉu ŝtipon: mi estas tie; levu ŝtonon kaj
tie vi min trovos”.
(*)
Noto: Energie estas montrata la transcenda
naturo de Jesuo. Se vere tiu ĉi evangelio
antaŭus la aliajn kanonajn, signifus ke la diecon de
Jesuo oni konfesis de la origino.
78. Jesuo diris: “Kial vi venis kamparen?
Ĉu por vidi kanon skuatan de vento? Aŭ por vidi
homon rafinite surhavantan, similantan al la ĉefoj kaj
la potenculoj? Tiuj estas vestitaj per rafinitaj
ŝtofoj, sed ne kapablas ĉerpi la
veron”.
79. Virino, el la popolamaso, kriis al Li:
“Bonsorta la sino kiu vin generis kaj bonsortaj la
mamoj kiuj vin nutris”. Li reagis: “Bonsortaj
la aŭskultintoj de la vorto de la Patro kaj
fidele konservintoj de ĝi. Ĉar fakte venos tagoj
en kiuj vi diros: “Bonsortaj la sino kiu ne
konceptis, kaj la mamaro kiu ne laktdonis”.
(*)
Noto: Temas pri la tagoj kiam estos superitaj
la problemoj de la sekso kaj generado.
80. Jesuo diris: “Kiu atingis la scion pri la
mondo, tiu malkovris kadavron, kaj kiu taksis tion kadavro
staras supre de la mondo”.
(*)
Noto: La mondo estas la maksimumo de karna
kaj korpa materialiĝo
81. Jesuo diris: “Ke la riĉiĝinto
regnu, kaj ke potenculo rezignu potencon!”.
(*)
Noto: Riĉiĝinto simbolas la
gnozo-akirinton kaj potenculo allogiton de
ĝi.
82. Jesuo diris: “Kiu apudas min, tiu apudas
la fajron, kaj kiu malapudas el mi tiu malapudas el la
regno”.
83. Jesuo diris: “La bildoj videblas al la
homa okulo, sed ilia fontlumo estas kaŝita en la bildo
de la Patra lumo. Li revelaciiĝos, sed lia bildo
restas kaŝita pro ĝia lumeco”.
84. Jesuo diris: “Kiam vi intuicias la nunajn
bildojn pri vi, vi kontentas. Sed kiam vi vidos la bildojn
kiuj ekestis antaŭ ol vi kaj kiuj ne mortas kaj nek
videblas, kiom da miro vin kaptos!”.
(*)
Noto: La lumo (Dio) entenas ĉiujn
bildojn kaj ilin montros senmortaj al la gnoze
perfektigitoj.
85. Jesuo diris: “Adamo startis el granda
potenco kaj granda riĉeco, sed li ne estis inda je vi
ĉar se li estintus tia, li ne gustumintus la
morton”.
(*)
Noto: Adamo falis en la materion (kaj do en
la morton), la disĉiplo, male, estas elirantaj el
ĝi kaj superanta la adamecan staton.
86. Jesuo diris”la vulpoj havas siajn
kuŝejojn kaj la birdoj siajn nestojn, sed la homaj
estaĵoj ne havas lokon kie sterniĝi kaj
ripozi”.
(*)
Noto: Tia diferenco pro tio ke la homo scias
ke mem devas ne sendolore ŝanĝi.
Pro malsama legado de la teksto estas ankaŭ legata:
”sed la Filo de la Homo…”
87. Jesuo diris: “Kiom mizeras korpo
dependanta de alia korpo, kaj kiom mizeras la animo kiu
dependas de ambaŭ”.
(*)
Noto: Diversas la interpretoj. Certe temas
pri malfeliĉa sorto de homo kiu ne sin liberigas el
materio per la gnozo.
88. Jesuo diris: “La mesaĝistoj kaj la
profetoj venos ĉe vin kaj transdonos al vi tion kio al
vi estas devigata. Vi, el via flanko, donu al ili kion vi
havas je via dispono, kaj diru al vi mem: ‘Kiam ili
venos por preni tion kio al ili apartenas?”.
(*)
Noto: La Filo de la Homo venos kun siaj
anĝeloj kaj ĉiu ricevos sian
perfektiĝon.
89. Jesuo diris: “Kial vi lavas (gargaras) la
malenon de la pokalo? Ĉu vi ne komprenas ke kiu kreis
la enon estas la sama kiu kreis la malenon?”.
(*)
Noto: Prizorgu vian nevideblan aspekton kaj
forlasu eskteraĵojn.
90. Jesuo diris: “Venu al mi ĉiuj ĉar mia
jugo estas komforta kaj mia regado delikata, kaj vi trovos
vian Kvieton”.
(*)
Noto: Kvieto kun Lumo kaj Fajro kaj Vivo
estas sinonimoj de Dio:
91. Oni diris al li: “Diru al ni kiu vi estas
tial ke ni povu kredi al vi”. Li onin respondis:
“Vi ekzamenas la aspektojn de la ĉielo kaj tero,
sed vi ne sukcesis kompreni tiun kiu estras antaŭ vi,
kaj ne scias kiel interpreti la nunan momenton”.
92. Jesuo diris: “Serĉu, kaj vi trovu. En
la pasinto mi ne revelaciis al vi tion pri kio vi min
pripetis. Nun mi ĝin volus vin komuniki, sed vi pri
tio ne plu pripetas”.
93. Ne donu la sanktaĵojn al hundoj pro tio ke
ili povus tiaĵojn treni trasterkejen. Ne ĵetu
perlojn al porkoj ĉar ili povus [...]".
(*)
Noto: Ne konigu al la neinicitoj la
eksoterajn misterojn de la gnozo!
94. Jesuo diris: “Kiu serĉas trovos, kiu
frapas eniros”.
95. Jesuo diris: “Se vi havas monon, ne
ĝin pruntedonu intereze. Prefere ĝin vi donu al
iu el kiu vi ĝin ne rehavos”.
96. Jesuo diris: “La regno de la Patro similas
al virino, kiu prenis amforon farunplenan. Ŝi
emnetis iom da gisto en la pastaĵon, kaj bakis
grandajn panformojn. Kiu havas orelojn
aŭskultu”.
97. Jesuo diris: “La Regno similas al virino
kiu portis amforon farunplenan. Dum ŝi
marŝadis laŭ longa strato, la amforo
rompiĝis kaj la faruno survoje verŝiĝis
malantaŭ ŝi. Pri la perdiĝo ŝi nenion
sciis ĉar pri la okazantaĵo ŝi nenion
perceptis. Gajninte sian domon ŝi malkovris ke la
ĵaro estas malplena”.
(*)
Noto: Kiu la senco? Ĉu la farumo
elfalinta simbolas la gnozon kiu
disvastiĝas?
98. Jesuo diris: “La Regno de la Patro similas
ulon dezirantan mortigi potenculon. Antaŭ ol eliri el
la domo, li elingigis la glavon kaj ĝin enpikis sur la
muron por provi kiom sia brako kapablas ĝin uzi. Poste
ŝi mortigis la potenculon”.
(*)
Noto: Stranga parabolo, el kiu, tamen devenas
la invito al la konstanta praktiko de la virto.
99. La disĉiploj lin aldiris: “Viaj
fratoj kaj via patrino estas ĉi tie ekstere”. Li
diris al ili: “Farantoj de la volo de mia patro estas
miaj fratoj kaj mia patrino: tiaj eniros la regnon de mia
Patro”.
100. Oni montris al Jesuo oran moneron kaj enketis
lin: “La akcizkolektantoj de la romia imperiestro
postulas de ni la impostojn”. Li respondis:
“Donu al la imperiestro tion kio apartenas al la
imperiestro, donu al Dio tion kio apartenas al Dio, kaj
donu al mi tion kio mias”.
101. “Kiu ajn ne malamas siajn patron kaj
patrinon kiel faras mi ne povas esti mia disĉiplo, kaj
kiu ne amas kiel faras mi siajn patron kaj patrinon ne
povas esti mia disĉiplo. Ĉar mia patrino [...],
sed mia vera patrino donis al mi la vivon".
(*)
Noto: La patro kaj la patrino amataj de Jesuo
estas, pli ol tiuj karnaj, tiuj spiritaj: ĉar gnozo
faras tian distingon. Kaj la “vera patrino”
estas la gnozo mem.
102. Jesuo diris: “Malbenataj la fariseoj! Ili
similas al hundo kuŝanta en sia manĝejo: la hundo
ne manĝas kaj ne manĝigas la bestaron”.
(*)
Noto: Se inter la kristanoj kelkaj lasis sin
hoki de la gnozo, certe tio malfacile okazadis inter la
Judoj; jen do la veo kontraŭ la unua fonto de la
rezisto.
103. Jesuo diris: “Feliĉaj la sciantoj el
kia flanko atakos la ribeluloj. Ili povas sin organizi,
alvoki la leĝajn fortojn kaj sin pretigi al rezisto
antaŭ ol la ribeluloj sturmos”.
104. Oni diris al Jesuo: “Venu, hodiaŭ ni
preĝu kaj fastu”. Li respondis: “Kian
pekon mi plenumis kaj per kiu malpurigo mi min makulis?
Prefere, kiam la edzo forlasas la nuptan ĉambron, tiam
vi lasu ke homoj fastu kaj preĝu”.
(*)
Noto: Aludo al lia perforta morto. Malofte la
gnozo konsiderigas pri la suferoj de Jesuo.
105. Jesuo diris:”Se vi faros el du unu, vi
fariĝos filoj de Adamo kaj tiam se vi diros
‘monto translokiĝu’, ĝi reale
translokiĝos”.
(*)
Noto: Alia traduko: “… vi
fariĝos Filoj de la Homo”. Ĉiukaze temas
pri la Adamo spirita laŭ la gnoza
antropologio.
106. Jesuo diris: “Kiu rekonas sian patron
kaj sian patrinon estos nomata filo de meretrico.
(*)
Noto: La tro striktaj afekciaj ligoj bremsas la
efikon de la invito sin distancigi el la materia
mondo.
107. Jesuo diris: “La regno estas kiel
paŝtisto havinta cent ŝafojn. Iu el tiuj, la plej
aĝa, sin perdis. Li lasis la aliajn
naŭdeknaŭ kaj serĉis tiom insiste ĝis
ĝin trovis. Ĝin trovinte post tiom da penoj, Li
diris al ĝi: “Vi por mi estas la plej aminda
inter la aliaj naŭdeknaŭ”.
108. Jesuo diris: “Kiu trinkos el mia
buŝo, tiu fariĝos kiel mi, kaj mi fariĝos
tiu persono, kaj ĉiuj sekretaj aferoj al li
revelaciiĝos”.
(*)
Noto: “trinki el buŝo” kaj
“kisi sur la buŝo”, laŭ la gnostika
lingvaĵo signifas komuniki la perfektigan scion, kaj
ĝuste per tiu rimedo ĉiuj sekretoj
revelaciiĝos por la trinkanto kaj kisato. Alia
evangelia apokrifaĵo, iom arbitrece atribuita al la
apostolo Filipo (n 55), diras koptlingve: “Jesuo
ŝin kisis sur…”. Sur kio? La
papiraĵo ĉi tie montras fuŝaĵon, nome
truo. Sed la aldono “… la buŝo”
meritas konsenton ĉar gnostikuloj per tiu esprimo
kutimis signifi transdonon de la eksotera sciilumino.
Laŭ unu el la rabineca tradicio, Moseo mortis sur la
buŝo de la Sinjoro, komentita kiel kisata en la
buŝo de Dio mem (v. Paolo De Benedetti, La morte di
Mosé e altri racconti, Brescia 2005).
109. Jesuo diris: “la regno de la Patro
similas personon posedintan trezoron kaŝitan en ties
kampo, sed tion li ne sciis. Kaj, forpasante, li heredigis
ĉion al sia filo. Pri tio eĉ ne la filo ion
infomiĝis: kiu fariĝis proprietulo de la kampo
kaj ĝin vendis. La akirinto iris traplugi, malkovris
la trezoron kaj komencis pruntedoni intereze al kiu ajn
laŭ lia gusto”.
(*)
Noto: Ĉi tie estas montrate ke ne
sufiĉas malkovri la sekretajn verojn ĉar,
bedaŭrinde, eblas ilin ekspluati kontraŭ la
frata amo. Necesas, do, la vola kaj konstanta praktika
adhero.
110. Jesuo diris: “Lasu ke kiu malkovris la
mondon kaj fariĝis riĉulo, rezignu la
mondon”.
111. Jesuo diris: “La ĉielo kaj la tero
dismalfermiĝos vide al vi, kaj kiu ajn vivas per la
Vivanto ne mortos”. Fakte diris Jesuo: “je tiuj
kiuj trovis sin mem, la mondo ne estas inda”.
(*)
Noto 1: Ŝajnas ke Jesuo citas Jesuon.
Laŭ fakuloj eble temus pri eraro pro distro de la
aŭtoro(j) mem.
Noto 2: “Ne mortos” ĉar li estas
sin liberiganta el la peza enkarna stato, kiu estas la
vera morto.
112. “Malbenita la korpo kiu dependas de la
animo; malbenita la animo kiu dependas de la korpo
(*)
Noto: La dua duonfrazo sence klaras; la unua
eble interpretendas tiel: la vivanto (unua korpo) kiu
prizorgas entombigi mortinton (duan korpon) estas mem
mortinta. Ĉiukaze, malbenita la animo kiu prizorgas
pri la korpo en kiu mem estas enprizonigita.
113. Liaj disĉiploj lin enketis: “kiam
aperos la regno?”. Li respondis: “Ĝi ne
venos per la serĉado. Oni ne diros: ‘Jen ĝi
estas tie-ĉi!’, kaj ‘Jen, ĝi estas
tie’. Prefere la regno de la Patro disvastiĝas
sur la tero, kaj neniu ĝin vidas”.
114. Simono Petro diris al ili: “Maria
foriĝu el inter ni ĉar la virinoj ne indas je la
Vivo!”. Jesuo diris: “Jen, mi ŝin altiros
al mi tiel ke ankaŭ el ŝi vire konformiĝu
por ke ankaŭ ŝi fariĝu spirito viva simila
al vi viroj. Ĉar ĉiu virino sin farinta viro
eniros en la ĉielan regnon”
(*)
Noto 1: Pri kiu Maria temas? Certe, pri Maria
Magdalena. Por pruvi ke Jesuo edzinigis al si Magdalenon,
Dan Brown (The da Vinci Code) sin servas je tiu ĉi
paragrafo (citita alitekstdispozicie 114, kaj
interpretita litere kaj ne laŭeksoterisme), sed nur
duonigita. Se li citus ankaŭ la alian duonon,
rizultus ke Jesuo edziĝus al masklo!… kun kiu
naskus filinon! Aŭ li edzinigus al si virinon por
ŝin senigi el ŝia virineco (laŭ la senco
eksoterisma). Fine, se Jesuo edziĝus ne
kontraŭus sian diecon (laŭ kristanoj) sed sian
gnostikisteman abomenon al ĉiu sekseca (homoj eniras
la mondon per ago naŭza kaj malica proklamas
gnostikismo).
Noto 2: En la logion 22) estas indikata la
“perfekteco” kiel nuligo de kontraŭoj
(alto malalto, ekstero interno, masklo femino ktp) kiuj
konstituas la fenomenan aspekton de la kreitaro, kaj kiel
ilia absorbiĝo en iu abstraktan bildon. Ĉi tie
plidisvolviĝas la sama doktrino, kun atentigo pri la
opono de la seksoj inter viro kaj virino. La
“Antropos” ĉiela, modelo de la humano,
estas maskla, simile al la Unu el kiu ĝi emanas:
tial la reveno al ĝi postulas la neniigon de la
virinesenco. La gnostikistoj kredas ĉerpebla tia
doktrino el la kreiĝo de Eva el la ripo de Adamo. La
fantazia invito de Petro pli ol antivirinisno
naskiĝas el deziro ke realiĝu la unuiĝo de
la Esto. Bela teorio! Sed estas perditaj la individueco
kaj la originaleco de la virino kiu, en la moderna mondo,
sin demandus: kial la praa elemento devis esti maskla?
Por la kanonaj evangelioj la virino havas la saman
konsiston de la viro!