Jakobo Biffi

KONTRAŬ MAJSTRO ĈERIZO

Teologia komentario pri "La aventuroj de Pinokjo"

Ubi fides ibi libertas - Kie kredo tie libero
S. Ambrozio

 

INDEKSO

NOTO. La citaĵoj el teksta "Pinokjo" rimarkiĝas nur per kursivoj. Parentezo ( ) indikas aldonaĵon al la teksto. Pinokjo rolas ĉiam homsimile gajnante, tial, ĉi tie, jen dum marioneta stato jen dum homa stato, la galonojn de "li": tio helpas flankenlasi la pezan aĵecon kaj igi tiel la marioneton pli personeca.

Ĉar eblas ne koni aŭ forgesi la aventurojn de Pinokjo, estas emfazata la komemtaria resuma rememorigo pere de la kursivoj ĉe la titoloj de ĉiu ĉapitro.


KIO, PRO KIO…

Kun la gratulinda permeso de Kard. Jakobo Biffi, prizorgis esperantigon la Torina UECI-sekcio el la itala eldono "CONTRO MAESTRO CILIEGIA", 1991, de Jaka Book.

Tradukis esperanten, helpate de ĉiuj kaj persiste sekvante paŝpaŝe la esperantigitan "Pinokjo"-n de Mirza Marchesi, Armando Zecchin; provis ĉasi erarojn presajn multaj samideanoj, gramatikajn kaj sintaksajn mistradukaĵojn Pierisa Cardone, per nura pacienca traaŭskultado Luciano Mantaut, dum la tradukinto preskaŭ ludoŝerc-gaje engaĝiĝis, por pruvi al la aŭtoro kaj al la esperantistaro, ke lia propra deziro helpi al la proksimuloj ne naskis nevolan perfidiston. Parenteze, estu dirate, ke la tradukaĵo funkciis, en alproksimiĝo al ekzameno por la unua grado, kiel montrilo de esperantistiĝo, kvankam ĝi meritis la atenton de neniu.

Se Contro Maestro Ciliegia certe diskonigas kaj popularigas ian originalan teologion, ĉu la Esperanto uzita en Kontraŭ Majstro Ĉerizo sufiĉe jam evoluis kaj rafiniĝis ĝis komunikiĝo, sen duoblaj sencoj, kaj sen fakece teknikaj frazvortturniĝoj aŭ vortoskuoj, de la puraj simplaj vortoj kaj konceptoj de la aŭtoraj teologaĵoj? Oni konvinkiĝis rekte kaj sperte, ke nia lingvo kapablas sin gravedigi ankaŭ je teologia lingveco, kaj ke, en tiu ĉi okazo, se ĝi ne atingis la celon, tio dependas de la sensperto de la tradukinto kaj de la senatento de la bonvolaj legantoj-filtrantoj, kiuj senkritike lasus ankaŭ malpuraĵojn. Nian jam konstruitan lingvon ankoraŭ ni daŭre kune konstruadu por ĝin forigi el simpla komunika helpileco kaj emerĝigu ĝian kapablon strukturi kaj generi pensadon.

La celo ne estis, certe, Ĉerize teologizi Esperanton; tiukaze oni risus kompromiti ties neŭtralecon (oj ve!) dum la rezulto kontentiĝus je nepeza esperantigo de la verko kvankam la tradukinto nemalofte devis serĉi lingvaĵon ankoraŭ nekreitan. Oni celis per esperanto konigi senvolan katolikan antropologion sub la sinteno de protagonistoj naskiĝintaj en menso ne kristana. Do alvenu sugestoj kaj korektoj, por ke akceptiĝu kaj realiĝu jena trafa intuicio de J. Biffi:

"La legado - aŭ la relegado - de "La aventuroj de Pinokjo" konsilendas al ĉiuj, aparte al la homoj de la kulturita medio. Tamen al tiu ĉi komenario oni povas alproksimiĝi same kiel al aŭtonoma verko".

Kutime la leganto aŭ recenzanto kontrolas unue la lingvon kvazaŭ ni estas ĉiam je tagiĝo de la evento Esperanto, kaj tiu juĝo emas fariĝi ilo trenanta ankaŭ la valoron de la enhavo. Kiu estos la unua, kiu komencu komenti laŭ la kutimo de ĉiuj aliaj lingvoj? Atente relegis korektcele Pavol Petrik.

Torina UECI

 


KONCEPTARO KAJ TERMINARO

Dio. Persono, mistera certe, plendistingebla disde la naturo kaj universo de li kreitaj. Laŭ kristanismo, tiu unika Dio sin revelaciis tra la intuicioj kaj travivaĵoj de iu popolo, sciigante per Kristo, sia filo, kaj la Sankta Spirito, ke homo havas kiel destinon la gracan supernaturiĝon.

Graco. Temas pri la mistera donaco, per kiu Dio supernaturigas ĉiun homon preparante lin, se tiu ĉi kunlaboras, al la beatiganta renkontiĝo vidalvide kun Dio mem.

Eksternaturo. Rilatas la transnaturajn kvalitojn, per kiuj homo povas esti regalata, kiuj tamen lin ne suprenlevas al la supernaturo. Ekzemple, la senmorteco kaj la mirakloj aŭ mirakliga potenco. Per tiu vorto oni aludas ankaŭ, en la jena komentario, la hipoteze imagitajn kreitulojn, al kiuj ne estus donacita la alvokiĝo al la supernaturiĝo.

Miraklo. En la kristana medio temas pri interveno de Dio en etaj aŭ grandaj aferoj. La teologio donas pri ĝi pli science ekzaktan difinon ol la kredo; sed kiel la katolikaj teologioj diversas, do same multas ankaŭ la difinoj de miraklo, kiu montriĝas ĝenerale fakto sensebla, videbla, studebla, materie mezurebla. Do pri ĝi eblas nur la eventuala konstato per sensoj kaj intelekto, ne per kredo. En miraklo oni vidas, en kredo oni fidas alian personon atestantan.

Mistero. El la helena μυστήριον signifas aĵo kaŝita. Kiam ĝi rilatas naturaĵojn, la mistero povas ĉesi; se ĝi male aludas la Dian sferon, temas pri aferoj nekoneblaj sen Dia komuniko kaj, iufoje, nekomplete penetreblaj de nia inteligento eĉ post la Dia revelacio, aparte se estas koncernata la Dia esenco.

Naturo. Tiu vorto rilatas la tutan homan eston, korpon kaj animon, kun ĉiuj ties kvalitoj kaj inklinoj: pensa, vola, liberdecida, tendenca al bono kaj malbono ktp. Ĉiu kreitaĵo, homo, anĝelo, besto ktp, kun sia karakteriza ecaro, apartenas al la naturordo. Tiu ĉi koncepto entenas ankaŭ la homan animon kun ties dotaĵoj. Laŭ tiu senco, oni inkludu ankaŭ la kvalitojn ekstersensajn aŭ eksternormalajn, se ili reale ekzistas. Inter la teologoj oni diskutas, ĉu homo tia, tio estas kun solaj siaj naturaj kapablecoj, iam efektive ekzistis: verŝajne li estas nura teoria ebleco, ĉar la homo reala estas tiu transnaturigita per la pergraca alvokiĝo.

Naturo defalinta. Temas pri la ribelema homo kiu, rifuzante Dion, imitas kaj evidentigas la sekvojn de la perdo, aludita per la mitoj kreitaj aŭ utiligitaj en la biblia rakonto pri la tera paradizo kaj la Adama peko, de la amikeco al Dio.

Naturo pura. Homo, antaŭ ol esti investita de la alvokiĝo al la supernaturo, estas nur naturo pura, tio estas kun solaj siaj kapabloj kaj aspiroj. Nekonfuzenda kun naiva aŭ senartifika naturo. Ĉu efektive ekzistis pura naturo tia?

Naturo vundita. Post la persona ribelado al Dio, homo ne nur perdas la amikecon kaj inklinon al Dio, sed ankaŭ vundas siajn naturajn potencivojn voli kaj agi laŭnature: konsekvence, eĉ celante la bonon, li tendencas ankaŭ malbonfari.

Partopreno. Krom la komuna signifo, en tiu verko iufoje tiu ĉi vorto ricevas ankaŭ tiun de interdivido kaj donado de io de si mem por igi la donaciton simila al la donacinto, sen igi tiun egala al tiu ĉi: homo, ekzemple, fariĝas filo de Dio per partopreno je la Dia naturo neidentiĝante tamen kun ĝi. Sen tia partopreno homo restus nure kreitulo. Partopreniĝa (metafore kaj mistere reale) estas, do, la dia naturo, kiu sin komunikas aŭ sindonas aŭ transdonas.

Pravigo. Ofte uzata anstataŭ sanktigo aŭ justigo. Temas pri la agado sanktiganta de Dio en la persono ricevanta kaj akceptanta kaj, tial, pravigata antaŭ Dio mem.

Supernaturo. Laŭ kristanaj teologioj, supernaturo aldonas kaj penetras kaj transformas, sen tamen ĝin detrui, la individuan homan naturon kaj igas ĝin simila al Dio per partopreno. Per la supernaturiĝo homo kapabliĝas ricevi kaj kontribui por meriti kaj realigi la vidalvidan beatigantan vizion. Temas pri la stato de homo de nia tuta historio. Laŭ la kristana kredo, ekzistas nur homo levita al la supernaturo, ĉu tion li scias aŭ ne, ĉu li konsentas aŭ ignoras.

Transnaturo. Iuj kristanaj pensistoj per tiu vorto priskribas la saman supernaturon. Ĉi tie fakte la termino "transnaturo" intencas ĝenerale etendiĝi al ĉio kio, reale aŭ ŝajne, superas la homan naturon laŭorde ĉu de naturaj ĉu de supernaturaj kapabloj. Nur supernaturo, do, aldonas al homo ion alian, tute diferencan de liaj naturaj ecaro kaj kapabloj.

Sanktigo. Aludas la Di-agon, per kiu Dio igas homon akceptebla ĉe si kaj lin indigas je beatiganta vizio.

Redempto. Malgraŭ sia origino, tute materia (elaĉeti per materia kompenso), ĝi nun substrekas pli la trajtojn simbolajn kaj spiritajn de la koncepto. Foje en la komentario tiu vorto estas preferata anstataŭ "elaĉeto", pli ĉiutaga sed malpli simbolportanta.


ENKONDUKO

KIU INFORMAS LA KOMPLEZAN LEGANTARON PRI LA ORIGINO KAJ INSPIRA IDEO DE LA JENA KOMENTARIO KAJ PETAS IAN KRISTANAN KOMPATON

Pri mia unua renkonto kun Pinocchio (ekde nun: Pinokjo) mi memoras ekzakte la daton: la sepan de decembro 1935.

Italio, kiu unu jardekon pliposte estos malkovrinta en si mem antikvan kaj universalan altiriĝon al la "rezistado", tiujn monatojn unuanime klopodis forĝi al si konscion klaran kaj fieran pri imperiaj destinoj de sia popolo.

Mia patro, male, preferadis hejmecajn glorojn - kiuj estis pli elprovitaj en ĉiuj tempoj - kaj, rutine ĉiujare, tiun tagon min kondukis al sankta Ambrozio. Mi min revidas promenanta sub la enirejo de Ansperto, feliĉa en glacia kaj pikanta mateno, kun mia mano en la forta kaj malglata lia mano. Unue, iu mallonga omaĝo al la episkopo, kiu la unua aŭdacis fiksi kelkajn limojn al la imperiestra aŭtoritato, poste jen la plezuro amasiĝi inter polanoj tra buntaj kaj plenvoĉaj budoj.

Tiun ĉi fojon, krom kelkaj statuetoj por densigi mian kripon kiel okazis ĉiujare, mia patro aĉetis al mi ankaŭ la unuan libron de mia vivo, kvazaŭ volante rekoni preskaŭ oficiale leglertecon de mi nedelonge akiritan. Kaj tial alvenis en miajn manojn malmultekosta ekzemplero de "Le avventure di Pinocchio", ĝuste.

Tiel la fatala marioneto eniris mian vivon, kaj tie restis seninterrompe. Miajn rilatojn tamen kun Pinokjo, dum infanaj kaj adoleskaj jaroj, grincigis nemaloftaj psikaj reagoj pro ne tute konsentaj repripensoj.

Mi ne povis ne fasciniĝi de tio ĉi: intriga viveco, fantazia abundeco, eleganta simpleco de la rakonto emanadis tian allogon ke, kvankam ne min persvadante profunde, min altiradis kaj ligadis.

Sed el la libraj latentoj blovetadis io teda, kiun ankoraŭ hodiaŭ mi nefacile eksplikus. Eble la sekeco de Toskana lingvaĵo, kiun ni sukcesas admiri ja sed ne ami, ĉar tie nek ŝprucas la abundo de humoroj kaj gustoj nek elsaltas tuj al la okuloj "multaj el la kaŝitaj ideoj", kiuj igas gustohava kaj viva, laŭ ni, "la frazon redaktitan de homo je delikata sentemo", laŭ fama difino pri nia verkisto. Eble la ironio malpeza, iom fremda, gaja, en kiu Collodi (Kollòdi) envolvas ne nur la rakontitan historion kaj ties marioneton, sed ankaŭ la nesingardan leganton; ironio, kiun ni ŝatas, sed kiu - por "Lombarda" palato - ne sufiĉe spicita per tia kompato, sen kiu, al ni ŝajnas, ke ne ekestas vera humoro. Kaj tio, kvankam ni konscias, ke la humoro sporade disfloras en arton, ĉar ĝi devas kunmeti en unu solan tavolon de la menso apartiĝon kaj partopreniĝon, objektivecon kaj kunvolviĝon, transcendecon kaj imanentecon; afero kiu sukcesas nur ĉe Dio.

Min stumbligadis precipe la trapetolanta predikista moralismo, kiu eĉ elaĉetita iome kaj iel de nekonvencia sinteno, tedigas al mi la tutan rakonton kvazaŭ la predikaĵoj de la Grilo-Parolanta simulus trudemecajn edifaĵojn de mia sinjorino instruistino.

Se mi demetadis la libron, ĝin longe neglektante, min subtile tuŝadis iu nostalgio, foje vestiĝanta per konscienco-riproĉo. Se al mi ĝi reenmaniĝadis, mi denove ekkoleris ribelante kvazaŭ mi devintus toleri la paroladojn tro senŝirme edifemaj de sensperta edukanto. Krome, mi eĉ ne certis, ke la edukanto seriozas kaj ne mokas, krom siaj disĉiploj, eĉ siajn proprajn instruaĵojn.

Adoleskulaj pensoj ja, tiaj, kiajn, eĉ pli nekontrolitajn mi estontece estos renkontinta ĉe homoj kiuj delonge estis superintaj adoleskaĝon, kiam oni ekkulpigis la Collodian libron pri ne nur afekta moralismo, sed ankaŭ pri kompliceco kun aŭtoritatecaj kaj subpremaj edukprincipoj de la burĝa socio, pri timiga pedagogio kaj precipe pri sadismo; same kiam, inverse, oni ekmalmaskis el ĝi sociajn mesaĝojn, kritikojn kontraŭ la tiama "vivsistemo", kaj ankoraŭ la dialektikan materiismon: aŭ antaŭ nelonge oni eĉ klopodigis, por ke elfosiĝu, per psikanalizaj sondiloj, subkonsciaj erotikaj enkaptiĝoj (1).

Adoleskulaj pensoj ja, jes: sed estis miaj, tial al mi ŝajnis juste ilin registri en tiu ĉi jam senvole fariĝonta spirita taglibro.

Iun nedatitan tagon de mia juneco, komprenado sparkis miamense kaj mi eksciis. Mi kredis eltrovi, ke la rakonto entenas anoncon ja jes, sed ne, same kiel mi jam opiniis ĝis tiam, iun ambiguan mesaĝon moralume afektan kaj ŝablone admonecan: pli ol sugesti kondutregulojn, la libro malkaŝas la veran naturon de la universo; ĝi ne diras al mi intence kaj rekte kiel mi devas agi, sed ĝi senhezite priskribas la mondan kaj homan historion: ĝi ne pretendas konsili al mi: ĝi preferas provizi al mi komprenkapablon. Sub la fabela vualo, ektravidiĝis klarega kaj difinita doktrino, kiun la humiluloj de ĉiam konis kaj amis. Trans la sinsekvo de la eventoj elfadeniĝantaj unu de la sekvanta, aspekte laŭfantaziaj, mi ekvidis aĵo-vidadon aŭ mond-konceptadon sendube la plej altan kaj popularan, la plej pensigan kaj satigan, la plej riĉan kaj simplan, la plej vervan kaj logikan, kiu iam superverŝis la homan ĉiutempan menson.

Pri Pinokjo, aŭ pli precize, pri katolika ortodoksio: jen la hipotezo, kiu iom post iom estis min persvadanta kaj redonanta al mi fine pacigitan kaj ĝueblan legadon de tiu ĉi eksterordinara verko.

Al tiu ĉi, fakte, en estontaj jaroj mi ŝuldiĝis je originala intuicio pri la kapabloj de la defalinta homo, kaj ĉi tiu helpis min doktoriĝi laŭ teologio per disertacio, kiun eble neniu, mi suspektas, legis sed ĉiuj laŭdis. Mi devas, do, konfesi tie ĉi, post multe da jaroj, mian dependon: ĉiu novaĵo en mia doktoriĝa verko estis tute rabita de Le avventure di Pinocchio. Mia merito, plibone mia laboro, estis la traduko de la konceptoj el la seke alloga prozo de Collodi al mia hirta kaj peniga lingvaĵo, esperante, eventuale, instigi iun teologon al la legado kaj komprenado de tiu misterplena verko. Pinokjo aŭ pri katolika ortodoksio: tiu estis tezo mia, sed kion pensus Collodi pri ĝi?

Kiel sciate, el junulecaj jaroj traŝoviĝas ĉiam iomete da aroganteco: tiun tempon, la demando ŝajnis al mi tute sengrava. Kial interesiĝi pri la opinio de aliulo? Se Collodi ne kapablis rigardi ĝis la profundo de sia rakonto, tia anomalio, tiuokaze, pliurĝigis, ke iu ŝiru la signifon de la libro kaj senvualigu fine la enigmon de la logo, kiu tujtuje kortuŝis homojn. Mi, partianiĝante por la marioneto, opiniis, ke fine alvenis la preskaŭa revenĝo: Pinokjo, sukcesante diri ion pli ampleksan kaj kongruan ol kion antaŭvidis kaj volis la aŭtoro, senkompate redonis la ironiaĵojn al sia ironia kreinto.

La junulecaj impertinentecoj - oni scias - estas ne indaj je tro multe da serioza atento. Al junuloj oni povas indulgi - ĝis prudenta limo - ankaŭ hzardajn strabajn asertojn, des pli ke, kiel ĉikaze, ili povas ŝprucigi iun verecan fajreron.

Dezirante prizorgi kaj subteni tiun kompatopetan sintenon, mi provos elirigi koncize la fruajn antaŭsupozojn de tiu junula interpretado pri Pinokjo. Kiam "la historio de la marioneto" ekaperis popece en "Giornale per i bambini" (ĵurnalo por infanoj) redaktita de Ferdinando Martini, nia duoninsulo ne delonge jam atingis preskaŭ komplete la politikan deziritan unuecon. Ĉio aranĝiĝis en la daŭro de dek unu jaroj, precipe pere de grafo Cavour (Kavoùr), al kiu iru la admiro, kiun oni ŝuldas al la celinto kaj sukcesinto, dum aliloke oni rezerve taksu la farindecon de la atingaĵoj kaj rimedoj.

"La unika granda diplomatiisto... - verkis Dostojevskij en 1877, sed lia voĉo tiam ne blovis sur niajn orelojn - estis grafo Cavour... La itala popolo sin sentas deponprenanto de iu universala ideo kaj kiu tion ne scias, tiu ĝin intuicias. El la scienco kaj el la itala arto ĉiuflanke svarmas tia granda ideo. Nu kion akiris grafo Cavour? Iun malgrandan duarangan regnon, kiu ne gravas en la mondo, senambicia, burĝeca".

Vere, el la konfuzegoj de la itala politika Risorĝimento (= Releviĝo) - al kiuj la italaj gentoj asistis kun la sama intereso, kiun ili ĉiam nutris por la aventuroj de la "sinjoroj", mastroj fremdaj el la popola vivo - naskiĝis certe la unuigita ŝtato, neniel tamen formiĝis nacio memkonscia kaj konkorda pri la valoroj, ĉirkaŭ kiuj kreskigi la vivon. La okcentjaraj ribeladoj - inspiritaj preskaŭ ekskluzive de ideologioj fremdaj al la konvinkoj kaj sentoj de nia popolo - fakte humiligis ĉiel la katolikan ortodoksion, per kiu estiĝas la unika mondkonceptado rekonita kiel propraĵo kaj komunaĵo de ĉiuj italaj popoloj. Kaj la katolika ortodoksio, misformigita en publikaj kaj oficiale kulturaj prezentadoj, rikane ridindigita kiel regresema, snobe kaj malŝate rifuzita de la superreganta "kulturo", ekde tiam kaŭriĝis, mi memdiris, en la konscienca profundo, atendante pli favoran tempon. Tial la unuiga procedo riskis senefikigi, en la socia vivo de la italoj, la solan elementon - krom la vasta prefero al la pastasciutta (= senbuljonaj pastaĵoj) - kiu de Alpoj al Sicilio iel nin unuecigas.

Preskaŭ bildo, videbla de ĉiuj, de la perforto misformanta nian plej aŭtentikan tradicion, la placoj de niaj urboj - kie ankoraŭ eblas miri pri la grandeco kaj genieco de la lasta Mezepoko, de la Renesanco, de la Katolika Reformo (Kontraŭreformacio laŭ pigruloj) - suferis tiuperiode pro monumentaj masonaĵoj kulminantaj per barbaj kaj lipharriĉaj skulptitaj personuloj ofte rajdantaj; monumentoj nenion plenumantaj krom - jen mia fieca nerespektemo! - rememorigi al la malatentuloj la antikvajn meritojn de la ĉevala specio avantaĝe de la homa promocio.

Italio laŭlonge de la dua duono de la lasta jarcento remuntis sian politikan reunuiĝon elspeze de sia propra animo. Klariĝis al mi sekve kial, ekde la lando-unuigo, neniu voĉo leviĝis inter ni, kiu havu ion eternan ellernotan de homoj kaj sukcesu fariĝi aŭskultinda de la tuta homaro, krom la voĉo de Pinokjo.

Collodi havis koron pli grandan ol siaj konvinkoj, profetan intuicion pli altan ol sia politika konceptado. Tiel li povis komunikiĝi, eble senkonscie, kun la kredo kaj aspiroj de siaj patroj kaj kun la vera filozofio de sia popolo.

La ortodoksio, kiu ne povintus superi senmaske la cenzurajn baraĵojn de la tiutempa diktatoreca kulturo kaj de la konscia konscienco de la aŭtoro mem, fabelvestite erupciis el la anima subkonscia profundeco kaj laŭtresonis sentime. En tiu fabelo la italoj instinkte rekonis sian ĉiaman kanzonon kaj ĉiulandaj homoj perceptis nekonscie la ĉifratan ĉeeston de iu universa mesaĝo.

Mi ekvidas, ke post tiuj klarigoj mia bezono esti komprenata kaj pardonata eble kreskos. Kompreneble, junuloj ankriĝas en tromemfida pozicio, eĉ kiam tiu ĉi malmoderas kaj kolerigas, kaj ili pene nuancas supozitan eltrovon.

Jen tamen ankoraŭ du temoj - tute malsamaj inter si - kiuj, laŭ mia tiama juĝo, estus povintaj fortigi tiun novigan tezon.

Unuavice, kiel konfirmo de tiu nekutima filologia legado, sugestanta ion romantikan kaj kune freŭdisman, al mi ŝajnis scipovi indiki literaturan ĝenron de la rakonto: ĝi estas iu speca revo - apertokule imagita de profeto avantaĝe de la nacia komunumo - kie elementoj samtempe realismaj kaj superrealismaj, same kiel en ĉiuj sonĝoj, interplektiĝas kaj kunvivas senstreĉe; kie fizikaj dimensioj mem de homoj, bestoj, aĵoj, kaj respektivaj proporcioj, ŝanĝeme varias, kiel en sonĝoj, sen ke iu miru pri tio; kie la plej gravaj personoj - Pinokjo, la Feino, la Grilo-Parolanta - povas ankaŭ morti, sed ili pro tio ne ĉesas ŝtelume reaperi, kiel obsedantaj inkuboj. Sonĝo, kiu elkoviĝis en la subkonscio de la aŭtoro kaj de nia popolo - kien arbitra filozofio ĝin kripligis - la sama vivo-konceptado, kiun iam ellaboris Francisko el Asizo, Tomaso el Akvino, Dante Alighieri; aŭ, por sin turni al pliproksimaj tempoj, la sama vivo-konceptado de L. A. Muratori, G. B. Vico, A. Rosmini, A. Manzoni: nome el inter la famegaj italoj, la ero plej solida.

Precize pro tia sia sonĝnaturo, la rakonto ŝanĝiĝas per strukturo kaj signifo de siaj detalaj partoj, kaj foje ĝi prenas aspekton de parabolo (kies tuteco esprimas ideon sen ke la unuopaj verkelementoj ŝarĝiĝu per detalaj mesaĝoj) alifoje de alegorio (kie ĉiuj detaloj havas ion por diri) aŭ de ludema fantazia konstruaĵo (el kiu oni ne povas eltiri alian sencon krom la simpla plezuro de la inventado).

La dua konfirmo al mi devenas el ĝia simileco kun la ĉefverko de Ariosto, la plej konvinkiga el multaj parencaroj literaturaj aŭ popularaj (vidu " I Promessi Sposi" kaj " Il Teatro de Stenterello"), kiujn oni atribuis al tiu ĉi libro; kiu mirinde toleras ĉiujn alproksimiĝojn kaj interpretojn, glatige rivelante tiajn dikecon kaj fortikecon, kiajn okulfrape ĝi ne vidigas.

La du poemoj egaltaksiĝas pro la feliĉa kaprico de la okazantaĵoj, pro la ĝojo sin fordoni al neelĉerpebla kaj satiga fantazio, pro la ironia rideto pri personoj, kiuj - ankaŭ en "Orlando Furioso" (Orlando Furiozo) - pli ol ostakarnaj kreaĵoj ŝajnas precize marionetoj agantaj kaj babilantaj nur por distro de la spektantaro kaj, eĉ pli, de la poeto mem.

Escepte de tia tre notinda simileco, okultrafas ankoraŭ plinotinda malsimileco. La Ariosta poemo posedas nek necesan komencon nek strukturitan finon: la kurteno povus leviĝi kaj malleviĝi, en kiu ajn momento ne difektiĝante pro tio la komprenado de la verko. La puŝo naskiĝas el la subkomprenita mondbildo, la sama funde de la helena antaŭkristana kulturo: historio teksas senfinan tolaĵon kiel tiun de Penelopo, kiu povas ĉiam karusele rekomenciĝi denove. Male, la Collodia verko havas ekon, kiu estas premiso kaj fonto de la tuta elvolvo (kreiĝo kaj fuĝo de la kreinto); eventon intense draman, kie la libera decido pendolas inter du destinoj; transtempan solvon (nome, reveno al la patro kaj transnaturiĝo): sed tio koincidas, sen iu ajn racia dubo, kun la nekonfuzebla kaj nereduktebla koncepto pri historio, kiu nia kulturo akiris el la kristana Revelacio.

Tial proksimume tiamaj enpensaĵoj miaj, pri kiuj mi hodiaŭ ofte akuzas malgravigojn de mia juna aĝo.

Ke tiuj estu aŭ ne estu objektive defendeblaj, al mi nun ŝajnas ne tre grava problemo: kondutante kvazaŭ tio ĉi verus, mi ankoraŭ foje konsentas al mi kadencigi ĉiutagan meditadon, flankenlasante asketajn kaj mistikajn verkojn, sur "Le avventure di Pinocchio". Kaj mi avantaĝas ne malmulte.

Tiel tagon post tago naskiĝis ĉi modesta komentario.

Mi scias, ke mi ne la unua interniĝas en la teologian legadon pri Pinokjo kaj esperas ne resti la lasta. Kompanio de meritplenaj personoj impetu, kiam oni trairas vojon kontesteblan kaj malmulte vizititan. Ja kelkaj povus brueti, ke la teologia ekzegezo devus prizorgi librojn de la Sanktaj Skriboj aŭ de la Patroj. Kaj la sugesto estas sendube aprobinda.

Oni observu tamen, ke, tiujn ĉi tempojn de nebridebla specialigo, la heterogeneco disiganta la komentarion disde la komentita teksto ja avantaĝas per ŝatata prudento: nek la teologoj kaj la profesiaj bibliistoj nek des malpli literaturistoj devus senti sin provokataj. Tiel mi esperas, ke tiuj paĝoj superu akuzon pri nekompetenteco kaj facilanimeco; ili tion superu ne pro manko de difektaĵoj, sed pro manko de senindulgemaj kaj interesitaj kulpigantoj.

Aŭ eble ilin mallaŭdos ĉiuj: meritita puno por tiu, kiu emas troruziĝi.


Prepara ĉapitro

DISKUTO PRI KIU ESTIS IAM

Estis iam...
"Reĝo!" - tuj diros miaj etaj legantoj.
Ne, miaj knaboj, vi eraris.
Estis iam peco da ligno.

Kiu sin preparas fabeli aŭ elvolvi teologian meditadon, tiu ĉi tuj falas en la problemon de la komenco: kiel oni uverturu? De kie oni ekiru? Kiu unue ekestis?

La fabeloj proponas ekde ĉiam akordan solvon: iam ekstaris reĝo. Kaj la infanoj - al kiuj estas donacite koni la "ĉielan regnon" - ne suferas ian ajn retenemon kaj ĉiuj sekvas la ortodoksecon de la fabeloj. Collodi, male, genia homo, preterlasas la komunan diruverturon rivelante tiel preferon al la nekonformeco kaj kuraĝon kaj sentemon pri la konkretaj valoroj. Tial li malkaŝe-ŝove korektas siajn etulojn: Ne, infanoj, vi eraris! Kaj lia rakonto originale startas tute novige: Ekzistis iam ia lignaĵeto.

Sed, ĉar la "similantoj al ili posedas la dian regnon ( Mk 10, 14)", ĉu oni povas malserioze neglekti la juĝojn de la etuloj? La demandon, laŭ ni, oni devas alfronti per tiom pli da kuraĝo ol kiom da ĝi pli elverŝiĝas el la teksto mem.

Ni demandu: al kiu flanko akordiĝas la konformeco? Ĉu kun la flanko de fabeloj, kiuj, defiante komunan pensmanieron, al ni parolas pri kronoj kaj sceptroj en tia mondo, kie neniu reĝo jam aperas plu, aŭ ĝi preferas la preludon de Collodi, kiu kliniĝas al la ŝablona krudaĵo de lignopecetoj? Ĉu havas pli da kuraĝo Collodi startante el lignaĵeto, kies ekziston neniu povus kontesti, aŭ montras pli da ĝi la fabeloj alkroĉiĝantaj al la ekzisto de iu Reĝo, kiun neniu sukcesis vidi?

Sed pli gravas jena tria problemo: ĉu estas jam certigite, ke la realecon kaj konkretecon posedas nur tiu, kiu priatentas precipe la lignopecetojn? Se iu Reĝo ĉeestus sendiskute, la plej praktika kaj pozitiva solvo sugestas komenci precize de li. Se, poste, rezultus rekonfirmite, ke sur tero kaj ĉielo ne supozeblas iu ajn reĝo, sed sursceniĝas nur lignaĵetoj, eble pleje konvenus, ke - el realisma vidangulo - ni juĝu la tutan historion nesenca kaj neinteresa, kaj, ferminte la libron, ni iru distri nin aliloke kaj alimaniere.

Ankaŭ pri tiu punkto, tamen, Collodi rivelas klarvidan talenton: rifuzinte tiun konvencieman kaj proponinte alian ekon, sendube pli teran, li enviciĝas en la estimatan kategorion de pioniroj. La unuaj vortoj de la libro nenion faras krom subvoĉe sed senduoblsence anticipi la antropologian vojturnon, pri kiu memlaŭdas multaj hodiaŭaj teologoj; laŭ tia "vojturno" ŝajnas definitiva konkero la memkonscio, ke ni bezonas meti en la unuan lokon, inter la konsiderendaj objektoj, ne plu Dion sed la homon, kun ties problemoj kaj ties reklamacioj.

Sufiĉas tiuj malmultaj prinotadoj por komprenigi, per kiom da delikateco oni devas instaliĝi ĉe la demando: kiu ekestis la unua iam? Pri kio ni limiĝas nur proponi iujn rapidajn konsiderojn.

Pro amo al klarigo ni distingu tri diversajn esploro-liniojn: Kiu estis antaŭ la komenco? Al kiu oni turnu unue sian atenton? De kio aŭ kiu eliru nia teologia analizo?

Kiu staras en la plej antaŭa komenco?

Senduba respondo. Ĉe la komenco estas Dio (Gn 1,1). "En la komenco estis Vorto (Jo 1,1) ". En komenco staras la Dia Spirito; eĉ ĉiuj komencoj apartenas al la Spirito: la komenco de la kreiva ago (Gn 2,2), la komenco de la savlaboro (Lk 1,35), la komenco de la elaĉetita homaro, nome de la eklezio ( Ag 2,14). Biblie, ĉe la komenco ekestas la Reĝo, kiu montriĝis al Jesajo en la horo, de ties neserĉata vokiteco: "Miaj okuloj vidis la Reĝon, la Sinjoron de la ĉielaj armeoj (Jes 6,5)".

Precize ĉar ekde ĉiam tia senfina kaj tre simpla lume fajra ĝojooceano, el kiu konsistas la senfine vivanta kaj senfine beata Dio, superplenigas ĉiun imageblan spacon, precize pere de tio ni estas savataj el la nenio. Se la Reĝo ne ĉeestus kaj ne pulsus la mistero de sia triunua vivo ekde la komenco, hodiaŭ la kosmo malplenus kaj ni estus iuj senpezaj absurdaĵoj senfine drivantaj en neniejon.

Sen Dio, nia universo senviviĝus kiel dezerto, kaj homo, kvankam foje ŝajnanta granda al si mem, ĝin eĉ ne fikcie plenigus. Li eĉ ne sukcesus plenigi sian internan mondon: homo, tiurilate, instaliĝas kiel spiritspaco, kiu postulas, ke oni akceptu tiun, kiu jam prezentiĝis.

Kiun ni atentu?

Se ĉe la komenco elstaris la Reĝo, la unua atento devas esti al li. Dio, se li ekzistas, malpermesas resti rande aŭ, pli aĉe, esti interkrampita eĉ nur pro nura metoda sinteno, eĉ ne laŭ unu momento. Nenio komikas pli ol la tie kaj tie asertata oportuneco konduti kvazaŭ Dio ne ekzistus - "ut si Deus non daretur", latine dirite - celante redoni al homo kaj mondo rangon kaj fieron de la ĝusta sekulareco. Se Dio ekzistas, la estaĵoj esence rilatas al li, tial ke ĉiu alia maniero ilin konsideri, insidus kontraŭ ilia aŭtentikeco. Se mi strebas pensi, ami, esperi, vivi kvazaŭ Dio ne ekzistus, samtempe mi devigas min mem pensi, ami, esperi, vivi, kvazaŭ eĉ mi mem ne havus ian ajn konsiston.

Kiu, por plej bone ekzalti la brilegon de la luno, proponus estingi la sunon, sendube pli saĝe kondutus ol tiu, kiu sugestus ombrovolvi Dion, elpelante lin, eĉ nur supoze, el nia konscio, tiel ke homo tre libere memstaru kiel unika heroo de kosma soleco kaj kiel nesubstituebla juĝilo/mezurilo de ĉiuj realaĵoj.

De kio startu nia teologia rezonado?

Oni povas komenci, de kie oni volas. Kiu respondis ekzakte la unuajn du demandojn, tiu ĉi libere respondu laŭsiaplaĉe la trian.

La mondo ne konsistas el amaso da aĵoj malligitaj inter si: la veroj - se tielaj - interplektiĝas ĉiuj reciproke: do, de kiu ajn elirpunkto oni ekĵetas la hokon, oni senĉese fintuŝos la unikan kaj ĉiokomprenan projekton de Dio.

Kondiĉe, ke oni ekiru, tamen; ni ne kaptiĝu, nome, en la unua koncernata realaĵo kaj ne absolutigu ĝin. Oni komencu eĉ de lignaĵeto, kondiĉe, ke ĝi estu ekzamenata senantaŭjuĝe, kaj se neopiniebla voĉo rektigas niajn orelojn, tiun ĉi oni ne neu - same kiel majstro Ĉerizo - ennome de iu mode deklamita aksiomo.

Collodi, lokigante ĉekomence de sia fabelo lignaĵeton, sukcesas finfine atingi la Patron. Ĉiuj teologiaj vojoj kaj startpuktoj efikas, kondiĉe ke neniu el ili kripligitus. Ĉiu vero kapablas plani starton, kondiĉe, ke ĝi "katolikiĝu" - tio estas, "neamputiĝu" - kaj estu akceptata kaj disvolvata laŭ siaj konsekvencoj.

Aliflanke, diskutanto pri homo parolas implicite ankaŭ pri Dio, kies bildo la homo estas. Kaj kiu situigas Dion kiel la unuan intencan objekton de sia rezonado, tiu ĉi ne kapablas samtempe ne meti la homon en la centron de siaj atentoj, eĉ nevole, ĉar la subjekto estas ĉiam samtempe alvenpunkto de ĉiu intelekta aktiveco, kaj la konatiga principo, kiun ajn objekton ĝi penu lumigi, mem ĉiam resaltas lumigita.

Kiel oni vidas, se ni konsideras kritike tion, ni ne riproĉas senapelacie la manieron, per kiu Collodi ekigas la fabelan rakonton.

La unika vera "antropologia vojturno", el ekzakta vidpunkto, estis plenumita de la Patro, kiam decidis antaŭ ĉiuj tempoj pri Jesuo krucumota kaj resurektonta kiel la "principo", kiel la "unuenaskito", kiel "superulo en ĉio (Kol 1,18)". Komence do staras nur iu povra kaj senviva lignaĵo, sed iinundita kaj indigita de la Diaj forto kaj riĉeco kaj plie ialtigita al reĝa indeco. La etuloj kaj Collodi tiel akordiĝas.

Ja el tia "strabaĵo", mistere antaŭvolita de la Dia amo, eliras la vera fabelo pri homo povra en kapabloj kaj senfina en deziroj, febla en si mem kaj ĉiopova en tiu, kiu lin fortigas; pri homo, kiu kruduliĝas tra ĉiuspecaj malnoblecoj kaj supernobliĝas super ĉia altego; pri homo kiu ne kapablas propraforte stari kaj antaŭeniras al la eterna Regno; pri homo kiu nenion faras krom perdiĝi kaj fine rehejmeniĝas!

Tial ni povas fine ekscii pri tiu, kiu ĉeestis iam: "Komence de la libro estas skribite pri mi", diras la Filo de la Homo. Tiu ĉi, kiu estas samtempe la Unuenaskito de la kreado kaj Solenaskito de la Patro, staras certe ĉe ektagiĝo de la granda plentago kaj la tuta historio eliras el Li. El Li konsiston prenas ĉiuj estaĵoj, per Li ĉiu nia konago kunligiĝas al Dio, per Li devenas al ni ĉiu vera konceptado pri hom..


Ĉapitro 1

Pri la maniero per kiu Majstro Ĉerizo, lignaĵisto, trovis pecon da ligno, kiu ridis kaj ploris kvazaŭ infano.

LA SURPRIZOJ DE MATERIALISTO

Majstro Ĉerizo sin taksas homo kultanta, sub sia peruko, revojn nenispecajn. Li, priatentante sian laboron, ne sin lasas logi de distraĵoj, kiuj puŝu liajn interesojn trans vidaĵojn kaj tuŝaĵojn.

Li eĉ ne provas esplori pri la nekonata origino de tiu lignopeceto, kiu, laŭ lia diro, aperis ĝustatempe: li verŝajne supozas ke ĝi kaŝas intrigon taŭgan por fierigi nur naivan metafizikiston.

Por li peco da ligno estas nur konkreta peco da ligno, tute simila al tiuj pecoj, kiujn vintre oni enmetas en hejtilojn kaj kamenojn por ekbruligi fajron kaj varmigi ĉambrojn.

Tial por ĝi sorto ne povas esti malsama.

Se hazarde ĝi iĝus tableta piedo, tio - ĉe la okuloj de pozitiva homo kiel majstro Ĉerizo - honorus sendube tiun lignon per neespeebla bonŝanco. En projekto tia flagras la kulmino de fantaziado kaj aŭdaco konsentitaj al nia kvieta kaj petole rezonema lignaĵisto.

Li, homo sin fordonanta al principoj kaj tiom satigita de komuna saĝo, senbate gajnas rajton esti konsiderata, sen ofendo al iu ajn, kiel simbolo de ĉiu ekvilibra kaj scienca materiismo.

La principoj de ĉiaj majstroj Ĉerizoj plenhele kaj nediskuteble brilegas. El tiuj ni skize listigu iujn.

Unue: nur tio, kion oni povas observi kaj manuzi rajtas loĝi en la kategorio de vero; la ceteron oni taksu kiĉo, eraro, trompo, superstiĉo, eksterekzistaj eblecoj.

Due: nur tio, kio ĉiam okazis, povas okazi; se io diversas rilate al la kutimiĝintaj okazantaĵoj, tio signifas, ke tio ne okazis.

Trie: ligneto estas nur ligneto.

Per tiaj brilantaj principoj - kiujn li, principema homo, neniam akceptas pridiskuti, ĉar al li kredus dubi pri la ekzisto de la suno mem - nia majstro Ĉerizo finas sternante sian postaĵon teren. Li sin trovis sidanta sur tero. Lia vizaĝo aspektis tute aliŝanĝita, kaj eĉ la pinto de lia nazo, de preskaŭ ĉiam ruĝa, kia ĝi estis, pro la granda timo estis iĝinta blua.

Por eki, ni deziras elvoki kelkajn rezervojn precize rilate al la tria principo, kiu ŝajnas tiom evidenta, ke ĝi sendube koincidus kun la identecprincipo mem. Sed, se ekzamenita de tre proksime, ĝi ne konvinkas: ĉiu estaĵo, konsiderata nur en si mem, tio estas sen iu ajn ligo kun la tuta realo kaj sen iu karaktero superfluanta ĝiajn ŝajnajn limojn, memzoge atestas pri si mem aŭ, en la plej bonvolema taksado, forturne abstraktiĝas. Neniu estaĵo fakte ekzistas en aparta unuopeco, sed ĉiuj koncertas en kaj kun la tuta ekzistantaro por ĉion interŝanĝi, jen la sola kondiĉo palpeble reala kaj plena; kaj tia komunika kaj reciprokinflua partopreniĝo asignas al la nepre unuopaj fragmentoj ion pli grandan ol kion ili aspektas.

Lignopeceto, vidata en si mem, estas malpli ol lignopeceto, ĉar ĉiu analizo de ĝiaj karakterizaj aspektoj ne kaptas la ligon kun la "unututo" - ligo, kiu ĉiamdaŭre aktivas - kaj ne sukcesas elkriptigi ĉiujn potencialajn trajtojn, kiujn la objekto ekstraktas el tiu vivdona interkuniĝo. Aliflanke, peceto da ligno, kiu estus vidata kiel parto vive unuigita al la tuto, entenas ion riĉigantan la pecon da ligno mem kaj tial ĝiaj virtualecoj gravediĝas trans eblaj antaŭvidoj.

El la superrego de la Ĉeriza filozofio defluas la fonto de la plej nombraj kaj gravaj devojigoj afliktantaj la nuntempan mondon, tiom ensorbiĝintan en sciencismo kaj fizikismo. Nur por ke ni interkompreniĝu, jen kelkaj etaj rimarkindaj ekzemploj: medicinaĵo, kiu kuracus nur hepaton kiel pacienton tute memstarantan rilate al la tuta organismo; socio, kiu pretendus eduki infanon forigante lin el lia familio; sociologia doktrino, kiu konvinkiĝus, ke iu homo povas esti ankoraŭ homo, post kiam lin oni detranĉis el komunumo kaj senigis je liaj tradicioj; iu kristana pensisto, kiu ekzaltus iun ajn dogmon izolitan el la koncerna aro de ĉiuj dogmoj unuiĝantaj en la vivanta unueco de la ortodoksio: humoraĵoj ĉiuj indaj je majstro Ĉerizo kaj ties principoj.

Se ne enkalkuli, krome, la misvidojn rilate strukturon mem de la esto, kiam oni opinias scipovi iun kreitan estaĵon sen elvoki la kreintan eston, al kiu male ĉiu kreitaĵo ĉiam ontologie korelacias.

Entute, ĉiu estaĵo parte malkaŝas vere sin mem nur se ĝi estas vidata en la "unututeco", en kies interno ĝi estis volita kaj projektita kaj planita. Sed, tiele, ĉar entenata en la "unututeco", ĝi estas pli ol tiu ĉi estaĵo.

Nun ja ĉiuj komprenas, ke ankaŭ la dua principo ne rezistas plu: se neniu estaĵo kondutas kiel memsufiĉa monado, sed larĝiĝas al la vivo de la "unututeco", neniu kapablas mezuri aŭ antaŭdiri la realajn virtualajn, este kaj pove, entenaĵojn de neniu kaj la surprizoj ĉiam eblas.

La unua principo krome entenas evidentajn kontraŭraciaĵojn, ĉar dum ĝia regulo validus absolute, ĉiuspace, eterne, male ĝiaj proponintoj ĝin faras privilegie escepta veraĵo: veraĵo, kiu ĉiuokaze ne sin prezentas kiel io empirie kontrolebla per sensoj; tial brilegiĝas la memkontraŭdiro.

Se oni dirintus al majstro Ĉerizo, ke tiu simpla brulligno estus fariĝonta post multaj peripetioj modela infaneto, li ĝuste estus krevinta pro indigno, li ĝuste, kiu ĵus perceptinte voĉeton elirintan el ligno, subite falis fulmofrapite.

Ĉe la komenca tagiĝolumo de l’ mondo, neniu majstro Ĉerizo - se tiu ĉi ebliĝintus ĝui spektaklon kune kun la ĉielaj spiritoj – estintus kapabla antaŭvidi la estontecon. Kaj kiam startis la homa fenomeno, li povintus maksimume hipotezi alvenon de iu speciala simitipo, morfologie distingiĝanta disde kvarmanuloj, sed kun identa sorto. La "homo sapiens" estus fariĝinta por li bela surprizo.

Al la materialisto ne mankas logiko, mankas imagivo; pli ol la rezonkapablo en li mankas la fantazio.

Multe da konvinkaj kialoj orientas nin serioze ŝati evoluisman teorion. Eĉ, ĝi povus esti pensata ja kiel tre certa scienckonkeraĵo, se ni povus elpruvite ekskludi la eblecon, ke Dio estas afable amuziĝanta pri niaj streĉigoj. Tio estas, oni devus certigi nin, ke la Dia amuziĝemo ne estas pretiganta pri la kosmaj travivaĵoj spektaklan teatraĵon antaŭ la anĝeloj iun posttagmezon de festotago. Tiucele, li povintus dissemi terajn tavolojn per mandibloj, kranioj, tibioj kaj ĉiuspecaj relikvoj apartenintaj al estaĵoj, kiujn neniu imagis ekzistintaj, por amuzi la kerubojn, por ke ili kontemplu la sagacajn restarigojn, kiujn ni sukcesas rekonstrui per niaj subtilaj cerbumaĵoj kaj sciencaj kombinaĵoj. Temas pri distran suspekto, kiun tamen rigore nek scienco nek filozofio kapablas nuligi.

Ĉiuokaze, por eniri la nombron de pensemaj personoj, ni tuj asertas, ke, se evolucio reale agadis, la mirego rilatas tute kaj nure majstrojn Ĉerizajn. Tioma granda peno por teni en la rangoj de komuna destino la teruran lignopeceton, ne sukcesas. La lignopeco rifuzas similiĝi al tiuj de la ŝtiparo.

En la komplika - sed finfine homogena - kosma procezo, homo fakte renversulas. Li, kvankam elmergiĝinta el materiero, ne sin lasas renversi per la ĝenerala disvolviĝo de ĉiuj aliaj aĵoj, kaj kreskas kaj evoluas laŭ nedirita, unika, kapricema linio. Post lia apero la "harmonio" de la naturo ĉiam rompiĝos, kaj ĉiu ekologia ekvilibro ĉiun epokon kriziĝos.

Homo naskiĝas el plenmano da vivanta materio anarkie kanaliĝanta en ĝustan evoluadan linion. Tiu evoluo plu marŝas ankoraŭ hodiaŭ, riskante serioze damaĝi la ordon blindan, surdan kaj tedan de la tiel nomata naturo. Konscianton pri la ekzisto de la Spirito, tiaj okazaĵoj ne mirigas. Sed tipulo kiel majstro Ĉerizo restas senspire pricerbumanta pri hipotezoj la plej materiisme heterodoksaj: Ĉu interne kaŝiĝas iu? Kvazaŭ skeptike dirante: ĉu verŝajnas, ke lignopeceto estas ne nur lignopeceto?

Tamen, lia apriora komuna saĝeco fine agas venke kaj diktas la fundamentan regulon de ĉiuj homoj similaj al li: Mi ne povas kredi!

Latentas certe - li pensas - iu eltenebla kaŭzo de tiu ĉi abrupta anomalio pormomente renversinta la mondon ĝis tiam ordigitan kaj antaŭvideblan: Majstro Ĉerizo rigardis sub la stablo, kaj neniu; li rigardis en ŝranko, kiu restis ĉiam fermita, kaj neniu; li rigardis en la korbeto de la segaĵeroj kaj rabotaĵeroj, kaj neniu; li malfermis la pordon de la laborejo por rigardi ankaŭ sur la strato, kaj neniu! Kaj do?

Mi komprenas, tiam li diris ridetante... Li reale nek komprenis nek trovis multe da invitoj por gratuli sin. Tamen la sola vojo, kiun li obstinas sekvi, firme entenas ĉion interne de la amplekso de realaĵoj materie kaj empirie sensitaj, neante ĉiun diferencon inter la estaĵoj: ĉio samas, ĉio enordas, la spirito estas tro verva, por ke oni akceptu ĝin! Tiu ĉi lignopeco, jen estas ĉi tie; ĝi estas peco da ligno por kameno, kiel ĉiuj aliaj, kaj se oni ĵetus ĝin sur fajron, certe oni povus kuiri poton da fazeoloj.

Sed tiel li interniĝas laŭ vojo, kiu lin ne progresigas, eĉ enkondukos lin treniĝi teren per la postaĵo.


Ĉapitro 2

Majstro Ĉerizo donacas la pecon da ligno al sia amiko Ĝepeto, kiu ĝin akceptas por fabriki mirindan marioneton, kiu kapablu danci, skermi kaj fari la mortosaltojn.

LA ETERNA RADIKO DE NIA ESTO

En tiu ĉi punkto eniras la scenon Geppetto (de nun: Ĝepeto), kiu eĉ se aperante nur ĉe la unuaj kaj la lastaj fabelĉapitroj, manifestiĝas kune kun Pinokjo kaj la Feino elstara personulo; el li, fakte, deruliĝas la tuta fabelo, kiu ĉirkaŭ li ruliĝas kaj, per la reveno al li, kunruliĝas.

Al ni li estas prezentata maljunulo tre sprita, ornamita per flava peruko kiu kromnomigis lin "polentina" (eta maizkaĉeto); kaj pro tio li ofte furioziĝis, ĉar li estis tre flamiĝema. Ankaŭ li metias prilaborante lignon. Entute, al majstro Ĉerizo li multege similas: similas al li more, kulture, stature, tiom ke neniu, survoje ilin renkontante, estus taksinta pli estimebla la unuan ol la alian.

Male, el la postuloj de la rakonta disvolviĝo kaj objektiva signifo de la rakonto, la diferenco abismas: Ĝepeto pivotas kiel simbolo de Dio mem.

La simileco inter la du figuroj nin instruas pri io: la mallerteco de Ĝepeto aspekte kaj kondute, lia vundebleco, la ŝajna homogeneco kun majstro Ĉerizo, min memorigas, ke precize Dio tiamaniere, pere de la religia vokiteco de Abrahamo, montriĝis ĉe la antaŭscenejo de la historio, kvalifikiĝante fakte kvazaŭ unu el la multaj tribaj dioj, kaj precize tiamaniere la Dio-ideo ankoraŭ hodiaŭ vojaĝas sur la mondaj vojoj. La teismo prezentiĝas rompebla, timema, hezitema, ofte erare prezentata; defendata per argumentoj, kiuj ŝajnas pricerbumitaj intence por instigi al la ateismo. Tial, fakte, teismo kaj ateismo parencas inter si: ambaŭ ofte havas nelertajn propagandistojn sin apogantajn sur neellaboritaj rezonadoj taŭgaj pli por enuigi ol por persvadi.

Sed, escepte pro eksteraj similecoj, la du protagonistoj diferencas inter si per senfina distanco. Fronte al la lignopeceto, ili reagas tute kontraŭamaniere. La perspektivoj de majstro Ĉerizo karakteriziĝas per la plej kutima konvenciemo: li obstine daŭrigas pensi nenion pli genian ol destini ĝin al fajrejo por boligi poton da fazeoloj aŭ, maksimume, por fari piedon al tableto. La planoj de Ĝepeto tiom aŭdacas, ke ni - kutime pliproksimaj al senkolora saĝeco de majstro Ĉerizo - tre konsternite ilin ekaŭskultas: li volas fari marioneton miregan, kiu kapablu danci, skermi kaj mortosalti. Necesas multe da imagpovo kaj memfido en siaj metiistaj kapabloj por magie liberigi el inerta trunko iun personon tiom vivan kaj moviĝantan, samkiel oni bezonas eĉ Dian rigardon por vidi, en la mallarĝeco kaj netravidebleco de la materio, la senlime lumigan estonton de la spirito.

Ĝepeto ekde la komenco konceptas projekton kaj ĝin lasas kreski ĝis plendifinita plano: mi pensis fabriki per mi mem belan marioneton. Pinokjo, tial, ne plonĝas en la ekziston hazarde: antaŭe li estas imagita kaj volita antaŭ ol esti lanĉita en la ekziston; eĉ li ekzistos ĝuste pro tia pripensita decido.

Tian konkludon ne marĝene oni rimarku. Mi sendube diras, ke klarigi ĉu homo rezultas el senvivaj fortoj de okazaj kunfluigoj kaj dinamikaĵoj aŭ ĉu je la origino de lia ekzisto efikis konscia decido, estas antaŭsolvenda problemo. Mi ne sukcesas kompreni kiel kreitaĵo akcepteble raciema allogiĝe insistas en la esploro pri demandoj prisciencaj, priekonomiaj, pripsikologiaj ktp, antaŭ ol esti trovinta respondon pri tio. Ĉi tie oni devus vere paroli pri elektita memfremdiĝo.

Ja multaj snobas enmergiĝi kaj enŝlosiĝi tra tiaj esploroj, ĉar ili taksas nesolvebla, kaj tial vana, la "antaŭsolvendan problemon". En ĉi okazo la memfremdiĝo ne malpli gravas, nur pli senesperas.

Des pli ke la demando pri nia origino trude iĝas la demando pri tio, kiel vivi hodiaŭ: se mi konvinkiĝus, ke mia homa historio komenciĝis hazarde, estus neniaj kialoj por ne preterlasi al la hazardo ankaŭ ĝian disvolviĝon.

Mi ne komprenas, kial mi intermiksiĝu per miaj inteligenteco kaj volo en ian aventuron, kiu ekfajriĝis sen plana interveno de iu inteligento kaj de iu volo. Se mi estas projektita kaj planita, mia ekzisto sencas; se mi estas ne planita nek projektita, iĝas senrajta ĉiu provo doni nehazardecon al la ekzisto.

La projekto povas esti nur eterna, ĉar al Dio nenio akumuliĝas adicie, sed ĉio ekzistas en li de ĉiam, sen evoluoj.

Mia antaŭekzisto en la eterna projekto min konfirmas en la espero esti destinita al la senfina vivo, ĉar la du aventurlimoj, la "protologio kaj eskatologio", tio estas la antaŭo kaj posto de la homa surtera vivo, inter ili esence korelativas. Kiu ne antaŭekzistas iamaniere eleterne, tiu ne povas trovi spacon en la eterneco, kaj nepre destiniĝas al pereo; kaj kiu iamaniere enprofundigas en eternecon la radikojn de sia esto, tiu ĉi estas farita por la eterneco. La Dia projekto konstituas la nepre eternan radikon de homo.

Kvankam eterna, ĝi estas tamen, mistere, projekto libera: nenio malebligis, ke Dio faru aliel. Eĉ la decido ekzistigi homon tiom sendependas de ĉio, ke ĝi okulfrape ŝajnas neracia. La eniro en la ekziston montras nenian konvinkan pravigon.

Kial Dio decidis transponti la senfinan distancon, kiu lin apartigas disde la nenio; kial li ne kontentiĝis je la grandegeco de sia maro kaj elektis, ke la vivo superabundu trans la oceano de lia ena perfekta ĝojo; kaj kiel li scipovis trovi lokon por ni en spaco jam plenega je lia senfineco, sukcesante starigi nian etan liberon enkadre de lia senlima libero: jen la unua kaj eble la plej grava inter la enigmoj, kiuj trafas pripensanton pri la homo-ekzistiĝo. La vera mistero de la universo ne koncernas la ekziston de Dio: se io ekzistas, tio povas esti nur io absoluta. La aŭtentika mistero de la tutmondo estas mia ekestado: tio estas, la ekzisto ankaŭ de io esence distingebla disde li.

Fronte, tial, al la ekzisto de homo - kredantoj aŭ nekredantoj - ni ne sukcesas eviti aŭ la unuan aŭ la duan de la jenaj demandoj. Kial Dio volis fabriki por si tian belan marioneton, kiu scias danci, skermi kaj mortosalti? Aŭ: kial el sciomanka materio povis spontanee ĝermi tiu ĉi estaĵo tro kaj tro dolorige konscia?

Neniu el ili, bedaŭrinde, allasas, rigorsence, respondon netrompan aŭ malprecizan. Pri la kialoj, kiuj favoris kaj determinis nian ekziston - kredantoj kaj nekredantoj - ni sammaniere trempiĝas en mallumon.

La mallumo implicita en la dua demanda hipotezo ege plumbe pezas kaj premegas nuligante ĉiun valoron pri nia ekzisto.

Male, la ĉeesto de iu Dio decidanta krei, sendube superas ĉiun komprenkapablon, sed estas mallumo, kiu prilumas la ekziston. La Kreinto restas kovrita kaj nekomprenebla, sed fariĝas klara mia ekzista situacio. La Diago daŭrigas ne riveli, je miaj okuloj, la racie kontentigan kialon, sed trovas kialon mia vivo. La mistero de la radiko eterna de mia esto konservas sian nepenetreblecon, sed disradias sian brilon sur ĉiujn estaĵojn kaj pruntas al mia spirito la unuan veran ĝojomotivon.

Jen la ĝojo scii, ke mi estas rigardata kaj pensata de ĉiam.

La konsciiĝo, neevitebla por ni, pri la sento de nia relativeco, kontingenceco, hazardeco, premas sur nin kvazaŭ inkubo: ni angoras troviĝi - "gelidis sub astris" (ĝèlidis sub astris = sub glaciaj astroj) - al la diskrecio de iuj potencoj, kiujn ni nescias kaj kiuj nin ignoras. Nu, la konsciiĝo pri tia Dia projekto ĉesigas tiun inkubon. Estas la feliĉo ne povi ne konsciiĝi, ke mi alsaltis en ekziston kaj vivas ne pro kaprico de sennomaj fortoj, ĉe kiuj mi ekscitas neniun intereson, sed pro transcenda volo elektinta ame sin komuniki, el kiu ĉio fontas.

Plu restas, tamen, vivega la sento de necerteco, nome la konscio ke mi estas ŝvebanta super la abismo de l’ nenio, nia origina patrujo; tiu ĉi sento tamen devenas ne plu de ekzistenciale hazarda kondiĉo, sed ĝi superverŝiĝas el suverena Dia volo decidinta krei: Mi pensis mem fabriki.

Tial nia necerteco ne angorigas plu: mi estas gluita per unu sola fadeno sur la nenio, sed ĝi estas la tenacega fadeno de l’ amo de l’ fidela Dio.


Ĉapitro 3

Reveninte hejmen, Ĝepeto komencas fabriki marioneton ĝin nomas Pinokjo. Unuaj petolaĵoj de la marioneto.

LA FARINTO PATRIĜAS KAJ "EKSUFERAS"

Ĝepeto senprokraste tuj sin dediĉas al sia projekto. La kreo de la marioneto startas riĉiĝante je neatendeblaj spertoj, kiuj bezonas esti analize ekzamenataj.

Sed ni antaŭe devas reliefigi, ke la decido krei kuniĝas ekde la komenco kun tiu patriĝi: antaŭ ol engaĝiĝi gravuri sur sia lignopeceto, Ĝepeto ie ĝin personigas, donante al ĝi nomon, kaj tiel Pinokjo, kontraŭe al ĉiu racia atendo, estas nomata antaŭ ol konstruata: fripona fileto. Ni, nome, tuj informiĝas, ke la projekto de la Kreinto, certe ja admirinda el si mem, fakte estas senfine pli miriga ol kiom ĝi aspektus ĉekomence. Pinokjo daŭrigas esti faritaĵo de manoj de ĉi revema farinto, sed li entreniĝas en la nekredeblan altiriĝon eniri, revestite je la neatendita fila indeco, en la travivon de sia konata konstruinto: liaj du ligitecoj al Dio - tiel kreitulo kaj kiel filo - ekde nun kunekzistos; eĉ, ĉar la ligna naturo grincas en la fila kondiĉo kaj postulas esti superata, ĝuste tial trovas ĉi tie ekajn puŝon kaj risorton la fantasta fabela historio.

Li ekvidis, ke la okuloj moviĝas kaj lin rigardadas fikse fikse.

Ĝepeto skulptas antaŭ ĉio la okulojn kaj tuj la surprizoj komenciĝas. Tia emfaza rimarko aspektus memkontraŭdira: kiel ili kapablis moviĝi kaj samtempe rigardi fikse? Sed tio, transmetita al spirita sfero, kovas sian verecon: la homa serĉademo trakuras nekontenteble ĉiujn realaĵojn, sed la sincera koratento, pro iu instinkto kelkfoje blinda, adresiĝas al Dio, foje kun simpatio, foje kun iaspeca riproĉemo, foje eĉ kun ia malklara volupto lin forvelkigi.

La buŝo ne estis ankoraŭ finita, kaj jen ĝi komencis tuj ridi kaj lin moki.

Diference de aliaj infanoj, kiuj eniras en la mondon plorante dum ili ridetigas la patron, Pinokjo ekfloras al ekzisto ridetante dum li plorigas la patron kaj devigante fakte Ĝepeton tro frue forviŝi al si larmojn.

Sed ankaŭ lia historio, se oni ĝin legas laŭ la signifo subkuŝanta en la fabelo, prave enviciĝas inter homaj spertoj. Aroganta kaj mokema rido pri ĉio kio, nin antaŭinte, nun ankoraŭ konsiderendas nia apogilo, karakterizas la eniron en la konscian vivon. La tento ridetaĉi pri ĉio - kaj unuavice pri la realaĵo, el kiu fontas nia esto kaj kiu memorigas, ke ni ricevis la vivon - trafas, kvazaŭ kutiman malsano, ĉiun adoleskanton. Poste el tio iuj eliras sanigitaj.

Ĝepeto sentis sin trafita ĉe la nazpinto.

La senmotiva, kaj senracie spitema, ribelo kontraŭ ĝia Aŭtoro akompanas, de la ekira momento, la vojaĝon de la homaro. Oni ne memoras historie kontroleblan epokon kie la homa estaĵo ŝajnas ne skrapmarkita per la malbono.

La homa aventuro devis komenciĝi per katastrofo, kies enhavo estas tiom nekonata de ni kiom senduba estas ĝia ekzisto. La ortodoksa doktrino pri la originala kulpo daŭre restas malluma, sed tre malluma kaj malkomprenebla estus la homa historio se rekonstruita for de ĝi. Homo sin perceptas samtempe kaŭzo kaj viktimo de la malbonpotenco.

La peko, kiu estas, sen iu dubo, mistera frukto de la spertita libero, tiom universe svarmas, ke ni enkondukiĝus en la tenton opinii, ke ĝi senmodifeble konsistigas nian propran naturon, se tiu ĉi hipotezo, pli ol racia en si mem, akordiĝus kun la certeco pri la boneco de iu Dio, kiu estas la unika Kreinto.

La doktrino pri la origina peko - fortika vino, kiun ĉiutage multaj provas pli kaj pli dilui - deduktas sian pravecon el la fakto, ke nur ĝi komplete eksplikas la malmoralan oponadvolon, kiu konstante elfluas el ni samnaturiĝante kun ni. Sen ke ni forneu, tamen, pro tio la devenon de ĉiuj kreaĵoj el la absoluta Dia boneco.

Mi devintus pripensi tion antaŭe.

La bedaŭro esti kreinta torentas, en la aŭtoro de ĉiu estulo, nekompreneble kaj terura. Tamen interne de la nesondebla Dimistero devas ĉeesti io rilate al tia "pento", se pri tiu troviĝas resona eĥo ankaŭ en la Sanktaj Skriboj: "La Sinjoro pentis, ke li kreis homon sur la tero kaj afliktiĝis en sia koro ( Gn 6,6)".

La probabla senco de tiuj ĉi esprimoj celas sciigi al ni, kiom Dio abomenas kaj abomenigas la kontraŭmoralan ĉiutempan koruptecon, kaj samtempe stimuli nin al medito pri la absurdaĵo, kian estigas la kondiĉo de homo malamikiĝanta al sia kreinto; ĝi, fakte, ege kontrastas kun la interna celo de la kreiva ago, kiu intencas naski interrilaton de amemaj sentoj el kreinto al kreitulo kaj inverse.

Nun estas tre malfrue.

Kial malfruas? Ĉu estas kio malhelpas, ke Ĝepeto nuligu la faraĵon de siaj manoj? Kio ajn detenas, ke Dio forcedu la ribelan homon al la altiriĝo de la nenio?

Ŝajnas, ke la Sinjoro eĉ ne flugtuŝe eniras tiun penson: kiu kreas, tiu volas fariĝi neniam la detruanto. La nenio estas la eliro de la ĉiopova Diago, sed neniam ĝi povas esti la aliro.

Persistas, do, absolute senkondiĉa fideleco al la kreiva iniciato. Tio multe nin konsolas kaj efike mildigas la oftajn terurojn, kiuj nin afliktas pro la sento de nia nefirmeco. Sed tio pensigas neprobable, ke la perdiĝintoj en damniĝon povus havi la neniigon kiel limon de sia tragedio. Ŝajnas entute, ke Dio rifuzas konsideri la neniigon ebla solvo de nesolveblaj problemoj estigitaj de homo kaj de ties elektolibero.

Ĝepeto kondukadas lin per mano por lernigi kiel li devas fari unu paŝon post alia...

Kiel tie ĉi ne revoki la antikvajn ja, sed profetajn vortojn: "Al Efraim mi instruis la iradon, mantenante lin, sed ili ne komprenis, ke mi prizorgadis ilin (Hosea 11, 3)".

Dio ne semas distre siajn kreitaĵojn tramonde kiel Donĵuano, al kiu malmulte gravas la gefiloj dissemitaj tie kaj tie. La decido krei estas mistero, sed tiu ĉi lasta ne povas esti io alia ol mistero amoplena kaj strebanta realigi komunikadon inter la kreinto kaj kreito, kvazaŭ principo de iu reciproka kunekzisto.

Se la kreado elstaras kiel evento libera kaj neantaŭvidebla, la konservado kaj providenco impone sin perceptigas kiel ĝiajn necesajn implicaĵojn. Ni ne rajtas atendi, ke Dio tiom neaŭdite elpensis ĝis la transdonado de la esto al aliuloj; sed, koninte tian decidon, ni kapabliĝas dedukti, ke li interesiĝas pri nia historio kaj prizorgas, ekde nia ektagiĝo, kun patra pasio plezuriĝante pri la iompostioma kresko de sia infano, kaj liberrespekteme lin gvidante al la plenaĝo.

La hipotezo pri iu Dio, kiu antaŭe kreas kaj tuj poste enfermiĝas en prizorgado de nuraj siaj aferoj, kontraŭdiras tiom la racion, ke nur homoj dediĉitaj al ekskluziva kulto de la racio kapablis tion fantaziumi. "Mi ne sukcesas pardoni al Kartezio, notis saĝe Pascal: li volintus ja jes, en sia tuta filozofio, esti pravigita ekskludi Dion, sed li estas devigata de sia logiko allasi, ke tiu ĉi almenaŭ donu la unuan puŝon, por ke ĉio ekmoviĝu; poste, li ne scias plu kion fari pri Dio".

Ankaŭ la ironio pri la Dio "truŝtopilo", nome pri iu supernatura estaĵo alvokata nur por surogate anstataŭigi la karencaĵojn de la homa komprenfebleco kaj elfarnekapablo, ne ĉiam oportune praktikatas. Dio, kiun iuj konceptas manifestiĝanta nur "truŝtopile", ne identiĝas kun tiu, kiu estas opiniata interveni ĉiam, ĉie, eĉ kiam ektremas unu folio: nur tia estas la Dio unika kaj vivanta. La Dio "truŝtopilo" helpas nur okaze: estas nur la Dio de la diisto.

Kaj la diisteca Dio - nome la Dio alvokata nur kiel startigilo de la kosma maŝino - malmeritas ekziston. Sed la Dio de la simpla homo - tio estas la Dio pluviganta, sunleviganta, kreskiganta arbaron, maturiganta rikolton, impulsanta la koron - ne konceptiĝu kiel la "ŝtopilo", ĉar mankas la breĉoj en la universo plenega je lia agema senfineco.

Li enkondukadis lin per mano.

Nia paŝado laciĝas, ŝanceliĝas kvazaŭ tiu de ebriulo, nia vojaĝo rondmove turniĝas finfine elĉerpante la paciencon kaj atencante la esperon.

Ekde siaj ekstartiĝoj la homaro daŭrigas trairi la ŝlimaĵojn de la kruelego kaj nesenceco: aliras tamen iu, kiu ĝin mantenas kaj kondukas, kaj tial ĉio fine akiras sencon, eĉ kio por si mem estus banalaĵo kaj frenezaĵo.

Sed la providenca mano ĉiam procedas nevidebla al la konfidanto nure kaj ekskluzive je propraj okuloj: la ĉeesto de Dio ene de la historio estas pli vero kredenda ol fakto sperte certigebla. Superracia vero, nur ĝi elaĉetas la absurdan volvaĵon de la okazantaĵoj el senelireja neracieco.

Unu paŝon post alia.

La enpenetro en la vojon al lumo kutime unu paŝon post la alia antaŭeniras, kaj homo interniĝas en ĝin iom post iom. "La filozofoj - diras Tomaso el Akvino - aliras la vojon de vero pedeténtim (paŝon post paŝo). Pedeténtim: kaj ĉiu paŝo konturiĝas, krom konkero de la homa menso, ankaŭ donaco de la eterna vero".

Por foriri el ĝi ni kapablas kuri, bezonante nenian helpon. La vojo al malleviĝo facilas.

Kiam la kruroj fleksemiĝis, Pinokjo ekmarŝis per si mem kaj komencis kuradi tra la ĉambro; ĝis, elŝoviĝinte tra la pordo de la domo, li saltis sur la straton kaj forkuris.

Ĵus igite kapabla stari kaj paŝi, la marioneto, alvokita esti filo, ekprovas forlasi la patran hejmon.

Per sia unua gesto homo ofte forlasas la patron. Al li tiom pezas la amo de tiu, kiu al li donacis la vivon, ke tuj kiam li sukcesas liberiĝi de ĝi, tiu tago povas aspekti al li kvazaŭ la tago de kompleta plenaĝo: esti plenaĝulo, je liaj okuloj, signifas povi agi fine sen Dio.

Ofte ensceniĝas ĉikanuloj, laŭ kiuj la eklezio stariĝus granda baraĵo al la denaska homa religiemo; krome erarvagas fantaziuloj, laŭ kiuj la kaŭzoj de la malinklino al la religio estus la politikaj elektoj de la eklezio kaj de ĝiaj altaj postenuloj mem aŭ manko de adaptiĝa fleksebleco, en la eklezia klerularo, al la novaj pensmaniero kaj mora evolvo, aŭ la nekompreneblaj lingvaĵoj de ĝia anonco.

Laŭ troseriozaj opiniuloj, tre grincas por la p o s t K a n t a na homo agnoski en Kristo la eternan Filon de Dio, la Sinjoron kaj savinton de la homoj.

Kuŝiĝas, certe, iom da vero en tiuj kulture aplombaj legadoj de la religiaj sintenoj; sed ili naskiĝas el supermezura optimismo. Ĉefe kaj superĉie, kio plej premas homon kaj malfaciligas la religiecon rilatas ĝuste la Patron. Kio enuigas kaj malagrabligas la akcepton pri li devenas de la evangelia senescepta invito-devo "similiĝi al infanoj".

Eĉ al profesiaj profetoj - kiel la biblia Jono - povas okazi asigni al si taskon similan al "fuĝo al Tarŝiŝ, for de Javeo": homo, pli ol alio, ofte, aparte en tempoj karakterizitaj de transireco kaj de maldaŭraj celadoj, enuas pri Dio.


Ankoraŭ ĉapitro 3

LA MONDAJ POTENCOJ INTER LA HOMOJ KAJ DIO

La marioneto, ĵus konstruita, fuĝinte el la patra hejmo, kunpuŝiĝas kun plenumisto de la publika ordo. La eficienta kaj kuraĝa policano (opinianta, unuavide, sian oficon haltigi tian koleriĝantan ĉevalon!) kaptas la strangan personon ĉe lia longa nazo kaj lin rekondukas al patro Ĝepeto.

Poste, sub premo de la tumulta publika opinio - esprimata precipe de algapuloj kaj vagistoj - li forliberigas Pinokjon kaj, kiu scias kial, malliberigas Ĝepeton.

La sceno de la karabenisto emigas nin pripensi la mondan povon: politikan povon antaŭe, sed ankaŭ ĉian alispecan povon, ekonomian, informan, socian.

Homo, foririnte el la patro, renkontas aliajn aŭtoritatulojn.

La aŭtoritato malsupreniras el Dio, sin ligante tamen kun la dekadenca homa stato, kiu postsekvas kulpon: en la ĉiela regno ĝi komplete superfluos kaj malaperos. Ĉar ĝi devenas de Dio, oni povas en ĝi respektegi la volon de la Kreinto. Sed, originite konsekvence de la peko, ĝi montras neeviteblajn, en siaj konstruado kaj praktikado, spurojn de la malpurigita ekzistado.

Oni konstatas, tial, en ĉiu monda povo fundan dubasencecon, kiun neniuj kapablos nuligi antaŭ kiam ĉiuj princolandoj kaj potencoj estos submetitaj kaj vanigitaj de Kristo. Dum la eklezio anticipas novajn ĉielojn kaj novan teron al ni promesitajn, la ŝtato altrudiĝas kiel necesa restaĵo de la malnova mondo forpasonta.

Oni ne surpriziĝu je miro, kiam la monda povo ne perceptas la lingvaĵon de la Spirito kaj, fronte al la Dia fantazio, perdiĝas nesciante la signojn de la transcenda Volo. Se la potencoj de la mondo estus havintaj okulojn pliakutajn, ili ne estus krucumintaj "la Sinjoron de la gloro".

Herodoj, Sinedrio, Poncio Pilato, ruze ĉiam klopodis sufoki la Dian vorton kaj estingi la iniciaton de la Patro. Tia sinteno ŝanĝiĝas eĉ ne enKonstantena epoko: tro facilas rimarki kiel la plej piaj kristanaj imperiestroj, en la tempo de la prikristologiaj kaj pritriunuaj herezoj, ĝuadis prerogativon elekti, ĉe l’ekvido, inter du propozicioj ekskludantaj unu la alian, tiun heterodoksan. Pli malpli ĉiuj sidiĝintoj sur la romia trono - Konstanteno, Valento, Arkadio, Justeno ktp. – konfirmas kun pli malpli granda evidento tiun kuriozan leĝon de la eklezia historio.

Kalcedonan Koncilion oni povis celebri nur kiam imperiestro Teodozio la Dua elseliĝis el ĉevalo, kiu, diference de sia mastro, bonŝance se ne konvinke intencis kompetente favori al la ortodoksa Kredo.

La rimarko aludas ĉian mondan povon: ĝi validas aparte por la ekonomia povo, kiu malfacile sukcesas distingi homojn disde aĵoj kaj eĉ rifuzas suspekti, ke la produkantoj kaj konsumantoj estas plejunue filoj de Dio kaj princoj antaŭdestinitaj al la ĉiela Regno; ĝi validas por posedanto de informiloj, kiu, selektante informojn, distordiĝas ĝis sufoki ankaŭ la voĉon de la vero, kaj malofte aŭdaciĝas ĝis disvastigi nur tion kio veras malgraŭ ne alloga, aŭ ĝis forĵeti tion kio allogas malgraŭ ne vera; ĝi validas por tiu, kiu, per sindikataj organizaĵoj, regulas la homan laboron, kaj puŝiĝas ofte konfuzi justecon kun persona avantaĝo.

Ĉiuj tiuj povoj, plie, bezonas kvietigi sian soifon al neestingebla aplaŭdo, kiel dirite kun tragedia humoro de Jesuo: "La reĝoj de nacianoj faras sin bonfarantojn ( Lk 22,25)", kaj ŝvitigas ĉiujn la devo rezisti al la tento ilin maljuste aprobi kaj aplaŭdi.

Se ni do strebas elserĉi iun simplan kondutnormon fronte al la mondaj povoj, necesas precize klarigi la subjektojn de tiu ĉi interrilato: diferencas, fakte, la kondutlinioj propraj de la eklezio kiel eklezio disde tiuj de la individuaj fideluloj.

La eklezio neniam atendu iujn ajn avantaĝojn el la mondaj potenculoj: ĉiu kalkulo laŭ tiu direkto nerepacigeble frakasiĝos.

Sendepende de ĉio, ĝi ĉiam flegu preferojn al tia ŝtato kiu estu aŭtentike kaj vere "laika", nome kiu, kvankam defendante evidentajn kaj primarajn valorojn de la homa kunvivado, ne sin ligu al iu kredo, al iu aparta ideologio. Tio pro du kialoj: pro tio ke la apartenado al la ŝtata komunumo aŭtomate altrudiĝas kaj tial ne fluas el la libera volo de la unuopuloj, la ŝtata laikeco garantias la plenrajton de ĉiuj, por ke neniu estu sentigita duaranga civitano pro kredo, kulturo, ideologio; kaj poste, se veras kio jam esti dirite pri la obtuzeco de la monda povo kiam mem rilatas al la Dia projekto, ĝuste pro tio unike la honesta kaj nepartieca laikeco malhelpas, ke elektiĝu preskaŭ certe la erara parto.

Eklezio tia, korolarie, konsciĝinte, ke "ĉiu aŭtoritato devenas de Dio", eĉ la plej perforta, kaj samtempe, ke ĉiu aŭtoritato, eĉ la plej justa kaj bonvola, elpintiĝas kaŭze de peko, tenu la jenan kondutregulon: ĝi evitu precipe kaj principe kaj laŭeble ĉiun kontraston kaj kolizion kun la mondaj povoj, sendepende de la laŭmorala juĝo pri ili kaj ilia konduto: ĉu aperta kontrasto ĉu eksplicita aprobo devigus la eklezion sin meti sur nivelon ne sian. Kelkfoje tio povos esti farata: sed ĉiam kun la ĝeno de tiu, kiu estas fortenata ekster la sfero de sia propra primara celo kaj kun la singardo de tiu kiu ludas forhejme, en eksterlanda stadiono.

Cetere, per sia nerezignebla instruanteco, per la superaj celoj, pri kiuj daŭre ĝi memorigas homojn, per la nova logiko devenanta de la mesaĝo investanta ĉiujn kampojn de la homa aktivado, per sia ekzisto mem, la eklezio estos ĉiam - ankaŭ kiam ĝi ne volus - vepro flanke de ĉiu premega reĝimo kaj kondamno de ĉiu tiraneco.

"Kie estas Kredo, tie estas libereco": kiu kredas je ekzisto de iu Dio eterna kaj je regado de Kristo resurektinta, tiu ne kapablas rigardi sen nebridebla humoro ĉion, kio sur la tero montriĝas nediskuteblaĵo proponita al nia respektego: homoj, sistemoj, ideologioj, okazantaĵoj "decidaj", libroj "sanktaj", partioj "unikaj", flagoj "gloraj". Nur en la ortodoksio oni saviĝas el fantomoj kaj el bigotaj ekzaltiĝoj ne ensinkante en aridan kaj senkonsolan skeptikismon.

Precize el la ĉeesto de la eklezio - tio estas de iu realo "diferenca" entenanta kaj anoncanta valorojn tute absolutajn kaj do tute nerezigneblajn - fontas la plej taŭga protektilo de la persona libereco fronte al la mondaj potencoj kaj al ties inklinoj al maljusteco. Kiam falas la obskuraj horoj de la perforto kaj diktaturo - kaj en la homa historio la helaj horoj maloftas - la ĉeesto de la eklezio (eĉ de iu eklezio plej fortrenata al kunlaborado nekohera) moderigas la ekzaltiĝojn de la tirano kaj, se ne pro nenio alia ol asertante senkondiĉan valoron de la transcenda normo, rezervas iom da spaco por homo.

Tiel saviĝas la humiluloj. Tiucele, aliaj opoziciuloj - sendube respektindaj - nur iomete helpas: nek forkurantoj (ĉiam iomete privilegiata ero, ĉar malriĉuloj ne povas permesi al si la lukson de la ekzilo), nek subgrunde rezistantoj (kiuj precize ĉar kaŝitaj ne konstituas signon aŭ esperon por normalaj civitanoj), nek dinamituloj (kiuj ofte rabas pli ol diktatoroj), nek "historiistoj" (kiuj kuraĝe kaj severece juĝas jardekojn post la malvenko de la kulpigitaj registaroj), helpas komunajn homojn sin defendi kontraŭ la risko koncedi eĉ la animon, por postvivi, al la aŭtokratoj, kiuj konspiras por rabi ĉion kaj krome "sin nomigas bonfarantoj".

Ĉu la unuopaj disĉiploj de Jesuo - aŭ liberaj grupoj de kredantoj - ne rajtas politike kaj socie engaĝiĝi ĝis la praktikado de iu ajn monda povo? Ili certe rajtas kaj iukaze tio fariĝas por ili devo, el kiu ne licas forpreniĝi. Kiu ekpromenas laŭ tiu ĉi vojo, ĝin elsekvu, ĉiam konsciante pri la esenca relativeco kaj eĉ provizoreco de ĉiu vera aŭtoritato kaj neniam forgesante, ke la kristana vidpunkto ne propagandas "justan superecon de homo super aliaj homoj, krom en ilia servo". Kaj rememoru, ke pri ĉio li respondos antaŭ Kristo, unika vera "Sinjoro", kaj konformigu kiom plej eble sian agadon al la idealo de justeco, kies perfekta realigo rezerviĝas al la "nova tero kaj novaj ĉieloj".

Se poste li devus kunagi kun aŭtoritatulo manifeste maljusta kaj tirana, kristano politike engaĝiĝinta - sen riski kunvolvi je respondeca nivelo sian eklezian komunumon kiu devas zorgi ankaŭ pri la cedemaj filoj - dekliniĝu de kompromisoj signifantaj aprobon aŭ de akordoj kaŝantaj kontraŭmoralajn cedojn, ĉar kohereco kaj honesteco en publika konduto estas postulo nerezignebla en konscienco iluminita je la Kredo.

La meditado pri la ĝendarmo nin alpaŝigis iom foren. Intertempe Ĝepeto estas melankolie kuntrenata al la malliberejo, pro nenia kulpo krom la penegado savi sian filon el liaj kapricoj.

Li balbutadis singultante: "Malfeliĉega filo! Kaj oni devas pensi, ke mi tiom penis por fari el li marioneton bonkondutan!"

Estas la nekomprenebleco pri Dio "suferanta" pro niaj kulpoj, ne pro kia ajn damaĝo lin trafanta, sed pro nekredebla memdisrompa volupto, kiu ofte kaptas kaj fluas el homa konduto.


Ĉapitro 4

Historio de Pinokjo kun la Grilo-Parolanta, kie oni rimarkas kiel la malbonaj knaboj enuas kiam iu, pli saĝa ol ili, ilin korektas.

LA MISTERO DE LA MORALA KONSCIENCO

Pinokjo - "liberigite", pere de polica forto, de la "opresadaj" ne rezigneblaj flegaĵoj kaj zorgemo de sia farinto - sin ĵetas en la plezurojn de trakampara senbrida kurado: Pro la granda rapidemo dum la kurado li saltis trans altegajn montetaĵojn, barilojn plenajn je akvo, same kiel povas fari kaprido aŭ leporideto postsekvata de ĉasistoj. Li volas gustumi la ebrion de memmastreco devigata submeti al neniu siajn agojn kaj kapricojn.

Sed ne ĉiuj ligiloj estas tranĉitaj: la kurado kvietiĝas ankoraŭ en la patra domo, kie la Grilo-Parolanta sin engaĝas enkonduki Pinokjon sur la obeo-vojon dum tiu ĉi daŭrigas cizeli sian "liberiĝon", sufokante per celtrafa martelado tiun ĝenan voĉon.

En analizo pri la ribelo kontraŭ la Kreinto ne povas manki la ekzameno pri la mistero de la konscienco, kiu ege travidiĝas simbole el la Grilo.

Per la morala konscienco ĉiu homo spertas kaj spektas la formiĝon de la juĝo pri la boneco aŭ malindeco de siaj agoj, kaj konsekvence pri sia morala valoro fronte al la neŝancelebla normo.

Ĝuste prie oni parolas samkiel pri mistero: la konscienco, almenaŭ dekomence, ŝajnas enscenigi specifan dualismon en la ena mondo de homo, kvazaŭ en nia eno distingiĝus kaj disstrebus unu juĝanta memo kaj alia juĝata memo: du kunigitaj miuloj, kiuj ofte povas malakordiĝi. Eventuala, tamen, malakordo ne tro longe tolereblas: aŭ la parto juĝata rapide cedos al la postuloj de la parto juĝanta, aŭ la juĝverdikto iom post iom malhardiĝas, eĉ fariĝas tute konsentema.

Koncerne la moralan konsciencon, ŝvebas iuj "idiotaĵoj" - oni komprenu, dirite laŭ la mildiga etimologia signifo, nome kiel "nekvalifa esprimo" aŭ "komuna svaga aserto" - kiujn konvenas kritike ekzameni.

La unua "idiotaĵo" montriĝas en la modo sin forpreni, en ĉiuj okazoj kaj problemoj, el la serĉado pri tio koncernanta efektive la justecon, senkulpiĝante per la alvoko al la nekritikebla juĝo de la konscienco. "Mi sekvas mian konsciencon", kaj tial ĉiun esploradon pri la moralo kaj etiko oni apriore eloficigas kaj vanigas antaŭ ol ĝi komenciĝas.

La dua "idiotaĵo" naskiĝas de la historio: laŭ tiu jam estus certigite, ke la konscienca nepriapelaciebla instanco, ekzaltata de la protestanta Reformacio kaj de la principo de la libera "ekzameno", estus kontraste humiligata de la katolika ortodoksio avantaĝe de la aŭtoritato-principo.

Verŝajne por iomete heligi la problemaron elvokitan el tiuj asertoj, sufiĉos koncentriĝi sur la rilatoj de Pinokjo kun la GriloParolanta.

Ankaŭ la nomo iel tiel signifas: bestoj parolemaj densiĝas ĉe la Collodia historio, sed nur al tiu ĉi oni rezervas la titolon "parolanta", kvazaŭ oni dirus, ke animaloj tiaj ne povas ne paroli: per ĝi esprimiĝas esence iu voĉo, kiun nenio argumente kaj ruze silentigas krom per perforta mortigo.

Aŭ tiel ĝi kromnomiĝas por nin diskrete informi, ke la Grilo, ĉu vervante ĉu flustrante, aŭtoritatece parolas kaj ĝin oni devas aŭskulti, eĉ se agrable aŭ malagrable eĥiĝas la enhavoj de ĝiaj sugestoj. La konscienco, nome, funkcias en homo kvazaŭ tribunalo senapelacia, kaj ĝin oni devas sekvi ĉiam, kion ajn ĝi ordonu aŭ malpermesu. La konsciencaj imperativoj, same kiel la rezonadleĝoj, havas neniun aŭtoritaton super si mem: neniu kapablas ilin malobei sen iela nuligo de sia propra homa naturo. En tio ĉi kernas de ĉiam la fundamenta principo de la katolika moralo.

Mi estas la Grilo-Parolanta kaj loĝas en ĉi tiu ĉambro de pli ol cent jaroj.

La morala imperativo, rivelante enhavojn kiuj, ĉe la momento de konscienciĝo, sin perceptigas necese devigantaj ĉiujn por ĉiam, estas en sia naturo sentempa. La prietika problemo naskiĝas en nia eno ja el la postulo fleksi kaj submeti la historian konkretecon, en kiu ni ekzistas kaj estas alvokataj agi, al iu normo, kiun oni devige taksas transcenda ĉiam kaj ĉie.

Koncepti la imperativon kiel tute kondiĉitan de la situacio, en kiu ni fakte enfermiĝas, ĝin staŭligas kaj - marĝene de ĉiu dialetika ruzo - ĝin eksvalidigas. Se ĝi estas ne akceptata kiel io absoluta kaj sentempa, ĝi estas juĝata eĉ ne kiel reala imperativo. Fakte la mortigo de la Grilo-Parolanta estas krimo farebla ankaŭ, krom en la vivo de ribela marioneto, en kelka epokofara paĝo de la primorala scienco.

Ĉu la persona konscienco - kiu, por homo aganta, superege kaj nerefuteble normas - devas aŭ ne rekoni la ĉeeston ekster si de iu objektiva leĝo esplorenda lojale kaj pasie, kun kiu ĉiutage konfrontiĝi laŭ humila submetiĝo? Temas, finfine, pri tio, agnoskite aŭ ne, ke la moralo bezonas transcendan veron kiel necesan apogilon, kiu sentigas onin ŝuldigata.

Tia antaŭjuĝa demando kuntrenas la totalan konceptadon pri la realo. Eĉ se nur implicite, kiu konceptas la individuan konsciencon spegula bildo de iu objektiva normo, kun kiu oni devas sin mezuri, tiu konfesas, eĉ se tion li ne scias, ke staras Dio ĉe la komenco de ĉio.

Pripensanto, ke la konscienco neniel bezonas rilati al iu antaŭstaranta normo, ekrajdas, eĉ se li tion ne scias, sur la vojo de la ateismo: lia mensa sinteno similas al tiu opinianto, kiu akceptas neniun Dion ekster si mem. Laŭlonge de tiu vojo, la morala konscienco aliras progresivan estingiĝon: se ne enestas Dio, la konscienco trampas kaj kapitulacias, kaj fine rezignacias pri sia morto.

Ial, fakte, en nia libro, la malproksimiĝo disde Ĝepeto konkludiĝas per la mortigo de la Grilo-Parolanta. La imperativo komence viglas kaj agas en la homa koro, kies tamen ago kaj vigleco suferas esencajn variadojn laŭ plia aŭ malplia intenseco de la rilato al Dio. Moralo sen persvado pri la ekzisto de la persona Dio povas piedstari nur per logikmanko, kiu, eĉ se iomete disvastigita, estas apogo tre fadeneca kaj fragila, por ke ĝi longe rezistu.

La interna dramo de l’ homo fatale ricevas unu aŭ alian el tiuj du epilogoj: aŭ la respekto antaŭ la morala imperativo kondukas tiun, kiu eble ĉekomence estis nescianta, malatenta, eĉ nekredema, al la rekono kaj adorkliniĝo al Dio, aŭ la kutima malobeo al la interna leĝo enŝteligas iom post iom la praktikan neadon de ĉiu valoro kaj de ĉiu supera instanco. Kondiĉe ke, oni ĝin komprenu!, ne okazu koheromankoj aŭ neraciecaj rezonadoj, kiuj ofte fariĝas, nekohera sed bonŝanca, neatendita savo. Fakte, kiel dirite, la konscienca konvinko estas la bazo de la honesteco kaj senkulpiĝo.

Hodiaŭ tamen tiu ĉi ĉambro estas mia... kaj se vi intencas fari al mi veran komplezon, foriru tuj.

Oni ne povas kulpigi Pinokjon: sengustus la foriro el la sufoka protektemo de Ĝepeto, se poste, interne de la memstariĝo tiom aventure konkerita, oni devus resenti ĝian, kvazaŭ eĥon, tre tedan voĉon. La Grilo-Parolanta alegorie avertas, ke la "liberiĝo" el la Patro ne efektiviĝas do per tiom da facileco kiom ĝi povus ŝajni.

Eblas, ke Pinokjo ne volus mortigi intence la Grilon: Verŝajne li kredis ne trafi lin.

Se oni kapablus enkaĝigi ĝin ekstere, sur hejma balkono, tiel ke la najbaroj ĝin vidu kaj ĝia eksteriĝa kaj petola krikri enuigu nur ilin ne ĝenante nin, kontentus ĉiuj. Sed kiam la Grilo-Parolanta rifuzas adaptiĝi tiamaniere, tiam necesas agi senskrupule: bonŝance, martelo ĉiam troviĝas manapude.

La dialogo kun la Grilo ekrivelas la spiritan, kaj do ankaŭ psikan, dramon de Pinokjo kaj la profundan kialon de la konflikto kun la patro. Li scias, ke se li cedus kaj enirus la vojon al li proponitan kaj lin igintan "filo", li vane strebus finveni al tera feliĉoparadizo nur natura, kie la vivo-idealo koincidas kun la vivoprogramo, kiun la marioneto sopiras kaj kiu raviĝe devizas: Manĝi, trinki, dormi, de mateno ĝis vespero vivi kiel vagulo, postkuri papiliojn, grimpi sur la arbojn, kapti birdidojn el la nestoj.

Ni ekvidu tie la veran kialon de nia konflikto kun Dio kaj kun lia plano: ni ekvidis al ni asignitan, kun ekskludo de iu ajn alia, alvenpunkton tro altan por nia staturo. Se li estus limiĝinta proponi, kiel ekzistocelon, ĝojon adekvatan al nia eteco, eble kun la Kreinto povintus interkonsenti ĉiuj.

Jen la martelfrapo kaj la Grilo restis tie rigida kaj glupremita sur la muro. Kiom facile! Ĝi ŝajnis senmorta voĉo, tamen li restadis tuj silenta. Ni vidos poste, ke la morto de la Griloj Parolantaj efektivigas eventon neniam definitivan; sed dume Pinokjo mastre solas en sia ĉambro, ĝuste kiel li jam volis, ĉar elsukcesis silentigi la tedan krikri. Jen ĉeestas, kiel oni vidas, kvazaŭa duvizaĝeco en la morala imperativo: ĝi estas sentempa kaj nedaŭra, nedresebla kaj tre rompebla, preta milite ribeli ene de ni kontraŭ ni mem kaj tamen tre preta senlumiĝi fronte al ĉiuj malfacilaĵoj.

Pacan rekviemon por la malfeliĉa Grilo! Ĝia finiĝo nin admonas kiom trompas kaj vanas apelacii ĉiumomente al la tribunalo de la konscienco, kiam la konscienco mem estas ne ĉiutage subtenata per la vigla kaj elserĉata ĉeesto de la Patro.


Ĉapitro 5

Pinokjo malsatas kaj serĉas ovon por prepari al si omleton; sed ĉe la plej bela momento, la ovaĵo forflugas tra la fenestro.

LA RIBELO DE LA ESTAĴOJ KONTRAŬ LA RIBELA HOMO

Pinokjo, kiu esperis pri luma ekzistado, plene travivota en tuja kontentiĝo de ĉiunaturaj deziroj kaj absoluta superregado sur la aĵoj, spertas tute male tenebron, vanecon de la kreitaĵoj, malsaton, frustriĝon.

Dume eknoktiĝis. Sur la marioneton, kiu neprudente fortranĉis ĉiun komunikiĝon kun la ekzistofontoj, la nokto alfvalas kiel neatendita evento renversanta la perspektivojn: kiu ĝis nun estis ekscitiĝanta kiel la nekontrastata mastro de siaj agoj, la ĉioreganto, la mondcentro, tiu sin malkovras sola, malsata, forcedita: iu febla estaĵo envolvita de malamika mallumo.

La nokto alfalas kiel puno, fariĝante tamen ankaŭ komenco de sava pentofaro, ĉar ĝi frostigas ekscitaĵojn, forflugigas iluziiĝojn, ree proponas senmizerikorde la veron. En tiu ĉi nokto Pinokjo pentofaras por la unua el sennombraj fojoj: Mi ne devintus ribeli kontraŭ mia patro kaj forkuri el mia hejmo...

La tenebroj senvestigas la aĵojn el iliaj trompaj koloroj, kaj kio aspektadis solida kaj senriska, en mallumo tio riveliĝas fantoma kaj nefidinda. La moderna homo, kiu arte lumigis la nokton, seniĝas je insiste rekuranta invito al plisaĝiĝo. Dumnokte la furioza ribelinto kontraŭ la Patro kaj la rifuzinto de la morala normo transcenda kaj absoluta, klare vidas sian realan dimension kaj pri tio teruriĝas. Konvinkiĝinte, ke mem estas fariĝonta reĝo, male li vidas sin simila al la lignopeceto, el kiu li originis; krome disradias pligranda inklino al malespero.

Sed la poto estis nur pentrita.

La "percepto pri vakueco" ne sufiĉas ja por stabile fondi la religian vivon; necesas, ke ĝi kuniĝu al la "percepto pri la Ĉeestanto". Sed eksterdube, sen "la percepto pri la vakueco" ne ekzistas serioza kaj persista religieco.

La sperto pri la ekzistenciala malpleneco estas kondiĉo privilegia aŭ puna - kiu plonĝas ankaŭ sur homon foriĝantan el Dio, nur se li nutras iomete da interna vivo. Ni "liberiĝas" je la Dia entrudiĝemo por plej efike certigi la konsiston de la teraj havaĵoj, la viv-belecon, la ĝuon spiri kaj gustumi elementajn plezurojn sen transtombaj komplikaĵoj; kaj jen ni trafiĝas de la senio-sento. Kion ni kredis satiga, tio nin oscedigas pro malsato; kio nin sorĉadis, tio nun desorĉas nin kiel brilaĵeto de malmultekosta vesto; kio aspektis tiom spicanta, tio fariĝas sengusta korko.

En la ĉambro senigita je ĉiu vera ĉeesto, eĉ la ekbolantaj potoj - vidaĵo gaja kaj ame ekscitanta - reale pliekscitas nian malsaton kaj finfine vestiĝas per moko: potoj pentritaj sur la muro!

Ni nun ekkomprenas tion, kio kaŝiĝas en "sceno de tiu mondo": ĉio pentraĵo, ĉio papermaĉaĵo, ĉio vantaĵo.

Kiu perceptis eĉ nur unufoje tian spiritan seniecon, tiu ĉi ne plu restas ene de si mem la sama homo. Eĉ se li ne finvenos al la akcepto pri Dio, li ne plu apogiĝos konfideme sur la estaĵojn: li dubas pri la kompakteco mem de la teraj realaĵoj; li evitos eĉ ilin tuŝi timante, ke tro fortika frapo eĥu la resono de ilia malpleneco. Voremulo, plonĝinte sur aĵojn, ne sukcesas sentime ilin gustume tuŝi.

Notinde, ke tia "percepto pri vakueco", ne patologia kaj tute ne nure iluzia ja, ne estiĝas por kredanto vero definitiva kaj absoluta. Temas pri ia kono, kiu atendas kaj aspiras enveriĝi laŭ kono plej nesupereble alta. Se, deirante de ĝi, iu ensaltas sur la Kreinton, tiu ĉi eĉ ne descendas por doni gustivon kaj pulpivon al tio, kio iam aspektis ombrece kaj afekte.

Malsato, kiun oni povas eĉ tranĉi per tranĉilo.

Kiam en iu disbranĉiĝas la sento de ena kaj ela senhaveco, kio akiras la plej dikan videblecon, tio elfluas nur el malsato.

Homo, ĉiam malŝatema rilate Dion kaj ties festenon, cedeme ĉion englutas kaj ĉion sendistinge voras ĉe kreitaĵoj. La ekzistenciala malsato lin kuntrenas al plej konsternaj rezignacioj. Tiel li ekserĉas kvietigi sian nesatiĝeblecon: iom da pano, eĉ ĝi estu nur iom da malfreŝa pano, krusteto, osto postlasita de hundo, iom da polento ŝimiĝinta, fiŝosto, kerno da ĉerizo, fine io por maĉi.

Sed ĉar la aĵoj, elŝirite el sia origina fonto, subtiliĝas kaj senkaptebliĝas, oni finfine troviĝas fronte al la nenio: Sed li, eĉ dismalfermante ĉion, trovis nenion, la grandan nenion, vere nenion.

Tiu malsato juste penigas forlasinton la ĉielan Patron kaj la ĉiutagan panon, kiun li povas doni al ni, sed samtempe ĝi funde koincidas kun la sama serĉemo pri Dio kaj la plej vera alvoko de nia esto al tiu, kiu sola kapablas realigi kaj gustumigi nutraĵojn, efemerajn en si mem, kiuj kvankam por ni ekscitemaj nin ne satigas..

La okazintaĵo de la ovo al ni permesas daŭrigi tiun temon. La ovo, kiun Pinokjo trovas sur balaaĵo, fariĝas fine la sola krudaĵo, ĉirkaŭ kiu jam restriktiĝas lia povo sur la mondo; ĝi estas lia sola riĉaĵo kaj unika signo de la tiom avidita regado super la aĵoj. Ni ekkapablas tiam kompreni la reteneman embarazon de la marioneto pri la maniero ĝin kuiri: jen la granda tutaĵo, super kiu li povas ankoraŭ efektivigi decidokontrolon! Sed ankaŭ tiu restaĵeto de lia superregado forfuĝas el lia mastreco, mokante lin: ovo fariĝas kokido tute gaja kaj komplimentema kiu, farinte gracian riverencon, elŝoviĝas tra la pordo kaj forkuras.

Homo naskiĝis por servi al Dio kaj regi la kreitaĵojn: se li rifuzas la servon, perdas ankaŭ la regnon. Kreitaĵoj ribelas kontraŭ li kvazaŭ ili punu lian orgojlon.

Li tamen ne rezignas; male la premo de lia povo provas plienergiiĝi, kaj li plirajtiĝas perforti tiujn realaĵojn, kiujn li devintus nur gvidi kaj ĝui, kaj do el reĝo li fariĝas dezertigulo kaj malamiko. La neantaŭviditaj ekologiaj katastrofoj rezultas el iu kulturo scie nescie senreligia same kiel tiu superreginta en tiuj lastaj jarcentoj: pripensanto, ke la mondo estas nenies posedaĵo - res nullius (nenies aĵo) - ke ĝi do ne havas mastron, aŭ havas mastron fore distriĝantan, tro facile tentiĝas per la volupto de la sovaĝa ekspluatado kaj disrabo.

La aĵoj tamen, atakitaj per senama kaj sensaĝa tekniko, ŝajnas cedi al la dezertiganta furiozo, sed fine ili trovas manieron venĝi pri ĉiu aĉa misprofito.

Tiel okazos ĝis kiam la mondo ne forfuĝos de la manoj de tiu princo freneziĝanta kaj la naturo, nekapabla plu elteni la batojn de la tirano, sin volupte koncedos al katastrofo kvazaŭ ĝi ŝatus kunvolvi senrevene sian tre malprudentan persekutanton.

Escepte, ke iu bonkora mano el la ĉielo savu nin el ni mem kaj nin regalu per diversa kaj nemeritita sorto.


Ĉapitro 6

Pinokjo dormiĝas kun la piedoj sur la brulkarbujo kaj la sekvantan matenon li revekiĝas kun la piedoj tute bruligitaj.

LA MISTERO DE LA HOMO "VUNDITA"

Tiu ĉi ĉapitro, tre mallonga, insistas en pli profundan studadon pri la antaŭa temo. Instigite de malsato, Pinokjo, elirinte el sia familia restadejo, forlasas pormomente la ĉambron, kiu jam nun fariĝas tute lia - sen Ĝepetoj kaj Griloj Parolantaj - kaj kiu montriĝis tiel malsenteble gastama.

Sed la ekstera mondo ankoraŭ pli kruelas. Inkubas super la estaĵoj infera noktaĉo, skuata de ventaĉo malvarma kaj perforta, kaj ĉion envolvas krome - eĉ se sporade en tiu sezono - terura ŝtormo, kun fulmoj kaj tondroj.

Sed li trovis ĉie mallumon, ĉie dezerton. La butikoj estis fermitaj; la pordoj de la domoj fermitaj; la fenestroj fermitaj; kaj sur strato ne eĉ hundo. La vilaĝo aspektis lando de mortintoj. Ĉion premegas esceptosento: nenia supozo de komunikiĝo kun la estaĵoj: ĉion bandaĝas muteco, ĉio dissendas kontraŭaĵojn. Ankaŭ olduletoj kun noktĉapo surkape, tiel puraj, tiel bonaspektaj, aperas nur por altrudi kruelegajn agrablaĵojn, kiel superverŝi per pelvego da akvo la kompatindan marioneton, kvazaŭ li estus poto de velkinta geranio.

Se dum plentagoj de anima sensento la penso pri Dio povas ŝajni sufoka kaj teda, pli aĉe ol tio la tutmondaj estaĵoj plenaj je vakuo kaj malkonsekritaj hororigas, kiam ili montriĝas en sia vera vizaĝo. La mondo sen Dio nomiĝas forlasieco.

Tiaj misaventuroj de Pinokjo disiĝanta el la Patro ne finiĝas. Rehejmeniĝinte por eskapi el la inkubo de la ekstera nokto, li eksidas kaj ekdormas kun la piedoj apogitaj sur brulkarbujo plena je karbo ekbruligita. Kaj la piedoj, kiuj estis el ligno, ekbrulis kaj iom post iom ili karbiĝis kaj cindriĝis.

Seniĝinte el la senpaga trezoro de la Dia amikeco, homo febliĝas ankaŭ en siaj internaj kapabloj: latine "vulneratus in naturalibus" (vulneràtus in naturàlibus = vundita en naturaj dotoj) tio estas kun la moralaj disponeblecoj vunditaj, dirus la antikvaj teologoj. Temas pri "vulnus" (vundo), kiun malfacile priskribas kaj esprimas la nuntempaj koncepto-klasoj, kaj kiun do oni tentiĝas minimumigi.

Kiu tamen ne sin lasis allogi de la atrakcioj de iu optimismo pli konsola ol sperte pravigita, kaj vigle konservis sentemon pri la homa mizero, tiu ĉi konstatas, ke la skolastika esprimo posedas ne malŝatindan veron. Malgraŭ kompreneble nur metafora figuro, ĝi efike elvokas tiujn miksaĵojn el justaj intencoj kaj riproĉendaj inklinoj, el kiuj homo sin sentas nekapabla disiĝi, kaj facilan maldistingon inter bono kaj malbono, el kiuj substanciĝas niaj agoj. Kuŝas kaj elimpetas el homo - kiam li sin enŝlosas ene de si mem kaj akceptas neniun sanigan Gracon - iu radikala freneziĝo kaj iu kvazaŭa malriĉiĝo de lia propra esto, ke, malgraŭ sennombraj liaj aspiroj al salto trans sin mem, li reale eĉ ne restas en la staturo al li apartenanta: li ne sukcesas fari, kion li devas, nek kompreni kion li scias, nek voli kion li volas, nek esti kio li estas.

Sed li ofte eĉ ne eksuspektas pri sia mizera kondiĉo. Senheredigite el la reĝeco, kiu al li tamen estis donacita, sed travivante en trankvila senkonscieco, li pri tio ne angoras. Samkiel Jono en ekvrakiĝanta ŝipkelo, li ne komprenas, ke li mem ĉefrolas dramajn eventojn ne sentemiĝante tamen pri siaj propraj damaĝoj. La Pinokja rakonto ankaŭ koncerne tion ekzemplas: Kaj Pinokjo daŭrigis dormi kaj ronki, kvazaŭ liaj piedoj estus tiuj de aliulo.

Se fine li vekiĝas, tio okazas nur, ĉar iu frapas ĉeporde: la savo alvenas, kvankam li siaflanke nekonscias, ke li devas alvoki helpon.

Estas mi - respondis voĉo.

Kiam la mondo senespere pliafliktiĝas kaj ĉio ŝajnas neripareble perdita, tiam klare ekĉeestas tiu, kiu estis elpelita.

Eksenti tian ĉeeston, signifas ekresurekti, ĉar la danĝero koncernas la riskon ŝipperei tra la vaneco de la kreitaĵoj intertempaj kaj relativecaj. La persona kredago estas ja ago de la spirito adheranta al la ekzisto - realkonsista kaj do savodona - de la Dio vivanta: tio samvaloras ekkompreni kion signifas vere, inter amaso da pepemaj kaj malaperemaj larvoj, la alkroĉiĝeblo al iu, kiu silente kaj efike ekzistadas.

Tial la elaĉeto estas unuavice, post la dispeligo de la miloj da konfuzegantaj banalaĵoj, manifestado de ekzisto: "Mi estas", diras al Moseo la voĉo el la mezo de flamantaj arbetaĵoj (El 3,14). " Se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj", diras la Elaĉetinto al la Judoj (Joh. 8,24). "Estas mi", diras Jesuo en la horo de la tenebroj al homaj potencoj, kiuj subite estas faligotaj(Jo 18,6). "Estas mi", diras Ĝepeto al la senkonsidera marioneto pereanta.

Iuj pensas, ke la savo povas veni el la ideoj; estas iuj, kiuj pensas, ke la savo povas veni el la kondutoj: ĉiuj revolucioj - kiuj finfine ŝiras la sociajn histojn kaj ŝanĝas preskaŭ nenion - inspiriĝas el tiuj principoj, neadekvataj ja, sed ne tute misaj. La sola vera revolucio, tiu Dia, estas alimaniere fondita: la saviĝon oni konkeras nivele de la esto.

Ĉe resono de la Ĝepeta voĉo, Pinokjo konsciiĝas pri sia mizero kaj samtempe ekvidas rimedon por foriri el ĝi.


Ĉapitro 7

Ĝepeto reiras hejmen kaj donas al la marioneto la matenmanĝon kiun la bona viro estis kunportinta por si mem.

LA MISTERO DE LA "NATURA" ASPIRO AL DIO

Pinokjo, apenaŭ perceptinte, el ties voĉo, la ĵusan revenon de la patro Ĝepeto, ekkomprenas, kie troviĝas la savo kaj tuj sin ĵetas en ĝin. Sed precize tiu ĉi avido tiom natura kaj spontana, entrenas lin konstati kaj sperti plej dolore sian senpovon.

La konscio pri la propra mizero kaj la samtempa ĝusta intuicio pri la vojo trairenda por ĝin atingi ne kapablas enmeti nin en la kondiĉojn aliri la Patron. Eĉ, se ili seniĝus je eksteraj helpoj, tiuj psikaj kaj spiritaj situacioj utilus nur por pligravigi la senpovosenton kaj tial nin garni entute per pliaj mizeroj.

Ke en nia korfundo latentas deziro pri konfidema posedo je Dio, tio certas. Ĝi kaŝiĝas sub tumulto de aliaj rutinaj sopiroj, kiuj - ankaŭ se nerimarkitaj - knediĝas ofte el brutiĝoj kaj sensentiĝoj de tiu fundamenta aspiro; sed ĝi ĉeestas, kaj agas kiel la laste plej grava impulso al la nekontentiĝebleco kaj al nia senĉesa trairado de sperto al sperto.

Certe, la enuo pri ĉiu transmonda entrudiĝo - la enuo pri Dio - platigas ne malofte la homkoron; sed sub ĝi vibras - pli subtile, pli kaŝite, tamen ne malpli vere - kontinue kelka nostalgio pri la Patro kaj pri la senpere vidalvida renkontiĝo kun li.

Homo disvenkas tian nostalgion plejofte pro iu nekonscia senespero: ĉar ĝi ŝajnas iu fantazia sento, iu aspiro sen ebla objekto. Kaj okazas, ke tiu deziro pri Dio - se subtenata per la solaj fortoj, kiujn ni spertas niaj - tute neefikas, kaj tial povas pliakrigi nian degradiĝon.

Ĉi tie tial manifestiĝas alia sentoduobleco en homo: inter ĉiuj vivuloj, nur li estas trapikata de deziroj, kiujn li sentas radikaj en sia esto, sed samtempe li ne rajtas esperi, ke ili plenumiĝu: naturaj kaj senefikaj. La voĉo konstituinta lin "filo" ĉe la krea momento jam patrece stampiĝis funde de lia koro, definitive enmetante en la etecon de la kreitaĵa karaktero ian nesatigeblecon, kiun povus pacigi nur la senfineco.

Post du aŭ tri ŝanceliĝoj, rigide li frapegis teren, je tuta longo etendiĝante sur la pavimon.

Pinokjo, ĵus aŭdinte la voĉon de sia patro, eĉ ne unu paŝon sukcesis fari en la direkton al li. La origino plej urĝa kaj radikala de tia interna paralizo, kuŝas en la ligna naturo, malebliganta, ke li per siaj solaj fortoj aliru kian ajn vere komunikan dialogon. Tio ĉi aspektas kontraŭdira: li allogiĝas per nerezistebla altiro el la alto, dum li de si mem ne kapablas konsistigi la tro altajn aspirojn de sia marioneta koro. Des pli, eĉ la marioneto mem fiaskis kiam li volas proksimiĝi al Ĝepeto, ĉar liaj lignaj piedoj estas bruligitaj kaj - vulneratus in naturalibus (vulneratus in naturàlibus = vundita en naturaj kapabloj) - li ne sukcesas stari kaj agi eĉ laŭ la simplaj ebloj de sia marioneteca strukturo. Kaj li falis rigide tute etendiĝante sur la pavimon, kie li kuŝus por ĉiam se iu kompatema mano ne perus indulgan helpon.

Pinokjo kriis kaj ploris sin kompatante kaj genue treniĝante kaj rulfalante sur la nudan teron; sed kiu scias, ĉu li ekkonscias kiom granda kaj senelireja estas lia malfeliĉo? Kiom rapide konsumiĝis la horo de l’ senbrida kuro tra kampoj!

Ĉu reĝa malavareco aŭ nesingarda kruelo lin eltiris el peco de ligno evtigante al li la kamenon kaj tabuliĝon? Ĉu la sensentaj kaj senfantaziaj projektoj de majstro Ĉerizo finfine kompatemus pli ol la genia pasio de baptopatra Ĝepeto? Demandoj konkrete tragediecaj, el kiuj bonŝance kutime la marionetoj eskapas.

Eble precize tiuj trapinĉas Ĝepeton, kiu koremociiĝas antaŭ la spektaklo de la mizera stato de sia kreaĵo: kreaĵo ribela sed lia; kaprice obstina sed faritaĵo de liaj manoj; fora kaj nature diferenca sed frukto de ama elekto.

Li kortuŝiĝas kaj preninte sian idon sur la brakojn, lin kisadis kaj faris al li mil karesojn.

La malsameco kaj nekomprenebleco inter ĉielo kaj tero sin reliefigas ankaŭ nun: fakte, antaŭ la mistero de iu Dio decidinta - kiu scias la kialon? - krei; antaŭ la mistero de inteligenta kreitulo kiu, preskaŭ sopirante - kiu scias la kialon? - al la nenio, el kiu li estis eltirita, penadas per miloj da manieroj kaj ruzaĵoj por forfuĝi el la insista iniciato de la Dia bonvolo, la mistero densiĝas kaj reiras al la fonto kaj fariĝas la mistero de la tenereco de Dio.

Tiu ĉi fronte al la malestima kaj senmotiva forkuro ne reagas nur per indigno sed - kune kun kolero pro la malboneco - lasas kreski amon al la devojiĝinto. Kaj neniu rajtis atendi tion.

Precize ĉar kulpo naskas ĉiam ankaŭ malfeliĉon kaj malesperon, Dio sukcesas verdikti kondamnon al ĉiu malvirta decido nur koncedante la liberan fluon de sia kompato al tiu, kiu, pekinte, sin brutigis kaj suferas kaj jam ne kuraĝas plu esperi.

Poste, pliiĝas malhelo kaj plej densiĝas la enigmo. Pinokjo febliĝinta, opresata, elrevigita, denove turmentiĝas ankaŭ pro malsato, granda malsato, malsato simila al tiu de lupoj, kiu misvidigas, tiom ke Ĝepeto antaŭ ol ripari la piedojn devas prizorgi, por ke li matenmanĝu. Mordite de la plej turmenta malsato, li certe devus kontentiĝi, vetus ni, je kia ajn nutraĵo por li pretigita: li certe ne rifuzos aŭ ne impertinente grumblos! oni dirus. Ne, neaŭdite, kaj ĉi tie kompleksiĝas la mistero, Pinokjo akceptante la pirojn, pretendas rajti laŭplaĉe dikti kondiĉojn:

Se vi intencas, ke mi ilin manĝu, nu bonvolu senŝeligi ilin.

Ĵus la Patro apenaŭ flustras iom da mizerikordo, tuj lia kreaĵo pretendas altrudi leĝojn kaj preskaŭ fari lin servisto: ĉiu manifestaĵo de boneco estas taksata abdiko. Tial ke penas ankaŭ Dio eltrovi la ĝustan manieron nin trakti.

"Nian vivon trenas angoro,
sed neni' ŝanĝiĝas ĉe nia koro.
Se Vi atendas, ni ne pentofaras,
se Vi ekpunas, pli kaj pli ni knaras",
saĝe kantigas la ambroziana liturgio en tiuj ĉi versaĵoj.

Homon tre mizeran kaj tre mallaboreman emblemas la kapricoj de Pinokjo antaŭ la piroj. En tia senperspektiva nuleco, li devus akcepti dankeme ĉiun helpon kaj ĉiun guteton de kono kaj amo kaj ĝojo, kiuj mildigu lian malsaton, male lin ĉiuspeca donaco senapetitigas. Vetindas, ke eĉ kiam li eniros en la ĉielan Regnon kaj ĝojos pri la beatiga Divizaĝo, li enue malintensigos sian miron kvazaŭ li jam vidintus ion pli ensorĉan ĉe sia vilaĝo.


Ĉapitro 8

Ĝepeto renkonstruas la piedojn al Pinokjo kaj vendas sian jakon por aĉeti al li Abocolibron

LA MISTERO DE LA "FELTUNIKOJ"

Kvietiginte la malsaton, Pinokjo tuj komencis grumbli kaj plori, ĉar li volis paron da novaj piedoj. Ĝepeto lasis lin iomete stamfi en tia peno, tamen lin fine redotis per du piedetoj viglaj, sekaj, kaj nervemaj. Poste, por ke li povu aliri kaj akceptiĝi ĉe tramondaj personoj, la patro lin vestis kvazaŭ li estus vera homo, farante al li vesteton el papero florumita, paron da ŝuoj el arbŝelo kaj ĉapeton el panmolaĵo.

Homo - "vulneràtus in naturàlibus" - ĝemas kaj elkrias al la Patro nelace dezirante esti restarigita en la originan liberon. Lia ploro idas el liaj esenco kaj substanco: la defalinta homo plendas per sia dolora esto, eĉ kiam mem ridas aŭ petolas aŭ rifuzas rekoni sian profundan ruiniĝon. "Sunt lacrimae rerum", enpoemas latina poeto: el ĉiuj aĵoj trasorbiĝas la estaĵo-ploro, kiun nefacile oni forviŝas kaj nur vane provas maski.

Ĝepeto lasis, ke li ploru kaj plenkriu duonan tagon.

Kiom da tempo ni devas atendi! Ankaŭ en nia individua vivo okazas, foje, ke dum ni taksas nin nekapablaj suferi unu plian horon, tamen pasas la longaj jaroj kaj neniu en nia dezerto aperas. Ŝajnas krueleco de la Patro, kaj male perfektiĝas spirita tekniko por nin kreskigi. Dio, kiu pro amo sin intermetas en nian historion, pro amo retiriĝas kaj kaŝiĝas.

Homo eluziĝas ankaŭ en jena paradokso: ni unumove nin sentas premegataj per la invadeco de la Sinjoro kaj alimove ni mem nin perceptas premegataj ankaŭ de lia silento kaj de lia kaŝiĝemo. Ĉeestanta aŭ forestanta, ĉu li nin helpas aŭ forcedas, ĉu li ekzistas aŭ ne, Dio provokas inkubon. Se li ekzistas, li ŝajnas etendiĝi sur niajn spacojn kaj nin platigi; se li ne ekzistas, faŭkas sur la universo iu abismo, kiun nenio kapablas plenplenigi kaj kiu kirligas nin ĉiujn en neniejo.

La inkubo dissolviĝas nur se estas konsentite - dum eĉ ni mem konsentas - ke ni povu eniri filan rilaton. Esti filoj ne aŭtomate mallongigas la longajn silentojn de Dio, sed al ni liveras la scion, ke la estaĵo-ploro ne restos senresponda. Eĉ ni scias, ke sub la neatenditaj manieroj de la Dia originaleco finfine ni nepre elaŭdiĝos, same kiel la Filo kiu "oferis preĝojn kaj petegojn, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj elaŭdiĝis pro sia pia timo. Kvankam Filo, li tamen lernis obeon per tio, kion li suferis (Heb 5,67)", kaj precipe per ŝajna malintereso de la Patro fronte al la tragedia destino, kiu al li alproksimigis.

Ĝepeto faris al li vesteton el papero florumita.

Estas skribite, ke, post la kulpo kaj dum la atendo de la elaĉeto, "Dio faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj li vestis ilin (Gn 3,21)". Nepovante ankoraŭ lin kovri per la Kristaj donacoj kaj nuptovesto, Dio al li surmetigas tiujn intertempajn vestojn, kiuj permesu al li intertempe alfronti konvene kaj kun minimumaj penoj la malglataĵojn de ekzistado, humiligata en moke rikana mondo.

En kio konsistas tiuj "feltunikoj", tiuj "vestetoj el papero florumita"?

La ekleza Patro Gregoro el Nisa encentrigas en "feltunikojn" la seksan kuniĝon, koncipadon, akuŝon, nutradon, adoleskadon, maturaĝon, maljunaĝon, malsanon, morton; tiuj aĵoj tegas, ĝin vualante, la veran homan naturon, surprize faritan laŭ la bildo de Dio mem.

Stimulite de tiu originala - sed ankaŭ debatinstiga - alegoriigo de tiuj bibliaj versoj, ni volus prefere ekvidi tie ĉi la multajn bonaĵojn, per kiuj Dio ekipis - kiaj unuaj helpiloj - la defalintan homon, por ke li toleru, en malamika tero, vivadon kiu mizeriĝis kaj ĉiam riskas enfosiĝi, kiam li pri tio ekkonscias, en malesperon. Ni alrigardu iujn el ili:

la ĝusta kapablo senantaŭjuĝe kaj senfanatike rezoni, kiu poste fariĝos bazo por la transnaturiĝo al la kreda vivo;

la amo inter viro kaj virino laŭ ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, kiam ĝi transcendas la blindan furiozecon de la instinkto, ne atingante tamen ankoraŭ la eklezian dimension de la geedziga sakramento;

la klara kaj sincera amikeco proksimiganta animojn, ilin riĉiganta kaj sereniganta, dum ili atendas transfiguriĝi laŭ karitato;

la vino, "kiu igas ĝoja la homan koron" kaj la sensiveco, por ke oni prudente gustumu la plezurojn de la manĝotablo ĝis kiam oni eniros al la bankedo de la Regno ĝojiganta, laŭ la Jesuaj vortoj, per "nova vino";

la ĉiogustumiga sento de beleco, kiu ŝaŭmas el la magio de la sonoj, vortoj, koloroj, formoj, atendante, ke la kredovivo komprenigu la teologian estetikon kapablan komuniki la tute sendependan belecon de la Dia projekto;

la leĝo, regulanta niajn agojn kaj celanta ilin taŭgigi laŭ la vidpunkto de la komuna bono kaj de la ordigita kunvivado, dum oni atendas la elverŝon de la Spirito, kiu fariĝos leĝo nova kaj sentempa, laŭ kiu estos ordigita la vivmaniero de la filoj;

la aŭtoritato, kiu limigas kaj prezervas nian liberon, kaj samtempe por ni pezas kaj tiom necesas, ke la homa historio intermiksas alternajn eventojn de ribeladoj kontraŭ la aŭtoritato kaj alvokojn al ties forto, almenaŭ ĝis tiu tago, kiam ĉiu aŭtoritato malpleniĝos kaj unike superregos tiu transtempa de Kristo.

La "feltunikoj", kiel komenca kompato, konsiderendas dankeme kaj kortuŝe, eĉ se ili ne ankoraŭ komplete rivelas la Dian kompaton. Same kiel ĉiujn omaĝojn, ankaŭ tiujn ĉi oni povas trouzi: ili restas donacoj nur al intencanto de ili sobre kaj juste profiti. Homoj vole tentiĝas, koncerne tiujn provizore bezonatajn tegaĵojn, ilin malŝati aŭ, inverse, senrajte ekzalti.

Ja maldolĉas, por gustuminto de fajneco de la plena fila vivstato, devi sin ŝirmi nur per vestoj el papero florumita, ŝuoj el ŝelo de arbo kaj ĉapetoj el pana molaĵo. Sed per aroga neglekto al tiaj regaloj, kiuj povas aspekti malriĉaj dum eĉ ili devenas de la patra amo, oni albordiĝas al kondiĉo eĉ pli mizera kaj senkonsola.

Du diversaj retorikoj povas tie ĉi ensteliĝi en la naive purajn homajn sentojn. Ni renkontas la retorikon - tre fremda al la Krista instruado - de la asketismo aŭ evangeliismo malŝatigantaj la estimon pri "felaj tunikoj" kaj kondukas siajn adeptojn elpeliĝi el la Dia ludo; kaj alian retorikon, devenantan de sociologio, kiu abomenas kvazaŭ idealojn "burĝecajn", ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn tiujn primitivajn helpilojn mildigantajn nian malriĉecon. Sed tie ĉi oni nesingarde difinas "burĝeca" - kaj tiele malaprobenda - tion, kio estas nure civila aŭ simple kaj valore homa.

Kiam poste, malgratulinde, la du retorikoj miksiĝas kaj reciproke ekzaltiĝas, la aroga ignorado plirevigliĝas senmezure, tiel ke oni, malhumane, senigas homon je jam malmultaj ĝuigaj okazoj kontrastante kun la planoj de la Dia bonvolo.

Male, la vera mizerulo kaj humilulo akceptas ĉiujn aĵojn ekflorantajn el tiuj Diaj manoj: akceptas kaj gardas dankeme la "feltunikojn", esperante, ke ili pretiĝu sublimiĝi en pli altajn donacojn.

En "feltunikoj" ni rajtas ekvidi la unuajn signojn de la neŝanĝiĝebla Diamo al ties kreaĵoj, eĉ se ni bezonas atendi aliajn signojn lastajn kaj definitivajn. Malŝati ilin ne signifas rekonkeri la ĝardenon de plezuregoj; tio signifas nur resti nudaj kaj senŝirmaj en la dekadenca tero, malgraŭ la eksplicita volo de la Kreinto.

Krome ekaperas eĉ la risko, ke ni tro allogiĝas de ili kaj ne plu perceptas ilian provizorecon kaj nesufiĉecon. La tento de la trotaksado de la vestetoj el papero florumita neniam sukcesu distri kaj igi nin nesentemaj fronte al la korvoĉo, kiu ne laciĝas signali sian maltrankvilecon, ĝis plenumiĝos vere kaj ŝatige la fila kondiĉo!


Ĉapitro 9

Pinokjo vendas la Abocolibron por ĉeesti la prezentadon de la marionetoj.

LA NOSTALGIO PRI LA "NATURO PURA"

Pinokjo ekiras en la direkton de la lernejo, kun sia bela Aboco-libro nova subbrake, per kiu, kun la vesteto el florumita papero, la ŝuoj el arba ŝelo kaj la ĉapeto el pana molaĵo, la patro lin provizis, por ke li aspektu home.

Kaj, marŝante, li gajece fantaziumas: liaj pensoj flugas alte sed tro alte. Liaj intencoj bonkorecas, sed trobonkorecas: se li esprimus nur studvolon, tio liverus projekton pli modestan, sed ankaŭ pli ĉemane engaĝan. La programo, reviganta perlabori multe da mono per propraj talentoj kaj provizi Ĝepeton per jako tute el arĝento kaj oro kaj kun la butonoj el briliantoj, admirindas, sed ĝi malpli penigas ol tiu aliri efektive ĝis la lernejo.

Do la noblaj meminstigoj de nia heroo en palpebruma daŭro dissolviĝas ĵus kiam lin ekfrapis de malproksime iu muziko de flutoj kaj batoj de tamburego. Tiuj ĉi disanoncas marionetan teatraĵon: la deziro sorbi la spektaklon renversas Pinokjon kiu, por havigi al si la kvar soldojn por la enirbileto, vendas al brokantisto la abocolibron, kiu kostis al lia patro la senhezitan disvendon de lia ununura jako.

Marioneto promenanta tre serioze al la lernejo kaj implicite riproĉata, ĉar tien ĝi ne aliras, lirlas groteske, eĉ ĝi similas absurdaĵon: nur la sonĝiva kvalito de la rakonto kapablas komprenigi, ke tio priskribiĝas nur pro la plezuro rakonti kaj do ne rajtigas iun ajn atendi koheran eksplikon.

La vojo al la lernejo aspektas vojaĝo al la homiĝo: neniu miro, ke tiu ĉi longiĝas tiom, kiom daŭras la fabelo. Al ni ŝajnas juste ekskuzi la hontindan elekton de Pinokjo: kompreneble, la marioneteco nereteneble allogiĝas pro la marionetaj alvokoj, ĉar en tio situas ĝia vera mondo. Ne Pinokjo kondutas eksternorme, serĉante siajn similantojn kaj iun ajn taŭgan ekzistadon, sed la regulojn rompas lia farinto kiu, komediante la plej naturan aferon, dotas tian kreitulon per abocolibro kaj lin sendas al lernejo.

Kvankam ekde la origino alvokita esti filo, tiu de la marioneto restadas ĉiam ligneca strukturo forte sentema pri alvoko de kia ajn teatreto.

Krom la "natura deziro" pri la fila komuneco kun la Patro kaj pri la posedo de la dia vivo, kiun ni jam priskribis, ĝermas en la homo, alvokita dekomence al la transhoma destino, ankaŭ iu speciala emo al la "naturo pura", kiu, nome, ne transiru la naturajn limojn aŭ nude proprajn kapablojn de la kreitaĵo. Iu feliĉo eta kiom nia eta koro, iu scivolo retenata interne de la mallarĝecoj de nia menso, iu espero, kiu restu ene de la teraj kaj tempaj spacoj: jen kio surogatas la Dian abundecon.

Tial nia koro suferas pro pena streĉiteco: la ĉiela Regno kaj la mondo alternigas fojfoje la objektojn de niaj emoj. Oni ne renkontas libervivanton, kiu ne konservu funde de la koro - eble ekdorman aŭ inertan - la ekvidon de la Dia intimeco, kaj asketulon, kiu ne retkaptu, kribrante sian konscian konsciencon, la subkonscian aspiron al la mondumo, al ties bruegaj festadoj, al ties senbrideco.

Ofte oni barakte engaĝiĝas eĉ, por ke kunvivu pace la du deziroj. Sed oni ne sukcesas longtempe: alvenos la momento ekvidiganta ilian reciprokan neakordigeblecon, la momento de la elekto kaj de la rezigno. Tiu horo haltigas la infanecon kaj enmetas nin en maturecon.

Pinokjo, privilegiinte la flutetojn, ŝatas devojiĝi de la devo al li proponita. Sed li ne elektas senhezite kaj sensopire: kaj li ŝanceliĝis tie ĉi dubeme. Eĉ, en la formiĝo mem de lia decido rekoneblas la lasta provo por kunekzistigi la du kontraŭajn dezirojn, por ke ne ekskludiĝu io alloga: hodiaŭ mi iros aŭskulti la flutojn, kaj morgaŭ mi iros lernejon: por iri al la lernejo oni havos ĉiam tempon.

Sed tiu ĉi disponebleco iluzias: la morala imperativo, staranta transe de la unuopaj konkretaj situacioj, malakordiĝas kun tia "estas ĉiam tempo". La tempo vera de la morala imperativo - kaj tiel ankaŭ koncerne la Dian vivon - rekonas nur la solan "hodiaŭon": restrikti ĝin en duban "morgaŭon" samvaloras frivole breĉi ĝin.

Esti plensence marioneto signifas perdi memstarecon kaj elektokapablon: el paroladoj (kiuj devigas konduti laŭŝablone), el sentoj (sugestitaj de la korto de la aplaŭditoj), el agoj (gvidataj de nevideblaj fadenoj) malmergiĝas stato de totala sklaveco. La marioneto ne ŝarĝiĝas per la pezo de la libero kaj, nesciante la ĝenon de la decido, travivas serene, restante tamen marioneto.

Rimarkindas, ke en tian absolute eksterdirektatan staton fine alvenis iu estulo malkvieta kaj malŝuldiĝema al devoj kiel Pinokjo: tiajn ŝercojn enŝovas obsedanta furiozeco pro senlima libero!

Oni ne atingas la marionetan teatron sen vendi abocolibron.

La abocolibro adekvate taŭgas por simboli, krom la feltunikoj, la donacon nin dotantan per la sana racio. Kiu perdis la kutimon kaj guston de la rezonado, tiu ĉi jam pretas esti jugata. Kiu akceptis kiel normon por persvadi sin kaj la aliulojn, anstataŭ silogismon, la martelantan gurdadon de la antaŭjuĝaj sentencoj, tiu ĉi pretas pupiĝi en la teatro de la marionetoj. Kiu ne plu kapablas kritiki antaŭfabrikitajn pritaksojn senĉese distrumpetitajn ĉe siaj oreloj, tiu ĉi meritas la marionetestron.

Per la senvalorigo de la racio komenciĝas la relaksiĝo de la libero.


Ĉapitro 10

La marionetoj rekonas sian fraton Pinokjon kaj lin festas kun entuziasmo; sed ĉe la plej bela momento eliras la marionetisto Fajromanĝulo, kaj Pinokjo riskas malbone finiĝi.

AŬ LA PATRO AŬ LA MARIONETISTO

La okazintaĵoj, fabelitaj en ĉi tiu ĉapitro, neordinaras kaj akurate simbolas.

Pinokjo, sidas inkognite meze de la ĉeestantaro en la fundo de la partero, ĝoje ensorbante la spektaklon, kaj jen li rekoniĝas kaj laŭtvoĉe alvoke estas nomata de tiuj lignaj komediistoj. Ili neniam renkontis lin, ĉar nia heroo ĵus eliris, se tiel diri, el la manoj de Ĝepeto: tamen liaj nomo kaj aspekto jam diskoniĝas. El la samnatureco fontas precipe tiu tuja interperceptiĝo: eĉ marionetoj, najlite ĉe ligneco, rekonas ĉiujn siajn parencojn.

Aktorante sian scenaranĝon, Arlekeno kaj Pulĉinelo insultadis unu la alian tiel versimile kvazaŭ ili estus vere du rezonantaj estaĵoj, du personoj de ĉi tiu mondo. La scenejo ne interspacigas du mondojn tro malsimilajn: Pinokjo eksalte kapablas senplumpe transpasi el la homa kunvivo al interkonsento kun marionetoj sen skuoj ĉe la ennaskita limo kaj sen rimarkindaj kondutaj diferencoj en la protagonistoj de la du medioj: ambaŭflanke de la scenejo, nenio forskuas la homogenecon de voĉo, sento, rezono.

La similo intensiĝas per la konduto de la marionetoj, kiuj en la enirmomento de Pinokjo, anstataŭ daŭrigi la ludadon, duobligas la festobruegon kaj la kriojn.

Ŝajnas, ke ili, restante lignecaj kaj nelertemovaj, estas senligilaj, eĉ ilia konduto malkaŝas ian neantaŭvideblecon, kiun ni okulvide atribuas al kreaĵoj memmastrantaj per libera volo: "est in eis quaedam similitudo liberi arbitrii"(est in eis kuèdam similitudo lìberi arbìtrii = ĉeestas en ili iu simileco kun libera arbitro, diras s. Tomaso aludante la animalojn. Sed ĝi nur aspektas libero: la interveno de la terura Mangiafuoco (Manĝafŭòko. De nun: Fajromanĝulo) subite klarigas pri la persono decidpovanta pri ĉio por ĉiuj.

En tia similigo de homoj kun marionetoj manovritaj per nevideblaj fadenoj, la parabolo atingas unu el la vertoj de sia elokventeco postulante eĉ, ke ni aparte atentiĝu pri ĝi.

La trafeco de la simileco de homo kun marioneto ŝajnas hodiaŭ senkontraste akceptita de la komuna prihoma konceptado: la nuntempa kulturo tute jubilas ŝiri la subtilan vualon de ŝajna homeco por senvestigi la senaniman pupon, kiu estus nia subestanta vero. La figuraj artoj, en la plej kreditoplenaj kaj famaj skoloj, ne kaŝas la celon senkompate diserigi popece tiun malŝatindan ludilon, kiel estas konceptigita la homo, ĝis atingi ĝian inertan subamasaĉon. La modernaj koreografioj, eble kun la laŭdinda intenco distanciĝi el la jam ekstermoda ĉarmafekteco, per mekanikaj ritmoj kaj malglataj agitadoj de la interpretistoj, elvokigas ĉiam pli ofte la aŭtomatojn.

Kaj ĉiam pli disvastiĝas la antropologia hipotezo, kiu eksplikus ĉiun homan agon aŭ decidon kiel nepran produkton de la ekonomiaj fortoj, seksa instinkto, blinda potencvolo kaj mediaj kaŝitaj persvadiloj: la nevideblaj fadenoj! Kaj, ĉar oni fariĝas fatale tia, kia oni konvinkiĝas esti, homo progresive similiĝas al marioneto apenaŭ supervestita per iluziiĝa ŝajna libero.

Tuj post la homa marionetiĝo, la alveno de la marionetestro ne povas manki: la oftaj kaj malmoderaj ekzaltiĝoj de la libero, konceptata kiel sendependa kaj disigita el ĉiu valoro, eble estas hodiaŭ la nostalgia kaj senkonsola kanto pri iu diino agonianta.

La naba problemo konsistas kaj estas prilumata ĝuste de la rilatoj inter marionetoj kaj marionetistoj.

La konvinko plej simpla kaj plejofta asertas, ke la marioneteca kondiĉo kunstarus kun la ekzisto de la marionetistoj je tia punkto, ke sufiĉus elimini tiujn arogantajn personaĉojn, por ke homoj sin substituu al marionetoj. Same kiel ĉiuj juĝoj, ankaŭ tiu ĉi entenas iom da vero. Tiaj prisociaj konceptadoj inspiris kaj subapogis la multajn revoluciojn kaj insurekciojn, el kies sango ensorbiĝas la tuta monda historio. En Italio, tamen, raras revolucioj kaj insurekcioj, ĉi tie oni preferas festi ilin. Tio ne kaŭzas grandan nocadon: fakte ilia rezulto plej komuna limiĝas nur anstataŭigi la marionetiston ne ĉiam mapli malbonfaran.

Nia rakonto povus ankoraŭfoje senvualigi al ni ion luman. Pinokjo, ensaltante en la scenejon, miksiĝante inter la komediantaj marionetoj kaj taŭzante la grupon, tute egaliĝas al siaj lignecaj fratoj. Sed, la fabela sekvo dokumentas pri la diferenco aŭ radikala heterogeneco.

Pulĉinelo, Arlekeno, sinjorino Rozaŭro estas simplaj marionetoj, neniam imagantaj atingi daŭran kaj aŭtentikan liberon, kaj necelantaj havigi eĉ ne iom da mensa trembrilo, kiu malligu artikojn kaj homigu movojn: ilia sorto ne povas esti alia, ĉe la karierfino, ol kraketi en fajro por rosti la virŝafon de la mastro kaj tirano. Pinokjo, el ligno kiel ili, marioneto kiel ili, sen vera memstaro kiel ili, ekscitiĝas pro alia destino: la teatreto lin ne ensorĉas. Fajromanĝulo ne akiris klienton pluan kaj fine devas lasi lin trakuri mondajn padojn, por ke li ree prenu sian vagadon, por traserĉi, krom sia patro, sian propran veran memecon.

Kio lin neredukteble diversigas kaj malhelpas, ke li asimiliĝu al la lignokapularo? La diferenco devenas tute de la fakto, ke Pinokjo, mireginda escepto inter siaj samspeculoj, havas patron. Se li havas patron, li havas filan sorton; se li havas filan sorton, li kapablas konkeri, kvankam ankoraŭ ligne strukturita, la kondiĉon de konkreta libero.

Jen la dilemo, en la granda monda teatro, al ĉiuj proponita, ankaŭ se ne ĉiuj konscias: iu marioneto havanta la patron, estas alvokata fariĝi homo; iu homo rifuzanta la patron, pli malpli frue konformiĝas al la marionetoj. Kiam ni aŭskultas tiun devizon fiere kaj arogante deklarantan: "Nek Dio nek mastroj", ni ne povas kaŝi miron por tiom da decidemaj intencoj kaj senruzaj sentoj. Sed nin korpremas ankaŭ la neeraripova antaŭvido: proklamanto de tiu programo fariĝos pli aŭ malpli frue netolerema adoranto de iu ajn idolo kaj, volenevole, altiros alvenon de iu ajn marionetisto, kiu akurate senmalfrue jam hastas. .

El idoloj oni liberiĝas definitive nur enamiĝinte al la unika vera Dio; la nevideblajn fadenojn nin fortrenantajn kapablas tranĉi nur la korinklino al la Patro.

Kiam ni ĝoje prikantas, ke ni obeas "solan Sinjoron, Jesuon Kriston", ni prihimnas ankaŭ nian liberecon. Ĝuste dependante de la ununura mastro ni el tiaĵoj rifuzas pluajn. Kaj se ankoraŭ ekzistas opinianto, ke li sukcesis nin nerebonigeble enkadrigi en la breto de la marionetoj, ni fakte restas kreaĵoj kunvokitaj sub la insigno de la libero; insigno similanta tiun de anarkiuloj kaj radikaluloj, kun kiuj - preskaŭ - ni akordiĝas: nek Dio nek mastroj nek eternaj veroj krom la unika Dio, unika Sinjoro, unika vero.


Ĉapitro 11

Fajromanĝulo tirnigas kaj pardonas Pinokjon, kiu poste defendas kontraŭ la morto sian amikon Arlekenon.

ANKORAŬ PRI MARIONETOJ KAJ MARIONETISTOJ

Fajromanĝulo, la timegiga marionetisto, decidas bruligi en kameneto Pinokjon, kiu kaŭzis tiun tute nekutiman malordon en lia teatro. Temas funde pri repreno de la malnova projekto de majstro Ĉerizo. Sed, kortuŝite per la kriegoj de la malfeliĉulo kaj per la neatendita sciigo, ke ĝuste tiu ĉi havas patron, la marionetisto kompateme lin absolvas kaj anstataŭigas per Arlekeno en la rolo de rostiga lignaĵo. Pinokjo ardege petegas pri sia amiko kaj, ruze kaj kore flatante la marionetestron, lin eligas el la danĝerego.

Eĉ, la marionetisto subite tiom malsovaĝiĝas, ke, forpermesinte la aventureman marioneton, lin regalas per kvin el oro moneroj, kiuj instigu kaj helpu lin rehejmeniĝi ĉe la patro.

Kiel oni vidas, ĉi ĉapitro intime kunligiĝas kun la antaŭa; tial ankaŭ la temo ne ŝanĝiĝos.

Iom marionetumas ni ĉiuj sendube; tial, antaŭ ol ni transnaturiĝos, finante niajn enspertiĝojn, iu marionetisto krozadas tra nia vivo kun pli aŭ malpli da aroganteco. La homo revas esti duondio kaj ofte el tio orgojle pufiĝas, sed efektive li travivas ĉiam kondukata de fortoj fremdaj kaj blindaj, kontraŭ kiuj nesencas protesti.

La kazo prezidas ĉe lia eniro al ekzisto, elĵetita de hazarda renkonto de du ĉeloj, kiuj povintus ankaŭ neniam surmetiĝi. La kazo regulas la sekvon de la vivo kun iu superregado fronte al kiu la pezo de la individuaj decidoj praktike ne influas.

La transviveblo mem de la homa raso ligiĝas nedisiĝe ĉe amasiĝo de faktoserioj pravigataj de neniu interna neceso; pure fenomene konsiderita, ĉio aperas okaza kaj hazarda: la distanco de la tero al la suno (kiu povus esti nek pli granda nek pli malgranda), la teraksa kliniĝo (kiu ebligas la sezonalterniĝon kaj pluan loĝeblan spacon de tera areo), la ĉeesto de atmosfero ktp.

Envolvite en tiaj multoblaj hazardaĵoj, homo libere estras sin mem same kiel ligneto forlasita en rapide fluanta akvo. Certas - la ĉiutempa homo - ke mem kapablas laŭvole direktiĝi kaj elekti sian celon. La unika diferenco - tre grava kaj tragika - kompare kun lignaĵeto elstariĝus do nur en alia plua iluzio.

Ankaŭ la socia kunvivado, konsistanta el komplekseco de fortoj koluziantaj kaj koliziantaj, preskaŭ konturiĝantaj laŭ la fizika mondo, evoluas al tiraneco, alinatura certe, sed ne malpli grava, kiu streĉige superŝvebas ĉiujn. La ekonomiaj leĝoj modlas la ekziston, ne permesante al la unuopulo sin liberigi de iliaj kunkondiĉigoj, eĉ pormomente. Kaj politika povo estas mastrumata, sur multaj nekonsciaj homoj, de malmultaj homoj, kiuj juĝas sin senkondiĉitaj kaj senligaj, sed reale aranĝas la aliulan sorton sen superregi la sekvojn de siaj decidoj.

Tiaj sufokaj pezoj nerviĝas tra ĉiuj socioj, eĉ la plej humane kaj juste binditaj. Ekzistas fakte kromaj eksplicitaj tiranecoj de tiuj, kiuj klare celas servutuligi la civitanojn, kaj de tiuj, kiuj, elirinte el instruaĵoj de la bonkora utopio de ĉiam pli perfektigita humanismo, senkritike enkapriciĝas pri organizaj formoj amasiĝaj, premaj, malhumanaj.

Kiel oni vidas, kun kelka marionetisto ĉiuj devas mezuriĝi.

La marionetisto, kiam kapablas je amsento, neniun amas escepte sin mem. Li opinias, ke nenio ŝuldigas lin al liaj submetitoj: ili servutule sin dediĉu al li! Ankaŭ la naturo tiele reguliĝas pri la unuopaj vivoj. Mi volas, ke mia virŝafo estu bone kuirita: kiu posedas la povon, facile kutimiĝas al tia konduto.

Kiu rajtas miri, ke ekĝermas - apartmaniere el la koro de poetoj, kiuj alpruntas al politika areno - iluzion, ke la problemo de la tiraneco aboliciiĝus per eliminado de la marionetisto?

La okcidenta civilizacio dum tiuj lastaj jarcentoj, tute kaptita de la religio de la "progreso", provis homigi la lignecajn pupojn igante pli kaj pli mondfora kaj neprobabla la ideon, ke ili povas havi patron. Tio encerbigas la plej tragikan el miskomprenoj. La homa promocio estas mira alirpunkto, sed tiucele oni ne trairis la plej saĝan vojon. La rezulto videblas: en la hodiaŭa mondo marionetisto ĉiutage plinecesiĝas kaj fariĝas invadema.

Fajromanĝulo aspektis terura homo... sed funde li estis ne malbona ulo. Li kapablas fakte emociiĝi kiam ĉe li flustriĝas ekscio pri informo, ke kelkloke ekzistas kaj pro amo penas patreto por Pinokjo: kiu scias kia ĉagreno estus al via patro se nun mi vin ĵetigus sur tiujn brulantajn karbojn! Kompatinda maljunulo! Mi lin kompatas!. Etci, etci, etci".

La marionetisto - ekstermetafore, la ekonomiaj fortoj, la politika povo, la scienco senbridiĝinta preterhumanece - kiu en si mem sendube teruregas, reale kaj efike povas esti plibonigata kaj malsovaĝigata, kiam oni lin alfrontas per daŭra ago kaj oportuna sciigo pri la ekzisto de la patro.

Alvenos ankaŭ por ni la tago, en kiu ni, transcendinte la lignecan kondiĉon, estos liberigitaj je Fajromanĝulo kaj ĉiuj liaj parencoj, kaj ĉesos la tiranecoj okaza aŭ politika aŭ ekonomia aŭ freneze sciencisma aŭ kontraŭhome teknika, ĉar, enirante en la plenecon de la fila vivo, al ni sufiĉos nur la Patro. Nun se ni, katenite en nia mallerta stato, ne povas eviti la tiranecon de marionetistaj despotismoj, ni kapablas tamen ilin submeti, submetante ilin al la Dia regado. Nur la sentemo kaj atentemo pri Dio garantias iom da spiro al nia libero kaj iom da amo al la ligneca malmoleco de niaj koroj.

Ju pli homo fleksiĝas al sklavecstato kaj sufokiĝas pro la perforto de la absolutismoj, en kiujn ni enfalis aŭ ni mem kontribuis igi ilin bezonaj per incitego de nia marioneteca plastro, des pli urĝiĝas, ke iu potenculo, kapabla regi la homajn okazaĵojn kaj enteni kaj fleksi al siaj celoj ĉiun ajn blindan povon, baru kontraŭpeze ĉiun furiozan elĉenigon de la malhumaniganta aŭtokratio.

Al Pinokjo estas evitigitaj la malfeliĉo stagnadi por ĉiam en la marioneteco kaj la superŝvebanta risko finiĝi per fajro, kiam li trairas surstraten serĉante la patron. Kaj Fajromanĝulo ne nur ĉesas lin premegi, sed al li donacas kvin monerojn el oro.

Kiel ĉiuj kontribuaĵoj de la politiko, ekonomio, scienco, naturo, tiu monaĵo ambivalencas: ĝi povas helpi, por ke ni hejmeniĝu plej rapide kaj plej sekure, aŭ haste konduki en la vilaĝon de Barbagianni (Barbaĝanni = strigo personiganta naivecon aŭ stultecon) aŭ, kio samas, de Acchiappacitrulli (Akkiappaĉitrulli = Kaptasnaivegulojn = Naivulkaptisto).


Ĉapitro 12

La marionetisto Fajromanĝulo donacas kvin monerojn el oro al Pinokjo, por ke li portu ilin al sia patro Ĝepeto: sed, anstataŭ tion fari, Pinokjo lasas, ke la Vulpo kaj la Kato trompu lin kaj li akompanas ilin.

LA EKSTERA MALBONO

Kun la kvin ormoneroj donacitaj de homsimiliĝanta Fajromanĝulo, Pinokjo ekmarŝis sur la vojo al la hejmo; vojo senfina: foriĝinte. li ĝin trakuris en unu momento, reirante li interbatiĝas kvazaŭ li devus transpasi la mondajn limojn. Oni forĵetas la Patron dum vertiĝo de unusola blindiga horo; por lin retrovi, kelkfoje, oni bezonas la tutan vivon.

Sur la hejmvojo krozas embuskante ankaŭ la Vulpo kaj Kato. Laŭ la planita intrigo de la libro, ili estas la malbonuloj, aŭ la instigo mem al la malbono, al ni alvenanta el la ekstera mondo. Ĝis nun Pinokjo spertis kaj elĉerpis la malbonecon nur intime, sine de si mem, en la plezuro ribeli kaj travagi transleĝe, en sia kaprica koro, en sia volo, kiu, eĉ strebante al boneco, fine kliniĝis ĉiam al la plej evitenda partio.

Sed la malboneco staras ankaŭ ĉirkaŭ ni: ĉe la unua kontakto kun ĝi la marioneto restas sugestiata.

La teksto desegnas la "malbonulojn" laŭ la antikva pensmaniero: ili estas malbonuloj nete, sennuance, sen psikologiaj komplikaĵoj, kiuj fine senkulpigas ĉiujn kaj stimulas kompaton por ĉiuj. Se ili venintus post unu jarcento, la Vulpo kaj la Kato povintus tre probable sin ekskuzi kuraĝe svingante po paron da infanaĝaj traŭmoj kaj ĉiukaze ili estus eltrovintaj en la socio la solan veran respondeculon de siaj senskrupulaj inklinoj. Naskiĝinte en Umberta Italio, ili fikse alkroĉiĝas al krimulaj roloj, sen la malgravigoj kaj ekskuzoj pro la eksteraj delogantoj; kaj tiun rolon ili praktikas kun tre notinda persvadiga tekniko.

Vulpo lama je unu piedo kaj Kato blinda je ambaŭ okuloj.

Prezentiĝante kiel malfeliĉuloj kaj mizeruloj, ili sukcesas traboreti nian konfideman kompatemon. Instinkte oni treniĝas al la komparo, laŭ kiu malriĉulo egalas al honestulo kaj eĉ mizerulo nenio povas esti ol honesta: se ne tiaj, ili - oni implicite diktas - riĉiĝus.

Tiel klariĝas, almenaŭ eknivele, kial la vesto de malriĉulo instigas tian logon sur la koro de ĉiuj. Nuntempe (sepdekaj de la dudeka jarcento) ĝin pritraktas kaj per ĝi ornamiĝas precipe la riĉuloj kaj junuloj sategaj, kiuj pufe, sed rikane, ŝvelas je tiom da vanaĵoj kaj pavaĵoj kiel malprosperuloj kaj bedaŭrinduloj neniam travivis. Kia domaĝo ne povi ilin denunci pri uzurpado de uniformo aliula!

"Bonan tagon, Pinokjo", eksiblis la Vulpo, lin salutante ĝentile.

La korpuruloj iufoje, sed la subaĉetantoj neniam, povas al si permesi ne sin fandi en la afekte formaleman afablecon kaj bonmanierojn. Notindas, ke nia heroo estas konata de eksteruloj, kiuj neniam lin antaŭe renkontis kelkloke. Li mem ekmiras pri tio: Kiamaniere vi scias mian nomon?

Homo ĵuras, ke ĉe si arbitracias sole mem kiam forĝiĝas la memdecido sekrete en lia intima mondo: fakte, male, li eksponiĝas en publika kosma scenejo. Vicoj da kreaĵoj, estimindaj kaj aĉigaj, akuratigas ekspluatcele la okazon kaj spionas la signojn travidigantajn lian definitivan orientiĝon.

Li entenas en siaj manoj sian destinon, dume amaso da nevideblaj spektantoj sieĝe haltadas kontrolante liajn travivaĵojn, kaj ŝajnkortuŝe pridemandas pri la rezulto de tiu ĉi dramo, ĉiu el ili aŭgurante la bondeziratan solvon laŭ siaj emaĵoj. Ni volas eĉ ne ekskludi, ke, trans la vualoj, inter la spiritoj multobliĝas vetludoj pri la finaj konkludoj de niaj vivoj...

Mi bone konas vian patron.

La apostoloj de la kontraŭbonfarado ofte brustoŝvelas de la Patro. La dua ordono: "Ne malbonuzu la nomon de Dio vane", sendita unue al la teologiistoj kaj due al la sacerdotoj, etendiĝas sendispute ankaŭ al ili.

Temas certe pri afektaĵo por igi pli fidinda la kamufladon. Sed eble, kaj pli profunde, tio ja okazas kiam la sento pri la Patro kaj ties neevitebla ĉeesto ilin agitas kaj dolorigas, en ia sekreta konsciencangulo, iliajn devojiĝintajn pensojn. Oni povas supozi, ke ĉe la infero - je imito de la plej laŭdatajn teologiajn klerigejojn - oni pridiskutas intense Dion.

La Vulpo hipokritas eĉ riproĉon al Pinokjo pro liaj malfidelaĵoj elbuŝante kompatemajn vortojn pri la suferoj de la forlasita Ĝepeto; kie oni vidas, ke ĉiuj defendantoj de Dio partianiĝas vere por li.

Ĉu vi volas, el kvin malŝatindaj zekinoj fari centon, milon, du milojn da ili?

Jen tie ĉi imitita la taktiko de la serpento ĉe la surtera paradizo: moki la bonaĵojn de ni nun ĝuatajn, ilin priskribante kvazaŭ ili neniom valorus sed estus vivobaroj, neniel iloj por la plibonigo sed obstakloj kaj fortrenoj de la libero, kaj samtempe briligi miraĝon de senlimaj riĉaĵoj: "Vi estos kiel Dio".

Pinokjo al tio kulpece sinfordonas. Sed lia peko - kiel tiu ja de niaj ekzempligitaj praavoj - konsistas malpli je cedo al la logaĵo de mirinda trezoro ol je serĉado pri ĝi ekster la hejmena vojo kaj el konvinkiteco, ke la feliĉo akireblus for de la Patro, de tiu ĉi malproksimiĝante. Se atente priesplorataj, la Sinjoraj promesoj kvalifikiĝas ne malpli miregigaj ol tiuj diablaj: similas aberacion la penso, ke oni povas kreski kaj prosperi per la fuĝo el amo de tiu, kiu nin kreis.

Ni laboras nur por riĉigi la aliajn.

Krom kaj pli ol fanfaroni amikecon al la Patro, la logantoj laŭdegas la amon al la proksimuloj. La solidaremo, la malprofitemo, la ĉiurimeda elserĉado de la justeco: jen la temoj, pri kiuj al ili plaĉas trakti, tiel ke ankaŭ al ni, kun Pinokjo, spontaneiĝas pensi: Kiaj noblaj personoj!

Cetere nin jam informis nia apostolo Paŭlo: "Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelo de lumo. Neniu miro, se liaj servantoj ankaŭ sin alifomas kvazaŭ servantoj de justeco (2 Kor 11,14-15)". Ĉiamas tiel: la diablo ne ŝanĝas la trompojn jam spertitajn profitaj.

La tentantoj de nia historio estas du, kaj la unua paŭze ripetas la frazojn de la alia. Kaj ankaŭ tio instruas: anstataŭ elprovi sentencojn per argumentoj, laborpostula kaj pena kaj riskoplena arto, ili preferas persvadi per la martelanta regurdado de eldiraĵoj.

La Vulpo kaj la Kato instruas: hodiaŭ svarmas multaj, kiuj anstataŭ disŝuti deduktojn el spertitaj premisoj, elŝovas aroge la ripetadon de la alparolaĵoj: "Mi al vi ripetas dekfoje, tial veras": tio ŝajnas fundamenti la principon de la nuntempa logiko.

Devinte elekti inter la hejmeniro kaj la aventuro en la lando de Barbaĝianni, Pinokjo pri tiu ĉi lasta ne allogiĝas sen senti ankaŭ la ĉarmon de la fideleco al siaj bonaj antaŭdecidoj, des pli, ke la unua respondo sonoras rifuzon al la malvirtiga invito: Ne, mi ne volas veni.

Sed la du flibustroj tiom lerte konsilas, ke la patro - kun la simpleco de siaj bonaĵoj kaj la vereco de siaj donoj - finiĝas por aspekti febla kaj subfalema ankoraŭfoje: Ni iru tuj: mi venas kun vi.


Ĉapitro 13

La gastejo de la "Kankro Ruĝa".

LA REVIVIĜO DE LA KONSCIENCO ESTINGITA

La vespermanĝo ĉe la gastejo de la Ruĝa Kankro, kiu bedaŭrinde kostis al li unu el liaj tre ŝatindaj zekinoj, neniel ĝojigas la mizerindan marioneton. La nesingarda promeso, ferminta lian konversacion kun la Vulpo kaj Kato, pezigas lian koron. Dum li intuicias, ke mem estas perdiĝanta unu pluan fojon, la naŭzosento, kiu tamen lin ne persvadas reĝustiĝi kaj returnen iri, lin turmentas kaj amarigas la malmultan nutraĵon. Li petis kvaronon da nukso kaj krusteton da pano, kaj lasis ĉion sur la telero.

Leviĝinte de ĉe la tablo, li enlitiĝis.

Noktomeze, Pinokjo pretas sin damaĝi alirante tra senfunda mallumo la Kampon de la Mirakloj. Ĉio lin naŭzas kaj teruras; tamen, li pluiras al sia farota celitaĵo, eĉ se antaŭsentante pri siaj malpieco kaj samtempa sensenceco, same kiel kutime okazas. Li sin perceptas preskaŭ ligita kaj envolvita de nesuperebla destino, kaj, eĉ en kreskanta hororo sur hirta kaj obskura vojo, li rezignas fortiĝi por abstini kaj ŝanĝiĝi. Antaŭ la bono kaj malbono oni, iafoje, havas impreson esti fordoninta la tutan koron, tiel ke la liberodecido ŝajnas esti elspeziĝinta tute en unu sola fojo. Akute ĉirilate iuj parolis pri "fundamenta opcio". Oni povas akordiĝi pri la taŭgeco de ĉi tiu koncepto, kondiĉe, ke ĝi estu neabsolute uzita kaj ne kompromitu la kapablon revoki la antaŭajn elektojn, kiun bonŝance oni konservas kun diversa facileco ĝis la fino de la tera ekzisto. Alivorte, la fundamenta opcio aprobiĝu ja, kondiĉe, ke ĝi ne tro fundamentiĝu.

Pinokjo devas alfronti sian duan nokton perdiĝinta stratulo, la duan nokton senigita je la patra ĉeesto.

La noktoj de lia perdiĝo inter si malsamas. Certe el obskureco disfluas ĉiam obskureco; sed tiu ĉi nokto - silenta, nesulkata de fulmoj, nefendata de vento - teruras eĉ pli ol tiu de la ŝtormo. Ĉiuj kreaĵoj ŝajnas deteni spiron antaŭ tia obstina marŝanto sur la misa vojo. La universo atendas grandan trompon aŭ grandan krimon. La percepto pri memperdiĝado - kaj tial pri la totala senia malpleno - plipikas en la plumba silento, apenaŭ trafluata de ekflustroj aŭgurantaj nekonatajn subitajn danĝerojn: Ĉirkaŭe tra kamparo oni ne aŭdis susurbrui eĉ folion. Nur kelkaj noktaj birdaĉoj... venis svingi la flugilojn sur la nazo de Pinokjo.

Forestas atingebla rimedo, oni opinius. Sed ĝis kiam oni restas vojiranto - eĉ en la sulko de la malbono - tia malĉeesto neniam sufokas ĝismorte kaj nerevokeble, ankaŭ se ĝi aspektas tia: la metafizika vakuo estas pli supozo, per kiu la pekulo nekonscie sin punus, ol realeco. Ĝis kiam la definitiva nokto kaj la eterna paralizo ĉion estingos, "Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras (Jo 5,17)". Bonŝance en tra tia aktivado pulsas ankaŭ la stelo de ĉiu transa espero.

En mallumo, ŝajne nepenetrebla, oscilas iu lumeto, kvankam pala kaj nehela kiel kandeleto por nokto el lampo el travidebla porcelano; sed tio sufiĉas, por ke la nigra superpremado rompiĝu. Ankaŭ se susuras nur voĉeto mallaŭteta, kiu ŝajnas venanta de la alia mondo, ĝi kapablas fendeti la hororan silenton kie, pro la morto de Dio, ĉiuj estaĵoj aspektas esti mortintaj kune kun li: Mi estas la ombro de la Grilo-Parolanta.

Ne facilas estingi la konsciencon kaj ĝin silentigi per unufoja sufoko. Pli bone, tio tre facilas ĉar oni jam vidis, ke la Griloj Parolantoj estas kreaĵoj je ŝanceliĝema sano kaj febla vivo, kaj oni povas ilin mortigi ankaŭ per unusola arte aranĝita bato. Sed ili posedas nesuspekteblajn reviviĝojn, eĉ se en kondiĉoj de spektra duonaperemo, en la plej neantaŭviditaj momentoj.

La Grila interveno ne atingas tamen rezultojn konsiderindajn: ol ĉio, kio povus endubigi la jam faritajn fundamentajn elektojn kaj agigi ankoraŭ la tedan kaj penan praktikadon de la libero, Pinokjo preferas la malsanigan trankvilecon de la senpripensa kapitulacio. En la konfuza logiko de pekulo elstaras pli la ripoziga kaj plena obskuro malebliganta ĉiun pluan dubon ol la eta lumo subvoĉe resugestanta la penegan serĉadon pri iu vojo nova kaj celinflua.

La Grilo vicigas longajn serion de argumentoj por deteni Pinokjon de la obstino en la malklera entrepreno. La konscienco - kiu aspektas foje simpla interna krio, senmotiva naŭzo, repuŝo sen komprenebleco - tamen ĉiam sorbiĝas el racieco kaj, per siaj imperativoj, kiuj ŝajnas blindaj kaj pretendemaj, entenas briligojn de vero. En la vero eĉ ekestas ĝia forto, des pli ke la komencanto aŭskulti la konscienco-voĉon kaj ekzameni la ties rezonadojn finfine kapitulacias kaj estigas ĝin sia gvidanto.

La nuntempa kulturo, kiu iom post iom anstataŭigas la koncepton de "konsciencoriproĉo aŭ rimorso", kredeble por subkomprenigi la ties nepruvitan blindecon kaj senkritikecon, per tiu de "komplekso pri sinkulpiĝo", elplenumas evidentan falsaĵon kaj premisas kuriozan trompon, en kiu homo ludas la rolon de protagonisto kaj samtempe de viktimo.

Frenezas la rezolucio favora al la malbono, kaj precize pro tio ofte ĝi vestiĝas je senŝanĝebleco. Mi volas iri antaŭen: jen la unusona kaj obsedanta reago de Pinokjo fronte al la multaj deduktoj de la Grilo. Li, kaprica, kaj eĉ interne senkonsista, simiumas la firmecon de decidema homo, kaj male li montriĝas nur malsprita kaj obstina. Al ĉiu rezonado li kontraŭmetas nur la agan volon, kiu rifuzas sin lasi prilumi.

La kutimaj historioj: sentencas la lasta vorto de Pinokjo kaj de ĉiu el ni, kiun li simbolas. Al ni neniom interesas scipovi ĉu koncepto strukturiĝas el vero aŭ falso, ĉu ĝi marŝas sur justo aŭ maljusto: sufiĉas, ke ĝin onidiras, kaj subite ĝi akiras aŭ perdas valoron. Elstarus jam komenca saĝo por la homaro el la kutimo kritike pririgardi la kutimajn historiojn kaj ties vivinstruojn.

La finalo melankolias. Ĉar al neniu, finfine, oni povas malpermesi stultuliĝo, la Grilo-Parolanta respektas niajn originalajn rajtojn: estingiĝis subite, kiel estingiĝas lamplumo surblovata, kaj la strato restis pli malluma ol antaŭe.


Ĉapitro 14

Pinokjo, ne sekvinte la bonajn konsilojn de la Grilo-Parolanta, renkontiĝas kun la rabistoj.

LA PROBLEMO DE LA PERFORTO

Pinokjo, marŝante tramallume, reekpensas. Ĉion ajn oni povas diri pri li sed ne, ke la marioneto senas je pripenskapablo. Vere eĉ tio malmulte pligrandigas la saĝecon de liaj elektoj; tamen oni ne povas nei, ke li disvolvas notindan internan vivon. Sed ankaŭ pensi koloras la homan aktivadon per kontraŭaj facoj: "temas pri okupo, kiun Dio trudis al homoj, por ke ili penu", kiel proverbas Predikanto (1,13), ĉiam kuraĝiganta la pesimisto; sed de ĝi povas ankaŭ deveni ilo por la savo.

Ni sekvu la monologon de nia heroo. Lia unua konsidero plendas pri abundeco da majstroj kaj patroj: Se oni lasus ilin paroli, ĉiuj pretendus esti niaj patroj kaj niaj instruistoj; ĉiuj, eĉ la Griloj Parolantaj.

Pinokjo ne malpravas: ĉirkaŭ nia ekzisto alsvarmas homoj preten-dantaj patriĝi kaj instruistiĝi super ni. La Sinjoro Jesuo, kiu nin ĉiujn profunde konas, pri tio nin avertis per preciza majstraĵo ĉu originala ĉu liberiga: "Nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, loĝanta en la ĉieloj, estas via Patro. Kaj vi ne estu alnomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto (Mt 23, 9-10)".

Ke se, poste, la ministerio al ni destinita aŭ la karismo de tiu kunportata aŭ la providenca cirkonstanco nin kunvolvanta metas nin rilate al la fratoj - kiel voĉo aŭ ĉeesto de la unika Patro kaj de la unika Majstro - en aŭtentikan pozicion gvidulan aŭ prizorgulan aŭ majstrulan, ne okazas sen iomete da embarasa kaj nesuperebla ŝanceliĝo, ke ni nin sentas epitetataj per tiaj kvalifikoj. Precize tiaj estas la plej altaj, la plej honorigaj, la plej oferemecaj el inter la kromnomoj iam pricerbumitaj de homaj vanteco kaj flatiĝemo.

Ankaŭ la Griloj Parolantaj: tie ĉi la medito de Pinokjo devojiĝas. La Grilo estas ne plua patro, sed elokventa substituiĝanto de la unika Patro. Per tia sugesto - eĉ kiam ni forfuĝis disde li opiniante nin neatingeblaj de li - la Patro alproksimiĝas kaj pacience reprenas la rekonkeron de la koro.

Pinokjo estas ankoraŭ rezonanta en si mem, kaj jen la timegitaj mortigantoj perfide surprizas lin, armite per tranĉilaĉoj kaj pretaj tiujn ĉi uzi. Por evitigi miskomprenojn, ili eĉ sin karakterize maskovestis: Du figuraĉoj nigraj tute envolvitaj en du karbosakoj, kiuj kuris post li salte kaj sur pintoj de piedoj, kvazaŭ ili estus du fantomoj.

Ĉiuj, escepte de Pinokjo, ekvidas tuj, ke la du suspektindaj kanajloj, subite aperinte kvazaŭ ili estus elvokitaj de timegoj de la marioneto mem, makrosignas niajn filistrajn konatulojn. La Vulpo kaj la Kato, rabiste alivestitaj, decidis kapere akiri kion ili estus ruze akirontaj senriske. La malfeliĉulo spontane hastas al la Kampo de la Mirakloj por enterigi siajn kvar zekinojn laŭ la instrukcioj de la du friponoj, kaj jen ili, per tia rompatako, fuŝas la simplecon kaj efikon de la primitiva projekto kaj frakasas, kiel diri?, la "ovojn en sia korbo". Tiu ĉi rakontero, en la tuta framo, ankoraŭ tantaligas koheran eksplikon en la libra paĝo.

Tiaspeca skizofrenio aganta kontraŭ Pinokjo - preskaŭ du batalaj planoj supermetitaj aŭ malsamaj miksiĝintaj partituroj - al ni signalas, ke bonŝance ankaŭ la regno de Satano povas dispeciĝi, kaj tial restas al la insiditaj homoj plio da ripozaj momentoj.

Sed tro riskas tiu, kiu sin fordonas al la laceco kaj malvigliĝo de la aĉigaj fortoj. Kiam la mortigantoj falas en fosaĵon, Pinokjo kontente ridas, konvinkiĝinte pri la sukceso de sia fuĝo, sed, turnrigardinte, li konstatas, ke la postkurado daŭras nerepacigeble: Li ekvidis, ke ambaŭ staras post li, ĉiam envolvitaj en la sakoj kaj gutegante akvon kiel du korboj senfundaj.

Tiu ĉi ĉapitro ebligas, eĉ se nur ŝtelmove, pritrakti la temon de la perforto kaj ĝin lokigi en oportuna kunteksto, nome en tiu de ĝia ligo kun abomena konduto. La perforto okulfrapas kiel malbonspeco aparte malama kaj fia, ĉar ĝi nature strebas elservigi homon, kiu male memstaras por estri siajn decidojn; ĝi sianature celas, se ne fizike malbeligante kaj insidante lian vivon mem, kunpuŝigi en la filojn de Dio timon humiligan kaj depriman; ĝi surtretas senkulpan feblecon kaj provas "aĵigi" racian kreaĵon, kiu fronte al la perforto konstatuliĝas laŭsperte pri senutilo de la koniva kaj voliva aktiveco.

La perforto inter homoj de oni juĝiĝas la plej granda atenco kontraŭ la primitivaj kaj primaraj leĝoj de kunvivado, kaj do kontraŭ la socialeco specifa homa.

Sendube abomeniĝu tiu

"kiu preme staras sur feblulo ploranta
aŭ ĉagrenas senmortan animon".

laŭ famaj versoj el poemo de Manzoni, nome el "Il Conte di Carmagnola" (Il Konte di Karmaĝnola = Grafo de Karmaĝnola).

Troviĝas ankaŭ ekzaltiĝanto pro la perforto, kiam ĝi celu trude enŝovi justecon kaj renversi tiranecon. La leĝa povo, oni diras, estas en siaj krimemaj strukturoj principo de perforto bridanta homojn per perforto kiu, eĉ se envolvita per leĝaj formoj, ne malpli riproĉindas ol tia de batantoj kaj dinamituloj.

La argumentado povus efikiĝi, se ĝi ne estus proklamata tro facilanime: ne furiozas, fakte, brutalaĵo, kiu ne kovru siajn krimojn per iaj idealaj kialoj; se el tiaj troviĝus kelkaj, fine oni eltrovus malhonestecon tiom honesta kaj lojala, ke ĝi meritus, se ne admiron, almenaŭ miron.

Sed precipe notindas, ke malofte revolucia perforto sin ĵetas kontraŭ politikajn ordigojn vere kaj plene premegajn, escepte se la despota povo distancas je kvin mil kilometroj aŭ tridek jaroj. Kontraŭ absolutismo iamaniere perfektiginta siajn premegajn kaj sklavistajn metodojn ĝis sangosoifo, neniu individue aŭ are aŭdacas fakte batali efektive. Ankaŭ la epokfara oktobra revolucio, se citi la plej faman ekzemplon, ne renversis malpli la caristan despotismon ol la anemian kaj senbraviĝan respublikon de Kerenski.

Tial, unuvorte, preferindas konkludi nian traktaĵon kondamnante ĉiuokaze la perforton, nome rifuzante la distingojn, kiuj senfortigus la kondamnon mem.


Ĉapitro 15

La rabistoj postsekvas Pinokjon kaj lin atinginte pendigas ĉe branĉo de la Kverko Granda

LA MISTERO DE LA MORTO

Al Pinokjo, fuĝanta ĉar senindulge postkurata de siaj mortigontoj, ekfulmas la espero pri rifuĝejo: dista dometo helblanka kvazaŭ neĝo, solece radianta meze de arboj. Sed ĝi ne montriĝas gastama: ĝi estas loĝata nur de bela Knabino kun bluaj haroj kaj la vizaĝo blanka kiel vaksa figuro, kiu deklaras, ke mem jam mortis kaj ke nun atendas la ĉerkon. Tial la friponoj havas sufiĉe da tempo por kapti la marioneton ĉe kolo kaj pendigi ĉe la Kverko Granda, kie, post pli ol tri agonihoroj, li fine fermas la okulojn kaj mortas.

Ke Pinokjo reale mortis estas fakto, kiun oportunas klarigi, ĉar la rakonta sekvaĵo tendencas nin konvinki, ke ensceniĝis nur ŝajna morto.

Fakte Collodi, fininte la tiun ĉi dekkvinan ĉapitron, skribis klarlitere la vorton fino, kiun sur la "Il giornale per i bambini" (La ĵurnalo por infanoj) estis laŭregule presita. Por li, Pinokjo reale mortis kaj la libro tiupunkte stumpis la aventurojn. Tiel la travivaĵo de la protagonisto kulminas per pendigo, kiu estus restinta la plej signifa punkto de la fabela historio.

Estus finalo malgaja, se oni tiel opiniu, sed ankaŭ penspostula: la elligna marioneto tuŝis la supron de la homigo interdividante kun ni la misteron de la morto, tiel ke ŝajnu tie aludita kaj implicita la konvinko, ke la morto ja entenas kaj konigas la tutan celsencon de ĉiuj estaĵoj, aparte de homo. "Ŝajnas, ke la estaĵoj havas la morton objekto de sia elekto. Ne povante morti, kio ne ekzistas, tiucele estiĝis el nenio la estaĵoj ĉeestantaj", skribis poeto Leopardi.

La rakonto rekomenciĝis sur la sama ĵurnalo preskaŭ kvar monatojn poste, postulite de la "etaj legantoj", kiuj ne akceptas tian konkludon, ne ĉar ĝi ne komunikas ian poeziecon sed ĉar ili intuicias, ke tion ne konsentas la mesaĝo, kiun la libro esprimis tra la vualoj de la simboloj. Se la "etaj legantoj" devis cedi al la aŭtoro, kiel ni vidis, pri la maniero ekirigi la historion, pri la maniero, male, el ĝi elirigi estas la aŭtoro, kiu devas kliniĝi al la supera logiko de sia verko mem.

Ĉiukaze tiu groteska relŝanĝo de Collodi, en la harmonia disvolviĝo de la rakonto, meritas atenton, ĉar al ni ĝi prezentas okazon aperte elvoki la fatalon de la morto inter la temoj de nia meditado.

Jam estis notite, ke la agonio de Pinokjo, pendumita antaŭ tri horoj, reproduktas la agonion de tiu, kiu estas la "homo" - laŭ la profeta vorto de Pilato - kaj do estas la prototipo de ni ĉiuj. Pri Kristo en kruco aludas eĉ la ekstrema sopiro al la patro kaj la deziro fidi al li la fuĝantan vivon: Ho, paĉjo mia!… se vi estus ĉi tie!…

Kaj tiel al ni estas dirate, ke ĉiu homa morto, kiu iel kunligiĝu kun la Kreinto de la vivo, eniras, sin modeligante al ĝi, en la misteran riĉecon de la morto de la Difilo, kaj iel alproprigas al si ĝian elaĉetigan valoron.

Ni tie ĉi povas ankaŭ ellerni, ke nur la Patro restas ĉe la fino. Antaŭe, ni volas ĉion sperti kaj gustumi, ni nin turnas al ĉiuj, provante forfuĝi el li; poste, fine ni sinkas en liajn brakojn. Niaj mem spiritaj rabiradoj estas eble akompanataj de konfuzaj intuicioj, ke la Patro, ĉiam ĉeestante, ĉiumomente pretas zorge repreni nin malgraŭ, ke tiom longiĝu kaj obstinu nia vagaĉado. Ni ŝparas lin por la fina etapo, ĉar ni certas lin trovi, kiam ĉiu alia espero estos vaporigita: por malafabla koro ankaŭ per tia maniero manifestiĝas amo.

Kelkfoje tamen necesas, ke ĉio disfalu kaj ĉiu atendo nin senrevigu; tiam la memoro pri la Patro senmaskigas ĉiun fantoman juvelon kaj sin altrudas: Kiam, atendis, atendis, li vidis, ke aperas neniu, vere neniu, tiam en lian menson revenis la bildo de lia kompatinda patro...

Antaŭ ol esti atingita kaj pendigita, Pinokjo travidetis la saveblecon. Estas vidaĵo tre forfora ne nur pro spaca foreco, sed ĉefe pro psikaj turniĝadoj kaj pro miksaĵo de la envolvanta mallumo kun la teruro de la marioneto: ekaperas la pejzaĝo de alia vivo, de alia mondo, de alia stato.

Tiu ĉi blanka dometo, stompiĝanta fore, ne helpas nur bonŝancan loĝanton, sed ankaŭ ĉiujn vagantojn en mallumo provante neniigi ties angorfonton. Ĝia ekzisto mem perceptiĝas kiel Dia favoro kaj eĉ la solaj ĝiaj nedifinitaj apero kaj reapero reanimas la senlumiĝintajn devojiĝantojn.

Sed la diaj donacoj ne havas ĉiam facilan alireblecon. La blanka dometo foras: Pinokjo alvenas al ĝi post malespera kurado preskaŭ duhora kaj kiam povas fine frapi kaj doni piedfrapegojn kaj kapobatojn sur la pordo, li fiaske petegas malfermigi al si elinterne. Post tiom da energiraba peno iu konvinkiĝas, ke oni al li ŝuldiĝu je almenaŭ iom da gastama akceptemo kun la pordoj jam apertaj. Male, nenie io moviĝas dum ĉio silentas.

Se mi havus tiom da spiro por alveni ĝis tiu dometo, eble mi min estus savota, diras ene de si mem la marioneto. La eklezio estas la unika saviga arkeo en la ŝippereo de ekzisto, ĉar en ĝi estas gardataj la vero-kono, la esperebleco, la kapablo de amvivo. Sed homo alvenanta al ĝia sojlo, post multe da seniluziiĝoj kaj damaĝoj, ofte sin sentas forpuŝata.

La fakto mem, ke ĝi nomiĝas "domo" ("la Didomo, kiu estas la Eklezio de la Dio vivanta", same kiel asertas Paŭlo en 1Tim 3,15) - eĉ se ĝin la pilgrimanto taksas la fonto de saviga valoro - ŝajnas koleriganta kaj provokanta al malgrundiĝanto el la sovaĝa vivdensejo. Al Pinokjo malesperanta ĉe ŝia pordo, la bela Knabineto el bluaj haroj fine sin montras: la rakonto tial akiras alian el siaj fundamentaj personegoj, kies oportuna deĉifra desimbolado postulos de ni senskrupule analizon. Nun ni rimarku kiel ŝia unua apero senrevigas. Al malpacienca kaj ekscitita homo, la savo montrata al li aspektas abstrakteca kaj vageca kvazaŭ fantomo, kaj la eklezio mem aspektas kelkfoje iu realaĵo delonge estingiĝinta, iu inerta formo, kiu kredeble iam havis vivecon sed nun, sensanga kaj ekstere senmova, ĝi kapablas reanimigi neniun.

La agado de Dio tra la mondo - kiun foje oni aŭdas priparoli - nemalofte ŝajnas nenio alia ol senmotiva supozo, kaj kristanismo sin senŝirmas simila al baranta kadavro de antikva espero.

Mi ankaŭ estas mortinta: moderna homo filtras ofte, rilate al la eklezio, la animstaton de tiu, kiu hejme entenas ekde kelkaj tagoj la kadavron de sia patrino kaj ne scias kion fari pri ĝi; li suferas grandan bedaŭron, scias, ke la mapleno ne plu impregneblos, sed subpostulas, ke la funebroj hastu. Mi atendas la ĉerkon, kiu min forportos.

La pludaŭro de fabelo pruvos, bonŝance, ke la mortocertigo nesingarde trofruis.


Ĉapitro 16

La bela Knabineto bluhara prenigas la marioneton; enlitigas lin, kaj venigas tri kuracistojn por scii ĉu li estas viva aŭ morta.

PRI LA "VIRINA PRINCIPO" EN LA SAVHISTORIO

Celinte removigi la fabelhistorion ‘ekstravagancan’ - nur por prunti adjektivon de fama filozofo, kiu pri la seriozeco de tiu ĉi verko montras esti kompreninta nenion - Collodi devis fortreni la hipotezon de "ŝajna morto": Ŝajnis jam pli morta ol viva.

Vivas Pinokjo, sed oni malkovras, ke vivas ankaŭ la Knabino bluhara, spite ŝian deklaron en la antaŭa ĉapitro: Mi ankaŭ estas mortinta. Oni eĉ sciigas, ke ŝi estas tre bona Feino, kiu de antaŭ pli ol mil jaroj loĝis en la ĉirkaŭaĵoj de tiu arbaro.

La Feino tuj dekroĉigis de la arbo la malfeliĉan marioneton kaj lin portigis en ĉambreton je vandoj el perlamoto, kaj tuj venigis la plej famajn kuracistojn de la ĉirkaŭaĵoj, inter kiuj ni trovas ankoraŭfoje la Grilon Parolantan.

Per ĉi deksesa ĉapitro - publikigita, kiel dirite, post "pento" longa kaj providenca - la rakonto vagas tra diversaj novaj horizontoj kaj riĉiĝas pretigante novajn temojn. Ĝis nun ĉio eltondiĝis ene de la origina enigmo de la rilato Pinokjo-Ĝepeto; rilato konsistanta samtempe el kreitula dependeco kaj fila korinklino, kaj sin rivelanta komplika kaj malfacila kaŭze de la bizara konduto de iu marioneto, kiu estas samtempe altirata kaj forpuŝata de sia kreinto. Se la komparo ne vidiĝus senrespekta, ni asertus, ke la unuaj dek kvin ĉapitroj ŝajnas iomete la Malnova Testamento de tiuj ĉi "Sanktaj Skriboj"; en ĝi neniu virina persono ensceniĝas, kaj male ĉio plenumiĝas - sen iu peranto - en la kontrasto kun la patro, en la fuĝo disde li kaj en la sensukcesa peniga strebado reveni al li.

La Feino, do la granda novaĵo, trapenetras tiun ĉi duan parton: iu novaĵo, kiu ne sin supermetas, sed sin enmetas en la rilaton inter la du koncernatoj, ĉirkaŭ kiuj turniĝas la libro, kaj, sen alinaturigante la intrigon, eĉ ĝin revigligante, liveras al ĝi neatenditan kaj neatendeblan intereson.

Kompreneblas tial, ke estas ne konsentite al ni daŭrigi tiun ĉi revortumaĵon, se antaŭe ni ne solvu la problemon pri la "kvalito teologia" de la Feino, kiu entenas la plej gravan el la enigmoj dissemitaj en ĉi diskutiga libro.

Oni bezonas tie ĉi sin gardi, pro tromemfida rapideco, de la risko de malkompleteco. Precize ĉar la Feino okupas la centron de la tuta ĉirkaŭtordita interrilato inter la patro kaj filo, kaj ĉar precize al ŝi oni atribuas ĉu inter ili fine renoviĝos interkonsento perfekta kaj definitiva, sen ke ŝi fariĝas iam la "tria membro" de la familio, oni intuicias, ke ŝia simboliĝo povas nur esti samtempe kompleksa kaj unuece simpla. Ĉi personulo postulas de ni prilegadon, kiu ne rezignu, pro troa amo al enfakiĝo kaj simpliĝo, neniun eblan, eŝ se desimbolegeblan, signifaĵon.

Kiel unika virino de la rakonto, la bela Knabineto bluhara ŝarĝiĝas necese per la tasko simboli la "virinan principon", kiu prezentiĝas trairante la tutan agadon de la Savo, kaj evidentiĝas en ŝiaj multfacetaj manifestiĝoj.

Tutunue tiu miriga apero celebras la Dian projekton - pri kiu ni jam konsciigis en la unuaj paĝoj de ĉi tiuj prinotadoj - kiun la Revelacio tre eksplicite bildigas virine. Tiu ĉi estas la "Ŝaĝeco", la virina principo, en kiun Dio edze enamiĝas kaj biblie "ekkonas" ekde la komenco de siaj verkoj: Ŝi estas Dia kaj eterna, same kiel ĉio troviĝanta ene de la senfina Esto, kaj estas samtempe, iamaniere, "kreita", tio estas frukto de libera volo kaj de iu amo kiu, sen esti devigata, al Ŝi donas la ekziston. "Ŝi estiĝas kiel spegula reflekso de la ĉiutempa lumo... Ŝi formas amikojn de Dio kaj profetojn (Saĝ 7, 26-27)".

(Ĉipunkte de la ĉapitra komentero tre utilas, sed ne necesas, sin lasi kuntreni de la sugestio de la koncernaj teologaĵoj, sen kiuj, eble, oni perdas ion neelpensitan en la fabelo. Preterlasitaj, tamen, ili kompromitas la plenan komprenon nur ĉe fakulo).

Ŝi tamen ne prezentiĝas kiel la eble plej perfektigita projekto (koncepto profunde memkontraŭdira); sed la Ĉiopovulo fasciniĝas de la aparta belo flagranta en Ŝi: "La Sinjoro de la tuta kreaĵo Ŝin amis (Saĝ 8, 3)". Tial Dio Ŝin elektas, Ŝin ekokupas, Ŝin posedas kun la tuta kreiva forto. Kaŭze de Ŝi, kiu en si mem identas kun la Dia esenco kaj samtempe estas "ad extra" (ekstra, verko agata de Dio ekstere de Dio mem) la vivanta radiko kaj unueciganta ĉiujn aĵojn, oni povas paroli pri la "unutotalo" kiel la unika realo sendube konkreta, en kiu partoprenas ĉiuj ekzistantaj estaĵoj: tiom ke neniu kreaĵo povus, eĉ nur koncepte, esti deŝirita disde Ŝi, sen ke aliiĝas kaj konfuziĝas la individua inteligentebleco de la kreaĵo mem.

La konscio de nia popolo al Ŝi pensas kiam oni parolas pri "Providenco" kiel "patrina principo" ame reganta niajn vivhazardojn kaj regulanta la fluon de la naciaj historiaj eventoj.

Ŝarĝite per kreiva forto, la "Saĝeco" ne nur konservis sian puran idealan staton, sed enveriĝis en la kreita universo kaj komencis travivi la vivon de la entoj, kiuj dependas, kiel eksteraj nuraj rilatoj, de la Supera Kaŭzo.

Ŝia unua konkretiĝo laŭtiĝas en la homa naturo de Kristo, kiu restadas per nerompebla ligilo kunigata al la substanca "Verbo" (= Logos = Vorto, Parolo, Racio, Filo) de la Patro. Eĉ la Filo konkeris tian naturon per tia impeto kaj ĝin tiom mastrumas, ke li ĝin diece personigas kaj al si kunigas en la perfekta kaj definitiva ĉirkaŭpreno de la persona unuo.

Rezulte de tio oni deklaris, ke la ĉiela Regno similas al reĝo festanta edziĝon de sia filo (Mt 22, 2): en la enkarniĝo de la Difilo, la homa naturo konkretigas edzan donacon, kiu ĝin senrevene sanktigas kaj enkondukas en la nedireblajn sekretojn de la Dieco.

Sed la homa naturo de Kristo estas model- kaj cel- kaŭzo de ĉio: tial ĉiuj aĵoj persistas en Kristo, ĉiuj ekzaltas sianature lian gloron, ĉar ili en ĉiu el siaj stadioj transkribas iun difinitan karakteron de lia perfekteco. En li trovas sian modelon ĉiu homo kaj, pere de homo, ĉiu aĵo ekzistanta.

Kristo, krucumita kaj resurektinta, la "principo", la "unika memstarulo", la "ĉiosuperulo": "la unuenaskito inter la kreitaj kaj renovigitaj homoj, kapo de la eklezio (Kol 1, 15-20). Tiu eklezio fakte estas "lia korpo, la pleneco de tiu, kiu sin realigas tute en ĉiuj aĵoj (Ef 1, 23)"; tiel la Dia projekto plumarŝas al sia enveriĝo.

La eklezio, kiu estas la kreitaro mem invadita de la elaĉetiga kaj renoviga agado, estas do la Dia projekto pli kaj pli maturiĝonta ĝis la alveno "de la perfekta homo, laŭ la mezuro de matureco de la pleneco de Kristo (Ef 4, 13)". Realaĵo renovigita, fariĝas ŝi mem (ŝi ĉar en preskaŭ ĉiuj etnaj kaj naciaj lingvoj eklezio estas indikata per inaj esprimoj kaj emfaze respektata tia iniĝo. Ndt.) kunkaŭzo de la renovigo; homaro savita kaj sanktigita, fariĝas ŝi mem, pro sia unuiĝo al la Savanto, saviga kaj sanktiga. Ŝi fekundeciĝas tial laŭmezure de sia edziniĝa unuiĝo: patrino de la novaj vivuloj, ĉar edzino de la nova kaj pli vera Adamo. Tial "virina principo".

La feinaj karakterizoj taŭgege esprimas la eklezian realaĵon: la bela Knabino bluhara konturas kaj personigas la edzinon "senmakulan kaj senfaltan (Ef 5, 27)".

Bela: ĉar en Ŝi nenio malpura kaŝiĝas, ĉar sianature Ŝi ricevas el ĉio nur tion, kio estas sanktigita kaj sankta en la mondo: nome, kion objektive atingis la elverŝo de la Triunua vivo, depende de libera akcepto ne de la kreaĵoj, sed de la sola volo sanktiga de Kristo (aĵa sankteco); kaj kion atingis la elverŝo de la Triunua vivo en mistera dialoga ludo kun la libero de homo (persona sankteco).

Knabino: ĉar ŝia patrineco rilate al la "novaj vivuloj" estas virgeca kaj estas estigata kaj subtenata nur per la reciproka amo, kiu ligas ŝin al la Difilo.

Bluhara: eble por substreki, ke ŝia vivo ne kompreneblas se oni iluzie rajtiĝas limigi ŝin per teraj kaŭzaĵoj dum ŝia vera kaj neelĉerpebla grando idas de la ĉielaj regionoj.

La eklezio, nome la nova Eva, virino sendifekta kaj fekunda, havas poste personan grandiozan realiĝon en la Virgulino Maria, signo kaj unua frukto de la eklezia agado, kaj, sub kruco de Jesuo oferbuĉita, unua kaj totala manifestaĵo de la eklezio mem. Senpene ni vidas en la fabela Feino, en la teksto ĉiam ine konceptita, admiregindan ekvidon pri la Dipatrino kaj la ties zorgado pri ni. La mem bluhareco milde altrudas al niaj okuloj la plej evidentan koloron de la Italaj Madonoj.

Kiel vidite, "la virina principo" praktikas, en la Savohistorio, funkcion unuarangan. Kaj ĉar ĉio estas parto de la unika plano, por ni facilas konkludi, ke la dialektiko mem de la seksoj ŝarĝiĝas, laŭ la intenco de la Kreinto, per tia mesaĝo, kaj parolas al ni samtempe pri Dia Providenco, kiu inas tre ofte en kristana literaturo, pri Kristo centro kaj senco de la universo, pri la eklezia mirindaĵo, pri la Virgulino Maria.

Ĉiu virino nin rememorigas - se ni kapablas rigardi - pri la Dia saviga volo kaj atentigas la kredanton pri la homaro alvokita sin doni kaj unuiĝi al la Sinjoro; ĉiu virino, se ne perturbas per sia vivo la puran kaj profundan signifon de la virineco per malŝparego de la veraj valoroj, alvokiĝas reprodukti, eĉ se imitante ĉiam neperfekte kaj parte, la misteran sencon de la virga patrineco de Maria.

Al la teologia konsidero grave interesas, ke la Providenco, la homa naturo de la "Verbo", la Eklezio, la Madono, ne kompreniĝu kiel realoj tute diferencaj kaj preskaŭ senligaj unu al aliaj: male pri tiaj necesas, ke ni prenu - kaj tion neniam ni forgesu - la vivigan unuecon kaj la reciprokan imanenton. Tiucele multe utilas mediti pri tiuj temoj, kaj asimile similigi ilin, kiel ni provis ĉi tie, al la "virina principo de la Savo", kaj tre utilas la intuicio elvokanta kaj unuecige reprezentanta tian konceptadon per la forto kaj elokventeco de iu unika simbolo, kiel al ni konsentis fari la bela Knabino bluhara.

Alvokite de la Feino, tuj deĵore ensceniĝas ĉe la kapkuseno de Pinokjo la plej famaj kuracistoj de la ĉirkaŭaĵoj.

La du unuaj, la Korvo kaj Noktuo, vervas aŭtoritatece, patose, senkonklude pro kontraŭaj diagnozoj. En ili la aŭtoro figurigas, duonmokece, la sciencon kaj ties nepotencivon resanigi la verajn malsanojn de la homaro. Fakte, de tia scienco esplorita kaj objektigita, homo ŝajnas io mekanika kaj dispartigebla; serve sub ĝia dispeciga lumo, la homa mistereco malaperas, sed malaperas ankaŭ la homo: tiu ĉi estas analizata tra ĉiuj fibroj kaj tra ĉiuj biologiaj kaj psikaj profundecoj kaj ignorata pri spirita konsisto, kaj fine kaprice unuecigata: tiel la homo estas similigata al pupaĉo talente kaj lertece malmuntata kaj rekonstruata.

La scienco sukcesas koni ĉion, sed kial ekzistas la tia pupo kaj kio lin distru kaj kia kreitulo li devas fariĝi, ĉi tion la scienco ne kapablas kapti. Ĝi akomodas ĉion, valorigas ĉion, sed la "malsano de la ekzisto" - la ekzisto kiel signifomanka evento - per sciencaj kuraciloj graviĝas pli kaj pli. Tiele rigardata, la scienco, ekzaltenda kiel la plej spektakla venko de homo sur la aĵoj, fariĝas ankaŭ lia pli amara malvenko.

La tria kuracisto, la Grilo, ne atentas la klerajn diskutojn de la kolegoj; ĝia diagnozo ne similas tiujn jam diritajn, ĝia terapio diferencas de tiuj de la aliaj. La homa espero disradias el severeco de ia konscienco allogiĝanta nek per virtuoza parolado pri devojigantaj temoj nek per teknikaj artfajraĵoj, sed eniranta rekte la probleman nukleon, rivelante al paciento lian kompletan ekzistaĵan mizeron kaj al tiu proponante la necesajn ŝanĝojn.

Ekaŭdiĝis, en la ĉambro, sufokata sono de suspiroj kaj plorĝemoj: la saviĝo trovas sian startpunkton en tia konscienco, kiu sin renversas ĝis larmoj, ankaŭ se instinkte ni preferus iun, kiu defendu, indulge senkulpigu kaj komplezeme kompliciĝu.

Ne tia konturiĝas en komunaj paroladoj. Kio akiras nomon de konscienco kaj ofte publike alvokiĝas de oni, tio similas plejofte internan publikulinon, kiu adaptiĝas rapide, kiu ellernas frue la avidojn de sia tirano, kiu haste lernas ruze uzi la direndajn vortojn, perceptas la anoncendajn juĝojn, la akirendajn konsentojn. La konscienco, kiu ne servu al la vivanta Dio, kies ne traserĉu ĉiuhore la volojn por al tiuj ĉi konformiĝi, morte paliĝas kaj kune baldaŭ mortas la malsana homo, al kies kapkuseno ĝi estas kunvokita.

Ol dresata konscienco, multe pli valoras la sciencaj diraĵoj. Kondiĉe, ke ili ne estu prenitaj kiel elĉerpaj respondoj pri vere homaj esplorendaĵoj, ili damaĝas neniun kaj iufoje sukcesas suflori kelkan fajnecan veron.

Tiom la sentenco de la Korvo: Kiam la mortinto ploras, estas signo, ke li estas sur vojo de resanigo, kiom tiu de la Noktuo: Kiam la mortinto ploras tio estas signo, ke li bedaŭras morti, estas grandavaloraj intuicioj, kiuj tuŝas gravajn spiritajn leĝojn.


Ĉapitro 17

Pinokjo manĝas la sukeron, sed ne volas trinki laksigilon; kiam tamen li vidas la enterigistojn, kiuj venas por lin forporti, tiam li ĝintuj trinkas... Li diras mensogon kaj por puno lia nazo kreskas.

LA "PRINCIPO SAKRAMENTA" EN LA SAVHISTORIO

Tuj kiam la pitoreska kaj senkonkluda konsultiĝo finiĝis, la Feino decidas okupiĝi persone en la resaniga laboro. Ŝi preparas per siaj manoj medikamenton, fluidigante ian blankan pulvoreton en duonglaso da akvo, kaj poste rigidmienas minace, por ke la naŭzite veblovanta Pinokjo ĝin trinku.

Ŝi sukcesas nur helpiĝante, krom gentileco kaj sukeraj buletoj, per timigaj metodoj kaj enscenigoj, aperigante la kvar nigrajn kuniklojn kiel inko, kiuj estis portantaj surŝultre malgrandan ĉerkon. Fine saniĝinte, la marioneto agnoskas sian malpravon kaj ŝvebigas rimarkon, kiu iele koncernas nin ĉiujn, almenaŭ se ĝin oni rilatigas al la malfeliĉoj de la animo: Ni pli timas la kuracilojn, ol la malsanon.

La meditado pri tiu fakto povas elverŝiĝi ankoraŭ de la antaŭa ĉapitro. La saniĝo de homo, kiel jam vidite, ekmarŝas el la bruliganta juĝo de la sana konscienco; sed sine de la sola konscienco ĝi ne maturiĝas.

Homo kapablas ruiniĝi per si mem, sed per si mem li ne kapablas saviĝi. Per la nesubstituebla rekono pri la faritaj eraroj komenciĝas la releviĝo, sed tio ne sufiĉas. La katolika ortodoksio agigas, ene de la resaniga procedo, la neanstataŭeblan ĉeeston de ia kondiĉo, kiu al la moderna homo povus ŝajni malagrabla.

La pento kostas multe da pezaj paŝoj kaj amaraj glutoj; sed, laŭsperte, ĝi memstare procedas el la vola ago de la animo. Tial mia rango de unika estro de miaj agoj daŭrigas ne esti defrotata.

Male tre doloras rekoni, ke mi ne sukcesas resanigi min mem, eĉ per la plej laciga kaj multekosta je internaj animskuadoj. Kaj tio ĝuste deklaras de la "sakramenta principo", pri kiu ni nun ektraktos.

La Grilo-Parolanta ne sufiĉas, bezonatas ankaŭ la Feino.

La Feino, reviviginte la Grilon ĉe la kapkuseno de la mortanta marioneto, tuj ĝin transcendas kaj intervenas rekte, pretigante la sanigan kuracilon.

Ĉu iu Feino, kiu sin montras kapabla produkti la plej fantaziajn mirindaĵojn, bezonas agi nur per kuracilo? Ĉu ŝi ne povus sanigi Pinokjon per kareso de sia mano aŭ voĉa sono aŭ ankaŭ per nevidebla decido de sia volo? Abstrakte rezonante, ni pensas, ke ŝi kapablus.

Tamen la Feino ne rezignas pri rimedoj tiom neŝatinda kaj hejmeca kiel la misteraj pulvoretoj, per kiuj iam, saĝaj kaj okulvitraj apotekistoj defendis nian infanecon kontraŭ febroj, antaŭ ol iliaj kaŝitaj laboratorioj fariĝis magazenoj de sigelitaj skatoletoj tute perdantaj tiele la arkanan ĉarmon. Ankaŭ Jesuo por sanigi la denaskan blindulon knedis koton, el polvo kaj salivo, ŝmirotan sur liajn okulojn. Jen la "sakramenta principo", per kiu la viviganta agado, kiun la Patro starigas pere de Kristo, en la spirita regno, kiu estas la eklezio, pasas tra la plej simplaj kaj komunaj realaĵoj de la mondo, kaj al ni, kiuj volus juĝi ĉiun estaĵon, estas postulate kliniĝi por ricevi la Dian vivon el akvo, el oleo, el pano, el vino, el vorto.

Provokas reagajn dubojn tiu principo kiu, senĝene akceptite de la mediteranea kulturo empirie objekteca kaj materieca, jam iomete vundas la pensmanieron de la moderna homo, preferanta sin konvinki, ke ĉiu decida evento de la spirita vivo indas disvolviĝi totale kaj ekskluzive ene de la konscienco. Pinokjo, pro naŭzo ribelanta kontraŭ la akvesolvita pulvoreto kaj baraktante kontraŭ la neceso resaniĝi per tiu kuracilaĵo, sendube enviciĝas inter marionetoj post-Kantanaj.

Sed la sakramenta principo, kiu al ni malmulte plaĉas, plaĉas multe al tiu, kiu sola povas nin savi, eble pro tio ke ĝi taŭge aludas al lia sento de humoro. Li probable amuziĝas vidante, ke por transformi sian koron iu devas ne nur trabarakti sian problemaron ene de la spirita tribunalo, sed ankaŭ lavigi al si la kapon per la bapto kaj ŝmirigi sin per la konfirmacio, aŭ ankoraŭ pli akre, kiam li plezuriĝe asignas homon ĉefo kaj savanto de la anĝeloj.

Ja la sakramenta principo povas esti distordata ĝis fari, ke de ĝi aspektu magia konceptado, kiu sklavigus homon al aĵoj, gestoj, parolaj formuloj. Sed inter magio kaj sakramento la diferenco flagras: en la magio homo klopodas klinigi al si Dion mem per rimedoj multege misproporciaj; en la sakramento homo submetiĝas por agordi sian individualistan kaj arogantan volon al ĝoja ludo de Dio, kiu decidis levi la plej humilajn kreaĵojn al la indo de savodonaj iloj por la plej alta kreaĵo.

Neniu el la du principoj, tiu de la libera kaj persona adhero de la kredanta koro kaj tiu de la home neefikaj gestoj, kiuj por ni ŝarĝiĝas per Dia riĉeco, povas esti altrude ekskluzivigita tiel ke unu forigu la alian. La vero estas, ankaŭ ĉi tie, "katolika", nome ĝi severas pri la arbitraj ekskludoj: ni povas nin difini kristanoj nur se ni plurestas fidantaj en tiu dirinta: "Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita (Mk 16, 16)".

Kiu sukcesas trapenetri la fabelan vualon, tiu ĉi komprenas ankaŭ la rolulojn en la sakramentaj agoj: la subjekto estas la "virina principo", nome la eklezio, kiu ree prezentas kaj plilongigas la homecon de Kristo, la Difilo krucumita kaj resurektinta. Tial ĝi posedas efikon, kiu superas la homan substituanton kaj proporciiĝas prefere al la efika potenco de la Elaĉetinto, kondiĉe, ke la homa substituinto fariĝu intence eklezia instrumento.

Kompreneble, la sakramentoj - la oleo kaj la vino, per kiuj la Fremdulo, deĉevalinte, hodiaŭ mizerikorde kuracas la vundojn de la malfeliĉulo dolore velkanta sur vojrando - neniom utilos kiam ni loĝos kun li, en lia patrujo, kiu estos ankaŭ la nia: la sakramenta epoko - epoko, nome, de la Dia riĉeco fluanta el senefikaj vortoj kaj signoj kaj gestoj - ĉesos kiam la rekta interkomunikiĝo pleniĝos senvualiĝante, kaj ĉiu nia ulcero cikatriĝos por ĉiam.

Pro siaj esencaj koneksiĝoj kun la eklezio kaj Kristo, la sakramentoj havas kaŭzivon, kiu aspektas neklarigebla al tiu, kiu elradikigas ilin el la viva kunteksto de la "unutotaleco" kaj serĉas en ĉi tiuj mem adekvatan pravecon de iliaj, per dia volo aneksitaj, virtualecoj. Neniam pli ol en tiu okazo la teorioj de majstro Ĉerizo senvaloriĝas: pro la sakramenta principo, aspergo estas pli ol aspergo, oleado estas pli ol oleado, mansurmeto estas pli ol mansurmeto. Tiel investite je Dieca forto, tiuj realaĵoj transiras sian ennaskan povrecon leviĝante al la valoro kaj efiko nemezureble plej grandaj.

En ĉi tiu ĉapitro aperas ankaŭ la temo pri la mensogoj de Pinokjo kaj de la fama kreskanta nazo.

Pinokjo mensogas nekonstitucie. Al la Vulpo kaj al la Kato, ekzemple, li diras ĉiufoje aferojn laŭvere. Al ili konfidas tre sincerece, ke li posedas ĉiam la ormonerojn. Li rezervas la malkonfidon ununure al la Feino: la mensogon li aranĝas nur por ŝi, kiu kun senfina pacienco lin savis de liaj kapricoj kaj de morto. Li ellasas al la naivuloj la tro rektan vojon de la sincereco, sed fine trompiĝas kaj tanas al si la haŭton.


Ĉapitro 18

Pinokjo retrovas la vulpon kaj la Katon kaj iras kun ili por semi la kvar orajn monerojn en la Kampo de la Mirakloj.

LA KOMENCAJ VALORAĴOJ DE LA SPIRITA VIVO

Liberiĝinte de la korpa ĝeno kaj sanefike humiligite pro la kutimo mensogi al tiuj, kiuj lin amas, la marioneto, nepacienca por revidi Ĝepeton, permespetas iri renkonten al tiu ĉi. Sed li denove falas en la reton de la Vulpo kaj Kato kaj ĉifoje atingas kun ili la landon de Barbaĝiannoj kaj Akkiappaĉitruloj, kie enfosas - en la Kampo de la Mirakloj - la altvalorajn monerojn.

Por ĉirkaŭbraki la patron, sufiĉus, ke Pinokjo sin limigus ne foriri el la domo, jam amika kaj gastama, de la bluhara Feino.

La rendevuo okazos tie ĉi, en la "domo de la Dio Vivanta... kolono kaj fundamento de la vero" (1 Tim. 3, 15). Se oni ne foriras el ĝi, la renkonto ne povas manki: Antaŭ noktiĝo li estos tie-ĉi.

Sed la domo estas malvasta, la feinoj - kiuj ĉiuj malagrable kutimas moralumi - enuigas, dum Pinokjo malpaciencas. Li amas la priserĉadon: ankaŭ por li, same kiel por la moderna homo, la esplorado en la arbaro monduma de duboj kaj neadoj allogas pli ol la trankvila komuneco kun la vero en la varma loĝejo de la filoj de Dio.

Certe li ĉiam grincas en la ligna naturo, li daŭrigas stati en la mizera marioneta kondiĉo: tio iom komprenigas la ĝenon loĝi flankeflanke de la Feino, dum la atendo de la patro. Lia povreco tamen estas mildigata de la kvar oraj moneroj kiuj, kvankam ne transdonantaj la ekzistencialan riĉon propran de la transnatura stato, ili estas io pli ol la vestetoj je florumita papero.

Kvar oraj moneroj, kvar valoraĵoj por la spirito: neniu homo, ĉe la komenco de la racia vivo, mankas je tiaĵoj. Ili similas viatikon, per kiu la Dia mizerikordo ekipas tiun, kiu vokiĝas filiĝi, kvazaŭ anticipo de la Dia lumo, kaj ĉiukaze helpo necesa por daŭrigi en la vojaĝo direkten al la Regno. Temas pri trezoroj, kiujn la filoj posedas plenrajte kaj tre abunde, donacitaj kiel inkoativa doto ankaŭ al tiu, kiu ne jam atingis al filan kondiĉon.

Ili estas: la konvinkiĝo pri la racieco de la realo, ia scio pri Dio, iu fidema deziro rilate la justecon, ia komenca amkapablo. Ĉiu homo ilin daŭre trovas en sia sako, se mem ne iras fordiboĉi en la lando de Akkiappaĉitrulli. Ili estas tial valoroj aŭtentaj kaj bezonataj, sed malfacile konserveblaj se oni tro indulgas resti marionete ribela kaj ne decidiĝas finfoje reveni al la Patro.

Ĉiu el ili meritas iom da komenta atento.

"La konvinkiĝo pri fundamenta racieco de la realo" - ankaŭ se kaŝa kaj dementita de mala sperto - estas prerogativo antaŭkondiĉa kaj nerezignebla por ĉiu vera ago de la spirito: ĝi estas implicite asertata ĉiufoje kiam oni intreprenadas pensi, esplori, paroli, agi.

Ĝi estas la mensa risorto kiu, se ne difektita, nin taŭgigas plenumi kun plena racieco la transalton de la kredago kiam - konkludinte ĉiun esploran procedon kaj fininte ĉiun internan vagadon - ni estas devigataj elekti inter la rekono pri Dio kreinta mondon celantan mistere al sia filo homfariĝonta kaj krucumota kaj resurektonta, kaj la certiĝo pri la perfekta absurdeco de la universo.

Kun "la scio pri Dio", kaŭzo kaj celo de ĉio, ĉiu homo startas. La katolika ortodoksio nin instruas, ke la homa racio adekvatas, per intrinseka proporcio, por certece malkovri la ekziston de la Kreinto; kaj konkrete neniu startas vere kaj komplete ateista.

Ĝi estas la komenca ekbrilo nin stimulanta al la serĉado de la lumo. Temas pri panpeco da vero nin fortiganta, por ke ni fine sukcesu atingi la celon. Se oni plu marŝas tiudirekten, por oni ne mankas aliaj kaj pli substancplenaj porcioj de tia esenca nutraĵo. Se oni devojiĝas, jen malsato, nutraĵmanko, la inanacio de la spirito.

"Ia fidema deziro rilate justecon": deziro pri la vino forta kaj ebriiganta de la absoluta justeco kun la fido, ke kelkloke ekzistas lando aŭ epoko, kie tiu ĉi prosperas, estas kio faras el homo nelacan luktanton kaj malebligas, ke li rezignaciu kaj kontentiĝu per akvoriĉaj solvaĵoj de justeco je malalta grado, kiujn ĉiu homa socio apenaŭ kapablas liveri al nia soifo... kiam ne okazas, ke ni trinku, etikedita laŭjustece, vinon tute acidiĝintan.

Tio similas primicon de espero kaŝe tenatan en tiuj koroj ankoraŭ ne tro toksitaj de seniluziiĝo; per ĝi homo ne sin lasas enprizonigi de iu ajn historia formo de kunvivado kaj, se mem ne malesperas, restas ĝisfine pilgrimulo de la Ĉiela Regno.

Por kompleti ĉion, ni ankoraŭ dotiĝas "je iu komenca amkapablo" - kvazaŭ instinkto de frateca solidareco kiu - kvankam ne nekapabla atingi la plenecon de la karitato - estas tamen efika helpo por al ĝi alveni kaj samtempe kontribuo por evitigi al nia asociita vivo la minacon de la iompostioma malhumaniĝo. Pro denaska inklino, oni kredas je frateco ankaŭ kiam - perdinte la inklinon al la Patro - oni pri ĝi ne plu sukcesas trovi sufiĉan pravigon.

Homo tiom ŝatas la orajn monerojn, ke je ili neniam kontentiĝas kaj provadas ilin multobligi senfine pro monhavegemo. Ĉiuj deziregas la riĉecon de Dio. "Fariĝi kiel li": daŭre latentas en meandroj de la homa koro la allogo de la unua delogo.

Temas pri sopiro freneza, sed temas samtempe pri repruvo, ke ĉiu el ni sopiras renkontiĝi kun la superabundo de la Dia amo kaj, almenaŭ nivele de nekonscio, nin sentas ankoraŭ kuntrenitaj en senfina plano de la Kreinto. La eraro konsistas el konfido pli al aliaj ol al Dio.

Kiel la servisto de la parabolo de la talentoj, Pinokjo fosis truon, enmetis tien la kvar orajn monerojn, kiuj estis restintaj al li, kaj poste kovris la truon per iom da tero. Sed oni ne senpune semaĉas al la tero la ĉielajn donacojn, ne eĉ celante ilin multobligi. Ĉe la fino oni sin trovas similigita al la loĝantoj de Akkhiappaĉitrulli: hundoj senharigitaj, ŝafoj tonditaj, kokinoj sen kresto kaj sen barbetaĵoj, papilioj senflugilaj, pavoj tute senvostaj, fazanoj bedaŭrantaj siajn brilantajn orajn kaj arĝentajn plumojn nun jam perditajn por ĉiam.

Homo, kiu startus - prave - konvinkita pri la racieco de la realaĵoj sed samtempe pretendus ekspliki - tute sola - la enigmon de la ekzisto, nu tiu ĉi aliras rekte al la absurdeco: la racio, se enŝlosiĝanta en si mem, konkludiĝas en sinmortigo.

Li pretas interŝanĝi la sanan kaj unuatempan certecon pri la racieco de la aĵoj per la ŝajna sciencieco kaj la realaj komplikaĵoj de panteismoj koketaj aŭ de ateismoj senkonsolaj: kiom da streĉoj por sin konvinki esti orfaj!

Li akrige intensigas la justecsenton, ĝin izolante kaj al li atribuante kulton ekskluzivan kaj blindan; kaj fine li sin retrovas en la maljusta lando de Barbaĝiannoj, kie subinsigne de la justeco ĉiuj estas rabitoj aŭ rabistoj.

La denaska amkapablo, lin dekomence spronanta labori por la homo, transformiĝas, se apartigata en si mem, antaŭe en "amara zorgo", poste en malamo por servi amon, poste en malamo por servi malamon, kaj fine kooperas al la konstruo de socio senfrateca kaj senmizerikorda.

La moneroj de ni posedataj vere estas el oro, sed por eltiri el ili profiton necesas ne fidi la Vulpon kaj la Katon.


Ĉapitro 19

Pinokjo estas priŝtelita je siaj moneroj el oro, kaj kiel punon ricevas kvar monatojn da malliberigo.

LA MISTERO DE LA JUĜO

Pinokjo devas doloriĝe konstati, ankaŭ pro sciigoj al li flustritaj de saĝa kaj scivolema Papago, ke liaj moneroj forflugis senrevene.

Li senprokraste reklamacias ĉe la justico, personigita en Juĝisto - kun la komenca majusklo ja, kiel eminenta persono - el raso de la Goriloj, kiu lin aŭskultas kun multa konsentemo, fine forgesante tamen liajn senkulpigajn eksplikojn kaj ordonante, ke Pinokjo malliberiĝu.

De tio li sukcesas forliberiĝi nur kiam li agnoskas, ke ĝuste mem estas, ne priŝtelito, sed ŝtelisto.

Ĉi ĉapitro retemas pri la justeco kaj formoj, laŭ kiuj ĝi enkarniĝas en la konkreta mondo.

Ĉi tie oni neniel emas polemiki kun homoj ĝin administrantaj. La juĝisto, ĉe kiu la marioneto plende depostulas, priskribiĝas en la rakonto kiel persono respektinda, bonvolema, atentema pri la denuncanto, emociema.

Tamen li estas vere simiego el raso de la goriloj, kvazaŭ li figurus karikaturaĵon de la tera justeco fronte al tiu vera kaj absoluta. Kaj, krom persona afableco, li nenion povas ol apliki la leĝon, kiu - pro komplikaj mekanismoj - pli ol perfortulon kaj arogulon, eĉ se kulpajn, foje fraptrafas malfortulon kaj sendefendulon, eĉ se senkulpajn.

Elŝprucas, el la Collodia paĝo, tia amara sed eĉ elsperte akirita sentenco. Ŝajnas fatalo: ĉiuj garantioj plibonigantaj la justecon, ĉiuj institucioj elpensitaj por la respekto al la homa digno, ĉiuj entute esploroj pri la plej taŭgaj proceduroj, volitaj kaj aranĝitaj por la defendo de la honestulo maljuste persekutata de la potenculo, finiĝas ofte por helpi la krimulon, kaj nur lin.

Tia aserto konsternas, kuntrenante tamen ion veran. Kiu senkulpas, tiu ĉi kondutas ankaŭ senruze; kaj kiu kondutas senruze, tiu ĉi eĉ sentaŭge sin defendas kontraŭ atencemaj atentoj de tiuj, kiuj, pro profesiaj necesoj, vizitadas precipe friponistojn kaj okazas, ke ili ne memoras plu pri la parol- kaj rezon-maniero de la senkulpulo.

Pinokjo spertas tian tragikan rolrenverson, en kiu oni punas pli malbonŝancon ol malobeon. Tiu kompatindulo estis ŝtelsenigita je kvar moneroj el oro: do prenu kaj metu lin tuj en malliberejon.

La vorteto "do" tie ĉi kruelece, sed verece resonas. Tiom ĝi verdiras, ke ĝi estas elparolita ankaŭ koncerne tiun, kiu, estante nia justeco, nia sankteco, nia elaĉeto, "estis alkalkulita al krimuloj (Jes 53, 12)". Pri li sentencas Pilato, la plej renoma historia juĝisto: "Mem prenu lin kaj krucumu lin ĉar mi trovas en li nenian kulpon (Jo 19, 6)". Se tio okazis al la Difilo, oni ne iluziiĝu, ke por aliuloj la sorto pliboniĝos.

Sed tion oni malakceptas: pri ĉio oni rezignacias ja, sed ne pri la dezertiĝado je justeco. Tia vundo neniam cikatriĝas. Fronte al malboneco, oni povas sin kirasi per toleremo. Male, fronte al bruteco totala kaj eĉ aplaŭdata de tiuj, kiuj devus ĝin fortranĉi aŭ, pliekzakte, fronte al senkulpeco tretata kaj eĉ mokata, ĉio en ni ribelas. Justeco necesas kvazaŭ spiro; justeco estas nia patrolando plej amata: tial ĉiuj homoj sur tero ĉiam aspektas loĝi iel aliloke.

Tio, se ni atente observu, signifas, ke, eĉ kiam ni iufoje fanfarone afektas nenaturan superhoman sintenadon, ni bezonas kaj anhelas esti juĝataj. La malsato kaj soifo je justeco sopiras ankaŭ al malsato kaj soifo je juĝo. Ne je iu ajn juĝo, sed juĝo transcenda, absoluta, neŝanĝebla, kiu taksu - nin kaj la aliulojn - laŭ nia reala valoro. Neniu homa juĝo kapablas kontentige realigi tiun postulon, ne eĉ tiu de la historio. Kiu, viktimo de la ekscesoj de la samtempuloj, apelacias ĉe la "tribunalo de la historio", tiu apelacias al ĥimero. Ankaŭ historiografio praktikas taskon, kiun la venkintoj partigas kun neniu.

Ni ne suspektigas, ke historiistoj ĉiam sektiĝas. Sed vere ili laboras ĉiam mergitaj en socio kaj kulturo, kiuj ilin ĉiuflanke tiranece kondiĉas, kaj ili malofte kapablas reprodukti ekzakte la kverelojn de la pasinteco. Evidentiĝas vere, ke la estanteco naskiĝas el la estinteco, sed evidentiĝas bedaŭrinde ankaŭ, ke, kiam oni provas la historio-rekonstruon, la estinteco naskiĝas el la estanteco kaj laŭiĝas al la atendoj de la reganta povo.

Probable el pasintaĵoj eblas la denunco de la etaj maljustaĵoj, la senspertaj friponaĵoj, la neglektindaj perfortoj; sed, se fraŭdo plenumiĝis laŭ sagacaj reguloj kaj la perforto elperfektiĝis, neniu reklamacio efikas escepte de tiu ĉe la transmonda tribunalo.

Sen la juĝo absoluta - pri kiu ĉi-sube ni renkontas nur palajn kaj difektitajn anticipojn - nia vivo kuŝas kriple.

"Dies illa": ni timegas tiun tagon. Sed ankoraŭ pli ni timegas, ke eventuale tiu tago neniam okazos, lasante do, ke ĉio el nia ekzisto ruiniĝu tra indiferento kaj vaneco. Sen juĝo, dissolviĝas ekde nun la ebleco mezuri: kio grandas, kio malgrandas? kio veras kaj kio ne? kio justas kaj kio ne? unu solan aferon oni timas pli ol la definitivan juĝon: la mankon de la definitiva juĝo.

Pinokjo eliras el malliberejo, senkritike akceptante kulturajn onidiraĵojn kaj valoraĵojn mode superregantajn kaj eĉ farante tragikan memkritikon: Ankaŭ mi estas fripono. El inter ĉiuj liaj misaventuroj, tiu ĉi plej humiligas.

Inter pento kaj memkritiko enprofundiĝas abismo: per pento homo estas konkerata de la forto de la vero, de la justeco, de la beleco, kiuj ene de li al li sin montras kaj, lin modlante laŭ la idealo, penade konformigas lin ankaŭ laŭ lia propra persono kaj laŭ lia vera naturo; per tiustila memkritiko homo cedas al la doktrinoj truditaj ekstere de li, adaptiĝas al la konvenciemaj modoj, kaj, por asimilante la vivetoson, misformas sin mem.

En pento homo kapitulacias al Dio kaj rehomiĝas; en memkritiko homo kapitulacias al homo kaj malhumaneciĝas.


Ĉapitro 20

Liberiĝinte el malliberejo, Pinokjo ekmarŝas por reiri al la Feino; sed sur sia vojo li trovas serpenton, kaj poste li restas prenita en kaptilo.

LA MISTERA MONDO DE LA "EKSTERNATURO"

Pinokjo, elirinte el la kaptejo, reprenas longan kaj malglatan vojon por reiri al la patra hejmo, kaj, turmentata de la sopiro revidi sian patron, li kuras al la hejmo de sia fratino bluhara.

Almenaŭ tion li ŝajnas esti kompreninta: post la ribelo kaj fuĝo, la patro nenie povas esti trovata ol ĉe la Feino.

La aspiro emigas lin kuri kiel leporĉasa hundo dum pluvetas sur la kotaj vojoj. Sed la seriozeco de la reirintenco pli ol de hasto kaj saltoj estas atestata de la interna monologo.

En tiu ĉi facile oni rekonas ĉiujn elementojn komponantajn la veran penton: nome la bedaŭro de Pinokjo pro sia propra kondiĉo, naskiĝanta jen el la amo al la Patro (mi varme sopiras fari al li mil karesojn, kaj lin sufoki per kisoj) jen el la ekkono, ne multe Kantana sed precize katolika, ke kulpon oni devas eviti ankaŭ ĉar el ĝi eliras neniu avantaĝo (la knaboj, estante malobeemaj, ĉiukaze malgajnas); la agnosko, ke mem kaŭzis siajn desapopntojn (mi estas marioneto obstina kaj spitema); la intenco aranĝi plibonan vivon; la konscio pri la dimensio eklezia jen de la kulpo jen de la indulgenco (kaj la Feino, ĉu ŝi pardonos la malbelan agon, kiun mi faris al ŝi?).

Ekaperas ankaŭ - jen rimarko je subtila psikologio - la dubo pri la intencoj de la Patro kaj la aspiro esti trankviligata pri la sincereco de la deziro esti pardonata: Kaj ĉu mia paĉjo estos atendinta min? Ĉu mi lin trovos ĉe la dometo de la Feino?

Certe, li vin atendis, kara Pinokjo. Ekde la horo de via foriro neniam li ĉesis okulesplori la horizontajn dezertojn, esperante ekvidi vian ombron plilongiĝantan kontraŭlume: "Lin patro vidis kaj kortuŝiĝis (Lk 15, 20)".

Ja lin vi trovos ĉe la hejmo de la Feino. Ankaŭ se multaj mesaĝas al vi, ke tiu domo, jam malplena kaj senanima, ne plu gastigas, male ĉi tie brilas la nesenaga Ĉeesto, kiun via koro de nekorektebla vagulo neniam ĉesis deziri.

Laŭ la reirvojo, traskuata de neantaŭviditaj renkontoj, aperas la sinjoro Serpento, kiel Pinokjo ĝin flatete vokas kun milda voĉeto.

Tiu drola serpento tiom gigantas, ke ĝi tute obstrukcias la pasejon; ĝia vosto fumas kaj ĝiaj okuloj flamas; ĝi videblas kaj panikas ankaŭ pli ol duonan kilometron fore. Tia besto ne enlistiĝas en la kadroj de la ordinara zoologio. Sed eĉ ĝia "teologia enhavo" ne facile travidiĝas: tiu obstaklo plenbaras la vojon krom al la marioneto ankaŭ al tiu ĉi laciga komentario. Plifortiĝas en ni la tento transpaŝi ĝin kaj pasi al la alia flanko de la strato, kiel kun misŝanco penadis fari Pinokjo; sed ni volus, ke al ni ne okazu la sama sorto.

Por ke ni efektive transpasu ĝin, sufiĉus konsideri, ke temas pri fabela elemento, eltirita el pura plezuro sin fordoni al magie fantazia ludo, kaj tial nereduktebla al kiu ajn legado laŭ komunaj konceptoj. Tamen ni ne rezistas al senmalordiganta plezuro konotacii per alegoria karaktero ankaŭ ĉi monstron, proponante pri ĝi, espereble aprobindan, interpreton.

Tutunue risortiĝas al la memoro la "antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompulo de la tuta mondo (Jo 12, 9)". Sed, se ni pliatentiĝu, tia identigo malmulte adaptiĝas. Kiel personigo de la diablo, tiu stranga serpento aspektas tro sensturma: ĝi kontentiĝas, funde, timigi kaj kapitulaciigi aŭ forspiti Pinokjon. Eĉ, ĉe la vido de la sendefenda marioneto krurbaraktanta, la kapon suben kaj la piedojn alten, ĝi duonmortas pro ekcesa konvulsio da rido; kaj avantaĝe al tiu, kiu kapablas ridi, ekĝermas ĉiam espero.

Oni povus prefere fluigi el ĝi, atribuante ĉiam la dimension "preternaturan", simbolon de tiuj "potencoj", kiuj, estante nek lumanĝeloj nek kreaĵoj definitive ribelemaj, eble vagas tra la universaj intervilaĝoj, atendante kapitulacii ankaŭ mem al la regado de la Difilo kaj fariĝi "publika spektaklo malantaŭ la sekvantaro de Kristo (Kol 2, 15)". Dume ili manifestas sian vervan kaj mokeman naturon, entrudiĝante en niajn aferojn kaj malordigante niajn projektojn.

Tiaj estaĵoj nin avertas, se ili vere ekestas, ke la mondo ludas eksterordinare pli varie kaj pli grande ol kio nin supozigas la tuŝeblaj eksteraĵoj, kaj ke nenio pli neakcepteblas ol la mensmallarĝeco de la raciismo kaj pozitivismo.

Se ili ekzistas kaj kapablas ankoraŭ amuziĝi, nenio antaŭ iliaj okuloj eksaltas pli komika ol homo kaj ties ekscitiĝo. Ili pri ni ridetaĉas senkompate, sed ankaŭ senmalice-ĝoje. Kiam al la ĝojo ili aldonos kompaton, tiam sparkos ilia elaĉetiĝo, ĉar ili komencos asimiliĝi kun la mizerikorde gaja humuro de la Patro.

Li restis kun la kapo enpelita en la koto de la strato kaj la kruroj superestarantaj en la aero.

El ĝi, niaopinie, risortiĝas aŭdaca figuraĵo pri la hodiaŭa homo. Eble al aliaj pensuloj povus ŝajni pli taŭga tiu de Prometeo, la malkaŝanto de la naturaj sekretoj, la profeto de la teknika civilizo kaj de la ekzaltigo de homo, la kontestulo de Jupitero, la giganto najlita ĉe la roko de siaj propraj limoj, sed nedresita en sia ribelema volo. Sed, laŭ ni, Pinokjo, kiu kun la kapo sube svingas la krurojn al la ĉielo, ŝajnas plitaŭge esprimiva pri nia sorto.

La eklipso de Dio en la homa konscienco nin senigas je la timiga digneco de blasfemulo; la mondumaĵoj, al kiuj ni dediĉiĝis, ŝlimiĝas sub niaj manojn malagnoskantajn neniun Dian leĝon baro al nia freneza detrukapablo; nia renversa esto ŝajnas sendi groteskan kaj nevolan alvokon al la elpelita Dio, por ke li ĝin remetu sur la piedojn: jen la detaloj de la kadro, kiuj nenion Prometean posedas.

Liberigite de la Serpento, Pinokjo rekomencis kuri por alveni al la domo de la Feino, sed enirinte kampon por kvietigi sian malsaton per kelkaj beraretoj de muskata vinbero, restis abrupte ŝraŭbtenata de risortkaptiloj.


Ĉapitro 21

Pinokjo estas prenita de kamparano, kiu devigas lin deĵori kvazaŭ gardohundo ĉe kokejo.

ANONCIĜAS LA TEMO PRI LA BRUTIĜO

Dume noktiĝis. Alia el teruraj noktoj sen la patro.

Pinokjo estas vizitata, se ne pliĝuste konsolata, de lampiro, suspektata nova enkarniĝo de la Grilo-Parolanta: ĝiaj saĝaj vortoj impulsas la marioneton al refoja pento: Alian fojon mi plu ne faros tion.

Sed la kampomastro, unusalte alveninte, ne kontentiĝas per buŝaj promesoj: li ordonas, ke la punenda ŝtelisto deĵoru kiel gardohundo. Tiel Pinokjo, kun dika kolringo tute kovrita per pintoj el latuno, ligita per ĉeno, kaŭras en draŝejo, pli senviva ol vivanta kaŭze de malvarmo, malsato kaj timo. Kaj, agnoskinte siajn malpravaĵojn kaj plorante, li eniras la hundokuŝejon kaj sin forlasas al dormo, kvazaŭ volante travivi hundecan vivon.

Tiu ĉi ĉapitro gravas, ĉar de ĝi sugestiĝas unuafoje la brule tikla temo de la bestiĝo, temo, kiu estas esenca en tiu ĉi libro, kaj do por la komprenado de la prihoma enigmo.

Estas ne garantiite, ke la homo restu si mem; male, al li estas garantiita deviga ŝanĝiĝo. Laŭ iu vidpunkto, la homa naturo, tia kia volita kaj realigita dekomence, aspektas nur ekirbazo, iu valora necesaĵo, por ke la ludo startu, iu unua kartara disdono ebliganta la partion.

La vivo ne nur trairas varie elektitajn vojojn kondukantajn al la kontraŭaj alvenejoj. Dum tiu pilgrimo ne varias nure la pejzaĝo, progresive ŝanĝiĝas la pilgrimanto mem.

Homo estas alvokita iĝi subjekto kaj kreanto de iu destino, kiu ne povas resti ekstere de li, sed jam ekfloras kaj kreskas ene de li, impregnante - en unu aŭ alia senco - inteligentecon, volon, sensivecon, karnon, ostojn, sangon. Tiu sorto iradas el degradiĝo al leviĝo: homo povas aŭ bestiĝi aŭ diiĝi: la unusola afero al li nedonita encentriĝas en tio, kion li ĝenerale preferus: resti tia, kia li estis ĉe la komenco de la historio. Se li tion provas, li kontraŭagas al sia esenca inklino, kiu novige enpuŝas, ke mem konstruu la propran definitivan eston per sinsekvo de liberaj elektoj: homo povas esti difinita "devo esti libera".

Konvenas, ke ni tuj klarigu, ke ni tute ne intencas nei la ekziston aŭ la nedeformeblon de la "metafizika naturo" de homo, prefere ni ĉi tie ĝin supozas, ankaŭ se ĉi tie ĝi ne fariĝas objekto de nia atento.

Ni traktas pri homo konkrete situanta kaj lia naturo kiel varie ĝi realiĝas en malsamaj "statoj" kaj en malsama sorto iom post iom konstruiĝonta. Tiu komenta parolado ŝajnos al la plejparto de la modernaj pensistoj tute nesenca: el nunuloj, kapablaj legi Pinokjon, restas malmultaj bedaŭrinde

Ne nur la brutiĝo super ni oscilas, kiel dirite: bonŝance nin atendas ankaŭ la diiĝo. Ni povus tial, kun konsidero pli ĝenerala kaj ampleksa, paroli pri "transnaturiĝo" kaj travidi en ĝi la fundamentan leĝon regulantan nian personeciĝon.

Poste ni estos helpitaj plikompreni de la teksteroj mem. Nun sufiĉu rememori, ke ĉiu homo alvenanta lumon posedas ene de si mem la ĝermojn de la unua kaj de la dua procezo. La vivo konsistas ja el la konsento kaj kresko de la unua aŭ dua kontraŭaj proponoj: tie ĉi cetere staras la unika akceptebla senco pri nedaŭra kaj do en si mem sensignifa ekzisto, kiu akiras tamen reliefon kaj intereson, ĉar en ĝi per la pergraca transnaturiĝo oni decidas sentempan destinon.

En ĉi epizodo Pinokjo ankoraŭ ne brutiĝas: li estas nur enpuŝata agi kiel besto. La bestiĝo - same kiel la diiĝo - komenciĝas el la agado: per agoj ĝi atingos la eston kaj aliigos la ties kvantojn kaj kvalitojn. Ĝis nun por li tiu fenomeno provizoras kaj pasemas, kvazaŭ atentigo pri tio, kio okazos se pliiĝas la agoj laŭ la sama direkto.

Tial ni memoru, ke se estas vere, ke, kiel diris la skolastikuloj, "operatio seŭuitur esse" (operàcjo sèkvitur ese = la esto postsekvas la agon), signas la veron ankaŭ "esse seŭuitur operationem" (ese sèkvitur operaciònem = la ago postsekvas la eston); kvazaŭ oni dirus: kiu estas besto, beste agas; sed ankaŭ: kiu agas beste, besto iom post iom sendube tiu fariĝos.

Nia libro nin spronos reiri ofte sur ĉi temon. Ne sentilas akcenti tuj, ke la transnaturiĝo trairas diversajn stadiojn: ĝia kompleta realiĝo kaŝiĝos ĝis la eskatologia estonteco, kiam oni vidos homon aŭ diiĝi, nome partoprene eniri en la konon, en la amon, en la vivon, en la Dian ĝojon, aŭ materiiĝi en la perdiĝon, tiom, ke la animo povos esti submetata al materia elemento kiel al la infera fajro. Per tiu kaŝita ĝermo ĝi komenciĝas kaj jam prezentiĝas: aŭ en la gracovivo, kiu estas reale kunĝuado, per la Kredo, de la glora brilegeco; aŭ en la pekovivo, kiu iamaniere anticipas - ankoraŭ ne nerevokeble, bonŝance - la staton de damnitoj; sperte la transnaturiĝo povas iomete reflektiĝi en la diferencaj sintenoj kiuj iufoje percepteblas ankaŭ el la supraĵaj eksteraĵoj inter tiu, kiu transfiguras en karitato la tutan ekzistadon kaj tiu, kiu sin balastas obskuriĝante en egoismo ĝis kaŝigi, en la kazoj plej gravaj, sian homan bildon: niaj renkontiĝoj elmontras, kelkfoje, ekzemplojn pri homoj aspektantaj mirakle pli ol homoj, kaj pri homoj aspektantaj sovaĝaj bestaĉoj malsentemaj por ĉiu verospuro kaj por ĉiu bonfascino.

En la misaventuro rakontita en ĉi tiu ĉapitro oni intuiciigas ankaŭ la leĝon de proporcio kaj kontraŭpezo. La koruptiĝo de Pinokjo ne multe gravis: li provis ŝteli nur du beraretojn de muskata vito; la brutiĝo do avancas nur "laŭ la ago" kaj do momente. Temas pri ŝtelpeko: li riparu iĝante nur gardohundo kun kolringo, ĉeneto kaj budeto.


Ĉapitro 22

Pinokjo malmaskas la ŝtelistojn kaj rekompence pro tia fideleco, estas relasita al libereco.

SEKVAS LA TEMO PRI LA TRANSNATURIĜO

Pinokjo, provizore postenigita kiel gardohundo, malsukcesigas ŝtelon provitan de kvar musteloj, ruzaj karnomanĝantaj bestetoj, tre frandemaj precipe je ovoj kaj junaj kokinetoj. Eĉ, la marioneto rezistas al la delogo de la kvar bestoj, kiuj volus lin asocii al sia hontinda entrepreno, kaj, bojante kvazaŭ li estus vera gardohundo, vekas la bienmastron provokante la areston de la ŝtelistoj.

La kamparano laŭdas lin kaj premias redonante la liberon.

En la plendo de nia heroo, funkcianta kiel mopso kaj preskaŭ malesperanta - plendo, pri kiu gamadis la fino de la antaŭa ĉapitro aperas vorto taŭga riveli la grandecon de lia ligna koro kaj samtempe proponi al ni la teologian mesaĝon de la tuta rakonto: Ho, se mi povus naskiĝi alian fojon... Pinokjo ne imagas tion, sed eĉ tio ĉi eliras el la evangelia bonsciigo.

Fronte al la bankroto de lia vivo kaj doloriga rekono erari en ĉiuj elektoj, la aspiro de la marioneto revas pri la mirindaĵo de nova naskiĝo, kiu unikas inter la hipotezoj kapablaj nuligi la vrakiĝojn de kontaminita vivo.

Per la "rezonadoj de l’ koro" - ankaŭ se tiu estas koro deprimita kaj demoralizita, aŭ eble precize pro tio - Pinokjo intuicias, ke en tia kondiĉo tiom kompromitita "se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio (Jo 3, 3)". Ne sufiĉas la aplombe morala engaĝiĝo pliboniĝi aŭ esplori pliklare la situaciojn aŭ la plisanigado de la perturbata psiko aŭ la renverso de la eksteraj strukturoj: necesas atakega enrompo de iu realo alinatura, kiu radikale transformu nian eston kaj nin retajlu kaj trejnu al la nova komenco.

Kompreneble, tiu deziro povas jam arde streĉi la koron, sed tute senefike. Tiu ĉi estiĝas la sola pasejo kapabla perspektivigi en iun savon, sed pasejo nepraktikebla. Kvankam estante la ununura solvo senreviĝa, tamen ĝi neatingeblas; tiom ĝi neeblas, ke ĝi estas juĝata absurda de personoj ĝuantaj sanan prudenton. Pinokjo, same kiel Nikodemo, tion scias: kiel eblas, ke homo renaskiĝu? "Ĉu li povas eniri en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? (Jo 3, 4)": Jam estas malfrue, kaj tio postulas paciencon!

Sed kio al teraj okuloj ŝajnas sorĉa senrealaĵo, erara sonĝo de nescianto de kie atendi helpon, konkretiĝas en la savodona projekto elpensita por Pinokjo kaj por ni. Neeblaĵo por homoj ĝermas en eblaĵon el Dio: Jesuo tion konfirmas al sia mirkonsternita dumnokta vizitanto: "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio (Jo 3, 5)".

Mizerege ruiniĝinte, nia heroo daŭrigas esti postkurata de la malbono. Post la provita ŝtelo de du vinberoj, li riskas kompliciĝi en la forrabo de ok kokinoj; el gardohundo - besto jes, sed la plej proksima al la homa mondo - al li oni proponas asimiliĝi al la sovaĝa kaj ŝtelema inklino de la musteloj. La brutiĝo pli ol alvenpunkto difiniĝas per marŝodirekto: superregas en la malbonstato ia fera logiko kiu, se ne repuŝita, trenas multe pli foren kaj pli suben ol kiom oni antaŭvidus ĉekomence.

Pinokjo trovas la forton por rompi tiun logikon kaj pormomente elsaviĝas. Lia honesta konduto, unuiĝinta al la larmoj pro la rekono de kulpo kaj al la nostalgio al nova kaj plihonesta vivo, malhelpas, ke li descendu alian ŝtupon de la mizeriga krutaĵo. Kaj ĉar sur tia ŝtuparo oni ne longatempe restas en la sama nivelo - kiu sin ne levas sin mallevas kaj kiu sin ne mallevas sin levas - tiu sukceso lin retenas de la komenciĝanta degradiĝo.

Ĉe unu el liaj neoftaj venkoj, kaj, ankaŭ se en la raporto al la mastro li iom fanfaronas, ni povas lin aŭskulti kun indulgo. Eĉ, al ni kreskas la emo, kune kun la kamparano, tuŝi afable liajn ŝultrojn kaj diri al li: Tiaj sentoj honorigas vin. Kaj ni kontentas vidi lin forliberigita, disigita fine el tia malaminda hunda kolringo.


Ĉapitro 23

Pinokjo priploras la morton de la bela Knabineto bluhara: poste li trovas kolombon, kiu portas lin al marbordo, kaj tie li sin ĵetas en akvon por atingi kaj helpi sian patron Ĝepeton.

EKLIPSO DE LA EKLEZIO KAJ MALESPERO DE HOMO

Pinokjo revenas al la domo de la Feino, sed la domo ne ekzistas plu: ĉe ĝia loko, tomba ŝtono klarigas, ke la bluhara Knabineto forvelkis de doloro, ĉar ŝin forlasis ŝia frateto Pinokjo.

Tiam la marioneto ploradis la tutan nokton, poste ankoraŭ ploradis senlarme la matenon, kaj kriadis sian suferon al la mondotuto, tiom ke ĉiuj montetoj, ĉirkaŭe, ripetis ties eĥon.

Pasis dika kolombo kiu, jam koninte lian nomon, proponas porti Pinokjon al marbordo, fora pli ol mil kilometrojn. Tie ĉi li ekvidas sian paĉjon sur boateto, luktantan kontraŭ la furiozado de la ondoj. Kiam ekaperis la boateto renversiĝanta, la marioneto sin ĵetis en akvon por helpi Ĝepeton, ne sukcesante tamen lin atingi: kaj tiel tiun nokton li sin trovis solece naĝanta tra la mara vasto.

Tiu ĉi ĉapitro tute ŝarĝiĝas je funebra anonco: anonco, kiu ekzakte trafas Pinokjon - tio estas, ankaŭ nin - kiel katastrofo.

Supraĵe vidata, tio trajtiĝas je vera liberiĝo: la Feino, kiu tiom nin suferigis pro sia stranga konduto, fine estas enterigita!

Ŝi fermis pordon kiam ni, ĉagrenite, frapadis ĉe ŝia domo; ŝi ŝajnigis sin mortinta kiam ni al ŝi direktadis nian helpalvokon; ĉiam malfrue ŝi komprenis niajn suferojn, lasante tamen, ke ni ĝismorte pendas ĉe la Kverko Granda; ŝi revivigis la malaman Grilo-Parolantan kaj aperigis ĝin ĉe la kapkuseno; ŝi nin teruris per la makabra farso de la nigraj kunikloj kaj de la ĉerko; ŝi neniam akceptis serioze niajn mensogojn; ŝi ne malhelpis, ke ni eniru la arbaron, kaj tial ni estis devigitaj renkonti damaĝaron. Atente rigardite, la origino de ĉiuj suferoj ĉiam kaj nure devenis de ŝi, jen per tio kion ŝi faris, jen per tio kion ŝi neglektis fari; tiel ke tia morto, sub multe da vidpunktoj, nin liberigas de sufoko. Nun ĉio finiĝis: ni emancipiĝis el la eklezia opreso kaj ni ne tediĝos plu per ĝiaj predikoj, alvokoj, komunikoj kaj jam tradiciiĝantaj kondamnoj!

Sed ĉu vere ŝi mortis? Ĉu tio riveliĝos unu el ŝiaj malicaj artifikoj?

La epigrafo nin trankviligas: Tie ĉi kuŝas - la Knabineto bluhara... La Dia atento al homo - kiu laŭ la mistera kaj ĉiutempa projekto prenis la aspekton kaj realecon de la eklezio - malaperis fine el nia horizonto. En si mem, oni bonvolu kompreni tion, la Feino estas senmorta, kaj ni renkontos ŝin laŭlonge de la tuta fabelo. Tamen, ankaŭ tiu ĉi epigrafo anoncas la veron: la eklezio povas morti ĉe la historio de iu popolo aŭ iu teritorio, kaj la unika malsano ĝin mortiganta okazas pro mallogo kaj forlaso: Mortis de doloro, ĉar ŝi estis forlasita.

La mondo sen la eklezio montriĝas ne tiom bela kiom oni imagus. La vivo ne iĝas pli ĝoja, homo ne gustumas plian feliĉon.

Fronte al tiu tomba ŝtono okazas, ke la "homo anticlericalis" (homo kontraŭklerikala) - subspeco, same kiel la "homo clericalis" (homo klerikala), de la "homo insipiens" (homo kruda) - sin sentas senrevigata kaj defraŭdata. Li bataladis kontraŭ la eklezio neniam suspektante, ke tiu ĉi povus fakte dissolviĝi. La malapero de tiu teda interparolanto ŝajnas al li la lasta kaj plej maljusta eklezia trompo.

Ankaŭ se pograde elpelite - kiel Dio, de kiu vane oni provas ĝin detiri - el la socio de la kristanaj popoloj, ankaŭ se neglektite kaj kontraŭite, la eklezio daŭrigas tra la jarcentoj elplenigi iumezure la ekzistencialan seniecon de la scienca kaj teknika civilizo, plenumante laŭ maniero anomala sed reala spiritorolon.

Kiel oni efektivigos nian multfacetan aspiron sen ĝia ĉeesto?

Ni memvole foriris el la blanka dometo, sed scii, ke ĝi ne anoncas plu, nin traboras kaj eĉ nin ofendas. Ni rajtis resti for de la eklezio, sed la eklezio havis la endon ekzisti.

Kaj, poste, ĉu veras, ke ni ĝin malamadis?

Homo pasas de unu epoko al la alia, korfunde gardante la nostalgion pri iu virino "diferenca": virino tiom neprobabla, ke ŝi (la eklezio havas ĉiam inajn trajtojn jen en la kristana literaturo jen en belartoj, tial ke oni rajtas insisti ĝin fojfoje nomi "ŝi", Ndt.) havas la harojn denaske bluajn, kaj tiom apuda kaj necesa, ke sen ŝi la vivo restriktiĝas kaj malpleniĝas: ŝi diferencas de ni per origino, gustoj, rezonmaniero, tamen ŝi kapablas koni kiaj ni estas, anonci vortojn, kiujn ni nekonscie malsataj avidas, disdoni la bonon, kiun ni vere serĉas.

Nun kiam ŝi mortis pro doloro esti forlasita de li, homo konsterniĝas mezurante unuafoje kiom ekspansiis lia malbonŝanco: li perdis unubate probablon havi patron, celon, patrujon.

En la soleco de la vakua mondo, al li tiam restas nenio krom tiu ĉi dampa oraciplendo.

"Ho, Feino mia, kial vi mortis? ĉion mi faris, por ke vi ne vivu, sed mi ne volis, ke vi alvenu al morto.

"Ĉion mi prenis de vi: la arton de la preciza rezonado kaj la sentemon pri la solidareco kaj frateco, la kulton por la libero fronte al ĉiu tirano; kaj ĉion mi turnis kontraŭ vin.

"Funde mi atencis vian vivon nur, ĉar mi ĉiam sciis, ke vi estas senmorta: tial mi min sentas perfìdita de via morto. Ja mi ne eltenis kaj ne eltenas viajn entrudiĝojn, ĉar mi fieras esti "laikulo". Sed, vidu, tiun vorton oni prenis de via lingvo, estas ankaŭ ĝi via propraĵo. Mi tiom ligiĝas al vi kaj nutriĝas per viaj instruoj, ke mi eĉ ne sukcesas difini mian sendependon el la eklezio kaj mian volon teni min for de vi sen uzurpo de iu eklezia vorto. Nun mi komprenas kial la serpento min kvatanta ridetaĉis.

"Kaj, mia paĉjo kie estas? Ho, Feineto mia, diru, kie mi povas lin trovi? Mi pensis iam, ke disiĝi de vi signifus lin atingi plirapide. Efektive, ankaŭ el la patro mi volis elfuĝi.

"Mi spertis, je miaj elspezoj, ke kiu perdas vin, la Patron perdas, kaj kiu ne havas la Patron, restas lignokapulo, kondiĉata perforte al ĉiu monda povo: Kion vi volas, ke mi faru ĉi tie, sola en tiu ĉi mondo?

"Fore de vi eĉ la "vestetoj je florumita papero" - rezonadpotenco, amemo, amikeco, plezuro, belsento, leĝoj, aŭtoritato - forvaporiĝas kaj disfadeniĝas. Nun kiam mi perdis vin kaj mian patron, kiu donos al mi nutraĵon? Kien mi iros dormi dumnokte? Kiu al mi faros la jaketon novan?

"Ĉu oni povas trapasi iun ekzistadon tiom penigan kaj tedan? Ho, pli bone estus, centfoje pli bone, ke mi ankaŭ mortu!"

Tiel de Pinokjo estis plorata kaj honorata la bela Knabineto bluhara.

Sed la aventuroj de Pinokjo bunte kreskas ankaŭ alimaniere kaj aliloke. Fakte la kolombo, dika kiel meleagro, malsupreniras el la ĉielo kaj remetas nian heroon en la senfinan iradon de la serĉado pri Ĝepeto por ke pliesploru sian verna kaŝitan kaj malkaŝitan naturo.


Ĉapitro 24

Pinokjo alvenas en la insulon de la "Abeloj laboremaj" kaj retrovas la Feinon.

LA MISTERO DE LA KUNLABORADO KAJ DE LA MERITADO

Alkurante por elakvigi Ĝepeton, ekviditan sur fragila fora boateto ruiniĝanta tra la ŝtormo, Pinokjo naĝis tutan nokton. Kaj kia terura nokto estis tiu!

La "nokturnoj" grande rolas en tiu ĉi historio, precipe rilate la evoluon de la marioneto al la fila kondiĉo; kaj ĝuste-juste: la elstaraj faktoj de la spirita vivo pli serioze maturiĝas fore de malpropra rigardo.

Tiu ĉi estas la kvara peniga nokto priskribita en la libro. Tiu ĉi nek similas tamen tiun, kiu terurege alfalis sur Pinokjon post la forigo el la patro kaj la mortigo de la Grilo-Parolanta, nek tiun, kiu premege superŝarĝis la neracian decidon sin fordoni al la konsiloj de la Vulpo kaj la Kato, nek la nokton de la puno kaj de la ekbrutiĝo pro la hundeca gardo ĉe kokejo.

Jen la mistika "malluma nokto de la sensoj", la densejo de internaj volvaĵoj agacantaj homon decidantan reiri al la Patro. Provo tre dura: ĉio ŝajnas intermetiĝi kaj la universo senbridiĝi kontraŭ tiu, kiu volas reeniri en la originan patrujon; en tia kontraŭlogado tamen la konfido ne ŝrumpas, kaj albordiĝas - se oni ne senkuraĝiĝas - en helan matenon je serena ĉielo kaj brilanta suno: post longa kaj blinda peno nia heroo estas ĵetata peze sur la sablon de la bordo de nekonata insulo, kiu radiis lume kaj espere.

Per tia insidema trairo realiĝas la unua mara bapto. En la aventuro de Pinokjo kaj en la historio de la Savo, la akvo ludas gravan rolon, kiel ni vidos: tie ĉi la maro fone funkcias disigante, krom ĉio, la unuan de la dua parto de la longedaŭra postkurado al la patro. Ekde tiu momento la marioneto pricelos alian vivelekton: li surrifiĝos ankoraŭ, li interniĝos ankoraŭ en decidajn erarojn, sed klariĝas en li la volo kuniĝi al lia Kreinto kaj, post lia renkontiĝo kun la Feino reviviĝinta, transnaturiĝi forlasante fine la lignan kadukan amasaĉion.

Ankaŭ la landa insuleco - tute forgesita poste - kien li albordiĝas, celas ankaŭ rimarkigi la diversecon inter la du vivepokoj de la protagonisto.

Ĉe la lando de la Abeloj laboremaj - kien la marioneto alvenas sekvante la indikojn de ĝentila Delfeno, tiel afabla, kiel malofte oni trovas en ĉiuj maroj de la mondo - loĝas ŝatantoj de la laboremnepreco. Sur la strato svarmis homoj, kiuj kuradis tien kaj reen por siaj zorgoj: ĉiuj laboris, ĉiuj havis ion farotan: precize respubliko bazita sur la laboro.

Kongruigante tion kun nia teologia kadro, facile oni legas tra ĝi aludon pri la kreda aserto deklaranta, ke ni senescepte, por saviĝi, devas vigle kunlabori kun la Dia iniciato. Dio alvokas kaj elektas, sed la homa estaĵo devos klopodi por plicertigi siajn vokiĝon kaj elektiĝon (2 Pt 1, 10). La konfidema sindono al la amo de la Patro estas sento bona kaj deviga, sed ĝi nin starigas en spiritan sintenon tute ne pure pasivan: laŭ la katolika ortodoksio, Dion oni aliras nur tra la laciganta vojo de la ordonata kunlaborado kun la Dia Graco, de la asketa plenumado kaj de la meritaj agoj.

Homo, ankaŭ rilate la spiritsferon, laboras ĉiam por esti rekompencota: tiu doktrino - komprenebla kaj akceptebla ĉu en la Malnova ĉu en la Nova Testamento - ĝissate nigrigas la modernan homon. Tiu ĉi - malgraŭ ke mem kreis la hodiaŭan socion celantan la profiton kaj efektive ruliĝas en sia egoismo - ĝojegas, kiam li sin fordonas al filozofiumo, ekzalti la oferemon kiel absolutan valoron kaj ekvivalentigi la agomoralecon kun la ties totala senprofitemo. Tial ke li enkaĝiĝas en la opinion, ke necese mismoralas tio, kion oni iel plenumas, ankaŭ rilate religion, celante samtempe ankaŭ rekompencon.

Sed - se oni sagace prie pliesploru - tiele oni neas la realan naturon de la unuopaj agoj de la homa agado, kiuj, ĉu bonaj ĉu malbonaj, memposedas la neforŝireblan kvaliton spirite aŭ riĉigi aŭ malriĉigi la aganton. Ĉiu ago de konscia persono, unue direktiĝas al la objekto, due refraktiĝas sur la subjekton mem, kiu agante memdirektiĝas kaj laŭgrade mem konstruas. Tial tiu, kiu faras moralan agon celantan samtempe sian membonigon kaj ankaŭ internan rekompencon, nenion faras ol akomodiĝi, per subjektivaj konscio kaj intenco, al la objektiva ordo kaj interna aspiro de la homa agado; lia sinteno, tial, krom neriproĉinda, estas pozitive laŭdinda, samkiel ĉio, kio laŭas kun la internaj leĝoj de la esto.

Tio estu rekonfirmita sen kontesti la ege altan valoron kaj la superecon de la "pura amo", sed ankaŭ sen koncedi, ke ĝi povas efektiviĝi en la natura "pura stato" en iu estulo.

Kiel la laboremuloj, kiujn oni renkontas tra la vilaĝo de la Abeloj laboremaj, same Jesuo al ni proponas ĉiam la "salajron": "Granda estos en la ĉielo via rekompenco (Mt 5, 12)". La orgojla homo iufoje malestimas la perspektivon labori por gajno en aferoj de spirita vivo; sed tiel tro ofte glitas ĝis malŝati la laboron, samkiel nia marioneto, kiu - fronte al la insista refreno deklaranta, ke la enspezojn ĉiu provizu per laboro - ekeksplodas: Tiu vilaĝo ne taŭgas por mi.

Ankaŭ la revivigita Feino, kiun ni revidas jam virino je mildaj kaj serenaj patrinecaj trajtoj, montras pli objektive koni la inklinon de Pinokjo ol konsenti kun la Kantana etiko, kaj aŭdacas helpi lian neartecan malfortecon per la miraĝo de premioj pli kaj pli logantaj: Bela peco da pano... bela telero da florbrasiko spicita per oleo kaj vinagro... bela sukeraĵo plenigita per siropo.

Grande konsentemas tiu patrino; ŝi tamen senmalgravige kaj senkompromise maltoleras, ke Pinokjo ne helpu al ŝi en la penaj domfarindaĵoj kaj ne plenumu pormeritan laboraĵon dekomence al li proponitan. Ŝi ne pretendas, ke onin agrabligu la laboro: sufiĉas, ke ĝin oni libere elfaru.

Venkite de frandemo (ĉar niaj virtoj kutime subapogiĝas eĉ sur niaj malvirtoj), Pinokjo fine fleksiĝas: Paciencon! Mi portos vian kruĉon ĝis la hejmo!

La transfiguriĝoj de la Feino postulas kelkajn klarigojn. Al ni ŝi aperis unuafoje kiel virga knabineto, kvazaŭ fratino ĵus elveninta el infanaĝo: Bela knabineto; ni retrovas ŝin tie ĉi sub vestoj de juna kaj atentema kaj popola virino, kiel dommastrino kapabla, krom en la arto de kuirado, rezonigi la disputemajn gefilojn; ni renkontos ŝin, ĉe la fino, kiel brilantan damon, ornamitan per ora kolumo. Ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj statoj kunvivas en ŝia persono ŝarĝita per graco.

Laŭ la rakonto, Pinokjo ŝin vidas, kun ŝi konversacias, akompaniĝas al ŝi laŭ vojero, sidiĝas ĉe ŝia tablo, kaj li ŝin ne rekonas. Eble li ŝin imagadis princine vestiĝinta tiel, ke li ne kapablas rekoni ŝin sub vestoj, kiuj ŝin similigas al ordinaraj virinoj. Tia misaventuro, koncernanta la Dian Saĝecon kaj eklezion, okazas al multaj personoj.

Kiam en lia memoro eksparkas ŝiaj trajtoj, tio okazas pro ŝiaj bluaj haroj: Ankaŭ vi havas la harojn bluaj... kiel ŝi!... Homo sukcesas vidi la eklezion nur kiam okazas, ke li perceptas ĝian neredukteblan originalecon, kiu ĝin distingas kaj apartigas de la mondo.

La plej urĝa eklezia problemo ne konsilas la asimiliĝon, kiu sugestas ian "enkarniĝon" solviĝantan en la memnuliĝon, sed la konservadon kaj la ekzaltadon de ĉio iganta la kredantan komunumon kaj la unuopajn kristanojn ia neaŭdita realo fronte al la aliuloj.

La plej grava zorgo de la eklezio ne estu tial fariĝi "pli kredinda" - tio estas, pli konforma al la sekularigintaj konceptadoj kaj atendadoj de homoj - sed male resti pli "nekredinda", ĉar nur tiel ĝi povas esti agnoskata kiel eklezio kaj eksciti la Kredon.

Bonŝance, la Feinon neniu de ŝiaj bluaj haroj priŝtelas. Ŝi povas alpreni ĉiuspecajn formojn, eĉ tian de kaprino (kiel estos dirite en la tridekkvara ĉapitro): ni malkovras ŝin ĉiam pro tia neverŝajna ĉiela profunda koloro.


Ĉapitro 25

Pinokjo promesas al la Feino, ke li estos bona kaj studos, ĉar li enuis esti marioneto kaj volas iĝi brava knabo.

LA MISTERO DE LA PATRINECO DE LA EKLEZIO

Rekoninte en la mistera virineto sian bonan Feinon, Pinokjo sin forlasas al kortuŝanta kaj streĉanta dialogo kun ŝi, kiu pli kaj pli ankaŭ aspekte kondutas kiel patrino.

La marioneto entuziasme konsentas kun la propono, anoncita diskrete kaj preskaŭ timeme (ĉe vi mi povus esti kvazaŭ patrino), eniri filan rilaton kun la Feino. Kun plimalpli granda ardo kaj kelka hezito li sin lasas logiĝi al la promeso, ke li studos kaj laboros jam nun dezirante la revitan pasadon al la homa kondiĉo: Mi studos, mi laboros, mi faros ĉion, kion vi diros, ĉar, fine, la vivo de marioneto jam enuigis min kaj mi volas iĝi knabo je kia ajn kosto.

En ĉi tiu ĉapitro, unuafoje ekde la ekmarŝo tra la mondo ribelante kontraŭ la Patro, Pinokjo - jam tediĝante de sia vivo kaj imagante renaskiĝon - eksplicite malkaŝas la strebadon al pasado al la supera naturo: Mi estas lacenuinta esti ĉiam marioneto!... Nun estas tempo, ke mi iĝu homo kiel ĉiuj aliaj.

Tiu sopiro, unu el la principaj sukoj de la fabelo, naskiĝas en li kaj sin enŝovas kun kreskanta klareco nur kiam li serioze ekakceptis la patrinecon de la Feino, kreaĵo ŝanĝiĝanta, kiu nin ŝokas per siaj aliiĝoj: unue ŝi estas mortinta Knabineto parolanta, poste Knabineto vivanta kaj savanta; laste fariĝas eĉ Knabineto enterigita sub eta ŝtono el marmoro, kaj ŝajnas, ke ŝi elsceniĝis por ĉiam; male ŝi reaperas jam viriniĝinta kaj preta elverŝi sian amon. Sed kiel vi povis kreski tiom rapide? - demandas Pinokjo. "La eklezio - agordiĝas sankta Ambrozio - same kiel la luno havas oftajn kaŝiĝojn kaj renaskiĝojn, sed precize pro siaj ŝanĝiĝoj ĝi kreskis kaj meritis plivastiĝi..."

Mi nomos vin patrino mia, deklaras nia marioneto, kiu tuj eksuferas resti en la mallarĝeco de sia ligna krudaĵo kaj revas pri fila kondiĉo.

Kiel jam ofte ripetite, la marionetoj povas ĉiam esperi liberiĝi el marionetestroj kaj atingi la homan kondiĉon, nur se ili konfese agnoskas havi la patron kaj cedas al la forto de lia korinklino. Sed al ni estas konsentite malfermiĝi al la ama iniciato de la Patro - laŭ la instruo de tiu paĝo - nur se la patrina amo atingu nin kaj solvu niajn malmolaĵojn. Kiel eldiris sankta Cipriano: "Ne povas nomi Dion sia patro, kiu ne havas la eklezion kiel sian patrinon".

La eklezia patrineco atentigas pri unu el la punktoj plej ensorĉaj de la katolika ortodoksio, kiun en teologia sintezo oni ne preterlasus sendamaĝe.

Proklami ke la eklezio patrinas, signifas aserti, ke homoj fariĝas filoj de Dio per la ricevita "vorto" kaj bapta rito, ne kvazaŭ la Kredo kaj bapto estus abstraktecaj kaj malenkarniĝantaj realaĵoj, sed ĉar ili disdonas trezorojn garditajn kaj valorigitajn en la komunumo jam antaŭekzistinta: ĉio alvenas al la unuopulo el la longa amo kaj konstanta fideleco de la kredanta popolo, aganta kaj vivanta en ĉiuj historiaj jarcentoj.

Neniu, en kristanismo, iniciatas kaj patre generas, se antaŭe kaj pli profunde li ne file naskiĝis kaj heredis; kiu heredas la vivon, kiun Dio antaŭ li bonkorece briligas, tiu elsuĉas el la vivo jam posedita en la familio de la fratoj de Jesuo, la unuenaskito de la resurektontoj.

Sed per la eklezia patrineco ĉiu kredanto ne nur fariĝas filo; li ankaŭ alvokiĝas esti fekunda kaŭzo laŭ la Dia projekto. La kaptito de la Krista Savo estas elaĉetita tiom radikale, ke laŭmezure de sia elaĉetiĝo, mem fariĝas elaĉetanto: neniu renoviĝinta homo estas eksterulo koncerne la renoviĝon de homoj kaj aĵoj.

La eklezio fariĝas sava kunprincipo nur, ĉar ĝi mem estas savata. Ĝi naskas novajn vivantojn nur, ĉar en ĝi realiĝas la edzino, kiun la nova Adamo purigis en sia sango, farante ĝin nemakula brilkreaĵo.

Pinokjo cedis al la patrinecaj logaĵoj de la virino, jugis sian ekdenaskiĝan pigrecon, portis la kruĉopezon; kaj jen leviĝas subite en li plia emo al homiĝo: aspiro jam superanta la amplekson de liaj nunaj kutimaj laŭnaturaj aspiradoj.

Restas do agoj ankoraŭ marionetecaj en Pinokjo, sed ili ekmarŝas jam en la direkton de la pergraca transnaturiĝo. Ankaŭ altiĝo, simile kiel brutiĝo, komenciĝas el la agoj.

Temas pri "preparo al la sanktiĝo": homo, altirita per la Graco (de la "Feino"), ankoraŭ antaŭ ol li atingu tian diigantan transfiguriĝon alnomatan "sanktiĝon", inklinas al ĝi progresive per agoj, en si mem ne "sanktigantaj", sed kiuj jam fontas el la "supernaturo". La diiga ondo, elirante el la plej ekstera sfero de la agoj, penetras poiome en homon, ĝis atingi la koron de lia esto, lin ŝanĝante kaj al li donacante la Dian vivon kaj aranĝante la ekziston de la "nova kreaĵo".

Sed nia fabelo ankoraŭ ne akiris altecon tian.

Mi estos via patrino... vi obeos min kaj ĉiam faros, kion mi diros.

Ĵus agnoskite patrino, la Feino postulas obeon.

Pinokjo tre fervore konsentas kun la "obeoprincipo" (volonte, volonte, volonte!), sed al li plaĉas neniom da ĝiaj "enhavoj"; kaj tiel li pionire spurlasas tian nemaloftan konduton, al kiu neniam mankos disĉiploj. La obeon, abstrakte li proklame aprezas kaj ekzaltas; sed je nomo de obeo, oni ne aŭdacu ordoni kaj proponi instruojn, kiujn li ne konsentas; tio ŝajnas al li tiraneco.

Kiel oni vidas, la rilatoj kun la ĝoje retrovita Feino ne fluas tiom trankvile kiel oni povis imagi.

Homo, por via regulo, ĉu naskiĝinta riĉa, ĉu malriĉa, ĉiam estas devigata en tiu ĉi mondo fari ion, okupi sin, labori. Ve al tiu, kiu lasis sin kapti de mallaboro. Mallaboro ja estas abomena malsano...

Laŭ la tuta libro la Feino kvazaŭ kolerige emfazas sian paroladon. Ŝi orakolas per sentencoj je ĝenerala karaktero kaj per eternaj principoj celante nur akiri el Pinokjo tion, kion ŝi jam decidis, nome, ke li studu kaj laboru.

La nuntempa kulturo ne hezitus difini "ideologiaj" tiajn prelegojn. Ni, antaŭ ol eksubskribi tiun juĝon, volus ke, oni esploru tion plej profunde.

Kion signifas "ideologio"? Impulsiĝe ni povus identigi "ideologion", laŭ malŝateca signifo, kiu jam eniris en la ĝeneralan opinifluon, kun totalisma konceptado ellaborita por intence akiri praktikan submetiĝon maljustan. Estas tiusence "ideologia" ĉiu doktrino emfazita kiel absoluta vero nur por ekokupi homon kaj lin platigi en liajn aktualajn subevoluecajn kondiĉojn.

Sed el kio konsistas vera hompromocio? Kiam faktas servutiĝo? Kio interne liberigas? Neeblas forfuĝi el la devo doni al tiaj demandoj respondojn nededuktitajn el listo de la senkritike laŭasertitaj modoj, sed racie funditaj; alimaniere povus okazi, ke oni, kulpigante la aliulojn, faras mem sendube "ideologion" laŭ la malestiminda senco, kian ni jam priskribis kaj kritikis.

Nu, homo liberiĝas kaj promociiĝas per la "vero" kaj nur per ĝi, tiel ke neinteresas la ekstera taŭgeco kaj oportuneco de iu ajn eduka sentenco, dum kondiĉas ĉu ĝi situas aŭ ne situas en la kampo de la "vero". Kaj veras kio, ri.latante al la eterna Dia projekto, rivelas kaj favoras samtempe la realan naturon de la aĵoj.

Tiel profiliĝas la kerno de la kverela debato: ĉu oni devus pensi, ke la progreso kaj liberiĝo (tie ĉi malprecize komprenitaj laŭ iuj enhavoj, kiujn ankoraŭ ne elkribris la science objektiva kontrolo) elĉerpas la tutan veron? aŭ ĉu prefere oni povus pensi, ke nur la vero estas neiluziiga fonto de libereco kaj progreso? Ĉu veras, kio revolucias (tiel ke, ĉiu mensogo konsentindas se ĝi utilas al la "kaŭzo") aŭ nur revolucias, kio veras (tiel ke, la anonco de la vero antaŭmetas la solan manieron por senbazigi la premajn strukturojn kaj fendeti iun ajn nejustan estrantan povon)?

La aŭskultinto de la Krista mesaĝo kaj ĝin ricevinto ne dubas pri la bona respondo: "La vero liberigas vin", iam diris Jesuo.

Ni do advokatas la Feinon. Ŝi povas tedi kaj aspekti premega; sed ĉar en la obeo, en la kono, en la laboremo staras la reala bono de Pinokjo, la principojn de ŝi daŭre proklamitajn, celantajn ĉiujn al plenumiĝo de tiaj bonaĵoj, oni ne konsideru kiel ideologiigitaj, sed ilin honoru kiel "veraj".


Ĉapitro 26

Pinokjo iras kun la kunlernantoj al la bordo de la maro, por vidi la teruran Ŝarkon.

LA MALUTILO DE LA NEKONFORMECO

La sekvantan tagon Pinokjo iris al la komunuma lernejo. Fine, post tiom da tempo kaj aventuroj, li sukcesas transpasi la lernejan pordon, nome atingi la celon de li fiksitan en la unua kaj unika "reguleca" eliro el la hejmo de Ĝepeto. Ĝi ŝajnis alvenpunkto je du paŝoj el la sojlo, kaj male ĝi distancis je preskaŭ la tuta vivdaŭro. La plej malfacila afero en la konkero de saĝo estas ekscii pri ĝia loĝeja adreso kaj samtempe transpasi ĝian sojlon.

La kvaliton de la instruplano ellaboritan por tiu marioneto, la aŭtora teksto prisilentas. La sekvanta ĉapitro liveros al ni la liston de la libroj uzitaj en tiu lernejo, kun rimarko tamen, ke ili blokus la digeston ankaŭ al fiŝoj.

La sola libro, kiu povintus enteni la tutan priekzistan saĝon necesan, por ke la koncernato fariĝu homo, devintus esti "La aventuroj de Pinokjo". Sed pro la klara neeblo entenigi la tutan historion en ties unu sola momento, ĝuste oni lerte evitas la temon, kaj ni neniam scios la didaktikan instruplanon de la nekonata majstro.

La rakonto tamen longiĝas plu registrante la kvaliton de la akcepto, kiun ricevis la marioneto ĉe siaj kunuloj. Sendube tiu epizodo, kvankam ĉiu nova pripenso iomete nin vagigas for de la ĉefvojo de tiuj ĉi rimarkoj kaj estas iel kontraŭlegado el "dorsa flanko", atentindas, ĉar ĝi utilos por nia kulturiĝo.

Pinokjo estas mokata kaj turmentata de siaj kunuloj, ĉar li "malsamas". Neniom interesas, ĉu li plibonas aŭ plimalbonas; ne gravas la kvalito de lia ecaro: sufiĉas la malsameco por senrajtigi lin.

Grupo, komunumo, socio sin sentas ofendataj kaj insidataj ankaŭ pro la nura ĉeesto de la neegalulo. Kiu alilingve parolas aŭ alirite preĝas aŭ posedas aliajn vidpunktojn - ĉefe se li ne montras suferi memsenvaloran senton kaj rezulte de tio ne sin konsideras persekutata de malbonŝanco - estas taksata kiel reala provokanto dum lian ĉeeston oni rifuzas sendiskute. (Por eviti eblajn miskomprenojn, tio ne koncernas ĉi tie tiun, kiu atencas, per sia libera kaj kutima konduto, la fundamentan normon de la universo de kunvivado: la ŝtelisto, la mortiganto, la gesamseksuloj, kiuj povas kaj devas esti objekto de la komprenado kaj mizerikordo, precipe kiam la nekulpaj nenormalecoj devenus de psikaj difektoj, rajtas tamen reklamacii leĝan agnoskon pri siaj inklinoj nur en socio, kiu modliĝas laŭ la vilaĝo de la nekuraceblaj naivuloj).

La plej akutan kaj malican el la psikaj altrudaĵoj oni atingas kiam la ĉirkaŭa premo instigas, ke la "neegalulo" interdividu la plimultan juĝon kaj malkonfesu la valoron de sia "neegaleco", do kamufliĝu kaj fine kapitulaciu kaj konformiĝu.

Kaj ensceniĝas en ĉiu angulo de historio uloj, kiuj volus ĉion plani, ĉion redukti al malmultaj vinkulantaj modeloj, kvazaŭ la malsameco kaj varieco - kiu konsiderendas prerogativo tiom de la universo elirinta el la manoj de neantaŭvidebla Dio kiom de la eklezio, reve ensemblita de la vervo de la Spirito - karambolus kun ilia sento de ordo kaj ilin skandalus.

La meditado pri la "neegaleco" necesas plejunue al la kristanoj, kiuj ofte, por difini sian socian kondiĉon, sin malŝate difinas per la vortoj "geto" aŭ "palisbarilo" aŭ "mensfermejo", kaj postulas "malfermiĝon" al la mondo. Kvankam pravigita de kelkaj ne neebla historiaj eventoj, malprave elblovas el tiu flustro la ĝeno de tiu, kiu retroviĝas sola kaj forpelita, kaj sin sentas laca de la malsimileco pli kaj pli psike peziĝanta.

Ni povas eĉ emociiĝi pri dramo tia, sed ne antaŭ ol ni klarigas, ke la kaŭzo plej vera kaj profunda de la malsimileco - kaj do de la elpeliĝo - ne kaŝiĝas en iu struktura maljuniĝo, en io kulture malfrueca, en iu prieklezia konceptado, kiun oni opinias transpasinta, kiom en la kreda atesto mem.

La kristano ĉiam heterogene kaj proprapaŝe vojaĝas tra la mondo. Li proprariske aŭdacas kredi kaj anonci aferojn tiom originalajn kiel tiujn entenatajn en sia "Kredo", kaj samtempe trankvile cirkuli meze de aliaj homoj. Kiu konfesas firme, ke Jesuo Kristo, homo mortinta antaŭ du mil jaroj, hodiaŭ vivas laŭ la litere semantika signifo de la termino; proklamanto, ke li persone konvinkite kredas, ke iu panvualaĵo fariĝas, en Eŭkaristio, la korpo de la Sinjoro; ĉirkaŭvaganto por rakonti, ke li mem kunportas en la koro la ĉeeston de la mistera kaj vivodona Triunuo, tiu ĉi ne rajtas miri se poste aliuloj lin iomete apartigas, kiel prudente ni ofte kondutas kun "liberaj pensuloj".

Li estas "stultulo pro Kristo", kaj tial ne rajtas plendi kaj protesti, ke li fariĝas pro sia vivo "spektaklo al mondo, al anĝeloj, al homoj (1 Kor 4, 9)". Lia "geto" implicas la ĉielan regnon, lia "diverseco" kunsonas kun la anĝelaj vicoj, lia "enfermejo" malfermiĝas super la senlimaj grandvastaĵoj de la realo nevidebla kaj sentempa, lia izoliteco komunikas kun la tri Diaj Personoj.

Oportunas tial, ke ni verŝu niajn larmojn ne sur "diversulon" sed sur baraktanton kunfluiĝi ĉiukoste en modamasiĝon.

Al la malboneco de la lernejaj kamaradoj la marioneto reagas per piedfrapo ĉe la krurostoj kaj per kubutfrapo sur la stomakon, kiuj montras al tiuj etaj pikantoj la nevatitan kompaktecon de tiu ligno.

Post tiuj piedkubutfrapoj, Pinokjo akiris tuj estimon kaj simpation de ĉiuj knaboj de la lernejo kaj ĉiuj faris al li mil karesojn kaj ĉiuj amis lin kore.

El tiaj piedkubutfrapoj konfekciiĝas la solaj efikaj argumentoj kontraŭ la profesieca subpremanto. Ili liveras la ĝustan eskapilon por interparoli - sen tamen ke ili asimilu tiajn subpremajn metodojn - kun tiu, kiu posedas, ene de sia ideologia altiriĝo, la maltoleremon kaj la volon eksigi kaj nuligi la nekon-formiĝanton.

La sistemoj inkluzivantaj, ene de sia logiko, la uzadon de perforto, kiel origina kaj nekontestebla rajto de sia "misio" en la mondo, komprenas neniun argumenton krom forton. Ĉiu partnereca provo de interkompariĝo pri ideoj estos taksita cedema malforteco. Oni ne interparolu impertinentulojn kaj ekskludantojn, sen objektivaj rajtoj, ke vi ekzistu kiel vi konstruiĝas kaj kiel vi deziras esti.

Ja la trudemo neniam rajtu konsenti kun la kristana stilo, eĉ ne kiel reprezalio; al la perforto oni ne reagu per perforto. Sed per forto, jes: la animoforto, kiu ne timiĝas, la forto de homgrupoj kapablaj laŭmorale kontesti ĉiun politikan kaj kulturan eksceson, la forto sin deteni de la konsento insiste trudpetita per iloj senprovizaj je racia pruvo.

Tian forton oni uzu ne nur ennome de libereco kaj justeco (aŭ almenaŭ ennome de la prudente rajta konvinko esti en la vero kaj justo), sed ankaŭ kiel altruistan agon avantaĝe de la malamikoj: iam kaj iam tia reago provizas la unikan ilon por ilin plibonigi kaj reenkonduki al pensoj kaj intencoj pli indaj. Kontraŭmeti preman firmecon al la perforto povus esti la unika karitata rimedo ŝance uzebla helpe al tia homo aspiranta mastrumegi homojn kaj vanigi la rajton je malsameco.


Ĉapitro 27

Granda batalo inter Pinokjo kaj liaj kunlernantoj: unu el ili restas vundita, kaj pro tio Pinokjo estas arestata de la ĝendarmoj.

LA MALAVANTAĜOJ DE LA HONESTECO

La kunuloj ruze konvinkas Pinokjon transsalti lernejan tagon pro la trompa sciigo pri la alveno de Ŝarko. La marioneto estas impulsata ankaŭ de la deziro, neniam estingiĝinta, retrovi Ĝepeton: Ĉu eble temas pri la sama Ŝarko, kiu tiam dronigis mian senpovan paĉjon? Kie oni vidas, ke se niaj virtoj entenas foje kelkan distordantan kaŝintencaĵon, eĉ en la plej klara pekado kuŝas ĉiam kelka brilaĵeto de bono.

Sur la sablobordo naskiĝas granda batiĝo inter la marioneto, ofendita pro la trompaĵo, kaj la knaboj. La pugnobatalo rezultigas la vundadon kun sveno de Eŭgeno, unu el la kunuloj, per interveno de alia el tiuj petoluloj. Sed la patrolantaj karabenistoj arestas Pinokjon, kiu haltis por flegi la kunulon!

Ĉu vi ne hontas montri vin ĉiujn tagojn ĉe la leciono tiel preciza kaj diligenta? - bruskas Pinokjon tiuj amemaj friponetoj.

Neniu estas pli netolerata, ĉe popolo de maljustuloj, ol praktikanto de la justeco. Eĉ ne la predikado pri la virtoj kaj la publikigata atako kontraŭ tiu aŭ tiu ĉi malvirto tiom kolerigas homojn kiom la justa konduto. En la predikadoj kaj moralproklamadoj enŝoviĝas ĉiam io komika kaj malsprita permesanta al la pekuloj rifuĝi en rikanon kaj tiel sin defendi sen tro da elspezoj. Sed la virto aŭtentika kaj silenta preskaŭ netolereble provokas.

Ne mankas opinianto, ke kristanoj ju pli akceptindus kaj pli estimindus - kaj ilia atesto "pli kredindus" - des pli ilia vivo konformiĝus al la Evangelio: des pli, nome, ili vivus en malriĉeco, en ĉasteco, en bonkoreco al aliuloj, en frata amo, en plenumado de la justo.

Eliras, kiel ĉiam, iom da vero el tiu sentenco. Elstare veras tio, ke kristano rezultos spirite fekunda kaj kontribuos al la ĉirkaŭa disvastigo de la Dia vivo proporcie al siaj aŭtentikeco kaj kohero. Sed ke la Jesuaj disĉiploj el la absoluta fideleco al la evangelio kaj ties viva instruo atendu estimon, laŭdon, sukceson, dialektikan persvadefikon, amikecon... jen miregiga iluzio, tiom ke tian dedukton unuanime kontraŭdiris la Kristaj vortoj kaj la sperto de dudek jarcentoj.

Ŝtelisto ofendiĝas pro la konduto de la honestulo. Malĉastulo nekonscie sentiĝas insultata de ĉastulo. Egoisto suspektas, ke sindediĉanto al la servado de la proksimulo intencas moki lin. La virto ofendas kaj ĝiaj manifestiĝoj, ankaŭ se nespektaklece vivitaj, altiras malŝaton pro implicita riproĉo, kiun kutime oni ne pardonas.

La literaturo kaj la mondumaj konversacioj plenkore rimarkigas la senkompaton kaj senkoran juĝon de la piuloj kaj virtuloj rilate al la misŝancaj pekuloj. Ankaŭ tie ĉi latentas io ĝusta. Sed, konsidere al ĉio, la vero krakas alie, malpli pitoreske kaj, rilate nin pekulojn, malpli flate: tendence la koruptuloj ne kapablas elteni bonulojn, kies eventualaj mankoj oni devas laŭte pliigi, por ke ili subtaksiĝu.

Plejas kredantoj bonfideme persvadiĝintaj, ke ili malsimpatiiĝus al la nekredantoj kaŭze de siaj malvirtaj difektiĝemoj kaj malkonsekvencoj koncerne la idealojn laŭtigitajn. Se tio okazus! Sed fakte la realo ne konfirmas tiaĵojn: ili estimiĝas antipatiaj prefere kaŭze de la honesteco kaj seriozeco, per kiuj ili plenumas siajn kristanajn taskojn. Kaj tial al ni klariĝas kial ni ankoraŭ akceptiĝas en mondumaj rondoj!

Ĉu vi ne hontas?...

Mirege skribis Raissa Maritain: "La honto ne ĉiam eksterigas kulpan konsciencon. Travidante iun, kiu nutras malhonestan deziron pri mia persono, ruĝiĝas mi. Fronte al mensoganto antaŭ mi, mallevas okulojn mi..."

Kare kaj plaĉe iluzias pensi, ke nur la malvirto hontus kaj impulsiĝus kaŝiĝi aŭ alivestiĝi. Sed aferoj ne ĉiam okazas tiel: ekzakte por forfuĝi el la angoro de la "malsameco" kiom da honestaj homoj devas sin montri malmoralaj kaj senreligiaj! Ni ĉiuj estas iomete trenataj konformiĝi "antikonformisme" al la superreganta kultura reĝimo, kiu engaĝiĝas, kun tia fervoro inda je pli ŝatindaj celoj, por ke nia interna vivo emancipiĝu el moralaj normoj. Kiu nin liberigos de la premateco de la liberigantoj? Kiu donos al homo la eksterordinaran liberon sin montri pia, kiam ajn li volas? Kiu donos la liberon de la virto sen ke ni ruĝiĝu pro ĝi? Revolucio, kiu, kun la aliaj, al ni ne enkondukus ankaŭ tian liberon, ne estus garantiata porlonge el tiraneco.

Silentu! Krabaĉo de la enuigo!

La neatendita kaj neniel petita entrudiĝo de la Krabo, kun tia voĉaĉo de trombono malvarmuminta kaj ĝiaj admonoj, revivigas pormomente la Grilo-Parolantan: tio estas sendube unu el ties periodaj reaperoj, kvazaŭ eksalto de konscienco, kiu ŝajnas jam porĉiame estingita, kiu male de tempo al tempo cerbume provas iel enŝovi siajn reklamaciojn trans la inĝeniajn kurtenojn, per kiuj homo provas ĝin eksigi el la vivo.

Reenkarniĝo de la Grilo, do: tio sufiĉas, por ke Pinokjo, kiu cetere estis laŭleĝe kaj iel honeste batalanta, fariĝu proparolanto kaj ribelkorifeo kontraŭ ĝi.

Vere, male, refoje tiu personigo de la konscienco jam antaŭvidis kaj minacis malglataĵojn: La malfeliĉo okazas ĉiam; kaj oni scias, ke la aŭguristoj pri malfeliĉaĵoj estas ne amataj inter ni, precipe kiam ili resonigas justaĵojn.

Sufiĉe tiom: oni ne bezonas alion.

La karabenistoj, laŭ la tria ĉapitro, enprizonigis Ĝepeton, kiu strebadis eduki kaj korekti sian kreaĵon kaj lasis la ĉagrenigan marioneton libera kaj preta ruiniĝi, anticipante tiel la luksegojn de la moderna pedagogio; tie ĉi ili enprizonigas Pinokjon. Sed tio ne pro pentofaro aŭ reparacio: la monda aŭtoritato - eĉ bonintence - ne forĵetas sian vokiĝon al malspriteco. Pinokjo tiufoje senkulpas, sed ni bezonus multajn kaj subtilajn rezonadojn por tion certigi, kaj la alvoko al rezonado ofte suspektigas kaj enuigas la aŭtoritatulojn, kiuj sin sentas altirataj ekster sia fako kaj inklinas eltiri la ŝultrojn: sufiĉu tio!


Ĉapitro 28

Pinokjo falas en la danĝeron esti fritata en pato, kiel fiŝo.

LA DU VIZAĜOJ DE LA "NATURO"

Pinokjo, ruzsuperante ilin, saltleviĝe liberiĝas el la gardado de la karabenistoj kaj rapide forfuĝas, ĉar mem postkurata de dika dogo nomata Alidoro. La marioneto saviĝas per plonĝo en la maron, kien mergiĝas ankaŭ Alidoro, preterportata de inerteco. La dogo dronus se la bonkora postkurito ne sin ĵetus naĝe por ĝin savi.

Sed la malfeliĉoj de Pinokjo daŭre pululas: fakte jen li rastriĝas de dika reto, meze de svarmado de fiŝoj el ĉiu formo kaj grandeco, fare de terura verda fiŝkaptisto, tiom malbela, ke li aspektis kvazaŭ mara monstro. Diligente farunumite, li estas ekmetota en paton, kiam la interveno de Alidoro, dankeme rekompencanta, evitigas al li la morton.

Tiu ĉi libra sekcio tre oportune dokumentas la jam rimarkitan senĉesan modifiĝon de la nerealisma staturo de la personigitaj estaĵoj, kiu devenas el ties sonĝeca karakterizo, nome apartenanta al la travivaĵoj ŝanĝitaj: Pinokjo, sufiĉe alta, por ke li ludu kaj manbatalu kontraŭ vilaĝanaj knaboj kaj trenu je la vosto dikan dogon, ĉi tie tiom etiĝas, ke li ne distingiĝas el merlangoj kaj trigloj.

Sed en la epizodo pitoreske superelstaras la persono de la verda fiŝkaptisto. Ni nun kaptiĝas en la samaj konfuzaĵoj jam alfrontitaj ĝustatempe ĉe la serpento, kun kiu tiu bizara estaĵo parencas ankaŭ pro la haŭtkoloro. Ŝajnus, ke ĉi tie la fabelo reklamacias siajn rajtojn kaj unufoje superas, bonŝance, la teologiajn specialaĵojn.

Tamen pri tio Collodia priskribo - ebenaĵo herboplena kaj arbara kun abundo da verdaĵoj en la mara medio - nin instigas vidi en tia estaĵo la simbolon de la naturaj fortoj: Anstataŭ haroj li havis sur la kapo tre densan tufon el verda herbo; verda estis la haŭto de lia kor-po, verdaj la okuloj, verda la barbo tre longa, kiu fluis ĝis ĉi tie malsupre; iu speciala diecaĵo mitologia kaj mara samtempe. La identigo alvenas oportune, ĉar konsidero, eĉ se momenta, pri la "naturo" oportune kunuliĝas kun meditado kiel ni proponas.

La "patrino-naturo" enŝoviĝas al ni kiel unu el la plej disvolviĝintaj kaj vivaj mitoj en la nuntempaj sciendaĵoj, almenaŭ ekde la epoko de la optimisma klerismo: naturo pensigas al mildaĵoj kaj sanigaĵoj, civilizado al trudaĵoj kaj putraĵoj. Se ni nin liberigus el la enkrustoj de la ĉiutagaj moroj, el la arbitraj strukturoj de la "kulturo", oni malkovrus la originalajn belecon kaj freŝecon; "naturo" jam elvokas purecon, sanigon, bonfaradon. Efektive, la komplikaĵoj kaj inventaĵoj enkondukitaj de la modernaj sciencoj kaj teknikoj, favoras pli kaj pli la konsiston kaj aprobindecon de tiu tre mita mitaĵo.

Ne rare la mito evoluas al etoso, eble nekonscie, kontraŭreligia: la ateismo aŭ tiom malpli la deismo - nome la konvinko, ke oni bezonas lasi, ke Dio pripensu nur siajn farojn, same kiel li lasas, ke ni prizorgu la niajn - jen la ĝeneralaj konceptadoj, sur kiuj baziĝas tia ekzaltado de la naturo. Ofte citi "naturpatrinon" egalas uzi elegantan manieron, por ke oni malengaĝiĝu kaj ne esprimu proprajn konvinkojn pri ekzisto de iu Patro kaj de lia providenco.

Krom tiaj origino kaj interrilato, kio dirindus pri la "naturo" kaj ties "patrineco"? Ni klopodu distingi.

Ekzamenita en si mem - tio estas sen transcendaj interrilatoj - kaj rilate al homo, al ni ŝajnas pli nefora de vero se ni ĝin vidus simbolata pli de la verda fiŝkaptisto ol de la korinklinema enhavo de la "patrineco".

La naturo superstaras kaj falas sur nin per blinda perforto. Nek bonecon nek genion nek suferadon ĝi konsideras: la homaj digno kaj grando ĝin neniam impresas. Pinokjo alkalkuliĝas inter fiŝoj kaj senprivilegie estas enŝovonta en kuirkaldronon. Ne eĉ la fakto, ke li scias paroli kaj rezonadi al li konsentas konvinki, ke la monstro lin perdinta destinu al sorto esence diversa kapablulon obei moralajn leĝojn. La naturaj fortoj ne rezervas al homo - unika vivulo kapabla pensi kaj konscii pri sia sufero - inklinon pli respekteman ol tian, per kiu ili traktas la nememkonsciajn estaĵojn.

La nekulpa kruelo de tia monstro, kiu aspektis kiel granda verdlacerto staranta sur malantaŭaj piedoj, identas kun tiu de la fizikaj fenomenoj, kiuj antaŭ la spirito kaj ties improvizadoj plumarŝas tute sensciaj, indiferentaj. En la manoj de la naturo, kiu surde elpaŝas antaŭ ĉiu intelekta voĉo, kaj blinde antaŭ ĉiu sublimiĝo, homo fine nenion povas ol travivi angoron.

Alie statas rigardanto de la naturo ne kiel ĝi sin elmontras al nudaj okuloj, sed kiel parto de la unika ama projekto alvokinta nin al ekzisto; ankaŭ la naturo, same kiel la eklezio, obeas la eternan desegnon de la Patro.

Konanto de tiu sekreto scias, ke nenio hazarde okazas, kaj samtempe sukcesas mense tuŝi, eĉ en eventoj plej neklarigeblaj kaj senbrilaj, dissemitan raciecon kaj strebon al bono, kiuj povas resti kovrite hodiaŭ, sed kiuj iun tagon plene klariĝos. La naturo "filo/filino" kaj "ministro/ministrino" de Dio povas ankaŭ esti agnoskata kaj amata kiel patrino, ĉar en ĝi sin esprimas kaj realiĝas la patra amo.

Se tiel oni ĝin kontemplas, tiam la naturo perdas la sovaĝajn kaj obtuzajn trajtojn kaj, kiel diri?, ĝi "homeciĝas", ĉar ĝi sin konigas kaj perceptigas direktata kaj gvidata laŭ iu plano, kiu metas homon en la centron de la tuta estaĵaro. Homo ne taksas plu sin mem viktimo kaj tromplogo, sed la pravigo kaj la celo de ĉiuj naturaj fenomenoj.

Tiukaze ankaŭ la fiŝkaptisto ne plu simbolas oportune. Simbolo ege elokventa de la naturo fariĝas tiam la bela bluhara Knabineto, same kiel ankaŭ de la misteroj de la Krista homiĝo kaj de la eklezio. Ĉio fakte unuiĝas, ne kunfandiĝante aŭ reciproke neniiĝante, en la unueco de la Dia saĝo.


Ĉapitro 29

Pinokjo reiras al la hejmo de la Feino, kiu promesas al li, ke li ne estos plu, la sekvontan tagon, marioneto, sed fariĝos knabo. Granda matenmanĝo el kafolakto por festi ĉi tiun grandan okazaĵon.

LA EKLEZIECA ORGANIZAĴO - LA SAĜECO – LA FESTENO DE LA FILOJ

Savite per interveno de Alidoro, Pinokjo reiras, kun hezitemaj paŝoj, al la hejmo de la Feino. Sed li ĝin trovas fermita, tial li frapas per malgranda bateto. Alvenas malfermi dika Limako havanta lumileton eklumigitan sur la kapo; tiu ĉi moviĝas ja ne tre haste, tial malŝparante la tutan nokton por alveni ĝis sojlo ĉe strato. Sed la Feino ne ricevas. Al Pinokjo, senenergiita kaj malsatega, petanta almenaŭ ion manĝotan, Limako post tri horoj kaj duono portas panon el gipso, rostitan kokidon el kartono kaj kvar maturajn abrikotojn el alabastro.

La granda doloro aŭ la granda malfortiĝo de stomako jam svenigas Pinokjon.

Post la rekonsciiĝo, li ekvidas apud si la Feinon, kiu ankoraŭfoje pardonas al li. La marioneto bonvole pretas engaĝiĝi en studotaĵoj kaj bone konduti, kaj sukcesas finteni la promeson dum la tuta cetera daŭro de la jaro, tiel ke post la ekzamenoj li sin sentas anonci: Morgaŭ vi finos esti marioneto el ligno, kaj iĝos knabo vera kaj saĝa.

Por festi kun amikoj la grandan okazontaĵon oni pretigas apetitvekan matenmanĝon kun ducent tasoj da kafolakto kaj kvarcent bulketojn ŝmiritajn per butero interne kaj ekstere.

La signifoj de ĉi ĉapitro interplektiĝas riĉe kaj varie. Volante adekvate klarigi, ni nete distingu tri apartajn lecionojn.

La unua reliefigas la absurdajn obstaklojn alfrontitajn de nia heroo jam alveninta ĉe la Feino tra nova kruele senindulga nokto: Noktiĝadi jam mallume... estadis veteraĉo kaj la akvo falis malsupren sitele.

Kiam Pinokjo, venkinte multajn malinklinojn kaj hezitaĵojn, fine alvenas frapeti per eta bato, ni prave atendus, ke la pordo tuj malfermiĝos kaj la ama virina figuro sin kortuŝite montros senprokraste. Tiel almenaŭ al ni sugestas la parabolo de la perdiĝinta filo, kie tamen oni parolas pri la Patro, neniam aludante la komplikaĵojn, kiuj povus deveni de patrina perado.

Post duona horo malfermiĝis fenestro de la lasta etaĝo... kaj Pinokjo vidas dikan Limakon elkliniĝi, anstataŭ la avidata vizaĝo. Kiel imagi elreviĝon pli varmegan?

Tiu Limako servema, sed senkonkludema kiu, kvankam ne estiĝante nova personigo de la Feino, loĝas tamen en ŝia hejmo komunikante ŝiajn mesaĝojn kaj aspektante ministrino de ŝia volo, povas plene simboli la ekleziecan eksteraĵan aparatan organizon. Tia organizo, eĉ ne estante parto de la profunda kaj mistera realo, al tiu ĉi tamen necese konektiĝas, kaj tial ne povas esti nesciata de la alproksimiĝanto al ĝia pordo.

Ĉiu homo serĉanta la Patron, devas vivi en la eklezio; kaj vivante en ĝi, aŭ en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, li devas kunvivi kun la malrapideco, la iritantaj malfruaĵoj, la nesingardaĵoj, la surdecoj de la eklezieca aparato.

Sed tio jam antaŭkalkuliĝeblas de oni kaj tial ne skandalu. Eĉ tio inkluziviĝas en providenca kaj transcenda desegno: partoprenanto en la eklezia vivo iomete devas krisoliĝi en la senpacienco, dum liaj iluzioj estingiĝas kaj intencoj puriĝas. Sen tia provo, ĉiu "reveno" povus riveliĝi nur "sperto" supraĵa kaj efemera.

Pinokjo, kiu tremadis pro malvarmo, pro timo kaj pro akvo la tutan tempon de tre longa nokto, iel memorigas nin, se oni volus antaŭe fari la devigan pardonpetan riverencon al la imperiestra moŝto, pri Henriko la kvara ĉe Kanosa.

Iu tro konsentema eklezio supozigas eklezion banaleman. Precize pro la senlima amo al homo, korbatanta en sia animo, ŝi ne tro amindumu la mondon kaj ties kapricojn, se ĝi celas ne baldaŭ perdi la fascinon kaj edukan kapablon.

Bonŝance, ankaŭ en epokoj emantaj postkuri la samtempajn mitojn, la eklezieca aparato ĉiam malfruos kaj sufiĉe afliktos je tia punkto, ke la aŭtentikeco de la Kredo kaj la seriozeco de la intencoj de la petanto rehejmeniĝi aŭ deziranto vivi konscie la eklezian vivon pli kaj pli puriĝos.

La Feino tie ĉi - ankaŭ se ŝi persone prezentiĝas nur ĉe la ĉapitra fino por konsoli kaj pardoni - aspektas ankoraŭfoje senkompatema; kaj, male, tia maniero kaŝas seriozan amon kaj celas la veran bonon de la marioneto.

La dua pripenso koncentriĝas sur la propenta afliktiĝo, kiu kutime maturigas per la reamikiga sakramento.

Pinokjo tiufoje sincere pentas: unu el liaj monologoj pri tio nin konvinkas. Tiu animŝanĝiĝo penkostas kaj interplektiĝas tra miloj da timoj: pruvo estas, ke li faradis unu paŝon antaŭen kaj unu malantaŭen. Lia travivaĵo envolviĝas per la tenebroj de la kvina nokto de tiu historio: tiu, same kiel la kvara, bildigas, pli ol la mallumon envolvantan tiun, kiu pekas, la ĝenan kaj ŝanceliĝantan paŝadon de tiu, kiu volas releviĝi.

Ankaŭ konante la pordon ĉe kiu nepras frapi, ankaŭ persvadiĝante, ke ne estas diversa aŭ alia solvo por sia spirita penado, la reiranto ofte hezitas decidi. El la eklezio - kiu sole povas gvidi al la ofero de la pentofaro - devenas samtempe altira aŭ repuŝa forto, kaj foje la spirita paneo ŝajnas nesuperebla. La pekulo trasentas, ke ĉe la fino de tia doloriga heziteco risortiĝas ĝojo kaj paco; sed ne pro tio la peno dorlotiĝas.

Kiam li estis tie, li sentis manki la kuraĝon, kaj anstataŭ frapi, li malproksimiĝis, kurante, dudekon da paŝoj. Poste li revenis duan fojon al la pordo, kaj decidis nenion; poste li alproksimiĝis trian fojon, kaj nenion; je la kvara fojo li prenis, tremante, la frapilon el fero en la mano, kaj frapis per malgranda bateto.

Tre similas tiajn la ribeladoj travidigitaj de Manzoni en la animo de "Innominato" (Inominato = Nenomito, de La gefianĉoj,), la turmentan nokton de ties mensoŝanĝiĝo, ankaŭ se tie ĉi Collodi ilin listas kun la elokventa sekeco taŭga al la ligneca naturo de la protagonisto.

Tiun duelon inter jes kaj ne en la animo de pekulo oni batalis kaj batalas nekalkuleblajn fojojn en la hejmaj sekretoj, ĉe la preĝejaj sojloj, apud la konfesejoj, ankaŭ se tian dramecon oni ne konsentas aplaŭdi aŭ recenzi. Tion vivanto en la spirita singardo intuicias, ke li mem estas luktanta antaŭ la universo, en la perspektivo de sia fina sorto, ene de la mistero de la eklezio, ankaŭ se mem ne ĉiam troviĝas en la spiritostato plej taŭga por partopreni en publikaj solenaj celebroj, kiel aŭspicias multaj liturgiistoj je senkulpa animo.

Tria meditenda temo.

Post la senfina nokto de sia pento, Pinokjo, sin ĵetante rabe, pro malsato tro longe subpremita, sur la matenmanĝon por li pretigitan, devis konstati, ke la pano estas el gipso, la kokaĵo el kartono kaj la kvar abrikotoj el alabastro kolorigitaj je perfekta similo al veraj.

Nova kruelaĵo, oni dirus: sed nepras, ke homo seniluziiĝu pri pladaĵoj aspektantaj al li sukplenaj kaj stimulaj, se li volas atingi la "sobran ebriecon" de la eklezia bankedo. En la kristana medio tre saĝas tiu, kiu ne serĉas pikajn manĝaĵojn aŭ lastajn proponojn de komplika gastronomio, efikaj por stimuli la lacajn palatojn de la plensataj personoj; saĝeco preferas ĉiutage plibongustumigi la ĉiame samspecan manĝaĵon, simplan kaj nutran, per kiu estas gajigata kaj ekzaltata la mistero de la pergraca transnaturiĝo kaj de l’ eklezia komunumeco.

Grandan tagmanĝon je bazo de kafolakto kaj buterpanoj oni pretigas ĉe la hejmo de la Feino por festi... grandan okazontaĵon, tio estas la miraklon de Pinokjo forlasanta por ĉiam la vojon de la ribelo konraŭ la patro kaj la lignan naturon por iĝi knabo saĝa.

La simboliĝo ekevidentas: ni vidas tie aludon pri la luksega aŭstereco de la Eŭkaristia bankedo, en kiu ni celebras, kun la morto kaj resurekto de Kriso, la konkludon de nia movo al la konvertiĝo, la paŝadon el la nure natura ekzisto al la fila kondiĉo, la superleviĝon de nia esto al la Dia vivo.

Tio realigas la bankedon de Saĝeco, kiu "pretigis sian tablon" kaj invitas ĉiujn per "Venu, manĝu el mia pano, trinku el mia vino, kiun mi enverŝis (Sen. 25)"; la bankedon ĉe la reiro de la malvirtiĝinta filo, kiun la feliĉa patro pretigas por siaj familianoj. "Ni manĝu kaj festu, ĉar tiu mia filo estis mortinta kaj denove vivas, li estis perdita kaj estis trovita (Lk 15, 23-34)"; la bankedon, en kiu ni estas kunmanĝantoj de la Reĝo ĝojanta pro la nuptoj de sia unika filo (Mt 22, 2).

La paŝado el kulpostato al gracvivo perfektiĝas nur per la Eŭkaristia bankedo, kie la Dia riĉeco spirite remodlanta pere de la eklezio inundas la malriĉecon de niaj aĵoj, gestoj, vortoj, personoj kaj, elŝirante nin el la mondo, nin vivige enmetas en la oferan misteron de la glora Kristo, kiu, unuiĝinta al la siaj, sindonas al la amo de la Patro en impeto de neelĉerpebla sinofero.

Tiel la aventuroj de Pinokjo ŝajnas alvenintaj al la fino. Sed... Malfeliĉe, en la vivo de la marionetoj estas ĉiam ia sed, kiu fuŝas ĉion.

Ĝis kiam la pergraca transnaturiĝo plenumiĝos en la Regno de la resurektintoj, eblas la risko, ke ĉio returnu malantaŭen.


Ĉapitro 30

Pinokjo, anstataŭ fariĝi knabo, forveturas kaŝe, kun sia amiko Meĉo, al la "Lando de la ludiloj".

LA MISTERO DE LA LIBERO "VUNDITA"

Ni rimarku, ke en tiu ĉi ĉapitro kiel en la sekvantaj Collodiaj titoligoj kurioze ne ekzakte paralelas al la respektivaj enhavoj, sed ili iomete anticipas la eventojn rakontotajn. La ĉapitra temo per malmultaj vortoj diratu. Pinokjo, preparante sian feston, ekturniĝas tra la urbo por fari invitojn. Ĉe la fino mankas nur Meĉo, la koramiko, kiu kaŝiĝis sub la portiko de kamparana domo.

Meĉo, al la ĝojiga anonco de la amiko kontraŭmetas alian anoncon, al la invito replikas per alia invito. Li estas atendanta forveturi al la Lando de la ludiloj, kie neniu priparolas devojn aŭ aludas taskojn, oni nur rajtas distriĝi. Kial, li diras, ne venas ankaŭ vi? Komenciĝas tiam la interna konflikto de Pinokjo, kiu jam alveninte al la dezirita celo, ankoraŭfoje sin forlasas al la fascino de alia alvenpunkto, al li pli adekvata.

La longe detala dialogo kun Meĉo apartenas al la plej dramaj paĝoj de la tuta libro.

Jen la sceno de la granda tento, kie kun granda subtileco oni elfosas kaj analize prilumas la kontraŭdirojn de la ekzistenciala libero: oni krozas antaŭ la vojoj de l’ justeco kaj sincerece volas decidiĝi favore al la bono; la elektoj, tamen, falas plurfoje sur maljustaĵojn kaj malindaĵojn.

Ju pli la delogado penetras en la animon des pli oni indulgas kontempli la plaĉajn trajtojn de la korupto. Kaj ju pli oni ripete kaj energie proklamas sian engaĝiĝon en la rezisto, des pli tio signifas, ke la kapitulacio alproksimiĝas. Ne ne ne kaj poste ne: kiel veriĝas, ke unusola neo estus pli kuntrenanta ol kvar!

Mi jam promesis: el tiu eta frazero jam, ripetita eĉ dufoje, ekokulumas kaj ekaperas la ruiniga tragedieco de la tuta interparolado. Trasentiĝas kvazaŭa la pento renversita, iu bedaŭriĝo pro la plenumita bono, la malĝojo pro la estinta honesteco, la ĝeno troviĝi ĉeflanke de la vero. Se tiun senton oni akceptas, ĝin konscie aprobante, la katastrofo jam torentece alvalas. Kiam ensŝteliĝas en la animon la tedo pri Dio kaj pri lia tro granda kaj tro ŝajne fora riĉeco, kaj kiam oni sin forcedas al tiutipa spirita malsaneto, estas jam implicita sed efika la alvoko al la malamiko al Dio, baldaŭ aperonta.

Homo ofte surpriziĝas envii la anĝelon kaj la beston samtempe; li altiritas de kontraŭaj streĉadoj de la diiĝo kaj de la brutiĝo en disstrebantaj aspiroj, superfluantaj lian mezuron kaj fine lin renversantaj. En tiu ludo la libero riskas perdiĝi rubaĵen kaj dissolviĝi.

La libero: jen la momento alfronti tiun temon, la plej stimulan el tiuj de ĉi libro.

En la persono de Pinokjo klare estas reprezentata - kaj tial mokiĝas - la homo mastro de si mem kaj de siaj agoj, nome la libera homo.

Sed homo pli ol estulo libera, estas estulo devigata fariĝi libera. Pli facilas ja demonstri, ke en li la libero postulas ekzisti ol elfosi, ke ĝi sperte kaj sperimente ekzistas.

Lia libero aldonas signifon al la universo, sen libero ĉio senesencas. Se ekzistas estulo, kiu tagon post tago konstruas siamane sian definitivan sorton, tiam ĉiuj aĵoj celon trovas en ĝi. Diverse, se homo estus nura kaprica anomalio, ne distingiĝanta tamen disde la aliaj estaĵoj, la kosma mekanismo rivoluas ĉirkaŭ si mem sen kredebla kialo.

Se la libero malaperus, tute nenie ĉeestus ama respondo al la Dia amo: neniu povas esti la interparolanto de la demandanta kaj provokanta Dio, kaj ĉio perdas la kompreneblecon. Se iu ne aldonus la valoron de la konscio kaj la memvolan korinklinon al la sciomanka kaj altrudata koncerto de la kreaĵoj, la kreaĵoj mem havus nek voĉon nek animon, kaj ĉiu aĵo estus neprobabla kaj seneca. La Kreinto nenion farus el tia granda kaj surda maŝino, kie li renkontus neniun kapablan libere respondi kun konscio kaj amo.

Homo do "devas"esti libera. Sed ĉu li fakte tia estas?

Li aspektas ne tia, ĉar la tenajlo de malica malmoralo ŝajnas ne permesi al li spacon kaj ĉiam aranĝas superregon sur lin. Neniu eskapas el kulpo. La peko descendas el fatala sorto, de kiu homo scias, ke li ne kapablas sin liberigi.

Li, kiu en la ribelo kontraŭ Dio iluzie faras la absurdan sperton sin senti pli forta ol Dio kaj ties leĝo, konstatas samtempe, ke la premo de la malbono estas pli forta ol li, kaj kio ŝajnis ekzaltanta starigo de si mem, tio disdonas fine nur malfortecon, cedemon, eĉ malvenkon.

Sed kion nu oni faru fine? Ĉu homo dominas aŭ ne siajn agojn kaj sian sorton? Se li libere gvidas sin mem, kial li ne sin spertas tia? Se tia li ne estas, kial ĉiu sana rezonado impulsas, por ke ni konkludu, ke ja el tiu superregado konsistas la originala homa naturo, donanta signifon al ĉiuj aliaj aĵoj? Se kulpo fatalus, kial ni arde kliniĝas pensi pri ĝi nur kiel pri afero evitebla? Kaj se, male, kulpo, laŭ analizaj elementoj de la koncepto mem, eviteblus, kial ni ĝin spertas tiom ofte kunigita kun fatalo?

Pinokjo, volinte la bonon kaj ĉiam farinte malbonon, forte sugestas, ke ni alfrontu unu el la plej nepenetreblaj problemoj de la homa enigmo.

Kiel ĉiuj veraj kaj gravaj enigmoj de la ekzisto, ankaŭ tiu ĉi percepteblas per denaskaj konivaj kapabloj, sed solveblas nur per la Dia Revelacio. Ni vivas en iu aĵo-ordo, en kiu la superraciaj faktoroj tiom gluiĝas kaj gluigas, ke tre malfacile oni povas atingi taŭgan komprenon pri la realo, se iu supera kredokono ne donus al ni ĉiujn priproblemajn detalojn.

La Kredo la misteron de subgrunde elfosas, klarigante, ke en nia konkreta aktuala situacio, ne ekzistas vera kaj totala homa libero sen esti samtempe ankaŭ "libero liberigita" per la ofero de Kristo, subapogita de la Graco, nutrita je Dia vivo donacita al la kredanto.

Kaj ĉar la Graco ne necese fariĝas ibjekto de nia sperto, neniu miro se, male, homo konstatas, ke sia sperto ofte estas sperto de sklaviĝo. Ĝis kiam nia partopreno je la Dia naturo plenumiĝos, la malbono ŝajne jugas.

Veran liberon oni konkeras nur ensaltante en la superan naturon per la Dia Graco kaj poste, definitive, en la gloran vivon. Superante, dum la transnaturiĝo, sin mem, homo sukcesas ja esti tia, kia li estas. Tia estas unu el la plej interesaj instruoj disdonitaj de la aventuroj de Pinokjo.

Sub tiu ĉi mistero kuŝas tiu de la "teologia naturo" de homo, nome la mistero, pri kio estas homo laŭ la eterna projekto-plano de la Patro. Nu la "teologia naturo" de homo estigas, ke li sin malkovru "bildo de Kristo"; bildo nome de tiu, kiu, laŭ antikva vorto, "gigantas en la duobla substanco", kiu impete decidis trakuri nian vojon.

Homo profunde homeciĝas ne kiam li limiĝas esti homo, sed kiam li fariĝas pli ol homo; kiam, konformiĝante al la Difilo iĝinta nia frato kaj rezignante pri nenio kvalite homa, li komencas partoprene konformiĝi al la Dia naturo.


Ĉapitro 31

Post kvin monatoj da senzorga ĝuegado, Pinokjo kun granda miro, sentas ekkreski belan paron da oreloj azenaj, kaj iĝas azeneto, kun la vosto kaj ĉio.

LA DIABLO KAJ LIA MONDA MEDIO

Silente kaj ŝtelece, nokte, gaje pasas la ĉaro ŝarĝita el knabetoj de ok ĝis dekdu jaraĝaj, kiuj jam prenis la grandan decidon. Ĝin gvidas vireto pli larĝa ol longa, tiom ĝentila kaj sperta en la persvadarto, ke ĉiuj knaboj, tuj kiam ili lin vidadis, enamiĝadis je li. Pinokjo ankoraŭ hezitas, sed fine post tre longaj suspiroj, decidiĝas: Faru al mi iom da loko: ankaŭ mi volas veni.

La ĉaro rapide reforiras tra la nokta obskuro kaj tiel ĉe ektagiĝo ĝi feliĉe alvenas la Landon de ludiloj, kie neniu studas, neniu laboras, sed ĉiuj meze de malordo kaj konfuzego ĝuas la vivon.

En tiu ĉi ĉapitro fine senkovre ŝvebas sur la eventoj la "malamiko" persone: sen li, la prezentado de la homa dramo senteble difektiĝas.

La malbono-ĉeesto kirlas tra la tuta libro: Pinokjo ĝin sperte trovas embuskiĝinta ene de si mem; ĝin li renkontas kamuflita en la plej purkoraj kaj senlertaj travivaĵoj; ĝin personigas la Vulpo kaj la Kato. Sed ĝis nun la malbono ne riveliĝis precize kiel la "princo de tiu mondo", la inspiranto de ĉiu malica kaj malama penso, la malamiko, kiu "kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante kiun li povu forgluti (1 Pe 5, 8)".

Ties ekzisto taksiĝas mita ĉe la plenkreska kaj raciema homo. La originon de la malbono kaj ĝian kompletan pravigon oni retrovus, sokratece, en la nesciado; aŭ, klerisme, en la stultaj tradicioj, kiuj, amasiĝante tra la jarcentoj, obskurigas la denaskan spiritan junecon kaj ties vivecon; aŭ ankaŭ, marksisme, en la psike forvojigantaj strukturoj de premata socio devojigata de la ekonomia egoismo de la potenculoj. Kaj disŝprucas el la ekstrema pozicio de ĉiu el tiuj hipotezoj iu substanca ono de vero.

Sed la monda malboneco pli gravas ol la influo de tiaj ĝiaj kaŭzoj kaj superas kaj transstaras ĉiun racian eksplikon.

La deformantaj strukturoj, kiuj emerĝas el la jarcentoj kaj solidiĝas sedimentante tra la generacioj, trovas ja sian originon en la stulteco de homo kaj ties avideco: de nia interna mondo, laŭ la klariganta Jesua vorto, devenas ĉiuj eblaj malindaĵoj. Tamen la universo estas pli malbonplena ol kiom decas atendi de tia sola konsidero.

La hipotezo pri malica superhoma inteligenteco, laboranta ruze kaj engaĝege kontraŭ la Diaj projektoj, kongruas funde kun la racio tiom kiom oni povas atendi, se ni penetru iomete en la ekzistoenigmon. Al la kultistoj de la Diino-Racio ni ne riproĉas ilian prefertan devotecon, kiun kultas ankaŭ ni; prefere ni rimarkas la nesufiĉecon de ilia kulto. Ne okazas, ke ili tro honoru la racion: ili ĝin vizitas tro malmulte. Ilia serĉademo de la inteligebleco pri kaj en la aĵoj ne skrafas sufiĉe libere kaj senskrupule. Intencinte ĉion raciigi, bedaŭrinde ili ne sukcesas estiĝi ĝisfunde raciaj. "Per ĉiuj siaj rezonadoj, ili iradas misrezonadoj", priatentigis jam kun apenaŭ neeltenebla ironio la apostolo Paŭlo (Rom 1, 21).

Sendiskute, la realo estas racieca; racieca "ŭuoad se", nome en si mem, aŭ, se oni volas, rilatata al Dio, aŭtoro de ĉiuj aĵoj. Sed ĉu ĝi konservas raciecon ankaŭ "ŭuoad nos"? Nome, ĉu estas preter ĉiu dubo la pretendo, jam fariĝanta nepraĵo kaj kutima metodo, ke nia inteligento por si mem perfekte kongruas kun la inteligebleco de ĉiuj estaĵoj?

Tia postulo iĝas nediskutebla nur por konvinkiĝinto, ke la universo estas pensita, volita, kreita de homo; kiu elstariĝus konvinko pli aŭdaca ol racie pruvebla.

Nu, en la mondo kreita de Dio estas loko - ni scias tion pere de la vorto de Dio mem - ankaŭ por la supre aludita diablo, iu devojiĝinta inteligentulo, kiu libere elektis ribelon kaj oponadon al la Dia projekto subpostulante, ke homo transnaturiĝu kontraŭ la Patra amo. Dio, pro tiu fideleco al la esto, pri kiu ni enkonduke traktis, lin ne ekstermas, kaj prefere fleksas lin mistere servi al la konstruo de la regno, malbonŝance ne per trankvileco kaj senkulpeco, sed per lukto kaj redemptiĝo.

Tiu misigulo, kiu klopodas ŝajni kaj esti la kontraŭdio, simiumas la prerogativojn de la Kreinto. Pleje, li superrajtas plagiati per siaj iniciatoj la Diajn bonvolecon kaj filantropion, tiel ke li ofte sukcesas ensorĉi niajn korojn kaj ilin ligi al si.

Koncerne tion, tiu prezentado de Tortuĉjo (karesnomo de la diablo) skizita de nia libro, taksindas la plej alta el inter la entreprenoj de la teologia pensado: Vireto pli larĝa ol longa, mola kaj ŝmirita kiel bulo el butero, kun vizaĝeto el rozpomo, buŝeto ĉiam ridetanta, kaj voĉeto subtila kaj karesema, kiel tiu de kato, kiu sin rekomendas al la bonkoreco de la dommastrino.

La diablo, krome, provas ne nur imiti, sed eĉ superi la Dian aktivecon. Dio aktivas ĉiam ("mia Patro laboras", diris Jesuo), sed pri ĉi tiu almenaŭ unufoje oni legas, ke li ripozis. La "malamiko", male, neniam ripozas kaj estas vorata de senpaŭza aktiveco:

Dumnokte ĉiuj dormas
Neniam dormas mi.

Se li cedus ankaŭ unu momenton al la allogo al la pigreco - fruktodona ono de malakceptebla virto - li ekmarŝus repreni sian antikvan postenon inter la anĝeloj.

Same kiel Dio, li ŝajnas ankaŭ respektoplena de la libera decido de la kreitulo. Li ne sin trudas, sed sin proponas; li ne fortrenas, sed mildece persvadas. "Kaj vi, amo mia", diris la vireto, sin turnante tute komplimentema al Pinokjo, "kion vi intencas fari? Ĉu vi venos kun ni, aŭ vi restos?". Kaj Pinokjo tute sin fordonas al lia diskreteco.

La ekzaltado de la absoluta libero fariĝas eĉ unu el la formoj plej ĝisdatigitaj de lia trompige imita evangelio. "Malpermesite malpermesi", oni tumulte iam skribaĉadis sur niaj muroj ne sen lia sugestio, kaj legadis kun admirita konsento ĉiuj kandidatoj al la azena kondiĉo.

Same kiel Dio, li scias naski en la adeptoj la suferamon, pentofaron, eĉ martiriĝon: Ili suferadis, ili estis kunpremitaj, amasiĝintaj la unuj sur la aliaj, ili preskaŭ ne povis spiri; sed neniu diradis hoj!, neniu plendadis.

La abnegacio, la sinofero, la heroaĵoj konstituas por si mem neniam sufiĉajn kriteriojn por distingi la Dian inspiritecon disde tiu satana. Necesas, ke la animon ekokupu ankaŭ la karitato, patrino de ĉiuj virtoj, kaj, kiel necesa fonto de la karitato, eĉ "preskaŭ formo" de la vera amo, la ortodoksio: "Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus (1 Kor 13, 3)".

Inter ĉiuj noktoj afliktiĝintaj pro malbono, priskribitaj en ĉi libro, tiu de la vojaĝo al la Lando de la ludiloj estas la plej kvieta, kaj tial la plej terura. Satano jam arbitre regas senkontraste, la mensoj jam mildece konvinkiĝis, la spiritoj subiĝis. Ĉiuj kaptiĝas de la dormo, kiu plisimilas tiun de la justuloj, tio estas la dormo de la maljustuloj; ili estas pacigitaj per la sento psikologie ŝajne pli similiĝanta al la bonafido, nome al la perfekta malbonafido. Kutime tiel, senskue, ĉe la fina fazo de la dramo oni eniras la perdiĝon. La plej fajna imitaĵo de la diablo reproduktas ekzakte ankaŭ la internan pacon: La azentoj galopadis, la ĉaro kuradis, la knaboj en la ĉaro dormadis.

Ankaŭ la Lando de ludiloj, kien oni alvenas sub la gvido de la Vireto, ludas iel Paradizon: la envulto daŭras. La knaboj trovas ĉi tie staton faritan je feliĉo, kvankam supraĵa kaj provizora. Cetere, la plezuro inkluzivas ĉiam iun ekon, aŭtentikan kaj en si mem bonan, de la feliĉo; de tiu lasta ĝi fariĝas la amara karikaturo, tuj kiam ĝi pretendas sin konturigi kiel la unika kaj perfekta ĝojomotivo.

La libero de la Regno - al kiu ĉiu koro nekonscie anhelas – karakteriziĝas ĉi tie kiel eksplodo de la totala anarkio: neniu ordonas, neniu obeas, ĉiu ajn agas laŭ sia kapo ignorante la aliajn.

La kanto de la ĉiela Jerusalemo ĉi tie surdige bruegas. La bruego markas ja la plej insistitan rekonsignon de la kadro: La gajeco, ia bruego, ia kriado, ia pepado, ia diabla konfuzego... Fakte tio kion malpli toleras la devojiĝanto, sekvanta la "devojiganton", koincidas kun la konscia kaj serĉata silento, kiu el si mem povas abrupte riveli la internan senion kaj la vertiĝon de la nenio, en kiun li trempiĝas.

La Lando de la ludiloj aludas pri la "mondo" foriĝinta el Dio, nome iu homaro, se citi Sanktan Paŭlon, "sensaĝa, senpersisteca, senama, senmizerikorda". En tia mondo la damniĝo ankoraŭ ne manifestiĝas, sed jam efike konfekciiĝas. Jen la murskribaĉaĵoj, kiujn Pinokjo legas tra tia senzorgema vilaĝo: Ni ne volas plu lerneo, for laritme tiko (ni ne volas plu lernejon, for aritmetikon!) ili tre similas, laŭ saĝeco kaj konkreteco je programoj, al tiuj, kiujn ni legadis sur muroj de niaj domoj.

La tuta Collodia rakonto cetere aspektas, intuicie kaj profetie kaj taŭge, priskribi multajn trajtojn de la hodiaŭa socio, respektante tamen eble iun pli grandan civilizon de la Lando de la ludiloj, kie la sopirantoj azeniĝi, siakaprice amuziĝante la tutan tagon, almenaŭ uzas nenian perforton sur siajn samurbanojn.


Ĉapitro 32

Al Pinokjo kreskas azenoreloj kaj poste li fariĝas vera azeneto kaj komencas bleki.

LA MISTERO DE LA DAMNIĜO

Post kvin monatoj diboĉe ĝuitaj, Pinokjo vekiĝas iun belan matenon kun alia neatenditaĵo, nome superbela paro da azenaj oreloj. Ĝentila Marmoteto, altirita de liaj akregaj krioj, rapide komunikas la jenan komike tragikan diagnozon: Estas la febro de la azeno... Post du tri horoj disvolviĝos azeneto tute vera.

La marioneto, senkonsole premegas al si sur la kapon grandan ĉapon el kotono kaj haste iras serĉi sian koramikon Meĉon, kaŝiĝintan hejme, ankaŭ li kun granda ĉapo el kotono sur la kapo.

Post intensa duelo per afekte ironiaj kaj duondiraj mokvortoj, la duopo akordiĝas demeti kune kaj samtempe la nekutiman kapveston: sin vidante ambaŭ frapitaj de la sama tristiga bestiĝo, ili ekmokigas reciproke, kaj tiom ridas, ke ili devas subteni al si la stomakon. Tuj falinte kvarpiede, tutunue ili transformiĝas en du tre belajn azenojn je sonoraj blekoj.

Dume oni aŭdas tra la sojlo voĉon: Malfermu! Mi estas la Vireto, mi estas la kondukinto de la ĉaro, kiu portis vin en ĉi tiun landon.

Estas aludata ĉi tie la mistero de la damniĝo.

Ke oni povas damniĝi, estas koncepto, kiun raciema homo neniam penis kompreni. Eĉ la plej naiva kaj nekulturita persono ekvidas, ke sen damniĝebleco oni ne povas paroli pri vera libero. Libere agas tiu, kiu tagon post tago modlas la vizaĝon portotan por ĉiam kaj konstruas sian personecon poreterne. Kie ne ĉefrolas la eterneco aŭ kie la vivo ne laŭkuras la duoblan kontraŭe diverĝintan sorton, la ekzisto banaliĝas kaj la libero farsiĝas, se la gaja fino estus nepre la bezonata elnodiĝo.

Laŭte titanas tia koncepto pri homo, kiu, lokante sin mezen de la disvojiĝo de la infero kaj paradizo, sin fiksas en la efika kapablo decidi inter la du finpunktoj.

La moderna homo, volante esti prometea ĝis eldetruo de la naskiĝa intuicio pri Dio, ne toleras plu la prespektivojn pri la eterneco; sed tiam Prometeo fariĝas marioneto staranta nur helpe de la fadenoj de la marionetisto.

Tiu rezonado respektas la regulojn de la natura racio.

Kion neniu povas atendi, tio, vere surpriza por la homa inteligento, koncernas la pergracan transnaturiĝon, nome tio, ke la tuta esto, kun la plej kaŝitaj fibroj, pograde ŝanĝiĝadas laŭ la farita elekto kaj laŭ la trairita volvojo; tiel ke la irado al la damniĝo ne konceptendas kiel ekstera itinero alidecide altrudata, sed plikrude kiel morna naturigita puŝo intime transformanta: temas pri la mistero de la brutiĝo, pri kiu oni jam aŭskultis antaŭludojn en ĉi paĝoj, kaj kiu en ĉi ĉapitro resonas plenorkestre.

La mistero elsaltas tie ĉi: Pinokjo, iele, kaj bobŝance, restante si mem, vere kaj propre iĝas azeno.

La antikvuloj, per la mito de magiistino Circa, ekaŭdis tiun strangan motivon de la kosma simfonio. Ŝanĝi, por uzi ŝablonajn vortojn, ecaran tutaĵon en kontinueco de la persona identeco: jen la enigmo, kiun la filozofio ne kapablas certe solvi; ĝin tamen proponas la vera fabelo de la vivo: fabelo evidente skribita por ni, sed ne de ni.

Kiel la saviĝo, tiel ankaŭ la perdiĝo komenciĝas ĉi surtere. La brutiĝo trairas tonalojn pli aŭ malpli intensajn, ĝis la neinversigebleco. Ĝuste la sperto pri la peko lumigas pri tiu ĉi temo: komunas la certeco, ke senbrida kunligo kun teraj valoroj pli kaj pli blindigas pri la eternaj valoroj ĝis enpakiĝo en la preskaŭ totala obtuzeco.

Negustumanto de muziko kutime tia naskiĝis. Rifuzanto, male, de religia sentemo, tia fariĝas pro volita kaj progresiva "enbestiĝo", pro kio la animo plimalklariĝas kaj plikaptiĝas en la psikologiaj aŭtomatismoj. "Ĉu vi amas teron? Vi fariĝos tero", skribis sagace prihomscia S. Aŭgusteno.

Direndas krome, ke kvankam la teologia penso de longe komprenis, ke la transnaturiĝo per la Graca vivo - inico kaj pretigilo al la glora vivo - estas ne nur psika, sed eĉ penetras en profundecojn de la esto, tamen pri la simetria kaj kontraŭa transnaturiĝo la science teologia esplorado ankoraŭ nesufiĉe progresis.

Ĉio kondukas nin aserti, ke precize tia estas la sorto de la pekulo: en ĉi tiu la animo aliras, se daŭrigi figure elĉerpi el la sinteno de la protagonistoj, al la materiiĝo, ĝis ene de la damna stato li estas senrimede pli kaj pli ensuĉita forĵetiĝanta disde Dio; li ĉiam pli asimiliĝas la materia estaĵaro, kiu estas la pli fora kaj malperfekta partopreno, per simileco, je la Dia naturo.

Kaj kiel la Graca stato kunportas sublimiĝon de la esto, tiel la kutima kaj pekiva stato, jam nun, ne sin reduktas al la riproĉinda manko de la Dia vivo, sed implicas ankaŭ ŝanĝon "in pejus" (en plimalboniĝon), nome inklino al pligranda materiiĝo precize de la homa naturo.

La kulpo, kredu, Martoteto, estas tute al Meĉo.

La peko, estante rompo de la komuneco kun Dio kaj kun liaj kreaĵoj, kutime instigas la disipiĝon kaj detruiĝon de la bezona solidaremo, ankaŭ inter friponuloj. Se la aktuala, do ankoraŭ superebla, kulpo unuigas kaj kunigas la pekulojn, kiuj neniam volas fali solece, la konstanta pekula stato dispecigas kondamnante al soleco.

Akordon anstataŭas akuzo kaj denunco kontraŭ la aliuloj, tiel ke ofte oni devas sin defendi. Akuzas Adamo: "La virino, kiun vi metis apude de mi". Akuzas Eva: "La serpento tromplogis min". Akuzas Pinokjo: Kulpo... estas tute al Meĉo...

Anstataŭ sin senti humiligitaj kaj ĉagrenplenaj... ili finis eksplodante je bela ridado.

Vidante la propran kaj malpropran malfeliĉaĵojn, la pekulo ofte ŝirmas sin per ridetaĉo. Tiu defendo montras ankaŭ mankon de saĝo, de amo kaj de pieco; mankon karakterizontan la inferan afliktegon, same kiel ekde nun ĝi karaterizas la mondon eksigantan Kriston el sia historio.

Ĉio kondukas nin aserti, ke precize tia estas la sorto de la pekulo: en ĉi tiu la animo aliras, se daŭrigi figure elĉerpi el la sinteno de la protagonistoj, al la materiiĝo, ĝis ene de la damna stato li estas senrimede pli kaj pli ensuĉita forĵetiĝanta disde Dio; li ĉiam pli asimiliĝas la materia estaĵaro, kiu estas la pli fora kaj malperfekta partopreno, per simileco, je la Dia naturo.

Kaj kiel la Graca stato kunportas sublimiĝon de la esto, tiel la kutima kaj pekiva stato, jam nun, ne sin reduktas al la riproĉinda manko de la Dia vivo, sed implicas ankaŭ ŝanĝon "in pejus" (en plimalboniĝon), nome inklino al pligranda materiiĝo precize de la homa naturo.

La kulpo, kredu, Martoteto, estas tute al Meĉo.

La peko, estante rompo de la komuneco kun Dio kaj kun liaj kreaĵoj, kutime instigas la disipiĝon kaj detruiĝon de la bezona solidaremo, ankaŭ inter friponuloj. Se la aktuala, do ankoraŭ superebla, kulpo unuigas kaj kunigas la pekulojn, kiuj neniam volas fali solece, la konstanta pekula stato dispecigas kondamnante al soleco.

Akordon anstataŭas akuzo kaj denunco kontraŭ la aliuloj, tiel ke ofte oni devas sin defendi. Akuzas Adamo: "La virino, kiun vi metis apude de mi". Akuzas Eva: "La serpento tromplogis min". Akuzas Pinokjo: Kulpo... estas tute al Meĉo...

Anstataŭ sin senti humiligitaj kaj ĉagrenplenaj... ili finis eksplodante je bela ridado.

Vidante la propran kaj malpropran malfeliĉaĵojn, la pekulo ofte ŝirmas sin per ridetaĉo. Tiu defendo montras ankaŭ mankon de saĝo, de amo kaj de pieco; mankon karakterizontan la inferan afliktegon, same kiel ekde nun ĝi karaterizas la mondon eksigantan Kriston el sia historio.


Ĉapitro 33

Iĝinte vera azeneto, Pinokjo estas kondukata al vendejo, kaj aĉetas lin direktoro de trupo de histrionoj, kiu volas instrui al li danci kaj salti tra la ringegojn; sed iun vesperon li lamiĝas kaj tiam alia viro reaĉetas lin por fari el lia haŭto tamburon.

ANKORAŬ PRI LA MISTERO DE LA BRUTIĜO

La Vireto aliras al la merkato kun la lastdataj azeniĝintoj, kie cirka direktoro aĉetas Pinokjon kaj lin edukas per persvada vipodidaktiko.

Post tri monatoj granda spektaklo de parado premieras estigante al nia amiko okazon por brile debuti en la arta mondo. Sed meze de la prezentado li ekvidas en iu loĝio sian Feinon kvazaŭ belan sinjorinon, kiu tamen iomete poste eklipsiĝas.

Pro nekontrolebla subita emocio pro la surprizo, la traringa salto fiaskis dum Pinokjo mem lamiĝas.

Vendite por dudek spesdekoj, li estas ĵetita en la maron fare de sia nova mastro, kiu volas lin dronigi por produkti el la rekuparita haŭto tamburon por la muzika trupo.

Pinokjo kaj Meĉo, enirinte jam azenan naturon, ne povas eksterigi sentojn kaj pensojn, krom per sonoraj azenblekoj. En koncerto de la plej resonaj voĉoj ili hodiaŭ malmulte impresus. Notendas fakte bedaŭrinda ekzistenciala regulo, el kiu neofte troviĝas tiu kiu sukcesas eskapi, laŭ kiu homo tendencas rezoni, paroli, decidi, leĝfari… ne tiom en la respekto de la unuaj principoj kaj objektivaj normoj rilate pensarton, kiom en dependo de konkretaj kondiĉoj de sia esto.

Babelo, nome la lingvokonfuzego, eble devenas de tie: pro tio, ke ĉiu homo havas sian propran brutiĝon, ĉiu sammaniere posedas sian propran filozofion kaj parolas sian propran lingvaĵon. Kaj sekve malfacilas interkompreniĝi inter ni.

Krozas ĉiuloke, tamen, kiu komprenas eĉ azenkriojn kaj ja ne prokrastas prezentiĝi: la roza Vireto je ŝmire buterbula vizaĝo nun hastas senkompate malkaŝi sian veran intencon, malfermante la pordon per fortega piedfrapo kaj ironie salutante la freŝbakitajn azenojn kun kruela firido: Mi tuj rekonis vin per la voĉo. Same kiel Kristo, la bona paŝtisto konanta siajn ŝafojn, la "malamiko", akrega falsisto, konas la siajn sekvante ilin, por ke al la perdiĝo ili plumarŝu kaj en ĝi definitiviĝu.

La rajda cirko, kien oni irigas Pinokjon, liveras alian figuron de la granda mondteatro, ĉar en ĝi svarmas multe da bestoj, iom da dancistinoj, iu tordakrobato, iu dresisto kun vipo, aplaŭdanta popolamaso; ĉio enkadre de fantomaj brilegoj kaj de segaĵeroj.

Paŝe... Galope... Trote!

La ordonoj klakas seke kaj nerepacigeble. La ekkuro al la senlima libero - kaj tial senhava - ensabliĝas en sklavecon!

Kiu, pro abomeno al la saĝo aŭ pro volupto kaprice vivi, azeniĝas, tiu ĉi iun vipon frue malfrue eltrovos.

Tiam, forlasanto de la vero iras endoktriniĝi ĉe ideologioj; malŝatanto de savodona disciplino fortreniĝas submetiĝi al senmotiva dependeco; kutimiĝanto al rifuzo pri la lukto plifirmiganta sian fidelecon rekrutiĝos perforte sub fremdaj flagoj; serĉanto de iu libero diversa ol tiu donita de la unika liberiginto, tre malfacile transflugos la destinon kredi, obei, batali laŭ ĵusa diktatoreca fama proklamo.

Pinokjo, obeema..., reliefigas dufoje la teksto: se oni rifuzas obei la Patron, fine oni obeas la dresiston.

Sed kie apartiĝas la Feino dum la plej granda humiliĝo de la marioneto?

La Feino prezentiĝas, kvazaŭ bela juvelita sinjorino, malĝoje kaj mute rigardanta. Pinokjo, meze de siaj aplaŭdataj azenaj cirkoludoj, ŝin ekvidas kaj tuj ekesperas. Kiam homo jam degradiĝis kaj sklaviĝis kaj ĉio ŝajnas perdita, tiam sufiĉas la silenta ĉeesto de la eklezio por reekflamigi la volon refariĝi kreaĵo libera kaj rezonema.

La momenta apero de la Feino kapablas redoni al Pinokjo la homan prerogativon de la larmoj: Li komencis ploregi, kiel Petro ekvidinta Jesuon foreskortatan, kaj el tia ploro oni komprenas, ke la degradiĝo ne estos senrevena.

Pinokjo, lamiĝinta azeno, vendatas al aĉetanto intencita produkti el tio tamburon. Ankaŭ se tia lasta degradiĝo ne eluziĝos, ĝi estas ekvidigata, por ke per ĝi evidentiĝu al ni la tuta parabolo de la kreitulo sinforlasanta al la negativeco: la bestiĝo povas pligraviĝi ĝis la "enaĵiĝo", kiu estas la plej malalta punkto atingebla de nia imagpovo.

Eblas ĉi tie travidi diskretan aludon pri la mistero de la infera fajro, sigelantan la damnan staton. Kun la teologoj de la skolastiko, en la "fajro", kiun mencias la revelaciaj fontoj, ni rekonas eksterpersonan materian elementon, kies ecoj al ni facile eskapas, kiu iel ligas kaj ontologie intime kripligas superan kreaĵon, kiel homo.

Oni komprenas la tutan evoluon de la "transnaturiĝo de la perdiĝo": en ĝi antaŭe nebule obtuziĝas, materiiĝante, la spiritaj aktivecoj; poste la spirita principo de la homa komponaĵo, anstataŭ ol inspiri aŭ estri tiun korpan, estas de tiu ĉi pesata kaj submetata; kaj fine la tuta homa esenco estas enfermata kaj humiligata de eksteraĵa materio.

Al la Prometea homo - tro okupata pri la rabo de la Dia fajro, por ke li konsideru, ke mem persone povus fali en ĝin - malplaĉas tiu hipotezo de lia kontraŭvole ebla fina enabismiĝo; tial li ĝin rifuzas.

Ankaŭ al ni ĝi tute ne plaĉas; sed kion kaj kiom ni scias pri la transcenda mondo, por ke ni aŭdacu kontesti la malmultajn informojn, kiujn ni sukcesis trapenetri ĉar de la revelacio transdonataj?


Ĉapitro 34

Pinokjo, ĵetite en la maron, estas manĝata de la fiŝoj, kaj refariĝas marioneto kiel antaŭe: sed dum li naĝas por sin savi, li estas englutata de la terura Ŝarko

LA MISTERO DE LA PERBAPTA RENASKIĜO

Kvindek minutojn restis subakve la kompatinda azeneto, kandidata tamburiĝi. Sed jen kio surprizis la mastron: Kaj li komencis tiri la ŝnuron, per kiu li estis liginta ĝin je unu kruro... Anstataŭ azeneto mortinta, li vidis aperi supraĵen marioneton vivantan. Fiŝaro, kunvokita zorge de la Feino, mirege polure manĝetis la tutan aĵon azenetecan kaj reenigis Pinokjon al lia marioneta stato.

Forfuĝinte el sia aĉetinto, kolerigita kiel besto, kiu, repreninte la konkretajn projektojn de majstro Ĉerizo, voladis revendi ĝin laŭpeze kiel lignon elsekigitan por ekbruligi la fajron en la kameno, la marioneto plonĝis en la maron kaj liberiĝis el la risko droni aŭ esti tute detruita.

Sed jen unusalte venas la giganta Ŝarko, menciita plurfoje en ĉi tiu historio, kiu englutas Pinokjon precize kiam la bela kaprineto bluhara bleketadis ameme, kvazaŭ ĝi volus antaŭsciigi kaj kuraĝigus.

La momento de la lasta degradiĝo, kiam ekrealiĝas sendube la "aĵiĝo" de Pinokjo, senprokraste iĝas la momento de la renaskiĝo: de tie jam risortiĝas la konkluda procedo por la redemptiĝo. Tiu ĉi vivturniĝo okazas per la mara mergiĝo. Pinokjo, kiel Jono, estas "savita de akvoj".

La akvo, minacanta fariĝi mortprincipo, eksaltas por li en vivprincipon. En la tuta libro resonas tia akvoambivalenco, kiu, aspektinte dekomence katastrofe senesperiga risko, fine efikiĝas en saviga signo: tiel agis la maro en ondegoj, albordiginte Pinokjon ĉe la insulo de la Feino; tiel okazos por la terura Ŝarko redonanta al li la ĉeeston de la Patro; tiel oni vidas ankaŭ en tiu ĉi ĉapitro, kie la subakvigita marioneto retrovas sin mem, pernome sia origina naturo.

Tiu akvosignifeco, kiel ambivalenco ĉe la komenco kaj kiel elaĉetiga ilo ĉe la fino, estas propraĵo de la hebrea-kristana Revelacio, kaj nun fariĝas teologia reliefa temo.

Ĉe tagiĝo de la kreado, la akvo markas la malfekundan ĥaoson kaj samtempe naskas matricon, el kiu devenas la tero gastigonta ĉiujn vivantojn (Gn 1, 9).

Ĝi montras la malbenon kaj punon (Jer 51, 55; Ez 26, 19), kaj iĝas ilo de la diablaj fortoj, lokiĝantaj ja en la ondegoj (Ijob 3, 8). La "muĝado de la maro" estas komparata de Jesuo al la angora elemento de la lastaj tagoj ( Lk 21, 25), krome la Apokalipso priskribas la novan mondon, fine feliĉan, ĝin rekonsignante per la marko de loko, kie "la maro jam ne estas (Ap 21, 1)". Sed la akvo signalas ankaŭ la fekundecon kaj Dibenon; al ĝia eltrovo ligiĝas la ebleco transvivi en la dezerto. Jahveo mem kompariĝas al "fonto de viva akvo (Jer 2, 13)".

La du epizodoj de la diluvo (kie la akvo detruas la vivantojn kaj flosigas la savigan arkeon), kaj de la pasado sur la Ruĝa Maro (kie la ondoj kaŭzas morton al la Egiptuloj kaj la liberigon al la Hebreoj) ekzaltas tiun ĉi duoblan valoron kaj komprenebligas pri la bapta sakramento. En la bapta rito oni ekkaptiĝas de la mistero kuniganta morton kaj vivon: "Per bapto ni estas entombigitaj kune kun li en morto, ĉar kiel Kristo resurektis el mortintoj per la gloro de la Patro, tiel ankaŭ ni povas marŝi en la novan vivon (Rom, multloke)".

La bapto elstare produktas eklezian eventon: ĝi estas celebrata de la eklezio kaj ene de la eklezio, kiu per ĝi plenumas siamaniere patrinecajn prerogativojn. Tial al Pinokjo mergita en ondegoj ekaperas la bluhara Kaprineto, sed el koloro blua tiom brila, ke ĝi tre multe memorigas pri la haroj de la bela Knabineto.

Tiu bela Knabineto, havanta ĉiujn aĝojn kaj ĉiujn vizaĝojn, ŝajnas ignori nin afliktitajn en la plej angoraj horoj, kaj ŝi tamen ĉiam kaŝe gardostaras; ŝi montriĝas ĉiam nekapabla agi, ŝi ĉiam malfruas rilate la bezonojn de homo, donacante nur senkonkludajn blekojn: tamen finfine la savo devenas de ŝi.

La lasta nedubebla transfiguriĝo de la Feino diskrete sugestas al ni legŝlosilon pri la multaj, foje fantastaj, animaloj agantaj en ĉi tiu rakonto.

Frapas unua granda distingo inter animaloj transcende simbolantaj kaj alprenantaj sian sencon el spontana teologia inklino de la libro, kaj animaloj havantaj neniun sencon krom tiu kongruigita de la realisme ĝuita rakontemo. Collodi mem, diferencigante la unuajn de la aliaj per skribmaniero, al ni ebenigas la vojon: la unuaj estas skribitaj per komenca majuskla litero, per minuskla male la aliaj.

Pri la dua grupo, ĉar forestas kia ajn mesaĝo, malmulte estas dirote. Entute oni povus rimarki la grandan riĉecon de la Collodia bestaro, malgraŭ tio, ke ĝi kutime limiĝas je la spertoj de kamparanoj, ĉasistoj, fiŝistoj. La unua grupo, male, meritas pliatentan ekzamenon. Se ni konsideras "arketipoj" aŭ inspiraj principoj la Vireton kaj Feinon, facilas kontroli, ke komenclitere majusklitaj animaloj vice distribuiĝas sekvante la unuan aŭ la alian, kaj ĉiu povas esti komprenata aŭ kiel plia ekspansio de la "arketipo" aŭ kiel memstara personiĝo je ties servado.

Tiel la Vireto altiras al sia partio la Vulpon kaj Katon.

La feina kortego estas plifrekventata: ni povas notigi la ĉi ĉapitran Kaprineton (en kaj per kiu sendube manifestiĝas la Feino), ĝiajn "eksterajn" servistojn kiel la Falkon (ĉ. 16a), la Pudelon kaj Pegojn (ĉ. 18a), la Kolombon (ĉ. 23a), la Limakon (ĉĉ. 29a kaj 36a), la Tinuson (ĉĉ. 34a, 36a). Sed ankaŭ la Grilo rivoluas ĉirkaŭ la orbito de la Feino (kiel pruvite per la kunligo kun la Kaprineto, en ĉapitro 36a), kvankam ĝia rolo subtile diferencas kaj "interne agas".

La Grilo poste siavice enkarniĝas en longan vicon de animaloj, kiuj, sub multe da formoj, ripetas kun identa tono ĝiajn admonojn: la blanka Merlo (ĉ. 12a), la Papago (ĉ. 21a), la Krabo (ĉ. 27a), la Marmoteto (ĉ. 32a).

Fine ni povas elvoki ankaŭ intermezan grupon - al kiu oni konsentu antaŭmeti la verdan Fiŝiston - kiu, dependante rekte nek de la bono nek de la malbono, kunigas precipe tiujn fortojn - se ili ekzistas - "nurlaikajn" kiuj en tiu universo, skuata de kulpo kaj levita al la transnaturiga ordo, kaj neŭtrala kaj tute neniel "sekularizata", ankoraŭ rekrutiĝas definitive sub nenia flago kaj, fojfoje, povas malhelpi aŭ helpi homon en lia ne senpena paŝado al la patra hejmo.

Tiaj estas: La Korvo kaj Noktuo (ĉ. 16a), elvokantaj la teran sciencon kaj ĝian malabundan utilecon; la Juĝisto (el raso de la Goriloj), elokventa figuraĵo de la monda justico; la Serpento, simbolo de la naturaj kaj eksternaturaj fortoj, kiuj al homo kaj liaj grandeco kaj mizero rezervas neniun malinklinon, sed pri li ili ankoraŭ sentas nek admiron nek kortuŝon. El tiuj listoj forestas la mara monstro, la Ŝarko, kiu estas samtempe perdiga kaj saviga ilo, kaj do perfekta spegula modelo de la akvoambivalenco, pri kiu tiuj ĉi paĝoj jam parolis.


Ĉapitro 35

Pinokjo retrovas en la korpo de la Ŝarko... kiun retrovas? Legu tiun ĉi ĉapitron kaj vi scios.

LA SIGNO DE JONO

Pinokjo, enirinte en la korpon de la monstro, pli longan ol kilometro sen la vosto, havas la ĝojan surprizon vidalvide renkonti Ĝepeton: la senfina ĉirkaŭvagado ĉesas!

Post brakumoj kaj reciprokaj raportoj, la marioneto instigas la maljunulon forfuĝi. Tiel ili kune ekflosas surmare, Ĝepeto alkroĉiĝinta al Pinokjo kaj Pinokjo naĝanta kvazaŭ fiŝo.

La maro estis trankvila kiel oleo; la luno brilis per sia tuta lumo; la ŝtormoj ĉesas kaj ĉio fine repaciĝas.

Multaj skuos la kapon antaŭ tia interpreta legado pri la Collodia verko; multaj pretendos esti konkeritaj per pruvoj pli konvinkaj ol la teologiaj tuŝetoj kaj flugetaĵoj, kiujn ni baraktadis dissemi tra tiu ĉi libro. La generacio de la kritikantoj petas signon, sed neniu signo al ili estos donita, krom tiu de la profeto Jono.

Kiel Jono, ankaŭ Pinokjo, ĵetite en la markoron kaj ĉirkaŭite de ondoj, estas englutita de la mara monstro, kiun nia aŭtoro indikas nomante ĝin ŝarko kruelega, sed poste ĝin priskribante pacema kaj misproporcia baleno.

Same kiel Jono, ankaŭ Pinokjo "el fiŝaj visceroj" krie petis kaj la patro aŭskultis lian voĉon.

Same kiel Jono, ankaŭ Pinokjo, entombigite sub akvoj kaj reirinte al la sunlumo kaj aero de la trabreĉita vivo, fariĝis jam simbolaĵo kaj profetaĵo pri la destino al morto kaj resurekto al ni rezervitaj: sorto kiu, intime konturinte nin al Kristo mortinta/resurektinta, ekrealiĝas en la mistero de la bapta vivo kaj mistere finplenumiĝos en la eskatologia stato.

Jono en la sama momento ŝajnas ĉu forpeliĝi "fore el okuloj" de Jahveo kaj kaptiĝi en la inferaj buŝoj, ĉu reakiri la obeeman sintenadon reenirante en komunecon kun Dio. Pinokjo, kiam ĉio ŝajnas perdita, ĉion mirinde retrovas, ĉar li retrovas la patron, el kiu li estis foriĝinta ekde la aŭroro de la marioneteca vivo.

Ĉe la patro li rekonkeras la ĝojon kaj la filan kondiĉon: li rekonkeras sin mem. En tiu momento li komprenas, ke neniu libera vagado tra kampoj kun la nura celo postkuri papiliojn kaj suriri arbojn kaj kapti birdetojn el nesto - kio iam al li ŝajnis la plej dezirinda feliĉo - kompareblas kun la ebrio ami kaj sin senti amata de la patro. La kompatinda Pinokjo havis ĝojon tiom grandan kaj neatenditan, ke mankis nur ereto ke li falu delirante.

Ĝepeto, kiun ĉe la rakonta eko ni vidis envolvita meze de etaj ĉiutagaj okazaĵoj, ĉiam preta kvereli kaj repaciĝi kun tiu reprezentanto de la miopa kaj senfantazia homaro kiel majstro Ĉerizo, tie ĉi - retrovita kaj atingita ĉe la fino de longa odiseado - alstaras ornamita per signoj de la senaflikta eterneco: Maljunuleto, tute blanka kvazaŭ li estus el neĝo aŭ el kremo ŝaŭme kirlita. Same la Apokalipso, intencante reliefigi la Dian prerogativon kaj la eternecon de la Sinjoro, mesaĝas: "Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo (Ap 1, 14)".

Pinokjo, renkontinte la patron, iĝas kapabla je nedirebla unueco kun li kaj eĉ porti liajn pezon kaj malprosperaĵojn sur siaj malfortaj kaj maldikaj marionetecaj ŝultroj altaj apenaŭ unun metron. Tiel homo renkontiĝinta kun Dio en la graca vivo, estiĝas "teoforo" (= portanta Dion) kaj realigas la Kristan promeson: "Mia Patro lin amas; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li (Jo 14, 23)".

Alveninte al la patro, nia simpatiulo finas la vojaĝon tra la perdiga regno kaj, kiel Dante, eliras por "revidi la stelojn": Li povis ekvidi... belan pecon de stelita ĉielo kaj tre belan lunolumon.

Ekde nun ĝis la fino li kondutos ĉiam kaj plene kiel filo. Jam mankas ununura afero: ke la ĝermo de la fila vivo baŭmu disflorigante ĉiujn siajn virtualecojn kaj totale transcendu la aridan kaj marionetecan kaj kalcitreman malmolaĵon en la vivan karnon de la saĝa knabeto.


Ĉapitro 36

Fine Pinokjo ĉesas esti marioneto por fariĝi knabo.

LA MISTERO DE LA "ESKATOLOGIO"

Ĝepeto kaj Pinokjo alvenas marplaĝon danke al providenca helpo de la Tinuso. Paŝinte malrapide malrapide kvazaŭ la formikoj, ili senriske trafas en la Vulpon kaj Katon, kiuj jam nun efektive fiksiĝintaj en tio, kio, por trompi la proksimulojn, ili iele trapele afektis esti: Malsanuloj kaj mizere malriĉuloj.

Preterinte la du fibaptanojn, ili alvenas al bela kabano tute el pajlo, kaj kun la tegmento farita el tegoloj kaj brikoj, kie ili retrovas, vivan kaj sentenceman, la Grilo-Parolantan.

Ekloĝiginte Ĝepeton en hejmo kun bona liteto el pajlo, Pinokjo iras serĉi laboron, kaj dungiĝas ĉe hortokulturisto Ganĝo por turni vinĉon eltirantan akvon. Tie li revidas Meĉon, kiu, azeniĝinte por ĉiam, estas mortanta, kaj tial li klopodas pretigi al sia samspertulo tujan flegon por mildigi liajn lastajn vivmomentojn.

Ekde tiu momento la marioneto dum pli ol kvin monatoj persistas labori tage kaj studi vespere, ĝis iun matenon li renkontas tiun Limakon, kiu iam ĉambristinis ĉe la bluhara Feino.

Li ekscias de ĝi, ke la Feino malsaniĝis kaj falis en malriĉecon kaj ke nun ŝi bezonas urĝan helpon. Pinokjo foroferas kvar dekojn da soldoj, tutan sian ŝparon, kaj promesas, ke mem laboros kvin horojn plue por vivdaŭre subteni ankaŭ sian bonan patrinon. Tiun saman nokton, Pinokjo sonĝas la Feinon tute bela kaj gajamiena al li parolanta kaj lin kisanta.

Ĉe vekiĝo, ĉio aperas transfigurata: la kvardek soldoj estas ŝanĝitaj al kvardek zekinoj el oro, ĉiuj novaj el monfandejo. Ĝepeto, sana kaj vigla kaj bonhumora, kiel li iam estis, reprenas sian antaŭan metion de lignoskulptisto. La marioneto, fine, fariĝas bela knabo kun la haroj brunaj, kun la okuloj lazuraj kaj kun mieno gaja kaj festanta kiel pasko plena je rozoj.

El ĉi lasta ĉapitro svarmas la eventoj, pri kiuj la aŭtoro ne malfruiĝas. La historio draste trempiĝas, se tion imagi, en la konkludon. Ŝajnas preskaŭ vidi la aŭtoron pretiĝanta malpacience meti la finpunkton (kaj estas la dua fojo) sur la fabelo, kiu plilongiĝis kaj pliriĉiĝis je signifoj trans liaj planoj kaj volo. En li la feliĉo de la emo al rakontado senpaŭze devis barakte kontrakti kun la denaska kaj dorlotita pigreco.

En la lastaj libraj resumoj procesiĝas la gravaj personuloj de la rakonto: ne nur, kiel oni opinius, Pinokjo kaj Ĝepeto, sed ankaŭ la Vulpo kaj la Kato, Meĉo, la Grilo-Parolanta, la Feino, kaj eĉ la Limako, flegma kaj zorgema.

La Vulpo kaj la Kato, nekorekteblaj fiuloj, kondutas kvazaŭ jam punitaj pekuloj. La sinteno de Pinokjo, kiu ĉiam kompatemis precipe al la aĉuloj, neklarigeble senindulgiĝas kun la du, se ni ne volas suspekti ankaŭ tie ĉi alian el la neintencitaj floraĵoj ĝermantaj el la senkonsciiĝe subkuŝanta katolika ortodoksio, kiu pri la inferaj damnitoj neniam inkliniĝis al kompato. "Kaj afableco estis lin insulti", draste versas Dante spitinte fraton Alberigon, kun arida logikeco koleriganta niajn trosenseblajn epidermojn.

Pri la sorto de Meĉo, male, la marioneto ne sukcesas enteni larmojn: tro gravis inter la du la kundivido de profundaj spertoj, eĉ se diverĝintaj. Sed la ploro de Pinokjo ne kortuŝas Collodi/n: Meĉo libere elektis azenenkarniĝi kaj nun azenenkarniĝinte mortu! Kaj tiel ni estas admonataj, ke la gaja finalo de la aventuro ne povos iluziigi kiel en komedioj: Pinokjo sukcesis saviĝi, sed la risko de la brutiĝo estis reala risko. La definitiva perdiĝo konstituas vere la alian flankon de la dilemo proponita al la homa ekzistado.

La Grilo-Parolanta reaperas, ne plu kiel deĉifrenda malaperema spektro aŭ diverse enkorpiĝinta: li mentoras kaj plu tedas kaj grumblas same kiel ĉe la fabelokomenco. La restarigo al la pleneco de ĝia originala stato devenas de la interveno de la blufela Kaprino, nome de la Feino. La konsciencovoĉo, pli aŭ malpli lerte evitita aŭ sufokita, revigligas eĥon en la homa koro; sed homo ne iluziiĝu konservi vigla kaj aŭtoritata sian konsciencon, kiam tiu ĉi konfliktas kun liberaj voldecidoj, se li malkonsentas, ke ĝiaj klarigeco kaj energio estu subapogataj kaj gardataj de la vivo ene de la komunumo de la kredantoj, nome dise de la kora kaj konscia partopreno en la eklezia mistero.

La Feino prezentiĝas ĉe tiu ĉi finaĵo, sed preskaŭ montrante volon sin kaŝi por eviti adiaŭajn ritojn.

Ŝi reaperas en la zorgema Limako, sia fidela deĵorantino, kiu ankoraŭfoje elprovas enan renovigon de la marioneto, postulante la oferaĵon de ĉiuj liaj perŝvititaj havaĵoj. Ŝi rekonstistiĝas sub la ekzotaj feloj de la blua Kaprineto, donacante fine sekuran azilon al la konscienco trofoje ofendita, kaj ĉiam simbolita de la Grilo. Ŝi sin montras en sia tuta beleco, gaja kaj amema, sed nur en la nerealisma sonĝo-heleco. Rekte kaj persone ŝi ne riveliĝas plu: tamen ŝia estas la agado de la mirinda transformiĝo de la marioneto.

La surtera eklezio estiĝas la granda kaj universala Sakramento de savo: per ĝi ni naskiĝas al la eterna vivo, per ĝi malfermiĝas al ni la ĝoja Regno, kien ni nerevokeble kaj plenece eniros tuj post la resurekto. Sed kiam la alvenpunkton oni tuŝas, la bela bluhara Knabino malestiĝas; aŭ pli klare, ŝi reiras ĉe la ebriigan kaŝejon de la komuneco plena, aperta, senreira, kun la Patro, el kiu ĉio komenciĝis.

Ni povas jam nun rapide trakuri la vojon, kiun trakuris Pinokjo por alveni al la transnaturiĝo el marioneto - kiu ne kapablas agi en vera libero antaŭ la bono kaj ĉiam estas submetiĝonta al iu marionetestro - al filo; vojo laŭ kiu la homa estaĵo, dekomence estante nur "devi esti libera", fine vere fariĝas "esti libera".

La unua paŝo estas la obeo al la Patro. Ni ne forgesu, ke la obeo spertigas la plej altan kaj lacigan virton, tiom ke, ankaŭ la Difilo sciis pri tio la tutan plenan valoron kaj malglataĵojn en la lastaj horoj de sia tera travivaĵo, kiam "Li lernis obeon per tio, kion suferis (Hebr 5, 8)". Obeante Dion, homo komencas eniri en la vojon de la libero, kvankam, laŭ iuj, libero ankoraŭ neperfekta kaj vundita.

La obeo efektiva kaj konstanta - tio estas la firma adhero kun la tuta propra esto al la volo de la Patro, kiu sciigas la konsekvencojn de ĉiuj ribelemaj sintenoj: reeĥiĝas alivorte la "μετανοια" (metànoja = mensrenversiĝo), kiun substrekas la evangelio - lokas la antikvan marioneton en la filan kondiĉon, akirigante al la sama la posedon de la vera kaj reala libero fronte al la malbono, kiu ne fatalas kaj premegas plu. Tia libero, eĉ se ni tion ne ĉiam klarege konscias, trovas sian fonton ne nur en la fortoj de la kreita volo, sed eĉ en ties integriĝo al la Dia helpo. Tia estas la gracovivo, kiu jam en tiu ĉi mondo anticipas la gloran vivon, eĉ se neperfekte kaj vundspure.

Kaj nun oni enfokusigu la duan punkton.

La lasta gesto pasigas al la totala kaj definitiva kondiĉo supera: la diigo de la spirito, al kiu inkoative nin jam inicadis la laŭgraca vivo, reflektiĝas en la spiritualigo de la materio. Homo asimiliĝas al Kristo resurektinta kaj tiel li fortreniĝas por ĉiam el la embuskoj de la malbono. Temas pri la glora vivo, kiu, post la ĉitiea vivo, nin okupas kaj situigas ĉe la feliĉo-stato kaj senfina integreco.

Kiel mi estis ridiga kiam mi estis marioneto! Kaj kiel mi estas kontenta nun, tial ke mi estas knabeto saĝa. Tiu ĉi frazo, per kiu la libro alvenas al siaj celaj kaj finaj pintoj, originigis diversajn diskutojn. Iu trovas, ke ĝi ne stilas je kutimo de la marioneto; sed oni memoru, ke kiu ĝin prononcas, marioneto ne estas plu.

Ermenegildo Pistelli transdonis al ni klare mirigan ateston pri Collodi kiu, respondante ironian obĵeton, iun tagon estus asertinta: "Mi ne memoras esti fininta tiamaniere". Precize pro tio oni hipotezis eldonistan arbitraĵon. Sed la senpera kontrolo pri la manuskripto konsentas neniun dubon: la frazo apartenas al Collodi kaj, se enŝteliĝis interpolaĵo, tiu ĉi koncernas nur la adverbon "nun", kiu nenion ŝanĝas.

Ĉar ne kredeblas, ke pastro Pistelli amuziĝis per senutila simulado, oni deduktu, ke tiun tagon Collodi volis duonŝerci, kiel ne malofte al li okazadis; aŭ, pliverŝajne, li dehakis dekomence diskuton al li neagrablan.

La frazo, eble, kolerigadis ankaŭ lin mem, sed ne pro la stilo. Ni opinias enuiganta lin precize la "saĝan knabeton" kaj lin senreviganta la rezulton de la miriga historio. Sed nenio estis farota: la fabelo evoluis, se tiel pensi, kaj maturiĝis sendepende, kaj la teologio, kiu subgrunde ĝin inspiris, altrudiĝis tra la intuicie konsciaj aŭtoraj preferoj.

Sendube, de li la virto estis juĝata teda ne nur kiam oni ĝin praktikas, sed ankaŭ kiam oni ĝin rakontas. Diference de Dante, li estus reduktinta la "Paradizon" ĝis nur kelkaj dekoj da versoj. Tial la libro finiĝas tie ĉi, per esprimo eble skribita iomete malafable, taŭga tamen entute por deklari la plej veran signifon de la libro.

Kiom mi estis ridiga kiam mi estis marioneto! Se tiuj vortoj kuntrenus, krom malaprobo kaj kontentiĝa apartigado, iomete da peno kaj honto, ili aludus ekzakte la postvivan puriĝon, helpantan al ni la eniron, sen spuraj restaĵoj de kulpa estinteco, al la eterna feliĉo.

Tia estas fakte la vera esenco de la Purgatorio: kontemplado pri la tuta ekzista kulpohava neglektado, kiu kun pli malpli granda intenseco signadis pensojn, vortojn, agojn, kaj ĉiujn pasemajn kaj vantecajn tagojn de la tera restado, la tutan tempon malŝparitan por "postkuri la venton", la nebezonataĵojn de ĉio tia; kontemplado, kiu, nin bruligante pro bedaŭro kaj ruĝiĝo kaj cikatrigante la spiritajn vundojn per la balzamo de la Dia saĝeco kaj karitato, nin dolorige purigas el ĉiuj makuloj kaj nin enkondukas en la perfektan koheron kun la fila kondiĉo.

Kaj nun kiom mi estas kontenta... Fantazia kaj brila kiam priskribas la pekulan karieron, nia aŭtoro kapablas nenion elŝprucigi pri la perfekteco kaj la gloro-stato. Al li sufiĉas indiki la ĝojon kiel esencan kaj karakterizan elementon de la nova vivo.

La fina sceno ŝvebigas antaŭ ni pluan bildon pri Ĝepeto, la granda kreinto, el kiu ĉio originis. Li estas maljunulo, sana, vigla kaj bonhumora, kiu estas desegnanta ĝuste tre belan bildon riĉan el foliaĵoj, floroj kaj kapetoj de diversaj bestoj.

Pinokjo gustumas tian komunecon kun la patro, kiu al li neniam estos plu forprenita; patro, kiu nelacigeble prizorgas siajn kreaĵojn kaj ilian renoviĝon en la trankvileco de la eterna ekzistado.

Kie la Collodia teksto fariĝas travida envolvaĵo de iu mistero nebuliganta ĉiun esploron kaj ĉiun komprenon, tio okazas kiam ĝi montras Pinokjon rigardantan, el la gloro de la resurekta vivo, sian antikvan vivorekrementon, nun senmovan maskon kaj senvortan korpon: Iu dika marioneto apogita kontraŭ seĝo, kun la kapo turnita je unu flanko, kun la brakoj pendantaj kaj kun la kruroj interkrucitaj kaj duonfleksitaj, tiel ke ŝajnis miraklo, ke ĝi staras rekte.

La malnova ligna Pinokjo, havanta nenian korbaton, kaj la karna Pinokjo, konstituigita en la nova ekzisto, ŝajnas en tiu ĉi kadro du diversaj kaj samtempaj kreaĵoj.

Tamen ili estas unika esto, konsiderataj en du diversaj ekzistomanieroj. Eblas prave kaj rigore paroli pri nek sinsekvo nek samtempeco, ĉar se la ligna Pinokjo situas kadre de la tempa kondiĉo, la resurektinta Pinokjo vivas jam nun en kondiĉo superanta la tempon.

La du tieaj situacioj same kunprezentiĝas kaj paralelas; kaj reale sur nia menso svingiĝas nenia alia simbolo pli taŭga. Sed fakte tio, kio estas tempeca, ne povas kompariĝi kun sentempeca; male, kio estas eterna, transcendante la tempon, envolvas ĝin el ĉiuj flankoj. Tiel Pinokjo eternigita "vidas" apud si la lignan Pinokjon; sed la ligna Pinokjo ne kapablas pensi pri sia renoviĝo nur kiel evento de la estonteco.

La tempo kaj eterneco estas la du deklivoj de la esto kaj ilia interrilato estas, por ni mergitaj en la tempo, nekomprenebla. La Kristo de la historio antaŭas, preparas, kaŭzas la paskan Kriston, kiu tial postokazas kaj iel de tiu dependas kvankam ili ne estas du estoj, sed du diversaj ekzistomanieroj. Sed la paska Kristo inkludas ene de si la historian Kriston, ĉar ĉiu horo travivita en la tempo kaj estinta, efektive prezentiĝas kaj vivas en la subjekto jam lokita ĉe la Dia deklivo.

Nia historia ekzisto, pena, dubema, kulpa, elaĉetita de la Graco kaj helpe subapogita de la Sakramentoj, antaŭas nian ekziston, kia ĝi estos post la konsumado de la historio. Sed la glora kondiĉo entenas ĉiujn horojn de la tempa travivaĵo. Kvankam eraras pensi, ke la historio "samtempas" kun la eterneco, la eterneco tamen povas esti dirata "samtempa" kun la historio.

Same kiel por Pinokjo, ankaŭ por ni ne okazos kontinuecrompo: la finiĝo de la tera vivo koincidos kun la komenciĝo de la resurekta vivo.

Ĝis ni ŝrumpas tra la temponebulo, ĉiu provo de ekspliko pri tiu ĉi temo ŝajnas prudente tabuiĝi per netraireblaj barecaj kurbiĝoj: la problemo eskatologia, nome koncernanta nian sorton definitivan, solviĝos ja kiam la eskatologio por ni estos realaĵo perfekte plenumita.

Eble kulmino de klarigo pri tiu punkto troviĝas precize ĉe la lasta paĝo de La aventuroj de Pinokjo. Kiu scias, ĉu Collodi konsciis la grandan teologian majstrecon, per kiu li flugtuŝis tiun ĉi problemon? Kaj eĉ se al li ne estus donita tiam kompreni kiom profunda estas la fabelo, kiu eskapis el lia plumo, nun jam certe li komprenas.


FORPERMESO

Restrukturinte la lastan defendon de ĉi teologia interpreto oni renovigas la pardonpetojn al la ĝentila leganto.

"Eble ĝi estas antaŭjuĝo mia, sed mi certas, ke la legado de tedaj libroj damaĝas la sanon" - lasis skribite iuloke Collodi.

Sanktecaj vortoj; vortoj malkvietige perpleksigantaj tamen tiun, kiu ĵus finis verki libron, malgraŭ malgrande konsistan.

La penso, ke mi estus atencinta, eĉ senvole, ies bonfarton, min maltrankviligas. Se por min serenigi mi memorigus, ke tiuj ĉi paĝoj dum estis skribataj neniel min enuigis, mi manifestus la veron; sed mi ne certas, ĉu mi el tio eltrenas taŭgan pravigon. Plejbonan argumenton vekas eble la konsidero, ke lastlaste nesenflara interesito ĉiam kapablas liberiĝi el enuo laŭvole, interrompante la legadon por sin dediĉi al siaj ŝatokupoj.

Kaj poste, prefere ol rimarkigi kun troa evidenta facileco kiom tedas ĉi tiu komentario pri la Collodia rakonto, estu pli mizerikorde rekoni kiom pli dormigas, kompariĝante kun ĝi, la kutimaj priteologiaj verkoj.

Kelkaj plendos pri arbitra kaj senmotiva karaktero de tiu ĉi verko, kiu aŭdacus ekpreni per la dentoj kaj elkriptigi per plenkreskula filozofio porinfanan fabelon, ĉe kiu tre probable ĝi sonas fremde: fabelo enbretiĝu nur interfabele!

Sed tiu principo, kiun senargumente subtenus ankaŭ majstro Ĉerizo, ne kapablas konfuzi la internan pacon de konvinkiĝinto, ke la tuteco de la realo kolektiĝas, enpaĝiĝas kaj reviviĝas en la Dia plano; ke sekve ĉiuj artaj prezentadoj de veraĵoj, belaĵoj, bonaĵoj elstaras kiel perspektive diversaj anguligoj de la sama unika eterna saĝeco; kaj do iu fabelo, se ĝi vere laŭiras sur la bono, belo kaj "vero", entenas kaj ĉiam anoncas ion pli ol fabelon.

Ĉiuj noblaj manifestiĝoj de la spirito malfermas fenestrojn sur la mistero de la Dia projekto. Estas tiuj, kiuj, trakurante de unu fenestro al alia, neniam okulojn aldirektas trans randmurojn, fostojn, ornamaĵojn; sed estas ankaŭ tiuj, kiuj tra iu fenestro volas elrigardi ekstere de la fenestro. Montriĝas multaj fenestroj kaj ni inter ili libere elektas, ĉar, kiel enepistolite de sankta Paŭlo: "Ĉiuj aĵoj estas niaj, ni apartenas al Kristo kaj Kristo apartenas al Dio".

Al mia memoro alvenas akvomelono de mia infana tempo, kiam, lokite en freŝakvo, ĝi liveradis la plej deziratan kontribuon de la Dia Providenco kontraŭ la varmego kaj sufokeco de la somera Milana sezono, dum ni apogiĝadis kontraŭ la balustradoj de niaj malnovaj hejmoj. Por nin konvinki pri ĝiaj kvalito kaj matureco, la vendisto iufoje boradis trueton en ĝi: ĉiu akvomelona punkto rivelas sian tiklecon, kondiĉe, ke oni fosu profunden. Kiu agrabliĝas defroti nur la haŭton, tiu limiĝas iuĝi nur la supraĵon neniam tamen penetrante en la substancon; kiu sentime enprofundigas tranĉilon, el kiu ajn flanko li decidus komenci, tiu ĉi atingas la ruĝan kaj sukan molaĵon.

Eble la diferenco inter kontemplado kaj sciado encentriĝas precize en la stilo de l’ alproksimiĝo al akvomelono.

Eble ekaperos iuj strebantoj travidi en tiu ĉi interpreta komentario la senrajtan provon envicigi post la sanktaj standardoj la laikan kaj liberan pensulon kiel Collodi.

Estu elstare klarigite, ke ni intencas lasi Collodi/n tie, kie li deziras lokiĝi: kiu tute ne dubas pri la enkarniĝo de la Verbo (= Vorto = Difilo), tiu neniel estas tanĝata de la penso, ke necesus aŭ simple utilus konfirmoj kaj helpoj al la Dia Revelacio fare de homaj voĉoj, eĉ aŭtoritataj, elokventaj, afablaj. Ni intencis nur trovi kaj laŭtigi la ludon de la Patro, kiu kompleze plezuriĝas grefti sian mesaĝon sur la plej malsamajn vortojn, eĉ tiujn, kiuj unuaokule aspektus mallertaj kaj alicelantaj.

Collodi havis sian kredon. "Mi ne estas ateisto, je Dio mi kredas. Trankviliĝu, mi kredas!" - iam li diris al la patrino. Preskaŭ senescepte tiuj homoj de nia "laikistiĝanta" deknaŭa jarcento devis konfrontiĝi kun la patrino el viva kaj plenklara kredo, kvazaŭ ŝi bildigus la dolorplenan animon de Italio, kiun ili estis perfortantaj; amata patrino ĉiam konsolenda rilate al la religia afero.

Sed se li estus estinta ateisto, la ludo estus eĉ pliplaĉinta al ni, ĉar konkretiĝus eĉ plibrilante la Dia humoro.

Kvankam ni ne devas ekskuziĝi, la dankemo, pro la historio de lia marioneto kaj pro ĉiuj pensoj, kiujn ĝi scipovis en nin estigi, al Collodi devige kaj sincere aliru.

Kelkan pardonpeton male ni ŝuldas al la legantaro, kiu, nin honorante ĝis la fino de ĉi tiuj paĝoj, estus trovinta ion malagrablan kaj trudiĝeman: tiu ĉi libreto celus esti nur semo, kiun, ĉesojle de vintro, oni ĵetas sur grundon, eĉ ne posedante la certecon, ke ĝi fruktiĝe enradikiĝos; eta semo por la libero kaj espero.


Fina resumo

Disputo pri la rilatoj inter Pinokjo kaj lia aŭtoro.

LA VERO SENVALORIGANTA LA IDEOLOGIOJN

 

1. Kiel naskiĝas la "disputo"

Literatura "afero".

Pinokjo estas "kverelo" en la historio de la universala literaturo. Ni povus eĉ paroli pri "enigmo", ĉar ĝi naskiĝas el misproporcio, almenaŭ ŝajna, inter la ekstera modesteco de la verko kaj ĝia sukceso, senlima kaj seneklipsa.

Temas pri historio "ekstravaganca", se citi juĝon de la fama itala filozofo B. Croce (Benedikto Kroĉe), elpensita por la etaj legantoj de la "Giornale per i bambini" (Ĵurnalo por la infanoj), senprecize planita, kontraŭvole antaŭenŝovita, publikigita popece kun neregulaj tempolimoj, interrompita du fojojn (kaj la unuan kun la konvinko, ke ĝi celatingis tiupunkte), enŝteliĝinte tamen - per propra forto, sen reklamaj manipuladoj aŭ sorĉartoj de okultaj persvadiloj - en la atenton de ĉiuj, tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn, provokinte senfinan vicon da kleraj priesploroj kaj subtilaj disertaĵoj. Oni sendispute asertu, ke neniu alia libro, naskita kaj publikigita en Italio ekde la unuiĝo de la duoninsulo, altiris en la mondo tiom da resonanta atento.

Kaj tio estigas la probleman kazon ĉe la kritikistoj. Ne eksplikas ĝin la lingva magio aŭ Collodia fantazia abundeco, kiuj tamen certe glimas; tion verigas ankaŭ la fakto, ke - se ne pro Pinokjo - pro ceteraj publikigaĵoj la famo de Carlo Lorenzini (Karlo Lorencìni) eĉ ne pene transirus la Toskanajn limojn kaj la nelarĝan panoramon de la samtempuloj.

Kaj ĝuste tia disputo stimulas la serĉadon de taŭga ekspliko kaj enpuŝas, por ke la kritikistoj malkovru la potencialon kaŝitan sub la seka kaj ironieca prozo de Collodi kaj solvu la problemon klopodante samtempe elmerĝigi la kialojn de la nediskuteble monda reputacio.

La "penetrebleco" de la libro.

Pinokjo do estas libro postulanta esti "penetrata", tio estas komprenata trans la frape festa kaj miriga supraĵo. Tiel ke oni ne miras, ke el tiaspecaj "penetraĵoj" - buntaj, diversaj, foje geniaj, foje ruze ekstravagancaj - la historio de la pri-Collodia kritiko envicigas tre multajn. Penetrebleco, pliekzakte penetrendeco. Ĉiu tamen "penetraĵo" - nome ĉiu serĉado pri la signifo transpasanta la literon, aŭ pri konstruiga saĝo unuavide netravidebla, aŭ pri nepalpebla vero kaj sekreta beleco kaŝitaj sub la rakontaj faldaĵoj - riskas fatale akuzon de arbitreco kaj nerajtaj surmetoj kaj miksaĵo. Kontraŭ ĉiu el ili facilas argumenti: kion oni penadas trovi per tiuj ĉi analizoj, tio ne akordas kun la enhavo, per kiu Collodi modlis sian verkon.

Aliflanke, se oni limiĝas ĉe la tiel nomata "Pinokjo de Collodi", nome la teksto laŭ la impreso vekita ĉe la unua legado, la enigmo de ĝia senlima populareco restas tute neeksplikata. Mi opinias, ke la trakurenda vojo celu akurate distingi, kion Collodi intence faris disde la rezultanta realigaĵo, en la jena duobla konvinkiĝo:

ke la konscia inteligento de la aŭtoro devas esti sendube la natura kaj neneglektebla startpunkto de la procedo al la verkokompreno;

ke tamen la okazaj celoj kaj la unua konscieco de granda poeto pri sia verko neniam elĉerpas la kompreneblecon de la tuta poemo.

Ni engaĝiĝu do deĉifri la rilaton kaj la diversecon inter la subjektivaj aŭtoraj intencoj kaj la objektiva signifo de lia rakonto.

 

2. Kion intencis fari Collodi.

Kiu estis Collodi.

Karlo Lorenzini (jen liaj vivoregistritaj nomoj) naskiĝis en Florenco en 1826 en modesta, sed ne mizera, familio. Lia patro estis kuiristo ĉe nobela hejmo; lia patrino, laŭ studoj instruistino, adaptiĝis kudrolabori por provizi ekonomiajn bezonojn de la multnombra familio.

Al tiu patrino, tre religiema, kiu ĝis la morto loĝis kun la filo, obstina fraŭlo, Karlo restadis ĉiam ligita, ĝis, pro respekto al ŝi, vizitadi dimanĉan, eĉ se nur tagmezan meson.

Ekde 1837 ĝis 1842 (do ĝis deksesa jaraĝo) li lernadis ĉe porpastra lernejo de Colle Val d'Elsa. Li sekvadis ankaŭ ĉe Pastroj Skolopoj retorikajn kaj filozofiajn kursojn, kvankam sen atingi la doktoran gradon ĉe universitato.

Tre junaĝe, li vizitadis literaturistajn kaj teatrajn mediojn kaj mem ĉesojlis la vojon de komediverkisto, ĵurnalisto kaj ĵurnaldirektoro.

La novaj prisociaj ideoj - demokratemaj, ŝtatunuecaj, liberaltendencaj kaj Mazziniemaj - altiris lin rekrutiĝi en la korpuso de la Toskanaj volontuloj kaj batali ĉe Curtatone kaj Montanara (Kurtatòne kaj Montanàra) dum la unua itala porsendependeca milito (1848).

Reveninte el la milito, li dungis sin kiel ŝtatoficisto ĉe la provizora Toskana registaro. Ne eĉ, tamen, liaj politikaj konvinkoj antaŭhaltigas, ke li gardu la postenon ankaŭ sub la restaŭrita registaro de la "Grand-Duko". En 1859, rekrutiĝinte volontule en la regimento de la leĝeraj kavaliroj de Novaro (Cavalleggeri di Novara = Kavalleĝĝèri di Novara), li aktivadis en la dua porsendependeca milito de Italio sub la uniformo de la reĝo de Sardinio. Li restis ŝtatfunkciisto ankaŭ post la kreiĝo de la Itala regno, ĝis sia emeritiĝo, de li formale petita (la 2an de junio 1881), precize dum la verkado de sia nova libro.

La ideologia krizo.

El vico de atestoj kaj indicoj oni klare povas rekonstrui jene la internan evoluon de Lorenzini. Dotite per vigla kaj senskrupula inteligenteco, tuj kiam li eliris el la kuratoreco de la pastroj, li enviciĝas inter la kontestuloj de la "Ancien Régime", kaj pri tio garantias la persona aktiveco en la du unuaj militoj, pri kies tamen meritoj li evitos sin laŭdi.

Lia spirito sufiĉe laŭiĝis al la realo ĝis, kvankam li tendence respublikema, la kvieta submetiĝo al la venkistaj postuloj de la Savoja monarkio en la okazaĵo de la nacia sendependiĝo.

Ŝajnas tamen vidi, post la unuigo, sub la atakveka ironio de liaj civile engaĝiĝintaj skribverkoj, ian frustriĝon pro la rezulto de la itala revolucio kvazaŭ, eĉ se li neniam malkonfesis la junectempajn ideojn, li nutrus nostalgion al la kvieta kaj honesta Grandduka mondo, metiista kaj kamparana, kiu ŝajnas esti liverinta la fonon de la aventuroj de Pinokjo.

Certan momenton li sin montras eĉ skeptika pri la granda iluminisma dogmo de la amasinstruado, kiu tiujn tagojn estis inspirinta la ennovigan leĝon de itala instruministro Copino (Kopìno) por devigi la porĉiuan instruadon ĝis la dua elementa klaso.

"La ĉifona kaj malsata proletaro, kiu ne havas aliajn nutraĵojn portotajn al la familio krom malmultaj brasikoj plukitaj inter balaaĵoj, kion vi volu, ke ĝi akiru el via instruado kaj viaj libroj? La ununura libro por ili eble plitaŭgus la katekismo de Bellarmino, ĉar tiu ĉi kostas du monerojn kaj kredigas, ke la suferado en ĉi tiu mondo estas kapitalo kies interezojn oni enkasigos en la alia mondo. Ni prizorgu iomete pri la stomako, kaj ni vidos ĉu la sento pri la homa digneco eniras pli bone en la sangon per la pano ol en la cerbon per la instruado".

Tia frazaro rivelas, kune kun la sento de frustriĝo de iu, kiu ne plu fidas la mitojn, kiuj iam lin allogadis, preskaŭ raban amon al homo kaj klare akutan porsocian sentemon, sen ke oni povas dedukti el tio, ke li inklinis al socialismo. Eĉ la ĵurnalo de li redaktata, en kiu senhezite esprimiĝas sia penso, "Il Lampione" (La Lampiono) plurfoje amuziĝas moki la kolektivecajn kaj egaligecajn utopiojn, kiuj estis ĉefe konataj pere de la doktrinoj de Proudhon.

Li kuraĝis eĉ priskribi tiele la rezultojn de la "iluminisma revolucio":

"Ja per ia furioza klerigo, religio malaperis, superstiĉo kaj beginismo persistas, kaj dum la instruado antaŭeniris lamapiede, la aroganteco kaj la troa memfido vojaĝis plenvapore".

La "konverto" al la literaturo por infanoj.

Ja tia Collodi, tiam estimata publicisto kaj iom konata verkisto, jam nun senrevigita kaj skeptika koncerne ĉiujn ideologiojn, sin dediĉis al la porinfana literaturo, eble por mergiĝi en iun temon malpli kolerekscitan kaj iun publikon malpli kunkondiĉan.

La decida transpaŝo okazas en 1875 (je 54a jaraĝo!) kun la elfranca tradukaĵo de la Rakontoj de la Feinoj de Perrault.

La naskiĝo de "Pinokjo".

Kial li sin balastis per la verkado de "Pinokjo"? Oni parolis pri urĝa neceso elpagi iujn vetludoŝuldojn, sed tio apogiĝas sur simpla konjekto preskaŭ senbaza.

Oni scias, ke Collodi, instigite de redaktoro, Guido Biagi (Kvido Biaĝi), por ke li kunlaboru al la porinfana ĵurnalo, direktita de Ferdinando Martini, sendis la komencan parton de la fama libro, aldonante tiun ĉi bileton:

"Mi sendas tiun ĉi infanaĵon, faru pri ĝi kiel vi volas; sed se ĝin vi eldonas, pagu min bone, por ke alvenu al mi volo ĝin daŭrigi".

Eĉ ne forgesinte la fajnan majstrecon de memironio de Lorenzini, oni certe penas travidi en li la animstaton de tiu, kiu estas lanĉonta al la homaro mesaĝon aŭ konscias, ke li mem estas kreonta ĉefverkon.

Tiel, en la unua numero de la ĵurnalo, la sepan de julio 1881, aperas la unuaj ĉapitroj de la fabelo. Sub la verkero de la 27a de oktobro (la aktualaj ĉapitroj 14a kaj 15a), Collodi apudmetas vorton "fino": Pinokjo jam estas pendigita ĉe la Kverko Granda kaj por sia aŭtoro li ne estus havinta novan vivon. Tamen, premite, li konvinkiĝos daŭrigi la historion la 16an de julio de la posta jaro kaj sporade antaŭen iri ĝis la januara peco (la aktuala ĉapitro 29a). Post alia kvinmonata interrompo, inter la 23a de novembro 1882 kaj la 25a de januaro 1883, li sukcesas verki la lastajn sep ĉapitrojn kaj transpasi sian finan penon.

Kion intencis fari Collodi.

Per "Pinokjo" Collodi celis verki historion, kiu ne tedu infanojn kaj eble ilin amuzu. Tiu ĉi devus esti la unua tasko, laŭ li, de ĉiu verkisto:

"Mi nomas librojn belaj tiujn, kiuj al mi plaĉas, kaj se, krom plaĉi, ili aŭdacas provi min instrui, mi fermas okulojn kaj iras antaŭen. Male, mi nomas librojn malbelaj tiujn, kiuj min tedas. Eble dependas de antaŭjuĝo mia; sed mi opinias la legadon de enuigaj libroj damaĝa al la sano".

Ja li ne volis rakonti kian ajn malspritan kaj senenhavan fabelon: la fundamenta seriozeco, travidebla en ĉiu lia verko, eĉ el tiaj friponetaj, kaj la animo ĉiam iomete malĝoja kaj indigna pro la vivsuferoj, malebligis verki libron sensignifan kaj senindecan.

Li volis do etendi sur paĝon ellaboraĵon kiu, por alparoli menson kaj koron de la etuloj, ilin iru trovi tien, kie ili fakte vivas, en ilian spiritan mondon, inter iliaj konvinkaĵoj; kaj se poste ĝi ilin helpus ankaŭ bone kreski kaj alfronti viviradon, des pli bone.

Tie ĉi risortiĝas la genio de Collodi, scipovinte trasenti, kompreni kaj lirike prezenti la knabojn kiel ili estas, senaj je altrudoj kaj ideologiaj manipuladoj.

La geknaboj, ĉe kiuj li klopodas por eniri idealan komunecon, estas nek konservativistoj nek progresistoj, nek klerikaluloj nek kontraŭklerikaluloj, nek monarkiistoj nek respublikuloj, nek liberaluloj nek socialistoj: neniu ideologio ilin ankoraŭ predis. Ili tamen ne estis vakuaj vitro-vazoj: ili posedis jam hierarkion de valoroj kaj mondkonceptadon.

Kaj Collodi - kiu de mem ekskeptikiĝis koncerne ĉiujn ideologiojn - kapablas en ĉi libro (kio al li ne okazis alifoje) krei komunikligon kun ili kaj kun la riĉeco, kiun ili en la koraj profundecoj gardadis. Lia eksterordinara instruiva arto riveliĝas precize per tia eksterordinara kapablo malfermiĝi, sen elpensitaj programoj kaj elcerbumintaj strategioj, al la propraĵo de primitivaj certecoj, kiujn la italaj geknaboj estis portantaj.

 

3. Kion faris Collodi.

La fundamentaj veroj de "Pinokjo".

Kion efektive Collodi esprimis en sia fama libro, trans siaj konsciaj kaj deklaritaj intencoj? Li esprimis neniun el tiamaj kurantaj ideologioj, kiuj estis tute nekonataj al liaj adresitoj kaj kiuj cetere ne estis plu pace agnoskitaj en lia konscia profundo. Kaj estos ĉiam misuza perforto doni pri Pinokjo ideoogiajn eksplikojn el kiaj ajn tendencoj kaj politikaj kaj kulturaj koloroj, same kiel oni provis fari: konservativismo moralisma, liberalismo klerisma, idealismo, marksismo, psikanalizismo ktp.

Ne la ideologioj, sed la vero, nature senlima kaj eterna, estas entenata en la magia rakonto kaj, subtenata bonŝance per alta fantazio kaj freŝa poezia inspiro, prave motivas ĉu la rapidan famiĝon kaj populariĝon ĉu la senĉesan triumfon de la verko.

Sed por lasi nevagantaj niajn asertojn, kiaj estas detale la veraĵoj pivotantaj, sen ia ajn diskutado, sur la historio de la marioneto?

Estas sep tiuj, kiuj subtenas kaj prilumas la aventurojn.

a) La mistero de iu kreinto, kiu volas ankaŭ esti patro.

Pinokjo, ligna kreaĵo, originas el la manoj de tiu, kiu diversas disde li; li estas konstruata kiel naturaĵo, sed de lia farinto li tuj nomiĝas filo. Oni rimarkas tie ĉi la nedubeblan deklaron pri iu mirinda konscia ekzistiĝo perata de iu stranga, neprofitocela, neantaŭvidebla amo.

La marioneto, surprize alvokita esti filo, forfuĝas el sia patro. Kaj precize la forlaso disde la patro evidentigas la kaŭzon de ĉiuj malfeliĉoj; tiel kiel la reiro al la patro konstituiĝas kiel idealo subapoganta Pinokjon dum ĉiuj liaj malbonŝancoj kaj konstituanta finfine albordiĝon de la turmentita vojaĝo kaj celo de la konkerita feliĉo.

b) La mistero de la ena malbono.

En ĉi libro ĉiuflanke tre pinte blovas la malbonsento, dum la saman malbonecon unualoke oni rigardas disbranĉiĝinta en sia koro. Ne temas pri simpla sciomanko, kiel en Sokrateca iluminismo; ĝi ne solveblas tute per maljusteco kaj netaŭgeco de la strukturoj, kiel laŭ la liberalburĝa ideologio polemikanta kontraŭ la Ancien Régime aŭ en tiu marksisma polemikanta kontraŭ la liberalburĝa socio. "Ĉar de interne, el la koro de homoj eliras liberaj malvirtaj intencoj (Mk 7, 21)". Pinokjo scias kia estas sia propra bono, sed elektas ĉiam la plej riproĉindan parton de la alternativo (vidu ĉ. 9an: ĉu al la lernejo aŭ al la marioneta teatrejo?; ĉĉ. 12an kaj 18an: ĉu al la hejmo aŭ al la kampo de la mirakloj kun la Kato kaj Vulpo?; ĉ. 27an: ĉu al la lernejo aŭ al la sablo-bordo?; ĉ. 30an: ĉu al la Feino aŭ al la Lando de ludiloj?). Klare subas en la rakontadoj de tiuj malvenkoj la konvinko pri la "defalinta naturo", pri la "libero vundita", pri la nekapablo de homo agi laŭjustece, deklarita en famaj vortoj: "Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne sukcesas fari; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas (Rom 7, 19)".

c) La mistero de la malbono ekzistanta ekstere de homo.

Nia tragedio pliakriĝas pro la fakto, ke senhalte agas, ekstere de ni, la negativec-potencoj. Tiuj ne aperas kiel nepersonecaj fortoj kvazaŭ blindaj objektivigoj de niaj malmoralaj inklinoj aŭ de niaj frenezoj, sed kiel ruzaj estuloj kaj inteligentaj neklarigeble sed efike kaj obstinege engaĝiĝantaj kontraŭ nia savo.

En la fabelo tiaj fortoj estas simbolataj de la Kato kaj Vulpo, atingante, certe neintencite, kulminon de arta intenseco kaj de spekulative teologia klareco en la Vireto, miela subaĉetanto, ameme koruptiga, perfida en la terura realeco kaj miriga ludaĵo de nia sendorma Malamiko: "Nokte ĉiuj dormas, dume neniam dormas mi (ĉ. 31a)".

ĉ) La mistero de la elaĉetiga perado.

La iluminisma ideologio jam disvastigis tramonde la orgojlan konvinkon pri la memelaĉetiĝo de homo: homo povas kaj devas savi sin mem, sen iu ajn helpo desupre.

La tuta dua verka parto (ekde la ĉapitro 16a ĝis la fino, kiun oni povas konsideri preskaŭ la Nova Testamento de tia Biblio) estas konstruita por malkonfirmi tian superstarantan iluzion de nia kulturo. Pinokjo, interne febla, de ekstere atakata de malicaj inteligentuloj pli lertaj ol li, nepre ne kapablas akiri la savon sen la interveno de supera helpo, kiu sukcesu fine repacigi lin kun la patro, enkonduki lin hejmen, donaci al li novan "estaĵon", tio estas la supernaturon.

La eksterordinara persono de la bluhara Feino estas tre zorge, kaj certe nekonscie, ellaborita ja por certigi pri la ekzisto de tia savo donacita desupre kaj gvidanta al la ĝoja konkludo de la tragedio de la ribela kreaĵo.

d) La mistero de l’ patro, unika fonto de libero.

Eĉ la prefero por iu ligna marioneto kiel protagonisto de la fabelo ion ĉifras: ĝi fakte simbolas homon kondiĉitan de tiuj flankoj, sklavigitan de la perfortaj tiranoj kaj kaŝitaj persvadiloj, ligitan de nevideblaj fadenoj fortrenantaj liajn decidojn kaj iluzigantaj lian liberon. La laŭvica marionetisto povas ankaŭ esti forigita pro tiu aŭ alia revolucio, sed ĝis la homa kreaĵo restas soleca marioneto, ĉiu marionetisto havos fatale sekvanton.

Pinokjo neniam povas restadi kaptaĵo de la teatreto de la marionetestro, ĉar diference de siaj lignaj fratoj li konscias kaj proklamas, ke li havas patron. La pripatra sentemo naskas, tial, la solan eblan fonton de la liberigo de la multoblaj, ŝanĝiĝantaj kaj esence identaj tiranecoj afliktantaj la homon.

e) La mistero de la pergraca transnaturiĝo.

Pinokjo konkeras la tutan enan liberecon kaj perfektiĝas en ĉiuj siaj virtualecoj nur kiam li superas sin mem kaj akiras posedon de iu naturo pli alta ol la sia, nome la partoprene komunikiĝanta patra naturo. Tio efektivigas, je nivelo de la esto, la planon de la vokiĝo filiĝi, per kiu komenciĝis la tuta historio.

Ni povas identiĝi kun ni mem nur se ni pliestas ni mem, per nekomprenebla partopreno en pli riĉa vivo; tiu homo, kiu volas esti nur homo, fariĝas stumpa homo. Pinokjo perdis ankaŭ la antaŭan lignecan naturon, kiam li azeniĝis riskante resti malpli ol marioneto.

f) La mistero de la duobla destino.

La homhistorio, kiel konceptita kaj rakontita en la pripinokja libro, proponas finon ne nepre ĝojan. La eblaj rezultoj jenas du: se Pinokjo sublimiĝas pere de la Feino en la transnaturon similigantan lin al la patro, Meĉo - kiu rifuzis akcepti purigon de neniu elaĉetiga potenco - brutiĝas nerebonigeble. Nia vivo povas gliti al du kontraŭaj laste finaj translimiĝoj: aŭ ĝi ankriĝas en iun savon transigantan nian komprenpovon kaj nian atendon, aŭ povriĝas en perdiĝon.

Kristanaj veroj.

Tiuj sep konvinkoj, ni tion vidis, estas asertataj kaj mesaĝataj en la libro, kaj mi ne scias kiel eblas dubi pri ili kun pravigebla rajteco.

Nu, estas ankaŭ eksterdube, ke ili koincidas kun la sep fundamentaj veroj de la kristana vivkonceptado, nome:

a) Nia origino el la Kreinto kaj nia vokiteco fariĝi filoj

b) La origina peko kaj la defalo de nia volo, kiu ne sukcesas repuŝi tutesole la tenton

c) La diablo, inteligenta kaj malica kreitulo, engaĝiĝanta por nin ruinigi

ĉ) La saviga perado kiel unika savebleco

d) La sentemo pri Dio, fundamento de la homa digneco kaj de nia libereco kontraŭ kiu ajn opresado

e) La donaco de la Gracvivo, kiu nin igas partoprene penetritaj je la Dia naturo

f) La du eternaj destinoj, inter kiuj ni estas vokataj decidi

 

Collodi, supersaturite de ideologioj, sin turnis al la geknaboj de Italio, kaj kun feliĉa arta intuicio remalkrovis en la animo de la adresitoj la unikan realo-konceptadon komunigantan ĉiujn duoninsulajn loĝantojn, antaŭ ol la politika unuigo ilin profunde disdividu kaj starigu la limojn de la ideologioj.

La italaj geknaboj de 1881 povas ja havi gepatrojn kaj geonklojn ĉu klerikalajn aŭ kontraŭklerikalajn, ĉu katolikajn malcedemajn aŭ akordiĝemajn (itale: intransigenti o conciliatoristi), ĉu Savojemajn aŭ respublikemajn, ĉu liberalajn aŭ socialistajn; sed neniu el tiaj kontraŭmetoj ilin iel tuŝis. Sed la italaj knaboj de 1881 havis, kvazaŭa ŝlosilo, per kiu interpreti la realon, la konceptadon, kiun ili povis suĉi el preĝoj de siaj patrinoj kaj avinoj, el freskoj kaj vitraloj de siaj preĝejoj, el prievangeliaj eksplikoj de siaj paroĥestroj, el katekismo studita okaze de sia unua komunio, el popularaj esprimoj de la kristana saĝeco. La italaj knaboj de 1881 ne penetriĝis je ideologioj, ili sciis nur la veron.

Kaj Collodi, spirite komunikiĝante kun ili laŭ la sagaca kapablo de sia arto, senvole kaj eble senscie rekonkeras la veron de sia primitiva juneco, la veon, kiu donis al lia patrino vivforton, la veron, kiun ĉiu neantaŭjuĝinta homa estaĵo instinkte perceptas kiel sian liberigan lumon. Veriĝis por li mirege la profeta vorto de la Sinjoro Jesuo: "Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infaoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo (Mt 18, 3)". "Kiu do humiligis sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo (Mt 18, 4)".

 

KONKLUDE: Estas do tial vivoleciono tiu, kiun ni povas lerni: la ideologioj povas servi por politikadi, karieradi, por pliefike organizi la eksteraĵojn de la teraj establaĵoj, por ekfunciigi revoluciojn lasantajn tamen la substancon de la socialaĵoj kiel antaŭe, por entrepreni liberigojn kutime enkondukantajn en sklavecŝanĝon; sed al la saviĝo de homo kiel homo ili neniel utilas. Por la elsaviĝo oni postulas la veron: la vero pri vivo kaj morto, la vero pri signifeco aŭ nesignifeco de la ekzisto, pri feliĉo kaj sufero, pri esperebleco kaj ĝia malo, pri nia origino kaj nia lasta destino.

La savo startas kiam homo komprenas, ke lia vera memalieniĝo konsistas el la rifuĝiĝo en unu aŭ alian ideologion pro timo sin mezuri kun la vero, kaj komencas renversi tiun ĉi humiligantan procedon. Jen la plej alte utila moalo, kiun oni povas eltiri el la homa travivaĵo de Karlo Lorenzini kromnomata Collodi kaj el la profitdona literatura disputo pri "La aventuroj de Pinokjo".


Fajreroj sur la Marioneto (2)

Aldonaĵo de la tradukinto por infomi pri iu dokta polemiko

Pelaĝa aŭ katolika? Releviĝa (laŭ nacia itala Releviĝo) aŭ antidiarvinista(3)? Bonŝancis naskiĝinto en 1881, ĉar grandege malbonŝanca estintus por tiuspeca ligna marioneto la brulŝtiparoj jen ekleziaj kaj laikaj, jen inkviziciaj kaj "klerigaj". Ĉi tie, en Collodi, feliĉiĝas debato milda pro tio, ke jen la du aŭtoritatecaj kverelantoj manifestas reciprokan respekton, kaj pro tio, ke la dialogo estas ĝentiligita de la distanco, tempa kaj - jam - loka. Atendis fakte dek jarojn Jakobo Biffi, la fama aŭtoro de la teologia interpreto de la aventuroj de Pinokjo, antaŭ ol respondi al sia interparolanto, la politikisto kaj historiisto Giovanni Spadolini, forpasinta en 1994; kaj kaptis okazon de mallonga vizito ĉe "la Nacia Fondaĵo" en memoro de Carlo Lorenzini", por dediĉi la tutan prelegon al antikva disputo: du ĝentilhomoj ĉirkaŭ lignopeceto.

Tiu fabelo reprezentas "la miton de la saviĝo pere de siaj propraj fortoj", iam sentencis Spadolini. "Ne, ĝi estas katolika ortodoksio revestita je fabelo" iam oponis la kardinalo.

La kverelaj antaŭfaktoj dissemiĝas laŭ dudekjaro. Biffi, kiel sciite, jam de 1977 presigis doktrinplenan kaj interesan volumon "Kontraŭ Majstro Ĉerizo", per kiu li pretendis trovi en la Collodia ĉefverko sistemajn spurojn de la kristana instruo: de la kreo ĝis la fina redempto kaj ĉiela transnaturiĝo. Krome en 1990, okaze de cent jaroj ekde la morto de Lorenzini, li disvolvoĝis ĉe "Archiginnasio de Bologna" paroladon (kiun hodiaŭ li difinas iom provoka) pri "Pinokjo kaj la Itala Afero". Ĝuste tiu lasta interveno reagigis la faman politikiston kaj historiiston pri Itala Risorgimento Giovanni Spadolini, kiu jam la antaŭan jaron, en la ĵurnalo La Stampa, pretendis travidigi en la fama marioneto la saman Mazinismon (el Mazzini-doktrino), ne do katolikismon, kiu influis la unuiĝon de Italio, ĝuste kiel Spadolini ĝin historie rekonstruis.

La du interpretoj aperis tuj respektive antipodaj. Spadolini defendis la laikecon de la filo de Ĝepeto, farante je ĝi "unu el la plej potenca idealigo de la burĝa moralo". Unue pro la kredo de la aŭtoro: "Karlo Lorenzini - skribis Spadolini - estis origine maziniema kaj respublikema. Lia Dio estis "Dio kaj Popolo"; la verkisto Collodi jam batalis en la porsendependaj militoj, antaŭe jam redaktoris politikan ĵurnalon je fortaj inklinoj kontraŭklerikalaj krom satiraj: kiel nun lin bildigis apologeta de katolikismo?"

Ne nur tio; sed ankaŭ la priverka analizo allasus samspecan prireligion por tiuj interpretoj, ĉar - ekzemple - "La moralo de Collodi estas la moralo de La Devoj de Homo, la fama verko de Mazzini. Nur la laboro kapablas defendi homon el tiuj tentoj kaj el tiuj perdiĝoj... Kaj la redempto-elaĉeto de la marioneto fariĝanta homo estas la redempto-elaĉetiĝo laika de tiu kiu sin apogas sur siaj fortoj, de tiu kiu profitas je sia libera volo, je persona klopodo, je laborademo".

Savo senhelpe de la Graco, do: kiel iam Pelaĝo. Kaj eĉ la Feino bluhara, kiun kardinalo Biffi priskribas kiel principo de savo enkarniĝanta en la eklezio, kontraŭe ekzemplus nur "la miton de la patrino en la kadro de la burĝa miraklo, de tiu fido kunnaska en la homo, kiu forigas ĉiun transcendan bezonon aŭ sekretan postulon".

Ĝis tien Spadolini: kaj tio ne konturiĝas kiel malpeza kritiko. Sed hodiaŭ la kardinalo - prezentita de la prezidanto de la Fondaĵo - ne rezignas reagiti "iujn demandojn pri Collodi kaj Pinokjo, defendante la pravigeblecon de sia interpreto pri la mirinda kaj fatala marioneto. Ĉu Lorenzini estis patriota por la unuiĝo de Italio? "Certe! Sed kiam li revenas, en 1859, el la dua porsendependeca milito lia maziniemismo ŝajnas komplete dissolviĝinta kaj fakte li skribas en la ĵurnalo La Nazione: Ĉio estas fabeleca en tiu ĉi mondo, ĉio fantaziaĵo, ekde la Ideo de Mazzini ĝis la Ipogrifo de Ariosto".

Biffi sin dokumentis: "Preskaŭ ĉiuj ideoj puŝantaj al la Releviĝa skuiĝo ne plu allogas"; "li delogiĝis pro la etanimeco kaj pro la tro malgranda atento de nova Ŝtato al la homo"; cetere, estas komuna sento ankaŭ ĉe aliaj multaj tiuepoke, ne lasta la dua imagita "kantisto" de la nova moralo de la unuiĝinta Italio, Edmondo De Amicis de la libro Cuore. Des pli, en Collodi eble reelmergiĝas la edukiteco ricevita de la "patrino tre religia", kaj ĉe "la lernejo de pastroj". Entute, konfiguriĝas tiu spirita "krizo", kiu lin puŝos sin okupi pri infantiteraturo; kaj kiun la kardinalo, sin adresigante al multnombraj Pinokjologoj partoprenantaj, eksplicite indikis kiel "studobjekto merita je pli alta konsidero".

Elstaras plievidentige la interna analizo, oni dirus "objektiva", de la verko: ĉar, ripetis ĉi tie la komentisto, tio, kion vere intencis la aŭtoro neniel "min interesas. Eĉ se Lorenzini estus ateisto, la ludo al mi plaĉus eĉ pli ĉar, tiukaze, ankaŭ pli brilus la Dia humoro: kapabla ekstrakti moralan sukon ankaŭ el ŝtipara ligno, kaj certe iom framasona". "Kuŝas moralismo facila kaj konvencia en La aventuroj de Pinokjo - pluas Biffi - Sed estas ĝuste tiu libra aspekto, kiu igis ĝin al mi ne tuje akcepta kaj teda, ĉe mia junaĝo, same kiel la predikoj de la sinjorino elementa instruistino". Ankaŭ lia Eminenco membriĝus al tiuj, kiuj plezuriĝe lanĉus la martelon kontraŭ la Grilo-Patrolanta... "la unika de la tuta historio kiu povintus eble legi La devojn de G. Mazzini". La senĝena kaj senkonformisma Collodi, male, "eble eĉ ne akceptus trafoliumi tiun libron, kaj cetere li estis, tiam, tiom malsama de la iama serioza Genova patrioto, ke en 1860 skribis sur sia ĵurnalo: La devoj estas ĉiam pezo!"...

Ĉi tie la Kardinalo listigas la similaĵon kaj koherojn inter la kristana penso kaj la pinokja konceptado kaj fine konkludas tiel:

"Mi vere bedaŭras, ke mia kontraŭulo ne povas ĉeesti... Se li estus ĉi tie nun, eble li trovus eblan akordiĝon kun tio, kion skribis lia majstro Benedetto Croce vidanta en la ligno (se citi liajn vortojn), el kiu eltranĉiĝis Pinokjo simbolo de la homaro. Temas do pri fantaziaĵo jes, sed tute spirita".

Sur tiu grundo la du famaj pensuloj, tiu por la liberala kurento kaj tiu por la katolika tradicio, povus koheriĝi sen ke al neniu el ili plilongiĝus la nazo.

Mia leganto lasu ke estu citata ankaŭ la lasta interpreto-legado pri la Pinokjo, tiu homaranisma-helelisma, la ideologia bazo kiu lanĉigis, fare de Zamenhof, Esperanton. Pinokjo estus la plej perfekta antaŭlitera homaranisto. Fakte la marioneto superas eĉ la ekan stadion homaranisman, tiun de la reduktiĝo de la supera esto al forto aŭ pensaĵo aŭ ideologaĵo. Pinokjo, aŭ lia aŭtoro, transiras de tuj al la celo, fakte eĉ ne mencias dion aŭ transcendajn destinojn: li elaĉetiĝas kaj homiĝas kontentiĝe vivante en tiu ĉi unika vivo.

Biffi respondus: ĝuste la homiĝo estas transcenda aspiro, kaj la perado de la Feino malaperonta reprezentas superan intervenon, kaj el Ĝepeto-patro kiu el ligno ekstraktas vivulon… jen la Patro kiu ame planas kaj naskas libervolan filon!

 

 

 

 

Notoj

(1) "Tute male ol nur lignpeceto, tute male nur ol marioneto! Tia diableca Pinokjo estus, en pli atenta analizo, provoka agento sendita de Paĉjo Collodi por reeduki la infanojn de Italio, viktimoj, laŭ li, de edukado retroira kaj klerikala...". Tion subtenas Cecilia Gatto-Trocchi en sia IL RISORGIMENTO (Mondadori. l996). Kiel konfirmo al sia tezo, la antropologistino apogiĝas sur nenegeblaj historiaj elementoj kiaj la AZENO de Apulejo kaj la verkaro de la esotera literaturo... Oni vidas, ke tiu tezo ne kontraŭdiras tiun de Biffi, eble kreskigas la miron, ĉar en tiu kazo la kuntuŝiĝo de Pinokjo sur la eventoj kaj dogmoj kristanaj estus kreiĝinta malgraŭ la kontraŭaj aŭtoraj intencoj (NdT).

La homoj kiuj konstruis Italion - Longanesi), al kiu interesas super ĉio la trajtojn risorgimentali (nacie releviĝajn) de Collodi. Spurojn de diferencaj kaj kontraŭaj interpretoj oni legis en "Corriere della Sera", 28/9/1995, kie G. De Renzo ("Dietro l’anarchia di Pinocchio" = Malantaŭ la anarkio de Pinokjo) bedaŭras, ke la Biffi-a interpreto riskas miskomprenigi la verkon (ndt). Pri ĉio tio oni vidu la finan paragrafon.

Indas citi lastan legadon pri Pinokjo, tiun de Vittorio Spinazzola (Pinocchio & C), itala opiniisto pri italaj fakaj kulturoj. Se Benedetto Croce inklinis al maldolceco koncerne Collodi, kies Pinokjo estus pli "humana libro, kiu parolas rekte al la koro" ol verko de morala instruo, ĉar "fakte nur tie kaj tie oni povas noti iujn etajn aludojn pedagogecajn...", tiu interpretisto akcentas la kritikojn superante la rojalismon de reĝo: Laŭ li, Collodi fariĝas "duoblaludisto", preskaŭ reprezentato de la malnova pedagogia linio paternalisma nehezitanta uzi la bastonon kun la karoto por dresi la subulojn. Lia pedagogia ideologiismo prevarikas la serenan prezentadon de la infana mondo, fragila kaj bezona je gvido, dum kies naiveco kaj miriĝinklino bezonus protekton kaj ne malŝaton kaj vergeton ĉe ĉiu devojigo de la normo...".

Troviĝas ankaŭ kiu, kiel Elemiro Zolla, al Pinokjo donis interpreton esotera-inican, kaj kiu, kiel psikoanalisto Emilio Servadio, preferis lin etendi sur la Freŭda liteto. Alia intelektulo, Piero Pancrazi, vidigis en Pinokjo anarkian vejnon. Aliaj kredis malkrovi en la filo de |epeto iujn similecojn kun "Candide" de Voltaire dum lasta interpretista sektoro opiniis kompareblaj kun tiuj Ulisaj la pinokjajn aventurojn… En 1997 geja movado plendis por ke la libro estu konsiderata "samseksema fabelo". Kaj fine (ĉu vere?) "Unio ateistoj kaj agnostikistoj" provis aneksi al si la faman marioneton sugestante, ke la ties aventuro estas la plena kontraŭo de tiu de Kristo: el ligno al la karno, anstataŭ el la karno al la ligno (Kruco).

(2) Esperantigo de artikolo de Roberto Beretta, ĵurnalisto de Avvenire (7, 4, 1999), okaze de la vizito de la Kardinalo J. Biffi al la Fondaĵo Collodi en Collodi.

(3) Laŭ la prezidanto de la fondaĵo Collodi, prof. V. Cappelleti, Pinokjo etimologie devenas de "Pinolo", frukto de la pinarbo, do io viva kaj entenanta ĝermon de vivo... kaj tio diferencigus Lorenzini-n de Darwin, ĉar en la verko de la unua traaperas alispeca evolucio de specioj! Evoluo de la specioj ne estus aldonaĵo de novaj elementoj el la ekstero (Darwinismo), sed nur manifestiĝo de io jam posedita: en la "pinolo" estas entenata, pretpreta okulumi, Pinokjo kaj ties homiĝo. Sed, eble, oni volis demonstri, ke pri Pinokjo ĉiam svarmas, inter novaj fantaziaĵoj, eĉ io nova kaj moderna! Nun al la horizonto prezentiĝas ankaŭ la interpretoj laŭ la nova ermeneŭtiko, pri kiuj estas aŭspiciata kroma studo.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Tiu ĉi libro havas koston, sed ne havas prezon,

ĉar ŝatanto de engaĝita kulturo malavare kontribuos.

Sengajne, kuraĝigite de UECIestrarprezidento dok.ro Serio Boschin

(Unuiĝo Esperantitaj Katolikoj italaj) esperantigis Armando Zecchin

Sengajne poluris orele kaj okule multaj el diversaj landoj

Sengajne amatore presis la bonfarantoj de Didaskaleion

Sengajne esperantistoj ĝin disvastigas.

Eldono "pro manuskripto"

TORINO, junion 2002.

KONTRAŬ MAJSTRO ĈERIZO

Kiu ne konas Pinokjon kaj ties aventurojn?

Kiam kaj de kiu iu ilin ekkonis?

Malfacile respondi. Pinokjo estas parto de la memoro de ĉiuj. Malmulte da aferoj estas faktoroj tiel radikiĝintaj en la populara kulturo de nia same kiel de aliaj landoj.

Sed tio signifas nur ke per la relegado kaj komprenado de tiuj pinokjaj aventuroj oni povas penetri la aspiradojn plej

profundajn de tiu homaro, kiu ilin alproprigis al si. La postuloj de homo estas la grava vojo por penetri en lian konceptadon pri la vivo kaj religia sento.

Tio eksplikas la naskiĝon de ia libro, kiu teologie sekvas poĉapitre la travivaĵojn de la marioneto.

La diferenco inter marioneto kaj filo, volenevole, restas la sintezo de la dramo de la samtempa homo.

 

 

 

 

 

Jakobo Biffi.

Li naskiĝis en Milano en 1928.

Post kelkaj jaroj de instruistado pri teologio, li paroĥestris, antaŭe en Legnano, poste en la Lombarda metropolo.

Tiu evoluado respeguliĝas en liaj publikaĵoj: pli ensorbiĝintaj je esploremo kaj spekulativa penso la unuaj; je instrucelo al la arto de la meditado en la spirita vivo kaj de la paŝtista animzorgado, la plej lastdataj.

Helpe episkopis en la Milana diocezo ekde 1975 ĝis 1984, nun li estas Kardinalo kaj Ĉefepiskopo de la Bolonja diocezo.

 

 

UECI/Torino - 4